国学典籍每日一帖:《中庸》§26-01(WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸
§26-01
La ekstrema sincereco neniam ĉesas ekzisti. Ĉar ĝi neniam ĉesas ekzisti, ĝi daŭras; ĉar ĝi daŭras, ĝi efikas; ĉar ĝi efikas, ĝi povas esti transdonata al la malproksima estonteco; ĉar ĝi povas esti transdonata al la malproksima estonteco, ĝi estas vasta kaj profunda; ĉar ĝi estas vasta kaj profunda, ĝi estas alta kaj brila. Vasta kaj profunda, ĝi portas ĉiujn estaĵojn sub la ĉielo; alta kaj brila, ĝi kovras ĉiujn estaĵojn sub la ĉielo; longe daŭranta, ĝi perfektigas ĉiujn estaĵojn sub la ĉielo. Ĝi estas tiel vasta kaj profunda, ke ĝi sin egaligas al la tero; tiel alta kaj brila, ke ĝi sin egaligas al la ĉielo; tiel longe daŭranta, ke ĝi sin faras senfina. Sekve ĝi, sen sin montri, estas klara al ĉiuj por vidi; sen sin movi, transformas ĉiujn estaĵojn; sen fari penon, sukcesas en la plenumo de io ajn.
故至诚无息。不息则久,久则征,征则悠远,悠远则博厚,博厚则高明。博厚,所以载物也;高明,所以覆物也;悠久,所以成物也。博厚配地,高明配天,悠久无疆。如此者,不见而章,不动而变,无为而成。