国学典籍每日一帖:《中庸》§26-02 (WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸
§26-02
La naturo de la Ĉielo kaj la Tero povas esti prezentata per unu frazo: ĉar ili estas konstantaj en sia sincereco, ilia maniero perfektigi ĉiujn estaĵojn estas senfine subtila. La naturo de la Ĉielo kaj la Tero estas vasta, profunda, alta, brila, konstanta, kaj ĉiam daŭranta. La ĉielo, kiu nun pendas antaŭ ni, estas ne pli ol la amasiĝo de pecoj da brileco, sed, je sia senfineco, ĝi havas en si la sunon, la lunon kaj ĉiujn stelojn supre, kaj kovras ĉiujn estaĵojn malsupre. La tero, kiu nun sterniĝas antaŭ ni, estas ne pli ol la amasiĝo de manpleno da tero, sed, je sia vasteco, ĝi subtenas la altegan monton Huashan sen penado, entenas la Flavan Riveron kaj la maron sen superfluado, kaj portas ĉiujn estaĵojn. La monto, kiu nun staras antaŭ ni, estas ne pli ol la amasiĝo de pecoj da ŝtonoj, sed, je sia grandegeco, plantoj kreskas sur ĝi, bestoj vivas sur ĝi, kaj valoraj mineraloj povas esti elfositaj. La maro, kiu nun etendiĝas antaŭ ni, estas ne pli ol kulero da akvo, sed, je sia nesondebleco, en ĝi vivas diversaj specoj de testudoj, aligatoroj, drakoj kaj fiŝoj kaj el ĝi produktiĝas diversaj akvaj riĉaĵoj.
天地之道,可一言而尽也:其为物不贰,则其生物不测。天地之道:博也,厚也,高也,明也,悠也,久也。今夫天,斯昭昭之多,及其无穷也,日月星辰系焉,万物覆焉。今夫地,一撮土之多,及其广厚,载华岳而不重,振河海而不泄,万物载焉。今夫山,一卷石之多,及其广大,草木生之,禽兽居之,宝藏兴焉。今夫水,一勺之多,及其不测,鼋鼍、蛟龙、鱼鳖生焉,货财殖焉。