dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 国学典籍每日一帖:《中庸》§27 (WCF)

您是本帖的第 1665 个阅读者
树形 打印
标题:
国学典籍每日一帖:《中庸》§27 (WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
国学典籍每日一帖:《中庸》§27 (WCF)
LA DOKTRINO DE MEZECO
中 庸


§27
Kiel granda estas la principo de la saĝula konduto! Ĝi estas tiel abunda kaj tiel potenca, kiel la akvo, kiu nutras kaj prosperigas ĉiujn estaĵojn, kaj tiel sublima, kiel la ĉielo. Ĝi estas tiel kompleta kaj ampleksa, ke ĝi entenas tri cent ceremoniajn regulojn kaj tri mil kondutajn regulojn. Ĝi regas nur post la apero de la ĝusta homo. Sekve oni diras, ke la plej perfekta principo de la konduto ne povas esti formita sen la homo de plej alta moraleco. Tial la homo de alta moraleco rigardas valora sian virtan naturon, kaj estas diligenta en sia studado, tiel ke li havas erudicion vastan kaj profundan. Sekvante la doktrinon de mezeco li atingas la plej subliman kaj brilan regnon de penso; relernante malnovajn sciojn, li akiras novajn; li estas honesta kaj sincera, kaj observas la etiketojn. Sekve li ne estas ordonema tiam, kiam li okupas superan pozicion, kaj ne estas malobeema tiam, kiam li okupas malsuperan pozicion. Li esprimas siajn politikajn opiniojn por ricevi nomumiĝon al iu ofico tiam, kiam la regno estas bone regata; li restas silenta kaj trudas al si sindetenadon tiam, kiam la regno estas malbone regata. Tio signifas la samon, kiel kio estas dirita en Libro de Poezio: “Estu saĝa kaj singarda, por protekti vin kontraŭ ebla danĝero.”
大哉圣人之道!洋洋乎!发育万物,峻极于天。优优大哉!礼仪三百,威仪三千。待其人而后行。故曰苟不至德,至道不凝焉。故君子尊德性而道问学,致广大而尽精微,极高明而道中庸。温故而知新,敦厚以崇礼。是故居上不骄,为下不倍,国有道其言足以兴,国无道其默足以容。诗曰“既明且哲,以保其身”,其此之谓与!
La supra estas la dudeksepa ĉapitro.
右第二十七章。
ip地址已设置保密
2016/7/3 10:49:04

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询