dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 修订后的《论语》第一篇(WCF)

您是本帖的第 1576 个阅读者
树形 打印
标题:
修订后的《论语》第一篇(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
修订后的《论语》第一篇(WCF)
此次修订,分两个版本,一个是全世界语的,一个是世汉对照本的。为了便于各位审阅,我这里只贴出对照本。全篇共270个注解,仍放在正文后。
修订时我参阅了多种《论语》注释本和法文、英文译本,对原译文逐句进行推敲和修改,力求在意思上忠实于原文,在文体上尽量接近口语(因为《论语》本来就口语体),避免晦涩拗口。对原文中历来有不同理解之处,我经过对比后,择善而从。
 
 
ĈAPITRO I XUE ER1
学而篇第一
(El dek ses sekcioj)
(共十六章)
(Tiu ĉi ĉapitro traktas ĉefe pri la neceseco, ke la noblulo devas koncentri sian atenton al tio, kio estas fundamenta, kaj enkondukas la komencanton en la dokrinon starigitan de Konfuceo)
(本篇主要讲“务本”的道理,引导初学者进入孔子所倡导的道。)
 
§01
 
§01-01
La Majstro2 diris: “Se vi lernas ion kaj konstante metas ĝin en praktikon, ĉu tio ne estas plezuro? Se vi havas amikojn venintajn de malproksime, ĉu tio ne estas ĝojo? Se, ne alte ŝatata de aliaj, vi tamen ne sentas malkontentecon, ĉu tio ne estas kvalito propra al la noblulo3?”
子曰:“学而时习之,不亦说乎?有朋自远方来,不亦乐乎?人不知而不愠,不亦君子乎?”
 
§01-02
Majstro You4 diris: “Malmultaj estas tiuj, kiuj, ĉiam respektante siajn gepatrojn kaj pli aĝajn fratojn, inklinas ofendi siajn superulojn. Ekzistas neniu, kiu, ne inklinante ofendi siajn superulojn, emus fari malordon. La noblulo koncentras sian atenton al tio, kio estas fundamenta. Se la fundamento estas firmigita, estiĝas la doktrino. La respekto de filo al siaj gepatroj kaj la respekto de pli juna frato al siaj pli aĝaj — jen la fundamento de la homaj virtoj.”
有子曰:“其为人也孝弟,而好犯上者,鲜矣;不好犯上,而好作乱者,未之有也。君子务本,本立而道生。孝弟也者,其为仁之本与。”
 
§01-03
La Majstro diris: “Mielaj vortoj kaj hipokrita mieno estas apenaŭ ligitaj kun la vera virto.”
子曰:“巧言令色,鲜矣仁。”
 
§01-04
Majstro Zeng5 diris. “Ĉiun tagon mi ekzamenas min pri tri punktoj: en plenumo de iu afero por aliulo, ĉu mi jam faris mian plejeblon? En miaj rilatoj kun miaj amikoj, ĉu mi kondutis sincere? Ĉu mi jam ellernis kaj praktikis tion, kion instruis al mi mia instruisto?”
曾子曰:“吾日三省吾身:为人谋而不忠乎?与朋友交而不信乎?传不习乎?”
 
§01-05
La Majstro diris: “En regado de regno kun mil militĉaroj, la reganto devas tre serioze trakti la politikajn aferojn, bone teni siajn promesojn, malpliigi la elspezojn, montri amon al siaj regatoj, kaj uzi la popolajn laborfortojn nur en la senokupa sezono de agrokulturaj laboroj.”
子曰:“道千乘之国,敬事而信,节用而爱人,使民以时。”
 
§01-06
La Majstro diris: “Juna homo devas respekti siajn gepatrojn hejme kaj siajn pliaĝulojn ekstere. Li devas montri amon al ĉiuj kaj intimiĝi kun homoj virtaj. Se restas al li ankoraŭ energio post plenumo de ĉi tiuj aferoj, li devas studi kulturajn sciojn.”
子曰:“弟子,入则孝,出则弟,谨而信,泛爱众而亲仁。行有余力,则以学文。”
 
§01-07
Zixia6 diris: “Se iu homo preferas la virton al la beleco; se, en servado al siaj gepatroj, li povas fari sian plejeblon; se, en servado al la princo7, li povas dediĉi sian vivon; kaj se, en la rilatoj kun siaj amikoj, liaj vortoj estas sinceraj; tiam, kvankam oni povus diri, ke li ne faris lernadon, tamen mi volus diri, ke li jam ĝin faris.”
子夏曰:“贤贤易色;事父母,能竭其力;事君,能致其身;与朋友交,言而有信。虽曰不学,吾必谓之学矣。”
 
§01-08
La Majstro diris: “Se la noblulo ne estas serioza, li ne estas digna kaj ne povas firmigi tion, kion li ellernis. Tenu fidelecon kaj sincerecon kiel la unuajn principojn. Ne amikiĝu kun tiuj, kiuj estas malpli bonaj, ol vi. Kiam vi faras erarojn, ne hezitu ilin korekti.”
子曰:“君子不重则不威,学则不固。主忠信。无友不如己者。过则无惮改。”
 
§01-09
Majstro Zeng5 diris: “Se estas zorge plenumitaj la funebraj ritoj al la mortintaj gepatroj kaj estas pie farataj la oferadoj al la prapatroj, tiam la popolo estos kondukita al la virtemo kaj la bonmoreco.”
曾子曰:“慎终,追远,民德归厚矣。”
 
§01-10
Ziqin8 metis demandon al Zigong9, dirante: “Kiam nia Majstro venas en iun ajn alian regnon, li nepre aŭdas ĉion pri ĝia regado. Ĉu li mem elpetas la informojn aŭ oni propravole liveras ilin al li?” Zigong respondis: “Nia Majstro estas milda, bonkora, humila, modera kaj modesta, — jen kiel li akiras al si informojn. Lia maniero informiĝi ja diferencas de tiu de la aliaj, ĉu ne?”
子禽问于子贡曰:“夫子至于是邦也,必闻其政,求之与,抑与之与?”子贡曰:“夫子温、良、恭、俭、让以得之。夫子之求之也,其诸异乎人之求之与?”
 
§01-11
La Majstro diris: “Dum ankoraŭ vivas la patro, observu la aspirojn de la filo. Post la morto de lia patro, observu liajn agojn. Se en la daŭro de tri jaroj li ne deflankiĝas de la vojo irita de sia patro, li povas esti nomata fidela filo.”
子曰:“父在,观其志;父没,观其行,三年无改于父之道,可谓孝矣。”
 
§01-12
Majstro You4 diris: “En la praktikado de la decreguloj plej gravas la modereco. En la regado fare de la antikvaj reĝoj, tio estas la plej valora leciono, kaj tial en la plenumado de la aferoj bagatelaj kaj gravaj, ni devas sekvi ilian ekzemplon. Tamen la modereco ne devas esti observata en ĉiaj okazoj. Se iu, sciante ĝian valoron, observu ĝin nur pro ĝi mem sen ĝin reguligi per la decreguloj, tiam la aferoj riskos fuŝiĝi.”
有子曰:“礼之用,和为贵。先王之道,斯为美。小大由之。有所不行,知和而和,不以礼节之,亦不可行也。”
 
§01-13
Majstro You diris: “Se viaj promesoj konformas al la justeco, la vortoj diritaj estas plenumeblaj. Se viaj agmanieroj konformas al la deco, vi estas malproksima de la honto kaj la malhonoro. Se la homoj, sur kiuj vi vin apogas, estas al vi intimaj kaj fidindaj, vi povas fari ilin viaj gvidantoj.”
有子曰:“信近于义,言可复也。恭近于礼,远耻辱也。因不失其亲,亦可宗也。”
 
§01-14
La Majstro diris: “La noblulo neniam serĉas plezuron ĉe manĝotablo, nek komforton en sia loĝejo. Tiu, kiu estas rapida en siaj agoj kaj singarda en siaj paroloj, kaj kiu ofte kunestas kun tiuj, kiuj estas virtaj, por ke li povu esti ĝustigata — jen homo, kiu ja povas esti nomata vera lernemulo.”
子曰:“君子食无求饱,居无求安,敏于事而慎于言,就有道而正焉,可谓好学也已。”
 
§01-15
Zigong9 diris: “Kiel vi juĝas pri la malriĉulo, kiu ne flatas, kaj pri la riĉulo, kiu ne arogantas?” La Majstro respondis: “Ili estas bonaj; sed ili ne estas egalaj al tiu, kiu, kvankam malriĉa, vivas en ĝojo, nek al tiu, kiu, kvankam riĉa, bone observas la decregulojn.”
Zigong diris: “En Libro de Poezio10 estas dirite: ‘Tranĉu oston kaj glatigu ĝin per fajlilo, skulpu jadon kaj poluru ĝin’. Mi pensas, ke la du versoj esprimas la saman ideon, ĉu ne?” La Majstro diris: “kara Ci11, nun mi jam povas komenci paroli kun vi pri Libro de Poezio, ĉar mi diras al vi unu punkton, kaj vi povas el ĝi kompreni alian.”
子贡曰:“贫而无谄,富而无骄,何如?”子曰:“可也,未若贫而乐,富而好礼者也。”子贡曰:“《诗》云:‘如切如磋,如琢如磨。’其斯之谓与?”子曰:“赐也,始可与言《诗》已矣,告诸往而知来者。”
 
§01-16
La Majstro diris: “Min afliktas ne tio, ke aliaj min ne komprenas, sed tio, ke mi ilin ne komprenas.”
子曰:“不患人之不己知,患不知人也。”
ip地址已设置保密
2016/11/2 8:31:51

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询