dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 修订后的《论语》第二篇(WCF)

您是本帖的第 1476 个阅读者
树形 打印
标题:
修订后的《论语》第二篇(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
修订后的《论语》第二篇(WCF)
ĈAPITRO II WEI ZHENG
为政篇第二
(El dudek kvar sekcioj)
(共二十四章)
(Tiu ĉi ĉapitro traktas ĉefe pri la principoj kaj manieroj de la regnoregado)
(本篇主要讲治理国家的道理和方法。)
 
§02
 
§02-01
La Majstro diris: “Kiu regas per la forto de sia virto, povas esti komparata kun la Norda Stelo, kiu ĉiam restas en sia loko, dum ĉiuj aliaj steloj iras ĉirkaŭ ĝi.”
子曰:“为政以德,譬如北辰,居其所而众星共之。”
 
§02-02
La Majstro diris: “En Libro de Poezio10 legiĝas cent poemoj, sed ili ĉiuj povas esti resumitaj per unu frazo — ‘sen malvirta ideo’”
子曰:“《诗》三百,一言以蔽之,曰:‘思无邪’。”
 
§02-03
La Majstro diris: “Se vi gvidos la popolon per leĝoj kaj gardos la ordon inter ili per punoj, ili detenos sin de krimoj, sed ne havos hontosenton. Se vi gvidos ilin per la forto de la virto kaj gardos la ordon inter ili per la decreguloj, ili havos la hontosenton kaj memvole korektos siajn erarojn.”
子曰:“道之以政,齐之以刑,民免而无耻;道之以德,齐之以礼,有耻且格。”
 
§02-04
La Majstro diris: “En la dekkvina jaro mi inklinigis mian tutan koron al lernado. En la trideka mi jam firme staris inter homoj. En la kvardeka mi estis libera de duboj. En la kvindeka mi jam konis la volon de la Ĉielo. En la sesdeka miaj oreloj fariĝis kapablaj por percepti la veron. En la sepdeka mi povis sekvi la dezirojn de mia koro sen malobservi ĉiajn regulojn.”
子曰:“吾十有五而志于学,三十而立,四十而不惑,五十而知天命,六十而耳顺,七十而从心所欲,不逾矩。”
 
§02-05
Meng Yi12 demandis pri la fila devo. La Majstro diris: “Ne malobeu la decon!”
Kiam Fan Chi13 kondukis kaleŝon por la Majstro, tiu diris al Fan: “Mengsun14 iam demandis min pri la fila devo kaj mi respondis al li: ‘Ne malobeu la decon!’” Fan Chi demandis: “Kion vi volas diri per tio?” La Majstro klarigis: “Dum vivas la gepatroj, servu ilin laŭ la deco. Post kiam ili mortis, enterigu ilin laŭ la deco kaj faru oferadojn al ili laŭ la deco.”
孟懿子问孝,子曰:“无违。”樊迟御,子告之曰:“孟孙问孝于我,我对曰:‘无违。’”樊迟曰:“何谓也?”子曰:“生,事之以礼;死,葬之以礼,祭之以礼。”
 
§02-06
Meng Wu15 demandis pri la fila devo. La Majstro respondis: “Kondutu tiamaniere, ke viaj gepatroj maltrankvilu pri nenio koncerne vin, escepte pri via malsano.”
孟武伯问孝。子曰:“父母,唯其疾之忧。”
 
§02-07
Ziyou16 demandis pri la fila devo. La Majstro respondis: “En la nuna tempo la fila devo signifas nur la vivtenadon al la gepatroj. Sed eĉ hundoj kaj ĉevaloj povas esti same bone prizorgataj. Se oni ne montras respekton al siaj gepatroj, kie do kuŝas la diferenco inter la vivteno de la gepatroj kaj la bredado de tiuj bestoj?”
子游问孝,子曰:“今之孝者,是谓能养。至于犬马,皆能有养。不敬,何以别乎?”
 
§02-08
Zixia6 demandis pri la fila devo. La Majstro respondis: “Estas malfacile por filo ĉiam havi afablan mienon antaŭ la gepatroj. Ĉu la fila devo signifas nur tion, ke oni prenas sur sin penigan laboron, kiam io estas farenda, aŭ proponas vinon kaj manĝaĵojn al siaj gepatroj?”
子夏问孝,子曰:“色难。有事,弟子服其劳;有酒食,先生馔,曾是以为孝乎?”
 
§02-09
La Majstro diris: “Mi parolis kun Hui17 tutan tagon, kaj li prezentis nenian kontraŭan opinion al ĉiuj miaj vortoj, kvazaŭ li estus stulta. Li retiriĝis, kaj mi ekzamenis liajn agojn sen lia scio kaj trovis, ke li povas bone interpreti miajn instruojn kaj aldoni al ili siajn proprajn komprenojn. Ho ne, tiu Hui ja ne estas stulta!”
子曰:“吾与回言终日,不违,如愚。退而省其私,亦足以发,回也不愚。”
 
§02-10
La Majstro diris: “Por ekkoni iun homon, observu la rimedojn, per kiuj li penas atingi siajn celojn, ekzamenu, kio povas kontentigi lian koron. Tiuokaze, kiel li do povus kaŝi siajn kvalitojn! Kiel do li povus kaŝi siajn kvalitojn!”
子曰:“视其所以,观其所由,察其所安。人焉廋哉?人焉廋哉?”
 
§02-11
La Majstro diris: “Tiu, kiu ree studas malnovajn sciojn kaj akiras el ili novajn, taŭgas kiel instruistto.”
子曰:“温故而知新,可以为师矣。”
 
§02-12
La Majstro diris: “La klera noblulo neniam estas simpla vazo.”18
子曰:“君子不器。”
 
§02-13
Zigong9 demandis, kia devas esti la noblulo. La Majstro respondis: “Li agas, antaŭ ol paroli, kaj predikas nur tion, kion li praktikas.”
子贡问君子,子曰:“先行其言而后从之。”
 
§02-14
La Majstro diris: “La noblulo scias esti solidara kaj faras nenian komploton. La malgranda homo19 estas komplotema kaj malsolidara.”
子曰:“君子周而不比,小人比而不周。”
 
§02-15
La Majstro diris: “Kiu lernas sen pripensado, tiu facile trompiĝas. Kiu pripensas sen lernado, tiu daŭre estas en duboj.”
子曰:“学而不思则罔,思而不学则殆。”
 
§02-16
La Majstro diris: “La studado de herezaj doktrinoj estas la kaŭzo de malfeliĉoj.”
子曰:“攻乎异端,斯害也已。”
 
§02-17
La Majstro diris: “You20, mi do instruu al vi, kio estas la sciado. Kiam vi scias ion, diru, ke vi tion scias; kiam vi ne scias ion, konfesu, ke vi tion ne scias. Jen la vera sciado.”
子曰:“由,诲女,知之乎?知之为知之,不知为不知,是知也。”
 
§02-18
Zizhang21 petis opinion pri altrangiĝo kun bona salajro. La Majstro diris: “Aŭskultu multe, silentu pri dubaj aferoj, kaj singarde diru la ceteron, pri kiu vi estas certa, tiam vi malofte falos en eraron. Observu multe, evitu tion, kio estas duba, kaj singarde agu super la cetero, pri kiu vi estas certa, tiam vi malofte havos penton. Kiu malofte eraras en siaj paroloj kaj malofte pentas pri siaj agoj, tiu certe estos rekompencita per alta rango kaj bona salajro.”
子张学干禄。子曰:“多闻阙疑,慎言其余,则寡尤;多见阙殆,慎行其余,则寡悔。言寡尤,行寡悔,禄在其中矣。”
 
§02-19
La princo Ai22 demandis: “Kion do mi faru, por ke la popolo volonte submetiĝu al mi?” Konfuceo respondis: “Promociu homojn honestajn kaj enpostenigu ilin super la malhonestaj, tiam la popolo volonte sin submetos al vi. Promociu homojn malhonestajn kaj enpostenigu ilin super la honestaj, tiam la popolo ne sin submetos al vi.”
哀公问曰:“何为则民服?”孔子对曰:“举直错诸枉,则民服;举枉错诸直,则民不服。”
 
§02-20
Ji Kang23 demandis: “Kion do mi faru, por ke la popolo povu esti respektema kaj lojala al mi kaj esti instigata sekvi la vojon de virto?” La Majstro diris: “Estu serioza kaj digna kontraŭ ili, tiam ili estos respektemaj al vi. Estu obeema al viaj gepatroj kaj afabla al viaj subuloj, tiam ili estos lojalaj al vi. Promociu la homojn bonajn kaj trejni la malpli kompetentajn, tiam ili estos instigataj sekvi la vojon de virto.”
季康子问:“使民敬,忠以劝,如之何?”子曰:“临之以庄,则敬;孝慈,则忠;举善而教不能,则劝。”
 
§02-21
Iu diris al Konfuceo: “Kial vi ne okupiĝas pri registaraj aferoj?” La Majstro diris: “Estas dirite en Libro de Historiaj Dokumentoj24: ‘Estu fidela filo kaj plenumu viajn fratecajn devojn, tiam vi per via ekzemplo influos la politikon.’ Ankaŭ tio ĉi povas esti rigardata kiel formo de ‘okupiĝi pri registaraj aferoj’. Kial do estus nepre necese, ke oni tenu ian oficon en la registaro?”
或谓孔子曰:“子奚不为政?”子曰:《书》云:‘孝乎惟孝,友于兄弟,施于有政。’是亦为政,奚其为为政?”
 
§02-22
La Majstro diris: “Mi ne scias, kiel la homo, kiu ne tenas siajn vortojn, povas esti taŭga por io. Kiel do la bovĉaro aŭ ĉevalĉaro povas esti veturigata sen la transversa lignopeco por jungo de la tirbestoj?”
子曰:“人而无信,不知其可也。大车无輗,小车无軏,其何以行之哉?”
 
§02-23
Zizhang21 demandis, ĉu la ritaro post dek generacioj povas esti antaŭsciata? La Majstro respondis: “Ni scias, en kiaj manieroj la dinastio Yin25 modifis la ritaron, kiam ĝi heredis ĝin de la dinastio Xia26. Ni scias, en kiaj manieroj la dinastio Zhou27 modifis la ritaron, kiam ĝi heredis ĝin de la dinastio Yin. Kaj tial ni povas scii ankaŭ, kia estos la ritaro de tiuj, kiuj heredos ĝin de la dinastio Zhou, eĉ se ĝi aperos post cent generacioj.”
子张问:“十世可知也?”子曰:“殷因于夏礼,所损益,可知也;周因于殷礼,所损益可知也;其或继周者,虽百世,可知也。”
 
§02-24
La Majstro diris: “Estas flataĉa ago fari oferadon al la spirito de tiu, kiu ne apartenas al via familio. Estas pruvo de manko de kuraĝo rifuzi fari tion, kion la justeco ordonas fari.”
子曰:“非其鬼而祭之,谄也。见义不为,无勇也。”
ip地址已设置保密
2016/11/2 8:33:07

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询