dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 修订后的《论语》第四篇(WCF)

您是本帖的第 1614 个阅读者
树形 打印
标题:
修订后的《论语》第四篇(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
修订后的《论语》第四篇(WCF)
此次修订我把译文明晰流畅和尽可能使用最常用词汇和最简明的句子结构表达原文中的丰富思想内涵作为我的追求目标。请各位以这个标准来审读我的译文并提出改进意见。谢谢。
 
ĈAPITRO IV LI REN
里仁篇第四
(El dudek ses sekcioj)
(共二十六章)
(Tiu ĉi ĉapitro traktas ĉefe pri la virto)
(本篇主要讲仁德的道理。)
 
§04
 
§04-01
La Majstro diris: “Loĝi inter virtuloj estas bela afero. Se oni elektas por si loĝejon tie, kie ne estas virtuloj, kiel do oni povas esti rigardata kiel saĝulo?”
子曰:“里仁为美。择不处仁,焉得知?”
 
§04-02
La Majstro diris: “Tiuj, kiuj ne havas virton, ne povas longe resti en mizero, nek en komforto. La virtulo kontentiĝas per la praktikado de la virto, kaj la saĝulo praktikas la virton pro profito.”
子曰:“不仁者不可以久处约,不可以长处乐。仁者安仁,知者利仁。”
 
§04-03
La Majstro diris: “Nur la virtulo povas scii, kiajn homojn oni devas ami kaj kiajn malami.”
子曰:“唯仁者能好人,能恶人。”
 
§04-04
La Majstro diris: “Se vi prenos la decidon sekvi la virton, vi certe ricevos de ĝi nenian malbonon.”
子曰:“苟志于仁矣,无恶也。”
 
§04-05
La Majstro diris: “La riĉeco kaj la alta rango estas tio, kion ĉiu deziras; sed se ili ne estas akireblaj per decaj rimedoj, oni preferas ilin rezigni. La malriĉeco kaj la malnobleco estas tio, kion ĉiu abomenas; sed se ili ne estas forigebltaj per decaj rimedoj, oni ilin ne evitas. Se la nobluloj forlasas la virton, kiel do ili povas akiri sian bonan renomon? La nobluloj ne deflankiĝas, eĉ unu momenton, de la vojo de virto. Ili estas ĉiam kun la virto, eĉ kiam ili estas en hasto aŭ en malespera vagado.”
子曰:“富与贵,是人之所欲也;不以其道得之,不处也。贫与贱,是人之所恶也;不以其道得之,不去也。君子去仁,恶乎成名?君子无终食之间违仁,造次必于是,颠沛必于是”
 
§04-06
La Majstro diris: “Mi neniam vidis homon, kiu amas la virton kaj samtempe malamas la malvirtulon. Li amas la virton, ĉar li rigardas ĝin kiel ion plej altan; li malamas la malvirtulon, ĉar li praktikas la virton nur tiamaniere, ke li ne permesas, ke io ajn malvirta tuŝu lin mem. Ĉu ekzistas iu, kiu nur unu tagon dediĉas sian tutan forton al la virto? Mi ankoraŭ neniam vidis homojn, kiuj havas forton nesufiĉan por la praktikado de la virto. Eble tiaj homoj ekzistas, sed mi tiajn ne vidis.”
子曰:“我未见好仁者,恶不仁者。好仁者,无以尚之;恶不仁者,其为仁矣,不使不仁者加乎其身。有能一日其力于仁矣乎?我未见力不足者。盖有之矣,我未之见也。”
 
§04-07
La Majstro diris: “La eraroj de homoj estas karakterizaj. Observante erarojn de iu, oni povas ekscii, kia homo li estas.”
子曰:“人之过也,各于其党。观过,斯知仁矣。”
 
§04-08
La Majstro diris: “Se mi aŭdus pri la vero en la mateno, mi volonte mortus en la vespero.”
孔曰“朝闻道,夕死可矣。”
 
§04-09
La Majstro diris: “Ne valoras fari diskuton kun klerulo, kiu, sin dediĉante al la vero, hontas porti eluzitajn vestojn kaj manĝi krudajn manĝaĵojn.”
子曰:“士志于道,而耻恶衣恶食者,未足与议也。”
 
§04-10
La Majstro diris: “La sinteno de la noblulo kontraŭ la aferoj de la mondo estas tia, ke li havas nenian antaŭjuĝon. Li sekvas nur tion, kio estas justa.”
子曰:“君子之于天下也,无适也,无莫也,义之与比。”
 
§04-11
La Majstro diris: “La noblulo pensas pri la virto; la malgranda homo pensas pri siaj kampoj. La noblulo pensas pri la leĝoj; la malgranda homo pensas pri akireblaj favoroj.”
子曰:“君子怀德,小人怀土;君子怀刑,小人怀惠。”
 
§04-12
La Majstro diris: “Tiu, kies agoj celas proprajn profitojn, certe altiros sur sin multajn plendojn.”
子曰:“放于利而行,多怨。”
 
§04-13
La Majstro diris: “Ĉu oni povas regi la regnon per observo de la deco kaj per montro de reciproka respekto? Kian malfacilon do oni havas por tio? Se oni ne povas tiel regi la regnon, kial do oni devas sekvi la decregulojn?”
子曰:“能以礼让为国乎,何有?不能以礼让为国,如礼何?”
 
§04-14
La Majstro diris: “Ne maltrankvilu pri tio, ke vi ne okupas ian postenon; maltrankvilu nur pri tio, ke vi ne estas taŭga por ia posteno. Ne maltrankvilu pri tio, ke oni vin ne ŝatas; penadu nur por esti inda, ke oni vin konu.”
子曰:“不患无位,患所以立。不患莫己知,求为可知也。”
 
§04-15
La Majstro diris: “Shen54! Mia doktrino havas unu fadenon, kiu kuras tra ĝi.” La disĉiplo Zeng55 respondis: “vi pravas.”
La Majstro eliris, kaj la aliaj disĉiploj demandis: “Kion li volas diri per tio?” Zeng diris: “La doktrino de nia Majstro estas nur fideleco kaj indulgemo.”
 
子曰:“参乎!吾道一以贯之。”曾子曰:“唯。”子出,门人问曰:“何谓也?”曾子曰:“夫子之道忠恕而已矣。”
 
§04-16
La Majstro diris: “La nobluloj scias, kio estas justa; la malgrandaj homoj scias, kio estas profitodona.”
子曰:“君子喻于义,小人喻于利。”
 
§04-17
La Majstro diris: “Kiam vi vidas homon pli bonan ol vi, pensu pri egaliĝo al li; kiam vi vidas homon nebonan, faru al vi memekzamenon.”
子曰:“见贤思齐焉,见不贤而内自省也。”
 
§04-18
La Majstro diris: “En la servado al siaj gepatroj filo devas milde deadmoni ilin de nebona ago. Kiam li vidas, ke ili ne inklinas sekvi lian konsilon, li ne devas malpliigi sian respekton, nek ofendi ilin. Li povas malĝoji en si, sed ne devas havi malpardonemon kontrauŭ ili.”
子曰:“事父母几谏。见志不从,又敬不违,劳而不怨。”
 
§04-19
La Majstro diris: “Dum la gepatroj vivas, la filo ne devas vojaĝi malproksimen. Se al li nepre necesas vojaĝi, la vojaĝo devas havi fiksan celitan lokon.”
子曰:“父母在,不远游,游必有方。”
 
§04-20
La Majstro diris: “Se en la daŭro de tri jaroj la filo ne deflankiĝas de la vojo irita de sia patro, li povas esti nomata fidela filo.”
子曰:“三年无改于父之道,可谓孝矣。”
 
§04-21
La Majstro diris: “La aĝoj de la gepatroj ne povas ne esti ĉiam tenataj en via memoro. Unuflanke, iliaj aĝoj estas la fonto de via ĝojo; aliflanke ili estas la fonto de via timo.”
子曰:“父母之年,不可不知也。一则以喜,一则以惧。”
 
§04-22
La Majstro diris: “La kaŭzo, kial la antikvuloj hezitis eldiri siajn vortojn, estas ke ili timis, ke ili povos suferi honton, se iliaj agoj ne sukcesos sekvi iliajn vortojn.”
子曰:“古者言之不出,耻躬之不逮也。”
 
§04-23
La Majstro diris: “Kiu tenas sin interne de la limoj de la decreguloj, tiu malofte eraras.”
子曰:“以约失之者鲜矣。”
 
§04-24
La Majstro diris: “La noblulo devas esti malrapida en la paroloj kaj rapida en la agoj.”
子曰:“君子欲讷于言而敏于行。”
 
§04-25
La Majstro diris: “La virtulo neniam vivas en izoliteco. Li certe ĉiam havas najbarojn.”
子曰:“德不孤,必有邻。”
 
§04-26
Ziyou16 diris: “En la servado al la suvereno tro oftaj admonoj kondukas al malhonoro. Inter amikoj tro oftaj admonoj malintimigas la amikecon.”
子游曰:“事君数,斯辱矣;朋友数,斯疏矣。”
ip地址已设置保密
2016/11/2 8:35:41

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06055 秒, 4 次数据查询