dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 《论语》世界语译本前言(WCF)

您是本帖的第 1532 个阅读者
树形 打印
标题:
《论语》世界语译本前言(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
《论语》世界语译本前言(WCF)
《论语》世界语译本出版于1996年,到现在已经过去了20年了。虽然当时我已经学习世界语40多年,具备了一定的世界语基础,但现在重读旧译,发现译文中存在不少疏漏和错译,自觉惭愧。我已年届八旬,应该抓紧时间把我一生中所有旧作、旧译以及编写的工具书全部输入电脑并在此基础上作一全面整理和修订,然后全部做成电子书,供所有有志学习世界语的朋友们参考使用。这是一个大工程,需要付出艰苦努力。我现在视力下降,又得过重病,精力不济,但我相信老天会开恩,助我顺利完成此项任务的。
输入电脑需要一个字母一个字母地敲击,难免会不时出错。输入完成后,虽经数遍检查,还是会有一些隐藏的错误未能发现。有时即使是明显的错误,自己也难以发现。我不愿让这些错误和疏漏永远存在我的文稿中。因此,我决定每修订好一部分文稿,就将它在这里公布出来,恳请有条件、有时间的朋友们帮我校正一下。发现错误和不妥之处,请及时跟帖指出,以便我进一步修改。谢谢。
 
下面是《论语》世界语译本的前言。
 
 
ANTAŬPAROLO
Al la esperantigita Analektoj de Konfuceo
Analektoj de Konfuceo, la konfuceana Biblio, estas kolekto de eldiroj kaj anekdotoj de Konfuceo kaj liaj disĉiploj. Ĝi estis kompilita de disĉiploj de Konfuceo kaj disĉiploj de liaj disĉiploj post lia morto. La libro konsistas el dudek ĉapitroj kaj ĉiu ĉapitro kun nombro da sekcioj, kaj ĉiu sekcio enhavas en si unu aŭ pli da pecoj de parolo aŭ anekdoto. La enhavo de tiu ĉi verko estas tre ampleksa. Ĝi inkluzivas vidpunktojn de Konfuceo pri politiko, filozofio, eduko, etiko, principoj de morala konduto, literaturo, artoj ktp.
Konfuceo (551 — 479 a.K.) naskiĝis en la urbo Zou (la nuna Qufu, la provinco Shandong) de la regno Lu. Lia ĉina nomo estas Kong Qiu (Kong estas lia familia nomo kaj Qiu, lia persona nomo), lia adoltiĝa nomo estas Zhongni. La ĉinoj kutime respekte nomas lin Kong Fu Zi (Majstro Kong), kiu estis latinigita kiel Confucius. La Esperanta nomo “Konfuceo” devenas de la latina formo. La prapatroj de Konfuceo estis nobeloj de la regno Song. Ĉar en tiu regno okazis interna milito, lia praavo fuĝis en la regnon Lu kaj fiksloĝiĝis tie. La patro de Konfuceo, Kong He, estis nobelo de la regno Lu. Kiam Konfuceo estis en la aĝo de tri jaroj, mortis lia patro, kaj pro tio la orfo vivis mizeran vivon. Pri sia juneco Konfuceo diris “Kiam mi estis juna, mi estis malriĉa, kaj tial mi akiris al mi la kapablon fari multajn praktikajn aferojn.” Dum sia juneco li perlaboris siajn vivrimedojn, sin okupante pri funebra muzikludado. Post la aĝo de dudek jaroj li laboris sinsekve kiel gardisto de grentenejo kaj malaltranga oficisto estranta la brutbredadon. Dume li dediĉis siajn liberajn horojn al lernado, kaj dank’ al sia granda diligenteco li fariĝis homo erudicia. Kiam li estis en la aĝo de ĉirkaŭ tridek jaroj, li fondis privatan lernejon kaj vaste varbis disĉiplojn, por instrui siajn sciojn al homoj de diversaj tavoloj de la socio. La ĉefaj agadoj dum lia tuta vivo estis instruado kaj editorado de klasikaĵoj. En la aĝo de kvardek sep jaroj li fariĝis prefekto de la ĉefurbo de la regno Lu kaj, pli poste, ministro pri domkonstruado kaj kriminala ĉefjuĝisto. En sia kvindek-kvara jaro li funkciis kiel provizora ĉefministro de la regno Lu dum tri monatoj. Ĉar la suvereno de la regno Lu ricevis de la regno Qi muzikistinojn kiel donacon, kiuj tiel ravis la suverenon, ke eĉ dum tri tagoj li okazigis nenian kortegan aŭdiencon, Konfuceo kun indigno forlasis la regnon Lu kaj, akompanate de siaj disĉiploj, komencis vojaĝadon kun la celo propagandi sian doktrinon. Lia vojaĝado daŭris dek kvar jarojn. Li alvenis al la regnoj Wei, Cao, Song, Zheng, Chen, Cai, kaj Chu, sed neniu regnestro volis akcepti lian doktrinon kaj komisii al li ian oficon. En sia sesdek-oka jaro li revenis en la regnon Lu, kaj de tiam li plene dediĉis sin al instruado, esplorado kaj editorado de klasikaĵoj. Li diligente laboris super Libro de Poezio, Libro de Historiaj Dokumentoj, Libro de Ŝanĝiĝoj k.a. kaj donis al ili definitivan libran formon. Li ankaŭ kompilis la analojn La Printempoj kaj Aŭtunoj. Kiam li atingis la aĝon de sepdek du jaroj, li finis la kompiladon de la analojn. Li mortis en la aĝo de 73 jaroj.
Konfuceo vivis en la lasta tempodaŭro de la periodo Printempoj kaj Aŭtunoj (770 — 476 a.K.). Tiam la regado de la dinastio Zhou (ĉ. 1066 — 256 a. K.) disfalis, senĉesaj militoj okazis inter diversaj regnoj, kaj malordo regis ĉie en la lando. Konfuceo faris diversajn proponojn, por reformi la politikon. Politike li estis reformisto. La kerno de lia ideologio estis la “perfecta virto”, kaj lia politika idealo estis efektivigi humanan regadon. Kiam lia disĉiplo Fan Chi demandis lin, kio estas la perfecta virto, li respondis: “Ĝi estas ami ĉiujn homojn.” Li tenis sin je la principoj: “Ne faru al aliaj tion, kion vi ne dezirus fari al vi mem” kaj “Vi mem deziras stari, tiam helpu aliajn stariĝi; vi mem deziras sukceson, tiam helpu aliajn atingi la samon.” Li ankaŭ insistis, ke la reganto regu per la forto de sia virto kaj donu bonan ekzemplon por siaj subuloj, pardonu iliajn eraretojn kaj promociu homojn virtajn kaj talentajn. Li esperis, ke per efektivigo de la humana regado la rilatoj interne de la reganta klaso povos harmoniiĝi kaj la konfliktoj inter la regantoj kaj regatoj povos malakriĝi, tiel ke aperos tie ideala sociordo, en kiu “la princo kondutu prince, la ministro kondutu ministre, la patro kondutu patre kaj la filo kondutu file”. Tiu ĉi lia politika idealo, kompreneble, estis tute nerealigebla en lia tempo.
Heredinte la tradician koncepton pri la Ĉielo, Konfuceo konfesis la Ĉielon kiel ĉiopovan estaĵon, kiu decidas pri la naskiĝo kaj morto de la homo kaj pri la homa feliĉo aŭ malfeliĉo. La volo de la Ĉielo, laŭ li, ne estas malobeebla. Li diris, ke oni devas “timi la volon de la Ĉielo” kaj ke “al tiu, kiu ofendas la Ĉielon, preĝoj neniel helpas”. Koncerne epistemologion, unuflanke li opiniis, ke troviĝas geniuloj, kiuj “naskiĝas kun la posedo de scioj”, aliflanke li emfazis la gravecon de lernado. Li diris: “Ni estas sufiĉe similaj unu al alia per la naturo, sed la kutimoj faras nin diferencaj inter ni.” Li neis, ke li mem estas tia homo, kiu havas kunnaskitajn sciojn. Kvankam en la tempo de Konfuceo regis superstiĉo pri fantomoj kaj dioj, tamen li ne estis tiel pia al ili. Li diris: “Respektante la spiritojn, la saĝa homo devas forteni sin de ili.” Kiam la disĉiplo Zilu demandis pri la servado al la spiritoj de mortintoj, li respondis: “Dum vi ankoraŭ ne scias kiel servi la vivantojn, kiel do vi povus servi la spiritojn de mortintoj?” Lia nekredo je spiritoj montras, ke troviĝas iom da materiismaj elementoj en lia filozofia penso, kaj tial estas malfacile diri, ĉu lia ideologio estas ideisma aŭ materiisma.
Rilate la kontraŭdiron inter pravo kaj malpravo, Konfuceo insistis pri la principo de la Ĝusta Mezo, nome eklektika filozofio, kaj oponis kontraŭ ekstremaj opinioj kaj rimedoj. Laŭ li la homaj paroloj kaj agoj ne devas esti troaj, nek maltroaj, kaj “transpaso estas same malbona, kiel neatingo”. La tezo de Konfuceo pri la Ĝusta Mezo havas profundan influon sur la postaj generacioj de la ĉinoj.
La eldiroj de Konfuceo pri la eduko estas aparte valoraj. Li diris: “Mia instruado estas adresata al ĉiuj egale.” Li ne rifuzis instrui ĉiujn tiujn, kiuj volis studi sub li, tute egale, ĉu ili estis nobeloj aŭ ordinaraj homoj, ĉu riĉuloj aŭ malriĉuloj. Li aplikis la instrumetodon doni al ĉiu lernanto instruon konforman al lia kapablo. Li opiniis, ke oni devas esti “tute libera de la kvar mankoj: kaprica konjektado, absolutan jesigo, obstino, egocentrismo”. Dum sia tuta vivo li ĉiam “lernadis sen enuo kaj instruadis sen laciĝo”. Sed li malestimis lernadon de terkulturado. Kiam lia disĉipo Fan Chi petis instrui al li terkulturadon kaj legomplantadon, li riproĉe diris, ke Fan Chi estas “malgranda homo”.
Konfuceo esprimis siajn opiniojn ankaŭ pri literaturo. Li diris al siaj disĉiploj: “La Poemoj povas helpi al vi eksciti vian imagon, altigi vian observkapablon, vivi en akordo kun aliaj, lerni kiel fari satiradon. Ili povas esti uzataj en la servado al viaj gepatroj hejme kaj en la servado al la princo en lia palaco. Plie, ili povas ankaŭ plivastigi vian konon pri la nomoj de birdoj, bestoj kaj plantoj.” Ĉi tiuj liaj vortoj montras, ke li jam sufiĉe konsciis, ke la poeziaĵoj havas valoron en edukado kaj mondkonado kaj eĉ povas servi al la regnoregado. Konfuceo diris ankaŭ: “Estas sufiĉe, se la vortoj povas klare esprimi la penson.” Tio signifas, ke por eldiri siajn pensojn kaj verki literaturaĵojn oni preferas direkti sian atenton al la klareco, ol al la floroj de retoriko. Tio estas la plej frua literatura kritiko en la historio de Ĉinio.
Konfuceo ankaŭ donis grandan atenton al la kulturado de la moralaj kvalitoj de la homoj. Li diris: “La komandanto povas esti kaptita for de sia armeo, sed la volo de eĉ ordinara homo ne povas esti prenita for de li.” Kial la volo ne povas esti prenita? Ĉar ankaŭ la ordinara homo havas sian nehumiligeblan sendependan karakteron. Pri la demandoj, kiajn moralajn kvalkojn oni devas posedi kaj kiel oni povas kulturi tiajn kvalitojn, Konfuceo parolis multe. Interalie li diris “Mielaj vortoj kaj hipokrita mieno estas apenaŭ ligitaj kun la vera virto.” “Frostiĝas, kaj ni ekscias, ke la pinoj kaj cipresoj perdas siajn foliojn la lastaj.” “Kiam vi vidas homon pli bonan ol vi, pensu pri egaliĝo al li; kiam vi vidas homon nebonan, faru al vi memekzamenon.” “La riĉaĵoj kaj la honoro maljuste akiritaj estus por mi kiel flosantaj nuboj.” Ĉiuj ĉi vortoj de Konfuceo enhavas en si tre belajn moralajn ideojn kaj veron de la vivo. Ili disradias la brilon de saĝeco kaj meritas nian foj-refojan legadon.
La lingvo en Analektoj de Konfuceo estas konciza kaj flua. Kvankam la libro konsistas ĉefe el mallongaj konversacioj inter Konfuceo kaj liaj disĉiploj aŭ liaj respondoj al demandoj levitaj de liaj disĉiploj, tamen la ideoj esprimitaj en ili estas tre riĉaj kaj profundaj. Multaj el la eldiroj de Konfuceo jam fariĝis sentencoj kaj aforismoj nun vaste konataj de la ĉinoj. Ekzemple, preskaŭ ĉiuj ĉinoj povas parkere reciti la jenajn fragmentojn: “Se vi lernas ion kaj konstante metas ĝin en praktikon, ĉu tio ne estas plezuro?” “Se vi havas amikojn venintajn de malproksime, ĉu tio ne estas ĝojo?” “Se, ne alte ŝatata de aliaj, vi ne sentas malkontentecon, ĉu tio ne estas la kvalito propra al la noblulo?” “Kiam mi promenas kune kun du aliaj, mi certe havas mian instruanton inter ili. Mi elektos liajn bonajn kvalitojn por sekvi kaj liajn malbonajn kvalitojn por eviti.” “La tempo pasas kaj pasas, kiel la akvo en ĉi tiu rivero, kiu senĉese fluas tage kaj nokte!” “Kiam vi scias ion, diru, ke vi tion scias; kiam vi ne scias ion, konfesu, ke vi tion ne scias. Jen la vera sciado.” “Se mi aŭdus pri la vero en la mateno, mi volonte mortus en la vespero.” Cetere, en la libro troviĝas ankaŭ anekdotoj kaj plastikaj priskriboj pri la mienoj de Konfuceo kai liaj disĉinloj dum konversacioj, pri la etoso de konversacioj kaj pri la karakteroj de personoj. Legante la libron ni povas vidi la veran figuron de Konfuceo. Li estis homo progresema, profundpensa, memfida, lernema, optimisma kaj grandanima. Li diris pri si mem, ke “Li estas tia homo, kies diligenteco en studado estas tiel forta, ke li eĉ forgesas manĝadon; kies ĝojo en serĉado de scioj estas tiel granda, ke li eĉ forgesas siajn ĉagrenojn kaj ne konscias, ke la maljuna aĝo alproksimiĝas al li”. Zilu, unu el la plej proksimaj disĉiploj de Konfuceo, estis homo kun karaktero malkaŝema, nefleksema kaj iom impertinenta, kaj Yan Yuan, alia proksima disĉiplo de Konfuceo, estis junulo lernema, pacema, kontenta en sia malriĉeco kaj sindona al la doktrino, je kiu li sin tenis. Ankaŭ la aliaj personoj en la libro havas ĉiu sian propran karakteron.
La pensoj kaj instruoj de Konfuceo, kiuj ofte estas nomataj konfuceanismo, havas grandan influon sur la disvolviĝo de la ĉina kulturo. Konfuceanismo estis la reganta penso en Ĉinio dum pli ol 2000 jaroj. Ekde la dinastio Han (206 a.K. — 220 p.K.) la feŭdaj regantoj de diversaj dinastioj honoris lin kiel “sanktan saĝulon”, donante al li la titolon “Plej Sankta Instruisto”. La libro Analektoj de Konfuceo, en kiu estas registritaj liaj pensoj kaj instruoj, estas la plej grava verko de konfuceanismo. Ĝi longatempe servis kiel la ĉefa, por ĉiuj lernantoj deviga, lernolibro en la feŭdisma Ĉinio.
Jam en 1594 tiu ĉi verko estis tradukita de Matteo Ricci, itala misiisto, en la latinan lingvon. Tio estis la unua fremdlingva traduko de Analektoj de Konfuceo. De tiam, precipe en tiu ĉi jarcento, aperis tre multaj fremdlingvaj tradukoj de tiu ĉi fama verko. Sed, bedaŭrinde, ĝis nun ankoraŭ ne ekzistas ĝia Esperanta versio. Por kontentigi la esperantistan publikon, kiu ja deziras legi ĉinajn verkojn en Esperanto, nun mi prezentas al ĝi tiun ĉi mian tradukon.
Mi ekvolis traduki tiun ĉi mondfaman verkon en Esperanton jam en la komenco de mia esperantisteco. Mi konvinkiĝis, ke Esperanto multe profitos el la tradukado de tiu ĉi grava verko. Sed la malfacileco de la tradukado estis tiel timige granda, ke mi longatempe ne havis la kuraĝon komenci la laboron. Pasis pli ol tridek jaroj. Nur antaŭ kvar jaroj, instigate de miaj amikoj, mi ekhavis la kuraĝon entrepreni la tradukadon.
Entreprenante tian laboron mi alfrontis du ĉefajn malfacilojn, kiujn mi devis ĉiel venki. Unue, ĉar la originalo estas skribita en la antikva ĉina lingvo, kiun nun konas nur fakuloj, kaj la stilo de la originalo estas treege lakona kun multaj subkomprenitaĵoj kaj ellasoj, tial, legante ĝin oni neeviteble povas de tempo al tempo renkonti malfacile kompreneblajn kaj dubajn lokojn. Tiaokaze mi devis konsulti fidindajn vortarojn kaj diversajn eldonojn de tiu ĉi verko kun komentarioj, por ĝuste kaj plene kompreni la originalan tekston. Due, pro la terure granda diferenco inter la strukturo de la ĉina klasika lingvo kaj tiu de Esperanto, kaj pro la kondensiteco de saĝaj pensoj esprimitaj en formo de klasika koncizo de la originalo, prezenti tiun ĉi verkon en Esperanta versio ja estas laboro ŝvitiga, kiu postulas ekstreman klopodon kaj grandan tradukistan lertecon. Ĉar ŝajnis al mi tre valora elmeti nian karan lingvon kaj min mem al tiu ĉi severa provo, mi ne domaĝis la penon laboregi super la tradukado, penon, kiu ja estis ligita kun nemalgranda plezuro.
WANG Chongfang, la tradukinto
1996
Reviziita en 2016-10-28
ip地址已设置保密
2016/11/2 8:38:33

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询