dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 修订后的《论语》第五篇(WCF)

您是本帖的第 1402 个阅读者
树形 打印
标题:
修订后的《论语》第五篇(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
修订后的《论语》第五篇(WCF)
ĈAPITRO V GONGYE CHANG
公冶长篇第五
(El dudek sekcioj)
(共二十八章)
(En tiu ĉi ĉapitro estas registritaj la traktoj de Konfuceo pri la virteco aŭ nevirteco kaj pri la meritoj aŭ malmeritoj de antikvaj kaj samtempaj personoj.)
(本篇主要讲古今人物的贤否得失。)
 
§05
 
§05-01
Parolante pri Gongye Chang56, la Majstro diris: “Li povus esti edzigita. Kvankam li iam estis en malliberejo, tamen tio ne estis lia kulpo.” Li do edzinigis sian filinon al Gongye.
子谓公冶长:“可妻也。虽在缧绁之中,非其罪也。”以其子妻之。
 
§05-02
Parolante pri Nan Rong57, la Majstro diris: “Kiam la lando estis en bona ordo, li ne estis deoficigita, kaj kiam la lando estis malbone regata, li sciis eviti punon kaj malhonoron.” Li do edzinigis al li la filinon de sia pli aĝa frato.
子谓南容:“邦有道,不废;邦无道,免于刑戮。”以其兄之子妻之。
 
§05-03
Parolante pri Zijian58, la Majstro diris: “Kia virta homo li estas! Se en la regno Lu ne ekzistus virtuloj, de kie li do povus akiri tiajn bonajn kvalitojn?”
子谓子贱:“君子哉若人!鲁无君子者,斯焉取斯?”
 
§05-04
Zigong demandis: “Kion vi diras pri mi?” La Majstro diris: “Vi estas vazo.” “Kia vazo do?” “Jada vazo uzata dum oferado59.”
子贡问曰:“赐也何如?”子曰:“女,器也。”曰:“何器也?”曰:“瑚琏也。”
 
§05-05
Iu diris: “Yong60 estas perfekte virta, sed li ne estas dotita per elokventeco.” La Majstro diris: “Kial do necesus la elokventeco? Akralanga parolo ofte elvokas abomenon ĉe aŭskultantoj. Mi ne scias, ĉu li estas perfekte virta, sed kial do necesus al li la elokventeco?”
或曰:“雍也仁而不佞。”子曰:“焉用佞?御人以口给,屡憎于人。不知其仁,焉用佞?”
 
§05-06
La Majstro diris al Qidiao Kai61, ke li fariĝu ŝtatoficisto. Tiu respondis: “Mi ankoraŭ ne estas memfida pri tio ĉi.” Aŭdinte tion, la Majstro ekĝojis.
子使漆雕开仕,对曰:“吾斯之未能信。”子说。
 
§05-07
La Majstro diris: “Se oni ne sekvos mian doktrinon, mi vojaĝos per floso trans la maron, kaj tiam eble nur You20 volos min akompani.” Aŭdinte tion, Zilu62 ĝojiĝis. La Majstro diris: “You, via kuraĝo estas pli granda ol la mia, sed vi ne bone uzas vian juĝkapablon.”
子曰:“道不行,乘桴浮于海。从我者,其由与!”子路闻之喜。子曰:“由也好勇过我,无所取材。”
 
§05-08
Meng Wu15 demandis, ĉu Zilu estas perfekte virta. La Majstro diris: “Mi ne scias.” Li refoje demandis, kaj tiam la Majstro respondis: “En regno kun mil militĉaroj oni povus fari lin ministro pri militaj aŭ aliaj regnaj aferoj, sed mi ne scias, ĉu li estas perfekte virta.”
“Kaj kiel vi opinias pri Ran Qiu63?” La Majstro respondis: “En urbo el mil familioj oni povus fari lin la reganto, aŭ en la domo de feŭdulo posedanta cent militĉarojn oni povus fari lin la intendanto, sed mi ne scias, ĉu li estas perfekte virta.”
“Kiel do vi opinias pri Chi64?” La Majstro respondis: “Starante en ceremonia vesto en princa palaco, li povus esti komisiita akcepti alilandajn gastojn, sed mi ne scias, ĉu li estas perfekte virta.”
孟武伯问:“子路仁乎?”子曰:“不知也。”又问。子曰:“由也,千乘之国,可使治其赋也,不知其仁也。”“求也何如?”子曰:“求也,千室之邑,百乘之家,可使为之宰也,不知其仁也。”“赤也何如?”子曰“赤也,束带立于朝,可使与宾客言也,不知其仁也。”
 
§05-09
La Majstro diris al Zigong9: “Kiu laŭ vi estas pli kapabla, vi aŭ Hui17?” Zigong respondis: “Kiel mi kuraĝas kompari min kun Hui17? Instruite pri unu afero, li kapablas dedukti dek aliajn, dum mi kapablas nur du.” La Majstro diris: “Vi ne egalas lin. Mi konsentas kun vi, vi ja ne egalas lin.”
子谓子贡曰:“女与回也,孰愈?”对曰:“赐也何敢望回?回也闻一以知十,赐也闻一以知二。”子曰:“弗如也,吾与女,弗如也。”
 
§05-10
Zai Yu65 dormis tage. La Majstro diris: “Putra ligno ne estas skulptebla, muro el malpura tero ne indas truladon. Tiu ĉi Yu! — Sed kian utilon alportus al li mia admono?”
La Majstro diris: “Antaŭe mia maniero trakti aliajn estis aŭskulti iliajn vortojn kaj meti mian fidon sur iliajn agojn; nun, aŭskulti iliajn vortojn kaj observi iliajn agojn. Estis Yu, kiu igis min fari tiun ĉi ŝanĝon.”
宰予昼寝。子曰:“朽木不可雕也,粪土之墙不可杇也。于予与何诛?”子曰:“始吾于人也,听其言而信其行;今吾于人也,听其言而观其行。于予与改是。”
 
§05-11
La Majstro diris: “Mi neniam vidis homon kun karaktero nefleksebla.” Iu respondis: “Shen Cheng66 estas tia homo.” “Cheng,” diris la Majstro, “havas tro multajn dezirojn. Kiel do li povus esti kalkulata kiel homo nefleksebla?”
子曰:“吾未见刚者。”或对曰:“申枨。”子曰:“枨也欲,焉得刚?”
 
§05-12
Zigong9 diris: “Kion mi ne deziras, ke aliaj faru al mi, tion mi ne deziras fari al aliaj.” La Majstro diris: “kara Ci11, laŭ mi tion ĉi vi ankoraŭ ne povas atingi.”
子贡曰:“我不欲人之加诸我也,吾亦欲无加诸人。”子曰:“赐也,非尔所及也。”
 
§05-13
Zigong diris: “La instruoj de nia Majstro pri lia doktrino estas aŭdeblaj, sed liaj instruoj pri la homa naturo kaj la volo de la Ĉielo estas neaŭdeblaj.”
子贡曰:“夫子之文章,可得而闻也;夫子之言性与天道,不可得而闻也。”
 
§05-14
Ĉiufoje, kiam Zilu62 aŭdis bonan lecionon, li tuj metis ĝin en praktikon, timante, ke li povos lerni ankoraŭ ion novan antaŭ ol praktiki la malnovan.
子路有闻,未之能行,唯恐有闻。
 
§05-15
Zigong9 demandis: “Kial Kong Wen67 ricevis postmorte la titolon Wen?” La Majstro respondis: “Li estis inteligenta kaj lernema, tiel lernema, ke li ne hontis demandi eĉ siajn subulojn pri tio, kion li ne sciis. — Jen kial li estis titolita per Wen.”
子贡问曰:“孔文子何以谓之‘文’也?”子曰:“敏而好学,不耻下问,是以谓之‘文’也。”
 
§05-16
Parolante pri Zichan68, la Majstro diris: “Li havis kvar kvalitojn de noblulo: en sia konduto li estis humila; en la servado al siaj superuloj li estis respektema; en la nutrado de la popolo li estis bonkora; en la ordonado al la popolo li estis justa.”
子谓子产:“有君子之道四焉:其行己也恭,其事上也敬,其养民也惠,其使民也义。”
 
§05-17
La Majstro diris: “Yan Pingzhong69 sciis kiel bone teni sian amikecon al aliaj. Ju pli longe oni amikis kun li, des pli profunde oni respektis lin.”
子曰:“晏平仲善与人交,久而敬之。”
 
§05-18
La Majstro diris: “Zang Wenzhong69 tenis grandan testudon en speciala domo, kies kolonoj havis montet-formajn kapitelojn, kun pentraĵoj de herboj kaj floroj sur la mallongaj kolonetoj super la traboj subtenantaj la ĉevronojn. — Kiel do li povus esti rigardata kiel homo ‘saĝa’?71”
子曰:“臧文仲居蔡,山节藻棁,何如其知也?”
 
§05-19
Zizhang21 demandis: “Kiam Ziwen72 estis trifoje nomumita ĉefministro de la regno Chu, li ne havis ĝojan mienon. Kiam li estis trifoje deoficigita, li ne havis koleretan mienon. Ĉiun fojon, kiam li forlasis sian postenon, li nepre donis detalajn klarigojn al la nova ĉefministro pri ĉiuj aferoj koncernantaj la postenon. Kian opinion vi havas pri li?” La Majstro respondis: “Li estis lojala.” “Ĉu li estis perfekte virta?” “Mi ne scias. Kiel do tio povus esti kalkulata kiel perfekta virto?”
Zizhang ree demandis: “Kiam la granda oficisto73 Cui74 ribele mortigis la regnestron de Qi, Chen Wen75 forlasis la kvardek ĉevalojn, kiujn li posedis, kaj foriris el tiu regno. Veninte en alian regnon, li diris: ‘Ĉi tie la regantoj estas tiaj, kia estas Cui’, kaj li foriris el ĝi. Li alvenis en ankoraŭ alian regnon kaj kun la sama diro foriris ankaŭ el ĝi. — Kian opinion do vi havas pri li?” La Majstro respondis: “Li estis morale senmakula.” “Ĉu li estis perfekte virta?” “Mi ne scias. Kiel do tio povus esti kalkulata kiel perfekta virto?”
子张问曰:“令尹子文三仕为令尹,无喜色;三已之,无愠色。旧令尹之政,必以告新令尹。何如?”子曰:“忠矣。”曰:“仁矣乎?”曰:“未知。焉得仁?”“崔子弑齐君,陈文子有马十乘,弃而违之,至于他邦,则曰:‘犹吾大夫崔子也。’违之。之一邦,则又曰:‘犹吾大夫崔子也。’违之。何如?”子曰:“清矣。”曰:“仁矣乎?”曰:“未知。焉得仁?”
 
§05-20
Ji Wen76 ĉiam trifoje pripensas, antaŭ ol agi. Aŭdinte pri tio, la Majstro diris: “Du fojoj sufiĉus.”
季文子三思而后行。子闻之,曰:“再,斯可矣。”
 
§05-21
La Majstro diris: “Kiam en la regno regis bona ordo, Ning Wu77 estis saĝa. Kiam la regno estis en malordo, li ŝajnigis sin malsaĝa. Lia saĝeco estas atingebla por aliaj, sed lia ŝajnigo de malsaĝeco ne.”
子曰:“宁武子,邦有道,则知;邦无道,则愚。其知可及也,其愚不可及也。”
 
§05-22
Kiam la Majstro estis en la regno Chen, li diris: “Lasu min reniri! Lasu min reniri! La lernantoj en mia hejmlando havas altan ambicion kaj brilan beletran talenton, sed ili ankoraŭ ne scias kiel ĝin uzi.”
子在陈曰:“归与!归与!吾党之小子狂简,斐然成章,不知所以裁之。”
 
§05-23
La Majstro diris: “Boyi kaj Shuqi78 estis pardonemaj al siaj ofendintoj, sekve tre malmultaj estis tiuj, kiuj gardis rankoron kontraŭ ili.”
子曰:“伯夷、叔齐不念旧恶,怨是用希。”
 
§05-24
La Majstro diris: “Kiu diras, ke Weisheng Gao79 estas verdirema? Foje oni petis iom da vinagro de li, kaj li (anstataŭ sincere diri, ke li ĝin ne havas) elpetis iom de sia najbaro kaj donis ĝin al la petanto.”
子曰:“孰谓微生高直?或乞醯焉,乞诸其邻而与之。”
 
§05-25
La Majstro diris: “Mielaj vortoj, hipokrita mieno kaj troa respekto estis rigardataj de Zuoqiu Ming80 kiel hontindaĵoj. Ankaŭ mi tiel opinias. Kaŝi sian malkontenton kontraŭ iu sed ŝajnigi sin amika al li estis rigardata de Zuoqiu Ming kiel hontindaĵo. Ankaŭ mi tiel opinias.”
子曰:“巧言、令色,足恭,左丘明耻之,丘亦耻之。匿怨而友其人,左丘明耻之,丘亦耻之。”
 
§05-26
Foje, kiam la Majstro sidis kaj Yan Yuan81 kaj Jilu82 staris apude, li diris al ili: “Priskribu do al mi ĉiu vian aspiron.”
Zilu82 diris: “Mi volus, se mi havus ĉarojn, ĉevalojn kaj peltaĵojn, dividi la uzon de ili kun miaj amikoj kaj, eĉ se ili eluziĝus, mi ne sentus bedaŭron.”
Yan Yuan diris: “Mi volus ne fanfaroni pri miaj bonaj kvalitoj, nek elmontri miajn meritojn.”
Zilu do diris: “Ni deziras, Majstro, aŭdi vian aspiron.”
La Majstro diris: “Mia aspiro estas, ke la maljunuloj vivu pace kaj komforte, ke la amikoj havu fidon unu al alia, kaj ke la junaj homoj estu bone prizorgataj.”
颜渊、季路侍。子曰:“盍各言尔志?”子路曰:“愿车马衣轻裘,与朋友共,敝之而无憾。”颜渊曰:“愿无伐善,无施劳。”子路曰:“愿闻子之志。”子曰:“老者安之,朋友信之,少者怀之。”
 
§05-27
La Majstro diris: “Ba! Mi neniam vidis homon kapablan konscii siajn proprajn kulpojn kaj sin akuzi en si.”
子曰:“已矣乎!吾未见能见其过而内自讼者也。”
 
§05-28
La Majstro diris: “En dekfamilia vilaĝeto vi certe trovos iun, kiu estas honesta kaj sincera kiel mi, sed mi dubas, ĉu vi povus trovi iun, kiu estus same lernema kiel mi.”
子曰:“十室之邑,必有忠信如丘者焉,不如丘之好学也。”
ip地址已设置保密
2016/11/2 14:19:57

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询