dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 修订后的《论语》第六篇(WCF)

您是本帖的第 1771 个阅读者
树形 打印
标题:
修订后的《论语》第六篇(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
修订后的《论语》第六篇(WCF)
ĈAPITRO VI YONG YE
雍也篇第六
(El tridek sekcioj)
(共三十章)
(En tiu ĉi ĉapitro estas registritaj la eldiroj kaj agoj de Konfuceo kaj liaj disĉiploj.)
(本篇记述孔子与弟子们的言行。)
 
§06
 
§06-01
La Majstro diris: “Koncerne Yong60, li povus okupi gravan postenon.”
子曰:“雍也,可使南面。”
 
§06-02
Zhonggong83 demandis pri Zisang Bozi84
La Majstro diris: “Laŭdinda estas lia simpligo de la formalaĵoj.”
Zhonggong diris: “Se oni regas la popolon per seriozeco kaj samtempe per simpligo de la formalaĵoj, ĉu tio ne estas aprobinda? Sed se oni simpligas la formalaĵojn nur pro la simpligo mem, ĉu tio ne estas troa simpligo?” La Majstro diris: “Vi estas prava.”
仲弓问子桑伯子。子曰:“可也,简。”仲弓曰:“居敬而行简,以临其民,不亦可乎?居简而行简,无乃大简乎?子曰:“雍之言然。”
 
§06-03
La princo Ai22 demandis Konfuceon: “Kiu el viaj disĉiploj estas la plej lernema?” La Majstro respondis: “Yan Hui85 estis la plej lernema. Li ne verŝis sian koleron sur aliajn. Li ne ripetis eraron. Malfeliĉe, lia vivo estis mallonga kaj li mortis juna. Nun simila homo ne plu troviĝas. Mi neniam aŭdis pri iu alia, kiu estus tiel lernema, kiel li.”
哀公问:“弟子孰为好学?”孔子对曰:“有颜回者好学,不迁怒,不贰过。不幸短命死矣。今也则亡,未闻好学者也。”
 
§06-04
Post kiam Zihua86 estis sendita kun komisio al la regno Qi, la disĉiplo Ran Qiu63 petis grenon por lia patrino. La Majstro diris: “Donu al ŝi unu fu-on87.” Ran petis pli. “Donu al ŝi unu ju-on88,” diris la Majstro.
Sed Ran donis al ŝi kvin bing-ojn89. La Majstro diris: “Kiam Chi64 veturis al la regno Qi, li havis fortikajn ĉevalojn jungitajn al la kaleŝo, kaj havis sur si malpezajn peltaĵojn. Mi aŭdis la onidiron: noblulo helpas homon en urĝa bezono, sed ne faras aldonon al la ricaĵoj de riĉulo.”
子华使于齐,冉子为其母请粟。子曰:“与之釜。”请益。曰:“与之庾。”冉子与之粟五秉。子曰:“赤之适齐也,乘肥马,衣轻裘。吾闻之也,君子周急不继富。”
 
§06-05
Dum Yuan Si90 funkciis kiel intendanto de la domo de Konfuceo, tiu donis al li 90 hektolitrojn da greno kiel salajron, sed Yuan Si ne akceptis ilin. La Majstro diris: “Ne rifuzu ilin. La superfluon vi povas disdoni al la malriĉuloj en via hejmloko.”
原思为之宰,与之粟九百,辞。子曰:“毋!以与尔邻里乡党乎!”
 
§06-06
Parolante pri Zhonggong83, la Majstro diris: “Se la ido de plugbovo havus ruĝajn harojn kaj belajn kornojn, tiam, kvankam oni ne volus uzi ĝin kiel oferaĵon, ĉu do la dioj de la montoj kaj riveroj povus doni nenian atenton al ĝi?”
子谓仲弓,曰:“犁牛之子騂且角,虽欲勿用,山川其舍诸?”
 
§06-07
La Majstro diris: “Hui17 estis tia homo, kiu povis alkroĉi seninterrompe sian menson al la perfecta virto dum eĉ tri monatoj. La aliaj nur okaze pensas pri ĝi dum mallonga tempo.”
子曰:“回也,其心三月不违仁,其余则日月至焉而已矣。”
 
§06-08
Ji Kang23 demandis: “Ĉu Zhong You91 taŭgas por esti registara oficisto?” La Majstro diris: “You estas homo decidema; kian malfacilon do li povus trovi en sia funkciado kiel registara oficisto?”
Ji Kang redemandis: “Ĉu Ci11 taŭgas por esti registara oficisto?” La Majstro diris: “Ci estas homo prudenta; kian malfacilon do li povus trovi en sia funkciado kiel registara oficisto?”
Kaj al la sama demando pri Ran Qiu63 la Majstro donis la saman respondon: “Qiu estas homo kun multflankaj kapabloj; kian malfacilon do li povus trovi en sia funkciado kiel registara oficisto?”
季康子问:“仲由可使从政也与?”子曰:“由也果,于从政乎何有?”曰:“赐也可使从政也与?”曰:“赐也达,于从政乎何有?”曰:“求也可使从政也与?”曰:“求也艺,于从政乎何有?”
 
§06-09
La ĉefo de Ji-familio28 sendis peti Min Ziqian92 funkcii kiel prefekto de Bi93
Min Ziqian diris al la sendito: “Bonvolu ĝentile transdiri mian fordankon. Se iu ree venos al mi kun dua invito, mi estos devigita forkuri norden de la rivero Wen94 kaj vivi tie.”
季氏使闵子骞为费宰。闵子骞曰:“善为我辞焉!如有复我者,则吾必在汶上矣。”
 
§06-10
Kiam Boniu95 suferis malsanon, la Majstro iris lin viziti. Per sia mano etendita tra la fenestro li tenis la manon de Boniu kaj diris: “Li pereas. Tio estas la destino de lia sorto, ho ve! Tia homo estas trafita eĉ de tia malsano! Tia homo estas trafita eĉ de tia malsano!”
伯牛有疾,子问之,自牖执其手,曰:“亡之,命矣夫!斯人也而有斯疾也,斯人也而有斯疾也!”
 
§06-11
La Majstro diris: “Admirinda estis la virto de Hui17! Korbeto da nutraĵo por manĝi, botelkukurba ĉerpilo da akvo por trinki, loĝo ĉe aĉa strateto — ĉion ĉi tion aliaj rigardus kiel mizeron neelteneblan, sed Hui restis ĉiam bonhumora malgraŭe. Admirinda ja estis la virto de Hui!”
子曰:“贤哉,回也!一箪食,一瓢饮,在陋巷,人不堪其忧,回也不改其乐。贤哉,回也!”
 
§06-12
Ran Qiu63 diris: “Ne via doktrino malplaĉas al mi, sed mia forto estas nesufiĉa.” La Majstro diris: “Tiu, kies forto estas nesufiĉa, haltas duonvoje, sed vi eĉ ankoraŭ ne faris la unuan paŝon.”
冉求曰:“非不说子之道,力不足也。”子曰:“力不足者,中道而废,今女画。”
 
§06-13
La Majstro diris al Zixia6: “Estu noblulo-klerulo, kaj ne malnoblulo-klerulo.”
子谓子夏曰:“女为君子儒,无为小人儒。”
 
§06-14
Kiam Ziyou16 funkciis kiel prefekto de Wucheng96, la Majstro diris al li: “Ĉu vi jam trovis homon multkapablan tie?” Li respondis: “Ĉi tie estas homo nomata Dantai Mieming97. Li neniam prenas rapidan vojeton kaj neniam vizitis min escepte se li havas ofican aferon.”
子游为武城宰。子曰:“女得人焉耳乎?”曰:“有澹台灭明者,行不由径,非公事,未尝至于偃之室也。”
 
§06-15
La Majstro diris: “Meng Zhifan98 neniam fanfaronas pri siaj meritoj. En okazo de militfuĝo li ariergarde ŝirmis la soldatojn. Sed kiam liaj soldatoj estis tuj enirontaj la pordegon de sia propra urbo, li vipis sian ĉevalon kaj diris: ‘Estas ne mia kuraĝo, kiu igas min esti la lasta; sed mia ĉevalo ne povis kuri rapide.’”
子曰:“孟之反不伐。奔而殿,将入门,策其马,曰:‘非敢后也,马不进也。’”
 
§06-16
La Majstro diris: “Se oni posedas ne la elokventecon de Zhu Tuo99, sed nur la belan aspekton de Song Chao100, estas malfacile por li eviti malfeliĉojn en la nuna tempo.”
子曰:“不有祝鮀之佞,而有宁朝之美,难乎免于今之世矣。”
 
§06-17
La Majstro diris: “Kiu povas eldomiĝi sen trairi la pordon? Kial do oni ne iras laŭ tiu ĉi vojo mia?”
子曰:“谁能出不由户?何莫由斯道也?”
 
§06-18
La Majstro diris: “Kiam la simpleco superas la rafinitecon, krudeco rezultas. Kiam la rafiniteco superas la simplecon, supraĵeco estiĝas. Nur kiam la rafiniteco kaj la simpleco estas en egalpezo, oni fariĝas homo nobla.”
子曰:“质胜文则野,文胜质则史。文质彬彬,然后君子。”
 
§06-19
La Majstro diris: “La homo naskiĝas por honesteco. Se homo perdas sian honestecon kaj ankoraŭ vivas, lia evito de morto estas nur la efiko de bona ŝanco.”
子曰:“人之生也直,罔之生也幸而免。”
 
§06-20
La Majstro diris: “Tiu, kiu scias ion, ne estas egala al tiu, kiu ĝin amas; tiu, kiu amas ion, ne estas egala al tiu, kiu trovas en ĝi plezuron.”
子曰:“知之者不如好之者,好之者不如乐之者。”
 
§06-21
La Majstro diris: “Al tiuj, kies inteligenteco estas super la meza nivelo, oni povas instrui ion ne facile kompreneblan. Al tiuj, kies inteligenteco estas sub la meza nivelo, oni ne povas tion instrui.”
子曰:“中人以上,可以语上也;中人以下,不可以语上也。”
 
§06-22
Fan Chi13 demandis pri la saĝeco. La Majstro diris: “Kiu sin fordonas al la devo gvidi la popolon sur la vojon de la justeco kaj, respektante la spiritojn, fortenas sin de ili, tiu povas esti nomata homo saĝa.”
Li demandis pri la perfekta virto. La Majstro diris: “Kiu rigardas la penegadon kiel sian unuan aferon kaj la rikolton nur kiel postan konsideron, tiu povas esti rigardata kiel homo de perfecta virto.”
樊迟问知,子曰:“务民之义,敬鬼神而远之,可谓知矣。”问仁,曰:“仁者先难而后获,可谓仁矣。”
 
§06-23
La Majstro diris: “La saĝulo trovas plezuron en la akvo, la virtulo trovas plezuron en la montoj. La saĝulo estas aktiva, la virtulo estas kvieta. La saĝulo estas ĝoja, la virtulo estas longviva.”
子曰:“知者乐水,仁者乐山。知者动,仁者静。知者乐,仁者寿。”
 
§06-24
La Majstro diris: “la regno Qi, en politika reformado, povus atingi la staton de la regno Lu. La regno Lu, en politika reformado, povus atingi la staton, en kiu superregus veraj principoj.”
子曰:“齐一变,至于鲁;鲁一变,至于道。”
 
§06-25
La Majstro diris: “Jen gu-o101 sen anguloj. — Stranga gu-o! Stranga gu-o!”
子曰:“觚不觚,觚哉?觚哉?”
 
§06-26
Zai Wo48 demandis: “Se oni diras al virtulo, ke iu homo virta falis en puton, ĉu li sin ĵetos en ĝin post li?” La Majstro diris: “Kial do necesus tiel agi? La noblulo povus iri al la puto por savi la enfalinton, sed li ne devus vane perdi sian vivon. Li povas esti trompita per io ŝajne pravigebla, sed li ne povas esti traktata kiel stultulo.”
宰我问曰:“仁者,虽告知曰:‘井有仁焉。’其从之也?”子曰:“何为其然也?君子可逝也,不可陷也;可欺也,不可罔也。”
 
§06-27
La Majstro diris: “La noblulo, kiu vaste studas la antikvajn tekstojn kaj samtempe scias, kiel konduti laŭ la decreguloj, certe ne povas deflankiĝi de la ĝusta vojo.”
子曰:“君子博学于文,约之以礼,亦可以弗畔矣夫!”
 
§06-28
La Majstro vizitis Nanzi102, kio malplaĉis al Zilu62. La Majstro do ĵuris: “Se mi faris tie ion ne decan, la Ĉielo min abomenu! La Ĉielo min abomenu!”
子见南子,子路不说。夫子矢之曰:“予所否者,天厌之!天厌之!”
 
§06-29
La Majstro diris: “Kiel transcenda estas la morala forto de la Ĝusta Mezo103! Kaj tamen jam de longe estas malofta ĝia praktikado inter la popolo!”
子曰:“中庸之为德也,甚至矣乎!民鲜久矣。”
 
§06-30
Zigong9 diris: “Se troviĝus homo, kiu ne nur vaste farus bonon al la popolo, sed ankaŭ donus helpon al ĉiuj, kion do vi dirus pri li? Ĉu tia homo povus esti rigardata kiel perfekte virta?” La Majstro diris: “Ĉu li estus nur perfekte virta? Li sendube estus sankte saĝa! Eĉ Yao kaj Shun104 trovis malfacila tion fari. Laŭ mi la perfekta virto konsistas en tio: vi mem deziras stari, tiam helpu aliajn stariĝi; vi mem deziras sukceson, tiam helpu aliajn atingi la samon. Se vi kapablas juĝi pri aliaj laŭ la kriterio, laŭ kiu vi juĝas pri vi mem, tio povas esti nomata la metodo alproksimiĝi al la perfekta virto.”
子贡曰:“如有博施于民而能济众,何如?可谓仁乎?”子曰:“何事于仁,必也圣乎!尧、舜其犹病诸。夫仁者,己欲立而立人,巳欲达而达人。能近取譬,可谓仁之方也已。”
ip地址已设置保密
2016/11/3 8:57:35

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询