dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 修订后的《论语》第七篇(WCF)

您是本帖的第 1502 个阅读者
树形 打印
标题:
修订后的《论语》第七篇(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
修订后的《论语》第七篇(WCF)
ĈAPITRO VII SHU ER
述而篇第七
(El tridek ok sekcioj)
(共三十八章)
(En tiu ĉi ĉapitro estas registritaj la vortoj de Konfuceo pri siaj modesteco kaj senlaceco en la instruado kaj la priskriboj de liaj trajtoj kaj la konduto.)
(本篇主要讲孔子谦己诲人之辞及容貌行事之实。)
 
§07
 
§07-01
La Majstro diris: “Farante nur interpretadon sen verkado, havante kredon kaj amon al la antikveco, mi en mia koro komparas min kun la maljuna Peng105.”
子曰:“述而不作,信而好古,窃比于我老彭。”
 
§07-02
La Majstro diris: “Silente enmemorigi la viditaĵojn kaj la aŭditaĵojn, lernadi sen enuo kaj instruadi sen laciĝo. Kiun el ĉi tiuj aferoj mi jam bone plenumas?”
子曰:“默而识之,学而不厌,诲人不倦,何有于我哉?”
 
§07-03
La Majstro diris: “Ne kulturi la virton, ne transdoni al aliaj ĉion, kion mi ellernis; ne povi aliri al justeco sciante, kie ĝi estas; kaj ne ĝustatempe korekti miajn erarojn — jen ĉio, pri kio mi maltrankvilas.”
子曰:“德之不修,学之不讲,闻义不能徙,不善不能改,是吾忧也。”
 
§07-04
Kiam la Majstro estis senfare hejme, li estis bonorde vestita, kaj lia mieno estis milda kaj serena.
子之燕居,申申如也,夭夭如也。
 
§07-05
La Majstro diris: “Ekstrema estas mia kadukeco! Jam de longe mi ne sonĝis pri la Duko de Zhou106!”
子曰:“甚矣吾衰也,久矣吾不复梦见周公。”
 
§07-06
La Majstro diris: “Metu vian koron sur la doktrinon, subtenu vin per alta moraleco, apogu vin sur la perfekta virto, kaj serĉu distriĝon en la artoj (t.e. la ses klasikaj artoj: ritoj, muziko, arkpafado, kaleŝkondukado, legado kaj skribado, kaj aritmetiko, la posedo de kiuj estas postulata al antikvaj kleruloj — trad.).”
子曰:“志于道,据于德,依于仁,游于艺。”
 
§07-07
La Majstro diris: “Mi neniam rifuzas instrui tiujn, kiuj volonte alportas al mi fasketon da sekigitaj viandopecoj kiel pagon por la instruado.”
子曰:“自行束脩以上,吾未尝无诲焉。”
 
§07-08
La Majstro diris: “Kiu ne avidas sciojn, tiun mi ne instruas; kiu ne troviĝas en malfacilo sin esprimi, al tiu mi ne donas helpon. Se mi montras unu angulon de objekto al iu kaj li ne povas ekscii la aliajn tri, mi ne daŭrigas mian lecionon al li.”
子曰:“不愤不启,不悱不发,举一隅不以三隅反,则不复也。”
 
§07-09
La Majstro neniam satmangis flanke de funebrantoj.
子食于有丧者之侧,未尝饱也。
 
§07-10
La Majstro ne kantis en la tago, en kiu li jam ploris por funebro.
子于是日哭,则不歌。
 
§07-11
La Majstro diris al Yan Yuan81: “Kiam mi estas bezonata, mi prenas sur min oficon; kiam mi ne estas bezonata, mi min kaŝas. Mi pensas, ke nur mi kaj vi povas tiel agi.”
Zilu demandis: “Se vi estus komisiita komandi la armeojn de iu regno, kiun homon do vi prenus por vin helpi?”
La Majstro diris: “Tian homon, kiu estus preta senarme lukti kun tigro aŭ transiri riveron sen ŝipo je risko de sia vivo, mi ne prenus. Mi devus preni iun, kiu alfrontus malfacilajn taskojn kun malriskemo kaj kiu preferus atingi sukceson per strategiaj rimedoj.”
子谓颜渊曰:“用之则行,舍之则藏,惟我与尔有是夫!”子路曰:“子行三军,则谁与?”子曰:“暴虎冯河,死而无悔者,吾不与也。必也临事而惧,好谋而成者也。”
 
§07-12
La Majstro diris: “Se la riĉaĵoj povas esti juste akiritaj, ankaŭ mi volas ilin akiri, eĉ fariĝante pordogardisto kun vipo en la mano107. Se ne prosperos al mi ilin akiri, mi do plu okupos min pri tio, kion mi amas.”
子曰:“富而可求也,虽执鞭之士,吾亦为之。如不可求,从吾所好。”
 
§07-13
La aferoj, kontraŭ kiuj la Majstro estis aparte singarda, estas fasto, milito kaj malsano.
子之所慎:齐,战,疾。
 
§07-14
Kiam la Majstro estis en la regno Qi, li aŭdis la muzikaĵon Shao52, kaj post tio li ne konis la guston de viando dum tri monatoj. “Mi ne atendis,” li diris, “ke mi povos droni en la ĝuo de tiu muziko ĝis tia grado.”
子在齐,闻《韶》,三月不知肉味,曰:“不图为乐之至于斯也。”
 
§07-15
Ran You35 diris: “Ĉu nia Majstro aprobas la princon de Wei108?” Zigong9 diris: “Nu, mi demandos lin.”
Enirinte en la ĉambron de la Majstro, Zigong demandis: “Kiaj homoj estis Boyi kaj Shuqi78?” “Ili estis distingigaj homoj en la antikveco,” respondis la Majstro. “Ĉu ili havis bedaŭron pro siaj agoj?” La Majstro respondis: “Ili penis virte agi, kaj ili tiel agis. Kial do ili devus bedaŭri?”
Elirinte el la ĉambro, Zigong diris al Ran You: “Nia Majstro ne aprobas la princon de Wei.”
冉有曰:“夫子为卫君乎?”子贡曰:“诺,吾将问之。”入,曰:“伯夷、叔齐何人也?”曰:“古之贤人也。”曰:“怨乎?”曰:“求仁而得仁,又何怨?”出,曰:“夫子不为也。”
 
§07-16
La Majstro diris: “Eĉ kun kruda nutraĵo por manĝi, malvarma akvo por trinki, kaj fleksita brako kiel kapkuseno, mi ankoraŭ havas ĝojon. La riĉaĵoj kaj la honoro maljuste akiritaj estus por mi kiel flosantaj nuboj.”
子曰:“饭疏食,饮水,曲肱而枕之,乐亦在其中矣。不义而富且贵,于我如浮云。”
 
§07-17
La Majstro diris: “Se kelkaj jaroj estos aldonitaj al mia vivo, mi komencos studi Libron de Ŝanĝiĝoj109 en mia kvindeka jaro, kaj de tiam mi povos esti libera de grandaj eraroj.”
子曰:“加我数年,五十以学《易》,可以无大过矣。”
 
§07-18
La Majstro uzis ankaŭ la komunan elparoladon. Kiam li voĉlegis el Libro de Poezio10 kaj Libro de Historiaj Dokumentoj24 kaj plenumis ritajn ceremoniojn, li ĉiam uzis la komunan elparoladon.
子所雅言,《诗》、《书》、执礼,皆雅言也。
 
§07-19
La duko de She110 demandis Zilu62 pri Konfuceo. Zilu ne respondis al li. La Majstro poste diris al Zilu: “Kial vi ne diris al li: ‘Li estas tia homo, kies diligenteco en studado estas tiel forta, ke li eĉ forgesas manĝadon; kies ĝojo en serĉado de scioj estas tiel granda, ke li eĉ forgesas siajn ĉagrenojn kaj ne konscias, ke la maljuna aĝo alproksimiĝas al li’?”
叶公问孔子于子路,子路不对。子曰:“女奚不曰:其为人也,发愤忘食,乐以忘忧,不知老之将至云尔。”
 
§07-20
La Majstro diris: “Mi ne estas tia homo, kiu havas kunnaskitajn sciojn. Mi estas nur tia homo, kiu amas lerni el la antikveco kaj estas diligenta en la serĉado de scioj.”
子曰:“我非生而知之者,好古,敏以求之者也。”
 
§07-21
La Majstro neniam parolis pri kvar aferoj: la monstroj, la perfortaĵoj, la ribeloj kaj la spiritoj.
子不语怪、力、乱、神。
 
§07-22
La Majstro diris: “Kiam mi promenas kune kun du aliaj, mi certe havas mian instruistton inter ili. Mi elektos liajn bonajn kvalitojn por sekvi kaj liajn malbonajn kvalitojn por eviti.”
子曰:“三人行,必有我师焉。择其善者而从之,其不善者而改之。”
 
§07-23
La Majstro diris: “La Ĉielo dotis min per la virto. — Kion malbonan do povus fari al mi tiu Huan Tui111?”
子曰:“天生德于予,桓魋其如予何!”
 
§07-24
La Majstro diris: “Ĉu vi pensas, miaj disĉiploj, ke mi havas ion kaŝitan for de vi? Ne, mi kaŝas nenion. Mi faras nenion, kion mi ne komunikus al vi. Jen kia mi estas.”
子曰:“二三子以我为隐乎?吾无隐乎尔。吾无行而不与二三子者,是丘也。”
 
§07-25
La kvar aferoj, kiujn instruis la Majstro, estis la historiaj dokumentoj, la etikaj principoj, la lojaleco kaj la fideleco.
子以四教:文,行,忠,信。
 
§07-26
La Majstro diris: “Sanktan saĝulon mi ne povas vidi. Se mi povas vidi nur homojn noblajn, mi kontentiĝas.”
La Majstro diris: “Homon vere bonan mi ne povas vidi. Se mi povas vidi nur homojn, kiuj havas konstantecon en la sekvado de moralaj principoj, mi kontentiĝas. Ekzistas homoj, kiuj havas nenion kaj tamen ŝajnigas sin ion havantaj, estas malplenaj kaj tamen ŝajnigas sin plenaj, troviĝas en mizero kaj tamen ŝajnigas sin troviĝantaj en lukso; — por tiaj homoj estas ja malfacile havi la konstantecon en la sekvado de morala principo.”
子曰:“圣人,吾不得而见之矣,得见君子者,斯可矣。”子曰:“善人,吾不得而见之矣,得见有恒者,斯可矣。亡而为有,虚而为盈,约而为泰,难乎有恒矣。”
 
§07-27
La Majstro kaptis fiŝojn per hoko, sed ne per reto. Li arkpafis birdojn flugantajn, sed neniam nestiĝintajn.
子钓而不纲,弋不射宿。
 
§07-28
La Majstro diris: “Eble ekzistas tiaj homoj, kiuj agas sen scii la kialon. Koncerne min, mi ne estas unu el ili. Aŭdi multon kaj elekti tion, kio estas bona, por ke mi ĝin sekvu; vidi multon kaj noti ĝin al si en la memoro; — la scioj tiel akiritaj estas malpli superaj nur al la scioj kunnaskitaj.”
子曰:“盖有不知而作之者,我无是也。多闻,择其善者而从之;多见,而识之。知之次也。”
 
§07-29
Estis malfacile paroli kun la homoj de Huxiang112. Tial, kiam iu knabo tiea venis peti intervidiĝon kaj estis akceptita de la Majstro, ties disĉiploj tre miris. La Majstro diris: “Mi aprobas lian aliron al mi kaj malaprobas la malon. Ni ne devas esti tro postulemaj. Se iu purigas sin por veni al ni, ni devas aprobi tiun ĉi sinpurigon kaj ne bezonas ĉiam teni lian pasintecon en nia memoro.”
互乡难于言。童子见,门人惑。子曰:“与其进也,不与其退也,唯何甚?人洁己以进,与其洁也,不保其往也。”
 
§07-30
La Majstro diris: “Ĉu la virto estas io malproksima? Mi volas esti virta, kaj jen ĝi estas apude.”
子曰:“仁远乎哉?我欲仁,斯仁至矣。”
 
§07-31
Chen Sibai113 demandis la Majstron, ĉu la princo Zhao114 konas la ritojn, kaj Konfuceo diris: “Li konas la ritojn.”
Post kiam Konfuceo foriris, Chen Sibai salutis Wuma Qi115 per kunigitaj manoj kaj petis lin alproksimiĝi, dirante: “Mi ĉiam aŭdis, ke la noblulo estas senpartia. Ĉu do estus eble, ke Konfuceo estas partia? La princo Zhao edzinigis al si virinon el la regno Wu, kies princo havas la saman familian nomon kiel li, kaj nomis ŝin Wu Mengzi116. Se la princo Zhao konas la ritojn, kiu do ilin ne konus?”
Wuma Qi transdiris ĉi tiujn vortojn al la Majstro, kaj tiu diris: “Feliĉa mi estas! Se mi havas erarojn, oni certe ilin scias.”
陈司败问:“昭公知礼乎?”孔子曰:“知礼。”孔子退,揖巫马期而进之曰:“吾闻君子不党,君子亦党乎?君取于吴,为同姓,谓之‘吴孟子’。君而知礼,孰不知礼!”巫马期以告。子曰:“丘也幸,苟有过,人必知之。”
 
§07-32
Kiam la Majstro kantis kun aliaj, se iu kantis bele, li nepre petis tiun ripeti la kanton kaj poste akompanis lin per sia propra voĉo.
子与人歌而善,必使反之,而后和之。
 
§07-33
La Majstro diris: “Mi jam posedas sufiĉe multe da libraj scioj, sed mi ankoraŭ ne fariĝis tia noblulo, kiu persone praktikas en sia ĉiutaga vivo ĉion, kion li ellernis.”
子曰:“文,莫吾犹人也。躬行君子,则吾未之有得。”
 
§07-34
La Majstro diris: “Mi neniel kuraĝas pretendi esti sankta saĝulo aŭ homo de perfekta virto. Pri mi estas direble nur, ke mi neniam tediĝas de lemado, nek laciĝas de instruado al aliaj.” Gongxi Hua117 diris: “Ĝuste tion ni, viaj disĉiploj, ne kapablas fari.”
子曰:“若圣与仁,则吾岂敢!抑为之不厌,诲人不倦,则可谓云尔已矣。”公西华曰:“正唯弟子不能学也。”
 
§07-35
Kiam la Majstro estis serioze malsana, Zilu62 petis la permeson fari preĝon por li. La Majstro diris: “Ĉu tia afero estas farebla?” Zilu respondis: “Jes. En la Preĝolibro estas dirite, ‘Preĝo estu farita al la spiritoj de la supra kaj suba mondoj’.” La Majstro diris: “Mia preĝo jam antaŭ longe estis farita.”
子疾病,子路请祷。子曰:“有诸?”子路对曰:“有之。《诔》曰:‘祷尔于上下神祇。’”子曰:“丘之祷久矣。”
 
§07-36
La Majstro diris: “La luksemo kondukas al la aroganteco, kaj la ŝparemo al la humileco. Mi preferas esti humila ol esti aroganta.”
子曰:“奢则不孙,俭则固。与其不孙也,宁固。”
 
§07-37
La Majstro diris: “La noblulo estas komplete trankvila en sia konscienco; la malgranda homo estas ĉiam maltrankvila kaj ĉagrenata.”
子曰:“君子坦荡荡,小人长戚戚。”
 
§07-38
La Majstro estis milda kaj tamen severa; impona kaj tute ne aroganta; majesta kaj serena.
子温而厉,威而不猛,恭而安。
ip地址已设置保密
2016/11/5 21:04:49

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06445 秒, 4 次数据查询