dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 修订后的《论语》第十篇(WCF)

您是本帖的第 1517 个阅读者
树形 打印
标题:
修订后的《论语》第十篇(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
修订后的《论语》第十篇(WCF)
ĈAPITRO X XIANG DANG
乡党篇第十
(El dudek sep sekcioj)
(共二十七章)
(Tiu ĉi ĉapitro entenas la registrojn pri la kondut- kaj parolmanieroj kaj pri la ĉiutagaj kutimoj de Konfuceo.)
(本篇主要讲孔子平素的举止言谈,衣食住行,生活习惯。)
 
§10
 
§10-01
Konfuceo, en sia hejmloko, estis milda, afabla kaj kvazaŭ mallerta en la parolo.
Kiam li estis en la templo al la prapatroj aŭ en la princa palaco, li parolis klare kaj flue, sed diskrete.
孔子于乡党,恂恂如也,似不能言者。其在宗庙朝廷,便便言,唯谨尔。
 
§10-02
Kiam la Majstro atendis la princon en lia palaco, parolante kun regnaj oficistoj de la malpli alta rango, li aspektis milde kaj ĝoje; parolante kun la pli altaj regnaj oficistoj, li aspektis honeste kaj respekte. Kiam la princo alestis, li aspektis respekte kaj iom maltrankvile, kaj lia paŝado estis senhasta kaj firma.
朝,与下大夫言,侃侃如也;与上大夫言,訚訚如也。君在,踧踖如也,与与如也。
 
§10-03
Kiam la princo alvokis la Majstron por komisii al li akcepti gaston el alia regno, lia mieno serioziĝis kaj lia paŝado plirapidiĝis. Kiam li riverence salutadis per la kunigitaj manoj ĉiun el la regnaj oficistoj, kiuj staris dekstre kaj maldekstre de li, la baskoj de lia robo flirtadis jen antaŭen, jen malantaŭen, en bonordo. Li iris per rapidaj paŝoj, kun siaj brakoj kiel disetenditaj flugiloj de birdo. Post kiam la gasto foriris, li nepre tuj raportis al la princo: “La gasto, dirinte adiaŭ, jam foriris.”
君召使摈,色勃如也,足躩如也。揖所与立,左右手,衣前后,襜如也。趋进,翼如也。宾退,必复命曰:“宾不顾矣。”
 
§10-04
Kiam la Majstro eniris tra la pordego de la princa palaco, li aspektis time kaj singarde, kvazaŭ la pordego ne estus sufiĉe granda, por ke li povu ĝin trapaŝi.
Kiam li staris, li ne okupis la mezon de la pordego; kiam li transpaŝis la sojlon, li ne piede tuŝis ĝin.
Kiam li pasis antaŭ la trono, lia mieno serioziĝis, liaj paŝoj plirapidiĝis, kaj liaj vortoj estis tiel mallaŭtaj, kvazaŭ li havus apenaŭ sufiĉan spiron por ilin eldiri.
Kiam li, tenante supren la baskon de sia robo per ambaŭ manoj, supreniris al la princo, li aspektis respekte kaj singarde, kaj li tiel retenis la spiradon, kvazaŭ ĝi jam haltus.
Post kiam li eliris el la aŭdienchalo, apenaŭ li malsupreniris unu ŝtupon, lia vizaĝo sereniĝis kaj li ekhavis naturan mienon.
Malsuprenirinte de la perono, li iris antaŭen per rapidaj paŝoj, kun siaj brakoj kiel disetenditaj flugiloj de birdo.
Post kiam li revenis al sia loko, lia aspekto ankoraŭ montris respekton kaj maltrankvilon.
入公门,鞠躬如也,如不容。立不中门,行不履阈。过位,色勃如也,足躩如也,其言似不足者。摄齐升堂,鞠躬如也,屏气似不息者。出,降一等,逞颜色,怡怡如也。没阶,趋进,翼如也。复其位,踧踖如也。
 
§10-05
Kiam la Majstro partoprenis kiel sendito en kortega ceremonio de alia regno, tenante sian gui-on138 en la manoj, li sin klinis respekte kaj singarde, kvazaŭ li ne havus sufiĉan forton por porti ĝin. Levante ĝin, li havis teniĝon kvazaŭ de saluto per la kunigitaj manoj; mallevante ĝin, li kvazaŭ intencis doni ĝin al alia. Lia mieno estis serioza kvazaŭ en milito, kaj liaj paŝoj estis malgrandaj, kvazaŭ li irus laŭ linio.
Dum prezentado de donacoj li havis afablan mienon.
Ĉe sia privata aŭdienco li montris sin senĝena kaj ĝoja.
执圭,鞠躬如也,如不胜。上如揖,下如授。勃如战色,足蹜蹜,如有循。享礼,有容色。私觌,愉愉如也。
 
§10-06
La noblulo ne uzis la koloron nigreruĝan aŭ ruĝenigran por la borderoj de sia kostumo. En sia hejmo li portis nenion de koloro ruĝa aŭ purpura.
En varmaj tagoj li surhavis sensubŝtofan veston el kruda aŭ fajna kanabtolo, sed ĝi nepre estis portata sur subvesto por esti videbla.
Sur ŝafida peltaĵo li portis nigran superveston; sur cervida peltaĵo, blankan; kaj sur vulpa peltajo, flavan.
La pelta jako portata hejme estis longa, kun la dekstra maniko mallonga.
Li postulis, ke lia litkovrilo estu duonoble pli longa ol lia korpo.
En sia hejmo li uzis dikan pelton vulpan aŭ melan kiel sidkusenon.
Post kiam pasis la tempo de funebro, li portis diversajn ornamaĵojn.
Lia jupoforma malsupra vesto, kiu ne estis destinita por la okazoj de kortega kaj ofera ceremonioj, estis farita el unupeca tuko, kies superflua parto nepre devis esti fortondita.
Li ne portis nigran ŝafidan peltaĵon nek nigran ĉapon ĉe kondolenca vizito.
En la unua tago de ĉiu monato li nepre metis sur sin sian kortegan robon kaj faris viziton al la princo en lia palaco.
君子不以绀緅饰,红紫不以为亵服。当暑,袗絺綌,必表而出之。缁衣,羔裘;素衣,麑裘;黄衣,狐裘。亵裘长,短右袂。必有寝衣,长一身有半。狐貉之厚以居。去丧,无所不佩。非帷裳,必杀之。羔裘玄冠不以吊。吉月,必朝服而朝。
 
§10-07
Sin banante por fastado139, li nepre portis banrobon el kanaba tolo.
Dum fastado li nepre ŝanĝis sian nutromanieron kaj ankaŭ sian dormoĉambron.
齐,必有明衣,布。齐必变食,居必迁坐。
 
§10-08
Konfuceo ne malŝatas la grenon sufiĉe senbranigitan, nek la viandon sufice haketitan.
Li ne manĝis grenon ŝiman, nek viandon putran. Li ne manĝis manĝaĵon alikoloriĝintan, nek malbonodoran, nek malbone kuiritan, nek prezentitan en nekutima horo. Li ne manĝis viandon, kiu ne estis distranĉita en difinita maniero, nek tion, kio ne estis spicita per difinita saŭco.
Kvankam sur la tablo estis abundo da viando, tamen li manĝis malpli da ĝi, ol da grennutraĵo.
Nur en drinkado li ne limigis sin, sed li ne permesis al si esti konfuzita de ĝi.
Li ne prenis vinon kaj kuiritan viandon, aĉetitajn en bazaro.
Li neniam estis sen zingibro dum manĝado, sed da ĝi li prenis ne multe.
食不厌精,脍不厌细。食饎而餲,鱼馁而肉败,不食。色恶,不食。臭恶,不食。失饪,不食。不时,不食。割不正,不食。不得其酱,不食。肉虽多,不使胜食气。唯酒无量,不及乱。沽酒市脯,不食。不撤姜食。不多食。
 
§10-09
Oni konservis ne ĝis la sekvanta tago la viandon, kiun li ricevis post sia partopreno en oferado fare de la princo140. La viandon de sia familia oferado li konservis ne pli ol tri tagojn. Post tri tagoj, li ĝin ne manĝis.
祭于公,不宿肉。祭肉不出三日。出三日,不食之矣。
 
§10-10
Dum manĝado li ne konversaciis. En la lito li ne parolis.
食不语,寝不言。
 
§10-11
Kvankam la manĝaĵoj estis nur malfajna rizo kaj legoma supo, tamen li nepre faris oferon per iom da ili141. Dum la ofero li nepre estis tiel respektoplena kiel dum fastado.
虽疏食菜羹,必祭,必齐如也。
 
§10-12
Se la mato estis oblikve metita, sur ĝi li ne sidis.
席不正,不坐。
 
§10-13
Vintrinkinte kun najbaroj, li ne eldomiĝis antaŭ foriro de ĉiuj maljunuloj.
乡人饮酒,杖者出,斯出矣。
 
§10-14
Kiam la najbaroj plenumis ekzorcajn ceremoniojn, li en sia kortega robo staris sur la orienta perono.
乡人傩,朝服而立于阼阶。
 
§10-15
Kiam li petis transdoni saluton al amiko vivanta en alia regno, li dufoje klinsalutis la komisiiton kaj poste lin adiaŭis.
问人于他邦,再拜而送之。
 
§10-16
Kiam Ji Kang23 donacis al la Majstro medikamenton, tiu klinsalutis kaj akceptis ĝin, dirante: “Mi ne konas ĝian econ. Mi ne kuraĝas ĝin prove preni.”
康子馈药,拜而受之。曰:“丘未达,不敢尝。”
 
§10-17
Iun tagon incendio forlekis la ĉevalstalon de Konfuceo. Reveninte el la princa palaco, li demandis: “Ĉu iu homo brulvundiĝis?” Li ne demandis pri la ĉevaloj.
厩焚。子退朝,曰:“伤人乎?”不问马。
 
§10-18
Kiam la princo donacis al la Majstro kuiritan viandon140, tiu nepre ordigis sian maton, mem gustumis ĝin kaj poste disdonis ĝin al aliaj. Kiam la princo donacis al li nekuiritan viandon, tiu nepre kuiris ĝin kaj oferis ĝin al la spiritoj de siaj prapatroj. Kiam la princo donacis al li vivan animalon, tiu nepre tenis ĝin vivanta.
Kiam Konfuceo servis la princon kunmanĝante kun li, antaŭ ol la princo faris oferon, li gustumis ĉiun manĝaĵon.
君赐食,必正席先尝之。君赐腥,必熟而荐之。君赐生,必畜之。侍食于君,君祭,先饭。
 
§10-19
Kiam la Majstro estis malsana kaj la princo venis lin viziti, li turnis la kapon al la oriento kaj kovris siajn ŝultrojn per sia kortega robo kaj lasis ĝian zonon pendanta.
疾,君视之,东首,加朝服,拖绅。
 
§10-20
Kiam la princo sendis alvoki Konfuceon, antaŭ ol la ĉevaloj estis prete aljungitaj al la kaleŝo, li jam piede ekiris.
君命召,不俟驾行矣。
 
§10-21
Enirinte en Grandan Templon44, Konfuceo demandis pri ĉiu afero tiea.
入太庙,每事问。
 
§10-22
Kiam amiko de Konfuceo mortis, se la mortinto havis neniun parencon, kiu povus zorgi pri la sepulto, li diris: “Mi lin enterigos.”
朋友死,无所归,曰:“于我殡。”
 
§10-23
Akceptante donacon de amiko, eĉ se ĝi estis tiel grandvalora, kiel kaleŝo kaj ĉevaloj, li kutime ne profunde klinsalutis la donacanton, krom se la donaco estis oferviando.
朋友之馈,虽车马,非祭肉,不拜。
 
§10-24
En la lito Konfuceo ne kuŝis surdorse kiel kadavro. En la hejmo li ne havis seriozan mienon kiel en ceremoniaj okazoj.
寝不尸,居不客。
 
§10-25
Kiam Konfuceo vidis iun en funebra vesto, eĉ se tiu estis al li tre intima, li nepre ŝanĝis sian mienon por montri sian malĝojon. Kiam li vidis iun surhavantan ceremonioan ĉapon, aŭ blindulon, eĉ se tiu estis ofte renkontata de li, li nepre salutis tiun en ceremonia maniero.
Al tiu, kiu tranportis vestojn de mortinto, li nepre klinis sin antaŭen kun la manoj sur la transversa stango de sia kaleŝo. Li klinis sin en la sama maniero ankaŭ al tiu, kiu portis sur la dorso landmapojn aŭ loĝantarajn registrojn de la regno, por esprimi respekton.
Vidante abundon da fajnaj manĝaĵoj sur la tablo, li nepre ŝanĝis sian mienon kaj stariĝis.
Ĉe subita ektondro kaj fortega vento li nepre ŝanĝis sian mienon.
见齐衰者,虽狎,必变。见冕者与瞽者,虽亵,必以貎。凶服者,式之。式负版者。有盛馔,必变色而作。迅雷风烈必变。
 
§10-26
Kiam Konfuceo estis preta enkaleŝiĝi, li nepre rekte staris, tirante la rimenon de la kaleŝo.
Kiam li estis en la kaleŝo, li ne rigardis posten, nek haste parolis, nek montris per la fingro jen ion, jen alion.
升车,必正立,执绥。车中,不内顾,不疾言,不亲指。
 
§10-27
Timigite, kelkaj fazanoj ekflugis supren kaj, post kelktempa rondflugo, denove falis sur arbon. La Majstro diris: “La fazaninoj tie sur la monteĝo bone konas la cirkonstancojn! Ili bone konas la cirkonstancojn!” Zilu62 respektoplene salutis ilin per la kunigitaj manoj, kaj ili forflugis kun krioj.
色斯举矣。翔而后集。曰:“山梁雌雉,时哉时哉!”子路共之,三嗅而作。
ip地址已设置保密
2016/11/8 8:28:12

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询