A


【阿】 [ā] (用在小名、姓或排行前) (prefikso uzata antaux karesnomo, unusilaba familinomo aux numeralo montranta la ordon de pliagxeco en familio, por montri karesecon aux familiarecon): ~宝 A-Bao; Baocxjo / 阿芳 A-Fang; Fanjo / ~陈 A-CXen / ~大 A-Da; la plej agxa (frato) (用在亲属名称前) (prefikso uzata antaux parenceca nomo): ~爸 pacxjo; patreto / ~妹 franjo; fratineto —— 另读 [à; ē]

【阿斗】 (蜀汉后主刘禅的小名) la infannomo de Liu Shan (207-271), la lasta imperiestro de Shu Han (221-263), konata pro siaj manko de kapablo kaj malforteco de karaktero (无能的人) senkapablulo; stultulo: 扶不起的~ homo nehelpeble senkapabla / 不要把群众看成~。 Ne rigardu la amasojn kiel stultulojn.

【阿尔法】 alfa ~粒子 〈物〉 alfakorpusklo / ~射线 〈物〉 alfaradioj

【阿飞】 juna stratulacxo karakterizita per la legxereco de sia konduto kaj siaj eksterkutimaj vestoj; huligano

【阿Q A-Q, la heroo en la novelo La CXefa Historio de A-Q (《阿Q正传》) verkita de Lusin, malricxa kaj subpremata kamparano, kiu konsideras siajn malsukcesojn kiel moralajn venkojn ~精神 la spirito de A-Q; A-Qismo

【阿拉伯】 Arabio; Arabujo; araba ~半岛 la Araba Duoninsulo / ~国家 arabaj landoj [sxtatoj] / ~国家联盟 la Ligo de Arabaj SXtatoj; la Araba Ligo / ~海 la Araba Maro / ~建筑 araba arkitekturo / ~胶 〈化〉 araba gumo / ~联合酋长国 la Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj / ~人 arabo / ~式花样 arabesko / ~数字[码] arabaj ciferoj / ~语 la araba lingvo

【阿姨】 〈方〉①(姨母) fratino de patrino; onklino (称呼母亲辈的妇女) (alparolo de infano al virinoj de la generacio de gxia patrino) onjo: 刘~ onjo Liu (保育员或保姆) vartistino; guvernistino

【啊】 [ā] 〈叹〉(esprimanta surprizon aux admiron) ho!; ha!; o!: ! 这个建议多好哇! Ho, kia bona propono gxi estas! / ~,这牡丹花真美! Ha! kia bela peonifloro! / ! 黄河,你是中华民族的摇篮。 O! Flava Rivero, vi estas la lulilo de la cxina nacio! —— 另读 [á; ǎ; à; ]

【啊】 [á] 〈叹〉(esprimanta preman peton pri respondo aux peton pri ripeto de io jxus dirita):~? 你说什么? Kion vi diras, he? / 你明儿倒是去不去呀? Nu, cxu do vi iros tien aux ne morgaux? —— 另读 [ā; ǎ; à; ]

【啊】 [ǎ] 〈叹〉(esprimanta mir- aux embaras-surprizon): 你还小啊。——~! 还小哪? Sed vi estas ankoraux tro juna. Kio! ankoraux tro juna? —— 另读 [ā; á; à; ]

【啊】 [à] 〈叹〉①(表示应诺) (esprimanta konsenton): ~,我就来。 Jes, mi venas. (表示明白过来) (esprimanta ekkomprenon): ~,原来是你呀! Ha! estas ja vi! (表示赞叹) (esprimanta admiron): ~,我的祖国! Ho, mia patrio! —— 另读 [ā; á; ǎ; ]

【啊】 [] 〈助〉①(表示赞叹、肯定、催促、嘱咐等) (uzata cxe la fino de frazo por esprimi admiron, jesigon, urgxon, rekomendon ktp): 多好的天气~! Kia bela vetero! / 你这话说的是~。 Tio, kion vi diras, ja estas vera. / 快走~! Rapidu! / 你可要小心~! Estu do singarda! (表示疑问的语气) (uzata cxe la fino de frazo por esprimi duban demandon): 是谁~? Kiu do estas? / 这消息是真的~? CXu la novajxo estas vera? (表示稍作停顿) (uzata por indiki intencan pauxzon): 你~,老是这样下去可不好! Estos nebone, se vi plu tiel agos! (用于列举) (uzata en elnomado de detaloj): 小说~,课本~,字典~,摆满了一书架子。 La bretaro estas plenplena de diversaj libroj romanoj, lernolibroj, vortaroj. —— 另读 [ā; á; ǎ; à]

【哎】 [āi] 〈叹〉 (esprimanta surprizon, atentigon aux malaprobon): ! 是老刘啊! Ha! estas vi, Lao Liu! / ! 大伙儿上这儿来! He, vi cxiuj! Venu cxi tien! / ~,别把封面弄脏了! Atentu! Ne malpurigu la kovrilon! / ~,你怎么不早跟我说呢? Sed kial vi ne diris tion al mi pli frue?

【哎呀】 〈叹〉①(表示惊叹) (esprimanta surprizon aux miregon): ~,我把钥匙弄断了。 Diable! mi rompis la sxlosilon. / ~,好大的雨呀! Ha, kia pluvego! (表示埋怨、不耐烦) (esprimanta plendon aux senpaciencon): ~,你怎么来得这么晚呢! Ho, kial vi venis tiel malfrue? / ~,你啰嗦啥? 快走! Ta ta ta! Kion vi babilacxas? Foriru tuj!

【哎哟】 〈叹〉(esprimanta surprizon aux doloron): ~,壶漏啦! Ho! la krucxo likas! / ~,烫着我的手了。 Aj! mi bruligas al mi la fingrojn.

【哀】 [āi] (悲伤) malgxojo; tristo (悼念) funebro (怜悯) kompato

【哀愁】 malgxojo; malgajo; tristo; melankolio: 无限~ senlima tristo

【哀悼】 funebri pro ies morto; priplori la morton de iu: ~死者 funebri pri mortinto; priplori mortinton / 为某人的逝世而深切~ senti fortan funebron pro ies morto / 向死者家属表示最诚挚的~ esprimi sian plej sinceran kondolencon al la familio de la mortinto

【哀求】 tre humile peti; petegi

【哀思】 malgxojaj memoroj (pri mortinto); funebra sento; malgxojo: 寄托~ esprimi siajn tristajn pensojn pri ies morto

【哀叹】 lamenti; vei; gxemi: 他~自己命运不济。 Li lamentis pri sia malbona sorto.

【哀乐】 funebra muziko; funebra marsxo: 奏~ ludi funebran marsxon

【挨】 [āi] (靠近) esti proksima al; esti najbara al; apud; cxe; flanke de: ~着窗口坐 sidi cxe la fenestro / 他们住得紧~着。 Ili logxas tuj najbare unu al la alia. (依次) lauxvice; unu post alia: ~户访问 vizitadi de pordo al pordo; vizitadi cxiun domon / 还没~到我吧? CXu ankoraux ne estas mia vico? —— 另读 [ái]

【挨次】 lauxvice; lauxorde; unu post alia: ~发言 lauxvice fari paroladon / ~上车 envagonigxi unu post alia / ~检查机器上的零件 ekzameni la masxinpartojn laux la deca ordo

【挨个儿】 〈口〉 lauxvice; unu post alia: ~检查身体 lauxvice recevi medicinan ekzamenon

【挨近】 esti proksima al; alproksimigxi: 别~我。 Ne (al)proksimigxu al mi. / 我们村~火车站。 Nia vilagxo estas proksima al la stacidomo.

【唉】 [āi] 〈叹〉①(答应的声音) (esprimanta jesan respondon): 快开门去。—— ~。 Rapidu malfermi la pordon. Mi tuj. / 小心!—— ! Estu singarda! Jes, jes. / 小王!——~! Xiao Wang! Jen mi. (叹息的声音) ve; ho ve: ~,真是祸不单行! Ho ve! malfelicxo vere neniam venas unuope! —— 另读 [ài]

【挨】 [ái] (遭受) suferi; esti ata; esti trafita de; ricevi: ~饿 suferi malsaton / ~骂 esti insultata / ~批评 esti kritikata / ~了某人一拳 ricevi ies pugnobaton (困难地度过) malfacile pasigi; treni: ~日子 malfacile pasigi tagojn; mizere vivi tago(n) post tago; treni sian mizeran ekzistadon; vegeti (拖延) prokrasti; tiri la aferon longa: 别~时间了。 Ne tiru la aferon longa. Ne perdu vian tempon. / 为什么非要~到下个月不可? Kial vi devas prokrasti gxin gxis la venonta monato? —— 另读 [āi]

【挨呲儿】 〈口〉 esti riprocxata; recevi bonan lavon

【挨打】 esti batata [frapata]; esti pugnata; ricevi batojn; kisi pugnon; esti atakata: 他挨了一顿打。 Li ricevis batojn. / 处于被动~的地位 sin teni je la defensivo kaj esti elmetata al atakoj / 敌军到处~。 La malamikaj trupoj ricevis batojn cxie, kien ili alvenis.

【挨剋】 〈口〉①(挨打) ricevi baton (受斥责) esti riprocxata; ricevi bonan lavon

【挨揍】 〈口〉 ricevi batojn; esti drasxata

【皑皑】 (pp negxo aux prujno) pure blanka: ~白雪 etendajxo da blanka negxo / ~的雪山 monto kronita de negxo

【癌】 [ái] 〈医〉 kancero; onko*; karcinomo: 肝[肺,胃]~ hepata [pulma. stomaka] kancero / 致~物质 kancerogena [onkogena] substanco

【癌症】 〈医〉 kancero; kancera malsano ~患者 kancerulo

【矮】 [ǎi] malalta: ~墙 malalta muro / 他比他哥哥~半个头。 Li estas je duono de kapo pli malalta ol sia frato.

【矮小】 malalta kaj malgranda; nana; pigmea: 身材~的 malaltastatura / ~的房屋 malgranda, malalta domo

【矮子里拔将军】 elekti generalon el inter la nanoj elekti la plej bonan el mezkapabluloj; inter la blinduloj regxas la strabuloj (z)

【艾滋病】 〈医〉 aideso* (akronimo por “akirita imuno-deficita sindromo”; A.I.D.S.); aidoso* ~病毒 aides-viruso / ~患者 aidesulo; AIDS-malsanulo

【唉】 [ài] 〈叹〉(suspiro esprimanta malgxojon aux bedauxron): ~,要是老张在这儿该多好啊! Ho, se nur Lao Zhang estus cxi tie! / ~,真可惜! Ahx! kiel domagxe! ——另读 [āi]

【爱】 [ài] (有很深的感情) havi fortan korinklinon al; ami: ~祖国 ami sian patrion / 他~上了她。 Li enamigxis en sxin [al sxi]. Li ekamis sxin. / 她~上了大草原。 SXi korligigxis al la stepo. / [] patra [patrina] amo (爱好) plezure uzi ion; gxui plezuron en io; ami; sxati: ~音乐 ami muzikon / ~喝茶 ami teon / ~跳舞 ami danci / 有些同志只~听恭维话,不~听批评话。Iuj kamaradoj sxatas nur flatojn kaj toleras nenian kritikon. (爱护) amzorgi; ami: ~集体 amzorgi la kolektivon / ~厂如家 ami la fabrikon kiel sian hejmon / 军~民,民拥军。 La armeo amas la popolon kaj la popolo subtenas la armeon. (惯于,易于) havi kutiman inklinon al; esti ema; facile: ~发脾气 esti kolerema / 铁~生锈。 Fero facile rustigxas.

【爱称】 karesa nomo: Pecxjo kaj Sonjo 分别是 Petro kaj Sofia 的~。 Pecxjo kaj Sonjo estas la karesaj nomoj respektive de Petro kaj Sofia.

【爱戴】 ami kaj respekti [estimi]: 老师受到同学的~。 La instruisto gxuas la amon kaj respekton [estimon] de siaj studentoj.

【爱抚】 karesi; montri zorgemon al: 他用~的眼光看着那个婴儿。 Li karesis la bebon per ama rigardo.

【爱国】 ami la patrion; esti patriota: ~一家,~不分先后。 CXiuj patriotoj apartenas al unu granda familio, kaj oni ne faras distingon inter la unuaj kaj la lastaj, kiuj sin dedicxas al la komuna patriotisma afero. ~华侨 patriotaj elmigrintaj cxinoj / ~民主党派 patriotaj demokratiaj partioj / ~人士 patriota eminentulo / ~统一战线 la patriota unuecfronto / ~卫生运动 patriota kampanjo por higieno / ~心 patriota sento; patriotismo / ~者 patrioto / ~主义 patriotismo

【爱好】 (有浓厚兴趣) havi grandan intereson por; ami: ~科学 ami la sciencojn; havi grandan intereson por la sciencoj / ~京剧 ami Pekinan operon / ~和平 ami la pacon / ~体育 ami praktiki sportojn (喜爱) gusto; inklino; hobio*; sxatokupo; maroto; amata cxevaleto; dispozicio; prefero: 对文学的~ inklino [gusto] por la literaturo / 她的~是多方面的。 SXi havas largxan gamon da interesoj. / 各有各的~。 CXiu havas sian (propran) guston. (z) / 我的~是集邮。 Mia hobio* estas kolektado de posxtmarkoj.

【爱好者】 amanto; amatoro; diletanto: 音乐~ muzik-amanto; melomano / 网球~ tenis-amatoro / 科学~ scienco-diletanto

【爱护】 ame zorgi; protekti; zorge gardi; kovi: ~儿童 ame zorgi pri infanoj; eduki infanojn kun amzorgemo / ~公园的一草一木 amzorgi cxiun arbon kaj cxiun herberon en la parko / 像~眼珠一样~人民财产 gardi la popolajn posedajxojn kiel la globon de la okulo / ~集体荣誉 protekti la reputacion de la kolektivo

【爱面子】 havi memestimon; timi perdi la vizagxon; esti zorgema pri sia respektindeco; esti vantema

【爱莫能助】 voli doni helpon sed ne povi tion fari; ne povi helpi malgraux sia bonvolo: 很抱歉,我实在是~。 Je mia granda bedauxro mi vere povas fari nenion por [vere estas senpova] vin helpi.

【爱慕】 adori; admiri: 互相~ admiri unu la alian / ~虚荣 esti vantema

【爱情】 amo (inter viro kaj virino): 他们之间已经有了很深的~。 Ili jam havas pasian amon unu al la alia. / ~专一 esti konstanta en amo ~镜头 〈电影〉 amsceno / ~片 amfilmo / ~诗 priama poemo; ampoemo / ~小说 amromano

【爱人】 () edzo; () edzino (恋爱中的一方) amato; amatino; karulo; karulino

【爱屋及乌】 etendi sian amon ecx al la korvoj sur la tegmento de la amato; ami iun kaj ami ankaux cxion lian; kiu min amas, amas mian hundon (z)

【爱惜】 rigardi ion valora kaj gxin sxpareme uzi; domagxi; sxpari; zorge konservi: ~人力物力 sxpareme uzi homfortojn kaj materialojn / ~时间 domagxi sian tempon; plej bone uzi sian tempon / ~身体 gardi sian sanon

【爱憎】 amo kaj malamo: ~分明 havi klaran konscion pri tio, kion oni devas ami, kaj tio, kion oni devas malami; bone scii kiun ami kaj kiun malami

【碍事】 (有所妨碍) malhelpa; gxena; maloportuna: 这张桌子放在这里太~了。 Tiu cxi tablo metita cxi tie estas tre gxena. (严重) esti grava; esti serioza: 这不~。 Tio ne gravas. / 他的病~不~?——受了点凉,不~。 CXu lia malsano estas grava? Estas nur malforta malvarmumo, nenio serioza.

【碍手碍脚】 malhelpi ies movojn; gxeni; embarasi; esti kiel traboj metitaj sur la vojon; esti kiel bastono jxetita en la radon: 过道里放满了自行车,~的。 La koridoro estas plena de bicikloj, kiuj gxenas la trairon.

【暧昧】 (不明确) ambigua; dubasenca; malpreciza: ~的话 dubasenca parolo / 态度~ preni ambiguan sintenon (不光明) suspektinda; dubinda: ~的勾当 afero suspektinda / (男女之间)关系~ (pp viro kaj virino) havi malmoralajn [kontrauxlegxajn] am-interrilatojn [intimajxojn] inter si

【安】 [ān] (安定) trankvila; paca; kvieta: ~睡 trankvile [pace, kviete] dormi / 心神不~ esti maltrankvila; havi agitatan spiriton (使安定) trankviligi; kvietigi: ~神 kvietigi la nervojn (感到满足) esti kontenta pri [je]: ~于现状 esti kontenta pri la ekzistanta stato de la aferoj [je la aktuala situacio] ~于小成 esti kontenta je malgranda sukceso (安全) sekure; sendangxere; eksterdangxere; senriske: ~抵拉萨 sekure [senakcidente] alveni en Lhasao (安装) instali; (al)fiksi: ~电灯 instali elektrajn lampojn [la elektron] 给门~把锁 fiksi seruron sur la pordo (加上) imputi; doni (moknomon ktp al iu): ~罪名 imputi al iu krimon; porti akuzon kontraux iu / ~一个头衔 doni al iu titolon (怀) konservi en sia menso; nutri en si: ~坏心 havi [nutri en si] malbonajn intencojn ⑧〈书〉(问处所) kie: 其故~在? Kie [En kio] do kusxas la kauxzo? ⑨〈书〉(怎么) kiel: 蚍蜉~能撼树? Kiel formikoj povus skui arbon? ⑩〈简〉(安培) ampero

【安插】 meti en difinitan lokon; komisii al iu oficon; enoficigi; trovi okupon por iu; instali: ~一段动人的情节 intermeti kortusxan epizodon / 请你们把他~在你们厂。 Bonvolu trovi okupon por li en via fabriko. / ~亲信 meti siajn konfidatojn en sxlosilajn poziciojn; komisii gravajn oficojn al siaj konfidatoj

【安定】 (平静) trankvila; kvieta; stabila: ~的生活 kvieta [stabila] vivo / 情绪~ esti trankvila [serena] en la koro / ~团结的政治局面 politikaj stabileco kaj unueco (使安定) trankviligi; kvietigi; stabiligi: ~人心 trankviligi la publikon / ~社会秩序 gardi la socian ordon / 考试前我的心情怎么也~不下来。 Mi neniel povis kvietigxi antaux la ekzameno. ③〈药〉 trankviligajxo; diazepamo*

【安分守己】 esti kontenta je sia sorto; esti dece-konduta kaj legxobeema: 我知道你是个老实人,你是~的。 Mi scias, ke vi estas honestulo, kontenta je via sorto kaj legxobeema.

【安家落户】 fari sian hejmon ie; sin instali ie; fikslogxigxi: 他们已经在海南岛~。 Ili jam fikslogxigxis sur Hainan-insulo.

【安静】 kvieta; trankvila; paca; silenta; senbrua: 病人需要~。 La malsanulo bezonas kvieton. / 保持~。 Gardu la silenton! Silenton! / 屋子里很~。 Paca silento regas en la cxambro. / 神态~ havi trankvilan [serenan] mienon / 孩子已经~地入睡了。 La infano jam dormis trankvilan [kvietan] dormon. / 大幕一拉开,观众顿时~下来。 Tuj kiam la kurteno levigxis, la spektantaro silentigxis.

【安居乐业】 vivi kaj labori en paco kaj kontenteco; vivi trankvilan vivon kaj ami sian metion [profesion]

【安眠】 trankvile [kviete] dormi ~酮 〈药〉 metakvalono* / ~药 dormiga medikamento; dormigilo

【安民告示】 ①〈旧〉(安定民心的告示) avizo por trankviligi la publikon; anonco por certigi la publikon ②〈喻〉 antauxa anonco (pri tagordo ktp)

【安宁】 (秩序正常) paco; trankvileco: 确保两国边境~ certigi la pacon cxe la limo inter la du landoj / ~的生活 trankvila vivo (心情安定) trankvila; kvieta: 心里很不~ esti turmentata de maltrankvilo ~片 〈药〉 meprobamato*

【安排】 arangxi; organizi; plani; preni [fari] dispoziciojn; dispozicii; ord(ig)i: ~国民经济计划 ellabori la planon de disvolvigxo de la nacia ekonomio / 为外宾~参观游览 organizi vizitojn kaj ekskursojn por la alilandaj gastoj / 每周~一个下午的政治学习 dedicxi unu posttagmezon cxiusemajne al la politika studo / 妥善~时间 lerte dispozicii sian tempon / 合理~工作 racie arangxi la laboron / ~好青年工人的劳动和生活 fari dispoziciojn por organizi la laboron kaj la cxiutagan vivon de la junaj laboristoj / 双方将为进一步会谈作出具体~。 Precizaj dispozicioj estos prenitaj de la du partioj por postaj intertraktadoj. / 会议日程~得太紧。 La tagordo de la kunveno estas tro sxargxita. / 给每一个组~一项任务 difini taskon al cxiu grupo / 重新~河山 doni novan fizionomion al la riveroj kaj montoj [al la regiono]

【安培】 〈电〉 ampero ~计 ampermetro / ~小时 amperhoro

【安全】 sekura; sekuriga; sendangxera; en sekureco; ekster dangxero: ~到达 sekure alveni / ~转移 transmovigxi en sekureco / ~第一! La sekureco antaux cxio! / 交通~ trafika sekureco; sekureco de la stratoj / 人身~ sekureco de personoj / 保证谈判人员的~ garantii la sekurecon de la intertraktontoj / 国家~ la sxtata sekureco / ~正点 sekura kaj akurata veturado (de trajnoj ktp) ~瓣 averta klapo [valvo] / ~玻璃 sekurecvitro / ~操作 sekura procedo [funkciigo] / ~措施 sekurigaj rimedoj [arangxoj] / ~带 sekuriga zono; savzono / ~岛 〈交〉 trafikinsulo; rifugxejo / ~灯 〈矿〉 minista lampo; 〈摄〉 sekurlampo / ~电压 sekura tensio / ~阀 sekuriga valvo [klapo]; sekurvalvo; savoklapo / ~感 sento de sekureco; sento pri sendangxereco / ~高度 〈航空〉 sekura alto / ~规程 sekurigaj reguloj / ~胶片 sekura filmo / ~角 〈军〉 angulo de sekureco / ~帽 kasko de sekureco / ~门 rezerva elirejo / ~期避孕法 ritma kontrauxkoncipa metodo / ~设施 sekuriga ekipajxo / ~绳 〈海〉 savsxnuro / ~生产 teni sekurecon dum produktado / ~套 antauxgardilo; kondomo; penisingo / ~梯 rezerva sxtuparo / ~剃刀 sendangxera razilo / ~条约 sekureca traktato / ~停止装置 〈机〉 sekuriga haltigilo / ~通行证 paspermeso / ~网 〈建〉 sekuriga reto; protekta reto / ~系数 koeficiento de sekureco / ~行车 senakcidenta veturigado

【安全理事会】 la Konsilio de Sekureco (de la Unuigxintaj Nacioj)

【安然】 (平安) sekure; sendangxere: ~脱险 sukcese eldangxerigxi / ~无恙 sana kaj sekura; tute nevundita [nedifektita] (安心地) trankvile; kviete: ~入睡 kviete endormigxi / 只有把这件事告诉他,他心里才会~。 Li neniam sentos sin trankvila, krom se ni diros al li la aferon.

【安身】 logxi [vivi] en pli-malpli mizeraj kondicxoj; sin sxirmi: 无处~ povi trovi sxirmejon [azilon] nenie; havi nenian lokon, kiu povus servi kiel hejmo

【安危】 sekureco kaj dangxero; sekureco: 不顾个人~ sen zorgo pri sia persona sekureco; spite al dangxero; riski sian vivon / ~与共 dividi inter si felicxon kaj malfelicxon

【安慰】 konsoli: 我~了他几句。 Mi diris kelkajn vortojn por lin konsoli [donis al li kelkajn konsolajn vortojn]. / 自我~ konsoli sin mem / 同志们的关怀给了我很大的~。 La zorgo, kiun kamaradoj montris al mi, multe varmigas mian koron. / 孩子成了她唯一的~。 La infano farigxis sxia sola konsolo. ~剂 〈药〉 placebo / ~奖 konsola premio / ~赛 〈体〉 konsola matcxo / ~物 balzamo

【安稳】 (稳当) senskua; senbalanca; stabila: 船走得很~。 La sxipo veturas senbalance. (平静) kvieta; trankvila: 孩子睡得很~。 La infano trankvile [kviete] dormas.

【安息】 (休息) ripozi: 一刻也不~ ne ripozi ecx unu minuton (睡眠) dormi; enlitigxi: 早点~吧。 Enlitigxu frue. (长眠) ripozi en paco: ~吧,烈士们! Eternan pacon al vi, martirigxintaj herooj! / 这里~着一位伟大的科学家。 CXi tie tombokusxas granda scienculo.

【安详】 trankvila; kvieta; serena: 举止~ konduti kun trankvileco / ~的面孔 kvieta [serena] vizagxo / 在那危急的时刻,他还保持着~的神态。 En la kriza momento li ankoraux konservis sian trankvilecon.

【安心】 (存心) havi [nutri] intencon: ~不善 havi malbonan intencon / 你安的什么心? Kian kasxitan intencon vi nutras? (心情安定) havi trankvilan spiritostaton; esti [senti sin ] trankvila; esti libera de maltrankvileco: 麦收没完,大家都安不下心来。 Neniu povis senti sin trankvila, antaux ol la tritikrikolto estis finita. / ~工作 labori en trankvileco [kontente] / 不~工作 esti malkontenta pri sia laboro [okupo]

【安逸】 trankvila kaj komforta; komforta: 过~的生活 vivi komfortan vivon; vivi en komforto / 贪图~ sercxi trankvilecon kaj komforton; esti avida je komforto; ami komforton

【安营扎寨】 starigi tendojn por enlogxigi sin; instali tendaron; tendumi; kampi: 民工们在水库工地上~。 La kamparanoj konstruantaj la akvokonservejon tendumis sur la konstruejo.

【安葬】 enterigi; entombigi; ripozigi en la tero; arangxi la enterigon: 把他的遗骸送回去~ eskorti liajn restajxojn al lia naskigxurbo por enterigo ~仪式 enteriga ceremonio; enterigo

【安置】 arangxi; meti en decan lokon; loki; instali; liveri laboron al iu; postenigi: 把行李~好 meti la pakajxojn sur iliajn lokojn / ~复员军人 liveri laboron al malmobilizitoj / 使难民得到适当的~ fari arangxojn por akcepti la rifugxintojn / 她把小女儿暂时~在邻居家。 SXi konfidis sian filineton al sia najbaro por kelka tempo. ~费 monhelpo por starigo de hejmo en nova loko

【安装】 instali; munti; fiksi: ~机器 instali masxinon / ~电话 instali telefonon / 推进器的叶片已经~好了。 La alo de helico jam estas muntita / ~管道 tubmunti / 给门~弹簧锁 fiksi [almeti] risortan seruron al la pordo

【鞍】 [ān] selo

【鞍马】 (体操器械) cxevalo (鞍子和马) selo kaj cxevalo: ~生活 vivo sur cxevaldorso; militista vivo / ~劳顿 laca de longatempa cxevalrajdado laca de longa vojagxo

【鞍子】 selo

【岸】 [àn] (水边陆地) bordo: 江~ riverbordo / 海~ marbordo / 上~ surbordigxi / 靠~ albordigxi / 小河两~柳树成行。 Sur la du bordoj de la revereto staras vicoj da salikoj. ②〈书〉(高大) alta kaj granda: 伟~ altastatura kaj fortika; granda kaj forta ③〈书〉(高傲) fiera; orgojla: 傲~ fiera; orgojla; malhumila

【按】 [àn] (用手压) premi permane: ~电钮 premi sxaltbutonon / ~门铃 sonorigi cxe ies pordo / ~手印 fari fingran premsignon / 把他~倒在地 premi lin malsupren sur la teron / 这是水泥墙,图钉~不进去。 La muro estas el cemento. Premnajletoj ne eniros en gxin. (搁下) lasi flanken: 暂时~下此事不提 lasi flanken tiun cxi aferon por la momento (按捺) reteni; subpremi: ~不住心头怒火 ne povi reteni [subpremi] sian koleron (握着) teni en la mano: ~住操纵杆 teni en la mano la regstangon (按照) laux; konforme al: ~原稿抄写 kopii laux la originala manuskripto / ~质定价 fiksi prezojn laux la kvalito / ~计划执行任务 plenumi taskon laux la plano / ~制度办事 agi konforme al la regularo / ~姓氏笔划为序排列 arangxi laux la ordo de la nombro de strekoj de la ideografiajxoj de la familinomoj / ~字母[年代]顺序排列 arangxi laux la alfabeta [kronologia] ordo / ~日计算 potaga [pertaga] kalkulo / ~值关税 lauxvalora doganimposto / ~人口平均计算 laux pokapa kalkulo; lauxkape / ~人分配 dividi laux kapoj [personoj] / ~比例发展 disvolvigxi en proporcia maniero; proporcia disvolvigxo / ~我的意思 laux mia opinio; laux mi (查考) kontroli: 有原文可~。 Oni povas sin turni al la originalo ekzistanta. (按语) noto: 编者~ redakcia noto

【按兵不动】 (使军队暂不行动) teni siajn trupojn tie, kie ili estas; teni la trupojn senmove, atendante la gxustan momenton; ne meti siajn trupojn en batalon (接受任务后不肯行动) tute ne agi (preninte sur sin taskon); atendi la gxustan momenton: 大家都干起来了,你怎么还~呢? CXiu alia jam komencis labori. Kial vi ankoraux sidas tie farante nenion?

【按部就班】 sekvi la antauxdifinitan ordon; agi laux la rutino: 学习应该~,循序渐进。 En lernado oni devas sekvi la gxustan ordon kaj progresi pasxon post pasxo.

【按劳分配】 distribuado laux la laboro farita; al cxiu laux lia laboro: 各尽所能,~。 De cxiu laux lia kapablo, al cxiu laux lia laboro.

【按摩】 〈医〉 masagxo: 心脏~ kora masagxo / 为运动员~ masagxi atleton ~疗法 masagxoterapio; kiropraktiko / ~师 masagxisto; kiropraktikisto

【按期】 je la interkonsentita [fiksita] dato; en la difinita tempo; akurate: ~交货 liveri varojn je la interkonsentita dato / ~出版刊物 akurate publikigi periodajxon / 这项工作必须~完成。 Ni devas fini tiun cxi laboron en la difinita tempo [lauxplane].

【按时】 je la difinita [promesita] horo; en la difinita [fiksita] tempo; akurate: ~到达 akurate alveni / ~完成任务 finplenumi la taskon en la difinita tempo / 我们一定~开会,不要迟到。 Ni nepre komencos la kunvenon je la difinita [fiksita] horo. Venu ne malfrue.

【按说】 konforme al la fakto [rezono]; lauxrezone; normale; principe; logike: ~这时候该下雪了。 Normale devus nagxi en tiu cxi tempo de la jaro. / ~他是会来的,不过过了七点也就别等他了。 Principe li povos veni, sed ne plu atendu lin post la sepa horo. / ~事情早就应该解决了。 Logike, la afero devus esti arangxita pli frue.

【按需分配】 distribuado laux bezono; al cxiu laux lia bezono: 各尽所能,~。 De cxiu laux lia kapablo, al cxiu laux lia bezono.

【按语】 noto aux komento (farita de auxtoro aux redaktoro pri artikolo aux partoj de gxi): 给文章加~ komenti [prinoti] tekston [artikolon]

【按照】 konforme al; laux; surbaze de: ~党章规定 laux la statuto de la Partio / ~预定日程 konforme al la antauxdifinita tagordo / ~自愿原则 surbaze de la principo de volonteco [libera konsento] / ~每个人的贡献大小,分别给以奖励 premii cxiun laux lia kontribuo / ~国民经济的分工 konforme al la labordivido en la nacia ekonomio / ~历史的本来面目表现出来 prezenti la historion tia, kia gxi efektive estas / ~计划这座楼房应于年底交工。 Lauxplane tiu cxi domo estos finkonstruita kaj liverita al la uzantoj cxe la fino de la jaro.

【案件】 jugxafero; afero; proceso; kazo: 刑事~ kriminala proceso [afero] / 民事~ civila proceso [afero]

【案情】 detaloj de jugxafero; elementoj de jugxafera dosiero; kazo: 了解~ esplori la detalojn de jugxafero; fari enketon pri iu afero / ~很复杂。 La kazo estas tre komplika.

【案子】 (长桌子) longa tablo; stablo: 肉~ vendotablo de bucxisto / 裁缝~ stablo de tajloro 同“案件”

【暗】 [àn] (黑暗) malluma; malhela; obskura nigra: 天色渐~。 Farigxas iom post iom mallume. / ~绿 malhele verda / 灯光很~。 La lampolumo estas malforta [pala]. (秘密) kasx(it)a; sekreta; maskita: 明人不做~事。 Honesta homo faras ninion en kasxiteco. Honestulo ne intrigas. ③〈书〉(不明白) ne bone koni; havi nur malklaran ideon pri: 对情况若明若~ havi nur malklaran [malprecizan] ideon pri la situacio / 明于知彼,~于知己 bone koni la malamikon sen bone koni sin mem

【暗暗】 kasxe; sekrete; sxtele; en kasxiteco; en sekreto; inkognite; nepercepteble; nesenteble; en la menso; en si: 他~跟在敌人后面。 Li sekrete sekvis la malamikon. / 我~吃了一惊。 Mi eksentis konsternon, sed mi ne montris gxin. / 侦察员~记住了敌人的兵力部署。 La rekongnoskanto notis en sia menso la dispozicion de la malamikaj fortoj. / 他~下定决心要学会世界语。 Li faris en si la decidon ellerni Esperanton. / 他~发誓要为牺牲的同志报仇。 Li jxuris en si vengxi siajn martirigxintajn kamaradojn.

【暗藏】 kasxi: ~枪枝 kasxi armilojn / ~的敌人 kasxita malamiko

【暗淡】 malhela; pala; malbrila; senbrila; morna; sombra: ~的颜色 malhela koloro / 屋里灯光~。 La cxambro estas pale lumigita. / ~的前景 mornaj [sombraj] perspektivoj

【暗地里】 kasx(it)e; sekrete; sxtele; nerimarkite; postdorse; post la kulisoj: ~进行破坏 fari subfosadon / ~做了一些不可告人的事 sekrete fari ion, kio ne estas direbla al iu ajn / 我~替他高兴。 Mi gxojas en mi pro li.

【暗害】 (暗中陷害) sekrete fari malutilon [malbonon] al iu; insidi kontraux iu (暗杀) kasxe [sekrete] mortigi; murdi; asasini*

【暗号】 sekreta signo [signalo]; rekona signo [signalo]; cxifro; kriptogramo; signalvorto; pasvorto: 对~ kontroli reciproke la signalvorton

【暗箭】 sago kasxe pafita; embuska atako; insido: ~伤人 pafi iun de post la dorso; vundi iun per insida rimedo / 明枪易躲,~难防。 Estas facile eviti videblan lancopikon, sed malfacile gardi sin kontraux kasxita sagopafo.

【暗礁】 (不露出水面的礁石) rifo; subakva roko; sxero: 绕过~ cxirkauxpasi la rifojn (潜伏的障碍) kasxita [latenta] obstaklo

【暗杀】 kasxe [sekrete] mortigi; murdi; asasini*

【暗示】 (不明说) aludi; duondiri; sugesti; insinui*; paroli per vortoj kovritaj; subparoli: 他~他要离职。 Li sugestis, ke li volas forlasi sian oficon. / 他没有懂得我的~。 Li ne ekkomprenis tion, pri kio mi aludis. / 他用含糊的话语~他处境的困难。 Li aludis per kovritaj vortoj la malfacilecon de sia situacio. ②〈心〉 sugestio ~疗法 sugestioterapio

【暗无天日】 kompleta mallumo plena manko de justeco; malluma abismo; tenebro: 旧社会~。 En la malnova socio oni vivis en tenebro.

【暗指】 aludi; paroli pri io aux iu per vortoj kovritaj

【暗中】 (黑暗中) en mallumo: 我在~什么也看不见。 Mi povis vidi nenion en la mallumo. / ~摸索 palpi en mallumo (暗地里) en sekreto; en kasxiteco; kasxe; postdorsepost la kulisoj: ~操纵 tiri la sxnurojn post la kulisoj / ~串通 komploti; konspiri / ~支持 sekrete subteni / ~的鼓动 subtera agitado / ~的破坏 subfosado; talpa laborado

【黯然】 (阴暗) senbrila; malhela; pala: 工地上千万盏电灯光芒四射,连天上的星月也~无光。 La konstruejo estis lumigita per miloj da elektraj lampoj, tiel ke ecx la luno kaj la steloj sxajnis senbrilaj en komparo. / ~失色 perdi sian brilon; esti eklipsita; esti pala antaux [apud] io; esti senbrila kompare kun io (不乐) malgaja; malgxoja; morna; moroza; melankolia; sombra: 神色~ aspekti malgaje / 听到那消息,她不禁~落泪。 Tiu novajxo tiel malgxojigis sxin, ke sxi ne povis sin deteni de larmoj. / ~神伤 senti sin malgaja; droni en profunda melankolio / ~销魂 esti profunde cxagrenita (kiel cxe disigxo)

【肮脏】 (不干净) malpura; sordida: ~的衣服 malpura vesto / ~的阴沟 malpura kloako / 这孩子浑身上下肮里肮脏的。 La knabo estis tutkorpe kovrita per malpurajxo. (卑鄙) malnobla; abomeninda; malpura; kota: ~的政治交易 malpura politika marcxandado / 心地~ havi malnoblan [kotan] koron

【昂贵】 kara; multekosta; altapreza: 价格~ esti altapreza / ~的首饰 multekostaj juveloj

【昂首阔步】 marsxi per grandaj pasxoj kun la kapo levita; pasxegi antauxen kun fiera tenigxo

【凹】 [āo] kava; konkava: ~凸不平的路 malebena vojo / 这张床被他睡得~下去了。 Tiu cxi lito havigxis sub lia pezo. / ~鼻梁儿 plata nazo

【凹陷】 kava; enfalinta: 双颊~ kun kavigxintaj [enfalintaj] vangoj / 双眼~ kun kavigxintaj [enfalintaj] okuloj / 地面~。 La grundo enfalis.

【熬】 [áo] () bolkuiri: ~粥 fari [kuiri] rizkacxon / ~一锅汤 prepari kuirpoton da supo (提取) ekstrakti la esencon de io per longa boligado: ~盐 fari salon per boligado de marakvo / ~油 ekstrakti grason per fando de lardo / ~药 dekokti kuracherbojn (忍受) suferi; elteni; elporti: 疼得~不住 tiel dolorege, ke estas neeble plu elteni / ~过艰难的岁月 trapasi malfacilajn jarojn / 他的病怕~不过冬天。 Mi dubas, cxu li gxisvivos la finon de la vintro. / 他的眼睛都~红了。 Liaj okuloj ricevis sangostriojn pro maldormado dum la tuta nokto. ——另读 [āo]

【熬夜】 maldormi dum nokto; vigili*: 连续三天~ maldormi tri sinsekvajn noktojn / 他熬一回夜,就病一回。 CXiufoje, kiam li maldormas la tutan nokton, li malsanigxas la sikvantan tagon.

【翱翔】 rondflugi; sxvebi; flugpendi: 海鸥在惊涛骇浪上~。 Mevoj rondflugas super la ondegoj. / 雄鹰冲破阴云浓雾,在空中~。 Fendante la nigrajn nubojn kaj densan nebulon, la akcipitro sxvebis en la cxielo. ~机 glisilo

【袄】 [ǎo] subsxtofita jako: 棉~ vatita jako / 皮~ pelta jako

【傲慢】 aroganta; orgojla; malhumila; insolenta: 态度~ sin teni arogante; preni arogantan tenigxon; teni la nazon supren (z)

【傲气】 aroganteco; malhumileco; orgojlo: ~十足 plena de aroganteco; treege aroganta / 她可~了。 SXi estas tre aroganta. SXi cxiam tenas la nazon supren.

【奥秘】 sekreto; mistero: 探索宇宙的~ esplori la misterojn de la universo

【奥妙】 profunda; mistera; okulta; subtila: 意义~极了! Kiaj profundaj ideoj! / 神奇~ mirinda kaj mistera / 我看不出其中有什么~。 Mi vidas nenion misteran en tio. / ~无穷 ekstreme subtila

【懊悔】 bedauxri; penti; senti rimorson: 我~把时间白白地浪费掉。 Mi bedauxras, ke mi vane perdis la tempon.

【懊恼】 cxagrenigxi; afliktigxi: 我没有完成任务,心里很~。 Mi tre cxagrenigxas, cxar mi ne plenumis la taskon. Min tre cxagrenas mia neplenumo de la tasko.

【懊丧】 deprimita; desapontita*: 神情~ havi deprimitan mienon


                                                                                                                                返回目录