E
ē
阿
[ē] flati:
法不~贵。
La leĝo ne flatas la nobelon. /
刚正不~
esti honesta kaj neflatema; firme sin teni je principoj kaj ne cedi al premo ——另读
[ā]
【阿附】
[ēfù]
<书>
flati al kaj fari ĥoron kun iu:
~权贵
humiliĝi [rampi] antaŭ la potenculoj
【阿胶】
[ējiāo]
<中药>
E-gelateno, tradicia toniko por riĉigi la sangon; gelateno de azena haŭto
【阿弥陀佛】
[Ēmítuófó]
<佛教>①(极乐世界最大的佛)
Amitaba Budho; Amitabo (kiu loĝas en la Okcidenta Paradizo kaj kies nomo estas
ripetadata en preĝo de la budhano)
②(佛教祈祷用语)
Budho gardu min!; Budho estu laŭdata!
【阿其所好】
[ē qí suǒ hào] peni plaĉi al iu
kontentigante liajn dezirojn [gustojn]; obei la kapricojn de iu
【阿魏】
[ēwèi]
①<植>
ferolo (Ferula asafoetida)
②<中药>
asafetido (rezino ricevita el la radikoj de ferolo)
【阿谀】
[ēyú]
flati; incensi; karesi al iu la barbon; leki la polvon de ies piedoj (z); leki
ies gluteon; kisi ies postaĵon; danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj (z):
我讨厌这些~之辞。
Mi abomenas ĉi tiujn flatajn parolojn.
【阿谀逢迎】
[ēyú-féngyíng]
flati iun kaj sin akomodi al ties deziroj
【阿谀奉承】
[ēyú-fèngcheng]
flati; incensi; karesi al iu la barbon; leki la polvon de ies piedoj (z); leki
ies gluteon; kisi ies postaĵon; danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj (z)
屙
[ē] eligi (fekon aŭ urinon):
~屎
feki; koti; kaki
婀
[ē]
【婀娜】
[ēnuó]
gracia; eleganta: ~多姿
havi granciajn movojn /
柳枝迎风摇曳,~多姿。 Salikaj branĉoj
gracie flirtas en la venteto.
é
讹
[é]
①(错误的)
erara: ~字
eraraj [malĝustaj] vortoj (en teksto)
②(讹诈)
ĉantaĝi; trompi; eltrudi: ~人
ĉantaĝi iun
【讹传】
[échuán]
malvera [falsa, kripligita] famo:
要加税的消息结果是~。
La famo, laŭ kiu la impostoj estos pligrandigitaj, pruviĝis malveraj.
【讹舛】
[échuǎn]
<书>
eraro (en teksto)
【讹夺】
[éduó]
<书>
eraro kaj preterlaso (en teksto)
【讹赖】
[élài]
<方>
fari ĉantaĝon; ĉantaĝi
【讹谬】
[émiù]
eraro
【讹脱】
[étuō]
eraro kaj preterlaso (en teksto)
【讹误】
[éwù]
eraro (en teksto)
【讹言】
[éyán]
①<书>(谣言)
famo; onidiro ②(胡言乱语)
sensencaĵo; deliraĵo: 口出~
paroli [diri] sensencaĵon
【讹诈】
[ézhà]
fari ĉantaĝon; ĉantaĝi; eltrudi ion de iu per ĉantaĝo:
~钱财
eltrudi monon de iu per ĉantaĝo /
核~
nuklea ĉantaĝo
囮
[é]
【囮子】
[ézi]
logbirdo
俄
[é]
①(时间很短)
tre baldaŭ ②<简>(俄罗斯)
Rusio
【俄而】
[é’ér]
(也说“俄尔”
[é’ěr])
<书>
tre baldaŭ; baldaŭ poste; iom poste:
~日出。
Baldaŭ poste la suno leviĝis.
【俄罗斯】
[Éluósī]
Rusio ◇
~帝国
la Rusa Imperio (1721-1917) /
~联邦
la Rusa Federacio / ~人
ruso / ~族
rusnacieco (vivanta en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj Heilongjiang-provinco);
la rusoj
【俄顷】
[éqǐng]
<书>
en unu momento; momente; tre baldaŭ:
~雨止。
Tre baldaŭ ĉesis pluvi [la pluvo ĉesis].
【俄然】
[érán]
subite: ~消失
subite malaperi
【俄延】
[éyán]
prokrasti; malfruigi
【俄语】
[Éyǔ]
la rusa lingvo
哦
[é] <书>
reciti (poemon) kun emocio ——另读
[ó; ò]
峨
[é] <书>
alta
【峨冠博带】
[éguān-bódài]
alta ĉapelo kaj larĝa talia rubando — la kostumo de la ŝtatoficisto aŭ
intelektulo en la antikveco)
【峨嵋山】
[Éméishān]
Emei-monto
娥
[é] bela juna
virino: 宫~
servistino en imperiestra palaco
【娥眉】
[éméi]
①(细而弯的眉毛)
belaj arkformaj brovoj de virino
②(美女)
belulino
【娥眉月】
[éméiyuè]
arko de la nova luno; lunarko; la falĉilo de la kreskanta aŭ malkreskanta luno
鹅
[é] ansero:
~叫。
La ansero gakas.
【鹅蛋脸】
[édànliǎn]
ovala [ovoforma] vizaĝo: 长了个~
havi ovalan vizaĝon
【鹅黄】
[éhuáng]
helflava; flaveta
【鹅颈管】
[éjǐngguǎn]
fleksebla lampobrako; anserkolo
【鹅口疮】
[ékǒuchuāng]
<医>
afto
【鹅卵石】
[éluǎnshǐ]
ovala ŝtoneto; rulŝtono
【鹅毛】
[émáo]
ansera plumo: 下起~大雪。
Neĝo falas en grandaj plumosimilaj flokoj.
或
Densa neĝo kirliĝas en la ĉielo kiel svarmego da anseraj plumoj.
【鹅绒】
[éróng]
ansera lanugo
【鹅行鸭步】
[éxíng-yābù]
paŝi en malrapida, balanciĝanta maniero kiel ansero aŭ anaso; anaspaŝi
【鹅掌风】
[ézhǎngfēng]
<中医>
favo de la manplato
【鹅掌楸】
[ézhǎngqiū]
<植>
liriodendro (Liriodendron chinense)
锇
[é] <化>
osmio (76号元素,符号Os)
蛾
[é] noktopapilio
【蛾眉】
[éméi]
①(细而弯的眉毛)
brovoj en formo de bombiksa anteno — belaj arkformaj brovoj de virino
②(美女)
belulino
【蛾子】
[ézi]
noktopapilio
额
[é]
①(前额)
frunto ②(牌匾)
tabulo kun horizontala surskribo
③(规定的数目)
fiksita nombro aŭ sumo: 定~
fiksita sumo; kvoto / 超~
superi la kvoton
【额定】
[édìng]
fiksita (nombro aŭ sumo); nominala
◇
~电压
nominala tensio / ~功率
fiksita pov(um)o / ~马力
fiksita (maksimuma) ĉevalpovo /
~人数
la permesita maksimuma nombro de personaro
【额骨】
[égǔ]
<生理>
fruntalo
【额角】
[éjiǎo]
tempio
【额门】
[émén]
frunto: ~宽阔
kun larĝa frunto / ~突出
kun elstara frunto
【额手称庆】
[éshǒu
chēng qìng] levi la manon al la
frunto en signo de ĝojo — ĝojegi
【额数】
[éshù]
fiksita [difinita] nombro, cifero, sumo aŭ kvanto
【额头】
[étóu]
frunto
【额外】
[éwài]
ekstra; aldona; aldonita: ~开支
ekstraj elspezoj / ~收入
aldona enspezo / ~任务
ekstra tasko / ~负担
aldonita ŝarĝo
ě
恶
[ě] ——另读
[è; wū; wù]
【恶心】
[ěxin]
①(想呕吐)
havi vomemon; senti naŭzon ②(令人生厌)
naŭza; abomeninda: 他那些奉承话真~。
Liaj flataĵoj estas treege naŭzaj.
è
厄
[è]
①<书>(险要的地方)
strategie grava punkto: 险~
strategie grava pasejo
②(灾难)
katastrofo; malfeliĉo: 遭~
esti trafita de katastrofo
③(受困)
esti trafita (de katastrofo aŭ malfeliĉo:
渔船~于风暴。
La fiŝŝipo estis kaptita de ŝtormo.
【厄尔尼诺现象】
[È’ěrnínuò
xiànxiàng] <气>
elninjo*
【厄瓜多尔】
[Èguāduō’ěr]
<地>
Ekvadoro ◇
~人
ekvadorano
【厄境】
[èjìng]
malfacila situacio; malfeliĉo:
处于~
esti en malfacila situacio /
在~中保持乐观 resti bonhumora en
malfeliĉo
【厄立特里亚】
[Èlìtèlǐyà]
<地>
Eritreo
【厄难】
[ènàn]
katastrofo; malfeliĉo
【厄运】
[èyùn]
malfeliĉo; malbonsorto; malbonŝanco; misfortuno; sortobato:
没有遭到~的人是不会领略这首诗的。
Tiu, kiun neniam trafis malfeliĉo, ne povas gustumi tiun ĉi poemon.
扼
[è] <书>①(用力掐住)
premi: ~某人的咽喉
premi [sufokpremi] al iu la gorĝon
②(把守;控制)
gardi; regi
【扼吭拊背】
[èháng-fǔbèi]
(也说“扼喉拊背”
[èhóu-fǔbèi])
kapti iun je la gorĝo kaj frapi je la spino — teni la plej bonan strategian
pozicion kaj redukti la malamikon al senhelpeco
【扼流圈】
[èliúquān]
<电>
barbobeno
【扼杀】
[èshā]
strangoli; gorĝpremi; sufoki:
~在摇篮里strangoli
en la lulilo / ~言论自由
strangoli la liberecon de la parolo /
~新生事物
sufoki novajn aferojn
【扼守】
[èshǒu]
teni (strategie gravan punkton); gardi; defendi:
~要隘
teni strategian pozicion; defendi strategie gravan pasejon
【扼死】
[èsǐ]
sufokpremi al iu la gorĝon ĝis la morto; strangoli
【扼腕】
[èwàn]
<书>
teni sian manradikon (pro eksciteco, bedaŭro ktp):
~叹息
suspiri tordante siajn manojn
【扼要】
[èyào]
konciza; resuma: 他讲话总是简明~。
Li ĉiam parolas mallonge kaj koncize.
【扼制】
[èzhì]
regi; reteni; bridi: ~心里的怒火
reteni sian koleron
呃
[è] singulto ——另读
[e]
【呃逆】
[ènì]
<医>
singulto
苊
[è] <化>
acenafteno*
轭
[è] jugo
垩
[è]
①(白垩)
kreto ②(用白垩涂饰)
ŝmiri [blankigi] per kreto
恶
[è]
①(坏行为)
krimo; malbonfaro; malbono; malvirto:
无~不作
kulpa pri mil malbonfaroj; heziti antaŭ nenia krimo /
罪大~极
kulpa pri la plej abomenindaj krimoj /
~有~报。
Neniu malbono povas eviti la merititan punon.
或
Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron. (z)
或
Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos. (z) /
疾~如仇
havi fortan malamon kontraŭ la malvirto
②(凶恶)
kruela; feroca: 一场~战
kruela [furioza] batalo / ~狗
feroca hundo; hundaĉo / ~骂
kruela [malicega] insulto
③(恶劣)
malbona; malica: ~行
malbona konduto / ~势力
malbonaj fortoj ——另读
[ě; wū; wù]
【恶霸】
[èbà]
loka tirano [despoto] ◇
~地主
despota bienulo
【恶报】
[èbào]
puno por malbonfaro:
善有善报,恶有~。 Bono estas rekompencata
per bono, kaj malbono per malbono.
或
Oni rikoltas tion, kion oni semis.
【恶变】
[èbiàn]
<医>
kanceriĝi
【恶病质】
[èbìngzhì]
<医>
kaĥeksio
【恶臭】
[èchòu]
malbonodorega; fetora; haladza; stinka:
发出~的死尸
fetora kadavro / 发出~泥塘
haladza marĉeto
【恶斗】
[èdòu]
kruela [furioza] batalo
【恶毒】
[èdú]
malica; venena: ~的话语
malica parolo / ~攻击
malice ataki / ~的诬蔑
venena kalumnio / 用心极其~
havi plej malbonajn intencojn
【恶恶实实】
[è’èshīshī]
<方>
kruela; feroca
【恶感】
[ègǎn]
antipatio; malinklino:
我对他并无~。 Mi ne havas antipation
kontraŭ li.
【恶贯满盈】
[è guàn mǎnyíng] jam plenigi la
mezuron de siaj krimoj; la krimeco maturiĝas por finkalkulo; la krimoj atingis
plenecon; esti kulpa pri sennombraj krimoj kaj meriti esti juĝata
【恶鬼】
[èguǐ]
①(祸害人的鬼)
malbona spirito ②<骂>(恶人)
malbonulo; diablo
【恶棍】
[ègùn]
kanajlo; malbonagulo; fihomo
【恶果】
[èguǒ]
malbona rezulto; malfeliĉa [katastrofa] sekvo; damninda fino:
不注意环境保护造成的~
la katastrofaj sekvoj de la neglektado al la media protekto
【恶耗】
[èhào]
同“噩耗”
[èhào]
【恶狠狠】
[èhěnhěn]
kun krueleco; kun feroceco:
~地瞪某人一眼 ĵeti ferocan rigardon al
iu / ~回答
respondi per kolerega tono
【恶化】
[èhuà]
plimalboniĝi: 病人的情况~了。
La stato de la malsanulo plimalboniĝis. /
两国关系愈来愈~。
La rilatoj inter la du landoj fariĝas pli kaj pli malbonaj.
【恶疾】
[èjí]
abomena malsano; malfacile kuracebla malsano
【恶口】
[èkǒu]
insultema lango; malica lango:
~伤人
vundi homon per sia insultema lango
【恶浪】
[èlàng]
①(凶猛的浪)
furiozaj ondegoj; monstre grandaj ondoj:
~滔天。
La furiozaj ondegoj leviĝas al la ĉielo.
②(邪恶势力)
malbonaj fortoj
【恶劣】
[èliè]
abomeninda; malbona; malnobla; fia; aĉa:
~的行为
abomeninda konduto / ~的手段
malnobla artifiko / 情绪~
esti en malbona humoro / ~的天气
malbona [kruda] vetero; veteraĉo /
他对这种~的服务态度感到十分气愤。
Li tre koleras kontraŭ la malbona servo. /
作案的情节十分~。
La maniero, en kiu la krimo estis plenumita, estis treege malnobla.
【恶露】
[èlù]
<医>
lokioj
【恶眉恶眼】
[èméi-èyǎn]
tre feroca vizaĝesprimo [mieno]
【恶梦】
[èmèng]
(也作“噩梦”
[èmèng])
terura sonĝo; premsonĝo; inkub(sonĝ)o; koŝmaro:
这一切犹如一场~。
Ĉio ĉi tio estis inkubsonĝo.
【恶名】
[èmíng]
malbona renmo [reputacio]; malgloro:
留下~
postlasi malbonan renomon al la posteularo [al la pli postaj generacioj]
【恶魔】
[èmó]
<宗>
diablo; demono; malbona spirito
【恶癖】
[èpǐ]
malbona [malutila] kutimo; kutimaĉo:
他有赌博的~。
Li havas manion por hazardludo
【恶气】
[èqì]
①(臭气)
malbonodoro; odoraĉo; fetoro
②(受到的侮辱、欺压)
malmilda traktado; ofendo:
受某人的~ esti malmilde
traktata de iu; ricevi ies ofendon
③(心中的怨恨)
plendmotivo; rankoro: 出口~
elverŝi plendojn
【恶人】
[èrén]
malbonulo; fiulo; aĉulo; maliculo; fripono; kanajlo:
~先告状。
Estas la malbonfarinto, kiu akuzas la unua.
或
La kanajlo procesas kontraŭ sia viktimo, antaŭ ol li mem estas persekutata.
【恶煞】
[èshà]
①(凶神)
diablo; demono ②(凶恶的人)
feroca homo; demono
【恶少】
[èshào]
<旧>
juna kanajlo
【恶声】
[èshēng]
①(谩骂的话)
insultoj; maldecaj vortoj:
~对骂 superŝuti [superĵeti] unu la
alian per insultoj ②<书>(坏名声)
malbona reputacio: 有~
havi malbonan reputacion
【恶声恶气】
[èshēng-èqì]
kolera voĉo kaj krudaj vortoj
【恶事传千里】
[èshì
chuán qiānlǐ]
见“好事不出门”
[hǎoshì
bù chūmén]
【恶岁】
[èsuì]
<书>
jaro de malabundeco; malgrasa [magra] jaro
【恶习】
[èxí]
malbona kutimo; kutimaĉo: 染上~
ricevi [fari al si] malbonan kutimon
【恶行】
[èxíng]
malbona [malvirta] ago; malbona [malvirta] konduto; malbonfaro
【恶性】
[èxìng]
maligna; pernicioza; fatala:
~事故 fatala akcidento
◇
~贫血
pernicioza anemio / ~通货膨胀
galopa inflacio / ~循环
neelirebla cirklo; magia rondo (z) /
~肿瘤
maligna tumoro
【恶言】
[èyán]
kruda lingvo; malĝentilaj [maldecaj] vortoj; insulto:
~相向
interŝanĝi insultajn vortojn /
口出~
uzi malĝentilajn vortojn; verŝi [sputi] insultojn; svingi sian malican langon
【恶衣恶食】
[èyī-èshí]
eluzitaj vestoj kaj krudaj manĝaĵoj:
士志于道,而耻~者,未足与议也。
(《论语》)
Ne valoras fari diskuton kun klerulo, kiu, sin dediĉante al la vero, hontas
porti eluzitajn vestojn kaj manĝi krudajn manĝaĵojn.
【恶意】
[èyì]
malbona intenco; malbona volo; malico:
对某人怀有~
havi malbonajn intencojn kontraŭ iu /
~攻击
malica atako
【恶语中伤】
[èyǔ
zhòngshāng] kalumnii per malicaj
vortoj
【恶运】
[èyùn]
malbona sorto; malbonŝanco; malfeliĉo:
我交了~。
La sorto estas kontraŭ mi. /
他感到自己难逃这一~。 Li sentis, ke estas
malfacile por li eviti tiun ĉi malfeliĉon.
【恶兆】
[èzhào]
malbona antaŭsigno [aŭguro]
【恶浊】
[èzhuó]
malpura; sordida: 空气~。
La aero estas malpura. /
~的社会环境 tre malbona socia medio
【恶阻】
[èzǔ]
<中医>
vomado dum frua gravedeco; gravedmalsano
【恶作剧】
[èzuòjù]
malbona petolaĵo [ŝerco]; koboldaĵo:
这孩子喜欢~。
Tiu ĉi infano amas ludi [fari] malbonajn petolaĵojn. /
别~了。
Ĉesu kun viaj koboldaĵoj!
饿
[è]
①(饥饿)
malsata: 肚子~
esti malsata; havi malsaton /
挨~
suferi malsaton
②(使挨饿)
malsatigi: 可别~着牲口。
Ne lasu al la brutoj suferi malsaton.
【饿饭】
[èfàn]
<方>
suferi malsaton
【饿鬼】
[èguǐ]
(也说“饿死鬼”
[èsǐguǐ])
①(受饥饿之苦的鬼)
malsata fantomo (pekulo, kondamnita al eterna malsato post morto)
②(极饿或口馋的人)
malsategulo; avida frandemulo
【饿虎扑食】
[èhǔ
pūshí] kiel malsata tigro, kiu
sin ĵetas sur sian predon:
守门员来了个~,把球扑住了。 La golulo sin
ĵetis antaŭen kiel tigro kaj kaptis la pilkon.
【饿狼】
[èláng]
malsata lupo — avidulo
【饿殍】
[èpiǎo]
kadavro de malsatmorinto
【饿殍遍野】
[èpiǎo
biànyě] la kadavroj de
malsatmortintoj kovras la kampojn; ĉie kuŝas kadavroj de malsatmortintoj;
malsatego regas en la lando
鄂
[è] alia nomo por Hubei-provinco
(湖北)
【鄂博】
[èbó]
同“敖包”
[áobāo]
【鄂伦春族】
[Èlúnchūnzú]
oroĉen-nacieco (vivanta en Heilongjiang-provinco); la oroĉen-oj
【鄂温克族】
[Èwēnkèzú]
ovenki-nacieco (vivanta en Heilongjiang-provinco); la ovenki-oj
愕
[è] mirkonsternita; mirstultigita
【愕然】
[èrán]
mirkonsternita; mirstultigita; surprizita:
~四顾
rigardi ĉirkaŭen mirkonsternita /
消息传来,大家都为之~。
Ĉiuj mirstultiĝis ĉe la aŭdo de la novaĵo.
【愕视】
[èshì]
rigardi mirkonsternita
萼
[è] <植>
kaliko
【萼片】
[èpiàn]
<植>
sepalo; kalikfolio
遏
[è] reteni; bridi; subpremi:
怒不可~
ne povi reteni sian koleron; esti ekster si de kolero
【遏蓝菜】
[èláncài]
<植>
tlaspo; monherbo
【遏抑】
[èyì]
reteni; subpremi
【遏止】
[èzhǐ]
reteni; subpremi; haltigi
【遏制】
[èzhǐ]
reteni; bridi; subpremi:
~不住的笑声 neretenebla rido /
不可~的强烈欲望
nesubpremebla dezirego
◇
~政策
politiko de reteno
腭
[è] <生理>
palato: 硬~
malmola [osta] palato / 软~
mola palato; palata velo
【腭骨】
[ègǔ]
<生理>
palatalo; palata osto
【腭裂】
[èliè]
fendita palato
【腭音】
[èyīn]
<语>
palatalo
鹗
[è] <动>
pandiono; fiŝaglo
锷
[è] <书>
klingo de spado [de glavo]
颚
[è]
①(颌)
makzelo: 上~
supra makzelo; maksilo / 下~
malsupra makzelo; submakzelo; mandiblo
③同“腭”
[è]
【颚骨】
[ègǔ]
<生理>
makzela osto
噩
[è] terura
【噩耗】
[èhào]
malgaja [doloriga] novaĵo pri la morto de amata [respektata] persono:
~传来,犹如晴天霹雳。
La doloriga novaĵo venas kiel tondro el serena ĉielo.
【噩梦】
[èmèng]
同“恶梦”
[èmèng]
【噩运】
[èyùn]
同“恶运”
[èyùn]
【噩兆】
[èzhào]
同“恶兆”
[èzhào]
鳄
[è] krokodilo; aligatoro; gavialo;
kajmano
【鳄鱼】
[èyú]
<动>
krokodilo; aligatoro: ~的眼泪
larmoj de krokodilo
e
呃
[e]
<助>
(uzata ĉe la fino de frazo, esprimanta miron aŭ admiron):
红霞映山崖~!
Ho, rigardu la ĉielruĝon super la krutaĵo! ——另读
[è]
ēn
恩
[ēn]
bonfaro; favoro; graco: 施~
fari bonon al iu; bonfari al iu; doni favoron al iu /
报~
repagi al iu pro lia bonfaro [favoro]; reciproki bonfaron [favoron] /
忘~
montri sin nedankema
【恩爱】
[ēn’ài]
profunda geedza amo:
~夫妻不到头。
La tro amantaj geedzoj ne kune atingos la maljunecon.
【恩宠】
[ēnchǒng]
imperiestra speciala favoro al ministro ktp:
~有加
(pp monarko) verŝi multe da favoroj sur iun; superŝuti iun per favoroj; (pp
regato) ricevi [ĝui] multe da favoroj de monarko kaj promociojn
【恩赐】
[ēncì]
doni [donaci] favoron:
自由是人民斗争得来的,不是什么人~的。 La libereco
estas akirita de la popolo per batalo, kaj ĝi ne povas esti donacita kiel favoro.
【恩德】
[ēndé]
favoro; bonfaro; graco
【恩典】
[ēndiǎn]
①(恩惠)
favoro; bonfaro; graco:
这是皇上的~。 Tio estas favoro de
la imperiestro. ②(给予恩惠)
doni [donaci] favorojn: 求老爷~~!
Mi petas favorojn de via moŝto.
【恩公】
[ēngōng]
bonfaranto; dankindulo
【恩惠】
[ēnhuì]
favoro; bonfaro; graco: 小恩小惠
malgrandaj favoroj
【恩将仇报】
[ēn
jiāng chóu bào] repagi al iu
malbonon pro bono; pagi al iu malbonon por bono (z); pagi iun per maldanko;
danki per dentopiko (el la Zamenhofa proverbo: vi varmigos serpenton, ĝi al vi
enpikos la denton)
【恩情】
[ēnqíng]
favoro; bono; bonfaro; amfavoro; profunda amo:
我不知怎样报答您的~才好。
Mi vere ne scias kiel danki [repagi] al vi pro la bono, kiun vi faris al mi. /
我一辈子也忘不了养母对我的~。
Mi neniam forgesos la amfavoron de mia nutropatrino al mi dum mia tuta vivo. /
党的~说也说不完。
Ni neniel povas diri sufiĉe pri nia dankemo al la Partio.
【恩人】
[ēnrén]
bonfaranto; dankindulo
【恩深义重】
[ēnshēn-yìzhòng]
granda dankoŝuldo: 他对我~。
Mi ŝuldas al li grandan dankon pro lia bonfaro al mi.
【恩同再造】
[ēn
tóng zàizào] eksterordinara
favoro egala al donado de nova vivo al iu
【恩威并用】
[ēn-wēi
bìng yòng] fari kombinan uzon de
favoro kaj malfavoro (kiel en regado de siaj subuloj); regi per favoro kaj
majesteco; samtempe uzi bastonon kaj karoton
【恩遇】
[ēnyù]
trakti iun kun aparte granda favoro
【恩怨】
[ēnyuàn]
①(恩惠和怨恨)
dankemo aŭ venĝemo [malpardonemo]:
~分明
klare scii al kiu montri denkemon kaj kontraŭ kiu havi malpardonemon
②(怨恨)
malpardonemo; venĝemosento; rankoro; plendmotivo:
不计较个人~
ne lasi sin influi de la malnovaj personaj plendmotivoj; ne konsideri personajn
plendmotivojn
【恩泽】
[ēnzé]
favoro donita de monarko aŭ ŝtatoficisto
【恩重如山】
[ēn
zhòng rú shān] ies granda bonfaro
[favoro] estas peza kiel monto
【恩准】
[ēnzhǔn]
(pp monarko) doni favoran aprobon; favore permesi
蒽
[ēn]
<化>
antraceno
【蒽酸】
[ēnsuān]
<化>
antracena acido
èn
摁
[èn]
premi per mano: ~电钮
premi butonon / ~电铃
premi sonorileton; sonorigi
【摁钉儿】
[èndīngr]
<口>
desegnonajlo; desegna premnajleto; prempinglo; piknajlo
【摁扣儿】
[ènkòur]
<口>
prembutono
ér
儿
[ér]
①(小孩)
infano: 乳~
suĉinfano ②(年轻的人)
junulo: 健~
brava batalanto; bravulo / 男~
viro / 英雄~女
junaj herooj kaj heroinoj
③(儿子)
filo: 他有一~一女。
Li havas unu filon kaj unu filinon.
④(雄性的)
virseksa; maskla: ~马
virĉevalo ⑤(后缀,注音作r)
sufikso de nesilaba “r” al substantivoj aŭ iafoje al verboj:
小猫~
kateto / 马~
ĉevalo / 吃~
io por manĝi / 唱~
kanto; kanta parto en tradicia ĉina opero /
屋里有亮~。
En la ĉambro estas lumo. /
热闹~ spektaklo /
门~
rimedo; metodo / 根~
kaŭzo; origino / 白面~
heroino / 玩~牌
ludi kartojn / 他火~了。
Li koleriĝis.
【儿不嫌母丑】
[ér
bù xián mǔ
chǒu] la patrino neniam aspektas
malbele al sia filo
【儿茶】
[érchá]
<植>
kateĉuakacio ②<中药>
kateĉuo
【儿歌】
[érgē]
infankanto
【儿化】
[érhuà]
<语>
meto de la sufikso de nesilaba
儿
(r) al substantivoj aŭ iafoje al verboj, kaŭzanta retroflekson de la antaŭa
vokalo, tipa de la prononco de la ĉina moderna komuna parollingvo ——参见“儿”
[ér]⑤
【儿皇帝】
[érhuángdì]
pupa [marioneta] imperiestro
【儿科】
[érkē]
①<医>
pediatrio ②(指医院部门)
sekcio [fako] de pediatrio ◇
~学
pediatrio / ~医生
pediatro
【儿郎】
[érláng]
<书>①(男子)
viro ②(儿子)
filo; knabo ③(士兵)
simpla soldato; senrangulo
【儿马】
[érmǎ]
maskla ĉevalo; virĉevalo
【儿男】
[érnán]
①(男子汉)
viro ②(男孩)
knabo; filo: 中华民族的好~
bonaj filoj de la ĉina nacio
【儿女】
[ér-nǚ]
①(子女)
infanoj; filoj kaj filinoj; gefiloj:
他的~都已长大了。
Ĉiuj liaj infanoj plenkreskiĝis. /
中国人民的优秀~
la elito de la filoj kaj filinoj de la ĉina popolo
②(青年男女)
junaj viro kaj virino (en amo):
~私情
amafero inter junaj viro kaj virino
【儿女情长】
[ér-nǚ
qíngcháng] la amo inter viro kaj
virino estas longa — (pp viro kaj virino) havi profundan amon unu al la alia:
英雄气短,~。
Mallonga estas la spirito de heroo, sed la amo inter viro kaj virino estas longa
(dirata pri viro, kiu dronas en amo).
【儿时】
[érshí]
infanaĝo; infaneco
【儿孙】
[érsūn]
gefiloj kaj genepoj; posteuloj:
~满堂
kun generacioj da idoj plenigantaj la domon (antaŭe rigardata kiel signo de
prospereco de familio)
【儿孙自有儿孙福】
[érsūn
zì yǒu érsūn fú] ĉiu el viaj
gefiloj kaj genepoj devas trovi sian feliĉon — la estonteco de la infanoj ne
povas esti decidita de la gepatroj
【儿童】
[értóng]
infano:
~是无忧无虑的。
La infano estas senzorga. /
~是国家的未来。 La estonteco de la lando
kuŝas en ĝia infanaro. ◇
~读物
infanlegaĵo / ~节
la Infana Tago / ~文学
porinfana literaturo / ~医院
hospitalo por infanoj
【儿媳妇儿】
[érxífur]
bofilino
【儿戏】
[érxì]
infanludo; infanaĵo: 视同~
rigardi ion kiel infanludon
【儿行千里母担忧】
[ér
xíng qiān lǐ mǔ dānyōu] kiam
infano vojaĝas for de la hejmo, la patrino ĉiam estas maltrankvila; pro fil’ en
foro maltrankvilas panja koro
【儿韵】
[éryùn]
<语>
r-fina retrofleksa vokalo
【儿子】
[érzi]
filo
而
[ér]
<连>①(连接语义相承的成分)
kaj: 伟大~艰巨的任务
tasko granda kaj (samtempe) malfacilega /
忠实~可靠的朋友
fidela kaj fidina amiko /
战~胜之 konduki batalon kaj
venki la malamikon ②(连接肯定和否定相补充的成分)
sed: 价廉~物美
ne tre kara sed bonkvalita /
勇~无谋 kuraĝa sed ne sagaca /
有其名~无其实
en nomo sed ne en efektiveco /
中看~不中吃。
Ĝi bone aspektas, sed ne bone gustas. /
这里的气候有利于种小麦,~不利于种水稻。
La ĉi-tiea klimato estas favora por la kultivado de tritiko, sed malfavora por
la kultivado de rizo. ③(连接语义相反的成分,表示转折)
sed; dum: 计划大~无当。
La plano estas impona sed ne realigebla. /
我想来~来不了。
Mi volus veni, sed tio estas al mi neebla. /
这里已经百花盛开了,~在我的家乡还是大雪纷飞的季节。
La floroj jam plene malfermis siajn petalojn ĉi tie, dum en mia hejmlando
ankoraŭ flirtas la neĝflokoj.
④(连接事理上前后相因的成分)
(uzata por kunligi kaŭzon kun efiko aŭ celon kun rimedo):
由于成功~骄傲
malmodestiĝi pro sia sukceso /
为人民利益~死
morti por la interesoj de la popolo /
为成立世界语协会~奔忙
klopodi por fondi Esperantan asocion /
量力~行
fari tion, kion la forto permesas /
知难~进
antaŭeniri malgraŭ la malfacilo /
疗效因人~异。
La kuracefiko varias laŭ individuoj.
⑤(表示“到”的意思)
al: 由南~北
de sudo al nordo / 由春~夏
de la printempo al la somero /
一~再,再~三
foje kaj refoje; ree kaj ree /
自远~近
alproksimiĝi de malproksime ⑥(把表示时间或方式的成分连接到动词上)
(uzata por ligi adverban vortorupon de tempo aŭ maniero kun verbo):
日出~作
komenci labori ĉe sunleviĝo /
匆匆~来
haste veni / 顺流~下
sekvi la fluon / 盘旋~上
spirale leviĝi / 不战~胜
venki sen batalo
⑦(插在主语谓语中间,表示“如果”)
se: 人~无信,不知其可也。(《论语》)
Se homo ne tenas sian vorton, por kio do li povas esti taŭga? /
作家~脱离实际,那就写不出什么好东西来。
Se verkisto apartigas sin de la realo, li verkos nenion bonan.
【而后】
[érhòu]
post tio; kaj poste:
先小组酝酿~由大会讨论。 Unue interŝanĝi
ideojn en malgrandaj grupoj kaj poste fari ĝeneralan diskutadon. /
先进行调查研究~提出解决办法。
Unue faru enketojn kaj poste proponu solvojn.
【而今】
[érjīn]
nun; en la nuna tempo:
~,这位老人过着幸福的生活。 Nun tiu ĉi
maljunulo vivas feliĉan vivon.
【而况】
[érkuàng]
<书>
同“何况”
[hékuàng]
【而立】
[érlì]
la aĝo de tridek jaroj: 子曰:“吾十有五而志于学,三十~。”(《论语》)
La Majstro diris: “En la dekkvina jaro mi inklinigis mian tutan koron al lernado.
En la trideka mi jam firme staris inter homoj.” /
年近~
esti preskaŭ tridekjara
【而且】
[érqiě]
<连>
kaj; plie; cetere; krome; sed ankaŭ:
这房间很大,~很明亮。
Tiu ĉi ĉambro estas granda kaj hela. /
他会讲世界语,~讲得相当流利。
Li povoscias paroli Esperanton, kaj sufiĉe flue. /
我累了,~时间也不早了。
Mi lacas, kaj plie jam malfrue. /
我读过曹禺的全部作品,~还看过他好几个剧。
Mi legis la tutan verkaron de Cao Yu, kaj krome, mi ankaŭ spektis plurajn el
liaj teatraĵoj. /
我没有出去,~我也根本不想出去。 Mi ne eliris;
cetere, mi tute ne havis la deziron eliri. /
中国人民不但勤劳,~勇敢。
La ĉina popolo estas ne nur laborema, sed ankaŭ kuraĝa.
【而外】
[érwài]
①(计算在内)
krom: 除了本职工作~,他还进行一些个人的研究。
Krom sia regula [profesia] laboro, li faras ankaŭ personajn esplorojn.
②(不计算在内)
escepte de; krom:
他除了做饭~,什么家务活都干。 Li faras ĉiujn
hejmlaborojn escepte de kuirado.
【而已】
[éryǐ]
<助>
nur; sole; simple; nenio pli; tio estas ĉio:
以上只是几个例子~,类似的情况还很多。
Mi donis nur kelkajn ekzemplojn; similaj okazoj estas tre multenombraj. /
他不过说说~,你不必把它当真了。
Li diris tion nur preterpase, ne prenu serioze la parolon. /
我不过是个学生~。
Mi estas nur studento, tio estas ĉio. /
如此~,岂有他哉!
Tio estas ĉio, kaj estas nenio pli!
鸸
[ér]
【鸸鹋】
[érmiáo]
<动>
enuo; dromiceo; dromajo
ěr
尔
[ěr]
<书>
①(你)
vi: ~辈[等]
vi; vi ĉiuj / 非~之过。
Tio ne estas via kulpo.
②(如此)
tiel; tia: 果~
se tiel
③(那)
tiu: ~日
tiu tago / ~时
en tiu tempo; tiam
④(形容词后缀)
(uzata post adjektivo): 率~而对
senpripense respondi / 莞~一笑
ekrideti
【尔曹】
[ěrcáo]
<书>
vi; vi ĉiuj: ~身与名俱灭,不废江河万古流。(杜甫)
Viaj korpoj kaj nomoj pereos, sed la rivero fluos por ĉiam — la nomoj de vi
ordinaruloj estos forgesitaj, sed tiuj de granduloj ĉiam vivos.
【尔代节】
[Eˇrdàijié]
alia nomo por 开斋节
【尔耳】
[ěr’ěr]
(也作“尔尔”
[ěr’ěr])
meze bona; mezkvalita: 不过~
nur mezkvalita; nur mezbona
【尔格】
[ěrgé]
<物>
ergo
【尔后】
[ěrhòu]
<书>
post tio, poste; de nun: ~的战斗
la postaj bataloj
【尔来】
[ěrlái]
<书>
de tiam: ~二十有一年矣。
De tiam dudek unu jaroj jam forpasis.
【尔许】
[ěrxǔ]
<书>
nur tiel; nur tiom: ~高
nur tiel alta / ~多
nur tiom multe
【尔雅】
[ěryǎ]
①<书>(文雅端庄)
eleganta; rafinita; kulturita:
温文~
rafinita kaj kulturita; afabla kaj ĝentila
②(我国第一部词典)
Er Ja aŭ Klarigoj pri Vortoj,la
plej frua ĉina vortaro kompilita dum 221 a.K.—220 p.k.
【尔虞我诈】
[ěryú-wǒzhà]
(也说“尔诈我虞”
[ěrzhà-wǒyú])
trompi kaj ĉantaĝi unu alian; sin intertrompi:
旧社会是一个~的社会。
En la malnova socio oni trompis kaj ĉantaĝis unu alian.
耳
[ěr]
①(耳朵)
orelo: 外[中,内]~
ekstera [meza, interna] orelo /
震~
(pp laŭtega sono) frapi la orelojn /
刺~
tranĉi [skrapi, ŝiri] la orelojn /
悦~
plaĉi al la oreloj / 脸红到~根
ruĝiĝi ĝis la oreloj [ĝis la tempioj] /
这是我亲~听来的。
Mi aŭdis tion per miaj propraj oreloj.
②(像耳朵的东西)
io forme simila al orelo: 鼎~
la oreloj de ding-o
③(两旁的)
ambaŭflanka; flanka: ~房
flankaj ĉambroj ④<助>(而已)
nur: 距此不过五里~。
Ĝi estas for de ĉi tie nur kvin li-ojn. /
想当然~。
Tio estas nur konjekto.
【耳报神】
[ěrbàoshén]
<方><贬>
homo, kiu liveras sekretajn informojn al iu; informanto
【耳背】
[ěrbèi]
esti duonsurda
【耳鼻喉科】
[ěr-bí-hóukē]
①<医>
otorinolaringologio ②(指医院部门)
sekcio [fako] de otorinolarigologio
◇
~医生
otorinolaringologo
【耳边风】
[ěrbiānfēng]
preterorela vento — paroloj, kiuj eniras tra unu orelo kaj eliras tra la alia:
他总把我的话当作~。
Li ĉiam lasas miajn parolojn eniri en lin tra unu orelo kaj eliri tra la alia.
或
Li ĉiam turnas surdan orelon al tio, kion mi diras al li.
【耳鬓厮磨】
[ěrbìn
sīmó] orelo ĉe orelo, tempio ĉe
tempio — (pp knabo kaj knabino) havi intiman infanaĝan amikecon
【耳沉】
[ěrchén]
(也说“耳朵沉”
[ěrduochén])
esti duonsurda
【耳垂】
[ěrchuí]
<生理>
lobo de orelo
【耳聪目明】
[ěrcōng-mùmíng]
havi fajnajn orelojn kaj akrajn okulojn — povi klare vidi kaj aŭdi; havi klaran
komprenon (pri la situacio)
【耳珰】
[ěrdāng]
orelpendaĵo
【耳底】
[ěrdǐ]
timpana membrano; miringo
【耳朵】
[ěrduo]
orelo: ~尖
havi akrajn [fajnajn] orelojn /
穿~
bori truojn en la orelloboj (por portado de orelringoj) /
咬~
flustri ion al iu en la orelon; diri en ies orelon (z) /
听了这个消息,我简直不相信自己的~。
Aŭdante tiun ĉi novaĵon, mi preskaŭ ne kredas al miaj oreloj. /
竖起~
streĉi la orelojn; (pp hundo ktp) pintigi la orelojn
【耳朵底子】
[ěrduodǐzi]
<方>
timpanito; meza otito
【耳朵软】
[ěrduoruǎn]
esti kredema; esti facile influata; esti ema akcepti flataĵojn
【耳朵眼儿】
[ěrduoyǎnr]
①(外耳门)
la aperturo de la ekstera orelo; oreltruo
②(耳垂上扎的孔)
truoj boritaj en la orelloboj por portado de orelringoj
【耳房】
[ěrfáng]
pli malgrandaj domoj sidantaj ambaŭflanke de la ĉefa konstruaĵo; flankaj ĉambroj;
aloj
【耳福】
[ěrfú]
la feliĉo aŭdi belan muzikon, kantadon ktp:
大饱~
plene ĝui belan muzikon, kantadon ktp
【耳根】
[ěrgēn]
①(耳朵的根部)
la baza parto de orelo ②<方>(耳朵)
orelo ③<佛教>(六根之一)
la orelo rigardata kiel unu el la ses fontoj de peko
【耳根清净】
[ěrgēn
qīngjìng] paco de koro aŭ menso
atingita per deturno de siaj oreloj for de onidiroj, klaĉoj ktp
【耳垢】
[ěrgòu]
cerumeno; orelvakso
【耳鼓】
[ěrgǔ]
timpana membrano; miringo
【耳刮子】
[ěrguāzi]
同“耳光”
[ěrguāng]
【耳掴子】
[ěrguāizi]
<方>同“耳光”
[ěrguāng]
【耳光】
[ěrguāng]
(也说“耳光子”
[ěrguāngzi])
vangofrapo; vangobato; survango:
打~
doni vangofrapon [survangon] al iu; vangofrapi [vangobati] iun; manfrapi ies
vangon; fari al iu aplaŭdon sur la vangon (z)
【耳郭】
[ěrguō]
<生理>
aŭriklo; orelkonko
【耳锅】
[ěrguō]
kuirpoto kun kurba elstara tenilo ĉe ĉiu el la du flankoj; orelhava [anshava]
kuirpoto
【耳环】
[ěrhuán]
orelringo
【耳机】
[ěrjī]
(orel)aŭskultilo; kapaŭdilo; orelumo; kapricevilo:
戴上~
surmeti la aŭskultilojn
【耳际】
[ěrjì]
en la oreloj: 他的话还在我~萦绕。
Liaj vortoj ankoraŭ sonas en miaj oreloj.
【耳镜】
[ěrjìng]
<医>
otoskopo; orela spegulo
【耳孔】
[ěrkǒng]
la aperturo de la ekstera orelo; oreltruo
【耳廓】
[ěrkuò]
同“耳郭”
[ěrguō]
【耳力】
[ěrlì]
aŭdpovo; aŭdado:
我的~不大好。
Mia aŭdado estas ne tre bona. /
他的~不济了。
Lia aŭdado fariĝas malpli bona.
【耳聋】
[ěrlóng]
esti surda
【耳轮】
[ěrlún]
<生理>
helikso
【耳帽】
[ěrmào]
(也说“耳朵帽儿”
[ěrduomàor])
orelumoj; orelmufoj; orelŝirmiloj
【耳门】
[ěrmén]
flankaj pordoj (flankantaj la ĉefan pordegon)
【耳鸣】
[ěrmíng]
<医>
orelzumado; oreltintado: 我~。
Miaj oreloj zumas [tintas]. 或
Mi havas zumadon [tintadon] en miaj oreloj.
或
La oreloj al mi zumas [tintas].
【耳膜】
[ěrmó]
<生理>
timpana membrano; miringo
【耳目】
[ěrmù]
①(见闻)
io vidita kaj aŭdita; sciaĵoj; informoj:
~闭塞
esti nebone informita / 掩人~
trompi la publikon; ĵeti al iu polvon en la okulojn (z)
②(刺探消息者)
homo, kiu spionas por iu alia; spiono; denuncanto:
~众多
havi okulojn kaj orelojn ĉie; havi multajn spionojn ĉie
【耳目所及】
[ěrmù
suǒ jí] kiom oni vidas kaj aŭdas;
kiom oni scias:
就~,只觉得这几年的变化可真不小。 Kiom mi vidas
kaj aŭdas, multaj ŝanĝiĝoj fariĝis en tiuj ĉi lastaj jaroj.
【耳目一新】
[ěrmù
yīxīn] trovi ĉion freŝa kaj nova:
他们一到那里就感到~。
Tuj kiam ili alvenis tien, ili trovis sin kvazaŭ en tute nova mondo.
【耳旁风】
[ěrpángfēng]
同“耳边风”
[ěrbiānfēng]
【耳屏】
[ěrpíng]
<生理>
traguso*
【耳热】
[ěrrè]
havi brulajn orelojn:
她激动得脸红~。 Ŝi ekscitiĝis tiel, ke
ŝiaj vangoj ruĝiĝis kaj ŝiaj oreloj brulis.
【耳濡目染】
[ěrrú-mùrǎn]
esti nepercepteble influata de tio, kion oni vidas kaj aŭdas
【耳软心活】
[ěrruǎn-xīnhuó]
esti kredema kaj facile influata de alies vortoj; esti kiel marioneto
【耳塞】
[ěrsāi]
①(塞在耳中的塞子)
orelŝtopilo ②(小型受话器)
miniorelaŭdilo; miniorelumo
【耳塞】
[ěrsɑi]
<口>
cerumeno; orelvakso
【耳扇】
[ěrshàn]
①(帽子两边保护耳朵的部分)
orelklapoj (de ĉapo) ②(耳郭)
aŭriklo; orelkonko: 一支纸烟夹在~上
kun cigardo tenata sur sia orelkonko
【耳生】
[ěrshēng]
fremda [nekonata] al la orelo:
这些名字听着~。
Tiuj ĉi nomoj estas al mi nekonataj.
【耳食】
[ěrshí]
<书>
facile kredi tion, kio estas aŭdita; esti kredema
【耳食之谈】
[ěrshí
zhī tán] onidiro; famo
【耳屎】
[ěrshǐ]
<口>
cerumeno; orelvakso
【耳饰】
[ěrshì]
orelornamaĵoj
【耳熟】
[ěrshú]
konata al la orelo:
她的声音听着有点~。 Ŝia voĉo ŝajnas konata
al mia orelo.
【耳熟能详】
[ěrshú
néng xiáng] tio, kio estas ofte
aŭdata, povas esti detale ripetata; oni fariĝas tre bone konanta tion, kion oni
estas multfoje aŭdinta
【耳顺】
[ěrshùn]
<书>
la aĝo de sesdek jaroj: 六十而~。(《论语》)
En la sesdeka jaro miaj oreloj fariĝis kapablaj por percepti la veron. /
年近~
esti preskaŭ sesdekjara
【耳提面命】
[ěrtí-miànmìng]
teni iun je la orelo kaj doni instrukciojn; verŝi sinceran konsilon en ies
orelojn; instrui iun kun fervoro
【耳听为虚,眼见为实】
[ěr
tīng wéi xū, yǎn jiàn wéi shí]
tio, kion vi aŭdas, povas esti falsa, dum tio, kion vi vidas, estas vera; unu
vido taŭgas pli ol dek aŭdoj (z)
【耳挖勺儿】
[ěrwāsháor]
<方>
orelpurigilo
【耳挖子】
[ěrwāzi]
orelpurigilo
【耳闻】
[ěrwén]
aŭdi pri; sciiĝi per onidiro:
这事略有~,详细情况不很清楚。
Mi aŭdis iom pri ĝi, sed mi ne scias la detalojn.
【耳闻不如目见】
[ěrwén
bùrú mùjiàn] pli valoras persone
vidi, ol aŭdi de aliaj; unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj (z)
【耳闻目睹】
[ěrwén-mùdǔ]
(也说“耳闻目击”
[ěrwén-mùjī])
tio, kion oni vidas kaj aŭdas:
其间~的事也很不少。
Dum tiu tempo mi vidis kaj aŭdis multajn aferojn.
【耳蜗】
[ěrwō]
kokleo
【耳下腺】
[ěrxiàxiàn]
同“腮腺”
[sāixiǎn]
【耳性】
[ěxing]
(ofte uzata kun negacio) la kapablo memori aŭditajn admonojn aŭ avertojn; memoro:
~不好
havi malbonan memoron (por admonoj kaj avertoj)
【耳穴】
[ěrxué]
la akupunkturaj punktoj sur la oreloj
【耳熏目染】
[ěrxūn-mùrǎn]
同“耳濡目染”
[ěrrú-mùrǎn]
【耳咽管】
[ěryānguǎn]
<生理>
Eŭstakia tubo; aŭdotubo; otosalpingo*
【耳音】
[ěryīn]
aŭdpovo; aŭdado: 我的~越来越不行了。
Mia aŭdado fariĝas pli kaj pli malbona.
【耳语】
[ěryǔ]
flustri [murmuri] al iu en la orelon; oreldiri:
大夫看了我的伤口,跟护士~了几句便出去了。
Ekzameninte mian vundon, la kuracisto flustris ion en la orelon de la flegistino
kaj eliris.
【耳罩】
[ěrzhào]
orelumoj; orelmufoj; orelŝirmiloj
【耳针疗法】
[ěrzhēn
liáofǎ] <中医>
orelakupunktura terapio
【耳坠子】
[ěrzhuìzi]
(也叫“耳坠儿”
[ěrzhuìr])
<口>
orelpendaĵo; orelornamaĵo
【耳子】
[ěrzi]
oreloj aŭ flankaj teniloj [ansoj] de vazo
迩
[ěr]
<书>
proksime: 遐~闻名
esti fame konata ĉie
【迩来】
[ěrlái]
<书>
lastatempe
饵
[ěr]
①(糕饼)
kukoj ②(钓饵)
logaĵo; logilo: 吞~
mordi la loĝaĵon ③<书>(引诱)
logi: ~以重利
logi iun per profitegoj; uzi grandan riĉaĵon kiel logaĵon
【饵敌】
[ěrdí]
etendi kaptilon al la malamiko
【饵子】
[ěrzi]
logaĵo; logilo
珥
[ěr]
<书>
jada aŭ perla orelringo
铒
[ěr]
<化>
erbio (68号元素,符号Er)
èr
二
[èr]
①(基数词)
du: ~两茶叶
du ljang-oj da teo /
~~得四。 Duoble du faras kvar.
或
Du per du estas kvar. / 一百〇~
cent du / 一百~
cent dudek / 三千~
tri mil ducent
②(序数词)
dua; due: 一月~日
la dua de januaro / 卷~
volumo
Ⅱ,
la dua volumo / ~路公共汽车
aŭtobuso n-ro 2 / ~楼
unua etaĝo / 中国共产党十二届~中全会
la dua plena sesio de la Centra Komitato de la Dekdua Kongreso de la Komunista
Partio de Ĉinio ③(两样)
malsama: 不~价
unika prezo; unu prezo por unu varo
【二八】
[èrbā]
dek ses: 年方~
esti nur deksesjara
【二把刀】
[èrbǎdāo]
<方>①(知识不足)
havi supraĵajn sciojn pri io; iomete (povo)scii ion:
我的德语是~。
Mi nur iomete scias la germanan lingvon.
②(指人)
tiu, kiu havas supraĵajn sciojn pri io [iomete (povo)scii ion]
【二百二】
[èrbǎi’èr]
<口>
merkurokromo; merbromino
【二百五】
[èrbǎiwǔ]
<口>①(有点傻气的人)
stulta naivulo; stultulo; idioto:
他是个~。
Li estas sufiĉe stulta persono.
②<方>(半瓶醋)
duonsciulo; duonfakulo; amatoro
【二倍体】
[èrbèitǐ]
<生>
diploido*
【二遍苦,二茬罪】
[èr
biàn kǔ, èr chá zuì] (常用于):
吃二遍苦,受二茬罪
denove suferi subpremon kaj ekspluatadon
【二部制】
[èrbìzhì]
duskipa sistemo (en lernejoj); du part-tempaj skipoj (kun duono de la lernantoj
venantaj al lecionhoroj en la antaŭtagmezoj kaj duono en la posttagmezoj):
~学校
lernejo kun du part-tempaj skipoj; duskipa lernejo
【二重唱】
[èrchóngchàng]
<乐>
(voĉa) dueto
【二重性】
[èrchóngxìng]
(也说“两重性”
[liǎngchóngxìng])
duobla karaktero; duobla naturo; dueco; <哲>
dualeco
【二重奏】
[èrchóngzòu]
<乐>
(instrumenta) dueto
【二次方程】
[èrcì
fāngchēng] <数>
kvadrata ekvacio; ekvacio de la dua grado
【二次曲面】
[èrcì
qūmiàn] <数>
kvadrata surfaco; konikoido
【二次曲线】
[èrcì
qūxiàn] <数>
koniko
【二道贩子】
[èrdàofànzi]
persono, kiu revendas je plialtigitaj prezoj
【二等】
[èrděng]
duaklasa; duakategoria; duagrada; dua
◇
~兵
duaklasa soldato; simpla soldato /
~残废军人
duakategoria militista invalido /
~功
duaklasa merito / ~奖
dua premio / ~秘书
duaklasa sekretario / ~品
duaklasa varo; varo de malpli bona kvalito /
~星
<天>
stelo de dua magnitudo*
【二地主】
[èrdìzhǔ]
persono, kiu vicluigis teron; vicfarmiganto
【二叠纪】
[Èrdiéjì]
<地>
la permia periodo; permio
【二叠系】
[Èrdiéxì]
<地>
la permia formacio; permio
【二噁英】
[èr’èyīng]
<化>
dioksino* (kancerogena kemiaĵo)
【二房】
[èrfáng]
①(家族中排行第二的一支)
la dua branĉo de granda familio
②(小老婆)
kromedzino
【二房东】
[èrfángdōng]
vicluiganto (de ĉambro aŭ domo)
【二分点】
[èrfēndiǎn]
<天>
la ekvinoksoj; la ekvinoksaj punktoj
【二分裂】
[èrfēnliè]
<生>
fendiĝo en du partojn; disduiĝo
【二分音符】
[èrfēn
yīnfú] <乐>
duonnoto
【二伏】
[èrfú]
la dua fu-o (alia nomo por
中伏)
【二副】
[èrfù]
<海>
dua maato
【二鬼子】
[èrguǐzi]
perfidulo (per kiu oni nomis tiun, kiu helpis al la japanaj invadintoj dum la
Kontraŭjapana Rezistmilito)
【二锅头】
[èrguōtóu]
forta, senkolora alkoholaĵo distilita el sorgo (tiel nomita pro tio, ke ĝi estas
dufoje distilita)
【二合元音】
[èrhé
yuányīn]<语>
diftongo
【二胡】
[èrhú]
erhu-o (ĉina violono kun du kordoj, kiu havas malpli altan registron ol
ĝinghu-o)
【二乎】
[èrhu]
<方>①(畏缩)
retiriĝi pro timo:
他在困难面前向来不~。 Li neniam retiriĝas
antaŭ malfacilaĵoj. ②(犹疑)
hezitema; nedecidema:
你越说越把我弄~了。 Ju pli vi parolas, des
pli mi hezitas decidiĝi. ③(指望不大)
ne esperiga; ne promesdona:
我看这件事~了,你说呢? Laŭ mi tiu ĉi afero
ne estas sufiĉe esperiga. Ĉu vi konsentas kun mi?
【二花脸】
[èrhuāliǎn]
duflora vizaĝo (tipo de la pentrita vizaĝo en Pekina opero, vira rolo
karakterizita pli per siaj pozoj kaj ludado ol per kantado)
【二化螟】
[èrhuàmíng]
<农>
khilo* (Chillo suppressalis)
【二话】
[èrhuà]
(kutime uzata kun negacio) hezito; obĵeto; protesto; plendo:
~不说就接受
akcepti sen hezito [sen prezenti kontraŭan opinion]
【二荒地】
[èrhuāngdì]
kultirita tero denove forlasita
【二黄】
[èrhuáng]
(也作“二簧”
[èrhuáng])
<剧>
erhŭang-o, unu el la ĉefaj tipoj de muziko en tradiciaj ĉinaj operoj
【二婚头】
[èrhūntóu]
(也说“二婚儿”
[èrhūnr])
<贬>
reedziniĝinta virino
【二混子】
[èrhùnzi]
<方>
mallaboremulo; maldiligentulo; nenifarulo; pigrulo
【二级风】
[èrjífēng]
<气>
vento de grado 2 (en la Boforta ventindico); duagrada vento; vento de forto 2;
zefiro
【二极管】
[èrjíguǎn]
<电子>
diodo
【二尖瓣】
[èrjiānbàn]
mitrala [dupinta] valvo ◇
~狭窄
<医>
mitrala stenozo
【二进制】
[èrjìnzhì]
<数><计>binara
sistemo; duuma nombrosistemo
◇
~标度
binara skalo / ~数
binara nombro / ~数字
binara cifero / ~字符
binara signo
【二赖子】
[èrlàizi]
senhonta mallaboremulo [pigrulo]
【二郎腿】
[èrlángtuǐ]
<方>
sida pozo kun la kruroj kruce metitaj unu sur la alian [kun unu kruro kruce sur
la alia]: 跷着~坐着
sidi kun la kruroj kruce metitaj unu sur la alian [kun unu kruro kruce sur la
alia]
【二老】
[èrlǎo]
patro kaj patrino; gepatroj
【二楞子】
[èrlèngzi]
nesingardemulo; riskemulo
【二流】
[èrliú]
duaklasa; duakategoria; duagrada:
~作品
duaklasa verko / ~作家
duakategoria verkisto / ~饭馆
duaklasa [duakategoria] restoracio /
~角色
duagrada rolo
【二流子】
[èrliúzi]
maldiligentulo; mallaboremulo; senlaorulo; pigrulo
【二硫化物】
[èrliúhuàwù]
<化>
dusulfido
【二路儿】èrlùr]
de duaranga kvalito; duaranga:
~货
varo de duaranga kvalito; duaranga varo
【二律背反】
[èrlǜbèifǎn]
<哲>
antinomio
【二门】
[èrmén]
interna pordo
【二米饭】
[èrmǐfàn]
manĝpretigita rizo miksita kun milio
【二面角】
[èrmiànjiǎo]
<数>
diedra [duedra] angulo
【二名法】
[èrmíngfǎ]
<生>
binara nomenklaturo
【二拇指】
[èrmuzhǐ]
<口>
la montra fingro
【二难推理】
[èrnántuīlǐ]
<逻>
dilemo
【二年生】
[èrniánshēng]
<植>
dujara ◇
~植物
dujara planto
【二七大罢工】
[Èr
Qī Dà Bàgōng] la Granda Striko de
la 7-a de Februaro 1923 (kontraŭimperiisma, kontraŭmilitlorda striko de la
laboristoj de la Pekin-Hankou-a Fervojo, gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio)
【二全音符】
[èrquán
yīnfú] <乐>
duobla (plena) noto; duoblo
【二人台】
[èrréntái]
kant-kaj-danca dueto populara en la Interna Monglio
【二人转】
[èrrénzhuàn]
kant-kaj-danca dueto populara en Hejlongjiang-, Jilin- kaj Liaoning-provincoj
【二十】
[èrshí]
①(数目)
dudek ②(顺序)
dudeka: ~世纪
la dudeka jarcento
【二十八星瓢虫】
[èrshí
bā xīng piáochóng] <动>
terpoma kokcinelo
【二十八宿】
[èrshí
bā xiù] <天>
la dudek ok konstelacioj, en kiujn la ĉiela sfero estis dividita en la antikva
ĉina astronomio
【二十四节气】
[èrshí
sì jiéqì] la dudek kvar
sunperidoj ——参见“节气”
[jiéqì]
【二十四开】
[èrshí
sì kāi]
①(指金子)
24-karata oro; oro je 24 karatoj; pura oro
②(指开本)
dudekkvaronfolia formato
【二十四史】
[èrshí
sì shǐ] la dudek kvar historioj (dinastiaj
historioj de la praantikveco ĝis Ming-dinastio)
【二手】
[èrshǒu]
①(助手)
helpanto; asistanto ②(辗转得来的)
el la fonto alia ol la unua aŭ la origina; tia, ke ĝi antaŭe estis posedata aŭ
uzata de iu alia; ne nova; jam uzita; brokanta; de dua mano; duamana:
~资料
duamanaj materialoj / ~货
duamanaj varoj / ~电脑
brokanta komputilo
【二踢脚】
[èrtījiǎo]
<口>
“du piedbatoj” (populara nomo por
双响)
【二天】
[èrtiān]
<方>
alian tagon; en alia tago; en unu aŭ du tagoj:
我~再来。
Mi ree venos alian tagon.
【二五眼】
[èrwǔyǎn]
<方>①(能力差;质量差)
de malforta kapablo; de malpli bona kvalito
②(能力差的人)
nekapablulo; nekompetenta homo
【二项式】
[èrxiàngshì]
<数>
binomo
【二象性】
[èrxiàngxìng]
<物>
duobla eco: 物质的~
la duobla naturo de la materio
【二心】
[èrxīn]
mallojaleco; malfideleco; perfidemo; malsincereco:
怀有~
esti malfidela [malsincera]
【二性子】
[èrxìngzi]
(也说“二性人”
[èrxìngrén])
ambaŭseksulo; hermafrodito
【二氧化碳】
[èryǎnghuàtàn]
<化>
karbona dioksido
【二氧化物】
[èryǎnghuàwù]
<化>
dioksido
【二一添作五】
[èr
yī tiān zuò wǔ] dividi en du
egalajn partojn; duonigi
【二尾子】
[èryǐzi]
<方>
ambaŭseksulo; hermafrodito
【二意】
[èryì]
同“二心”
[èrxīn]
【二意】
[èryi]
<口>
heziti
【二元方程式】
[èryuán
fāngchéngshì] <数>
ekvacio kun du nekonatoj
【二元】
[èryuán]
①<哲><数>
dualeco ②<化>
binara
【二元论】
[èryuánlùn]
<哲>
dualismo
【二元酸】
[èryuánsuān]
<化>
binara acido
【二元体】
[èryuántǐ]
alia nomo por 二倍体
【二月】
[èryuè]
(阳历)
februaro; (阴历)
la dua monato de la lunkalendara jaro; la dua lunmonato [lundaŭro]
【二者】
[èrzhě]
la du; unu kaj la alia:
集体领导和个人负责同样必要,~不可偏废。 La kolektiva
gvidado kaj la persona respondeco estas egale necesaj, kaj tial oni devas
neglekti nek unu, nek la alian.
【二者必居其一】
[èr
zhě bì jū qí yī] aŭ unu aŭ la
alia; alternativo:
要就是屈膝求生,要就是战斗而死,~。 Elektu unu el
la du ebloj [Jen la sola alternativo]: aŭ vivi sur la genuoj, aŭ morti en batalo.
【二指】
[èrzhǐ]
la montra fingro
【二至点】
[èrzhìdiǎn]
<天>
la solsticoj; la solsticaj punktoj
【二致】
[èrzhì]
diferenco: 毫无~
sen ia ajn diferenco; diferenci per nenio
弍
[èr]
同“二”
[èr]
贰
[èr]
①(“二”的大写)
du (alia formo de 二,
uzata ĉefe sur ĉekoj ktp por eviti eraron aŭ falsadon)
②(变节)
perfidi; malfideliĝi
【贰臣】
[èrchén]
ŝtatoficisto, kiu konservas sian oficon kapitulinte al la nova dinastio;
renegato-ŝtatoficisto
【贰心】
[èrxīn]
同“二心”
[èrxīn]