F


【发】 [f ā] ①(送出;交付) sendi; ekspedi; liveri; disdoni; distribui; pafi: ~贺信 sendi gratulleteron / 老赵~来一封急电。 Lao Zhao sendis al ni urĝan depeŝon. / ~货 liveri varojn / ~传单 disdoni flugfoliojn / ~文件 distribui dokumentojn / ~工资 pagi sala-jrojn / ~信号 doni signalon / ~命令 doni ordonon / 万箭齐~。 Dek mil sagoj pafiĝas samtempe. ②(发布;发表) eldiri; esprimi; montri: 他一言未~。 Li diris neniun vorton. / ~议论 esprimi siajn opiniojn / 他又~了一通议论。 Ankoraŭ unu fojon li paroladis tre longan tempon. / 他的牢骚~不完。 Li ĉiam havas ion por plendi. / ~善心 montri bonkorecon ③(发生;产生) produkti; okazi: ~电 produkti elektron / 旧病复~ suferi novan atakon de la malnova malsano; havi remalsaniĝon / ~大水。 Okazas in-undo. ④(因变化而显现) fariĝi: 吓得脸~白 paliĝi de timo / 纸~黄了。 La papero flaviĝis. / 嘴唇~紫。 La lipoj bluiĝis. / 羞得脸~红 ruĝiĝi de honto / ~痒 juki / 嘴里~苦 havi amaran buŝon / 肉开始~臭了。 La viando komencis malbonodori. ⑤(食物发酵或因水浸泡而膨胀) fermenti; ŝveli: 面已经~了。 La pasto jam fermentis. / ~海带 ŝveligi sekan laminarion en akvo ⑥(起程) ekveturi; ekvojaĝi: 朝~夕至 ekveturi matene kaj alveni vespere ⑦〈量〉(uzata por pafmunicio): 一~子弹 unu kuglo / 一~炮弹 unu obuso ——另读 [fà]
【发表】 ①(表达;宣布) esprimi; eldiri; publikigi: ~意见 esprimi [doni] sian opinion / ~演说 fari paroladon / ~公报 publikigi komunikaĵon / ~声明 publikigi deklaron ②(刊登) publikigi; aperigi: ~论文 publikigi tezon / 未曾~过的著作 nepublikigita [neeldonita] verko
【发布】 publikigi; promulgi; dekreti: ~新闻 publikigi novaĵojn [informojn] / ~命令 publikigi ordonojn / ~天气预报 publikigi meteorologian bultenon / ~动员令 dekreti la mobilizon
【发愁】 esti maltrankvila; ĉagreniĝi: 你发什么愁啊? Pri kio vi estas tiel maltrankvila? / 不要为这事~。 Ne ĉagreniĝu pro tiu ĉi afero.
【发出】 eligi; sendi; ekspedi; produkti; doni: ~声音 eligi [produkti] sonon / ~气味 eligi [elspiri] odoron / ~警报 doni [sonigi] alarmon / ~信号 doni signalon / ~警告 doni averton / ~邀请 adresi [sendi] inviton / 信已经~了。 La letero jam estas sendita.
【发达】 disvolvita; evoluinta; progresinta; prospera: 肌肉~ havi bone disvolvitajn muskolojn; esti muskoloriĉa / 智力~ havi bone disvolvitan inteligentecon; esti tre in-teligenta / 该国工商业很~。 La industrio kaj ekonmio estas prosperaj en tiu lando. / 不~国家 subevoluinta lando ◇ ~国家 evoluinta lando
【发呆】 resti ŝtonĝinta (pro teruro, mirego ktp); esti mirstultiĝinta; stupori; fiksri-gardi kun senesprima vizaĝo; esti kvazaŭ en tranco: 他眼直直地瞪着,坐在那里~。 Li sidis tie kvazaŭ en tranco, fiksrigardante antaŭ sin kun senesprima vizaĝo.
【发电】 produkti elektron ◇ ~量 la kvanto de produktita elektra energio / ~站 cen-tralo
【发动】 ①(使开动;使运转) ekfunkciigi; startigi: ~机器 ekfunkciigi maŝinon ②(使开始) komenci; lanĉi; provoki: ~战争 eksplodigi [provoki] militon / ~进攻 lanĉi [provoki] atakon ③(使行动起来) mobilizi; agigi: ~群众 mobilizi la amasojn; agigi la amasojn
【发抖】 tremi: 冻得~ tremi de malvarmo; frostotremi / 吓得~ tremi de timo; tim-tremi / 两腿~ tremi per la kruroj; havi tremantajn krurojn
【发放】 distribui; disdoni; doni: ~失业救济金 distribui [disdoni] monhelpojn al senlaboruloj / ~货款 doni prunton
【发奋】 ①(振作) vigliĝi; entuziasmiĝi ②同“发愤”
【发愤】 fari firman decidon; firme strebi: ~工作[学习] dediĉi sian tutan energion al sia laboro [al siaj studoj]
【发疯】 freneziĝi; esti atakata de frenezo; perdi la saĝon [la prudenton]
【发号施令】 doni ordonojn kaj instrukciojn; dikti siajn ordonojn; doni leĝon al iu
【发还】 redoni; resendi: ~作业本 redoni la kajerojn / 把计划~原单位去讨论修改 resendi la planon tien, de kie ĝi venis, por diskutado kaj revizio
【发慌】 senti sin konfuzita [maltrankvila]; senti ektimon; perdi memregadon; perdi la kapon: 还没有进考场呢,他就~了。 Li perdis la kapon [ekhavis timon], antaŭ ol eniri la ekzamenejon. / 千万别~。 Ĉiel penu konservi vian memregadon.
【发挥】 ①(把内在能力表现出来) disvolvi; ekspluati; funkciigi; ludi la rolon de; lasi lib-eran kuron al: ~自己的作用 ludi sian rolon / 充分~知识分子的作用 plene ludigi la ro-lon de la intelektuloj / ~自己的能力 ekspluati [disvolvi] sian kapablon / 充分~群众的积极性 plene disvolvi [funkciigi] la iniciativon de la amasoj / ~想像力 lasi liberan ku-ron al sia fantazio / ~潜力 ekspluati la latentan forton / ~余热 fari kion oni povas fari dum sia maljuneco; dediĉi siajn restantajn jarojn al la servado al la popolo ②(把意思充分表达出来) elvolvi (ideon, temon ktp): ~自己的论点 elvolvi sian argumenton / 借题~ profiti de la diskutata temo [de la levita demando] por prezenti siajn ideojn [por troigi faktojn]; kapti pretekston por doni grandajn elvolvojn
【发火】 ①(开始燃烧) ekbruli; ekflami ②(子弹打响) eksplodi: 他打了一枪,没有~。 Li tiris la ellasilon, sed la kuglo ne eksplodis. ③(发脾气) koleriĝi; eksplodi de kolero; flami per kolero; boli de kolero; ekrajdi siajn altajn ĉevalojn ◇ ~点 〈物〉 punkto de ekbrulo
【发酵】 fermenti; gisti: 啤酒在~时起泡。 Fermentante la biero ŝaŭmas. / 使面团~ fermentigi la paston ◇ ~饲料 fermentinta nutraĵo
【发觉】 rimarki; malkovri; trovi: 错误一经~,就应改正。 Eraroj devas esti korektitaj tuj kiam ili estas rimarkitaj. / 他~自己上当了。 Li rimarkis, ke li estas trompita.

【发掘】 ①(挖出埋藏在地下的东西) elterigi; prifosi; serĉfosi; elfosi: ~古物 elterigi antikvaĵojn / ~古墓 prifosi antikvan tombon ②(显现出潜在的事物) malkorvi; ser-ĉi: ~潜力 malkovri latentan forton; ekspluati potencialan forton / ~人才 serĉi tal-entulojn
【发刊词】 antaŭparolo [enkonduko] al periodaĵo: 《共产党人~》 Enkonduko al La Komunisto
【发狂】 freneziĝi; esti atakata de frenezo; alieniĝi; deliriĝi: 高兴得~ freneziĝi de ĝojo / 爱得~ freneziĝi de amo
【发愣】 resti ŝtoniĝinta (pro teruro, mirego ktp); esti mirstultiĝinta; stupori; fiksri-gardi kun senesprima vizaĝo; esti kvazaŭ en tranco
【发霉】 ŝimi: 旧书~了。 La malnovaj libroj ŝimiĝis. / 把面包上~的地方去掉。 Forigu la ŝimaĵon de la pano.
【发明】 ①(首创) inventi: 印刷术是中国~的。 La presarto estas inventita de la ĉinoj. ②(首创的事物或方法) inventaĵo: 新~ nova inventaĵo ◇ ~家 inventisto / ~人 in-ventinto / ~专利证 patento pri inventaĵo
【发难】 leviĝi en ribelo; ekribeli
【发怒】 koleriĝi; boli de koleri; eksplodi de kolero [de furiozo]
【发脾气】 koleriĝi; eksplodi de kolero; fari al si malbonan sangon: 有理慢慢儿说,何必~。 Kviete parolu, se vi opinias vin prava; estas nenecese koleriĝi. / 他从来没发过脾气。 Li neniam faris al si malbonan sangon.
【发票】 fakturo: 开~ fari fakturon
【发起】 ①(倡议) iniciati; preni la iniciaton de io: ~组织一个世界语小组 iniciati or-ganizadon de esperantista rondeto ②(发动) komenci; lanĉi: ~反攻 lanĉi kon-traŭatakon ◇ ~国 iniciatinto-ŝtato / ~人 iniciatinto; fondinto
【发球】 〈体〉 serviri*; fari serviron*: 球发得好 fari bonan serviron* / 该你~。 Estas via serviro*. / ~失误 maltrafi sian serviron* ◇ ~落点区 servir*-korto / ~区 ser-vir*-ejo / ~线 servir*-linio / ~员 servir*-anto
【发烧】 havi febron

【发射】 pafi; ĵeti; eligi; elsendi: ~火箭 pafi [ĵeti] raketon / ~导弹 ĵeti misilon / ~人造卫星 ĵeti artefaritan sateliton / ~炮弹 pafi obuson / ~电波 eligi [elsendi] elektrajn ondojn ◇ ~场 raketpafejo; raketĵetejo / ~光谱 elsenda spektro / ~架 raketpafa [raketĵeta] afusto / ~井 raketpafa [raketĵeta] silo / ~台 raketpafa [raketĵeta] plat-formo
【发生】 okazi; havi lokon: ~了事故。 Akcidento okazis. / ~了水灾。 Inundo havas lokon. / 西藏高原上~着深刻的变化。 Profunda ŝanĝiĝo okazis sur la Tibeta alte-benaĵo. / ~了意外。 Okazis io neatendita. / 发动机~故障。 La motoro paneis. / 故事~在一九七二年秋天。 La historio havis lokon en la aŭtuno de 1972. / 他对养蜂~了兴趣。 Li interesiĝas pri la abelbredado. / 亚洲的形势~了深刻的变化。 La situacio en Azio profunde ŝanĝiĝis [konis profundajn ŝanĝiĝojn]. / ~了困难。 Aperis malfacilaĵoj.
【发誓】 ĵuri; fari ĵuron; voti; ĵurpromesi: 他~要为烈士报仇。 Li ĵuras venĝi la martirojn. / ~忠于祖国 ĵuri fidelecon al sia patrio / 他~说什么也不知道。 Li ĵuris, ke li scias nenion. / 我~要掌握这门语言。 Mi ĵure promesas bone posedi tiun ĉi lingvon.
【发现】 ①(找到) trovi; eltrovi; malkovri: 在街上~一只钱包 trovi monujon sur la strato / ~美洲 eltrovi Amerikon / ~新油田 malkovri novan petrolkampon ②(发觉) rimarki; trovi; malkovri: 我~他心事重重。 Mi rimarkis, ke lia koro estas ronĝata de maltrank-vileco. / 我~屋里没有人。 Mi trovis la domon malplena. / 我~他在撒谎。 Mi malkovris, ke li mensogas. ②(所发现的事物) eltrovo: 考古新~ nova arkeologia eltrovo / 物理学方面一个划时代的~ epokfaranta eltrovo en fiziko
【发行】 emisii; publikigi; distribui; vendi: ~货币[债券,股票] emisii monon [obligacion, akciojn] / ~书刊 publikigi librojn kaj gazetojn / 由新华书店~ esti distribuata de Xin-hua-librejo / 在全国各地~ esti vendata en la tuta lando / ~一套邮票 emisii serion da poŝtmarkoj ◇ ~银行 emisia banko
【发言】 paroli; preni parolon; fari paroladon: 他站起来~。 Li stariĝis por preni pa-rolon. / 要求~ peti, ke oni aŭskutltu lian parolon; peti parolon / 他在会上~了吗? Ĉu li parolis en la kunveno? / 他的~很精彩。 Li faris brilan paroladon. / 他作了简短的~。 Li faris mallongan paroladon. / 让别人~ cedi sian vicon de parolo al alia / 我收回我的~。 Mi retiras tion, kion mi diris. / 该你~了。 Estas via vico paroli. ◇ ~记录 protokolo de parolado / ~提纲 skizo de parolado
【发言人】 proparolanto; parolkomisiito; oratoro: 外交部~ proparolanto [parolko-misiito] de la ministerio de la eksteraj aferoj / 请~讲话简短扼要 peti la oratoron paroli malonge kaj koncize
【发扬】 ①(发展和提高) disvolvi; levi; subteni; daŭrigi: ~民主 disvolvi la demokration / ~集体主义精神 levi [radiigi] la kolektivisman spiriton / ~正气,打击歪风 subteni tion, kio estas justa, kaj kontraŭbatali la malsanajn tendencojn / ~成绩,纠正错误 plimultigi siajn sukcesojn kaj korekti siajn erarojn / ~优良传统 daŭrigi la bonajn tra-diciojn ②(充分利用) plene utiligi; ekspluati: ~火力,消灭敌人 ekspluati [plene utiligi] la fajropovon por ekstermi la malamikon
【发扬光大】 daŭrigi kaj plu disvolvi; disvolvi; fari ion pli radianta: ~先辈的事业 daŭrigi kaj plu disvolvi la aferon de la pli aĝa generacio / 延安精神~。 Faru la spiriton de Yan’an pli radianta.
【发音】 prononci; elparoli: 这个词怎么~? Kiel oni prononcas tiun ĉi vorton? / 这个字母不~。 Tiu ĉi litero ne prononciĝas. 或 Tiu ĉi litero estas silenta. ◇ ~部位 arti-kulacia punkto / ~困难 disfonio* / ~器官 parolorgano; voĉorgano
【发源】 havi sian fonton [originon]; fonti; origini; deveni: 长江~于青海。 Jangzi-rivero havas sian fonton en Qinghai-provinco. / 一切真知都是从直接经验~的。 Ĉiuj veraj scioj originas [devenas] el la rektaj spertoj. ◇ ~地 devenloko; fonto.
【发展】 ①(事物向上变化) disvolvi; pligrandigi: ~革命力量 disvolvi la revoluciajn for-tojn / 真理是在同谬误斗争中~起来的。 La vero disvolviĝas en la batalo kontraŭ tio, kio estas erara. / 运动的~是不平衡的。 La movado konas neegalan disvolviĝon. / ~粮食生产 disvolvi la produktadon de grenoj / ~生产力 disvolvi la produktajn fortojn / ~经济,保障供给 disvolvi la ekonomion kaj certigi la provizadon / ~组织 pligrandigi or-ganizon; pligrandigi la nombron de la membroj ②(扩大组织等) varbi: ~新党员 varbi novajn membrojn de la partio; plilarĝigi la vicojn de la partio
【发作】 ①(突发) eksplodi; suferi atakon [havi krizon] de (malsano): 昨天他的心脏病又~了。 Hieraŭ li ree havis krizon de kormalsano. / 酒性开始~。 La vino komencas montri sian efikon. ②(发脾气) eksplodi de kolero: 他性子暴,一点小事就~。 Li estas kolerema kaj eksplodas de kolero ĉe la plej malgranda bagatelo. / 他有些生气,但当着大家的面没有~。 Li estis kolera, sed li ne montris ĝin en ĉies alesto. / 歇斯底里大~ havi krizon [atakon] de histerio
【乏】 [f á] ①(缺少) manki: 不~其人。 Ne mankas tiaj homoj. / 回天~术 esti nekapabla savi la situacion ②(累) laca: 走~了 laciĝi de marŝado / 人困马~。 Lacaj estas kiel la homoj, tiel ankaŭ iliaj ĉevaloj. ③〈方〉(没力量) malforta; senefika; sterila: ~话 malforta [senefika] parolo / ~地 sterila tero / ~茶叶 tefeĉo / 火~了,该续煤了。 La fajro perdis sian forton; estas necese aldoni karbon. / ~弹 morta kuglo ④〈电〉 varo: 千~ kilovaro
【乏味】 sengusta; seka; seninteresa: ~的语言 sengusta lingvo / 枯燥~的读物 teda leĝĵo / 枯燥~的讲话 seka parolado
【罚】 [f á] puni; sankcii: 挨~ esti punita / 赏~分明 juste rekompenci kaj puni / 罪与~ krimo kaj puno
【罚款】 ①(处以罚金) apliki monpunon al iu; kondaŭmni iun al monpuno; monpuni iun: 违反交通规则要~。 Monpunoj devas esti aplikataj al tiuj, kiuj rompas trafikajn regulojn. ②(罚金) punmono; monpuno
【罚球】 〈体〉(en futbalo) puna kiko*; (en korbopilkado) puna ĵeto
【法】 [f ǎ] ①(法律) leĝo; juro: 守~ observi [respekti] la leĝojn / 犯~ malobservi [malobei] la leĝojn / 不成文~ neskribita juro / 习惯~ kutimjuro / 婚姻~ Geedziĝa Leĝo ②(方法;方式) metodo; rimedo; maniero; procedo: 教学~ instrumetodo / 办~ rimedo / 表达~ esprimmaniero ③(标准;模范) modelo; ekzemplo: 效~ sekvi la ekzemplon de; preni kiel modelon ④(佛教的道理) budhisma doktrino; la darmo ⑤(法术) magiaj artoj: 作~ praktiki magion; sin turni al magiaj artoj
【法办】 puni laŭ la leĝo
【法宝】 ①〈佛教〉 la Sutroj; bonzaj mantelo, almozbovlo, bastono kaj aliaj iloj ②(能制伏妖魔的宝物) magia armilo; talismono: 战胜敌人的~ magia armilo por venki la malamikon / 有人认为金钱是个~。 Iuj opinias, ke mono estas potenca talismano.
【法定】 leĝa; laŭleĝa: 按照~手续办理 fari ion laŭ leĝa prodecuro ◇ ~代理人 leĝa reprezentanto / ~汇率 oficiala valuta kurzo / ~货币 leĝa mono / ~假日 leĝa ferio / ~年龄 laŭleĝa aĝo; majoritato / ~期限 〈法〉 preskripto
【法规】 leĝoj kaj regularoj; statutoj
【法令】 leĝoj kaj dekretoj; dekreto; ordono; edikto: 颁布~ promulgi leĝon; dekreti / 政府~ dekreto de la registaro
【法律】 leĝo; juro: ~面前人人平等。 Ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo. / 制定~ fari [doni] leĝon / 废止~ nuligi leĝon / 解释~ interpreti leĝojn / 负~责任 esti respondeca en juro / ~不追溯既往。 Leĝo pasintaĵon ne tuŝas. ◇ ~保护 leĝa protekto / ~承认 jura rekono / ~地位 leĝa statuso / ~根据 leĝa bazo / ~工作者 juristoj / ~顾问 jura konsilisto / ~规定 leĝaj kondiĉoj / ~手续 leĝa proceduro / ~效力 leĝa efiko [forto] / ~行为 leĝa ago / ~行为能力 leĝa kapableco / ~责任 respondeco antaŭ la leĝo / ~制裁 leĝa sankcio
【法庭】 tribunalo; juĝejo; kortumo: 民事[刑事]~ civila [kriminala] tribunalo / 商业~ komerca tribunalo / 军事~ milita tribunalo
【法网】 la reto de justeco; leĝa reto: 逃不出人民的~ ne povi eskapi el la reto de justeco sternita de la popolo / ~恢恢,疏而不漏。 La reto de justeco havas grandajn maŝojn, sed ĝi lasas neniun kulpulon trairi. 或 La maŝoj de la vasta reto de justeco, kvankam grandaj, lasas eskapi neniun krimulon. 或La muelŝtonoj de Dio muelas malrapide sed fajne.
【法西斯】 faŝismo ◇ ~分子 faŝisto / ~主义 faŝismo
【法院】 juĝejo; tribunalo; kortumo: 地方人民~ loka popola juĝejo / 中级[高级]人民~ meza [pli alta] popola juĝejo / 最高人民~ la Plejsupera Popola Juĝejo
【法治】 regi laŭ la leĝoj

【法制】 leĝsistemo: 健全社会主义~ perfektigi la socialisman leĝsistemon / ~教育 eduko en juro
【法子】 rimedo; metodo; maniero; vojo: 我们得想个~通知他。 Ni devos serĉi rimedon, por sciigi tion al li. / 有什么~呢?世道变了。 Kion fari? La mondo ŝanĝiĝis. / 这个人顽固得很,没有~说服他。 Li estas tiel obstina, ke ekzistas nenia rimedo lin persvadi.
【砝码】 pezilo
【发】 [f à] haroj; kapharoj; hararo: 理~ tondi la kapharojn / 白~ blankaj haroj ——另读 [fā]
【发型】 hararanĝo; tondofasono

【发指】 la haroj hirtiĝas de kolerego [de forta indigno]: 令人~ igi ies harojn hirtiĝi de kolerego [de forta indigno]; meti iun en furiozon
【帆】 [f ān] velo: 张[下]~ hisi [malhisi] la velon / 扬~航行 veladi
【帆布】 veltolo; dika tolo: ~包 sako el dika tolo / ~鞋 ŝuoj el dika tolo
【番】 [f ān] 〈量〉①(表示“倍”、“回”、“次”) -obl-; fojo: 粮食产量翻了一~。 La grena produktokvanto duobliĝis. / 翻两~ (增为四倍) kvarobliĝi / 翻三~ (增为八倍) okobliĝi; (增为三倍) triobliĝi / 三~五次 foj-refoje; denove kaj refoje; ripetade / 经过一~思考 post matura pripensado / 我跟你说这~话,全是为你好。 Ja por via bono mi diras tion ĉi. / 他上上下下打量了我一~。 Li ekzamenis min per la rigardo de la kapo ĝis la piedoj. ②(表示“种”) speco: 洞里别有一~天地。 La kaverno estas tute malsama mondo. / 此园别有一~风味。 Tiu ĉi ĝardeno havas apartan ĉarmon. ③(外国的;外族的) fremda; barbara
【番茄】 〈方〉 tomato ◇ ~酱 tomata saŭco / ~汁 tomata suko
【翻】 [f ān] ①(翻转) turni; renversi: ~地 turni la teron (per ŝpato) / ~篇儿 turni paĝon / ~书 turni la paĝojn de libro / 把书~到第九十二页。 Malfernu la libron ĉe la 92-a paĝo / 碰~墨水瓶 renversi inkujon / 车~了。 La veturilo renversiĝis. ②(翻动物体寻找) serĉfosi; esplorfosi; traserĉi: 他~了所有的抽屉还是找不到那份不见了的文件。 Li traserĉis ĉiujn tirkestojn, sed ne trovis la malaperintan dokumenton. / ~参考书 trafoliumi referencajn librojn ③(越过) transgrimpi: ~过山头 transgrimpi monton / ~墙 transgrimpi muron ④(加倍) obliĝi; multiplikiĝi: 产量~了一番。 La produktokvanto duobliĝis. / 使产量~两番 kvarobligi la produktokvanton ⑤(翻译) traduki: 从世界语~成中文 traduki el Esperanto en la ĉinan lingvon / ~电报 malĉifri [deĉifri] telegramon ⑥〈口〉(翻脸) malpaciĝi; koleriĝi: 他们为了一点小事闹~了。 Ili malpaciĝis pro bagatelo. / 谁把他惹~了? Kiu faris lin tiel kolera?
【翻案】 renversi [nuligi] la verdikton: 被告想~。 La akuzito provas renversi la verdikton. ◇ ~文章 artikolo prezentanta malsamajn opiniojn pri historia evento aŭ persono
【翻版】 nerajtigita represo [reprodukto]; kopio
【翻跟头】 fari transkapiĝon; transkapiĝi: 孩子们在草地上~玩。 La infanoj ludas farante transkapiĝojn sur la gazono. / 翻空心跟头 fari transkapiĝan salton; fari mortosalton; salti transkapiĝe; cirklosalti / 飞机连翻了三个跟头。 La aviadilo lopis tri fojojn.
【翻滚】 ①(波浪滚动) (pp ondoj) ruliĝi: 白浪~。 La ondoj ruliĝas kaj ŝaŭmas. ②(乱翻身;转动) ruliĝadi: 他肚子疼得在床上直~。 Li ruliĝadis [sin tordis] de ventrodoloro en la lito.
【翻江倒海】 reteni riverojn kaj renversi marojn: 以~之势 kun impetego de lavango
【翻来覆去】 ①(翻动身体) sin turnadi; ruliĝadi: 他在床上~睡不着。 Li sin turnadas en sia lito, ne povante endormiĝi. ②(一次又一次) foj-refoje; ree kaj ree; ripetade: 他~重申他的观点。 Li foj-refoje ripetadis sian vidpunkton.
【翻脸】 malpaciĝi; koleriĝi: ~不认人 turni la dorson al amiko / 他们两个翻了脸。 Ili malpaciĝis unu kun la alia. 或 Ili koleriĝis unu kontraŭ la alia. / ~无情 turni la dorson al amiko kaj montri al li nenian indulgon
【翻然】 rapide kaj komplete: ~悔悟 rapide konscii siajn erarojn kaj penti; komplete rompi kun sia pasinteco / ~改图 rapide ŝanĝi siajn planojn
【翻砂】 〈冶〉 fandado; muldado; sablomuldado ◇ ~车间 fandejo; sablomuldejo / ~工 fandisto; sablomuldisto
【翻身】 ①(躺着转动身体) sin turni: 他翻了个身,又睡着了。 Li sin turnis sur sian alian flankon en la lito kaj ree endormiĝis. ②(解放) emancipiĝi; liberiĝi: ~农奴 emancipitaj servutuloj / ~做主人 stariĝi kaj fariĝi mastro de sia sorto
【翻腾】1 〈体〉 faldoplonĝo: 向内~两周半 dorsen- aŭ malantaŭen-faldoplonĝo kun du kaj duona transkapiĝoj / 向前~两周半 antaŭen-faldoplonĝo kun du kaj duona transkapiĝoj
【翻腾】2 ①(上下滚动) kirliĝi; ruliĝi: 波浪~。 La ondoj ruliĝadas. / 许多问题在他脑子里~着。 Mil pensoj svarmas en lia kapo. ②(翻动) serĉfosi; esplorfosi; traserĉi: 几个柜子他都~到了,始终没有找到那件衣服。 Mi traserĉis la ŝrankojn sen trovi tiun veston.
【翻天】 ①(造反) renversi la ĉielon — renversi la registaron ②(吵得很凶) fari teruran bruegon: 孩子们闹~了。 La infanoj faras terurajn bruegojn.
【翻箱倒柜】 traserĉi kestojn kaj ŝrankojn; fari priserĉon ĉie; serĉi en ĉiuj loketoj kaj anguletoj
【翻新】 ①(旧改新) renovigi; reversi: 旧大衣可以~。 La eluzitaj manteloj povas esti reversitaj. ②(变化出新的) renoviĝi: 花样~ malnovaj aferoj en nova aspekto
【翻修】 rekonstrui; ripari: ~老房子 rekonstrui malnovan domon / ~马路 ripari vojon
【翻译】 traduki: 把一篇文章~成世界语 traduki artikolon en Esperanton / 照字面逐字~ laŭvorte traduki / ~电码 malkodi; deĉifri ②(译者) tradukinto; interpretisto: 担【任~ servi kel interpretisto ◇ ~本 traduko / ~片 dublita filmo
【翻阅】 foliumi: ~一本书 foliumi libron / ~目录 konsulti katalogon
【凡】 [f án] ①(平凡) ordinara; banala: 非~ eksterordinara ②(指人世间) la mondo; tiu ĉi mortema mondo: 天仙下~。 Ĉiela belulino descendis sur la teron. ③(凡是;所有) ĉiu; ĉiuj; iu ajn: ~年满十八岁的公民都有选举权与被选举权。 Ĉiu civitano, kiu atingis la aĝon de dek ok jaroj, havas la rajton elekti kaj esti elektita. / ~此种种,不一而足。 Tiaj ekzemploj estas sennombraj. ④〈书〉(总共) sume; entute: 全集~二十卷。 La kolekto konsistas el dudek volumoj. ⑤〈乐〉 noto de la gamo en gongĉepu (工尺谱), respondanta al 4 en la percifera muzika notacio
【凡士林】 vazelino; petrola ĝelo
【凡事】 ĉio; io ajn; ĉiu(j) afero(j): ~多跟群众商量总有好处。 Estas ĉiam utile konsiliĝi kun la amasoj pri ĉio, kion oni intencas fari. / ~应该用脑筋想一想。 Ni devas ĉiam utiligi nian cerbon kaj bone pripensi ĉiun aferon. / ~开头难。 Ĉiu komenco estas malfacila. / ~预则立,不预则废。 En ĉiuj aferoj, prepariteco certigas sukceson, dum neprepariteco kuntrenas malsukceson.
【烦】 [f án] esti ĉagrenita; ĉagreniĝi: 你~什么? Pro kio vi estas tiel ĉagrenita? / 不要~。 Ne ĉagreniĝu. ②(厌烦) esti tedita: 这些话我都听~了。 Jam tedas al mi ĉiam aŭdi tiajn parolojn. ③(又多又乱) multvorta; malkonciza: 要言不~ paroli kun koncizeco ④〈敬〉(烦劳) ĝeni: ~交王先生。 Bonvolu transdoni ĝin al s-ro Wang. / ~李先生转交张先生的一封信 letero adresita al s-ro Zhang zorge de s-ro Li
【烦闷】 esti ĉagrenita; esti en malbona humoro; esti moroza: 你干吗这样~? Kial vi estas tiel ĉagrenita? / 他心里~,一上午都没说话。 Estante en malbona humoro, li silentis en la tuta antaŭtagmezo.
【烦恼】 ĉagreniĝi; fari al si malbonan sangon: 何必为这些小事~? Kial vi faras al vi malbonan sangon pro tiaj bagateloj? / 自寻~ (nenecese) krei [fari] al si ĉagrenon; ĉagreniĝi pro nenio / 我不愿给你添~。 Mi ne volas fari al vi ĉagrenojn.
【烦扰】 ①(搅扰) ĝeni: 我不敢~您。 Mi ne kuraĝas vin ĝeni. ②(心烦) ĉagreniĝi; havi ĉagrenon
【烦琐】 tro komplika; ŝarĝita per bagatelaj detaloj: ~的手续 tro komplikaj formulaĵoj / 作~的考证 fari pedantan laŭtekstan kritikon / 这篇文章写得太~了。 Tiu ĉi artikolo estas tro longa kaj malkonciza.
【烦躁】 agitiĝo; nervozeco: 病人~不安,体温上升。 La agitiĝo de la malsanulo ne kvietiĝas, kaj lia febro altiĝas. / 某些动物~不安,可能是地震的预兆之一。 Se iuj animaloj agitiĝas nenormale, tio povas esti unu el la antaŭsignoj de baldaŭa tertremo.
【繁】 [fán] ①(繁多) multnombra; grandnombra; komplika: ~星满天 steloplena ĉielo / 头绪纷~ havi tro da aferoj por fari / 删~就简 simpligi forstrekante la superfluon; simpligi ion ②(繁殖) reproduktiĝi; multiĝi: 农场自~自养的牲畜 brutoj reproduktiĝantaj kaj bredataj en la agrokulturejo
【繁多】 multnombra; grandnombra; diversa: 品种~ granda diverseco de specoj
【繁华】 prospera; movoplena: 这个城市越来越~了。 Tiu ĉi urbo fariĝas pli kaj pli prospera. / ~的大街 movoplena strato
【繁忙】 multeokupita; okupoplena; laborplena: 工作~ esti multeokupita de sia laboro / ~的收获季节 laborplena rikolta sezono / 交通~的街道 trafikoplena strato
【繁荣】 ①(蓬勃发展的) prospera: ~社会主义文化 prospera socialisma kulturo / ~富强 riĉa, potenca kaj prospera / 经济~。 La ekonomio prosperas. ②(使繁荣) prosperigi: ~经济 prosperigi la ekonomion; akceli la prosperon de la ekonomio / ~文艺创作 akceli la literaturan kaj artan kreadon
【繁体字】 kompleksa [nesimpligita] formo de ĉina ideografiaĵo
【繁杂】 multaj kaj diversaj: ~的日常事务 multaj kaj diversaj ĉiutagaj taskoj
【繁殖】 reproduktiĝi: 牲畜~ reproduktiĝo de brutoj / 靠种子~的植物 plantoj, kiuj reproduktiĝas per siaj semoj ◇ ~力 reprodukta kapablo; fekundeco / ~率 elcentaĵo de reproduktiĝo
【繁重】 peza; peniga: ~的劳动 peniga laboro / 他工作过于~。 Li estas superŝarĝita per laboro. / 课程不宜~。 Estas ne konvene troŝarĝi la lernejajn programojn. / 任务~。 La taskoj estas pezaj.
【反】 [fǎn] ①(转换;反过来) turni; returni; inversigi: 易如~掌 tiel facile, kiel turni la manon / 情况~过来了。 La situacio estas returnita. / ~攻为守 pasi de defensivo al ofensivo / ~败为胜 turni la malvenkon en venkon ②(颠倒的;方向相反的) kontraŭa; mala; inversa: 适得其~ esti rekte kontraŭa al tio, kion oni deziras / 他把毛背心穿~了。 Li surmetis sian trikotan veŝton kun la interna flanko eksteren. / ~绑着手 kun la brakoj ligitaj post la dorso / ~背着手 kun la manoj post la dorso ③(背叛) ribeli: ~朝廷 ribeli kontraŭ la imperia registaro / 官逼民~。 La subpremo de la registaro puŝas la popolon al ribelo. ④(反对) kontraŭstari; batali kontraŭ: ~霸权主义 kontraŭstari al hegemoniismo / ~法西斯斗争 batalo kontraŭ faŝismo; kontraŭfaŝisma batalo ⑤(与之相背的) kontraŭ-; anti-: ~提案[建议] kontraŭpropono / ~粒子 antikorpusklo / ~间谍活动 kontraŭspionado
【反比】 ①(两事物间相反的变化关系) inversa rilato; inversa proporcio: 与…成~ esti en inversa proporcio kun … ②同“反比例”
【反驳】 refuti; kontraŭdiri; kontraŭparoli; kontraŭargumenti; obĵeti: 作出强有力的~ refuti per konvinkaj argumentoj / ~对方的指责 refuti la akuzojn de la alia partio

【反常】 nenormala; anormala; escepta; kontraŭkutima; kontraŭnatura: 最近天气有点~。 La vetero estas iom nenormala ĉi tiujn tagojn. / 他昨天的表现有点儿~。 Lia hieraŭa konduto estis iom stranga.
【反倒】 kontraŭe; male; anstataŭe: 风不但没停,~更大了。 Anstataŭ ĉesi, la vento blovas pli forte.
【反动】 ①(思想、行为反动) reakcia: ~势力 reakciaj fortoj / ~思想 reakcia ideo ②(反作用) reakcio; reago: 对科学的~ reakcio kontraŭ scienco / 他弃家出走,是对封建婚姻制度的~。 Lia fuĝo el lia hejmo estis reago kontraŭ la feŭda geedziĝa reĝimo ◇ ~分子 reakciulo / ~会道门 reakciaj sekretaj societoj / ~派 reakciuloj
【反对】 kontraŭstari; kontraŭbatali; kontraŭi; oponi; opozicii; protesti kontraŭ: ~种族歧视 kontraŭstari al rasa diskriminacio / ~官僚主义 kontraŭbatali burokratismon / ~贪污浪废 batali kontraŭ malversacio kaj malŝparado / 我~这个建议。 Mi oponas al [kontraŭ] tiu ĉi propono. / 我是~这种做法的。 Mi estas kontraŭ tiu ĉi farmaniero. / 决议以十二票赞成,三票~通过。 La rezolucio estis adoptita per 12 voĉoj kontraŭ 3. ◇ ~党 opozicia partio; la Opozicio / ~派 opozicia frakcio / ~票 negativa [maljesa] voĉo; voĉo kontraŭ
【反而】 〈连〉 kontraŭe; male; anstataŭe: 困难吓不倒我们,~给我们增添了勇气。 Anstataŭ nin timigi, la malfacilaĵoj faras nin pli kuraĝaj. 或 Ni ne estis timigitaj de la malfacilaĵoj. Kontraŭe, ili inspiris al ni pli da kuraĝo.
【反复】 ①(多次重复) multfoje; plurfoje; foj-refoje; ripetade: ~解释 plurfoje klarigi / ~思考 foj-refoje pripensi / 这个计划是经过~讨论产生的。 La plano naskiĝis el ripetadaj diskutoj. ②(翻悔) repreni sian antaŭan parolon: 我是决不会~的。 Mi neniam reprenos mian vorton. ③(复发) remalsaniĝo; recidivo: 你的病虽然好了,可要防止~。 Kvankam vi resaniĝis, tamen vi devas gardi vin kontraŭ recidivo.
【反复无常】 esti nekonstanta [ŝanĝiĝema]; ŝanĝiĝi kiel kameleono; konduti kapriceme; kaprici: 这个人~,很不可靠。 Tiu ĉi homo estas nekonstanta [ĉiam kapricas]; li estas tre nefidinda.
【反感】 antipatio; malsimpatio; malinklino; abomeno; naŭzo: 我对这个人有~。 Tiu ĉi homo estas antipatia al mi. 或 Mi havas antipation kontraŭ tiu ĉi persono. / 这样的伪善者只能引起别人的~。 Tia hipokritulo inspiras nur abomenon [naŭzon]. / 我对他的话很~。 Tio, kion li diris, min naŭzas.
【反戈一击】 turni sian armilon kontraŭ iu kaj fari baton al li — sin turni kontraŭ sia propra partio [kontraŭ tiuj, kiuj lin misgvidis]
【反攻】 kontraŭatako; kontraŭofensivo: 发起~ lanĉi kontraŭatakon / 转入~ pasi al la kontraŭatako [al la kontraŭofensivo]
【反躬自问】 demandi sian konsciencon; ekzameni sian konsciencon
【反话】 ironia diro; ironio: 当他说他对我的工作很满意的时候,我明白那是一句~。 Kiam li diris, ke li estas kontenta pri mia laboro, mi bone komprenis, ke tio estas nur ironio.
【反悔】 repreni sian promeson [antaŭan parolon]: 一言为定,决不~。 Mi donas al vi mian vorton kaj mi neniam reprenos ĝin. 或 Kio estas dirita, estas dirita.
【反击】 kontraŭataki; rebati: ~敌人 rebati la malamikon / 自卫~ kontraŭatako en sindefendo / 对挑衅给予有力的~ respondi provokon per forta rebato
【反抗】 rezisti al; ribeli: ~侵略者 rezisti al agreso / ~精神 ribela spirito / 哪里有压迫,哪里就有~。 Kie estas subpremi, tie estas rezisto.
【反面】 ①(背面) reverso; interna flanko; dorsflanko; kontraŭo: 纪念章的正面和反面 la averso kaj la reverso de medalo / 一张纸的~ la reverso de paperfolio / 这件毛衣两面可以换着穿,没有什么正面~。 Tiu ĉi trikotjako estas reversebla: ĝi havas nek eksteran flankon, nek internan. / 请在~签字。 Bonvolu subskribi sur ĝia dorsflanko. / 事情正向它的~转化。 La afero transformiĝas en sian kontraŭon [malon]. ②(消极的一面) negativa flanko: ~的教训 leciono lernita el negativa sperto ◇ ~教材 negativa ekzemplo, kiu povas servi kiel leciono; malbona sperto, kiu instruas al ni, kion ni ne devas fari / ~教员 instruisto per negativa ekzemplo / ~角色 negativa rolo / ~人物 negativa persono [heroo] (en literatura verko); negativa rolo
【反扑】 fari kontraŭatakon post malvenko: 敌人猖狂地~过来。 La malamiko faris furiozan kontraŭatakon al ni. / 打退敌人一次又一次的~ repuŝi foj-rejojajn kontraŭatakojn de la malamiko
【反其道而行之】 agi en diametre kontraŭa maniero; sekvi kontraŭan vojon; fari ĝuste la malon
【反切】 〈语〉 indikado de la prononco de ĉina ideografiaĵo per du aliaj, el kiuj unu donas la konsonanton kaj la alia la vokalon
【反射】 ①〈生〉 reflekso: 条件[非条件]~ kondiĉita [nekondiĉita] reflekso ②〈物〉 reflekti; resendi: 镜子能~光。 La speguloj reflektas la lumradiojn. ◇ ~比 〈物〉 reflektanco / ~测云器 reflekta nefoskopo / ~弧 〈生理〉 reflekta arko / ~计 reflektometro / ~角 reflekta angulo / ~镜 reflektoro / ~炉 reflekta forno / ~望远镜 reflekta teleskopo
【反问】 ①(反诘) respondi demandon per demando ②〈语〉 retorika demando
【反向】 kontraŭa direkto; inversa direkto ◇ ~电流 inversa kurento / ~卫星 retroira satelito
【反省】 memekzameno; introspekto: 你应该好好~。 Vi devus fari al vi memekzamenon.
【反应】 ①〈物〉 reakcio: 核~ nuklea reakcio ②〈化〉 reakcio; reago: 化学~ kemia reakcio / 连锁~ ĉenreakcio / 碱性~ alkala reago / 还原~ redukto-reago ③〈医〉 reago: 过敏~ alergia reago / 阳性[阴性]~ pozitiva [negativa] reago / 你打了针以后有~吗? Ĉu vi reagis post la injekto? ④(反响) reago; resono; respondo: 作出~ fari respondon / 这位青年科学家的研究报告在科学界引起了强烈的~。 La referaĵo de tiu ĉi juna sciensisto elvokis fortajn resonojn en la sciencaj rondoj. / 他的演说得到的~很好。 Lia parolado provokis favorajn reagojn. ◇ ~本领 〈物〉 reakciokapablo / ~堆 reaktoro; atompilo / ~塔 reakcia turo / ~物 reakciilo
【反映】 ①(反照) reflekti; speguli; esprimi; manifesti: 文化是一定社会的政治和经济的~。 La kulturo estas la reflekto [speguliĝo] de la politiko kaj ekonomio de difinita socio. / 这封信~广大读者的愿望。 Tiu ĉi letero reflektas [spegulas, esprimas] la aspiron de la vasta legantaro. / 政治思想上的封建余毒是一定要~出来的。 Nepre manifestiĝos la feŭdaj restaĵoj sur la politika kaj ideologia kampoj. / 这个决定~了人民的根本利益。 Tiu ĉi decido prezentas la fundamentajn interesojn de la popolo. ②(向上报告) raporti; konigi ion (al superulo): 向上级~ raporti al la pli alta nivelo / 我们已经向领导~了这些意见。 Ni jam konigis tiujn ĉi opiniojn al la gvidantoj. / 我将经常向您~进度。 Mi konstante informos vin pri la farita progreso.
【反正】1 transiri de la malamika flanko al ni
【反正】2〈副〉 ĉiaokaze; kiel [kio] ajn; tute egale; malgraŭ ĉio: 不管怎么样,~工作不能停。 Kio ajn okazos, la laboro devos daŭri. / 无论你怎么说,~我不答应。 Kion ajn vi diras, mi ne konsentos. / 不管他妈妈怎么说服他,他~不去。 Kiel ajn lia patrino lin persvadis, li ne volis iri. / 老王来不来还没决定,~小张一定来。 Lao Wang ankoraŭ ne decidiĝis ĉu veni aŭ ne; ĉiuokaze Xiao Zhang venos. / ~得去一个人,就让我去吧。 Ĉar ĉiaokaze iu devas iri, do lasu min iri. / ~我不喜欢它。 Ĉiaokaze mi ne ŝatas ĝin. / 他来不来,对我~都一样。 Ĉu ŝi venos, ĉu ŝi ne venos, estas tute egale por mi. / ~事实总是事实。 Malgraŭ ĉio, la fakto estas fakto. / 他们家一个弹钢琴的,一个拉小提琴的,一个唱歌的,~都是搞音乐的。 En ilia familio unu ludas pianon, alia ludas violonon kaj la tria estas kantisto; mallonge, ili ĉiuj estas muzikistoj.
【反证】 kontraŭprovo; kontraŭargumento; 〈法〉 negativa pruvo
【反之】 inverse; kontraŭe; male; alie; dum: 农业发展了,可以促进工业的发展;~,工业发展了,又可以促进农业的发展。 Kiam la agrikulturo estas disvolvita, ĝi akcelos la disvolviĝon de la industrio, kaj inverse. / ~亦然 kaj inverse / 如果我们依靠群众,定能战胜一切困难,~则将一事无成。 Apogante nin sur la amasoj, ni certe venkos ĉiujn malfacilaĵojn, alie ni atingos nenion. / 谁把人民的利益放在心中,人民就欢迎他;~,谁只为自己打算,人民就不欢迎他。 Tiuj, kiuj havas la bonon de la popolo en la koro, estas popularaj, dum tiuj, kiuj pensas nur pri si mem, estas nepopularaj.
【反作用】 reago: 上层建筑对经济基础的~ la reago de la superstrukturo sur la ekonomian bazon / 容器的内壁对液体起~。 La parietoj de vazo reagas sur la likvaĵon, kiu ilin premas.
【反作用力】 〈物〉 reaganta forto; reakcio: 作用力和~大小相等,方向相反。 La ago kaj la reakcio estas egalaj kaj malaj.
【返】 [fǎn] reveni; reiri; iri returne: ~京 reveni al Pekino / 流连忘~ plu restadi en agrabla loko sen pensi pri reveno hejmen / 一去不复~ foriri kaj neniam reveni; foriri por ĉiam
【返航】 (pp ŝipo) reveturi al la haveno; (pp aviadilo) reflugi al la bazo: 在~途中 dum la reveturado al la haveno; dum la reflugado al la bazo
【返回】 reveni; reiri; irireturne: ~原地 reiri al sia deirpunkto / ~港口 reveni al la haveno / 使人造地球卫星~地面 rericevi artefaritan tersateliton
【返青】 〈农〉 reverdiĝi: 漫长的冬天过去了,小麦~了。 Post longa vintro la tritiko reverdiĝis.
【犯】 [fàn] ①(违犯) malobei; malobservi: ~纪律 malobservi la disciplinon / ~校规 malobei [rompi] lernejan regulon ②(侵犯) ataki; invadi: 人不~我,我不~人。 Ni ne atakos, krom se ni estos atakita. / ~众怒 provoki la koleron de la publiko; inciti abelujon ③(罪犯) krimulo; deliktulo: 初~ unuafoja deliktulo / 主~ ĉefkrimulo / 战~ militkrimulo ④(发作;发生) suferi atakon [havi krizon] (de malsano); fari: 心脏病又~了 ree suferi atakon de kormalsano / ~脾气 koleriĝi / ~错误 fari [kulpi] eraron
【犯病】 suferi atakon de sia malnova malsano; remalsaniĝi; havi remalsaniĝon: 她又~了。 Ŝi remalsaniĝis. / 这孩子三天两头~。 Tiu ĉi infano tre ofte malsaniĝas [estas malsanema].
【犯不着】 ne penvalori; ne esti peninde: 这种固执的人,~和他争论。 Ne penvaloras disputi kun tia obstinulo. / 这点小事,~生气。 Ne estas inde koleriĝi pro tia bagatelo.

【犯法】 malobei [malobservi] la leĝon; rompi la leĝon; agi kontraŭleĝe: 重婚是~的。 Bigamio estas kontraŭ la leĝo.
【犯规】 ①(违犯规则) malobei [malobservi] la regulon ②〈体〉 faŭlo: 技术~ teknika faŭlo / 侵人~ persona faŭlo / 三号队员已经犯了四次规。 Ludanto n-ro 3 jam faŭlis kvar fojojn en la matĉo.
【犯人】 krimulo; kulpulo; deliktulo; malliberulo; perpetrinto*
【犯罪】 fari [plenumi] krimon; krimi; perpetri*: 浪费粮食简直是~。 Malŝpari grenon estas ja krimo. ◇ ~分子 (重的) krimulo; (轻的) deliktulo / ~嫌疑人 krimsuspektato / ~现场 la loko [la scenejo] de la krimo / ~心理学 kriminala psikologio / ~行为 krima ago
【泛】 [fàn] ①(漂浮) flosi: ~舟西湖 promeni per kanoto sur la Okcidanta Lago ②(透出) fariĝi videbla; eliĝi: 她面颊上~出红晕。 Ŝiaj vangoj kovriĝis per ruĝeto. / 他嘴边~起一丝微笑。 Sur liaj lipoj ludis facila rideto. / 从厨房里~出阵阵香味。 Agrablaj odoroj blovetas el la kuirejo. ③(泛滥) inundi: 黄~区 regionoj antaŭe inunditaj de la Flava Rivero ④(全) tut-; pan-*: ~阿拉伯主义 tutarabismo; panarabismo / ~太平洋会议 tutpacifika [panpacifika] konferenco
【泛泛】 supraĵa; malprofunda; maldetala: 他只是~地说一说。 Li nur supraĵe tuŝis la temon. / ~而谈 paroli en ĝeneralj trajtoj / ~之交 simpla [neintima] konato; iu, kiu oni nur iom konas
【泛滥】 ①(水溢出) superbordiĝi; superakvi; inundi: 河水~。 La rivero superbordiĝis. / 江水~到平原上。 La rivero inundis la ebenaĵon. ②(充斥) inundi; invadi: 解放前我国市场上洋货~。 Antaŭ la Liberiĝo la ĉinaj vendejoj estis inunditaj per alilandaj produktoj. ③(蔓延) senbride disvastiĝi: 决不能让错误思想到处~。 Eraraj ideoj neniam estas permesataj senbride disvastiĝi ĉie.
【泛指】 doni ĝeneralan indikon; esti uzata en ĝenerala senco: 他的发言~一般情况,不是针对某一个人的。 Li parolis pri homoj en ĝeneraleco sen fari aludon pri iu en aparteco.
【饭】 [fàn] ①(煮熟的谷类食品) kuirita [manĝpretigita] rizo aŭ alia greno: 米~ (manĝpretigita) rizo / 小米~ kuirita [manĝpretigita] milio ②(食品通称) manĝo: 做~ prepari manĝon; fari kuiradon / 请朋友吃~ inviti amikojn al manĝo / 一天吃三顿~ preni tri manĝojn en tago
【饭菜】 ①(饭食) manĝo; nutraĵo: ~可口,服务周到 bongusta nutraĵo kaj bona servado ②(下饭的菜) pladoj, kiujn oni manĝas kun rizo, manto-ojn (馒头) ktp
【饭店】 ①(大旅馆) granda [luksa] hotelo: 北京~ Pekina Hotelo ②〈方〉(饭馆) restoracio
【饭量】 apetito: ~很大 havi grandegan apetiton; esti granda manĝanto / 她的~比你小多了。 Ŝi manĝas multe malpli ol vi.
【饭厅】 manĝoĉambrego
【饭碗】 ①(盛饭的碗) rizobovlo; manĝovazo②〈旧〉(职业) okupo; laboro; vivpano: 丢~ perdi sian okupon [laboron]; esti en senlaboreco / 找~ serĉi okupon [laboron]
【范畴】 kategorio: 抽象~ abstrakta kategorio / 一种语言的语法~ la gramatikaj kategorioj de lingvo
【范例】 ekzemplo; modelo: 现实主义与浪漫主义相结合的光辉~ brila ekzemplo de kombinado de la realismo kaj romantikismo

【范围】 limoj; kampo; tereno; regiono; sfero; kadro; amplekso; skalo; orbito; zono: 在法律许可~内 interne de la limoj permesitaj de la leĝo / 这个问题不属于我们研究的~。 Tiu ĉi demando estas ekster la amplekso de nia esploro. / 势力~ sfero de influo / 活动~ sfero [kampo] de agado; agsfero / 在协定规定的~内 en la kadro de la interkonsento / 在全国[全世界]~内 en la tutlanda [tutmonda] skalo / 在可能~内 en la mezuro de la ebleco
【贩】 [fàn] ①(买货) (pp komercisto) aĉeti por revendi kun profito: ~牲口 aĉeti por revendo brutojn; komerci per brutoj / ~贱卖贵 aĉeti malkare kaj revendi kare ②(商贩) etkomercisto: 小~ kolportisto; foirvendisto
【贩卖】 fari la komercon de; kolporti: 他以前是~布匹的。 Li estis foira ŝtofkomercisto. / ~腐朽思想 kolporti dekadencajn ideojn / ~人口 fari la negocon de homoj; komerci per homoj
【贩运】 transporti komercaĵojn por vendado: 解放前他靠~食盐过日子。 Antaŭ la Liberiĝo li sin vivtenis per transportado kaj vendado de salo. / 在广州和东北之间搞长途~ transporti komercaĵojn por vendo inter Guangzhou kaj la Nordoriento
【方】 [fāng] ①(方形) kvadrata: ~桌 kvadrata tablo ②〈数〉(乘方) potenco: a的x次~ la potenco de a per x; a en la x-a potenco; la x-a potenco de a / 二的三次~是八。 La tria potenco de du estas ok. ③〈量〉(指方形物) (uzata por kvadrataj objektoj): 三~图章 tri sigeliloj / 一~手帕 unu naztuko ④〈量〉(mallongigo de 平方米 aŭ 立方米): 铺地板十五~ meti dek kvin kvadratajn metrojn da pargeto / 一百~木材 cent kubaj metroj da ligno ⑤(方向) direkto: 东~ oriento / 前~ fronto / 四面八~ en ĉiuj direktoj ⑥(方面) flanko; partio: 我~ nia flanko [partio] / 双~ la du partioj / 对~ la kontraŭa [alia] partio ⑦(地方) loko: 从远~来 veni de malproksime ⑧(方法) metodo; rimedo: 千~百计 per ĉiaj rimedoj; per ĉiu ebla rimedo; ĉiel / 教育有~ apliki efikan instrumetodon; esti bona pedagogo ⑨〈副〉〈书〉(正在;正当) ĝuste en tiu momento; ĝuste kiam: 血气~刚 esti en floranta juneco ⑩〈副〉〈书〉(方才) ĵus; nur: 如梦~醒 kiel ĵus vekiĝinta el sonĝo / 年~二十 havi nur dudek jarojn
【方案】 projekto; plano; programo: 提出初步~ proponi preparan planon / 汉语拼音~ projekto de fonetika transskribo de la ĉinaj ideografiaĵoj
【方便】 ①(便利) oportuna; prokatika; facila: 这里到市中心交通~吗? Ĉu estas oportunaj transportrimedoj por veturi de ĉi tie al la urbocentro? / 这工具用起来很~。 Tiu ĉi ilo estas tre praktika. / 什么时候~,什么时候来。 Venu tiam, kiam por vi estos oportune. / 这儿说话不~。 Ĉi tie ne estas oportuna loko por la konversacio. / 把困难留给自己,把~让给别人 preni sur sin la malfacilaĵojn kaj fari aferojn facilaj por aliaj / 为了叙述~起见 por la oportuneco de la rakontado / 就行个~吧! Faru al mi tiun ĉi favoron. ②(使便利) fari aferojn oportunaj por iu; plifaciligi: ~群众 fari aferojn oportunaj por la popolo / ~居民生活 plifaciligi la vivon de la loĝantoj ③〈婉〉〈口〉(上厕所) iri al la necesejo ④〈婉〉(有富余的钱) havi disponeblan monon: 手头不~ ne havi disponeblan monon ◇ ~面 tujmanĝeblaj nudeloj [vermiĉeloj, spagetoj] / ~食品 tujmanĝebla nutraĵo; oportuna manĝaĵo
【方才】 ①(刚才) ĵus; antaŭ momento: ~的情形,他都知道了。 Li scias ĉion, kio ĵus okazis. / ~我到他家去了。 Mi ĵus iris al lia hejmo. / 他~还在这儿。 Li estis ĉi tie antaŭ momento. ②(才) nur: 等到天黑,他~回来。 Li revenis nur post la mallumiĝo.
【方程】 〈数〉 ekvacio: 一元二次~ kvadrata ekvacio kun unu nekonato / 三次~ kuba ekvacio / 高次~ ekvacio de pli alta grado / n次~ ekvacio de no-a grado / 线性~ linia ekvacio / 微分~ diferenciala ekvacio / ~的左[右]边 la unua [dua] membro de la ekvacio / 等价~ ekvivalentaj ekvacioj / 把~简化成 redukti la ekvacion al / 解~ solvi ekvacion / 立~ fari ekvacion
【方法】 metodo; rimedo; maniero; procedo: 工作~ labormetodo / 思想~ pensmaniero / 用各种~ per ĉiaj rimedoj; ĉiel
【方面】 rilato; aspekto; flanko; kampo: 在这~ en tiu ĉi rilato; ĉi-rilate / 在工业、商业、财政~ sur la kampoj de industrio, komerco kaj financo / 在意识形态~ sur la ideologia kampo / 站在我们这~ stari sur nia flanko; esti ĉe nia flanko / 考虑各~的意见 konsideri opiniojn venintajn de diversaj flankoj / 看问题要从各~来看,不能只看一个~。 Oni devas ekzameni problemon sub ĉiuj ĝiaj aspektoj, kaj ne sub unu sola. / 矛盾的主要~ la ĉefa aspekto de kontraŭdiro / 世界语在物质~和精神~都不是任何人的私有物。 Esperanto estas nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.
【方式】 maniero; formo; rimedo: 生活~ vivmaniero / 生产~ maniero de produktado / 斗争~ formo de batalo / 做工作要注意工作~。 Farante nian laboron, ni devas doni atenton al la farmaniero. / 按中国人的~ en la maniero de ĉinoj / 语言是一种表达思想的~。 La lingvo estas rimedo por esprimado de pensoj.
【方位】 ①(方向) punktoj de la kompaskarto: 东、南、西、北为四个基本~。 Nordo, sudo, oriento kaj okcidento estas la kvar kardinalaj punktoj [kvar ĉefpunktoj]. ②(方向和位置) direkto kaj pozicio: 确定船只的~ determini la pozicion de ŝipo (sur maro); lokalizi ŝipon ◇ ~词 〈语〉 substantivo de lokalizo; vorto de situo / ~角 〈天〉 azimuta angulo; azimuto / ~罗盘 azimuta kompaso / ~天文学 pozicia astronomio / ~物 〈军〉 topografia signilo
【方向】1 direkto: 顺[逆]时针~ en la direkto [en la kontraŭa direkto] de la horloĝaj montriloj / 指明~ montri direkton / 迷失~ perdi la orientiĝon / 他朝学校的~走了。 Li iris en la direkto de la lernejo. / 开往北京~的火车 trajno en direkto de Pekino ◇ ~舵 direkterono (de aviadilo) / ~盘 direktilrado; stirrado
【方向】2 〈方〉 situacio; cirkonstancoj; tendenco de eventoj: 看~行事 agi laŭ la cirkonstancoj
【方言】 〈语〉 dialekto ◇ ~学 〈语〉 dialektologio

【方圆】 ①(周围长度) perimetro: 那个湖~一百公里。 La perimetro de tiu lago estas cent kilometroj. ②(周围) ĉirkaŭaĵo; najbaraĵo: ~左近的人,他都认识。 Li konas ĉiujn en la najbaraĵo.
【方针】 politiko; gvida principo: 基本~ fundamenta politiko / ~政策 gvidaj principoj kaj politikoj / 百花齐放的~ la principo “ke disfloru cent floroj” / 文艺~ gvidaj principoj por literaturo kaj arto / 作战~ direktivoj por la militaj operacoj
【芳】 [fāng] ①(香) bonodora; parfumita; aroma: ~草 aroma herbo ②(好的) bona (nomo aŭ reputacio); virta: 流~百世 ĝui senmortan bonan reputacion; lasi bonan nomon al la posteŭlaro
【芳香】 (precipe pro floroj kaj plantoj) bonodora; aroma ◇ ~剂 aroma drogo / ~族 〈化〉 aromata serio
【防】 [fáng] ①(防备) preventi; sin antaŭgardi kontraŭ: 治病不如~。 Pli bone estas preventi ol kuraci. / 以~万一 por eviti ĉian eventualon / ~霜冻 protekti plantojn kontraŭ severa frosto ②(防守) defendi: 国~ nacia defendo ③(堤) digo
【防备】 sin antaŭgardi kontraŭ; antaŭzorgi: 采取措施~发生事故 preni antaŭzorgojn kontraŭ akcidentoj / ~敌人的突然袭击 esti preparita por surprizaj atakoj de la malamiko
【防毒】 protekti (homojn aŭ animalojn) kontraŭ venena gaso: ~面具 kontraŭgasa masko; gasmasko
【防范】 sin antaŭgardi kontraŭ; antaŭzorgi; esti viglatenta: 严加~ preni severajn antaŭzorgojn
【防腐】 kontraŭsepsa; antisepsa; kontraŭputra ◇ ~剂 antisepsaĵo
【防腐蚀】 ①(防止腐蚀) kontraŭkoroda; korodimuna ②(防止腐化) gardi sin kontraŭ korupto: ~,永不沾 batali kontraŭ koroda influo [kontraŭ korupto] kaj resti ĉiam honesta
【防洪】 batalo [protekto] kontraŭ inundo: ~措施 kontraŭinundaj antaŭrimedoj / 当前最紧迫的问题是~。 La nuna plej urĝa problemo estas regi la inundon. ◇ ~坝 kontraŭinunda digo
【防护】 protekti; ŝirmi: 人体~ fizika protektado ◇ ~堤 protekta digo / ~服 protekta vesto / ~林 ŝirma forsto [arbaro] / ~林带 ŝirma forstozono / ~涂层 protekta farbotavolo
【防火】 ①(防火灾) preni antaŭzorgojn kontraŭ brulego; preni antaŭrimedojn kontraŭ incendio ②(耐火) fajrorezista; brulimuna ◇ ~隔离线 〈林〉 kontraŭfajra apartiga pado / ~墙 brulimuna vando [muro]; 〈计〉 barilo
【防空】 defendo kontraŭ aeratako [aviadiloj]; aerdefendo ◇ ~部队 aerdefendaj trupoj / ~壕 kontraŭaerataka fosaĵo [ŝirmejo] / ~警报 kontraŭaerataka alarmo / ~演习 manovro de kontraŭaerataka defeno
【防空洞】 ①(躲避空袭用) kontraŭaerataka tunelo [ŝirmejo]; bunkro ②(隐藏处) ŝirmejo [kaŝejo] por malbonfarantoj
【防涝】 preni antaŭzorgojn [antaŭrimedojn] kontraŭ akvostagna inundo
【防守】 ①(守卫) defendi; gardi: ~阵地 defendi pozicion ②〈体〉 defendo: 人盯人~ hom-al-homa defendo
【防水】 akvimuna; nesorbema ◇ ~表 akvimuna brakhorloĝo / ~布 akvimuna tolo / ~层 〈建〉 akvimuna tavolo / ~水泥 nesorbema cemento
【防微杜渐】 detrui malbonon antaŭ ol ĝi fariĝas perceptebla [minacanta]; detrui malbonon ĉe ĝia ekĝermo
【防卫】 defendi: ~能力 defendkapablo
【防线】 defendlinio
【防汛】 protekto [defendo, batalo] kontraŭ inundo: 组成一支~大军 formi armeon da kontraŭinunda batalantoj
【防疫】 preventado de la epidemioj ◇ ~线 sanitara kordono / ~站 kontraŭepidemia stacio / ~针 profilaktika inokulo
【防御】 defendo; defensivo: 积极[消极]~ aktiva [pasiva] defendo / 由~转入反攻 pasi de defensivo al ofensivo / 处于~地位 esti en la defensivo ◇ ~部队 defendaj trupoj / ~部署 defensiva dispozicio / ~工事 defendaj fortikaĵoj / ~战 defensiva milito / ~阵地 defenda pozicio / ~正面 fronto de defendo
【防震】 ①(预防地震) preni antaŭzorgojn kontraŭ tertremoj; preni kontraŭsismajn antaŭrimedojn ②(防震动) kontraŭskua: ~表 kontraŭskua brakhorloĝo
【防止】 sin antaŭgardi kontraŭ; sin gardi de; antaŭmalhelpi; antaŭĉesigi; eviti: ~煤气中毒 sin antaŭgardi kontraŭ gasveneniĝo / ~浪费人力 eviti malŝparon de homforto / ~工伤事故 preni antaŭzorgojn kontraŭ la laborakcidentoj / 加高堤坝以~河水泛滥 plialtigi digon por malhelpi la superbordiĝon de la rivero / ~重复错误 eviti la ripetiĝon de eraro; sin gardi de ripetiĝo de eraro / ~外国侵略的危险 sin antaŭgardi kontraŭ la danĝero de fremdlanda invado / ~骄傲自满 sin gardi de malmodesteco kaj memkontenteco / ~蝗虫侵害农作物 antaŭmalhelpi la invadon de la agrokulturaj plantoj fare de lokustoj
【防治】 preventado kaj kuracado: ~血吸虫病 la preventado kaj kuracado de skistosomozo
【妨】 [fáng] ①(妨碍) ĝeni; malhelpi ②(妨害) (uzata en demando aŭ kun negacio) malutilo: 试试何~? Kia malutilo do estus en ioma provo? 或 Kial ne fari ioman provon? / 我看给他说了也无~。 Laŭ mi estas ne malutile diri tion al li. / 不~早点动身。 Ne estus malutile ekiri plu frue.
【妨碍】 ĝeni; malhelpi; fari [meti] obstaklon al; bari; obstrukci; malutili al: 抽烟~你吗? Ĉu la fumado vin ĝenas? / ~交通 obstrukci la trafikon / 噪音~他睡觉。 La bruo malhelpas lin endormiĝi. / ~视线 bari la vidon / ~生产力的发展 fari obstaklon al la disvolviĝo de la produktaj fortoj / 这不应该~我们两国之间良好关系的加强。 Tio ne devos esti obstaklon al la plifortiĝo de la bonaj rilatoj inter niaj du landoj. / 这可能~我们计划的实现。 Tio riskas malutili al niaj projetoj.
【妨害】 malutili al; alporti malutilon al; malhelpi; difekti: ~健康 malutili al la sano; difekti la sanon / ~新老干部的合作 malhelpi la kunlaboron inter la novaj kaj malnovaj kadroj / ~集体利益 alporti malutilon al la kolektivaj interesoj / 妨害治安 atenci la publikan sekurecon
【房】 [fáng] ①(房子) domo: 砖~ domo el brikoj; brika domo / 平~ unuetaĝa domo / 楼~ multetaĝa domo; etaĝa domo / 草~ kabano kun pajlotegmento ②(房间) ĉambro: 卧~ dormoĉambro / 书~ kabineto / 三间~ tri ĉambroj / 两~一厅 du dormoĉmbroj kaj unu vivoĉambro ③(结构像房子的东西) domosimila strukturo: 蜂~ abelujo / 莲~ receptaklo de la lotusaj grajnoj ④(家族的一支) branĉo de granda familio: 长~ la plej aĝa branĉo / 远~亲戚 malproksima parenco ⑤(店铺) butiko; vendejo: 药~ apoteko ⑥(二十八宿之一) la 4-a el la 28 konstelacioj, en kiujn la ĉiela sfero estis dividita en la antikva ĉina astronomio ⑦同“坊”
【房东】 la posedanto kaj luiganto de domo [de ĉambro]; ludomposedanto
【房间】 ĉambro: 有空~吗? Ĉu vi havas liberan [disponeblan] ĉambron? / 单人[双人]~ ĉambro kun unu lito [kun du litoj] / 预订~ rezervi [mendi] ĉambron en hotelo / 每层有两套~。 En ĉiu etaĝo estas du apartamentoj.
【房屋】 domoj; konstruaĵoj
【房子】 domo; konstruaĵo; loĝejo: 我们住在盖了五十年的老~里。 Ni loĝas en malnova domo de kvindek jaroj. / 近年来这一带盖了不少~。 En tiuj ĉi lastaj jaroj multaj novaj konstruaĵoj aperis en tiu ĉi kvartalo. / 我们找~找了两个月了。 Ni serĉas loĝejon jam du monatojn.
【房租】 domlupago; lupago por loĝejo; luprezo por ĉambro(j)
【访】 [fǎng] ①(访问) viziti; fari viziton al iu: ~友 fari viziton al amiko ②(访查) enketi [fari enketon] pri; fari esplorojn pri
【访问】 viziti; fari viziton al iu; intervjui: ~朋友 iri viziti amikon / ~北京 viziti Pekinon / 礼节性~ ceremonia vizito / 正式~ formala [oficiala] vizito / 友好~ amika vizito / 私人~ privata vizito / 记者~了那位知名科学家。 Raportisto intervjuis tiun fame konatan scienciston. / 进行~演出 fari turneon ◇ ~教授 vizitanta profesoro / ~学者 vizitanta instruitulo
【仿】 [fǎng] ①(仿效) imiti; kopii: ~宋人笔意 imiti la stilon de la pentristoj de Song-dinastio ②(类似) simila: 两个箱子大小相~。 La du kestoj estas de similaj dimensioj. ③(依照范本写的字) ideografiaĵoj skribitaj laŭ kaligrafia modelo: 写一张~ skribi paĝon da ideografiaĵoj laŭ kaligrafia modelo
【仿佛】 ①(好像) ŝajni; kvazaŭ: 这件事他~已经知道了。 Ŝajnas, ke li jam scias pri tio. / 我~看到一座塔[听到有人叫喊]。 Ŝajnas al mi, ke mi vidas turon [ke mi aŭdas krion]. / 她~是被说服了。 Ŝi ŝajnas esti konvinkita. / 他对我看了一眼,~有什么话要对我说。 Li ĵetis al mi rigardon, kvazaŭ li havus ion por diri al mi. / 他举起手来,~要打我。 Li levis la manon kvazaŭ por min bati. / 读着这些故事,我~进入了一个童话世界。 Legante tiujn ĉi rakontojn, mi havis tian senton, kvazaŭ mi enirus en landon de feinoj. ②(类似) simila; pli aŭ malpli la sama: 这两个人年纪相~。 Tiuj ĉi du homoj havas preskaŭ la saman aĝon.
【仿效】 imiti; sekvi la ekzemplon de; preni kiel modelon; kopii: 值得~的好榜样 sekvinda ekzemplo
【仿照】 imiti; sekvi: 这个办法很好,各地可以~办理。 Tiu ĉi metodo estas tre bona. Ĝi povas servi kiel modelo al la aliaj regionoj. / 纽约已~巴黎的做法,建立了一支警犬队。 Sekvante la ekzemplon de Parizo, Nov-Jorko jam starigis polichundan brigadon.
【仿制】 fabriki laŭ modelo; imiti; kopii; reprodukti ◇ ~品 imitaĵo; kopio; reprodukto
【纺】 [fǎng] ①(制成纱) ŝpini: ~棉花 ŝpini kotonon ②(一种丝织品) malpeza sateno
【纺织】 ŝpinado kaj teksado ◇ ~厂 tekstila fabriko / ~工人 tekstila laboristo / ~工业 tekstila industrio / ~品 tekstilaĵoj
【放】 [fàng] ①(使自由) liberigi; lasi foriri; ellasi: 把俘虏~掉 liberigi militkaptitojn / 把鸟~掉 ellasi birdon / ~鸽子 liberlasi kolombon / 把游泳池里的水~掉 ellasi la akvon el la naĝejo / 别~他走。 Ne lasu lin foriri. ②(放牧) paŝti: ~羊 paŝti ŝafojn / 在草地上~牛 paŝti bovojn sur herbejo / ~鸭 gardi anasojn ③(放送;放映) igi ion vidata [aŭdata]: ~电影[幻灯] projekcii filmon [diapozitivojn] / ~唱片 ludi diskon / ~录像 ludi videobendon ④(发出) eligi; pafi: ~箭 pafi sagon / ~枪 pafi per fusilo; malŝargi pafilon / 蒸汽机~汽了。 La vapormaŝino eligas vaporon. / 月亮本身不~光。 La luno ne donas lumon per si mem. / ~气球 lanĉi balonon / ~风筝 flugigi kajton ⑤(点燃) ekbruligi: ~鞭炮 ekbruligi [klakigi] petardojn / ~烟火 eksplodigi fajraĵojn; pafi raketojn ⑥(扩展) pligrandigi; plilarĝigi; plivastigi: 这张相片请你~一下。 Bonvolu pligrandigi tiun ĉi foton. / 这件外衣腰身太紧,得~一寸。 Tiu ĉi jako estas tro strikta ĉe la talio. Estas necese plilarĝigi [plivastigi] ĝin je unu colo. ⑦(放置) meti; loki: 把书~在桌上 metu la libron sur la tablon. / 把手帕~进口袋 meti [ŝovi] sian naztukon en sian poŝon / 工具用毕,~回原处。 Remetu la ilojn en ilian lokon post uzo. / 把人民的利益~在一切之上 Loki la interesojn de la popolo super ĉion / 把自己的全部精力~在工作上 dediĉi sian tutan energion al sia laboro ⑧(开花) flori; disflori: 百花齐~。 Ĉiaspecaj floroj disfloras. / 心花怒~ boli de ĝojo; esti freneza pro ĝojo ⑨(放债) pruntedoni: ~高利贷 pruntedoni monon kun ekstreme granda interezo; praktiki uzuron; uzuri / ~抵押贷款 pruntedoni monon je garantiaĵo ⑩(搁;加) meti; aldoni: 往锅里~点水。 Metu [Verŝu] akvon en la kaldronon. / 还得再~点盐。 Estas necese aldoni iom da salo. ⑾ (搁置) flankenlasi: 这事儿不急,先~一~。 Tiu ĉi afero ne estas urĝa. Oni povas flankenlasi ĝin por la momento. / ~着这么多好书不看,多可惜啊。 Kiel domaĝe estas, ke tiom multe da interesaj libroj restas netuŝitaj! / ~着觉不睡,你来回走什么? Kial vi, anstataŭ dormi, paŝadas tien kaj reen? ⑿ (控制行动) moderigi (sian agon ktp): ~明白些。 Estu prudenta. / ~老实些! Kondutu sinrege! / 脚步~轻些。 Paŝu pli mallaŭte. / 把速度~慢些。 Iom malrapidu.

【放大】 pligrandigi; plivastigi; amplifi: 把照片~ pligrandigi foton / 这台显微镜可以把细菌~三千倍。 Tiu ĉi mikroskopo povas fari bakteriojn je tri mil obloj pli grandaj, ol ili efektive estas. / 本位主义是~了的个人主义。 Partikularismo estas pligrandigita individuismo. ◇ ~尺 pantografo / ~机 〈摄〉 pligrandiga aparato / ~镜 lupeo; grandiga vitro / ~率 grandigpovo / ~器 〈电子〉 amplifilo; amplifikatoro / ~照片 pligrandigita foto / ~纸 〈摄〉 pligrandiga papero
【放荡】 diboĉa; malvirta; malĉasta; facilmora: 生活~ vivi en diboĉo; vivi diboĉan vivon / 一个~的女人 malĉasta virino / ~不羁 vivi senbridan vivon; malestimi la sociajn konvenciojn; vivi bohemie
【放火】 ①(引火烧毁) meti fajron al; estigi incendion [brulegon]; incendii; brulegigi: ~烧房 meti fajron al domo; incendii domon ②(煽动) semi malordon; krei tumulton ◇ ~犯 fajrometinto; incendiinto
【放假】 havi libertempon [feriojn]: 放三天~ havi tri feriojn / “五一”~一天。 Oni havas ferion je la unua de majo. / 三八节妇女~半天。 La virinoj havas duontagan ferion je la oka de marto / 你们什么时候放暑假? Kiam komenciĝos viaj someraj ferioj?
【放开】 ①(松开) lasi: ~我,你把我捏痛了。 Lasu min, vi min dolore pinĉas. ②(放在一边) flankenlasi: 这件事可以暂时~。 Oni povas flankenlasi tiun ĉi aferon por la momento. ③(从约束中解脱) havi liberan manon por ion fari: 让外资企业~经营 doni al la alilandaj komercaj entreprenoj plenan aŭtoritaton super administrado
【放宽】 ①(增大宽度) plilarĝigi: ~衣服 plilarĝigi [plivastigi] veston ②(减少限制) moderigi: ~限制 moderigi la limigojn / ~条件 moderigi la postulatajn kondiĉojn / ~期限 plilongigi la limtempon
【放牧】 paŝti: ~畜群 paŝti brutaron ◇ ~场所 paŝtejo / ~期 paŝta sezono
【放弃】 rezigni; forlasi: ~原来计划 rezigni [flankenlasi] la originan projekton / ~权利 rezigni siajn rajtojn / ~参加考试 rezigni trapasi ekzamenon / ~自己的意图 forlasi sian intencon / ~权力 forlasi [rezigni] la potencon / ~表决权 sin deteni en voĉdono
【放任】 lasi senbridecon [plenan liberon] (al disvolviĝo de io); lasi iun agi tro libere: ~自流 lasi homojn libere agi sen gvidado; lasi iun agi tro libere; lasi senbridecon al la disvolviĝo de io
【放哨】 gardostari; posteni; patroli: 站岗~ gardostari / 巡逻~ patroli
【放射】 radii; disradii: 初升的太阳~出万道金光。 La leviĝanta suno ĵetas miriadojn da oraj radioj. / 六条大道从广场向四周~出去。 Ses avenuoj radias el la palaco. ②〈物〉 radiado ◇ ~病 radiopatio* / ~化学 radiodemio / ~科 rentgena sekcio; radiologio / ~科医生 radiologo / ~疗法 radioterapio / ~线 radioaktivaj radioj / ~现象 radioaktiveco / ~学 radiologio
【放射性】 〈物〉 radioaktiveco ◇ ~示踪物 radioaktiva spuraĵo / ~碳素断代法 〈考〉 datado per radiokarbono [karbono 14] / ~同位素 radio-izotopo / ~微尘 radioaktiva polvo / ~污染 radioaktiva polucio / ~物质 radioaktiva substanco [materio] / ~元素 radioaktivaj elementoj / ~沾染 radioaktiva malpuriĝo
【放肆】 senbrida; senskrupula; aroganta; impertinenta; trosenĝena; senĝenaĉa: ~的行为 senbrida konduto / ~的语言 impertinentaj paroloj / 胆敢如此~! Kiel vi aŭdacas esti tiel senĝenaĉa!
【放松】 malstreĉi; relasi: ~肌肉 malstreĉi siajn muskolojn / ~学习 malstreĉiĝi en sia studado / ~警惕 malstreĉi la viglan atentemon / 全身~ relasi la tutan korpon
【放下】 ①(使落下) mallevi; demeti; delasi: 把帘子~ mallevi la kurtenon / ~重物 demeti ŝarĝon / ~武器 demeti siajn armilojn ②(搁下;放下) flankenmeti; forlasi; rezigni: ~手头的工作 flankenmeti la faratan laboron / ~架子 malaltigi sian malhumilecon [orgojnon]
【放心】 esti trankvila; trankviliĝi: ~吧,他不会有危险的。 Lin minacas nenia danĝero. Estu do trankvila. / 听了你这番话,我就~了。 Tio, kion vi diris al mi, min trankviligas. / 同志们对你的身子~不下。 La kamaradoj estas maltrankvilaj pri via sanstato. / 我对他不~。 Mi lin ne fidas. / 你对他尽管~好了。 Vi povas kalkuli je li.
【放行】 lasi pasi; permesi trairon [trapason]; doni la verdan lumon
【放学】 ①(学生离校回家) reveni el la lernejo hejmen; fini la lernohorojn: 学校下午五点~。 La lernejaj horoj finiĝas [La lernejo fermiĝas] je la kvina posttagmeze. ②(学校放假) havi somerajn [vintrajn] feriojn
【放眼】 promenigi sian rigardon sur io; direkti la okulojn al: ~远眺,极目可数百里。 Mi promenigis mian rigardon sur la horizonto, kaj la vido etendiĝis ĝis la malproksimo de centoj da lioj. / 他~远望,只见万里长江,奔腾东去。 Li direktis la okulojn al la foro kaj vidis la potencan Jangzi-riveron ruliĝanta orienten. / 胸怀祖国,~世界 havi la patrion en la koro kaj malfermi siajn okulojn [kaj direkti la rigardon] al la tuta mondo
【放映】 projekcii; prezenti; surekranigi: ~电影 projekcii filmon ◇ ~队 filmprojekcia grupo / ~机 (film)projekciilo; projekciatoro; kinematografo / ~室 projekciejo / ~员 projekciisto
【放债】 pruntedoni monon kun interezo
【放之四海而皆准】 havi universalan valoron; esti universale aplikebla; esti ĉie valida: ~的普遍真理 vero, kiu havas universalan valoron; universale aplikebla vero
【放纵】 ①(纵容) lasi iun senbride agi; doni al iu troan liberon; trodorloti; esti indulgema por iu: 不要~你的孩子。 Ne trodorlotu vian infanon. ②(不守规矩) trodorlotita; sendisciplina; diboĉa; malbonmora
【飞】 [fēi] ①(飞行) flugi: 大雁南~。 La sovaĝaj anseroj flugas suden. / 自上海~昆明 flugi de Shanghai al Kunming / ~往巴黎的班机 linioaviadilo por Parizo ②(在空中飘浮) flirti; ŝvebi: ~云 ŝvebantaj nuboj / ~雪花了。 Neĝflokoj flirtas. ③(极快) rapidege: ~跑 rapidege kuri ④(意外的) akcidenta; neatendita: ~来横祸 neatendita katastrofo ⑤(没有根据的) senbaza; senfundamenta: 流言~语 senbazaj onidiroj
【飞驰】 rapidege [plenrapide] kuri; kuri kun rapideco de sago [kun ventega rapideco]; galopi
【飞船】 aerŝipo; aerostato; zepelino; flugboato: 宇宙~ spacoŝipo
【飞黄腾达】 tre sukcesi en sia ŝtatoficista kariero; tre rapide rangaltiĝi
【飞机】 aviadilo; aeroplano; flugmaŝino; aerveturilo; avio: 乘~ preni aviadilon / 我坐~去上海。 Mi veturos al Shanghai per aviadilo. / 喷气式~ reakciaviadilo; fuzaviadilo; jeto / 螺旋桨~ helicaviadilo ◇ ~场 aerodromo; flughaveno / ~驾驶员 aviadisto; piloto / ~库 hangaro / ~制造业 aviadil-industrio / ~坠毁[失事] kraŝo
【飞快】 ①(非常迅速) tre rapide; plenrapide; kun rapideco de sago [de fulmo]; flugrapide: 以~的速度前进 plenrapide veturi antaŭen / 他~地向出事地点跑去。 Li flugrapide kuris al la loko de la akcidento. ②(非常锋利) tre tranĉa; tre akra: 他把镰刀磨得~。 Li akrigis la falĉileton, ĝis ĝi fariĝis tre tranĉa.
【飞轮】 ①〈机〉 inercirado; idlilo ②(自行车上的) postrada ĉenrado
【飞速】 plenrapide; rapidege: 轮船在~行驶。 La ŝipo plenrapide veturas. / ~发展 tre rapide disvolviĝi
【飞舞】 danci en la aero; flirti; flugeti: 雪花~。 Neĝflokoj flirtas. / 蝴蝶在花丛中~。 Papilioj flugetas [flirtas] inter la floroj.
【飞翔】 rondflugi; ŝvebi: 雄鹰在山谷中~。 Akcipitro rondflugis super la valo. / 展翅~ disetendi la flugilojn kaj flugi
【飞行】 (pp aviadilo, misilo ktp, aŭ piloto) flugi; aerveturi: 在高空~ flugi en alta altitudo / 一天~三次 fari tri flugojn en tago / 夜间~ flugo de nokto / 不着陆~ senhalta [rekta] flugo / 他是一位有二十多年~经验的驾驶员。 Li estas piloto kun flugsperto de pli ol 20 jaroj. ◇ ~半径 flugradiuso / ~表演 flugdemonstro / ~服 flugkombineo / ~管制 aertrafika kontrolo / ~记录簿 loglibro pri flugado / ~帽 flugkasko / ~器 flugaparato; flugmaŝino; aerodino; aerostato / ~人员 aviadistaro; aviistaro / ~员 aviadisto; piloto
【飞扬】 flugi supren; leviĝi; ŝvebi: 尘土~。 La polvo leviĝis. / 到处~着欢乐的歌声。 Ĝojkantoj ŝvebas en la aero.
【飞跃】 ①(突飞猛进) per gigantaj paŝoj; impete: 我国的石油工业正在~发展。 La petrolindustrio de Ĉinio nun disvolviĝas per gigantaj paŝoj. ②〈哲〉 eksalto: 认识过程的一次~ eksalto en la proceso de la konado
【飞越】 ①(飞着越过) transflugi: ~太平洋 transflugi Pacifikon ②〈书〉(兴奋得意) esti ekaltita; esti en alta spirito
【非】 [fēi] ①(错误) eraro; malpravo; malbonfaro: 分清是~ distingi veron de malvero [pravon de malpravon] / 痛改前~ decideme korekti siajn erarojn / 为~作歹 fari malbonaĵojn ②(责备) riproĉi; mallaŭdi: 无可厚~ esti ne tute mallaŭdebla [nepardonebla] ③(不是) ne: ~不能也,是不为也。 Via rifuzo devenas ne de via nekapableco, sed de via malvolo. / 那情景~言语所能形容。 La okazo estas priskribebla per neniaj vortoj [defias ĉian priskribon]. / 这件事~你我所能决定。 Tiu ĉi afero povas esti decidita nek de vi, nek de mi. / ~欧几何 ne-eŭklida geometrio / ~世界语者 neesperantisto ④〈口〉(必须) devi: 不行,我~得去。 Ne, mi nepre devas iri tien. / 为什么~得叫他来? Kial vi insistas, ke li nepre venu? ⑤(与“不”连用,表示一定) nepre devi; esti nepre necese, ke: 我~参加这次登山活动不可。 Mi nepre devas partopreni en ĉi-foja montoprimpado. / 这个问题我们~提不可。 Estas necese, ke ni metu tiun ĉi demandon. / 为了维持秩序,~采取这些措施不可。 Tiuj ĉi rimedoj estas nepre necesaj por konservi la ordon. / 要学好语言,~下苦功不可。 Oni ne povas bone posedi la lingvon sen diligenta studado. / 这话我~说不可。 Estas mia devo tion diri. / 要叫他听话,~你不可。 Vi estas la sola, kiu povus obeigi lin. / ~她不娶 voli edziĝi al neniu alia virino, ol ŝi / 你一味蛮干,~失败不可。 Se vi agos arbitre, vi neeviteble malsukcesos. / ~仔细校对几遍不能消灭差错。 Eraroj ne povas esti forigitaj sen plurfoja zorga legado de la presprovaĵoj. ⑥〈简〉(非洲) Afriko
【非常】 ①(不平常) eksterordinara; escepta; eksterkutima; speciala: ~会议 eksterordinara sesio / ~事件 eksterordinara evento / ~时期 escepta periodo / ~支出 speciala elspezo ②(十分) tre; ege; ekstreme: ~重要 ekstreme grava; gravega / ~必要 absolute [nepre] necesa / 他~幸福。 Li estas perfekte feliĉa. / ~感谢。 Mil dankojn!
【非但】 ne nur; ne sole; anstataŭ: 他~能完成自己的任务,还肯帮助别人。 Li ne nur estas kapabla bone plenumi sian taskon, sed estas ĉiam preta helpi la aliajn. / ~学生答不出,连老师也答不出。 Ne sole la studentoj ne povis respondi, sed eĉ la instruisto ne sciis la respondon. / 他~不承认错误,反而责怪别人。 Anstataŭ konfesi siaj erarojn, li kulpigis aliajn.
【非得】 (sekvata de 不 aŭ 才) devi; necesi: 做校对工作~仔细才行。 Vi devas esti tre atentema, se vi volas esti korektisto. / 这病~马上开刀不可。 Tiu ĉi malsano postulas tujan operacion. / 你~到场不可。 Via alesto estas nepre necesa.
【非法】 kontraŭleĝa; neleĝa: ~集会 kontraŭleĝa kunveno / ~活动 kontraŭleĝaj aktivecoj / ~手段 kontraŭleĝaj rimedoj / ~收入 kontraŭleĝaj enspezoj / ~占据 ekokupi ion en kontraŭleĝa maniero / 被宣布为~ esti deklarita kontraŭleĝa
【非凡】 eksterordinara; neordinara; escepta; elstara: ~的成就 elstaraj atingoj; eksterordinraj sukcesoj / ~才能 eksterordinara talento / ~的管理能力 escepta administra kapablo / 热闹~的街道 treege movoplena strato
【非分】 malkonvena; malmodera; senbridigita: 不作~之事 fari nenion malkonvenan / 不提~要求 ne meti malkonvenan [malmoderan] postulon / 不存~之想 havi nenian malmoderan ambicion
【非难】 riproĉi; mallaŭdi; kritiki: 无可~ neriproĉebla; nekritikinda; senmakula
【非人】 ①〈书〉(不合适的人) nekompetenta persono: 所用~ elekti nekompetentan personon por laboro ktp ②(不仁道) malhumana: ~待遇 malhumana traktado / 过着~的生活 vivi mizeran vivon
【非同小可】 ne malgranda [ne bagatela] afero: 这件事~小可。 Tio ne estas bagatela afero.
【非洲】 Afriko ◇ ~人 afrikano / ~统一组织 la Organizo de Afrika Unuiĝo (OAŬ)
【扉页】 〈印〉 titolpaĝo; frontispico
【肥】 [féi] ①(含脂肪多) grasa: ~猪 grasa porko / ~肉 grasa viando; grasaĵo / 把猪养~ grasigi porkon ②(肥沃) fekunda; fruktodona; grasa: 土地很~。 La grundo estas tre fekunda. ③(肥料) sterko; sterkaĵo; grasumo: 绿~ verdaj sterkoj / 粪~ homa sterko; fekaĵo / 化~ kemiaj grasumo [sterkaĵo] / 施~ sterki; grasumi / 积~ kolekti [akumuli] sterkon ④(指衣服肥大) malstrikta; loza; vasta; larĝa: 大衣太~了。 La mantelo estas tro vasta [larĝa]. ⑤(用不正当的手段致富) riĉigi sin per kontraŭleĝa rimedo aŭ enspezo: 那个资本家用工人的血汗养~了自己。 Tiu kapitalisto grasigis sin per la sango kaj ŝvito de la laboristoj. / ~私囊 nutri al si la poŝon
【肥大】 ①(宽大) vasta; larĝa; loza; malstrikta: ~的衣服 vasta vesto ②(粗大壮实) grasa; grasdika; korpulenta: ~的鲤鱼 grasa karpo ③〈医〉 hipertrofio: 心脏[肝脏]~ hipertrofio de la koro [de la hepato]
【肥料】 sterko; sterkaĵo; grasumo; grasiĝaĵo: 有机~ organika sterko / 细菌~ bakteria sterko / 化学~ kemia grasumo [sterkaĵo]
【肥瘦儿】 ①(衣服的宽窄) vasteco; larĝeco: 我这件衣服~怎么样?——太瘦了点。 Ĉu tiu ĉi vesto bone sidas al mi? — Ĝi estas iom tro strikta. ②(肉的肥瘦) la proporcio de graseco kaj malgrasceo: 这块肉~正合适。 Tiu ĉi peco da viando estas nek tro grasa, nek tro malgrasa. ③〈方〉(半肥半瘦的肉) duone grasa kaj duone malgrasa viando
【肥沃】 fekunda; fruktodona; grasa
【肥皂】 sapo ◇ ~粉 sappulvoro / ~盒 sapujo / ~剧 sapa opero (radio- aŭ TV-seriala* teatraĵo traktanta okazaĵojn aŭ problemojn de la ĉiutaga vivo de la roloj) / ~沫 sapŝaŭmo / ~泡 sapveziko / ~片 sapflokoj / ~水 sapakvo
【肥壮】 grasa kaj fortika: ~的牲口 grasa kaj fortika brutaro
【匪】 [fěi] ①(强盗) bandito; rabisto; gangstero ②〈书〉(非) ne: 获益~浅 tiri ne malgrandan profiton el io
【匪帮】 bandita kliko; rabista bando
【匪巢】 rifuĝejo de banditoj; nesto de rabistoj
【匪军】 banditaj trupoj; bandita armeo
【匪徒】 bandito; rabisto; gangstero
【沸】 [fèi] boli: ~水 bolanta akvo
【沸点】 bolpunkto
【沸腾】 ①〈物〉 boli: 水在一百摄氏度时~。 La akvo bolas en la temperaturo de 100 gradoj centezimalaj (100°C). ②(高涨) esti en stato de vigla disvolviĝo aŭ forta ekscitiĝo; boli; ŝaŭmi: 他热血~。 La sango bolis en liaj vejnoj. / 全城一片~。 La tuta urbo estis en bolado. / 到处生活在~。 Ĉie la vivo ŝaŭmas. / 大会主席宣布选举结果后,全场顿时~起来。 Tuj kiam la prezidanto publike sciigis la rezulton de la elektado, ĉiuj kongresanoj manklakis kaj ĝojkriis. / 国内民怨~。 La malkontenteco fermentas en la tuta lando.
【废】 [fèi] ①(不再继续) forlasi; rezigni; aboli; nuligi: 半途而~ forlasi ion duonvoje; forlasi ion duone faritan; halti duonvoje / ~封建,设郡县 aboli la feŭdan reĝimon kaj starigi prefektujojn kaj guberniojn / 把条约~了 nuligi la traktaton / 不以人~言 ne malakcepti opinion pro tiu, kiu ĝin esprimas ②(无用的) neŭtiligebla; senutila; forĵetinda; eluzita; ne plu uzebla; perdita; forlasita: ~棉 forĵetinda kotono; viŝkotono / ~热 perdita varmo / ~车 eluzita aŭto / ~水 eluzita akvo / ~井 ne plu uzata puto / ~矿 forlasita mono / 报~ deklari ion ne plu uzebla; forĵeti ion kiel eluzitan [senvaloran] ③(残废) kripla; invalida: ~疾 kripleco; invalideco
【废黜】 detronigi; senkronigi; eksigi; nuligi la titolon de: ~国王 detronigi reĝon / 太子被~了。 La kronprinco estis eksigita (de la imperiestro).
【废话】 superfluaj paroloj; vantaj vortoj; sensencaĵo; babilaĵo: 我说的也许是~,不过还是请你再考虑考虑。 Tio, kion mi diris, eble ŝajnas superflua, sed mi esperas, ke vi donos al ĝi iom pli da konsidero. / 少~! Ĉesu kun via babilaĵo [sensencaĵo]! / ~!我还不知道? Vi malŝparas vian salivon! Ĉu do vi pensas, ke mi ne scias tion?
【废料】 neŭtiligebla [forĵetinda] materialo; forĵetaĵo; neŭzeblaĵo; senutilaĵo; sentaŭgaĵo
【废品】 ①(不合格产品) fuŝproduktaĵo; fuŝaĵo ②(废旧物品) neŭtiligebla [forĵetinda] materialo; forĵetaĵo ◇ ~回收 rericevo [rekupero*, reŭtiligo] de forĵetaĵoj / ~收购站 stacio de rericevo [rekupero*] de forĵetaĵoj (kie neŭtigeblaj materialoj povas esti rekuper*itaj kontraŭ pago)
【废弃】 forlasi; forĵeti; nuligi: ~油井 forlasita petrolputo / 因不需要而~某物 forĵeti ion kiel nenecesaĵon / ~合同 nuligi kontrakton
【废寝忘食】 forgesi manĝi kaj dormi; perdi la apetiton kaj la dormon: 他~地工作。 Li tiel absorbiĝis en sia laboro, ke li eĉ forgesis manĝi kaj dormi.
【废物】1 objekto ne plu uzebla; neŭtiligebla materialo; forĵetaĵo; senvaloraĵo; sentaŭgaĵo; skorio: ~利用 utiligo de forĵetaĵoj; ŝanĝi neŭtiligeblan materialon en utiligeblan
【废物】2 〈骂〉 sentaŭgulo
【废墟】 ruinoj
【废止】 aboli; nuligi: 科举制度是在一九○五年~的。 La imperia ekzamena sistemo estis abolita en 1905. / ~一项法令 nuligi leĝon
【肺】 [fèi] pulmo; pneŭmono
【肺病】 〈口〉 pulmomalsano; pulma tuberkulozo; ftizo
【肺腑】 korfundo: 出自~ el la korfundo; rekte el la koro / ~之言 vortoj(, kiuj venas) el la korfundo / 感人~ iri rekte al la koro; profunde kortuŝi
【肺结核】 pulma tuberkulozo; ftizo
【肺炎】 pulmito; pneŭmonio; pneŭmonito
【费】 [fèi] ①(费用) elspezoj; prezo; kosto; kotizo; pago; takso: 旅~ vojaĝelspezoj; vojaĝkosto; vojaĝprezo / 工程~ konstrukosto / 学~ lernokotizo / 会~ (membro)kotizo / 水电~ elspezoj de akvo kaj elektro / 报~ abonkotizo por ĵurnalo / 邮~ poŝtaj taksoj; poŝtpago / 订~ abonpago; abonprezo / 免~ senpage ②(花费) kosti; elspezi; pasigi: 这些家具~了我们不少钱。 Tiuj ĉi mebloj kostis al ni kare. / 修房子可~了他不少钱。Li elspezis grandan monsumon por la riparo de la domo. / 我们~了两个钟头才把房间打扫干净。 Ni pasigis du horojn en purigado de la ĉambro. / 创作这部小说作者~了五年时间。 La verkado de tiu ĉi romano kostis kvin jarojn al ĝia aŭtoro. ③(耗费大) konsumi tro multe; malŝpari: 这台锅炉~煤。 Tiu ĉi vaporkaldrono konsumas multe da karbo. / 这孩子穿鞋太~。 Tiu ĉi infano eluzas siajn ŝuojn multe tro rapide.
【费解】 malfacile komprenebla; malklara: 这个句子实在~。 Tiu ĉi frazo estas vere malfacile komprenebla.
【费劲】 〈口〉 bezoni [postuli] grandan penon [fortostreĉon]: 安装这台机器真~。 La instalado de tiu ĉi maŝino postuli multe da peno. / 山越往上爬越~。 Ju pli supren oni grumpas, des pli peniga la ascendo fariĝas. / 他看世界语书籍一点也不~。 Li povas legi Esperantajn librojn sen ajna malfacilo. / 真是白~。 Tio ja estas vana [perdita] peno.
【费力】 bezoni [postuli] grandan penon [fortostreĉon]: 有了这种机器,插秧就不~了。 Kun tia maŝino, la rizpriklado fariĝas nepeniga. / 他有气喘病,呼吸很~。 Astmo kaŭzas al li grandan malfacilon en spirado.
【费事】 postulanta penon; peniga: 这样复杂的机器造起来很~。 Fabriki tiel komplikan maŝinon estas laboro tre peniga. / 他费了不少事才把材料找齐。 Li faris grandajn penojn, antaŭ ol trovi ĉiujn dokumentojn.
【费心】 ①(费心思) doni multe da zorgo; fari al si klopodon: 他为这些孩子可费了不少心。 Ŝi dediĉis multajn zorgojn al tiuj ĉi infanoj. ②〈套〉 havu la bonecon …i; volu fari la penon …i: 你见到他时,~把这封信交给他。 Havu la bonecon [Volu fari la penon] transdoni al li tiun ĉi leteron, kiam vi lin renkontos.
【费用】 kosto; elspezoj: 生活~ vivkosto / 修理这部机器~很大。 La riparo de tiu ĉi maŝino kostis multe. / 这笔~由我们负担。 Ni portos la elspezojn. / 由国家负担~ je la kosto de la ŝtato; je la regna kosto
【分】 [fēn] ①(分开) dividi; (dis)partigi; apartigi; disigi: 一条河把那个城市~成两部分。 Rivero dividas la urbon en du partojn. / 他们把钱~了。 Ili dividis la monon inter si. / 一年~四季。 La jaro dividiĝas en kvar sezonojn. / 本地区的果树~为三类。 En tiu ĉi regiono, la fruktarboj dividiĝas [estas klasitaj] en tri kategoriojn. / 报告~四部分。 La raporto konsistas el kvar partoj. / 把一只苹果~成两半 dividi pomon en du egalajn partojn; duonigi pomon / 难舍难~ esti nedisigebla; senti grandan doloron ĉe adiaŭo [ĉe disiĝo] / ~阶段实行 efektivigi ion per sinsekvaj stadioj / ~组讨论 diskuti en grupoj / 这药~三次吃。 Tiu ĉi medikamento devas esti prenata en tri apartaj dozoj. / 他的头发是在左边~的。 Li dislimas siajn harojn ĉe la maldekstro. ②(分配) distribui; disdoni: 音乐会的票子已经~完了。 Ĉiuj biletoj por la koncerto jam estas distribuitaj [disdonitaj]. / 把这个任务~给我们吧。 Difinu [Donu] al ni tiun ĉi taskon. / 他大学毕业后就~到外交部去工作了。 Post kiam li finis la universitaton, li estis sendita labori en la Ministerio de la Eksteraj Aferoj. ③(辨别) distingi; diferencigi: 是非不~ ne distingi pravon disde malpravo; ne fari distingon inter pravo kaj malpravo / 这对双胞胎长得一模一样,简直~不开。 La du ĝemeloj aspektas tiel simile, ke oni apenaŭ povas distingi ilin unu de la alia. ④(分支) branĉo; filio: 新华社上海~社 la Shanghai-a Filio de Xinhua-a Novaĵagentejo / ~公司 filia kompanio; filio de kompanio ⑤(用于分数): 七~之三 tri sur [super] sep; tri seponoj / 二~之一 la duono ⑥(成) dekono; 10%: 七~成绩,三~错误 70 procentoj da sukcesoj kaj 30 procentoj da eraroj / 有十~把握 havi centprocentan certecon ⑦(长度单位) fen-o (tradicia ĉina mezurunuo de longo, valoranta 1/3 centimetron ⑧(地积单位) fen-o (tradicia ĉina mezurunuo por kampo, valoranta 66.666 kvadratajn metrojn) ⑨(重量单位) fen-o (tradicia ĉina mezurunuo de pezo, valoranta 1/2 gramon) ⑩(货币单位) fen-o (ĉina monunuo, egalanta 1/100 jŭan-on 元 aŭ 1/10 ĝjaŭ-on 角) ⑾(时间单位) minuto: 这部电影要演两小时十~。 Tiu ĉi filmo daŭros du horojn kaj dek minutojn. / 六点十~起床 ellitiĝi je la sesa kaj dek minutoj [je dek post la sesa] ⑿ (角度单位) minuto: 成36度30~角 formi angulon de 36 gradoj 30 minutoj (36°30′) / 东经129度15~ 129 gradoj 15 minutoj (129°15′) de orienta longitudo ⒀ (记分单位) poentoj; noto: 甲队罚球连得两~。 La teamo A gajnis du sinsekvajn poentojn per punĵetoj. / 得六十~才能及格。 Oni devas havi 60 poentojn por trapasi la ekzamenon. / 他今天考试得了一百~。 Li ricevis la maksimuman noton en la hodiaŭa ekzameno. ⒁ (利率) procento de interezo: 月利一~ monata interezo de 1 procento / 年利一~ jara interezo de 10 procentoj ——另读 [fèn]
【分崩离析】 diseriĝi; dissplitiĝi; disfali: 抗日战争使全国~的局面变成比较团结的局面。 La Kontraŭjapana Rezistmilito ŝanĝis la malunuecan Ĉinion en relative unuecan landon.
【分辨】 distingi; diferencigi: ~善恶 distingi bonon de malbono / ~真正的敌友 distingi siajn verajn amikojn disde siaj veraj malamikoj / ~真伪 fari distingon inter vero kaj malvero ◇ ~率 〈物〉〈计〉 distingivo

【分辩】 sin pravigi; sin senkulpigi; sin defendi (kontraŭ akuzo): 不容~ ne permesi al iu sin pravigi [sin senkulpigi, sin defendi]
【分别】 ①(离别) disiĝi; forlasi unu la alian: 我们~快两年了。 Pasis preskaŭ du jaroj de kiam ni disiĝis. ②(区别) distingi; diferencigi: ~善恶 distingi bonon de malbono / ~轻重缓急 konsideri ĉiun aferon laŭ ĝia graveco; distingi tion, kio estas grava, disde tio, kio ne estas tia ③(不同) diferenco: 两者之间没有任何~。 Estas nenia diferenco inter la du. ④〈副〉(以不同方式) en malsamaj manieroj; malsame: 对他们两人应该~对待。 Oni devas trakti la du homojn en malsamaj manieroj. / 根据具体情况,~处理。 Malsame traktu la aferojn laŭ specifaj kondiĉoj. ⑤〈副〉(各别) respektive; aparte: 他们~代表本国政府在协定上签字。 Ili subskribis la interkonsenton en la nomo de sia respektiva registaro. / 老周和老陈~当了主任和副主任。 Lao Zhou kaj Lao Chen fariĝis respektive direktoro kaj vicdirektoro. / 你还是~跟他们谈谈的好。 Pli bone estas, ke vi faru interparolon aparte kun ĉiu el ili. / 总理和外交部长~接见了他。 La ĉefministro kaj la ministro de la eksteraj aferoj donis ĉiu aŭdiencon al li.
【分布】 esti dissemita; esti disĵetita: 彝族主要~在云南、四川、贵州三省。 Ji-nacieco estas dissemita ĉefe en la provincoj Yunnan, Sichuan kaj Guizhou. / 气象站~在广阔的平原和山区。 Meteorologiaj stacioj estas dissemitaj en la vastaj ebenaĵoj kaj la montaj regionoj. / 我国油田~范围很广。 La petrolokampoj estas dissemitaj ĉie en nia lando.
【分寸】 decaj limoj por parolo aŭ ago; mezuro; deco; takto: 他说话很有~。 Li scias mezuron en siaj paroloj. 或 Li scias kion decas diri kaj kion ne. 或 Li parolas kun granda takto. / 他虽然年轻,做起事情来很有~。 Kvankam juna, li havas multe da takto.
【分担】 dividi; partopreni: ~费用 dividi la elspezojn / ~某人的悲痛 dividi la doloron de iu; partopreni en la doloro de iu / ~责任 dividi la respondecon de ago
【分道】 〈体〉 leno*: 第一~ la unua leno*
【分发】 disdoni; distribui: 把学习材料~给同志们 disdoni studmaterialojn al la kamaradoj / 给优胜者~奖品 disdoni premiojn al la venkintoj
【分割】 tranĉi; apartigi; disigi: ~敌军 tranĉi la malamikajn fortojn en grupojn / 民主和集中这两方面,任何时候都不能~开。 La demokratio kaj la centralizismo povas neniaokaze esti apartigitaj. / 台湾是中国领土不可~的一部分。 Taiwan estas neforigebla [integra] parto de la ĉina teritorio.
【分隔】 apartigi; septi; forvandi; dividi: 把一间房~成两小间 septi ĉambron en du malgrandajn / 大西洋把美洲和欧洲~开来。 Atlantiko apartigas Amerikon disde Eŭropo. / 与其说海洋把世界~开,倒不如说他们将世界连成一体。 La oceanoj ne tiel dividas la mondon, kiel ili unuigas ĝin.
【分工】 dividi la laboron: 咱们怎么~? Kiel ni dividu inter ni la laboron? / 社会~ socia labordivido / ~负责制 sistemo de labordivido kun individua respondeco / ~合作 dividi la laboron kaj helpi unu alian
【分号】 ①〈语〉 punkto komo (;) ②(分店) filio de vendejo
【分化】 dividiĝi; partiĝi; (dis)splitiĝi: 随着私有制的产生,人类便~为阶级。 Kun la apero de la privata posedanteco, la homaro dividiĝis en klasojn. / ~敌人 disspliti la malamikan vicaron / 从敌人方面~出来的人 homoj, kiuj splitiĝis el la malamkia tendaro / 两极~ polarizado
【分解】 ①(整体的分化) malkomponi; malkombini; dissolvi: 水可以~为氢和氧。 La akvo malkomponiĝas [malkombiniĝas] en hidrogenon kaj oksigenon. / 棱镜把阳光~为它的组成单色。 La prismo malkomponas [malkombinas] la sunlumon en ĝiajn fundamentajn kolorojn. / 将力~为分力 malkomponi forton en ĝiajn komponantojn / 因数~ malkompono en faktorojn ②(排解) pacigi; repacigi; servi kiel paciganto: 让我替你们~~。 Lasu do al mi pacigi vian disputon. ③(分化瓦解) dividi kaj demoralizi; disspliti: 促使敌人内部~ akceli dissplitiĝon de la malamiko. ④(解释;说明) klarigi; rakonti: 欲知后事如何,且听下回~。 Se vi volas scii, kio okazis poste, aŭskultu tion, kion mi rakontos en la sekvanta ĉapitro. 或 Por pluaj detaloj legu la sekvantan ĉapitron. ◇ ~代谢 〈生〉 katabolo / ~反应 〈化〉 malkombina reakcio / ~热 〈化〉 malkombina varmo
【分界】 ①(划分界限) havi kiel la limon; esti limigita per: 这两个国家以河~。 La du landoj havas riveron kiel sian komunan limon. ②(划分的界限) limlinio: 这两块地之间有一排树作为~。 Troviĝas vico da arboj sur la limlinio inter la du terpecoj. ◇ ~线 limlinio
【分句】 〈语〉 propozicio
【分开】 ①(不聚在一起) disiĝi; apartiĝi: 兄弟俩~已经三年了。 Pasis jam tri jaroj, de kiam la du fratoj disiĝis. / 他们结婚才一年就~了。 Ili separiĝis post nur unujara geedzeco. ②(使分开) disigi; apartigi; izoli; malkunigi: 把好的和不好的~ apartigi la bonajn disde la malbonaj / 这两个条件是分不开的,接受一个,就要接受另一个。 Tiuj ĉi du kondiĉoj estas nedisigeblaj. Se oni akceptas unu, oni devas akcepti la alian.
【分类】 klasi; klasifiki: 把资料加以~ klasi la materialojn / 动物的~ klasifikado de animaloj ◇ ~词典 laŭtema vortaro / ~法 klasifiko; sistemo / ~目录 metoda [analiza] katalogo / ~数字 klasifikitaj ciferoj / ~索引 klasifikita indekso / ~学 sistematiko; taksonomio / ~账 ĉeflibro
【分离】 ①(分开) apartigi; disigi: 从空气中把氮~出来 apartigi nitrogenon el aero / 理论和实践是不可~的。 Teorio kaj praktiko estas nedisigeblaj unu disde la alia. / 医生决定对这对连体婴儿作~手术。 La kuracistoj decidis fari disigan operacion sur la siamaj ĝemeloj. ②(别离) disiĝi: ~多年的好友又重逢了。 La amikoj rerenkontiĝis post tiel longa disiĝ(intec)o. ◇ ~器 〈化〉 apartigilo
【分裂】 ①(分开) disspliti; dividi: ~革命队伍 disspliti la revolucian vicaron / 这个政党已经~成两派。 Tiu ĉi politika partio jam dividiĝis [splitiĝis] en du frakciojn. ②〈生〉〈物〉 fendiĝo; dividiĝo: 核~ nuklea fendiĝo; fisio / 细胞~ ĉeldividiĝo ◇ ~生殖 〈生〉 fendiĝo / ~主义 frakciismo / ~主义者 frakciisto; secesiisto; skismulo
【分门别类】 klasi; klasifiki; meti en malsamajn kateroriojn
【分泌】 〈生〉 sekrecii: ~胃液 sekrecii stomakan sukon ◇ ~物 sekrecio
【分秒必争】 kapti [ŝpari] ĉiun minuton kaj ĉiun sekundon; lasu neniun sekundon perdiĝi; batalakiri ĉiun eblan sekundon; rapidi sen perdi eĉ unu momenton
【分明】 ①(清楚) klara; klare distingebla; nemiskomprenebla: 爱憎~ klare scii, kion [kiun] oni devas ami kaj kion [kiun] oni devas malami / 黑白~ tiel klare distingebla, kiel nigro de blanko / 界线~ klara limlinio ②〈副〉(明白) klare; evidente: ~是你错了。 Evidente vi eraras. / ~是流氓,他却要装圣贤。 Li estas evidente fripono, sed li pretendas esti sanktulo. / 我~看见他进来的,怎么现在又找不到他了? Mi estas certa, ke mi vidis lin enveni, sed nun mi ne povas trovi lin.
【分母】 〈数〉 denominatoro; dividanto
【分派】 asigni; distribui: 给各组~任务 asigni taskon al ĉiu grupo / 把工作~给一些工人 dividi la laboron inter laboristoj
【分配】 ①(分东西) distribui; disdoni; dividi: ~住房 distribui loĝejojn / 任务的~ distribuo de taskoj ②(分派) asigni; difini; sendi: 他被~到中学教化学。 Li estis sendita instrui kemion en mezlernejo. / 她被~去做科研工作。 Ŝi estis difinita por scienca esploro. ③〈经〉 distribuo: 财富的~ distribuo de riĉaĵoj / ~制度 distribusistemo
【分批】 en grupoj; grupo post grupo; laŭvice: 那些犯人被~处决。 Tiuj krimuloj estis ekzekutitaj en grupoj. / ~进入展览厅 eniri en la ekspoziciejon grupo post grupo / ~轮流参加训练班 viziti trejnan kurson laŭvice
【分期】 laŭ stadioj: ~分批 laŭstadioj kaj en grupoj; laŭvice kaj pogrupe / ~付款购买 aĉeti per partopagoj [partopage] / 这笔借款将在五年内~偿还。 Tiu ĉi deprunto estos amortizita en kvin jaroj. / ~实行 efektivigi laŭ stadioj
【分歧】 diferenco; diverĝo; malakordo: 意见~ diverĝo de opinioj / 原则~ diferenco en principo / 制造~ semi malakordon / 消除~ elimini diferencojn / 他们之间出现了严重的~。 Estiĝis inter ili serioza malakordo.
【分散】 ①(散在各处) disĵetita; dissemita; disigita; malcentralizita: ~的个体经济 disĵetita individua ekonomio / 注意力~ kun sia atento deturnita al io alia / 兵力太~。 La soldatoj estas disigitaj laŭlonge de tro longa fronto. / ~指挥 malcentralizita komando / 犹太人~在世界各地。 La judoj estas dissemitaj en la tuta mondo. ②(散发) disdoni; distribui: ~传单 disdoni flugfoliojn
【分手】 disiĝi; diri adiaŭ: 旅行结束时他和我们~了。 Li disiĝis de ni ĉe la fino de la vojaĝo. / 我们是在车站~的。 Ni diris adiaŭ unu al la alia ĉe la stacidomo.
【分数】 〈数〉 (ordinara) frakcio; partumo: 真~ normala frakcio / 假~ nenormala [ŝajna] frakcio / 带~ miksa frakcio; frakcia nombro / 繁~ duobla frakcio / 不可约~ nereduktebla frakcio ②(成绩) noto; poento: 他考试得了好~。 Li havis [ricevis] bonan noton ĉe la ekzameno. ◇ ~线 frakcia streko
【分水岭】 ①〈地〉 akvodislimo ②(主要分界) dividlinio: 唯物主义者和唯心主义者的~ dividlinio inter la materiistoj kaj ideistoj
【分庭抗礼】 rilati kun iu kiel egalulo; agi sendepende kaj defie
【分析】 analizi: ~问题和解决问题的能力 la kapablo analizi kaj solvi problemojn / 对具体情况作具体~ fari konkretan analizon de konkreta situacio / 语法~ gramatika analizo / ~的方法 analiza metodo ◇ ~化学 analiza kemio / ~天平 〈化〉 analiza pesilo / ~语 〈语〉 analiza lingvo
【分享】 dividi; partopreni: ~胜利的喜悦 dividi la ĝojojn de venko; partopreni en la ĝojoj de venko
【分心】 ①(不专心) distriĝi; esti senatentigita; havi atenton deturnitan al io alia: 他工作时,什么事也不能使他~。 Kiam li laboras, nenio povas deturni lian atenton. / 孩子多了,工作起来就难免~。 Kun multaj infanoj, oni facile distriĝas en sia laboro. ②〈套〉(费心) havi la bonecon …i; volu fari la penon …i: 这事您多~吧。 Havu la bonecon [Volu fari la penon] zorgi pri tiu ĉi afero.
【分脏】 dividi inter si la rabaĵon [ŝtelaĵon]; dividi inter si kontraŭleĝajn enspezojn: 他们~不匀。 Ili ne juste dividis inter si la peke-akiritaĵojn.
【分子】 ①〈数〉 numeratoro; dividato ②〈化〉 molekulo: 克~ grammolekulo ◇ ~病 molekula malsano / ~仿生学 molekula bioniko* / ~结构 molekula strukturo / ~量 molekula pezo / ~溶液 〈化〉 molekula solvaĵo / ~筛 molekula kribrilo / ~生物学 molekula biologio / ~式 molekula formulo / ~遗传学 molekula genetiko ——另读 [fènzǐ]
【芬芳】 bonodora; aroma; parfumita: ~的花朵 bonodoraj [aromaj] floroj / 空气里弥漫着玫瑰的~。 La aero estas saturita de la aromo de rozoj.
【吩咐】 diri; instrukcii; ordoni: 父亲~孩子好生照看小马驹。 La patro diris al sia filo, ke li bone prizorgu la ĉevalidon. / 我们该做什么,请您~。 Bonvolu diri al ni, kion ni devas fari. / 我听候您的~。 Mi atendas viajn instrukciojn. 或 Mi estas laŭ via ordono [je via dispono].
【纷繁】 multenombra kaj komplika; diversa: 头绪~ havi tro multajn aferojn por plenumi / 从~的现象中抓住本质的东西 kapti la esencon el la diverseco de fenomenoj / 日益~的人际关系 la pli kaj pli multiĝantaj kaj komplikiĝantaj rilatoj inter la homoj
【纷飞】 kirliĝi; disflugi; flirti: 大雪~。 Grandaj neĝflokoj kirliĝas [flirtas] en la aero. / 弹片~。 Obussplitoj disflugas.
【纷纷】 ①(多而乱) multenombra kaj konfuza; pelmela: 敌军~逃窜。 La malamikaj trupoj forkuris en konfuzo. / 人们对这个申明议论~。 Oni faras grandan bruon pri tiu ĉi deklaron. / 作者剽窃某一作家的作品,引起~议论。 La aŭtoro plagiatis iun verkiston, levante ŝtormon da kritikoj. / 群众中~传言,说某些商品要涨价。 Kuras la onidiro, ke plialtiĝos la prezoj de iuj komercaĵoj. / 落叶~。 Velkintaj folioj falas en konfuzo [en pelmelo]. ②(接二连三) unu post alia; en granda nombro: en granda amaso: 年青人~参军。 Junuloj aliĝis al la armeo unu(j) post alia(j). / 世界各地~来电祝贺。 Gratulaj telegramoj venis en granda nombro el ĉiuj anguloj de la mondo. / 各地读者~来信。 Alvenas lavangoj da leteroj de legantoj.
【纷乱】 multenombra kaj senorda; ĥaosa; pelmela: ~的脚步声 hastaj paŝbruoj / ~的局面 stato de ĥaoso / 心绪~ maltrankviligita animstato / 房间里一片~。 En la ĉambro regas granda malordo.
【坟】 [fén] tombomonteto; tombo: 上~ viziti tombon por honori la memoron de mortinto; plenumi ritojn al la tombo de iu
【焚】 [fén] bruli: 玩火者必自~。 Kiu ludas kun fajro, tiu pereos per fajro. 或 Kiu kaptas la glavon, tiu pereos per la glavo. (z)
【焚毁】 detrui per fajro; forbruligi
【焚烧】 bruligi; meti fajron al: 起义农民~了地主庄园。 La ribelantaj kamparanoj metis fajron al la bienulaj domojn.
【粉】 [fěn] ①(粉末) pulvoro: 磨成~ pulvorigi; mueli / 皂~ sappulvoro ②(香粉) pudro: 搽~ sin pudri / 搽脂抹~ sin ŝminki ③(粉条;粉丝) vermiĉeloj aŭ nudeloj faritaj el fazeola aŭ batata amelo: 菠菜炒~ kirle-frititaj vermiĉeloj kun spinaco ④(白色的) blanka: ~底布鞋 tolŝuoj kun blankaj plandumoj ⑤(粉红) rozkolora: ~色绸带 rozkolora silka rubando ⑥〈方〉(粉刷) kalke blankigi; kalki: 墙刚~过。 La muro estis ĵus kalkita.
【粉笔】 kreto; kretobastoneto: 用~写 skribi per kreto / 彩色~ paŝtelo ◇ ~画 kreta pentraĵo; paŝtelo
【粉红】 rozkolora; roza: 一条~裙子 rozkolora jupo / 一张~的圆脸 ronda vizaĝo kun rozaj vangoj
【粉末】 pulvoro: 研成~ pulvorigi; mueli ◇ ~冶金 pulvormetalurgio
【粉墨登场】 〈贬〉 sin ŝminki kaj suriri sur la scenejon — komenci sian politikistan karieron

【粉身碎骨】 havi sian korpon frakasita en pecetojn kaj siajn ostojn muelitaj en pulvoron; morti la plej kruelan morton: 哪怕~,我也决不泄漏机密。 Mi neniam perfidos la sekreton, eĉ se oni dispecigus mian korpon. / 谁要是胆敢侵犯我们的伟大祖国,就必然要碰得~。 Kiu ajn kuraĝos invadi nian grandan patrion, estos neeviteble frakasita en pecetojn.
【粉饰】 ŝminki; blankŝmiri; kalke blankigi; plibeligi
【粉刷】 kalke blankigi; kalki: ~一新 ekhavi novan aspekton post kalkado
【粉丝】 vermiĉeloj faritaj el fazeola aŭ batata amelo
【粉碎】 ①(破碎) frakasiĝi en mil pecetojn; disfrakasiĝi; disrompiĝi: 茶杯摔得~。 La tetaso rompiĝis en mil pecetojn. / 他把信撕得~。 Li disŝiris la leteron en mil pecetojn. ②(挫败) frakasi: ~经济封锁 frakasi la ekonomian blokadon / ~军事进攻 frakasi militan atakon / ~敌人的阴谋 frakasi la komploton de la malamiko ◇ ~机 dispeciga maŝino; desintegratoro / ~性骨折 pulvorigita frakturo
【粉条】 nudeloj faritaj el fazeola aŭ batata amelo
【分】 [fèn] ①(成分) komponanto: 盐~ sal-enhavo ②(职责和权力的限度) limo; mezuro: 安~ sin teni en siaj limoj; esti kontenta je sia situacio / 过~ transpasi la mezuron; troi ③(情分;情谊) reciproka korinklino; amiceo: 看在我们朋友~上,原谅他吧。 Pro nia amikeco, pardonu lin. ④同“份” ⑤〈书〉(料想) pensi; antaŭvidi: 自~不能肩此重任 bone konscii sian nekapablecon preni sur sin tian pezan taskon ——另读 [fēn]
【分量】 pezo: 这个包没有多少~,我拿得动。 Tiu ĉi pako ne estas peza, mi povas ĝin porti. / 给足~ doni plenan mezuron / ~给得不足 doni nesufiĉan mezuron / 称称~ pesi ion / 这个南瓜的~不下十斤。 Tiu ĉi kukurbo pezas ne malpli ol 10 ĝin-ojn. / 掂掂这个问题的~ konsideri la gravecon de tiu ĉi demando; bone pesi la aferon / 他这话说得很有~。 Liaj paroloj havas pezon.
【分内】 devo: 从思想上关心学生是教师~的事。 Zorgi pri la ideologio de la studentoj estas devo de la instruistoj. / 这是我~的工作。 Tio estas parto de mia laboro.
【分外】 〈副〉(超过平常) aparte; eksterordinare; precipe: ~高兴 aparte ĝoja / ~香 aparte aroma / 雨后初晴的天空~明朗。 La ĉielo estas eksterordinare [aparte] klara post la pluvo. / 他对山水画~感兴趣。 Li interesiĝas precipe pri la pejzaĝoj. ②(本分之外) ekster ies devo; preterdeva: 革命工作不分分内和~。 Por revoluciulo, ĉiu laboro estas de lia devo. / 他从不把这看作是~的事。 Li neniam rigardas ĝin kiel aferon ekster sia devo. / 他总是乐于干~的工作。 Li estas ĉiam preta fari ekstran laboron.
【分子】 membro; elemento; -ulo: 工人阶级一~ membro de la laborista klaso / 反动~ reakcia elemento; reakciulo / 积极~ aktiva elemento; aktivulo / 阶级异己~ elemento fremda al laborista klaso / 知识~ intelektulo / 人类一~主义 homaranismo ——另读 [fēnzǐ]
【份】 [fèn] ①(整体的一部分) parto; porcio: 把钱平分成三~ dividi la monon en tri egalajn partojn / 得最好的一~ ricevi la plej bonan parton [porcion] / 我也有一~责任。 Ankaŭ mi havas parton da respondeco. / 股~ akcio ②〈量〉 porcio; ekzemplero: 一~面包 unu porcio da pano / 一~牛排 unu bifsteko / 一~礼物 unu donacaĵo / 一~《人民日报》 unu numero [ekzemplero] de Renmin Ribao (Popola Ĵurnalo) / 合同一式两~。 La kontrakto estis farita en du ekzempleroj. / 瞧他那~儿神气! Rigardu, kian arogantan mienon li prenas. ③(表示划分的单位) la unuo de divido: 省~ provinco / 年~ jaro
【奋】 [fèn] ①(振作) vigle agi; peni: 振~ vigliĝi; entuziasmiĝi ②(举起;摇动) levi; svingi: ~臂高呼 levi la brakon kaj laŭte krii / ~笔疾书 svingi la penikon kaj rapide skribi
【奋不顾身】 sin antaŭenĵeti senkonsidere pri sia sekureco; aŭdace fari ion malgraŭ sia vivdanĝero: ~的斗志 batalvolo, kiu defias personan danĝeron / 他~地跳进河里去救落水的儿童。 Malgraŭ sia vivdanĝero li saltis en la riveron por savi la dronantan infanon.
【奋斗】 batali; lukti; diligente labori: 为共产主义事业~终生 batali dum sia tuta vivo por la afero de komunismo; dediĉi sian vivon al la batalo por komunismo / 全国人民要努力~。 La tutlanbda popolo devas diligente labori. / ~目标 la celo de batalo
【奋发】 plivigliĝi; entuziasmiĝi; esti entuziasmoplena; esti entreprenema; esti penema: 一个~有为的青年 entreprenema kaj promesplena junulo / ~努力 fari penegadon; labori kun granda diligenteco
【奋发图强】 diligente labori por fari la patrion pli potenca; energie strebi al sia potenciĝo: 自力更生、~的革命精神 la revolucia spirito sin apogi sur la propraj fortoj kaj diligente labori por prosperigi la patrion
【奋起】 leviĝi kun forto kaj kuraĝo: ~抗敌 leviĝi kontraŭ la malamiko / ~自卫 leviĝi por fari sindefendon / ~直追 fari sian plejeblon por kuratingi iun ②(有力地举起) levi ion per sia tuta forto: ~铁拳 levi sian forta pugnon
【奋勇】 kolekti siajn tutajn kuraĝon kaj energion: ~前进 kuraĝe antaŭenmarŝi
【奋战】 heroe [kuraĝe] batali: ~到底 batali ĝis la fino / ~七天 senĉese batali [senhalte labori] sep tagojn / 经过四个月的~,他们终于胜利地完成了任务。 Post kvar monatoj da pena laborado, ili sukcese finplenumis sian taskon.
【粪】 [fèn] ekskremento; feko; fekaĵo; merdo: 人~ homaj ekskrementoj [fekoj] / 畜~ bestaj ekskrementoj [fekoj]; fekaĵo
【粪便】 ekskremento; feko; fekaĵo; merdo ◇ ~化验 analizo de fekoj
【粪肥】 fekaĵo-sterko; sterko: 猪[牛]~ sterko de porkoj [de bovoj]
【粪土】 fekaĵo kaj koto; malpuraĵo: 视如~ rigardi ion [trakti iun] kiel malpuran polvon
【愤】 [fèn] indigno; kolero: 公~ publika indigno [kolero]
【愤恨】 malami; havi rankoron kontraŭ iu
【愤慨】 indigni: 表示~ esprimi sian indignon / 我们对无辜者被判罪,感到~。 Ni indignas pro la kondamno al tiu ĉi senkulpulo.
【愤怒】 indigno; kolero: 激起人民群众的极大~ veki grandan indignon ĉe la popolaj amasoj / ~的烈火在他胸中燃烧。 Kolero bolas en lia koro.
【丰】 [fēng] ①(丰富) abunda; riĉa ②(大) granda ③(容貌美好) belaspekta
【丰产】 alta produktokvanto; riĉa [abunda] rikolto: ~田 kampo de alta produktokvanto
【丰富】 ①(充足富裕) riĉa; abunda; fekunda: 营养~的食品 riĉa nutraĵo / 积累~的资料 akumuli abundon da materialo / ~的想象力 fekunda imago / 内容~的 riĉenhava / 市场商品~。 La komercaĵoj abundas sur la merkato. ②(使丰富) riĉigi: ~自己的生活经验 riĉigi siajn vivspertojn / ~语言 riĉigi la lingvon / ~自己的知识 vastigi siajn sciojn
【丰功伟绩】 altaj meritoj; brilaj heroaĵoj; monumenta kontribuo; grandfaro: 他为祖国的解放事业建立了~。 Li faris grandegan kontribuon al la liberigo de la patrio.
【丰满】 ①(充足) plena: 粮仓~。 La grenejoj estas plenaj. ②(饱满) plena kaj ronda; graseta; plenkreskinta: 体态~ havi grasetan korpon / 这孩子脸盘~。 Tiu ĉi infano havas rondajn vangojn. / 羽毛~ havi plenan plumaron
【丰年】 riloktoriĉa jaro; abunda jaro; grasa jaro: 瑞雪兆~。 Ĝustatempa neĝo promesas abundan rikolton. 或 Neĝa jaro, riĉa jaro.
【丰盛】 riĉa; abunda; luksa: ~的酒席 luksa festeno / 在中国午餐是一天当中最~的一餐。 En Ĉinio la tagmanĝo estas la plej abunda manĝo de la tago.
【丰收】 riĉa [abunda] rikolto: 连年~ havi riĉajn rikoltojn dum sinsekvaj jaroj / ~在望。 La riĉa rikolto estas videbla.
【丰硕】 abunda kaj granda; fruktodona; konsiderinda; riĉa: 取得~的成果 rikolti riĉajn fruktojn; rikolti fruktodonajn [konsiderindajn] sukcesojn
【丰衣足食】 havi abundajn nutraĵojn kaj vestojn; esti bone nutrita kaj bone vestita: 过着~的生活 vivi en abundeco; vivi bonstatan vivon
【风】 [fēng] ①(流动的空气) vento: 一阵~ ekblovo de vento / 起~了。 Leviĝis vento. / ~停了。 La vento ĉesis [kvietiĝis]. / 刮的什么~? ——刮北~。 De kie venos la vento? — Ĝi venas de la nordo. / 几级~? ——四级~。 Kia estas la forto de la vento? — Blovas vento de forto 4. / 遇到顺~ havi bonan [favoran] venton / 遇到逆~ havi kontraŭan venton / 顶~航行 navigi kontraŭ la vento / 在上~ esti al la vento / 在下~ esti sub la vento / 什么~把你吹来了? Kia bona vento alportis vin al ni? ②(借风力吹干的) aersekigita: ~肉 aersekigita viando ③(借风力使纯净) ventumi: 晒干~净 sunsekigita kaj bone-ventumita ④(风气) stilo; praktiko; kutimo; moro; tendenco: 文~ stilo de verkado / 党~ laborstilo de partio / 蔚然成~ fariĝi kuranta praktiko; fariĝi komuna kutimo / 纠正不正之~ venki [elimini] malsanajn tendencojn ⑤(风声) novaĵo; informo: 闻~而逃 tuj forkuri aŭdinte la novaĵon ⑥(《诗经》里的《国风》) unu el la tri sekcioj de La Libro de Poezio ⑦〈中医〉 (uzata en nomoj de iuj malsanoj): 抽~ konvulsio / 伤~ malvarmumo / 破伤~ tetanoso / 中~ apopleksio
【风暴】 ŝtormo; uragano; tempesto; ventego: 海上~ ŝtormo sur maro / 革命~ la ŝtormo de revolucio
【风波】 ŝtormo; tumulto; krizo: 平地~ subite leviĝinta ŝtormo; neatendita tumulto / ~迭起。 La krizoj sin sekvas. / 茶杯里的~ ŝtormo en tetaso
【风餐露宿】 manĝi en la vento kaj dormi en la roso — elteni la suferojn de malfacila vojaĝo; vivi la malfacilan vivon sub la libera ĉielo
【风潮】 agitado; tumulto: 闹~ fari agitadon (por striko ktp)
【风车】 ①(一种机械装置) ventmuelilo ②(扇车) ventummaŝino; grenventumilo ③(一种玩具) ventrado (infana ludilo)
【风尘】 ①(旅途劳顿) laceco de vojaĝo: 满面~ esti tre laca de vojaĝo ②(流浪江湖的境况) vagabonda vivo: ~漂泊 vagabondi tie kaj tie / 沦落~ fariĝi prostituitino ③(战乱) ĥaoso kaŭzita de milito: ~之警 la minaco de milito; alarmo de milito
【风驰电掣】 ventorapide; fulmorapide: 列车~般从他身边驶过。 La trajno preterkuris lin kun ventega rapideco.
【风吹草动】 la susuro de folioj en la vento — signo de tumulto: 不要一有~就惊慌失措。 Ne lasu vin kaptita de paniko ĉe la nura susuro de folioj en la vento.
【风吹浪打】 esti batata de vento kaj ondoj: ~不动摇 ne ŝanceliĝi en la ŝtormo
【风度】 belaj manieroj; eleganta konduto [sinteno]: 有~ havi belajn manierojn / ~潇洒[翩翩] (pp juna viro) havi senĝenajn [elegantajn] manierojn / 他的举止动作完全是军人~。 Li sin tenas tute kiel soldato.
【风格】 stilo: 鲁迅文章的~ la stilo de Lusin / 这幅画具有齐白石的~。 Tiu ĉi pentraĵo estas en la stilo de Qi Baishi. / 富于中国民族~的建筑物 konstruaĵo de ĉina tradicia stilo / 京剧的独特~ la karakteriza stilo de Pekina opero / 发扬共产主义~ disvolvi la komunisman laborstilon / ~高 konduti en grandanima stilo / 球员们打出了水平,打出了~。 La ludantoj pruvis sian altan ludnivelon kaj montris sian bonan sportistecon en la matĉo.
【风光】1 pejzaĝo; vidaĵo; belaĵoj de la naturo: 飞雪漫天舞,丛山披银装,好一派北国~。 La neĝo kirliĝas en la aero kaj kovras la majestajn montojn. Kia belega pejzaĝo de la nordlando! / 青山绿水好~ pitoreska vidaĵo de verdaj montoj kaj bluaj akvoj / 到处是新年的~。 Ĉie regas atmosfero de la Printempa Festo.
【风光】2 〈方〉 brilo; imponeco; lukso: 把婚礼办得~一些 doni pli da brilo al la geedziĝa ceremonio
【风化】 ①(风俗教化) moroj; moralo; deco: 有伤~ ofendi la morojn [la decon] ②〈地〉 veterdetruiĝo; aerdetruiĝo; efloresko ③〈化〉 efloresko
【风景】 pejzaĝo; vidaĵo; vidindaĵo: 欣尝~ admiri pejzaĝon / 以~优美著称 esti fama pro la beleco de sia pejzaĝo / 西湖~如画。 La Okcidenta Lago estas tiel bela, kiel pentraĵo. / 昆明是一座~美丽的城市。 Kunming estas pitoreska urbo. ◇ ~画 pejzaĝo / ~林 pejzaĝa arbaro / ~区 pejzaĝa loko; pejzaĝejo
【风浪】 ŝtormo; ondegoj: ~大,船颠簸得厉害。 La maro ondegas kaj la ŝipo terure tangas. / 久经~ esti travivinta multajn ŝtormojn; esti spertinta ĉiajn provojn
【风雷】 fulmotondro; ŝtormo: 革命的~ la ŝtormo de revolucio / ~激荡 furioza ŝtormo
【风力】 ①(风的力量) ventoforto ②(以风为动力) ventomovata; venta ◇ ~发电机 ventomovata generatoro / ~发电站 vento-energia centralo / ~提水机 venta akvopumpilo
【风流】 ①(英俊杰出的) distingita kaj admirinda; vere rimarkinda: 数~人物,还看今朝。(毛泽东) Por trovi vere rimarkindajn homojn, ni prefere rigardu la nuntempon. ②(旧时指有才学而不拘礼法) talenta kaj libera de la sociaj konvencioj: ~才子 talenta kaj romantika klerulo / 举止~ havi ĉarmajn manierojn ③(放荡) diboĉa; facilmora; galanta: ~男子 galanta fraŭlo / ~荡子 granda delogisto; donĵuano / ~女子 leĝera virino / 他年轻时经历了不少~韵事呢。 Li travivis multajn amajn aventurojn dum sia juneco.
【风马牛不相及】 havi nenian rilaton unu al la alia; esti tute senrilata unu al la alia: 这和我们的谈话内容~。 Tio havas nenian rilaton al tio, pri kio ni parolas.
【风貌】 ①(风格和面貌) stilo kaj trajtoj: 民间艺术的~ stilo kaj karakterizaĵoj de la popola arto ②(面貌) fizionomio: 农村新~ la nova fizionomio de la kamparo
【风靡】 esti en modo; furori: 今夏超短裙又~京沪了。 Ĉi-somere minijupoj* denove estas en modo en Pekino kaj Shanghai. / ~一时 furori [esti en modo] portempe
【风平浪静】 la vento kvietiĝis kaj la ondoj malleviĝis — kvieta; trankvila: ~的海面 kvieta [olea] maro / 他的生活总是~的。 Lia vivo estas ĉiam seneventa. / 这三十年不是在~中度过的。 Tiuj ĉi tridek jaroj estis pasigitaj ne en kvieteco kaj trankvileco
【风起云涌】 kiel la nuboj, kiuj kolektiĝas pelate de la vento; kiel furioza ŝtormo — disvolviĝi kun nerezistebla forto
【风气】 ĝenerala moro [kutimo]; komuna praktiko; atmosfero: 全厂出现学技术的~。 La studado de teknikoj fariĝis la regula praktiko en la fabriko. / 改变社会~ ŝanĝi la regantajn morojn de la socio / 创造一个好的~ krei sanan atmosferon
【风趣】 spriteco; humuro; salo: 他是一个很有~的人。 Li havas multe da spriteco. 或 Li estas tre sprita homo. / ~话 spritaj vortoj / 饶有~的玩笑 ŝerco plena de salo / ~地说 diri kun humuro
【风尚】 ĝenerala kutimo [praktiko]; moroj; modo: 勤俭节约的新~ nova kutimo de diligenteco kaj ŝparemo / 社会主义新~ la novaj socialismaj moroj / 时代~ la modo de la epoko
【风声】 ①(刮风的声音) la sono de la vento ②(传出来的消息) famo; onidiro; novaĵo: 听到~ aŭdi famon pri io / 防止走漏~ malebligi, ke informo filtriĝu / ~很紧。 La situacio estas tre streĉa.
【风声鹤唳】 timtremi ĉe ventsusuro kaj grukrioj; eĉ ventsusuro kaj grukrioj terure impresas iun kiel bruo de persekutantoj; timi sian propran ombron (z); korniko vundita propran voston timas (z): ~,草木皆兵 timtremi ĉe ventsusuro kaj grukrioj kaj preni la herbojn kaj arbojn por malamikaj soldatoj embuskantaj (dirata pri la ekstrema timo de armeo forkuranta en paniko)
【风霜】 vento kaj prujno — suferoj de vojaĝo; malfacilaĵoj de ies vivo: 饱经~ esti travivinta ĉiajn malfacilaĵojn de la vivo; esti ĉion spertinta
【风俗】 moro; kutimo: 尊重当地人民的~习惯 respekti la morojn kaj kutimojn de la loka popolo ◇ ~画 morpentraĵo; ĝenropentraĵo; ĝenro
【风速】 rapideco de la vento ◇ ~表 anemometro / ~计 anemografo / ~器 mezurilo de ventorapido
【风调雨顺】 vetero favora por la rikoltoj; favoraj klimataj kondiĉoj: ~,五谷丰登。 Bona vetero alportas riĉajn rikoltojn. / ~,国泰民安。 La elementoj estas favoraj, la lando prosperas kaj la popolo estas en paco.
【风头】1 la maniero, kiel la vento blovas: 船老大在不停地观察~和水势。 La boatisto konstante observas la venton kaj akvon.
【风头】2 ①(情势) la tendenco de la eventoj: 看~行事 vidi, de kie venas la vento, antaŭ ol agi; agi laŭ la cirkonstancoj / 避~ sin kaŝi, ĝis la danĝeroj pasas ②〈贬〉(出头露面) elmontriĝo; sinmontro: 爱出~ havi elmontriĝemon [sinmontremon] / 爱出~的人 elmontriĝema [sinmontrema] homo
【风土】 geografiaj kondiĉoj kaj sociaj kutimoj de iu loko: ~人情 lokaj kondiĉoj kaj moroj
【风味】 gusto; saporo: 家乡~ la agrabla gusto de la kuiraĵoj de ies hejmloko; loka gusto / 这首诗有民歌~。 Tiu ĉi poemo sin prezentas sub la ĝenro de popola kanto. / 月夜荡舟湖上,别有一番~。 Fari boatpromenadon sur la lago en luna nokto estas ĉiela plezuro ◇ ~菜 tipaj lokaj pladoj; lokaj frandaĵoj
【风险】 risko; danĝero: 冒~ elmeti sin al risko; spiti la danĝeron; riski / 冒自己受牵累的~ riski sin kompromiti / 承担~ preni sur sin riskon / 要改革就不怕担~。 Vera reformisto timas nenian danĝeron.
【风向】 ventodirekto: ~转了。 La vento turniĝis. ◇ ~标 ventoflago; ventomontrilo / ~袋 ventomaniko / ~图 ventorozo / ~仪 anemoskopo* / ~指示器 indikilo de ventodirekto
【风言风语】 senbaza parolo; kalumnia klaĉo: 别信她传的那些话,那都是妒忌你的人的~。 Ne kredu tion, kion ŝi raportis al vi; tio estas kalumniaj klaĉoj diritaj de tiuj, kiuj vin envias.
【风雨】 vento kaj pluvo; la elementoj; ŝtormo; provoj kaj malfaciloj: 迎着~去战斗 iri al la batalo spite al la vento kaj pluvo / 经~,见世面 sperti ventojn kaj pluvojn por koni la mondon / 在斗争的~中经受锻炼 sin hardi en la ŝtormo de batalo
【风雨无阻】 en ĉia vetero; malgraŭ vento kaj pluvo: 足球赛定于下午举行,~。 La matĉo de futbalo havos lokon ĉi-posttagmeze en ĉia vetero.
【风云变幻】 neregula ŝanĝiĝado de vento kaj nuboj — neantaŭvidebla evoluado de eventoj; konstanta ŝanĝiĝo de eventoj; ŝanĝiĝema situacio: ~的时代 epoko de rapida ŝanĝiĝado / 国际形势~。 La monda situacio konstante ŝanĝiĝas.
【风灾】 katastrofo [damaĝo] kaŭzita de grandaj ventoj: 遭受~ suferi ventegan damaĝon
【风筝】 kajto; flugdrako; flugludilo
【枫树】 likvidambaro* (Liquidambar formosama)
【疯】 [fēng] ①(神经错乱) freneza; aliena: 他忽然~了,只好把他关起来。 Li subite freneziĝis kaj oni devis lin enŝlosi. / 这简直是发~! Tio estas pura kaj simpla frenezaĵo! ②(生长旺盛但不结果实) (pp planto) kreski tro alta sed ne porti multe da fruktoj aŭ semoj: 这些棉花长~了。 Tiuj ĉi kotonujoj superkreskas.
【疯疯癫癫】 esti mense iom perturbita; esti frenezeca; agi kvazaŭ frenezulo
【疯狂】 freneze; furioze; senbride: ~地鼓掌 freneze aplaŭdi / ~咒骂 freneze blasfemi / ~掠夺 senbride rabi / ~反扑 fari frenezan kontraŭatakon / ~挣扎 malespere barakti / ~反对 sovaĝe opozicii
【疯子】 frenezulo
【封】 [fēng] ①(封闭) fermi; sigeli: 把信~上 fermi [glui, sigeli] leteron / ~门 fermi pordon per sigelaj paperstrioj / 大雪纷飞,江河冰~。 Grandaj neĝflokoj falas kaj la riveroj estas glaciiĝintaj. / 炉子~了吗? Ĉu vi jam kovris la fajron de la forno? / 他的伤还没有~口。 Lia vundo ankoraŭ ne resanĝis. ①(封起来的纸袋) koverto: 赏~ koverto kun mondonaco ensigelita; kovertita mondonaco ③〈量〉(uzata por io kovertita): 一~信 unu letero / 一~请帖 unu invitilo ④(赐) doni titolon: 分~诸侯 doni titolojn kaj bienojn al la nobeloj / 自~为百分之百的马克思主义者 nomi sin [pretendi esti] centprocenta markisisto
【封闭】 ①(关闭) fermi; sigeli: 用蜡~瓶口 fermi botelon per vakso / ~机场 fermi la aerodromon / ~的社会 fermita socio ②(查封) malpermesi: ~报馆 malpermesi ĵurnalon ◇ ~层 〈石油〉 enfermita tavolo
【封存】 konservi sub sigeloj; sigeli per konservado
【封底】 〈印〉 malsupra kovrilo [plataĵo]
【封官许愿】 〈贬〉 doni ŝtatoficistajn postenojn kaj fari abundajn promesojn; promesi altajn postenojn kaj aliajn favorojn
【封建】 ①(一种政治制度) feŭda reĝimo ②(指社会形态) feŭdismo ③(带有封建色彩) feŭda; feŭdala ◇ ~把头 feŭda (despota) laborentreprenisto / ~割据 feŭda disapartiĝo / ~君主 suzereno / ~礼教 la feŭda etika kodo; la feŭda etiko / ~社会 feŭda socio / ~思想 feŭda ideo [ideologio] / ~余孽 feŭda postrestulo / ~制度 feŭda reĝimo [sociordo] / ~主 feŭda sinjoro; feŭdestro; feŭdmastro / ~主义 feŭdismo / ~专制主义 feŭda aŭtokratismo / ~庄园 feŭda bieno / ~宗法思想 feŭda patriarka ideologio
【封面】 ①(线装书印着书名的一页) la titolpaĝo de fadenbindita libro ②(书皮) (libro)kovrilo ③(封一) supra kovrilo [plataĵo] ◇ ~设计 kovrildesegno
【封锁】 bloki; fermi: ~港口 bloki havenon / ~边境 fermi la landlimon / ~消息 malpermesi la ellason de informo / 经济~ ekonomia blokado / 解除~ forigi blokadon ◇ ~线 linio de blokado
【封条】 paperstrio uzata por sigelado (de pordo, tirkesto ktp); sigela rubando: 贴~ surglui sigelajn paperstriojn
【峰】 [fēng] ①(山的尖顶) montopinto; montosupro; kresto: 珠穆朗玛~ la montopinto Ĝolmolangma / 攀登科学高~ surgrimpi la altajn suprojn de la scienco / 浪~ kresto de ondo ②〈量〉 (uzata nur por kamelo): 四~骆驼 kvar kameloj
【烽】 [fēng] alarmofajro; signalfajro
【烽火】 ①(报警的烟火) alarmofajro; signalfajro ②(战争) flamoj de la milito: ~连天。 Ĉie la militflamoj furiozas. ◇ ~台 alarmofajra turo; teraso por signalfajroj
【锋】 [fēng] ①(刃) tranĉrando; klingo ②〈体〉 avanulo: 前~ avanulo / 中~ centra avanulo / 内~ interna avanulo ③〈气〉 fronto: 冷[暖]~ malvarma [varma] fronto
【锋利】 ①(指工具) tranĉa; akra: ~的钢刀 akra ŝtaltranĉilo ②(指文笔) tranĉa; akra; morda; pika: ~泼辣的笔调 akra kaj morda stilo
【锋芒】 ①(尖利部分) tranĉrando; lancpinto: 将斗争的~指向某人 direkti la lancpinton de batalo al iu ②(显露出来的才干) elmontrita talento [kapablo]: 不露~ sin deteni montri sian kapablon; esti kapabla sed modesta
【锋芒毕露】 plene montri siajn talentojn [kapablojn]: 太~会招致忌恨。 Troa elmontro de sia talento elvokas envion kaj malamon.
【锋芒所向】 celo de atako: 大军南下,势不可当,~,无不披靡。 Niaj trupoj venke marŝis suden kun nerezistebla impeto, forbalaante ĉiujn obstaklojn antaŭ si.
【蜂】 [fēng] (蜜蜂) abelo; (胡蜂) vespo: 养~场 abelejo / 养~术 abelbredado; abelkulturo
【蜂蜜】 mielo ◇ ~酒 mielakvo; mielvino; trinkmielo; medo
【蜂拥】 svarmi; amase veni [flugi]: 四面八方的人向广场~而来。 Homoj amase [svarme] venis al la placo el ĉiuj direktoj.
【逢】 [féng] renkonti: 久别重~ denove renkontiĝi post longa disiĝ(intec)o / 每~佳节倍思亲。 En festaj okazoj pli ol ordinare ni pensas pri niaj karaj parencoj foraj. / ~人便问 demandi ĉiun renkontiton / ~单[双]日开放 malfermita en la neparaj [paraj] tagoj de la monato
【缝】 [féng] kudri; stebi; 〈医〉 kunkudri; suturi: ~衣服 kudri veston / ~扣子 kudri butonon al vesto / ~被子 stebi litkovrilon / 刀口刚~好。 La tranĉvundo esti ĵus kunkudrita. ——另读 [fèng]
【缝补】 fliki; kudroripari
【缝纫】 kudri; fari kudradon ◇ ~机 kudromaŝino; stebmaŝino
【讽】 [fěng] ①(用含蓄的话指责) satiri; moki ②〈书〉(诵读) legi per laŭta voĉo; voĉlegi
【讽刺】 satiri; mokŝerci; moki; sarkasmi: 这是一部~弄虚作假的人们的作品。 Tiu ĉi verko estas satiro al la falsemuloj. / 别再~他了。 Ne plu moku lin. / 我受不了这种~。 Mi ne povas toleri tian sarkasmon. ◇ ~画 satira desegnaĵo [pentraĵo]; karikaturo / ~剧 satira teatraĵo / ~诗 satiraj versoj; satiro / ~文学 satiro / ~小品 satira eseo
【凤】 [fèng] fenikso; fajrobirdo
【凤凰】 fenikso; fajrobirdo (凤 estas la masklo kaj 凰 estas femalo)
【奉】 [fèng] ①(献) prezenti [doni] kun respekto: 双手~上 respekte prezenti ion per la du manoj / ~上新书一册。 Mi donacas al vi novan libron. ②(接受) ricevi (ordonojn ktp): ~上级指示,暂停开放 fermita portempe laŭ superula ordono ③(尊重) respekti; konsideri [rigardi] kiel: ~为典范 konsideri [rigardi] kiel modelon ④(信仰) kredi je: 素~佛教 ĉiam kredi je budhismo ⑤(侍候) servi; prizorgi: 侍~ vivteni kaj prizorgi (siajn gepatrojn) ⑥〈敬〉 havi la honoron -i: ~访未晤,甚怅。 Je mia bedaŭro vi ne estis hejme tiam, kiam mi faris viziton al vi.
【奉承】 flati; incensi; leki la polvon de ies pidoj (z); danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj (z): 许多人~他就因为他有钱。 Multaj flatas lin nur pro tio, ke li estas riĉa. ◇ ~话 flataĵo; flato
【奉告】 〈敬〉 sciigi; informi: 详情容后~。 Mi donos al vi la detalojn pli poste. / 无可~ nenia komento
【奉公守法】 esti leĝ-observema; konduti kiel bona civitano
【奉命】 ricevi ordonon; agi laŭ ordono de iu: ~出发 ekmarŝi laŭ ordono / 奉我国政府之命 laŭ la ordono de mia registaro / 我~就这一问题阐明我国政府的立场。 Mi havas la mision prezenti la starpunkton de mia registaro pri tiu ĉi demando. / ~于危难之际 esti ŝarĝita per komisio en kriza kaj malfacila momento
【奉陪】 〈敬〉 teni akompanon al iu: 恕不~。 Pardonu min, mi ne povas teni akompanon al vi [resti kun vi]. / 如果敌人一定要打,我们就~到底。 Se la malamikoj nepre volas nin ataki, ni tenos akompanon al ili kaj batalos ĝis la fino.
【奉劝】 〈敬〉 konsili: ~你少喝点儿酒。 Mi konsilas al vi ne trinki tro da vino. / ~你们还是别管闲事为好。 Mi konsilas al vi ne enmiksi vin en alies aferojn.
【奉送】 donaci ion; doni kiel donacon
【奉献】 doni kiel tributon; prezenti kun respekto; sin dediĉi [doni] al
【缝】 [fèng] ①(接合的地方) junto: 无~钢管 senjunta ŝtaltubo ②(缝隙) fendo; fendeto; krevo: 墙上裂了一道~儿。 Estas fendo en la muro. / 冷气是从门~里钻进来。 Malvarmo eniris tra la fendetoj de la pordo. ——另读 [féng]
【缝隙】 fendo; fendeto; krevo
【佛】 [fó] ①(佛陀) Budho; Budao; Buddo ②(佛教) budhismo; budaismo: 信~ kredi je budhismo ③(佛像) statuo de budho: 铜~ bronza statuo de Budho ——另读 [fú]
【佛教】 budhismo; budaismo ◇ ~徒 budhisto; budaisto
【否】 [fǒu] ①(否定) nei; negi ②〈书〉(表示否定) ne: 这是正确的方针吗? ~! Ĉu tio estas ĝusta principo? Ne! ③(拒绝;否决) rifuzi; malakcepti: 我的建议被他~了。 Li rifuzis [malakceptis] mian proponon. ④〈书〉(表示询问) ĉu …?: 知其事~? Ĉu vi scias pri la afero? ⑤(表示不肯定) ĉu … aŭ ne: 明日能~出发,须视天气而定。 Ĉu ni ekiros aŭ ne morgaŭ, tio dependos de la vetero. ——另读 [pǐ]

【否定】 ①(否认) nei; negi: 你不能~他的话是合乎事实的。 Vi ne povas nei la verecon de liaj vortoj. / 采取~一切的态度 adopti la sintenon ĉion nei / 事实~了他的看法。 La faktoj refutis liajn opiniojn. ②(表示否定的) negativa; nea: ~的回答 negativa [nea] respondo ③〈哲〉 negacio: ~之~ la negacio de negacio ◇ ~词 negacio / ~代词 〈语〉 negativa [nea] pronomo / ~副词 negativa [nea] adverbo / ~句 negativa [nea] frazo
【否决】 voĉdoni kontraŭ; malakcepti; vetoi: 提案被大会~了。 La propono estis malakceptita de la asembleo ◇ ~权 vetoo; rajto [povo] de vetoo
【否认】 nei; negi; malkonfesi; malkonfirmi; malagnoski; fornei; forrifuzi; desavui*: 他~在四点钟来过。 Li neas, ke li venis je la kvara horo. / 我不~这是可能的。 Mi ne neas, ke tio estas ebla. / 被告矢口~。 La akuzito persistas en sia neado. / 不能~,雹灾给我们带来了一些困难。 Estas neneigeble, ke la hajlo alportis al ni iajn malfacilaĵojn. / 我们断然~这种无理指责。 Ni kategorie forĵetas tiun ĉi senbazan akuzon. / 他不能~与她有亲属关系。 Li ne povas forrifuzi sian parencecon kun ŝi. / 他没有~这些事实。 Li ne neis la faktojn.
【否则】 〈连〉 se ne; alie; aŭ; en la kontraŭa okazo: 快点走,~要迟到了。 Rapidu, alie [aŭ] ni malfruos. / 我们首先要遵循正确的政策,~就不能胜利。 Ni devas antaŭ ĉio sekvi ĝustan politikon, se ne, la venko estus neebla. / 幸好他往旁边一闪,~就要被射中。 Li feliĉe saltis flanken, alie li estus trafita. / 文件必须由秘书处盖章,~无效。 La dokumentoj devas porti la sigelon de la sekretariejo. En la kontaŭa okazo, ili estos nevalidaj.
【夫】 [fū] ①(丈夫) edzo ②(成年男子) viro: 匹~ ordinara homo ②(体力劳动者) manlaborulo: 渔~ fiŝkaptisto ④(服劳役的人) (en la pasinteco) viro faranta devigan laboron: 拉~ kapti virojn por deviga laboro ——另读 [fú]
【夫妇】 edzo kaj edzino; geedzoj: 一对~ geedza paro / 未婚~ estontaj geedzoj / 新婚~ novaj geedzoj / 王氏~ gesinjoroj Wang ◇ ~分居 separo
【夫妻】 edzo kaj edzino; geedzoj: ~俩 geedza paro ◇ ~店 malgranda butiko tenata de edzo kaj edzino
【夫人】 〈尊〉 sinjorino; edzino; damo; matrono: 某某~ sinjorino Tia-Tia / 第一~ Unua Sinjorino (la edzino de ŝtatestro) / 各国使节和~ alilandaj diplomatiaj senditoj kaj iliaj edzinoj / 您~好吗? Kiel fartas via edzino?
【肤】 [fū] haŭto
【肤浅】 supraĵa; malprofunda: 我对这个问题的认识很~。 Mi havas nur supraĵan komprenon pri tiu ĉi problemo.
【肤色】 haŭtkoloro: 不论种族、信仰或~ senkonsidere de [pri] raso, kredo aŭ haŭtkoloro / 不同国度、不同~的运动员欢聚一堂。 Diverslandaj kaj divershaŭtkoloraj sportistoj gaje kolektiĝis en la sama ĉambrego.
【敷】 [fū] ①(搽;涂) apliki; ŝmiri: 在创口上~药 apliki ungventon sur la vundon / 外~ por ekstera uzo ②(敷设) meti; instali ③(够) esti sufiĉa por: 入不~出。 La enspezoj ne kovras la elspezojn.
【敷衍】1 disvolvi; ekspliki: ~经文要旨 disvolvi la ĉefajn ideojn de sankta skribo
【敷衍】2 ①(做事不认真) esti neglektema [malzorgema]; fari ion por la formo; agi en senzorga maniero; fari ion nur por kontentigi iun: 干活可~不得。 Oni ne devas esti neglektema [senzorga] en sia laborado. / 他那些话分明是~你的。 Evidente, li diris tion nur por kontentigi vin. / 他~了几句就走了。 Li diris kelkajn vortojn sen graveco kaj poste foriris. / 这是他们为形势所逼而采取的~的办法。 Tio estas rimedo, kiun ili adoptis por la formo sub la premo de la cirkonstancoj. ②(勉强维持) havi apenaŭ sufiĉe da mono por sia bezono aŭ vivteno; povi nur helpi al si: 这点钱只够我~几天的。 Tiu ĉi malgranda monsumo sufiĉos al mi nur por kelkaj tagoj.
【伏】 [fú] ①(趴) sin klini [kliniĝi]; kuŝi: ~案 sidi sinkline super skribotablo / ~地 kuŝi vizaĝaltere sur la tero ②(低下去) malleviĝi; malaltiĝi: 起~ leviĝi kaj malleviĝi; ondi ③(隐藏) sin kaŝi: 昼~夜出 sin kaŝi tage kaj eliri nokte / 设~ starigi embuskon ④(伏天) la plej varmaj tagoj de la jaro; la hundaj tagoj ⑤(屈服;承认) cedi; konfesi: 不~老 rifuzi cedi al sia aĝo; ne konfesi sin maljuna ⑥〈电〉 volto: 电压是多少~? Kia estas la voltaro?
【伏击】 embuski kontraŭ iu: ~敌人 embuski kontraŭ la malamiko / 遭到~ fali en embuskon / 进行~ ataki el embusko ◇ ~圈 embuskoringo
【伏特】 〈电〉 volto ◇ ~计 voltmetro
【伏天】 la plej varmaj tagoj de la jaro; la hundaj tagoj —— 参见“三伏”
【扶】 [fú] ①(用手支持) subteni per la mano; meti manon sur ion por subteni: ~着栏杆上楼 supreniri al la pli alta etaĝo kun sia mano sur la balustrado / 你~着点梯子,我上去。 Tenu la ŝtupetaron dum mi grimpas supren. / 用手~桌子 sin apogi per la mano je la tablo ②(用手扶起) levi; rektigi: ~起跌倒的孩子 levi falintan infanon / 护士~起伤员,给他换药。 La flegistino rektigis la vunditan soldaton por pansi al li la vundon. / ~苗 rektigi la plantidojn ③(扶助) helpi: 救死~伤 savi la mortantojn kaj kuraci la vunditojn
【扶持】 ①(搀扶) subteni iun per sia mano; helpi iun stari [piediri]: 伤员们互相~着练习走路。 La vunditoj ekzerciĝas en piedirado subtenante unu alian. ②(扶助;护持) doni helpon al; subteni: 疾病相~。 Kiam iu malsaniĝas, la aliaj lin bone prizorgas. / 荷花虽好,也要绿叶~。 Kvankam bela estas la lotusfloro, tamen ĝi bezonas verdajn foliojn por sin ĉarmigi.
【扶老携幼】 subteni la maljunajn je la brako kaj konduki la junajn je la mano; veni aŭ eliri kun sia tuta familio
【扶手】 (椅子上的) brakapogilo; apogbrako; (楼梯上的) apogrelo; gardrelo; balustrado ◇ ~椅 brakseĝo; fotelo
【扶植】 subteni; helpi al io kreski aŭ disvolviĝi: 侵略者一手~的傀儡政权 marioneta reĝimo subtenata de la agresantoj / ~新生力量 subteni la nove kreskantajn fortojn
【扶助】 helpi; subteni: ~老弱 helpi maljunajn kaj malfortajn homojn
【拂】 [fú] ①(轻轻擦过) karesi: 春风~面。 La printempa venteto karesas la vizaĝon. ②(掸) senpolvigi; viŝi: ~去桌上的尘土 senpolvigi tablon ③(违背) agi kontraŭ: 不忍~其意 ne voli agi kontraŭ la deziroj de iu
【拂晓】 tagiĝo; matenkrepusko; aŭroro: ~出发 ekiri ĉe la tagiĝo
【服】 [fú] ①(衣服) vesto: 工作~ laborvesto; kitelo ②(丧服) funebra vesto: 有~在身 porti funebran veston; porti funebron ③(服用) preni; gluti: ~药 preni medikamenton / 勿内~! Ne glutu! ④(承当) servu: ~兵役 fari militservon; militservi ⑤(信服;服从) esti konvinkita; obei: 你说得有道理,我~了。 Tio, kion vi diris estas prava. Mi estas konvinkita. / 以理~人 konvinki iun / 不~指导 rifuzi obei instrukciojn ⑥(习惯于) kutimi; adaptiĝi al: 不~水土 ne kutimi al la klimato ——另读 [fù]
【服从】 obei; sin submeti [submetiĝi] al; sin subordigi: ~命令 obei ordonojn / 少数~多数。 La malplimulto devas submeti sin [submetiĝi] al la plimulto. / 个人~组织 submetiĝo de la individuo al la organizo / 形式~内容。 La formo estas subordigita al la enhavo. / 组织形式应当~发展生产的需要。 La formo de organizo devas respondi al la bezono de la disvolviĝo de la produktado.
【服气】 lasi sin konvinki; rezignacii: 等到实验的结果公布了,他这才~。 Li lasis sin konvinki nur tiam, kiam la rezultato de la eksperimento estis publikigita. / 有些人对女的领导总不~。 Iuj ne rezignacias esti gvidataj de virinoj.
【服务】 servi: 为人民~ servi la popolon / ~周到 liveri bonan servon / 提高~质量 plibonigi sian servon / 他在邮局~了三十年。 Li servis en la poŝtoficejo tridek jarojn. ◇ ~行业 servaj profesioj / ~器 〈计〉 servilo / ~台 servotablo; informejo; akceptejo / ~态度 sintenado en servado aŭ kelnerado al gastoj, klientoj ktp / ~员 (餐馆的) kelnero; (飞机上的) stevardino / ~站 servocentro
【服役】 servi en la armeo; fari sian militservon; militservi: ~期满 fini sian militservon; esti malmobilizita
【服用】 preni; gluti: 这药要空腹~。 Tiu ĉi medikamento devas esti prenata je malplena stomako. ◇ ~说明 instrukcioj pri la maniero kiel preni medikamenton; uzinstrukcioj; uzindikoj
【服装】 vestoj; kostumo; konfekcio; tualeto: 冬季~ vintraj vestoj / 民族~ nacia kostumo / ~整洁 esti orde kaj pure vestita / 布景和~都极好。 La dekoracio kaj kostumoj estas bonegaj. ◇ ~厂 fabriko de konfekcio / ~工业 industrio de vestoj / ~商店 magazeno de vestoj [de konfekcio]; konfekciejo / ~样式 fasono / ~设计师 kostumdesegnisto; modelisto
【服罪】 konfesi sian kulpon [krimon]; akcepti punon; ne plu apelacii: 不~ nei sian kulpon [krimon]
【俘】 [fú] kapti; militkapti: 敌师长被~。 La diviziestro de la malamika armeo estis kaptita. / 在被~期间 dum sia kaptiteco ②(俘虏) kaptito; militkaptito; militkaptita soldato: 遣~ rehejmigi militkaptitojn
【俘获】 kapti; militkapti: 我军~甚众。 Nia armeo kaptis multe da soldatoj kaj armiloj de la malamika armeo.
【俘虏】 ①(俘获) kapti; militkapti: 那一仗他们~了敌军一千多名。 Ili kaptis pli ol mil soldatojn en tiu batalo. ②(被俘的人) kaptito; militkaptiti; militkaptita soldato: 执行宽待~的政策 sekvi la politikon malsevere trakti la militkaptitojn / 成了教条主义的~ fariĝi kaptito de dogmismo ◇ ~营 militkaptitejo
【浮】 [fú] ①(与“沉”相对) flosi; naĝi: 木头能~在水上。 La ligno flosas [naĝas] sur la akvo. / 潜水员~上来了。 La skafandristo malmergiĝis. / 几天以后,尸体重新~出水面。 Kelkajn tagojn poste, la kadavro revenis sur la akvon. / 干部要深入群众,不能~在上面。 La kadroj devas penetri inter la amasojn kaj ne resti sur la supraĵo. / 她脸上~起了笑容。 Rideto aperis [pentriĝis, ludis] sur ŝia vizaĝo. ②〈方〉(在水里游) naĝi: 他一口气~到对岸。 Li naĝis ĝis la alia bordo per unu spiro. ③(在表面上的) sur la supraĵo; supraĵa: ~土 supraĵa tavolo da polvo ④(可移动的) movebla: ~财 moveblaj posedaĵoj ⑤(暂时的) provizora: ~支 elspezoj ne en la regula konto ⑥(不踏实) ventanima; frivola; malserioza; supraĵema: 这个人太~,办事不可靠。 Tiu ĉi homo estas tro frivola [supraĵema], por ke oni povu lin konfidi. ⑦(空虚;不切实) malplena; vanta; ŝveligita: ~夸 vanta troigo ⑧(超过) superi; transpasi; esti superflua: 人~于事 pli da personaro ol bezonata / ~额 superflua [nebezonata] nombro
【浮雕】 reliefo ◇ ~群像 reliefaj skulptaĵoj de grupo da homoj / ~压印[印花] desegnoreliefigo
【浮动】 ①(漂浮) flosi: 树叶在水面上~。 La folioj flosis sur la akvo. ②(不安定) esti necerta; fluktui: 物价飞涨,人心~。 Kun la rapida altiĝado de la prezoj estiĝis sento de necerteco inter la popolanoj. ③〈经〉 fluktui: 货币共同~ kuna valutofluktuado ◇ ~工资 fluktua salajro / ~工资制 movebla salajroskalo / ~汇率 fluktua valuta kurzo / ~价格 fluktuaj prezoj / ~利率 fluktua interezoprocento / ~轴 〈机〉 flosakso
【浮华】 parada; pompa; luksa: 文辞~ troornamita lingvo [stilo] / 过~的生活 vivi luksan vivon
【浮夸】 vanta troigo; fanfaronemo; ostento: 他这个人爱~。 Li amas vantan troigon. / ~作风 emo al fanfaronado kaj troigo / ~的话 tro ŝvelaj vortoj; bombasto
【浮力】 〈物〉 flosforto; suprenforto; levoforto
【浮浅】 supraĵa; malprofunda: ~的看法 supraĵa opinio
【浮现】 aperi antaŭ ies okuloj: 往事~在我眼前。 La scenoj el la pasinteco aperis antaŭ miaj okuloj. 或 La pasinteco revenis al mia menso [al mia memoro].
【浮云】 ŝveb(ant)aj nuboj
【浮躁】 impulsiĝema: 性情~ havi impulsiĝeman karakteron
【浮肿】 〈医〉 edemo; hidropso
【符】 [fú] ①(符节) aŭtentiga objekto uzata en la antikveco kiel mandato aŭ ordonilo ②(符合) esti konforma al; respondi al; esti alĝustigita al; akordi kun: 抄本与原件相~。 La kopio estas konforma al la originalo. / 这消息和我听到的是相~的。 Tiu ĉi novaĵo respondas al tio, kion oni diris al mi. / 与事实不~ ne esti konforma [ne respondi al, ne akordi kun] la faktoj / 相~的数字 ĝusta [ekzakta] cifero / 使数字相~ akordigi ciferojn ③(记号) simbolo: 音~ noto ④(符咒) magia figuro desegnita de taŭista pastro por elpeli spiriton aŭ alporti bonan aŭ malbonan ŝancon al homo; magia pentraĵo: 画一张~ desegni magian figuron; komponi magian pentraĵon
【符号】 ①(记号;标记) signo; simbolo; marko: 注音~ fonetika signo / 标点~ interpunkcia signo / 代数~ algebra simbolo / 化学~ kemia simbolo / 世界语中j是复数的~。 La litero “j” estas la signo de pluralo en Esperanto. ②(表明身分的标志) insignoj ◇ ~逻辑 simbola [matematika, algebra] logiko / ~学 semiotiko
【符合】 ①(相合) esti konforma al; respondi al; akordi kun; esti en harmonio kun: ~客观情况 esti konforma al la realo / ~要求 respondi al la postuloj / ~客观规律 esti konforma al la objektiva leĝo / 他的错误在于主观和客观实际不相~。 Lia eraro devenis de tio, ke li ne metis la subjektivecon en harmonion [ne harmoniigis la subjektivecon] kun la realo. / 不~或不完全~条件 ne kvalifikita aŭ ne plene kvalifikita ②〈物〉 koincido ◇ ~摆 〈物〉 koincidopendolo
【幅 fú】 ①(宽度) larĝo: 单[双]~床单 littuko en malgranda [granda] larĝo ②(尺寸) formato: 大~照片 foto de granda formato ③〈量〉(uzata por tolo, pentraĵo ktp): 一~画 unu pentraĵo
【幅度】 varioj; skalo; amplekso: 病人血压变化的~不大。 La sangopremo de la paciento varias en mallarĝa amplekso. / 粮食产量大~增长。 La grena produktokvanto kreskis en grandaj proporcioj. 或 la grenproduktado konis grandan kreskadon. / 钟摆摆动的~ amplekso de la osciloj de la horloĝa pendolo
【幅员】 la areo de la teritorio de lando; la grandeco de lando: ~辽阔的国家 lando kun vasta teritorio
【福】 [fú] ①(幸福;福气) feliĉo; fortuno; beno: ~寿双全 ĝui kaj feliĉon kaj longvivecon / 有~同享,有难同当 dividi kun iu feliĉon kaj malfeliĉon / 造~人类 fari bonon al la homaro; labori por la bono de la homaro ②(行“万福”礼) (pp virino) fari riverencon: ~了一~ fari riverencon
【福利】 ①(生活上的利益) bonstato; bono: 为人民谋~ labori por la bonstato [por la bono] de la popolo ②(使生活上得到利益) plibonigi ies vivkondiĉojn: 发展轻工业,~人民 disvolvi la malpezan industrion por plibonigi la popolajn vivkondiĉojn ◇ ~国家 socialema ŝtato / ~金 la fonduso por publika bonstato; kaso por komuna bonstato; bonstatiga fonduso / ~设施 bonstatigaj faciligoj / ~事业 bonstatigaj servoj
【福气】 feliĉo; fortuno; bonŝanco: 我可没有你这样的~。 Mi ne havas tian bonŝancon kiel vi. / 您好~,这么高寿身子还这么硬朗。 Vi estas favorata de la fortuno ĝuante tian solidan sanon en via granda aĝo.
【抚】 [fǔ] ①(安慰) konsoli ②(抚养) nutri; vivteni ③(轻轻地按着) karesi: ~琴 ludi guĉin-on (古琴) ④同“拊”
【抚摩】 karesi: ~孩子的头发 karesi la hararon de infano
【抚恤】 doni pension [monkompenson] al kripligito aŭ al la familio de mortinto ◇ ~金 pensio [monkompenso] por kripligito aŭ por la familio de mortinto
【抚养】 eduki; varti; vivteni; nutri: 父母有~子女的义务。 La gepatroj havas la devon vivteni kaj eduki siajn infanojn. ◇ ~费 alimento
【抚育】 eduki; varti; flegi: ~烈士子女 eduki la infanojn de la revoluciaj martiroj / 森林~ la flegado de forsto
【府】 [fǔ] ①(旧时行政区划) prefektujo: 开封~ la prefektujo Kaifeng ②(官邸) rezidejo; palaco: 总统~ prezidenta rezidejo [palaco]; prezidentejo ③〈敬〉(称对方的家) via hejmo: 贵~ via hejmo
【斧】 [fǔ] hakilo; adzo; toporo
【斧子】 hakilo; adzo; toporo
【釜底抽薪】 eltiri brullignon el sub la kaldrono — solvi problemon per radikala rimedo; tranĉi la malbonon ĉe ĝia radiko
【俯】 [fǔ] ①(低下) klini; mallevi ②〈敬〉 bonvoli; favorkonsenti; degni: 望~准所请。 Bonvolu doni vian aprobon. / 请~予考虑。 Bonvolu preni mian peton en konsideron. / ~允 degni doni permeson / ~察 degni ekzameni
【俯冲】 〈空〉 plonĝi ◇ ~轰炸 plonĝbombi / ~角 plonĝangulo
【俯拾即是】 esti trovebla ĉie; esti ekstreme ordinara: 这类事例~。 Tiaj ekzemploj estas sennombraj.
【俯首】 klini [mallevi] la kapon: ~就范 kapitulaci sen batalo [sen rezisto] / ~帖耳 klini la kapon antaŭ iu; esti obeema [servila] / ~听命 obei iun kun klinita kapo; plenumi ies ordonon sen diri ajnan vorton; sin submeti al la volo de iu
【辅】 [fǔ] helpi; asisti; kompletigi: 匡~ helpi [asisti] (reganton) en la administrado de la ŝtataj aferoj / 相~相成 kompletigi unu la alian
【辅导】 helpi [gvidi] iun en lia studado: 学习这篇文章,你给我们~~好不好? Ĉu vi povus doni al ni ioman helpon en la studado de tiu ĉi artikolo? / 个别~ doni individuan lernohelpon [helpinstruon] al iu / 考前~ helpi al iu sin prepari por ekzameno
【辅助】 ①(帮助) helpi; asisti: 请多加~。 Volu helpi lin tiel multe, kiel vi povas. ②(次要的) helpa; akcesora; aldona ◇ ~部门 helpa servo / ~材料 akcesoraj [helpaj] materialoj / ~定理 lemo / ~货币 frakcia mono; monero / ~机构 helpa establaĵo / ~舰船 helpaj ŝipoj / ~劳动 helpa laboro / ~人员 helpa personaro / ~授粉 aldona polenado / ~语 helplingvo
【腐】 [fǔ] ①(腐烂) putri: 流水不~。 Fluanta akvo neniam putras. / 防~措施 antisepsaj antaŭrimedoj / ~肉 putra viando ②(豆腐) toŭfuo; tohuo; sojfaba kazeo
【腐败】 ①(腐烂) putra; putrinta: ~的食物 putr(int)a nutraĵo ②(堕落败坏) putr(int)a; koruptita; malvirtiĝinta; dekadenca; degenerinta: ~的社会 putra [dekadenca, degenerinta] socio / ~无能koruptita [malvirtiĝinta] kaj nekompetenta / 政治~ politika koruptiteco [dekadenco]
【腐化】 degeneri; koruptiĝi; diboĉiĝi: ~堕落 degeneri kaj dekadenci; morale degeneri / 生活~ vivi diboĉan vivon ◇ ~分子 koruptita persono; degenerinto
【腐烂】 ①(烂) putri: 一大批水果~了。 Granda nombro da fruktoj putris. ②(败坏) putri; koruptiĝi
【腐蚀】 ①(通过化学作用破坏) korodi: 酸会~金属。 La acidoj korodas la matalojn. ②(使变质堕落) korupti; senmoraligi: 黄色书籍~人们的灵魂。 La pornografiaj libroj koruptas la animojn de homoj. / ~干部 korupti kadrojn ◇ ~剂 〈化〉 korodaĵo / ~性 korodeco
【腐朽】 ①(腐烂) putra; putrinta: 这块木材已经~了。 Tiu ĉi ligno jam estas putrinta. ②(堕落;败坏) dekadenca; degenerinta; koruptita: ~庸俗的作风 dekadenca kaj filistra laborstilo / 封建主义~思想 dekadenca feŭda ideologio / ~糜烂的生活 dekadenca kaj diboĉa vivo
【父】 [fù] ①(父亲) patro: 生~ natura patro; sia propra patro / 养~ adopta patro / 继~ duonpatro / 同~异母兄弟 sampatraj fratoj / 同母异~姐妹 sampatrinaj fratinoj / 有其~, 必有其子。 Kia patro, tia filo. / 中国戏剧之~ la patro de la ĉina teatro ②(亲戚中的长辈男子) vira parenco de pli aĝa generacio: 伯~ pli aĝa frato de la patro; onklo / 祖~ (patroflanka) avo ——另读 [fǔ]
【父母】 patro kaj patrino; gepatroj
【父亲】 patro
【父兄】 ①(父亲和哥哥) patro kaj pliaĝaj fratoj ②(泛指家长) familiestro
【讣】 [fù] sciigi pri ies morto
【讣告】 ①(报丧) sciigi pri ies morto ②(报丧的通知) sciigo pri ies morto; funebra sciigo [informo]; nekrologo
【付】 [fù] ①(交给) transdoni; liveri: ~表决 prezenti al voĉdonado / ~诸实施 meti ion al efektivigo [al plenumo] ②(支付) pagi: ~税 pagi imposton / 票钱已经~了。 Mi jam pagis por la biletoj. ③同“副”③
【付出】 pagi; doni: ~代价 pagi la prezon de io / 我们是~了很大代价才取得这个教训的。 Tiu ĉi leciono kostis al ni kare. / 为人类解放事业不惜~自己的生命 esti preta fordoni sian vivon por la emancipado de la homaro / ~极大努力完成一件工作 fini laboron je la prezo de grandaj penoj
【付印】 sendi al la presejo; presigi: 把作品~ presigi verkon / 最后一卷正在~中。 La lasta volumo estas en presado.
【付诸东流】 ĵeti en la orienten-fluantan riveron — ĉiuj penoj estas perditaj [vanaj]
【负】 [fù] ①〈书〉(背) porti sur la dorso aŭ ŝultro: ~薪 porti brullignon sur sia dorso ②(担负) preni sur sin; ŝarĝi sin per: ~责任 preni sur sin la respondecon / 身~重任 esti ŝarĝita per grava tasko ③(享有) ĝui: 久~盛名 jam de longe ĝui bonan reputacion ④(背弃) perfidi; sin montri nedankema: 宁天下人~我,我不~天下人。 Prefere mi estus perfidita de la tuta mondo, ol perfidi iun ajn. ⑤(输) perdi; esti venkita: 以一比二~于对方 perdi la matĉon per 1 kontraŭ 2 / 不分胜~ fari nulan [vanan] matĉon ⑥〈数〉 minus; negativa: ~一点五 minus unu komo kvin (-1,5); minus unu punkto kvin (-1.5) / ~~得正。 Negativa nombro multiplikita per alia negativa nombro faras pozitivan produton.
【负担】 ①(承当) porti (ŝarĝon): 旅费由东道国~。 Ĉiuj vojaĝelspezoj estos portataj de la gastiganta lando. ②(担子) ŝarĝo: 沉重的捐税~ peza ŝarĝo de impostoj / 家庭~ ŝarĝo de familio / 生活~ ŝarĝo de la vivo / 财政~ financa ŝarĝo / 思想~ ŝarĝo sur ies menso; mensa ŝarĝo / 减轻学生~ malpezigi la ŝarĝon de studentoj / 解除精神~ malembarasi iun je tio, kio pezas sur lia konscienco
【负电】 negativa elektro
【负号】 negativa signo; minus-signo
【负荷】 ①〈书〉(担负) preni sur sin; ŝarĝi sin per: ~重任 esti ŝarĝita per grava tasko ②(负载) ŝarĝo; laborŝarĝo: 满~ plenŝarĝo / 超~ superŝarĝo
【负伤】 esti vundita; vundiĝi: 光荣~ esti glore vundita en batalo
【负数】 〈数〉 negativa nombro
【负隅顽抗】 (pp malamiko aŭ rabisto) obstine rezisti kun la dorso al la murangulo — fari rezistadon profitante de strategia pozicio; senespere rezisti
【负约】 perfidi [rompi] sian promeson; malplenumi rendevuon
【负责】 ①(担负责任) esti respondeca pri; respondeci; prirespondi; responsi; ŝarĝi sin pri: 孩子们对自己的行为不~。 La infanoj ne estas respondecaj pri siaj agoj. / 这个事故该由谁~? Kiu estas la aŭtoro de [respondecas pri] tiu ĉi akcidento? / 我们的责任是向人民~。 Nia devo estas respondeci antaŭ la popolo. / 他~保卫工作。 Li ŝarĝas sin pri la aferoj koncernantaj la sekurecon. ②(认真踏实) konscienca: 她对工作很~。 Ŝi estas tre konscienca en sia laboro. ◇ ~干部 respondeca kadro / ~人 respondeculo
【负债】 esti en ŝuldo; havi ŝuldon; ŝuldi: 他~从来不还。 Li neniam pagas siajn ŝuldojn. / 他负了上万元的债。 Liaj ŝuldoj sumiĝas je proksimume dek mil jŭan-ojn. / ~累累 esti superŝarĝita per ŝuldoj; droni en ŝuldoj (z); sidi en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj (z) / 资产与~ aktivo kaj pasivo
【妇】 [fù] ①(女人) virino: ~孺 virinoj kaj infanoj ②(已婚女子) edziniĝinta virino: 少~ juna edziniĝinta virino ③(妻子) edzino: 夫~ edzo kaj edzino; la geedzoj
【妇产科】 ①〈医〉 ginekologio kaj obstetriko ②(指医院部门) sekcio [fako] de ginekologio kaj obstetriko
【妇女】 virino ◇ ~病 virinaj [ginekologiaj] malsanoj / ~节 la (Internacia) Virina Tago (la 8-a de marto) / ~联合会 la Virina Federacio
【附】 [fù] ①(附带) aldoni: ~上一笔 aldoni kelkajn vortojn al letero / ~寄照片一张 aldoni unu foton; sendi unu foton ĉi-kune / 所~文件 la ĉi-kunaj dokumentoj ②(靠近) proksime al; apud: ~在耳边低声说话 flustri al iu en la orelon
【附带】 ①(顺便) preterpasante; preterkure; pretere: ~说一下 diri preterpasante / ~说起 mencii preterkure [pretere] ②(附加) aldoni; alligi: 我们提供的援助不~任何条件。 Ni alligas al nia helpo nenian kondiĉon. ③(非主要的) neĉefa; akcesora: 从事~劳动 fari akcesoran laboron / ~的收入 akcesora enspezo
【附和】 sekvi; partopreni: ~别人的意见 partopreni ies opinion / 随声~ papage ripeti
【附加】 ①(额外加上) aldoni: 文件后面~两项说明。 Du klarigaj notoj estas aldonitaj al la dokumento. ②(附带的) aldona ◇ ~符号 kromsigno; diakrifa signo / ~工资 supersalajro; kromsalajro / ~税 aldona imposto; superimposto; kromimposto / ~条款 aldona artikolo / ~文件 〈外〉 aldona [apendica] dokumento / ~议定书 〈外〉 aldona protokolo
【附件】 ①(指文件) apendico; aneksaĵo: 条约的~ la aneksaĵoj de traktato ②〈机〉 akcesoraĵo; akcesoraj pecoj: 车床的~ akcesoraĵoj de tornilo
【附近】 proksimeco; najbaraĵo: 他住在公园~。 Li loĝas en la proksimeco de la parko. / 她住在我们~。 Ŝi loĝas en nia najbaraĵo. / ~有没有邮局? Ĉu troviĝas poŝtoficejo proksime de ĉi tie? / ~的城市 najbaraj urboj / 就在~,几分钟就可以走到。 Estas nur kelkminuta piedirado de ĉi tie.
【附录】 apendico; aneksaĵo: 词典的五个~ la kvin apendicoj al la vortaro
【附设】 dependa: 这个学院~一所中学。 Estas mezlernejo dependa de la kolegio. / 这个商店~一个早晚服务部。 Tiu ĉi magazeno havas dependan servon malfermitan post la laborhoroj.
【附属】 dependa; akcesora: 铁道学院~中学 mezlernejo dependa de la Fervoja Kolegio / 中医研究院~医院 hospitalo dependa de la Instituto de Ĉina Medicino / 知识分子总是~于某一阶级的吗? Ĉu la intelektuloj ĉiam alkroĉas sin al unu difinita klaso? ◇ ~国 dependa lando / ~品 akcesoraĵo; dependaĵo / ~小学 dependa elementa lernejo / ~中学 dependa mezlernejo
【附庸】 ①(附庸国) vasala ŝtato; dependa lando ②(附属品) dependaĵo; akcesoraĵo: 把某个国家变为某一超级大国的~ transformi iun landon en dependaĵon de iu superpotenco
【赴】 [fù] iri al; veturi al: ~宴 iri al bankedo; ĉeesti bankedon / ~京 veturi al Pekino
【赴汤蹈火】 trairi fajron kaj akvon; spiti ĉiajn malfacilaĵojn kaj danĝerojn
【复】 [fù] ①(答复) respondi: 请即电~。 Tuj respondu per telegrafo. / 他的信你~了没有? Ĉu vi jam respondis lian leteron? ②(恢复) rekomenci; repreni; renovigi: ~业 repreni sian okupon / 康~ resaniĝi ③(转) turniĝi: 他在床上翻来~去,折腾了一夜。 Li senĉese turniĝis kaj returniĝis en la lito la tutan nokton. ④(繁复) kunmetita; kompleksa; kompunda: ~光谱 kompleksa spektro ⑤(再;又) denove; ree: 死灰~燃。 Mortinta cindro rebrulas. / 一去不~返。 foriri por ne plu reveni; foriri kaj neniam reveni / 日~一日 tago post tago / 年~一年 de jaro al jaro
【复辟】 restaŭri; denove surtronigi; restarigi sian regadon: ~旧王朝 restaŭri la malnovan dinastion / ~活动 restaŭraj aktivecoj / 一八一四年波旁王朝在法国~。 La Burbonoj restaŭriĝis en Francio en 1814. / 资本主义~ la restarigo de kapitalismo
【复查】 denove ekzameni; reekzameni; ree kontroli: 到医院~ iri al la hospitalo por ricevi reekzameno
【复仇】 venĝi; revenĝi: 为父母~ venĝi siajn gepatrojn / 一心要~ havi venĝemon en la koro / 他发誓要~。 Li ĵuris sin venĝi. ◇ ~女神 Furioj; Erinioj / ~主义 revenĝismo
【复发】 remalsaniĝi; havi recidivon: 旧病~ havi remalsaniĝon [recidivon] / 风湿病易于~。 La reŭmatismo estas recidivema.
【复古】 revivigi antikvajn morojn; reveni al la antikveco ◇ ~主义 la doktrino de "reveno al la antikveco"
【复合】 kunmetita; kompleksa; kompunda ◇ ~词 〈语〉 kunmetita vorto / ~电路 〈电〉 kompunda cirkvito / ~肥料 kunmetita sterko / ~管 kompunda tubo / ~句 〈语〉 kompleksa frazo / ~量词 〈语〉 kunmetita mezurvorto / ~元音 〈语〉 diftongo
【复活】 ①(死了又活过来) reveni al la vivo; reviviĝi: 他竟死而~。 Je nia surprizo li revenis al la vivo. / 防止法西斯主义~ gardi sin kontraŭ la reviviĝo de faŝismo / ~军国主义 revivigi militarismon ②〈基督教〉 resurekti
【复刊】 (pp gazetoj aŭ ĵurnaloj) reaperi; rekomenci publikigon
【复述】 ①(重复) ripeti: ~命令 ripeti ordonon / ~一个句子 ripeti frazon ②(语言教学用语) rerakonti (en lingvolernado): 用世界语~一篇童话故事 rerakonti fabelon en Esperanto
【复数】 ①〈语〉 pluralo; multenombro ②〈数〉 kompleksa nombro
【复苏】 〈书〉①(苏醒) reveni al la vivo [al la konscio]; reviviĝi; rekonsciiĝi ②(经济萧条后生产逐渐恢复) reprosperiĝo: 经济~ ekonomia reprosperiĝo
【复习】 ripeti; restudi; relerni; refreŝigi siajn sciojn: ~功课 ripeti [restudi, relerni] siajn lecionojn
【复写】 fari duobligon [multobligon] de; kopie duobligi [multobligi]; fari karbonajn kopiojn ◇ ~纸 karbonpapero
【复信】 ①(答复来信) respondi leteron ②(回复的信) responda letero; respondo
【复兴】 renaskiĝi; reviviĝi; reprosperiĝi; rejuniĝi: 民族~ nacia rejuniĝo / 文艺~ la Renesanco
【复印】 hektografi; kserografi ◇ ~机 hektografo; multobligilo; kserografo / ~纸 papero por multobligo
【复员】 ①(转入和平状态) reveni al pacotempa stato ②(退出现役) (pp militisto) esti malmobilizita ◇ ~费 pago por malmobilizo / ~军人 malmobilizita militisto; ekssoldato / ~令 ordono de malmobilizo
【复原】 ①(恢复健康) retrovi [reakiri la sanon; resaniĝi ②(恢复原状) restaŭri; restitui: 古迹的~ restaŭrado de historia loko / 古文本的~ restituado de antikva teksto
【复杂】 komplika; kompleksa; malsimpla; miksita: 情况~。 La situacio estas komplika. / 使问题~化 kompliki la problemon / 咱们的脑子也要~点。 Estas necese, ke ni havu ian kompleksecon en la cerbo. / 听到这个消息,她的心情很~。 Aŭdinte tiun ĉi novaĵon, ŝi havis miksitajn sentojn.
【复制】 reprodukti; fari kopion de; fotokopii: ~一幅画 reprodukti pentraĵon / 照相~一份文件 fotokopii dokumenton ◇ ~件 kopio; fotokopio / ~片 kopio de filmo / ~品 reproduktaĵo; kopio; repliko
【副】 [fù] ①(辅助的) vic-; sub-; help-: ~书记 vicsekretario / ~总统 vicprezidento / ~主任 vicdirektoro / ~市长 vicurbestro / ~总理 vicĉefministro / ~部长 vicministro / ~领事 vickonsulo / 正~主席 la ĉefa kaj vica prezidantoj / ~司机 helpŝoforo / (飞机)~驾驶员 help-piloto / ~教授 help-profesoro; asistprofesoro / ~研究员 helpesploristo; asistesploristo / ~博士 subdoktoro; kandidato ②(符合) esti konforma al; respondi al: 名不~实。 La nomo ne respondas al la efektiveco. ③〈量〉(用于成套的东西或面部表情) (uzata por kompleto da objektoj aŭ por vizaĝesprimo): 一~手套 paro da gantoj / 一~纸牌 unu ludkartaro / 装出一~笑脸 preni ridetantan mienon / 一~狡猾相 havi friponan mienon
【副本】 duplikato; kopio
【副产品】 kromprodukto
【副词】 〈语〉 adverbo
【副刊】 felietono: 文艺~ literatura kaj arta felietono
【副食】 neĉefaj nutraĵoj; flankaj [akcesoraj] manĝaĵoj: ~商店 vendejo de flankaŭ manĝaĵoj
【副业】 flanka [akcesora] okupo; kromokupo: 家庭~ familia flankokupo [kromokupo] ◇ ~生产 flankokupa [kromokupa] produktado
【副作用】 akcesora [flanka, kroma] efiko: 绝大部分中药没有~。 La plejparto de la ĉinaj tradiciaj medikamentoj ne havas akcesorajn [flankajn] efikojn.
【富】 [fù] riĉa; abunda: ~户 riĉa familio / ~日子当穷日子过 esti ŝparema eĉ en tagoj de abundeco / ~于养分 riĉa je nutro; nutroriĉa / ~于实践经验 esti riĉa je praktikaj spertoj
【富贵】 riĉeco kaj altrangeco; riĉeco kaj honoro: 共享~ kune ĝui riĉecon kaj honoron; dividi riĉecon kaj honoron / ~人家 riĉa kaj potenca familio
【富丽堂皇】 bela kaj impona; luksega; grandioza: ~的建筑 grandiozaj konstruaĵoj
【富农】 riĉa komparano
【富强】 riĉa [prospera] kaj potenca: 使祖国更加繁荣~ fari nian patrion pli prospera kaj pli potenca
【富饶】 riĉa; riĉe dotita; fekunda: 美丽~的国家 bela kaj riĉe dotita lando / ~土地 fekunda tero
【富人】 riĉa homo; riĉulo
【富有】 ①(拥有大量财产) riĉa: 他家非常~。 Lia familio estas tre riĉa. ②(富于) riĉa je; plena de: ~维生素的食物 nutraĵo riĉa je vitaminoj / ~经验 riĉa je spertoj / ~朝气 plena de vivfreŝeco [de freŝa vigleco] / ~创造才能 naturdotita per krea talento
【富裕】 riĉa; bonhava; bonstata: 生活~ vivi en bonstato [en bonhaveco]; esti riĉa [bonhava, bonstata] ◇ ~中农 bonhava mezkamparano
【富余】 pli ol bezonata [sufiĉa]; superflua: 有两张~的票 havi du superfluajn [nebezonatajn] biletojn / 有~的时间 havi abundan tempon / 我们的粮食有~。 Ni havas grenon en superfluo.
【富足】 riĉa; abunda
【赋】 [fù] ①〈书〉(交给) doni (ion al sia subulo) ②〈旧〉(田地税) terimposto: 田~ imposto super la tero; terimposto ③(汉语古文体之一) fu-o (speco de poemo en rimita prozo, kiu furoris dum Han-dinastio); rimita prozo; poezieca prozo ④(作诗) verki (versaĵon): ~诗一首 verki unu poemon
【赋税】 impostoj
【赋予】 doni [meti] (gravan taskon) al iu: 完成历史~我们的任务 plenumi la taskon metitan al ni de la historio
【腹】 [fù] ①(肚子) ventro; abdomeno ②(器物中空而突出的部分) ventro: 一个~大颈细的瓶子 mallarĝkola kaj grandventra botelo
【腹背受敌】 esti atakata de antaŭe kaj malantaŭe; esti inter martelo kaj ambozo (z)
【腹部】 ventro; abdomeno: 上~ epigastro / 下~ hipogastro
【覆】 [fù] 〈书〉①(盖) kovri: 种子播下后需要~土。 La semitaj semoj devas esti kovritaj per tavolo da tero. ②(翻) renversi: 水可以载舟,也可以~舟。 La akvo povas porti kaj ankaŭ renversi [dronigi] la ŝipojn.
【覆盖】 ①(遮盖) kovri: 雪~着大地。 La neĝo kovras la teron. / 有森林~ esti kovrita de arbaro / 终年为积雪~的山 monto kronita de eterna neĝo / 落雪~大地。 La falanta neĝo vatas la teron. ②(地面上的植物) plantokovro; vegetalaro ◇ ~层 〈地〉 kovra tavolo [stratumo]
【覆灭】 esti ekstermita [detruita]; perei: 与人民为敌的统治者必定~。 La regantoj malamikaj al la popolo neeviteble pereos.
【覆没】 ①〈书〉(翻船) renversiĝi kaj subakviĝi; droni; ŝip-perei ②(覆灭) esti ekstermita [detruita]; perei: 全军~。 La tuta armeo estas ekstermita. ③〈书〉(沦陷) esti okupita de la malamiko: 中原~。 La Centraj Ebenaĵoj estis okupitaj de la malamiko.
【覆亡】 (pp imperio, nacio) fali; ruiniĝi: 罗马帝国的~ la falo de la Romana Imperio
【覆辙】 la radsulko de renversita ĉaro: 重蹈~ refali en siajn antaŭe faritajn radsulkojn — ripeti la saman eraron
【馥】[fù] 〈书〉 bonodoro; aromo; parfumo
【馥馥】 〈书〉 forte bonodora; tre dolĉaroma; akre parfumita
【馥郁】 〈书〉 forte bonodora; tre dolĉaroma; akre parfumita: ~的花香 la tre dolĉa aromo de floroj


                                                                      返回目录