La
Edzino, Kiu Iam Dividis Mizeron Kun Sia Edzo, Neniel Devas Esti Repudiita
糟糠之妻不下堂
Iutage la imperiestro Guangwu de la
Orienta Han-dinastio (25-220) babilis pri korteganoj kun sia pli aĝa fratino
Princino Huyang, kiu nove vidviniĝis, por scii, kiu el ili pleje plaĉas al ŝi.
Ŝi diris: Song Hong estas la plej elstara aspekte kaj morale kaj tre kompetentas.
La imperiestro do promesis, ke li klopodos por edzinigi ŝin al li. Poste la
imperiestro donis aŭdiencon al Hong kaj aranĝis tiel, ke Princino Huyang sidu
malantaŭ ekranego por subaŭskuti ilian interparolon. Post kiam Song Hong alvenis,
la imperiestro parolis kun li iom pri kortegaj aferoj antaŭ ol diri: “Proverbo
diras: en altrangeco oni ŝanĝas siajn amikojn, en riĉeco oni ŝanĝas sian edzinon.
Tio probable estas natura kaj normala, ĉu?” Song Hong respondis: “Sed, permesu
al mi diri al Via Majesto tion, kion mi aŭdis: oni ne devas forgesi tiujn, kiuj
amikiĝis kun li dum lia malriĉeco,nek repudii la edzinon, kiu iam dividis
mizeron kun li kaj akompanas lin ĝis nun.” Tiumomente la imperiestro turnis la
kapon kaj diris al Princinon: “La afero ne iras kiel atendite!”
(el Historio de la Orienta Han-dinastio)
南朝宋•范晔《后汉书•宋弘传》:时帝姊湖阳公主新寡,帝与其论朝臣,微观其意。主曰:“宋公威容德器君臣莫及。”帝曰:“方且图之。”后弘被引见,帝令主坐屏风后。因谓弘曰:“谚言‘贵易交,冨易妻。’人情乎?”弘曰:“臣闻贫贱之交不可忘,糟糠之妻不下堂。”帝顾谓主曰:“事不谐矣。”
Aldono:
【贫贱】 [pínjiàn] malriĉeco kaj malalta socia situacio: ~不能移 ĉiam havi noblan
ambicion malgraŭ sia malriĉeco kaj sia malalta socia situacio / ~之交 amikoj, kiuj
iam kune suferis malriĉecon; amikoj en tagoj de malriĉeco / ~之交不可忘。 Oni ne devas
forgesi tiujn, kiuj amikiĝis kun li tiam, kiam li estis malriĉa.
【糟糠】 [zāokāng] brandfeĉo, grenŝelo ktp — kruda nutraĵo por malriĉuloj:
原宪不厌~,匿于穷巷。(《史记》) Yuan Xian (unu el la disĉiploj de Konfuceo) ne povis havigi al
si sufiĉe da brandfeĉo kaj grenŝelo por mildigi sian malsaton kaj kaŝiĝinte
vivis en mizera strateto.
【糟糠之妻】 [zāokāng zhī qī] la edzino de “brandfeĉ-kaj-grenŝelaj” tagoj — edzino,
kiu iam dividis mizeron kun sia edzo [kiu trapasis malfacilajn tagojn kun sia
edzo]: ~不下堂。 La edzino de ies “brandfeĉ-kaj-grenĉelaj” tagoj neniam
malsupreniros de la halo — edzino, kiu iam dividis mizeron kun sia edzo, neniel
devas esti repudiita.