Proverboj pri mono el Proverbaro Esperanta


La mono estas io, kio plej facile kontentigas homojn kaj ankaŭ plej facile ilin malesperigas. Ĝi servas kiel interŝanĝilo en akiro de ĉio, anstataŭas ĉion kaj simbolas ĉion, kaj tamen en efektiveco ĝi estas nenio. Sufiĉa mono povas feliĉigi personon, dum tro da ĝi povas malvirtigi lin kaj pere de li fari aliajn koruptitaj. Jen kial ni havas plej popularan proverbon en la ĉina lingvo: Monon ne malhavu, sed tro da ĝi ne posedu.

金钱是最容易令人满足又最容易令人失望的东西。它可以交换、可以代替、可以象征一切,但它却不能等于这些东西。足够的钱可以使人幸福,而过多的钱,则可能使人堕落,也可能通过一个人使其他人堕落。所以咱们就有了一句俗得不能再俗的话:人不能没有钱,也不能有过多的钱。

Troviĝas granda nombro da proverboj pri la mono kiel en la ĉina, tiel ankaŭ en la fremdaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Hodiaŭ mi prezentas por legado du grupojn da proverboj ĉi-rilate el la Proverbaro Esperanta de Zamenhof kun mia modesta traduko.

关于钱,中外都有大量的谚语,世界语也不例外。今天就让我们来赏读柴门霍夫翻译的《世界语谚语集》中关于“钱”的两组谚语。

   14.    Mono (钱)

   14.01  Mono plenumas ĉiujn oficojn. 金钱能行使一切职能(金钱万能;有钱能使鬼推磨)。

   14.02  Plej certa laboro laboro per oro. 用金制的工具干活最有把握(有钱能使鬼推磨)。

   14.03  Por la mono pastra preĝo, por la mono romp’ de leĝo. 神父为钱而祈祷,俗人为钱而犯法(人为财死,鸟为食亡)。

   14.04  Naskiĝu, edziĝu kaj mortu ĉiam monon alportu. 红白喜事任你办,事事都得拿钱来。

   14.05  Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas. 谁有钱,谁就一切占先。

   15.    Mono (钱)

   15.01  Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla. 桌上摆满食品,人人和蔼可亲

   15.02  Sako ne sonas amiko ne konas. 钱袋无声响,朋友不来往(“钱袋无声响”意思就是钱袋空了;囊中无分文,朋友不上门)。

   15.03  Kiu havas oron, havas honoron. 谁有财富,谁就有荣誉。

   15.04  Riĉulo havas grandan parencaron. 富人亲戚多。

   15.05  Kiu havas nenion, estas nenio. 谁一无所有,谁就一钱不值(意为:谁没有钱,谁就被人瞧不起)。

   15.06  Venas profito venas merito. 来了利益,来了功绩(意为:一个人如果有了钱,功绩也就会随之而来)。


                                                                                                 返回目录