¡¡

Ario de Danilo el opereto ¡°La gaja vidvino¡±

Ho, patroland¡¯, dum hela tag¡¯

min premas peno,premas plag¡¯.

Bezonas nokton diplomat¡¯

por sia ĝuo kaj beat¡¯.

Sidante en la oficej¡¯

pri taskoj mi ne pensas tre,

ĉar oni dum la tuta tag¡¯

ne devas esti en agad¡¯.

Se mi raportas al la ĉef¡¯

min mem ne ŝarĝas mi per dev¡¯,

en hor¡¯ akcepta iras for,

silenti devas mi, sinjor¡¯.

Ariĝas aktoj ¡ª nuda ver¡¯

Al mi multiĝas la paper¡¯,

ne uzas inkon por skribad¡¯,

kaj tamen sidas mi en flak¡¯.

Ne miru, post ioma streĉ¡¯

mi plu ne povas resti eĉ

minuton en kancelari¡¯¡ª

ripozi nokte volas mi.

Mi iras al ¡°Maxim¡±

en ĝuo kaj intim¡¯,

mi scias ĉiun damon,

kun ĉiu havas amon:

Lolo, Dodo, Joujou,

Clo-clo, Margot, Frou-frou,

pri patro-lando mia

ja tuj forgesas mi.

Ĉampanon trinkas mi

kaj dancas tie ĉi,

kaj kisas kaj karesas

kun arda ampasi¡¯.

Lolo, Dodo, Joujou¡­

¡­¡­forgesas mi.

¡¡