Ĉe kafotablo

muziko ¨C A. Gvozdirev, vortoj ¨C W. Liebig

Venu nun, samideanoj,
Regu harmoni'.
Plenkreskuloj kaj infanoj,
Kolektiĝu ni.

Ĉirkaŭante tablon
Montru la kapablon
Manĝi, trinki kaj konvinki
Korojn sen ebri'.

Jam delonge en la koro
Malsategis ni.
Al la bela festa horo
Celis, batis ĝi.

Bona estas kafo,
Akvo en karafo,
Teo varma estas ĉarma,
Ĉu konsentas vi?

Sed plej grava,
Ĉefa parto ¨C
Cel' de nia kor',
Tamen estas la bonfarto
De la san-labor'.

Por la nia granda,
Granda Esperanto.
Vivu, vivu Esperanto,
Vivu en la kor'!

¡¡

                                                               reen al la listo