Esperanto 每 la Lingvo Magia

Esperanto 每 la lingvo magia 每
Alparolos la homojn de l' Ter'.
Estu l' mondo la rond' familia!
Vivu ĉiuj en pac' kaj prosper'!

En nian rondon venu, kamarad'.
En nia rondo ĉiu estu frat'.
Pli firme sonu ĉie nia kant' 每
Pri l' amikec', pri Esperant'.

Neniigi por ĉiam militojn 每
Tion servu l' komuna agad'.
Paŝe luktu sen ajnaj hezitoj,
Donu manon al mi, kamarad'.

Nin ne ĝenos la haŭto-koloro,
Nek distancoj malhelpos al ni.
Ni nur kantos kun pleja fervoro,
Alvokante al viv-harnomi'.

En nian rondon venu, kamarad'.
En nia rondo ĉiu estu frat'.
Pli firme sonu ĉie nia kant' 每
Pri l' amikec', pri Esperant'.

                                                             reen al la listo