£Ì£á¡¡£Å£ó£ð£å£ò£ï
L. L. Zamenhof
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo
iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo
sangon soifanta
Ĝi la homan
tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas
sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas
pacaj batalantoj,
Kaj rapide
kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos
la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala
lingva fundamento,
Komprenante
unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan
rondon familian.
Nia diligenta
kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela
sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.
¡¡ |