¡¡

Festtabla kanto

la aŭtoro ¨C Julij Kim (tr), kantas V. Denisov

Bonvolu preni glasojn,
Kristalajn pokaletojn,
Kaj ilin tuj plenigu
Per hela vina sun'.

Signalon mian kaptu vi,
Je san' de ĉiu ĉarmulin',
Sinjoroj, trinku vi ĝis fund'!

Forĵetu babiladon
Kaj flamajn disputegojn.
Ju pli vi forte pensas,
Des pli faltiĝas frunt'.

Ankoraŭ do enverŝu vi,
Je amikaro tostu ni'.
Sinjoroj, trinku vi ĝis fund'.

Jen sur antikva turo
Horloĝo nokta batis.
Ne baldaŭ mateniĝas,
Kaj malaperis Lun'.
¡¡

Ja ĉio pasos, kiel fum'.
Amiko, kredu ¨C estos Sun'!
Je tio, trinku vi ĝis fund'.

Forpelu nigrajn pensojn,
Do for animojn aĉajn!
Viv' mem ¨C kaliko vina ¨C
Ŝaumiĝas pro abund'.

Trinkaĵ' severa estas ĝi,
Faligu ofte kiu nin.
Sed tamen, trinku vi ĝis fund'.
Sinjoroj, trinku vi ĝis fund'!

¡¡

                                                              reen al la listo