Homo por mi

muziko ¨C M. Korotj, vortoj ¨C M. Korotj

En akvujo de l'ĉielo
Naĝas nubo ¨C blanka velo:
Ja vi estas homo por mi!

Flugas inter kronaj retoj
Sunradiaj leporetoj:
Ja vi estas homo por mi!

Lignofajro dum vespero ¨C
Opinio de fajrero:
Ke vi estas homo por mi!

Kuras flamo tra lignaro,
Kantas, dancas je gitaro:
Ke vi estas homo por mi!

Vagabondas pluvaj strioj,
Ter' kovriĝas per folioj:
Flugas malproksimen avi'.

Ne ekzistas jam demandoj
Krom la sola, la plej granda:
Ĉu vi estas homo por mi?

¡¡

                                                                   reen al la listo