Infanaj demandoj

aŭtoras kaj kantas M.Bronŝtejn

Tutan tagon 每 jes, en vero 每
De mateno ĝis vespero,
Kaj eĉ de vespero ĝis maten',
Alirante kun humilo,
Min demandas mia filo 每
Estas plej terura ekzamen'...

Sen pripenso vi respondon trovu.
Jes... Malfacile!

Ĉu por birdoj estas gantoj?
Kiel tusas elefantoj?
Ĉu avinon havas norda vent'?
Kie steloj dormas tage?

Ne imagas mi eĉ svage 每
Kion li demandos post moment'.

Eblas tute freneziĝi, jes... Terure!

Ĉi tie sekvas sceneto 每 eldiro:
(tr. el la rusa)
每 Paĉjo, kiel nomiĝas tiu ĉi aŭto?
每 Kiu do aŭto?
每 Nu jen tiu, kun granda ŝanĝujo.
每 Ne ŝanĝujo, sed ŝarĝujo. Ĝi estas germana aŭto, ĝi nomiĝas "Magirus".
每 Ĉu do oni dum la milito ĝin kaptis?


Jam kusenon serĉas l'kapo,
Sed denove kiel frapo:
每 Kio estas "opodeportun"?
Li demandas en krepusko:
"Ĉu similas muson musko?
Kaj ĉu estas kuloj en la Lun'?"

Kie ili ja forestas? Interese...

Mi ja dormas sen reveno,
Cedas lokon al ĉagreno:
Kion plu elpensos vi, aĉul'?
En la ĉambro ĉio mutas.
La filet' en sonĝ' balbutas:
"Kio, kiam, kiel, kiu, ĉu?"

Mi rigaradas lin admire, jes. Interese...

(tr. el la rusa)
每 Paĉjo, kiel en Esperanto estas =ĉevalo=?
每 "Fiŝo".
每 Nu kion do vi diras =fiŝo=... "Fiŝo" estas =fiŝo=. Sed =ĉevalo= en Esperanto estas "ĉevalo". Paĉjo, ĉu mi nomu najbaron Vovka "ĉevalo"?
每 Kial do tiel?
每 Ĉar antaŭe mi lin nomis "fiŝo"...


每 Nur trankvilo 每 jen arogo. 每
Diris granda pedagogo.
Mi atendis kun interna trem':
Li demandos, mi esperis,
Pri de kie li aperis?
Sed li tion bone scias mem.

Plej verŝajne de najbaro Vovka.
Tute certe.

Mi respondas, mi konvinkas,
Trankviligajn gutojn trinkas.
Sed mi revas 每 iam kun humil'
Pri piratoj kaj perantoj,
Kaj pri vortoj Esperantaj
Li demandos same, mia fil'.
.....

                                                              reen al la listo