¡¡  

Karesas koron

Karesas koron suna maro sen la randoj ¨C
Vastaĵoj bluaj, akvoj puraj de l' patri'.
Kaj eble estas en la mond' pli belaj landoj,
Sed ne bezonas ja pli belan landon mi.

Karesas koron rememero pri la nomoj ¨C
Okuloj karaj, firmaj manoj de l' amik'.
Kaj eble estas en la mond' pli bonaj homoj,
Sed ne bezonas ja pli bonan homon mi.

Karesas koron resonoro de l' motivo ¨C
De ĉiuj sentoj sakramenta harmoni'.
Kaj eble estas en la mond' pli bona vivo,
Sed ne bezonas ja pli bonan vivon mi.

¡¡

                                                             reen al la listo