Mia nomo ne gravas

aŭtoras kaj kantas M. Bronŝtejn

Mia nomo ne gravas, mia aĝo 每 des pli.
Nur modestan kanteton mi prezentos al vi.
Malaperas amikoj en haladzo de l' viv' 每
Nur pri tio bedaŭras mia simpla motiv'.

Estis iam aktiva unu mia amik'.
Lia ventro-melono kreskas nun kun efik'.
Li adoras tagmanĝon, vespermanĝon 每 des pli.
Matenmanĝo abunda estas sankta por li.

Li eĉ aspirantiĝis ŝajnas, ke pro malsat',
Ĉar pli bonan tagmanĝon havas "la kandidat'".
Lia ĉefo ordonis kun mirinda rigor':
"Malbenitan lingvaĉon vi forĵetu el l' kor'!".

"Iru for, Esperanto, 每 li ekploris kun trist'. 每
Povas nun nur doktoro resti esperantist'.
Kiam mi doktoriĝos, mi forkuros el hejm'."
Pacience atendu la doktoron, ho SEJM...

En tendaroj aperis simpatia fraŭlin'.
Ĉiu dua junulo en anim' amis ŝin.
Ŝiaj bluaj okuloj estis vera turkis'.
Pro agemo kaj belo ni elektis ŝin "Miss".

Tamen pasis la tagoj 每 post gepatra admon'
Ŝi akceptis proponon de la certa person',
Kiu dum rendevuoj babiladis kun flat':
"Mia amo 每 Beethoven kaj ... moderna kravat'."

Iam lernis l' germanan li en la institut'.
Kaj memoras ke "bone" ŝajne estas "sehr gut".
Tiom certe sufiĉas en la certa medi'...
Plu l' knabin' ne aperas en tendaroj kun ni.

Daŭri kanto simila certe povas sen fin'.
Sed, "ĉu estos moralo?" 每 tuj demandos vi min.
La moralo aperos 每 mi ne miras pro l' pet' 每
Ni kutimis ricevi sencon sur teleret'.

Ni kutimis pardoni, se amik' sen hezit'
Oferadas la sentojn por trankvil' kaj profit'.
... Malaperas amikoj en haladzo de l'viv' 每
Nur pri tio bedaŭaras mia simpla motiv'.

                                                                  reen al la listo