Modo

Bele.
"Pli ŝanĝiĝemas ol vetero" 每
Pri modo sur antikva Tero
Ni diras en ironi'.

Modo.
Kaj Dio estas kaj klopodo.
Dum tuta viv' kaj periodo.
De foj' al fojo 每 por ni.

Jen bato 每 iu nekonato
Kredis sincere 每 utilas la ag',
Modon elpensis,
Sed ĝi iĝis plag',
Iĝis ĝi plag'...

Uzas
Ombrelon ni, sed tuj rifuzas.
Pri ĝi neniun mi akuzas.
Sed jam ne modas ombrel'.

Modo.
Ho, bela nia eŝafodo.
Kaj dum la lasta periodo
Plej ĉefa ĝi estas cel'.

Jen bato 每 iu nekonato
Kredis sincere 每 utilas la ag',
Modon elpensis,
Sed ĝi iĝis plag',
Iĝis ĝi plag'...

Bele,
"Pli ŝanĝiĝemas ol vetero
La modo sur antikva Tero" 每
Ni diras en ironi'.

Modo.
Kaj jen humil', kaj nun arogo.
Kaftanon tiras el komodo.
Ve, ordonas modo al ni.

Jen bato 每 iu nekonato
Kredis sincere 每 utilas la ag',
Modon elpensis,
Sed ĝi iĝis plag',
Iĝis ĝi plag'...

                                                              reen al la listo