Nokto ploras
muziko 每 V. Soroka,
vortoj 每 V. Soroka
Mi ne plendas al la
sorto 每 vi ne pensu.
Plendi pri feliĉ' apenaŭ estas senco.
Kiel varme via bela voĉo sonas.
Kaj surstrate ploras nokto 每 nokto ploras.
Morgaŭ sidos vi en trajno, sed hodiaŭ...
Ĉirkaŭprenu min pli forte por adiaŭ.
En okuloj viaj bluaj mi ja dronas.
Kaj surstrate ploras nokto 每 nokto ploras.
Restas preskaŭ jam neniom ĝis mateno.
Kaj l'aŭroro ŝiros inter ni fadenon.
Nian solan nokton ĉiam mi memoros.
En fenestron batas pluvo 每 nokto ploras. |