Pasanta pasio
Teksto kaj muziko: Kristian Spitzer
Esperanta versio: Roel Haveman
Tradukita el la franca originalo
(kaj poste aranĝita de Kristian)


La ŝminko distingas vin
Malplaĉas nokt-rutin'
Trivita ago, kontanta pago, 
fridas ĉi imago

Senmove frostas vi
Detruas la medi'
Kutima bezono, de aĉa mono, 
sen glora krono

Sub pelta vest-abundo
Kaŝiĝas via vundo
Ĉi kvartalo estas vualo por vivobatalo

Dum nokto forvagis vi
De via famili'
Ŝajniga foto, tro dolĉa noto, 
mesaĝo el la koto

Sinjoro estiĝas tragedio
Sinjoro, vi agas sen konscio
Vi pagas por ĉi amor'
Vi pagas kaj iras for 
- pasanta pasio

Linĉita amo
Ploriga dramo - pasanta pasio
Kruela nokto
Fragila knabino - pasi', pasi'
Vi volas for de tie ĉi - pasanta pasio
Sed vi nur suferos pli

Da sentoj restas nul'
Dum tiu ago de la ĝu
Sen parolo, pri naŭza sento, 
pasanta pasio

Sinjoro estiĝas tragedio
Sinjoro, vi agas sen konscio
Vi pagas por ĉi amor'
Vi pagas kaj iras for - pasanta pasio

                   reen al la listo