Promesoj

aŭtoras kaj kantas M. Bronŝtejn

En mezopoko kruckavaliro
Rapidis al milita iro.
Kiraso peza 每 pli ol granda ŝtono,
Kaj por l' edzino 每 kirasa zono.

Nobele palis vizaĝ' diskreta,
Ŝlosilo falis al la poŝ' sekreta.
Kaj la edzinon li nur benis, pia:
每 Fidela estu je nomo mia.

L' edzin' ploretis, naztukon prenis.
Femurojn belajn kiraso premis.
Kaj tutsincere promesis la edzin':
每 Sinjoro mia, mi fere amos vin.

Forĝisto juna 每 servuto bela:
每 Ŝlosilon fari? Fu! bagatelo...
Kruckavaliro sub pluva ŝpruco
Jam portas kornojn anstataŭ kruco.

Ĉar la promeso 每 la edza mendo
Validas post tri jaroj da atendo.
Ne ploru edzo! La temp' degelos.
Tri jaroj pasos. Eble ŝi fidelos.

Ĉar validas la promes' 每
Unu, du, tri 每
Post tri jaroj da forges'.
Pasos la tri jaroj, kaj kun rid'.
Fidelos ŝi al la kokrit'.

Tio estis historia antaŭparolo,
kaj nun sekvas parto unua de la promesoj:


En historio 每 alia paĝo:
Fondiĝis nia organizaĵo.
Dum tiu fondo mi mem aplaŭdis,
Kaj la promesojn unuajn aŭdis.

Donante ĵuron promesis oni
Literaturon por ni eldoni.
Nur lernolibrojn, ne poezion...
Ĝis nun ni reve atendas tion.

Pugnante bruston, promesis fere,
Ke ni vojaĝos 每 jes 每 ne nur letere.
Al eksterlando oni grupojn sendos...
Ni ankaŭ tion ĝis nun atendas.

Kaj sekvis pluraj promesoj belaj
Pri foraj taskoj kaj proksimaj celoj,
Pri la revuo kaj pri la regularo.
En revoj pasis la unua jaro.

Sed validas la promes' 每
Unu, du, tri 每
Post tri jaroj da forges'.
Pasos baldaŭ la tri jaroj, kaj
Ĉiuj dancos ni kun gaj'.

Sed pluraj uloj komencis knari:
每 Vi ne promesu, se ne povas fari.
Dum la tendaro popol' pasia
Proponojn verkis por la Asocio.

Promesis oni: 每 Ni eklaboros,
Proponojn viajn ni tuj-tuj esploros.
Elektos homojn 每 la plej akuratajn,
Preparos planon kaj fiksos datojn.

La libroj venos al vi libere,
Tendaroj plenos ĉiusomere.
Kontentos tute vi pri abono.
Kaj eĉ vojaĝos, se estos mono.

Promesis oni, promesis oni,
Laciĝis langoj la promesojn doni.
Sed taskojn oni nun havas ŝvite 每
Transmeti datojn mem alfiksitajn.

En revoj pasis ankaŭ dua jaro.
Promesoj multas, eĉ ne unu faro.
Nu kial vane vi malpaciencas? 每
Tri jaroj pasos 每 oni komencos.

Ĉar validas la promes' 每
Unu, du, tri 每
Post tri jaroj da forges'.
Pasos baldaŭ la tri jaroj, kaj
Ĉiuj dancos ni kun gaj'.

Tio estas finvortoj:

Nu jen, amikoj, mi mem forgesis,
Ke ŝajne kanton al vi promesis.
Babilis multe. Gitaron plukis.
Vi opinias 每 mi ekkadukis?

Sed miaj karaj, ne gratu dente,
Kaj ne rigardu min elokvente...
Ĉu la afero ne estas klara? 每
La kant' aperos ... en la okdek kvara.

Ĉar validas la promes' 每
Unu, du, tri 每
Post tri jaroj da forges'.
Pasos baldaŭ la tri jaroj, kaj
Ĉiuj kantos ni kun gaj'.

                                                        reen al la listo