世界语教程 Kurso de Esperanto 魏以达、刘祖军  合编

附录二

世界语基本语法十六条

    世界语的语法以印欧语言为基础加以提炼后,归纳成十六条基本规则:

    (1) Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj. Rimarko: La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.

    (世界语)没有不定冠词;只有指定冠词(la),通用于一切性、格、数。

    注:冠词的用法和在别的语言里一样。感到困难的人,开始时可以完全不用。

    (2) La substantivoj havas la finiĝon -o. Por la formado de la multnombro oni aldonas la finiĝon -j. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo
-n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).

    名词有词尾-o。复数加词尾-j。格只有两种:主格和目的格;主格加词尾-n即构成目的格。其他的格借前置词表示(所有格用de,与格用al,造格用per或按照意义用其他前置词)。

    (3) La adjektivo finiĝas per -a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion ol.

    形容词用al结尾。格和数与名词同。比较级用pli构成,最高级用plej,比较级用连接词ol

    (4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciantaj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj —— la sufikson -obl- , por la nombronaj —— -on-, por la kolektaj —— -op-, por la disdividaj —— la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.

    基数词(每有词尾变化)是:unu,du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil。几十和几百由数词的简单连合而成。序数词加形容词词尾;倍数加接尾字-obl-,分数加-on-,集合数加-op-,分份数用po字。此外,数词也可以有名词和副词的形式。

    (5) Pronomoj personaj: mi, vi, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.

    人称代词:mi,vi, li, ŝi, ĝi(代东西或物),si, ni, vi, ili, oni; 加形容词词尾即构成物主代词。其变化与名词相同。

    (6) La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo ordona -u; la modo sendifina -i. Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta -ant-; aktiva estinta -int-; aktiva estonta -ont-; pasiva estanta -at-; pasiva estinta -it-; pasiva estonta -ot-. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.

    动词没有人称和单复数的变化。动词的各种形式:现在时用词尾-as;过去时用-is;将来时用-os;假定式用-us;命令式用-u;不定式用-i。分词(有形容词和副词的意思):主动现在时用-ant-;主动过去时用-int-;主动将来时用-ont-;被动现在时用-at-;被动过去时用-it-;被动将来时用-ot-。被动式的各种形式都用动词esti的相应形式和所需要的动词被动分词构成;被动式所用的前置词豕de

    (7) La adverboj finiĝas per -e; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.

    副词词尾为-e,各比较级与形容词同。

    (8) Ĉiuj prepozicioj postulas la nominativon.

    前置词都要求主格。

    (9) Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.

    每个词都是怎么写,就怎么读。

    (10) La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

    重音永远都在倒数第二个音节上。

    (11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.

    合成词由单词的简单合并而成(主要的词在末尾);语法词尾也被看作独立的词。

    (12) Ĉe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.

    用其他否定词的时候,就不再用ne

    (13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.

    表示方向时,词末加目的格词尾。

    (14) Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon: sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.

    每个前置词都有确定不变的意义:但是如果我们需要用一个前置词而意义上看不出用哪一个,那时我们就用没有独立意义的前置词je。前置词je也可以用没有前置词的目的格来代替。

    (15) La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la pli multo de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

    所谓外来语,即大多数语言取自同一来源的词,在世界语里不加变化地运用,只需照世界语拼写法来书写;但如由一个词根派生几个不同的词时,最好只不加变化地采用那个基本词,并由此按照世界语的规则造出其他的词来。

    (16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo.

    名词和冠词末尾的元音可以省略,而以省略符代替它。


返回目录      附录一