[Antaŭa ĉapitro] [Sekva ĉapitro] [Enhavtabelo]

Blindaj ĉukĉoj (du skizoj)

Unu el la taskoj, kiujn mi metis antaŭ min, vojaĝante al la lando de ĉukĉoj (aŭ ĉukotoj), estis ekkoni la vivmanieron de la blinduloj en tiuj malproksimaj arktaj regionoj.

Per la sama vaporŝipo, kiu portis min al la ĉukĉa kulturbazo, estis ĵus reveninta Vladivostokon fama okulkuracistino, pasiginta tutan jaron en la regiono ĉirkaŭ la markolo de Bering, kuracante kaj studante la okulmalsanojn de la loĝantaro de la Tundro. La statistika materialo kolektita de ŝi ne estis ankoraŭ prilaborita, sed eksciinte, ke mi estas membro de VOS, ŝi rakontis al mi jenon:

La stato de la tundra loĝantaro koncerne okulmalsanojn estas multe pli bona, ol oni pensas pri ĝi en centraregistaraj rondoj. Farinte individuan ekzamenon de okuloj al sesmil loĝantoj, ŝi diris, mi trovis du aŭ tri tute blindajn personojn. Teni ĉi tie konstantan okulkuracistan servon estus troa lukso por ni. Laŭ mia opinio, bona kuracisto por veneraj malsanoj estus ĉi tie multe pli utila.

Dum mia sesmonata restado en tiuj regionoj, mi ĉie kaj ĉiujn demandis pri la blinduloj en la Tundro, kaj kun du el ili mi konatiĝis persone. Kvankam la vilaĝetoj de la indiĝenoj estas disĵetitaj kun distancoj de cent, eĉ de mil kilometroj unu de la aliaj, la ĉukĉoj bonege konas siajn samtundranojn, multe pli bone ol ni konas niajn samvilaĝanojn. Ili do ĉiuj konas siajn blindulojn, kaj ekkriante sian «kakume; kakume» (ho, granda miro!) ili volonte rakontis al mi pri ili.

Unua skizo:
Filip Onkudimov.

1.

Kiam mi ekkonis lin (julio, 1929), li havis dudekkvar jarojn. Li devenis de nun elmortinta ĉukĉa gento, jukagiroj, unu el la malmultaj gentoj, kiujn rusaj misiistoj sukcesis kristanigi. Ne multe da bono kunportis kun si en Kamĉatkon kaj Ĉukotlandon niaj rusaj misiistoj. Kune kun la kredo je Kristo ili instruis al la indiĝenoj fari bieron kaj brandon kaj festi, senfine manĝegante, kaj drinkante, krom la sennombraj tagoj de same sennombraj sanktuloj ankaŭ naskiĝajn, baptajn, edziĝajn, mortajn kaj multajn aliajn tagojn. La gentoj akceptintaj kristanismon kaj rusigitaj de misiistoj kaj kozakoj komencis rapide elmortadi, kaj nun kelkaj el ili nombras apenaŭ dekon da samgentanoj. La jukagiroj, ekzemple, laŭ la statistiko de la jaro 1912-a nombris nur dudekkvar personojn.

Filip naskiĝis en malgranda vilaĝeto ĉe la kunfluo de du grandaj riveroj Belaja kaj Anadir, tricent kilometrojn de la enfluo de Anadir en la anadiran golfon, kie situas la ĉefa administra loko, nun ankaŭ nomata Anadir. Li komencis blindiĝi jam en sia infanaĝo, sed eĉ nun li ankoraŭ iom vidas. Kian malsanon li havas, mi ne bone scias. Laŭ liaj vortoj, iu vualo ĉiam pli kaj pli dense, pli kaj pli dike, pli kaj pli firme kovras la okulojn, kaj ĉiu nova tago iĝas pli senluma ol la antaŭa, pli malgaja — ĉiu nokto iĝas ĉiam pli nigra ol la antaŭa, pli senkonsola, kaj la tuta vivo pli malhela kaj peniga. Interese estas, ke liaj parencoj kaj najbaroj neniam konsideris lin blinda. Ili certe vidis, ke liaj okuloj iel malsanas, sed, laŭ ilia opinio, tio ne donas al li rajton foriĝi de la ĉiutagaj taskoj, de la konstanta batalo porviva kontraŭ la senindulga Tundro. Ili provis lin kuraci siamaniere. Unue li konsultis popon (rusa pastro). Tiu donis iom da akvo sanktigita dum la festo de Sankta Epifanio. Ĝi ne helpis. La popo donis iom da sankta oleo el la lampiono pendanta antaŭ la ĉef-ikono de la malgranda, mizera preĝejeto. Ankaŭ ĝi ne helpis. La popo diris:

«Preĝu al Kristo, al Dipatrino kaj al la sanktuloj. Kisadu iliajn ikonojn».

Kaj Filip preĝadis kaj kisadis la ikonojn, sed ili estis lignaj kaj mizere ornamitaj per kupro kaj plumbo. Kelkaj estis grizaj, aliaj tute nigraj, trafumiĝintaj, trapolviĝintaj per jarcenta fumo kaj polvo — ili tute ne emis mirakli. Eĉ la popo mem, eĉ la plej fervoraj kredantoj atendis nenian miraklon de ili, sed Filip atendis: li ja vidis tiel malbone.

Kelkaj idolanaj amikoj konsilis, laŭ sia kutimo sur la Tundro, ke oni punu per vergoj la diojn (ikonojn), por ke ili pli zorgu pri la teraj aferoj de siaj adorantoj; sed la proponon oni malakceptis, ĉar tro mizeraj kaj nemiraklemaj aspektis la ikonoj. La popo diradis sopirante:

«Se vi povus iri Rusion! Tiam certe... Kelkaj ikonoj tie estas ornamitaj per oro kaj arĝento, per multekostaj juveloj; antaŭ ili tage kaj nokte brulas seninterrompe dekoj kaj centoj da multekostaj lampionoj kaj miloj da kandeloj, el kiuj multaj pezas po unu pudo (16 kg). Tiaj ikonoj, ekzemple la "tverskaja-Dipatrino" en Moskvo, estas certe pli miraklemaj ol niaj simplaj. Kaj tie estas multaj sanktuloj: Sergeo apud Moskvo, Mitrofano en Voroneĵ, Josaf en Belgorod kaj multaj centoj da ili en kievaj katedraloj. lliaj korpoj ne putriĝas kiel la niaj multepekaj, kaj kuŝas ili kviete en riĉege ornamitaj ĉerkoj, kovritaj per silkoj orbroditaj. — Nu do, ili ankoraŭ estas tre miraklemaj».

2.

Kvankam tio estis sekreto al la popo, Filip estis kondukata de siaj idolanaj amikoj al ilia ŝaman (idolana pastro). Tiu ekbatis la sanktan tamburinon, prononcis nekompreneblajn, sed terurajn vortojn kaj ree tamburis kaj duonkantis misterajn magiaĵojn. Poste li multe rakontis pri kelja (diabloj). La kelja estis raso de gigantoj vivintaj antaŭe laŭ la bordo de la glacia maro. Ili kaptadis fiŝojn, ĉasadis rosmarojn kaj fokojn, sed pli ofte homojn, kiujn ili manĝis kun granda ĝuo kaj tute nekuiritajn. Post kiam la homo ekhavis pafilon, la raso de kelja malaperis, iĝis nevidebla. Sed ne multe profitis la homo per ĉi tiu ŝanĝo: malsano, doloroj kaj diversaj malfeliĉoj estas la sama kelja, kiu nevidate alsuĉiĝas al la homo, kaj turmentas lin.

La ŝaman ne helpis, ne helpis la sankta tamburino, ne helpis eĉ la oferita cervo, ĉar tro firme alsuĉiĝis iu kelja al la malfeliĉa Filip.

Rusaj kuracistoj konsilis:

«Iru Rusion! Tie, en la malproksima Vladivostok, tie, en la preskaŭ neatingeble malproksima, mistera Moskvo, loĝas kuracistoj, kiuj okupas sin nur pri okuloj. Ili nepre helpos».

Sed por iri tien, ĉu al la kuracisto, ĉu al la miraklemaj ikonoj aŭ sanktuloj, oni bezonas monon, multegon da mono. Kaj malgraŭ tio Filip decidis perlabori ĝin.

3.

La ĉefa vivnutrilo de la Anadiranoj estas fiŝkaptado. Kaj ili kaptadas ekskluzive keta-n (speco de truto).

En la komenco de julio sennombraj armeoj da keta, en seninterrompaj, regulaj kolonegoj moviĝas el la profundaĵoj de la Pacifika Oceano al Anadir kaj iras kontraŭflue centojn da mejloj supren en ĉi tiu potenca riverego ĝis ĝiaj preskaŭ tute nekonataj fontoj por tie meti la frajon. Dum tiu ĉi tempo neniu plu dormas, neniu plu rajtas dormi aŭ ripozi. Oni kaptadas la fiŝojn per ĉiuj iloj kaj rimedoj: per retegoj, retoj, retetoj, eĉ simple per nudaj manoj; oni kaptas ĝin kuniĝante tutgente, tribe, vilaĝe, familie kaj tute solule; oni kaptas ĝin flosante en boatoj kaj boatetoj, barante la riveron per digoj kaj palisaroj, vadante en longaj botoj apud la bordo kaj eĉ senmove sidante ĉe la akvo. Oni kaptadas fiŝojn tage kaj nokte, tute forgesante pri manĝo kaj dormo. La ĉiam alie apatia kaj mallaborema Anadirano iĝas dum tiu tempo vigla, energia, sprita kaj inventema.

La kaptitajn fiŝojn oni tuj tranĉas, apartigas la frajon por kaviaro, forigas malbezonajn internaĵojn kaj ree lavas kaj tranĉas apartigante diversajn partojn de la fiŝkorpo por diverspezaj specoj de fiŝviando: balik (dorspartoj), bojuŝka (ventropartoj) ktp. La fiŝon oni tuj salas, sekigas en la sunbrilo, fumaĵas super fajro, enfosas en la teron por prepari jukola (hundmanĝaĵo). Laboras ĉiuj: viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj — laboras eĉ tri-kvarjaraj infanoj, laboras ankaŭ centjaraj maljunuloj.

Dum kelkaj tagoj daŭras la unua majesta ĥod (irado) de la keta. Post iom da tempo ĝin sekvas la dua, malpli nombra ĥod, kaj ankoraŭ post kelkaj tagoj la tria, ankoraŭ malpli multnombra.

Dum ĉi tiuj tagoj, dum ĉirkaŭ unu monato, la indiĝenoj devas provizi sin por la tuta jaro kaj ne nur sin, sed ankaŭ siajn hundojn, da kiuj ĉiu el ili havas tre ofte kelkajn dekojn, ne malpli ol dek aŭ dek du, unu uprjaĵka (la nombro da hundoj necesaj por treni unu narta-n, indiĝena glitveturilo). Ili ankaŭ devas havigi la bezonatan kvanton da fiŝoj por rusaj komercistoj, kiuj donos al ili interŝanĝe farunon, manufakturaĵojn, teon, sukeron kaj la plej necesan por la vivo: tabakon, kaj la plej deziregindan en la vivo: vodka (rusa brando). Ili ankaŭ devas prepari la fiŝojn por lamut-oj kaj kakjak-oj (kamĉatkaj cervobredantaj gentoj), kiuj liveros por ili interŝanĝe cervofelojn por ilia kuĥljanka (supra vesto), konaeti (felpantalono) ktp., ktp.

Dum ĉi tiuj tagoj Filip laboris ne nur kiel ĉiu por dek homoj, sed por dudek, kaj neniu plu rimarkis, ke li vidas malbone, kaj al Filip mem ŝajnis, ke en ĉi tiuj tagoj li vidas dekoble pli bone ol ordinare. Li laboris kun malespera obstineco, sciante, ke lia laboro estas bezona krom por ĉio cetera, ankaŭ por la efektivigo de la longega vojaĝo al la misteraj lokoj.

Liaj multnombraj parencoj, amikoj kaj konatoj volonte akceptadis lin en la plej profitodonajn laborejojn, kie partoprenas la plej spertaj fiŝkaptistoj.

Kaj efektive li perlaboradis multe pli ol siaj fratoj, kuzoj kaj nevoj, sed la perlaborita mono iel per si mem trafluis inter la fingroj, trakribliĝis tra la multaj poŝoj de liaj sennombraj parencoj, ĉar ili tre amis lin. Ĝis la komenco de nova fiŝsezono Filip ĉiam estis tute senmona. Sed oni denove vokis lin de ĉiuj flankoj en vere plej profitodonajn laborejojn, ĉar ĉiuj lin amis, ĉiuj lin estimis.

4.

Sed la vojaĝo al la miraklemaj ikonoj kaj sanktuloj aŭ al la grandaj okulkuracistoj ĉiam restis nerealigebla, kaj la tempoj estis tute malfavoraj por tia entrepreno; unue okazis la mondmilito, poste venis revolucio, bolŝevikoj, kontraŭrevolucio, blankuloj, alilandaj rabistoj, terorismo kaj denove bolŝevikoj. Ili restis, kaj la sovetregado fine firmiĝis. Kaj subite ĉio ŝanĝiĝis. Eĉ la plej malriĉaj ĉukĉoj kaj ĉukĉinoj grandgrupe komencis vojaĝi al Vladivostok kaj eĉ al la mistera malproksima Moskvo. Tie la bolŝevikoj nutras ilin senpage kaj instruas al ili ĉiajn utilajn aferojn.

Kaj jen ankoraŭ novaĵo: la tutan landon trakuris famo, ke en la norda Tundro, sur la bordoj de la Arkta Maro mem aperis fama kuracisto, kiu kuracas nur okulojn.

Filip revigliĝis. La tundranoj kun granda intereso sekvis ĉiun paŝon de la kuracisto, kaj jen oni anoncis, ke la kuracisto sur la revena vojo al Vladivostok nepre pasos tra Anadir.

La fiŝsezono proksimiĝis. Filip intence aniĝis al la laboristaro, kiu devis labori apud la urbo Anadir, ĉar li ne volis perdi la oportunan okazon renkonti la famulon.

La 25-an de julio (1929) nia vaporŝipo Astraĥan sur vojo al Uelen (la plej norda punkto de la Beringa Markolo) venis al Anadir. Unu el miaj novaj vojaĝaj amikoj, estante mem Anadirano, nepre volis konatigi min al sia urbo, kaj precipe al la grandioza rivero Anadir, pri kiu je nia honto ni en Rusio ne suspektis ĝis la lastaj jaroj eĉ la ekziston. Ni iris surborden. Ĉe la sono de la majesta muĝego de la martajdo kaj ĝia brua renkontiĝo kun la nordgiganto Anadir, ĉe la sono de ia plaŭdado de miliardoj da fiŝoj, gaje laboris la tuta loĝantaro de la ĉirkaŭaĵo kun siaj infanoj kaj gemaljunuloj, kun siaj hundoj kaj hundidoj, farante milojn da operacioj sur la malfeliĉa, sed feliĉon alportanta keta. Estis tamen jam la dua ĥod (fiŝiro).

Apenaŭ ni aperis inter la laborantaj indiĝenoj tuj junulo alkuris al mi ĝoje saltante trans miloj da baraĵoj sur la bordo. Li estis Filip. Mi jam multe aŭdis pri li de miaj Anadiraj kunvojaĝantoj, kaj Filip siaflanke jam aŭdis pri mi de la ĉionscianta Tundro.

«Koran bonvenon, amiko!» — salutis li min plej sincere.

«Dankon, Filip, koran dankon!»

Li ekparolis: «Ĉu vi venas el Moskvo mem?»

«Jes, Filip, el Moskvo mem».

«El la plej reala, vera Moskvo?»

«Nu certe, Filip».

«Kaj vi estas blinda?»

«Jes».

«Tute blinda?»

«Bedaŭrinde jes».

«Mi tion ne kredas! Vi ŝercas je simpla jukagiro».

«Ne, mi estas tute serioza, Filip».

«Sed tio ne povas esti, ne devas esti...» — Li ekscitiĝis, ekbalbutis, konfuziĝis kaj abrupte ĉesis paroli.

«Mi ne komprenas, Filip, kio estas nekredinda en miaj vortoj».

Li komencis post mallonga paŭzo:

«Tie ĉe vi estas multaj miraklofaraj ikonoj kaj sanktuloj. Mi tion scias bonege: en Moskvo vi havas la ikonon de Tverskaja-Dipatrino; apud Moskvo la sanktan Sergeon miraklofarulon; en Voroneĵ kuŝas la sankta Mitrofano; en Belgorod vi havas...»

Mi ne sciis ĉu ridi, ĉu koleri.

«Aŭskultu, Filip», — diris mi laŭeble trankvile. — «La bolŝevikoj jam delonge metis la miraklemajn ikonojn kaj sanktulojn en publikajn muzeojn, kaj tie ili ne emas plu fari miraklojn».

«Sed kial? Kial do?» — kun granda ekscito demandas Filip.

Estis bonega okazo por ateista argumentado, sed mi estas malbona ateisto kaj ankoraŭ pli malbona agitanto, kaj la okazo forglitis bedaŭrinde neuzita.

«Sed la kuracistoj, kiuj kuracas nur okulojn?» — ree ekscitiĝis Filip. — «Mi scias ĝuste, ke la bolŝevikoj ne metis ilin en la muzeojn, ĉar unu el ili nun gastas ĉe ni en la Tundro».

«Jes, jes», — ridetis mi, — «tiaj kuracistoj ekzistas kaj ĉie vagas tute libere».

«Kaj malgraŭ tio vi estas blinda?»

«Jes, Filip, kaj krom mi estas pli ol ducent kvindek miloj da blinduloj en nia lando».

Filip iel ektimis.

«Sed kial? Kial do?» — demandis li. — «Ĉu ili ne kuracas ĉiujn? Ĉu ili similas al niaj ŝamanoj, kiuj nur trompadas nin?»

Mi komencis rakonti al li pri sociaj kondiĉoj en la burĝaj ŝtatoj, pri la klasa diferenco en la kapitalistaj landoj, pri certeco de la materialistaj metodoj, pri vereco de la marksista scienco kaj pri necerteco de kuracarto, pri malbona higiena stato ĉe ni ktp, ktp. Filip atente aŭskultis min, sed komprenis nenion, aŭ tre malmulte, ĉar mi ĉion konfuzis, ĉion intermiksis kaj ofte ne komprenis mem kion mi parolis.

«La ĉefaĵo estas ne la blindeco mem», — diris mi fine, — «sed la viduloj, kiuj ne donas al ni eblecon labori kaj perlabori nian ĉiutagan panon kaj vivi sendependan vivon».

«Ĉe ni», — diris Filip, — «viduloj kun ĝojo donas al mi eblecon perlabori mian vivnutron».

«Nu jes», — interrompis mi lin, — «vi ja estas...» Mi volis diri «sovaĝuloj», sed ĝustatempe eksilentis abrupte kaj ruĝiĝis.

Filip daŭrigis malĝoje:

«Mi laboris ĉiam kun ĝojo, ĉar mi esperis iam vidi pli bone, sed vi diras, ke la kuracisto ne ĉiam...»

«Eble li helpos vin, mi ja nenion povas antaŭdiri», — rapidis mi iom konsoli lin.

«Nun vi rakontu al mi, kion faras la blinduloj en Moskvo», — ekpetis li timeme.

Kaj mi komencis pri la fabrikoj kaj fabrikegoj, pri la specialaj metiejoj por blinduloj ktp. Ree mi vidis, ke li ne multe komprenis. La vortoj «fabrikoj» kaj «fabrikegoj» timigis lin tute, kaj li, apenaŭ aŭdeble, kun esprimo de timema petego, kvazaŭ pri indulgo, demandis:

«Ĉu ili ne kaptadas fiŝojn?»

«Kelkaj kaptas pro plezuro per fiŝhokoj», — respondis mi, kaj denove li revigliĝis:

«Pro plezuro oni ne devas, ne rajtas... Por vivi nur, por vivi! Kaj per hokoj ne estas bone, per retegoj, po-are kune kun viduloj».

Oni vokis lin labori. Malĝoja li adiaŭis min kaj foriris.

Ĝoja li venis al mi, rapide saltante, sed malĝoja, malvigla li foriris. Je io li faletis, ion renversis. La tutan tiun tagon li malsukcesis: lasis la reton for el la manoj, ekglitis sur fiŝo kaj falis trans la boatrandon en la riveron. Sekigante sin apud la fajro, li sidiĝis tiel proksime al ĝi, ke lia pantalono ekbrulis. Tiun tagon li klare ekkomprenis, ke li blindiĝas. Unue li koleris kaj poste ploretis amare. Tiun ĉi tagon ĉiuj liaj kamaradoj ekvidis, ke li estas blinda, kaj neniu plu vokis lin al la laboro. Oni lasis lin sidi trankvile ĉe la fajro. Filip ekblindulis.

*

Sur la revena vojo la vaporŝipo Astraĥan dum du semajnoj staris en Anadir. Sur la ŝipo estis revenanta hejmen la fama okulkuracistino, pri kiu mi jam menciis supre. Ŝi certe ekzamenis la okulojn de Filip kaj provis ĉiel helpi lin, sed kion povis fari por li nia moderna kuracarto, pri tio mi preferis neniam aŭdi.

(El «Esperanta Ligilo», n-roj 5-8, 1933)


VOS: Vserossijskoe obŝĉestvo slepyĥ — Tutrusia societo de blinduloj.
Jukagiroj estas ne ĉukĉa, sed tute aparta gento kun malsama al la ĉukĉa lingvo, loĝanta en tundro kaj arbaroj precipe sud-okcidente de Ĉukotko. Nuntempe (1988) ekzistas 855 reprezentantoj de la jukagiroj (rimarko de Nikolao Gudskov).

[Antaŭa ĉapitro] [Sekva ĉapitro] [Enhavtabelo]