[Antaŭa ĉapitro] [Sekva ĉapitro] [Enhavtabelo]

Ĉukĉa idilio
(Rakonto de ĉukĉo)

Sub la suno dormas granda maro; ĉe la maro dormas mi malgranda... La granda maro sonĝas — kaj ĝian sonĝon sonĝas ankaŭ mi.

La maro sonĝas: bajdaro flosas sur la maro, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo. En la bajdaro sidas homo. Li fumas pipon kaj ridetas. Ne plaĉas al la maro — sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo, kaj la homo ridetas...

Ekplaŭdis ĝi per ondo kolera. La homo fumas kaj ridetas — ekmontras li perfingre dekstren, — bajdaro lia flosas dekstren; ekmontras li maldekstren, — maldekstren turniĝas ĝi, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo.

La maro ekkoleris: ĝi sendas ondon post ondo, ondegon post ondego. La homo fumas pipon kaj ridetas, bajdaro lia flosas pluen.

La maro sendas nun glacian monton. Premiĝas la bajdaro al la monto kaj kune ili flosas pluen, maldekstren, se maldekstren montras fingro estra, kaj dekstren, se ĝi montras dekstren.

Ekŝaŭmis, ekbolegis nun la maro, kaj jen aperas grandrosmaro. Buŝego ĝia estas malfermita, dentegoj estas pretaj disŝiri la bajdaron. La homo nur ridetas. Ekkraĉas li fumeton el la pipo kaj la rosmaro iras funden.

La maro nun ekfuriozis kaj el profundaj akvoj aperas balenego. Eksvingas ĝi terurvostegon, tuj subakviĝas la bajdaro...

Surfunde kuŝas la bajdaro, sed ĝia estro kie estas li?

Ne estas li surfunde, ne estas sur la akvo — nur dormas mi ĉe l' maro.

La maro ekspiris kaj vekiĝis; vekiĝis ankaŭ mi kaj ekĝemis: bajdaro mia ne vidiĝas plu ĉe l' bordo, libere flosas ĝi en la libera malproksimo kun veloj, kun remiloj, kun bona direktilo, nur mankas mi, la mastro.

Ektimis mi, ekkuris laŭ la bordo, antaŭen, malantaŭen, sed la bajdaro ĉiam flosas for.

Finfine mi decidis la maron alparoli.

Vi, maro, estas granda, mi, homo — nur malgrandulo; Vi, maro, estas forta, mi, homo, nur malfortulo; Vi, maro, estas riĉa, mi, homo, estas malriĉulo. Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon? La tutan jaron tenis vi en glaciegoj viaj la rusan ŝipon «Kolima», al la glacitranĉa ŝipgiganto «Litke» la vojon baris Vi al la insulo Vrangel; al «Stavropol» la vojon baris Vi al Niĵnekolimsk; la skunon de l' amerikano Svensen Vi disrompis kaj forglutis kun ĉiuj ĝiaj komercaĵoj; Vi ĉiujare subakvigas multegon da kungasoj kaj kateroj de la AKO... Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon? Por kio la granda devas neboni? Por kio la forta devas krueli? Por kio la riĉa devas avidi? Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon?..

La maro enpensiĝis. La maro meditas:

Jes, jes, Vi, homo, ŝajnas fine diri veron. Mi, maro, estas grandegulo, Vi, homo, estas malgranda; mi, maro, estas fortegulo, Vi, homo, malforta; mi, maro, estas riĉegulo, Vi, homo, malriĉa. Por kio mi bezonas vian bajdaraĉon?

Ekplaŭdis iomete — kaj jen, miraklo okazas: bajdaro mia flosas al la bordo. Jes, jes, miraklo el mirakloj: la granda estis bona, la forta ne estis kruela, la riĉa ne avidis. Bajdaro mia albordiĝas kaj flustras: «letti (saluton)!» Kaj ĉi ĉio okazis ne en sonĝo, ĉi ĉio estas realaĵo. Vi ridas, Vi ne kredas? Mi ĵuras al Vi per la beko de korvo, mi ĵuras per la blankursa kapo! Vi scias, ili pendas en jarango mia, ĉe la eniro mem, maldekstre.

(El «Esperanta Ligilo», n-ro 4, 1933)


bajdaro — ĉukĉa boato.
«Kolima» estas la nomo de vaporŝipo entrepreninta arktan vojaĝon al Niĵnekolimsk somere en 1928, sed revenante ĝi trafis netraireblajn glaciegojn kaj devis travintri ĝis aŭgusto de la sekvanta jaro (1929).
«Litke» estas glacitranĉa ŝipo, kiun la Soveta registaro sendis al la insulo Vrangel, la plej malproksima punkto en la nordo de la Sovetunio, por ke ĝi provizu la loĝantaron de l' insulo (aŭg. 1929).
«Stavropol» estas la ŝipo, al kiu oni komisiis, en la j. 1929, la arktan vojaĝon al Niĵnekolimsk, urbeto ĉe l' enfluo de la rivero Kolima en la Arktan Oceanon.
Svensen — amerika milionulo (de norvega deveno), kiu ricevis ĉaskoncesion ĉe l' arktaj bordoj.
kungaso — granda ŝarĝoboato.
AKO — Akcia Kamĉatka Kompanio.

[Antaŭa ĉapitro] [Sekva ĉapitro] [Enhavtabelo]