N.V. Gogol
La revizoro
Elrusigita de L.L. Zamenhof
|
Ne riproĉu spegulon,
Se ĝi montras nigrulon.
Proverbo
|
PERSONOJ
Anton Antonoviĉ Skvoznik-Dmuĥanonskij, urbestro.
{Originale estas «Skvoznik-Dmuĥanovskij»,
kaj tiel unuloke en la teksto – S.P.}
|
Anna Andrejevna, lia edzino. |
Marja Antonovna, lia filino. |
Luka Lukiĉ Ĥlopov, inspektoro de lernejoj. |
Lia edzino. |
Ammos Fjodoroviĉ Ljapkin-Tjapkin, juĝisto. |
Artemij Filippoviĉ Zemlanika, kuratoro de kadukulejoj. |
Ivan Kuzmiĉ Ŝpekin, poŝtestro |
Pjotr Ivanoviĉ Dobĉinskij |
| urbaj bienhavantoj. |
Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij |
|
Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov, oficisto el S. Peterburgo. |
Osip, lia servanto. |
Ĥristian Ivanoviĉ Hübner, distrikta kuracisto. |
Fjodor Andrejeviĉ Lulukov |
|
| eksoficistoj, eminentaj personoj en la urbo
| |
Ivan Lazareviĉ Rastakovskij |
Stepan Ivanoviĉ Korobkin |
|
Stepan Iljiĉ Uĥovjortov, kvartalestro. |
Svistunov |
|
| policanoj.
| |
Pugovicin |
Derĵimorda |
|
Abdulin, komercisto. |
Fevronja Petrova Poŝljopkina, seruristedzino. |
Edzino de suboficiro. |
Miŝka, servanto de la urbestro. |
Servanto de restoracio. |
Gastoj, gastinoj, komercistoj, urbanoj, petantoj. |
{Ĉi tie en la originalo estas «Rimarkoj por s-roj aktoroj»
– ĉu Z ilin tradukis? – S.P.}
AKTO UNUA
Ĉambro en la domo de la urbestro.
Sceno I.
La URBESTRO, KURATORO DE KADUKULEJOJ, INSPEKTORO DE LERNEJOJ,
JUĜISTO, KVARTALESTRO, KURACISTO, du POLICANOJ.
Urbestro. — Mi invitis vin, sinjoroj, al mi, por komuniki al vi
tre malagrablan novaĵon: al ni venas revizoro.
Ammos Fjodoroviĉ. — Kiel, revizoro?
Artemij Filippoviĉ. — Kiel, revizoro?
Urbestro. — Revizoro el Peterburgo, inkognite; kaj ankoraŭ kun
sekreta ordono.
Ammos Fjodoroviĉ. — Jen vi havas!
Artemij Filippoviĉ. — Jen zorgoj mankis — nun ricevu!
Luka Lukiĉ. — Ho, mia Dio! ankoraŭ kun sekreta ordono!
Urbestro. — Mi kvazaŭ antaŭsentis: hodiaŭ la tutan nokton mi
sonĝis pri iaj du eksterordinaraj ratoj. Kredu al mi, tielajn mi
neniam vidis: nigraj, de nenatura grandeco! Ili venis, ekflaris —
kaj iris for. Jen mi tralegos al vi leteron, kiun mi ricevis de
Andrej Ivanoviĉ Ĉmiĥov, kiun vi, Artemij Filippoviĉ, konas. Jen,
kion li skribas: «Kara amiko, baptano kaj bonfaranto! (Murmuras
duonvoĉe, trakurante rapide per la okuloj)... kaj sciigi vin...»
Ha, jen: «mi rapidas, interalie, sciigi vin, ke alveturis oficisto
kun la ordono revizi la tutan gubernion kaj precipe nian
distrikton. (Signife levas la fingron supren.) Mi sciiĝis pri
tio de homoj plej kredindaj, kvankam li prezentas sin kiel privatan
personon. Ĉar mi scias, ke vi, kiel ĉiu, estas ne tute sen
peketoj, ĉar vi estas homo saĝa kaj vi ne amas preterlasi tion, kio
naĝas al la manoj...» (Haltante.) Nu, ni estas inter ni...
«tial mi konsilas al vi aranĝi singardecon: ĉar li povas alveturi
en ĉiu horo, se nur li jam ne alveturis kaj ne loĝas ie
inkognite... Hieraŭ mi...» Nu, tie ĉi jam venas aferoj familiaj:
«la fratino Anna Kirillovna alveturis al mi kun sia edzo; Ivan
Kirilloviĉ tre dikiĝis kaj ĉiam ludas violonon...» kaj tiel plu,
kaj tiel plu... Sekve jen vidu, kia cirkonstanco!
Ammos Fjodoroviĉ. — Jes cirkonstanco eksterordinara, tute
eksterordinara. Certe ĝi estas ne sen kaŭzo.
Luka Lukiĉ. — Kial do, Anton Antonoviĉ, por kio? Kial oni sendas
al ni revizoron?
Urbestro. — Kial! Certe jam tia estas nia sorto! (Ekĝeminte.)
Ĝis nun, dank' al Dio, oni atakadis aliajn urbojn;
nun venis la vico al nia urbo.
Ammos Fjodoroviĉ. — Mi opinias, Anton Antonoviĉ, ke tie ĉi estas
kaŭzo delikata kaj pli politika. Ĝi signifas jenon: Rusujo...
jes... volas fari militon, kaj la ministraro tial, jen vidu, sendis
sekrete oficiston, por sciiĝi, ĉu ne ekzistas ie perfido.
Urbestro. — Eh kien vi ensaltis! Kaj ankoraŭ saĝa homo! En
malgranda urbo, perfido! Ĉu ĝi estas urbo apudlima, he? De ĉi tie
vi ja povas eĉ tri jarojn rajdi, vi al nenia regno alrajdos.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ne, por diri al vi, vi ne tion... vi ne... La
estraro havas konsiderojn subtilajn: malgraŭ ke estas malproksime,
ĝi tamen notas al si en la cerbo.
Urbestro. — Notas aŭ ne notas, sed mi vin, sinjoroj, avertis, —
rigardu. En mia parto mi kelkajn disponojn jam faris, mi konsilas
ankaŭ al vi. Precipe al vi, Artemij Filippoviĉ!
Sendube la traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi
la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco, kaj tial faru
tiamaniere, ke ĉio estu konvena: ke la noktaj ĉapoj estu puraj
kaj la malsanuloj ne similu forĝistojn en la senĝenaj ĉiutagaj
vestoj.
Artemij Filippoviĉ. — Nu, ĉi tio ne estas ankoraŭ gravaĵo.
Ĉapojn, se estas necese, oni povas doni al ili eĉ purajn.
Urbestro. — Jes. Kaj ankaŭ super ĉiu lito superskribi latine aŭ
en ia alia lingvo... ĉi tio jam apartenas al vi, Ĥristian Ivanoviĉ,
— ĉiun malsanon: kiam ĉiu malsaniĝis, kiun tagon kaj daton... Ne
bone estas, ke ĉe vi la malsanuloj fumas tian fortan tabakon, ke
oni ĉiam ekternas, kiam oni eniras. Kaj cetere estus pli bone, se
ilia nombro estus malpli granda: tuj oni povas kulpigi malbonan
zorgadon aŭ nelertecon de la kuracisto.
Artemij Filippoviĉ. — Ho, pri la kuracado, mi kaj Ĥristian
Ivanoviĉ faris decan aranĝon: ju pli proksime al la naturo, des pli
bone, — karajn medikamentojn ni ne uzas. Simpla homo, se li
mortos, li ankaŭ sen tio mortos, — se li saniĝos, li ankaŭ sen
tio saniĝos. Cetere por Ĥristian Ivanoviĉ eĉ estus malfacile
kompreniĝadi kun ili: li ne scias ruse eĉ unu vorton.
Ĥristian Ivanoviĉ, ellasas sonon, parte similan je la litero «i»,
parte je «e».
Urbestro. — Al vi ankaŭ mi konsilus, Ammos Fjodoroviĉ, meti atenton
al la oficaj lokoj. Ĉe vi tie en la antaŭĉambro, kien ordinare venas
la petantoj, la gardistoj ennestigis ordinarajn anserojn kun
malgrandaj anseridoj, kiuj konstante kuradas sub la piedoj. Certe,
aranĝi al si doman mastraĵon, por ĉiu estas afero laŭdinda, kaj kial
la gardisto ĝin ne devus aranĝi? Nur, vi scias, en tia loko estas
nekonvene ... Mi jam antaŭe volis rimarkigi vin pri tio, sed mi ĉiam
iel forgesadis.
Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, mi tuj hodiaŭ ordonos preni ilin en la
kuirejon. Se vi volas, venu tagmanĝi.
Urbestro. — Krom tio estas malbone, ke ĉe vi ĝuste en la juĝa
ĉambro sekiĝas diversaj abomenaĵoj, kaj ĝuste super la ŝranko kun
la dokumentoj pendas ĉasa vipo. Mi scias, vi amas ĉason, tamen
estas bone por kelka tempo ien forigi la vipon, — poste, kiam la
revizoro forveturos, vi povos, se vi volas, denove ĝin pendigi.
Ankaŭ via asesoro... Li sendube estas homo instruita, sed de li
iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo, — tio ĉi ankaŭ
estas nebona. Mi volis antaŭ longe tion ĉi diri al vi, sed mi ne
memoras jam, kio deturnis mian atenton. Ekzistas kontraŭ tio ĉi
rimedo, se ĉi tio efektive, kiel li diras, estas ĉe li odoro
natura; oni povas konsili al li manĝi bulbon, aŭ ajlon aŭ ion
similan. En tiu ĉi okazo povas helpi per diversaj medikamentoj
Ĥristian Ivanoviĉ.
Ĥristian Ivanoviĉ, ellasas supre diritan sonon.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ne, tion ĉi oni jam ne povas elpeli: li diras,
ke en la infaneco la nutristino lin kontuzis, kaj de tiu tempo de
li ĉiam iras iom la odoro de brando.
Urbestro. — Nu, mi nur simple rimarkigis al vi. Sed rilate la
internan disponadon kaj tion, kion Andrej Ivanoviĉ en la letero
nomas peketoj, mi nenion povas diri. Kaj estas eĉ strange paroli:
ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn. Tiel aranĝis jam Dio
mem, kaj la volteranoj vane kontraŭ tio ĉi parolas.
Ammos Fjodoroviĉ. — Kion do vi nomas peketoj, Anton Antonoviĉ?
Inter peketoj kaj peketoj estas diferenco. Mi diras al ĉiuj
malkaŝe, ke mi prenas subaĉetojn, sed en kia formo mi ilin prenas?
En formo de ĉasaj hundidoj. Tio ĉi estas tute alia afero.
Urbestro. — Nu, en formo de hundidoj aŭ de io alia, — ĝi ĉiam
estas subaĉetoj.
Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, ne, Anton Antonoviĉ. Sed jen ekzemple, se
iu havas pelton por kvincent rubloj kaj la edzino ŝalon...
Urbestro. — Nu, kaj kion oni havas de tio, ke vi prenas la subaĉetojn
en formo de ĉasaj hundidoj? Se de alia flanko vi ne kredas je Dio; vi
neniam iras en la preĝejon: kaj mi, almenaŭ, estas fortika en la
religio kaj ĉiun dimanĉon mi estas en la preĝejo. Kaj vi ... Ho, mi
vin konas: Kiam vi komencas paroli pri la kreo de la mondo, simple la
haroj stariĝas.
Ammos Fjodoroviĉ. — Sed mi ja mem venis al tiuj ideoj, per mia propra
saĝo.
Urbestro. — Nu, en certaj okazoj multe da saĝo estas pli malbona, ol
se oni ĝin tute ne havus. Cetere, mi nur pro okazo ektuŝis la
distriktan juĝejon; kaj por diri la veron, mi dubas, ĉu iu tien
enrigardos; ĝi estas jam tia enviinda loko, Dio mem ĝin favoras. Sed
jen vi, Luka Lukiĉ, vi, kiel inspektoro de lernejoj, devus ekzorgi
precipe rilate la instruistojn. Ili, sendube, estas homoj instruitaj
kaj ricevis edukon en diversaj kolegioj, sed ili havas tre strangajn
manierojn, kiuj kompreneble estas nedisigeblaj de scienca rango. Unu
el ili, ekzemple, tiu persono, kiu havas dikan vizaĝon ... mi ne
memoras lian nomon, neniel povas sin deteni de tio, ke, suririnte sur
la katedron, li ne faru grimacon jen tiel (Faras grimacon), kaj
poste li komencas el sub la kravato gladi sian barbon. Kompreneble, se
li al lernanto faros tian fizionomion, ĝi ne estas ankoraŭ io grava:
eble oni tiel eĉ devas fari, pri tio mi ne povas juĝi; sed vi
konsideru mem, se li faros tion ĉi al la vizitanto, — ĝi povas esti
tre malbona: sinjoro la revizoro aŭ iu alia povas rilatigi tion ĉi al
si. El tio povas elveni, la diablo scias, kio.
Luka Lukiĉ. — Kion do, konsilu, mi povas fari kun li? Mi jam kelkajn
fojojn diris al li. Jen ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj, kiam eniris en la
klason nia distrikta nobelestro, li aranĝis tian fizionomion, kian mi
neniam ankoraŭ vidis. Li certe faris tion ĉi kun plej bonkora intenco,
sed mi ricevis mallaŭdon: kial liberpensaj ideoj estas inspirataj al
la junularo.
Urbestro. — Ankaŭ mi devas rimarkigi vin pri la instruisto en la
parto historia. Li estas instruita kapo — tion ĉi oni vidas, kaj
da sciencoj li enkaptis senmezuran amasegon, sed li elmetas
instruojn kun tia flameco, ke li perdas la kapon. Unu fojon mi lin
aŭskultis: nu, dum li parolis pri la Asiroj kaj Babilonanoj, estis
ankoraŭ en ordo; sed, kiam li atingis Aleksandron la Macedonan, mi
jam ne povas diri al vi, kio kun li fariĝis. Mi pensis, ke brulas,
mi ĵuras al vi. Li dekuris de la katedro kaj per siaj tutaj fortoj
li ĵetegis la seĝon sur la plankon! Sendube, Aleksandro la Macedona
estis heroo, sed por kio rompi seĝojn? Ĝi estas malprofito por la
regna kaso.
Luka Lukiĉ. — Jes, li estas flamiĝema! Mi jam kelkajn fojojn
rimarkigis tion ĉi al li... Li diras: kiel vi volas, por la scienco mi
la vivon ne rifuzos oferi.
Urbestro. — Jes, tia estas jam la neklarigebla leĝo de la sorto: homo
saĝa estas aŭ drinkemulo, aŭ li faras tiajn fizionomiojn, ke oni devas
elporti la sanktulojn el la domo.
Luka Lukiĉ. — Liberigu nin Dio de servado en la fako scienca! Ĉion vi
devas timi: ĉiu sin enmiksas, ĉiu volas montri, ke li ankaŭ estas saĝa
homo.
Urbestro. — Tio ĉi ne estus ankoraŭ grava, — sed la malbenita
inkognito! Subite li enrigardos: «Ha, jen vi estas, miaj karaj! Kaj
kiu — li diros — estas tie ĉi juĝisto?» — Ljapkin Tjapkin. —
«Ĉi tien kun Ljapkin Tjapkin! Kaj kiu estas kuratoro de
kadukulejoj?» — Zemlanika. — «Ĉi tien kun Zemlanika!» Jen kio
estas malbona!
Sceno II.
La SAMAJ kaj la POŜTESTRO.
Poŝtestro. — Klarigu, sinjoroj. Kio estas, kia oficisto veturas?
Urbestro. — Ĉu vi tute ne aŭdis?
Poŝtestro. — Mi aŭdis de Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij. Li ĵus estis ĉe
mi en la poŝta oficejo.
Urbestro. — Nu, kio? Kiel vi pensas pri ĉi tio?
Poŝtestro. — Kion mi pensas? Estos milito kun la turkoj.
Ammos Fjodoroviĉ. — Tute miaj vortoj! Mi mem ankaŭ tion pensis.
Urbestro. — Jes, ambaŭ trafis per la fingro en la ĉielon.
Poŝtestro. — Kredu al mi, milito kun la turkoj. Ĝin ĉion la franco
artifikas.
Urbestro. — Kia milito kun la turkoj! Simple al ni estos malbone, ne
al la turkoj. Tio jam estas certa: mi havas leteron.
Poŝtestro. — Ha, se tiel, tiam ne estos milito kun la turkoj.
Urbestro. — Nu, kio, kiel vi pensas, Ivan Kuzmiĉ?
Poŝtestro. — He, kion mi? Kiel vi pensas, Anton Antonoviĉ?
Urbestro. — Ha, kiel mi? Timon mi ne havas, sed nur tiel, iom ... La
komercistaro kaj privatularo min iom maltrankviligas. Ili diras, ke
ili peze min sentas; kaj mi tamen, per Dio, se mi eĉ prenis de iu, mi
tion ĉi faris, kredu al mi, tute sen ia malamo. Mi eĉ pensas ...
(Prenas lin sub la brako kaj forkondukas flanken.) Mi eĉ pensas, ĉu
ne estis ia denunco kontraŭ mi. Kial do efektive, al ni venas
revizoro? Aŭskultu, Ivan Kuzmiĉ, ĉu vi ne povus, pro nia komuna bono,
ĉiun leteron, kiu venas al vi en la poŝtan oficejon, ĉiun leteron
enirantan aŭ elirantan, vi scias, nu, iom malfermi kaj tralegi: ĉu ĝi
ne enhavas ian denuncon aŭ simple korespondon. Se nenio troviĝos, oni
povas denove sigelfermi; cetere, oni povas eĉ tiel transdoni la
leteron, dissigelitan.
Poŝtestro. — Mi scias, mi scias ... Tion ĉi al mi ne instruu, tion mi
faras, mi ne diras, ke pro singardeco, sed pli pro scivoleco: mi
terure amas sciiĝi, kio nova estas en la mondo. Mi diras al vi, ke tio
ĉi estas treege interesa legado. Tiun aŭ alian leteron oni ofte legas
kun efektiva ĝuo — tie estas priskribataj diversaj pipraĵoj ... Kaj
kia edifeco ... pli bone ol en la «Moskvaj Sciigoj!»
Urbestro. — Nu, kio do, diru, vi nenion ellegis pri ia oficisto el
Peterburgo?
Poŝtestro. — Ne, pri Peterburga mi trovis nenion, sed pri Kostromaj
kaj Saratovaj multe estas parolate. Estas tamen domaĝe, ke vi ne legas
leterojn: troviĝas belaj lokoj. Jen ekzemple antaŭ nelonge: iu
leŭtenanto skribas al amiko, kaj li priskribis balon en la plej tikla
... tre, tre bone: «Mia vivo, kara amiko, fluas — li diras — en
ĉielaj fenomenaĵoj: multe da fraŭlinoj, muziko ludas, standardo
saltas...» Kun granda, granda sento li priskribis. Mi intence lasis
ĝin ĉe mi. Se vi volas, mi tralegos al vi?
Urbestro. — Nu, nun ni havas pli gravajn aferojn. Sekve faru al mi
komplezon, Ivan Kuzmiĉ: se eble trafiĝos ia plendo aŭ denunco, tiam vi
sen ia meditado retenu.
Poŝtestro. — Kun granda plezuro.
Ammos Fjodoroviĉ. — Memoru, vi iam ricevos por ĉi tio!
Poŝtestro. — Ha, mia Dio!
Urbestro. — Nenio, nenio. Estus alia afero, se vi el tio ĉi farus ion
publikan, sed ĝi ja estas afero familia.
Ammos Fjodoroviĉ. — Jes, nebona afero enpotiĝis! Kaj mi, por diri al
vi la veron, iris al vi, Anton Antonoviĉ, por regali vin per hundeto.
Ĝi estas samgepatra fratino de tiu hundoviro, kiun vi konas. Vi ja
aŭdis, ke Ceptoviĉ kaj Varĥovinskij komencis inter si proceson, kaj
nun mi havas grandan ĝuadon: mi ĉasas leporojn sur la tero kiel de
unu, tiel de la dua.
Urbestro. — Patro mia, ne logas min nun viaj leporoj: la malbenita
inkognito nun sidas ĉe mi en la kapo. Mi konstante atendas, ke jen
malfermiĝos la pordo kaj fal ...
Sceno III.
La SAMAJ, DOBĈINSKIJ kaj BOBĈINSKIJ,
ambaŭ eniras malfacile spirante.
Bobĉinskij. — Eksterordinara fariĝo!
Dobĉinskij. — Neatendita novaĵo!
Ĉiuj. — Kio, kio fariĝis?
Dobĉinskij. — Neantaŭvidita afero: ni venas en la hotelon...
Bobĉinskij, interrompante. — Ni venas kun Pjotr Ivanoviĉ en la
hotelon...
Dobĉinskij. — He. permesu, Pjotr Ivanoviĉ, mi rakontos.
Bobĉinskij. — He, ne, permesu, jam mi... permesu, permesu... vi eĉ
tian stilon ne posedas...
Dobĉinskij. — Kaj vi faros erarojn kaj ne ĉion bone memoros.
Bobĉinskij. — Mi memoros, mi ĵuras, ke mi memoros. Vi jam ne
malhelpu, lasu min rakonti, ne malhelpu. Diru, sinjoroj, mi vin kore
petas, ke Pjotr Ivanoviĉ ne malhelpu.
Urbestro. — Sed diru, pro Dio, kio estas? La koro sin ĵetas en mi.
Sidiĝu, sinjoroj! Prenu seĝojn! Pjotr Ivanoviĉ, jen prenu seĝon.
(Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la ambaŭ Pjotroj Ivanoviĉoj.) Nu, kio, kio
okazis?
Bobĉinskij. — Permesu, permesu; mi rakontos ĉion laŭ ordo. Tuj kiam
mi havis la plezuron eliri el via domo post tio, kiam vi havis la
afablecon konfuziĝi de la ricevita letero, jes — nu, mi tiam tuj
kuris ... mi kore vin petas, ne interrompu, Pjotr Ivanoviĉ! Mi jam
ĉion, ĉion, ĉion scias! ... Sekve jen mi, karaj sinjoroj, kuris al
Korobkin. Kaj ne trovinte Korobkinon en domo, mi direktis min al
Rastakovskij, kaj ne trovinte Rastakovskij'n, mi eniris jen al Ivan
Kuzmiĉ, por komuniki al li la sciigon, kiun vi ricevis, kaj irante de
tie, mi renkontiĝis kun Pjotr Ivanoviĉ...
Dobĉinskij. — Apud la budo, kie oni vendas kukojn...
Bobĉinskij. — Apud la budo, kie oni vendas kukojn. Kaj renkontiĝinte
kun Pjotr Ivanoviĉ, mi diras al li: ĉu vi aŭdis la novaĵon, kiun
ricevis Anton Antonoviĉ el kredinda letero? Kaj Pjotr Ivanoviĉ jam
afable aŭdis tion de via domistino Avdotja, kiu, mi ne scias pro kio,
estis sendita al Filipp Antonoviĉ Poĉeĉujev...
Dobĉinskij, interrompante. — Pro bareleto por franca brando.
Bobĉinskij, formetante liajn manojn. — Pro bareleto por franca
brando. Jen ni iris kune kun Pjotr Ivanoviĉ al Poĉeĉujev ... Nu, jam
vi, Pjotr Ivanoviĉ ... tion ... ne interrompu, mi petas vin, ne
interrompu. Ni iris al Poĉeĉujev, kaj en la vojo Pjotr Ivanoviĉ diras:
«Ni eniru, — li diras, — en la restoracion. En la stomako ĉe mi ...
de la mateno mi nenion manĝis, tia stomaka skuiĝado...» jes, en la
stomako ĉe Pjotr Ivanoviĉ ... «Kaj en la restoracion, — li diras,
— oni alveturigis nun freŝan salmon, nu, ni manĝetos». Apenaŭ ni
eniris en la hotelon, jen subite juna homo...
Dobĉinskij, interrompante. — De ne malbela eksteraĵo, en civilaj
vestoj...
Bobĉinskij. — De ne malbela eksteraĵo, en civilaj vestoj, paŝadas
tiel en la ĉambro, kaj en lia vizaĝo tiaspeca konsiderado ...
fizionomio ... agoj, kaj tie ĉi (Turnas la manon ĉirkaŭ la frunto)
multe, multe da ĉio. Mi kvazaŭ antaŭsentis, kaj mi diras al Pjotr
Ivanoviĉ: «Tie ĉi la afero ne estas simpla.» Jes. Kaj nia Pjotr
Ivanoviĉ jam faris signon per la fingro kaj alvokis la
restoraciiston,— la restoraciiston Vlas: lia edzino antaŭ tri
semajnoj naskis, kaj tia viglega knabo, li certe, kiel la patro, ankaŭ
tenados restoracion. Alvokinte Vlason mem, Pjotr Ivanoviĉ demandas lin
tre mallaŭte: «Kiu, — li diras, — estas tiu ĉi juna homo?» Kaj Vlas,
vidu, respondas al tio: «Tio ĉi estas»,— li diras ... He, ne
interrompu, Pjotr Ivanoviĉ, mi petas vin, ne interrompu, vi ne povos
rakonti, mi ĵuras, vi ne povos rakonti: vi iom siblas, vi havas, mi
scias, en la buŝo unu denton, kiu fajfas ... «Tio ĉi,— li diras, —
estas juna homo, oficisto», jes, jes, «kiu veturas el Peterburgo, kaj
lia nomo estas, — li diras, — Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov, kaj li
veturas,— li diras,— en la Saratovan gubernion kaj, — li diras, —
tre strange sin montras: jam la duan semajnon li loĝas, el la hotelo
li ne forveturas, prenas ĉion je kalkulo kaj eĉ unu kopekon ne volas
pagi». Apenaŭ li tion ĉi diris al mi, tuj min io el supre inspiris:
«He!» mi diras al Pjotr Ivanoviĉ...
Dobĉinskij. — Ne, Pjotr Ivanoviĉ, estis mi, kiu diris «He!»
Bobĉinskij. — Antaŭe vi diris, kaj poste ankaŭ mi diris: «He!» — Ni
diris kun Pjotr Ivanoviĉ. — «Kaj kial li devus sidi ĉi tie, se lia
vojaĝo estas al la Saratova gubernio?» — Jes. Nu, li ja ĝuste estas
tiu oficisto.
Urbestro. — Kiu, kia oficisto?
Dobĉinskij. — Nu, tiu oficisto, pri kiu vi afable ricevis sciigeton,
— la revizoro.
Urbestro, kun timego. — Kion vi diras, pro Dio! Ĝi ne estas li.
Dobĉinskij. — Li, li! nek monon pagas, nek forveturas. Kiu do li
povus esti, se ne tiu? Kaj lia vojaĝa karto estas notita por Saratovo.
Bobĉinskij. — Li, li, mi ĵuras, ke li ... Tia observema: ĉion li
ĉirkaŭrigardis. Li ekvidis, ke ni kun Pjotr Ivanoviĉ manĝas salmon, —
pli tial, ke Pjotr Ivanoviĉ rilate sian stomakon ... jes, nu, li eĉ en
niajn telerojn enrigardis. Min vere teruro trapenetris.
Urbestro. — Dio, kompatu nin, pekulojn! Kie do li tie loĝas?
Dobĉinskij. — En la kvina numero, sub la ŝtuparo.
Bobĉinskij. — En tiu sama numero, en kiu la pasintan someron
interbatis sin la traveturintaj oficiroj. Urbestro. — Kaj jam de
longe li estas ĉi tie?
Dobĉinskij. — Nu, jam ĉirkaŭ du semajnoj. Li alveturis en la tago de
Bazilo Egiptano.
Urbestro. — Du semajnojn! (Flanken.) Prapatroj, favorantoj! Helpu,
ĉiuj sanktuloj! En tiuj ĉi du semajnoj estas elvergita la edzino de
suboficiro! Al la arestitoj oni ne donis manĝaĵon! En la stratoj estas
kvazaŭ drinkejo, malpureco! Honto! malhonoro! (Kaptas sian kapon.)
Artemij Filippoviĉ. — Nu, kiel nun, Anton Antonoviĉ? Veturi en plena
parado al la hotelo.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ne, ne! Antaŭe sendi la urban konsilestron, la
pastraron, la komercistaron; jen eĉ en la libro «Agoj de Johano
Masono...».
Urbestro. — Ne, ne; permesu jam al mi mem. Estis malfacilaj okazoj en
la vivo, ili tamen finiĝis bone, mi eĉ dankon ricevis. Eble Dio ankaŭ
nun helpos. (Turnante sin al Bobĉinskij.) Vi diras, ke li estas juna
homo?
Bobĉinskij. — Juna, li havas la aĝon de dudek tri aŭ dudek kvar jaroj
kun io.
Urbestro. — Des pli bone! Junan estas pli facile trapenetri. Malbone
estas, se maljuna diablo; sed juna — tuta estas supre. Vi, sinjoroj,
pretiĝu ĉiu laŭ sia parto, kaj mi iros sola aŭ eble jen kun Pjotr
Ivanoviĉ, private, kvazaŭ promene, enrigardi, ĉu la traveturantoj ne
suferas iajn malagrablaĵojn. He, Svistunov!
Svistunov. — Kion vi ordonas?
Urbestro. — Venigu tuj la kvartalestron; aŭ ne, mi vin bezonas. Diru
tie al iu, ke oni venigu al mi kiel eble plej rapide la kvartalestron,
kaj venu ĉi tien. (La policano kuras rapide.)
Artemij Filippoviĉ. — Ni iru, ni iru, Ammos Fjodoroviĉ! Efektive
povas okazi malfeliĉo.
Ammos Fjodoroviĉ. — Sed vi kion timas? Purajn noktoĉapojn meti sur la
malsanulojn, kaj ĉio estas en ordo.
Artemij Filippoviĉ. — Kion, noktoĉapoj! Estas ordonite doni al la
malsanuloj avenan supon, kaj ĉe mi en ĉiuj koridoroj estas tia odoro
de brasiko, ke oni devas gardi sian nazon.
Ammos Fjodoroviĉ. — Kaj mi en tiu ĉi rilato estas trankvila.
Efektive, kiu iros en distriktan juĝejon? Kaj se iu eĉ enrigardos en
ian paperon, li sin mem malbenos. Jen mi jam dekkvin jarojn sidas sur
la juĝista seĝo, kaj kiam mi iam enrigardas en raporton, ha, mi nur
eksvingas la manon. Salomono mem ne solvos, kio en ĝi estas vera kaj
kio malvera.
(La juĝisto, kuratoro de kadukulejoj, inspektoro de lernejoj
kaj poŝtestro foriras, kaj en la pordo ili kunpuŝiĝas kun la
revenanta policano.)
Sceno IV.
URBESTRO, BOBĈINSKIJ, DOBĈINSKIJ kaj POLICANO.
Urbestro. — He, kaleŝo tie staras?
Policano. — Staras.
Urbestro. — Iru en la straton ... Aŭ ne, atendu! Iru, alportu ... Sed
la aliaj, kie ili estas? Ĉu do vi estas nur sola? Mi ja ordonis, ke
ankaŭ Proĥorov tie ĉi estu. Kie estas Proĥorov?
Policano. — Proĥorov estas en la policejo, sed al afero li ne povas
esti uzata.
Urbestro. — Kial do?
Policano. — Jen tiel: en la mateno oni alveturigis lin morte ebrian.
Jam du sitelojn da akvo oni elverŝis sur lin, sed ĝis nun li ne
malebriiĝis.
Urbestro, kaptante sian kapon. — Ha, mia Dio, mia Dio! Iru rapide
en la straton, aŭ ne — kuru antaŭe en la ĉambron, vi aŭdas? Kaj
alportu el tie la spadon kaj la novan ĉapelon. Nu, Pjotr Ivanoviĉ, ni
veturu!
Bobĉinskij. — Mi ankaŭ, mi ankaŭ ... Permesu ankaŭ al mi, Anton
Antonoviĉ.
Urbestro. — Ne, ne Pjotr Ivanoviĉ, ne eble, ne eble! Estus nekonvene,
kaj eĉ en la kaleŝo ni ne povos enlokiĝi.
Bobĉinskij. — Ne grave, ne grave, mi nur tiel ... piedete, piedete mi
kuros post la kaleŝo. Por mi sufiĉos, se mi nur iom tra fendeto, tra
la pordo iom enrigardos, kiaj estas ĉe li tiuj manieroj...
Urbestro, akceptante la spadon, al la policano. — Kuru tuj, prenu
policanojn, kaj ĉiu el ili prenu ... Ha, kiel la spado elgratiĝis! La
malbenita fikomercisto Abdulin: li vidas, ke la urbestro havas
malnovan spadon, li tamen ne sendis novan. Ho, malica kanajlaro! Mi
pensas, la friponoj tie sub la basko pretigas jam petoskribojn ... Nu,
ĉiu prenu en la manon unu straton ... diablo prenu, «unu straton» —
unu balailon! kaj ili elbalau la tutan straton, kiu iras al la hotelo,
kaj elbalai pure ... Vi aŭdas? Kaj rigardu: Vi! Vi! Mi vin konas! Vi
tie amikiĝas kaj ŝtelas en la botojn arĝentajn kuleretojn, — rigardu,
gardu vin bone! ... Kion vi faris kun la komercisto Ĉernjajev — ha?
Li donis al vi por uniformo du arŝinojn da drapo, kaj vi forŝtelis la
tutan pecon. Rigardu! Ne laŭrange vi prenas! Iru!
Sceno V.
La SAMAJ kaj KVARTALESTRO.
Urbestro. — Ha, Stepan Iljiĉ! Diru, pro Dio, kien vi forperdiĝis! Kiu
tiel faras?
Kvartalestro. — Mi estis tie ĉi proksime tuj post la pordego.
Urbestro. — Nu, aŭskultu do, Stepan Iljiĉ! Tiu oficisto el Peterburgo
alveturis. Kiel vi tie disponis?
Kvartalestro. — Tiel, kiel vi ordonis. La superpolicanon Pugovicin mi
sendis kun policaj soldatoj purigi la trotuaron.
Urbestro. — Kaj Derĵimorda, kie li estas?
Kvartalestro. — Derĵimorda elveturis kun fajrestinga tubo.
Urbestro. — Kaj Proĥorov estas ebria?
Kvartalestro. — Ebria.
Urbestro. — Kiel do vi tion ĉi permesis?
Kvartalestro. — Dio tion scias. Hieraŭ ekster la urbo estis
interbatiĝo. — Li tien veturis, por fari ordon, kaj li revenis
ebria.
Urbestro. — Nu, aŭdu do, vi faru jenon: la superpolicano Pugovicin
... Li estas de granda kresko, tial li staru, pro ordo, sur la ponto.
Kaj oni disĵetu rapide la malnovan barilon, kiu estas apud la botisto,
kaj oni starigu pajlan signostangon, ke ĝi signifu kvazaŭ ebenigadon.
Ju pli da rompado, des pli ĝi signifas agemecon de la urbreganto. Ha,
mia Dio! Mi tute forgesis, ke apud tiu barilo amasiĝis kvardek
veturiloj da diversa malpuraĵo. Kia abomena urbo! Apenaŭ vi ie
starigis iun monumenton aŭ simple barilon — tuj la diablo scias de
kie oni alportas amasojn da diversa abomenaĵo! (Ekĝemas.) Kaj se la
traveturanta oficisto demandos la servistaron, ĉu ili estas kontentaj,
ili diru: «Ni pri ĉio estas kontentaj, via moŝto», kaj se iu estos
nekontenta, mi donos al li poste tian nekontentecon ... Ho, ho, ho! mi
pekis, mi multe pekis! (Prenas la ĉapelujon anstataŭ la ĉapelo.)
Faru nur Dio, ke ĝi bone finiĝu pli rapide, tiam mi donos al la
preĝejo tian kandelon, kian neniu ankoraŭ donis: ĉiun kanajlon
komerciston mi imposte devigos, ke li liveru po tri pudoj da vakso.
Ho, mia Dio, mia Dio! Ni veturu, Pjotr Ivanoviĉ! (Anstataŭ la ĉapelo
li volas meti sur la kapon kartonan ĉapelujon.)
Kvartalestro. — Anton Antonoviĉ, tio ĉi estas skatolo, ne ĉapelo.
Urbestro, forĵetante la skatolon. — Skatolo, nu ĝi estu skatolo.
Diablo ĝin prenu! Kaj se oni demandos, kial ĉe la kadukulejo ne estas
konstruita preĝejo, por kiu antaŭ kvin jaroj estis asignita sumo da
mono, tiam oni ne forgesu diri, ke oni komencis ĝin konstrui, sed ĝi
forbrulis. Pri tio ĉi mi ankaŭ raporton prezentis. Alie povas esti, ke
iu, forgesinte sian devon, malsaĝe diros, ke oni ĝin eĉ ne komencis
konstrui. Kaj oni diru al Derĵimorda, ke li ne tro donu liberecon al
siaj pugnoj; li, pro ordo, al ĉiu batas bluaĵojn sub la okuloj, — al
kulpaj kaj senkulpaj. Ni veturu, ni veturu, Pjotr Ivanoviĉ! (Foriras
kaj revenas.) Kaj ne ellasi la soldatojn en la straton sen vestoj:
tiu ĉi abomena garnizonaĵo metas sur sin super la ĉemizo nur
uniformon, kaj sube estas nenio. (Ĉiuj foriras.)
Sceno VI.
ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA,
enkuras sur la scenejon.
Anna Andrejevna. — Kie do, kie do ili estas? Ha, mia Dio! ...
(Malfermante la pordon.) Edzo! Antoĉjo! Antono! (Parolas rapide.)
Kaj ĉiam vi, ĉio pro vi. Ŝi komencis ja amasfosadi: «Mi pingleton
ŝovos, mi tuketon metos.» (Alkuras al la fenestro kaj krias.)
Antono, kien, kien? Nu, alveturis? Revizoro? Kun lipharoj? Kun kiaj
lipharoj?
Voĉo de la Urbestro. — Poste, poste, mia kara!
Anna Andrejevna. — Poste? Jen novaĵo, poste! Mi ne volas poste ...
Nur unu vorton: ĉu li estas kolonelo? Ha? (Kun malestimo.)
Forveturis! Mi rememorigos al vi ĉi tion! Kaj ĉio pro ŝi: «Panjo,
panjo, atendu, mi alpinglos malantaŭe la tuketon; mi tuj.» Jen vi
havas tuj! Jen vi tiel nenion sciiĝis! Kaj ĉio pro la malbenita
koketeco: ŝi aŭdis, ke la poŝtestro estas ĉi tie, kaj jen ŝi komencas
afektadi antaŭ la spegulo: de unu flanko aliras, de alia flanko. Ŝi
imagas, ke li ŝin amindumas, kaj li simple faras al vi grimacon, kiam
vi deturniĝas.
Marja Antonovna. — Kion do fari, panjo? Tute egale, post du horoj ni
ĉion sciiĝos.
Anna Andrejevna. — Post du horoj! Mi dankas vin. Jen plezuriga
respondo. Kiel ne venis al vi en la kapon diri, ke post monato oni
povas sciiĝi ankoraŭ pli bone. (Elŝoviĝas tra la fenestro.) He,
Avdotja! Ha? Kio, Avdotja, vi aŭdis, iu tie alveturis? Ne aŭdis? Kia
malsaĝa! Svingas la manojn? Li svingu, kaj vi tamen devus lin
eldemandi. Ne povis tion ĉi sciiĝi! En la kapo mankas senco, nur
fianĉoj ne sidas. Ha? rapide forveturis! Vi devus kuri post la kaleŝo!
Iru, iru tuj! Vi aŭdas? Kuru, eldemandu, kien ili forveturis; kaj
eldemandu bone: kiu alveturis, kia li estas, — vi aŭdas? Ekrigardu tra
fendeto kaj sciiĝu ĉion, kaj kiajn okulojn li havas, nigrajn aŭ ne,
kaj tuj rapide venu returne, vi aŭdas? Rapide, rapide, rapide! (Krias
tiel longe, ĝis la kurteno falas. Tiamaniere la kurteno kovras ilin
ambaŭ, starantajn apud la fenestro.)