HISTORIA SKIZO

DE LA PROGRESO DE OPINIO PRI

LA ORIGINO DE SPECIOJ


ANTAŬ LA PUBLIKIGO DE LA

UNUA ELDONO DE ĈI TIU VERKO


Ĉi tie mi prezentos mallongan skizon de la progreso de opinio pri la origino de specioj. Ĝis lasttempe, la granda plejo de natursciencistoj kredis ke specioj estas neŝanĝeblaj produktaĵoj, kaj estis aparte kreitaj. Ĉi tiu opinio estis lerte subtenata de multaj aŭtoroj. Kelketaj natursciencistoj, aliflanke, kredis ke specioj modifiĝas, kaj ke ekzistantaj vivformoj devenis per ordinara generado de antaŭe ekzistintaj formoj. Preterpasante aludojn de antikvaj verkistoj al la temo (1), la unua aŭtoro en moderna tempo kiu traktis ĝin per scienca maniero estis Bufono (Buffon). Sed ĉar liaj opinioj multe ŝanĝiĝis je diversaj tempoj, kaj ĉar li ne diskutis la kaŭzojn nek rimedojn de la transformiĝo de specioj, ne necesas diskuti detalojn ĉi tie.

Lamarko (Lamarck) estis la unua homo kies konkludoj pri la temo vekis multe da atento. Ĉi tiu juste laŭdata natursciencisto unue publikigis siajn opiniojn en 1801. Li multe pligrandigis ilin en 1809 en sia Zoologia Filozofio, kaj poste, en 1815, en la enkonduko de sia Natura Historio de Animaloj sen Vertebroj. En ĉi tiuj verkoj li subtenas la doktrinon ke specioj, inkluzive de Homo, devenas de aliaj specioj. Li faris elstaran kontribuon, estante la unua kiu atentigis pri la probableco ke ĉiuj ŝanĝiĝoj en la organika, kaj ankaŭ en la neorganika mondoj, estas rezulto de leĝo, kaj ne de mirakla interveno. Lamarko ŝajne estis gvidata al sia konkludo pri la pograda ŝanĝiĝo de specioj, ĉefe de la malfacileco distingi inter specioj kaj variaĵoj, la preskaŭ perfektaj gradoj inter formoj en iuj grupoj, kaj la analogio de malsovaĝaj animaloj. Koncerne la rimedojn de modifiĝo, li atribuis iom al la rekta agado de fizikaj vivkondiĉoj, iom al kruciĝo de jam ekzistantaj formoj, kaj multe al uzado kaj neuzado, tio estas, al la efikoj de kutimo. Al ĉi tiu lasta rimedo li ŝajne atribuis ĉiujn belajn adaptiĝojn en naturo, kiel la longan kolon de ĝirafo, por manĝado de arbobranĉoj. Sed li ankaŭ kredis je leĝo de progresa evoluo, kaj ĉar ĉiuj vivformoj emas progresi, por ekspliki la ekziston de simplaj organismoj en la nuna tempo, li asertas ke tiaj formoj nuntempe spontanee generiĝas. (2)

Ĵofra-Sentilero (Geoffroy Saint-Hilaire), kiel estas dirite en lia biografio Vivo, verkita de sia filo, suspektis tiom frue kiom 1795, ke tio kion oni nomas specioj estas nur diversaj variaĵoj de sama tipo. En 1828 li finfine publikigis sian konvinkon ke la samaj formoj ne daŭre ekzistis ekde la origino de ĉiuj aĵoj. Ĵofrao ŝajne konsideris vivkondiĉojn, aŭ la 'ĉirkaŭan mondon' ĉefa kaŭzo de ŝanĝo. Li estis hezitema pri siaj konkludoj, kaj ne kredis ke ekzistantaj specioj modifiĝas nun. Kaj, kiel lia filo aldonas, 'Tiel necesas tute lasi ĉi tiun problemon al la estonteco, supozante ke la estonteco devos trakti ĝin.'

En 1813, doktoro Velso (W. C. Wells) legis antaŭ la Reĝa Societo Raporto pri Blanka femalo, de kiu parto de la haŭto similas la tiu de Nigrulo; sed lia papero ne estis eldonita ĝis liaj famaj Du Eseoj pri Roso kaj Unu-imaga Vidado aperis en 1818. En ĉi tiu papero li klare rekonas la principon de natura selektado, kaj ĉi tio estas la unua fojo kiam ĝi estis rekonita. Sed li aplikas ĝin nur al homaj rasoj, kaj nur al iuj trajtoj. Post komento ke nigruloj kaj miksrasuloj profitas de imuneco kontraŭ iuj tropikaj malsanoj, li observas, unue, ke ĉiuj animaloj emas varii iome, kaj due, ke kultivistoj plibonigas siajn malsovaĝajn animalojn per selektado. Tiam li aldonas, ke tio kio estas farata en ĉi-lasta kazo 'per lerto, ŝajne estas farata same efike, kvankam malpli rapide, per naturo, en la produktado de homaj variaĵoj, adaptitaj al la landoj kiujn ili enloĝas. Inter la unuaj malmultaj kaj sporadaj loĝantoj de la mezaj regionoj de Afriko, iu hazarda homa variaĵo estus pli bone adaptita ol aliaj por toleri la malsanojn de la lando. Sekve ĉi tiu raso plimultiĝus, dum la aliaj malmultiĝus, ne nur ĉar ili ne povus toleri la atakojn de malsano, sed ankaŭ ĉar ili ne povus lukti kontraŭ siaj pli viglaj najbaroj. Laŭ tio kion mi diris supre, mi ne dubas ke la koloro de ĉi tiu raso estus malhela. Sed, ĉar la sama tendenco formi variaĵojn ankoraŭ ekzistus, pli kaj pli malhelaj rasoj aperus dum paso de tempo. Kaj ĉar la plej malhela estus plej adaptita al la klimato, ĉi tio finfine fariĝus la plej ofta, aŭ eĉ la sola raso, en la specifa lando en kiu ĝi naskiĝis. 'Tiam doktoro Velso etendas ĉi tiujn samajn ideojn al la blankaj loĝantoj de pli malvarmaj klimatoj. Mi dankas al sinjoro Raŭleo (Rowley) de Usono, kiu atentigis al mi, pere de sinjoro Brejso (Brace), la supran tekston en la verko de doktoro Velso.

La honorinda kaj respektinda Herberto (W. Herbert), poste dekano de Manĉestro, en la kvara volumo de la Hortikulturaj Aktoj, 1822, kaj en sia verko pri la Amarilidacoj (1837, paĝoj 19, 339), asertas ke 'hortikulturaj eksperimentoj pruvis, tute nerefuteble, ke botanikaj specioj estas nur pli alta kaj pli konstanta klaso de variaĵoj.' Li etendas la saman opinion al animaloj. La dekano kredas ke unuopaj specioj de ĉiu genro estis kreitaj en originale tre plasta stato, kaj ke ĉi tiuj produktis, ĉefe per kruciĝo, sed ankaŭ per variado, ĉiujn ekzistantajn speciojn.

En 1826 profesoro Granto (Grant), en la konkluda paragrafo de sia bone konata papero pri spongiloj (Edinburga Filozofia Ĵurnalo, volumo 14, paĝo 283) klare asertas sian kredon ke specioj devenas de aliaj specioj, kaj ke ili pliboniĝas dum modifiĝo. Ĉi tiu sama opinio estis prezentita en lia kvindek kvina prelego, eldonita en Lanceto en 1834.

En 1831 sinjoro Patriko Masjuo (Patrick Matthew) eldonis sian verkon pri Mararmea Ligno kaj Arbokultivado, en kiu li prezentas la precize saman opinion pri la origino de specioj kiun sinjoro Valaso (Wallace) kaj mi proponis en la Linea Ĵurnalo, kaj kiun mi pli detale klarigas en ĉi tiu volumo. Bedaŭrinde sinjoro Masjuo prezentis sian opinion tre mallonge, en sporadaj alineoj en apendico de verko pri alia temo, tiel ke ĝi restis nerimarkita ĝis kiam sinjoro Masjuo mem atentigis ĝin en Ĝardenista Kroniko, la sepan de aprilo, 1860. La diferencoj inter la opinioj de sinjoro Masjuo kaj mi ne tre gravas. Li ŝajne opinias ke la mondo estis preskaŭ senigita de loĝantoj je sinsekvaj periodoj, kaj poste restokita. Li prezentas kiel alternativon, ke novaj formoj povas generiĝi 'sen la ĉeesto de ajna ŝimo aŭ ĝermo de antaŭaj kunaĵoj.' Mi ne certas ĉu mi komprenas iujn partojn, sed ŝajnas al mi ke li atribuas multe da influo al la rekta agado de vivkondiĉoj. Tamen li klare vidis la plenan forton de la principo de natura selektado.

La fama geologo kaj natursciencisto Fonbuĥo (Von Buch), en sia bonega Fizika Priskribo de la Kanariaj Insuloj (1836, paĝo 147), klare esprimas sian kredon ke variaĵoj malrapide ŝanĝiĝis por fariĝi fiksitaj specioj, kiuj ne plu kapablas interkruciĝi.

Rafinesko (Rafinesque), en sia Nova Flaŭro de Norda Ameriko, eldonita en 1836, skribis (paĝo 6) ĉi tiel: - 'Ĉiuj specioj eble iam estis variaĵoj, kaj multaj variaĵoj pograde fariĝas specioj per akiro de fiksitaj kaj unikaj trajtoj'. Sed pli poste (paĝo 18) li aldonas, 'escepte de la originalaj specoj aŭ prauloj de la genro.'

En 1843-44 profesoro Haldemano (Haldeman) (Bostona Ĵurnalo de Natura Historio - Unuiĝintaj Ŝtatoj, volumo 4, paĝo 468) lerte prezentis la argumentojn por kaj kontraŭ la hipotezo pri la evoluo kaj modifiĝo de specioj. Li ŝajne favoras la flankon de ŝanĝiĝo.

Restaĵoj de Kreo aperis en 1844. En la deka kaj multe plibonigita eldono (1853), la sennoma aŭtoro diras (paĝo 155): - 'La propozicio, determinita post multe da konsidero, estas ke la pluraj serioj de vivantaj estaĵoj, de la plej simplaj kaj malnovaj ĝis la plej altaj kaj modernaj, estas, laŭ zorgo de Dio, la rezultoj de du kaŭzoj. La unua estas impulso donita al vivformoj, kiu progresigas ilin, je specifaj tempoj, pere de generado, tra gradoj de komplekseco kiuj finiĝas en la plej altaj du-kotiledonuloj kaj vertebruloj. Ĉi tiuj gradoj estas malmultaj, kaj ĝenerale markitaj per intervaloj en la organika karaktero de la vivformoj. Ĉi tiuj intervaloj malfaciligas en praktiko la eltrovon de similecoj. La dua kaŭzo estas impulso ligita al la vivfortoj, kiu emas, dum paso de generacioj, modifi organikajn strukturojn laŭ eksteraj cirkonstancoj, kiel ekzemple, manĝaĵo, speco de loĝejo, aŭ vetero. Ĉi tiuj estas la adaptiĝoj de la naturaj teologoj.' La aŭtoro ŝajne kredas ke organismoj progresas per subitaj saltoj, sed ke la efikoj produktitaj de vivkondiĉoj estas gradaj. Li argumentas tre forte sur ĝenerala bazo ke specioj ne estas neŝanĝeblaj produktaĵoj. Sed mi ne vidas kiel la du supozitaj 'impulsoj' science klarigas la multajn kaj belajn kun-adaptiĝojn kiujn oni vidas tra naturo. Mi ne povas vidi ke oni akiras komprenon pri kiel, ekzemple, pego fariĝis adaptita al sia unikaj vivkutimoj. La verko, pro ĝia forta kaj brila stilo, tuj havis tre vastan legantaron, kvankam ĝi montris en la fruaj eldonoj malmulte da ĝusta kono kaj grandan mankon de scienca hezitemo. Laŭ mia opinio ĝi faris bonegan servon en ĉi tiu lando, atentigante la temon, forigante antaŭjuĝojn, kaj preparante la kampon por akceptado de analogaj ideoj.

En 1846 la veterana geologo Domaljus-Dalŭao (N. J. d'Omalius d'Halloy) publikigis en bonega kvankam mallonga eseo (Bultenoj de la Reĝa Akademio de Bruselo, volumo 13, paĝo 581) sian opinion ke estas pli probable ke novaj specioj produktiĝis per deveno kun modifiĝo, ol ke ili estis aparte kreitaj. La aŭtoro unue proponis ĉi tiun opinion en 1831.

En 1949 Profesoro Oŭeno (Owen) verkis ĉi tiel (Naturo de Membroj, paĝo 86): 'La pra-tipa ideo aperis vivanta kun ĉi tiaj diversaj modifoj, sur ĉi tiu planedo, multe antaŭ la ekzisto de tiuj animalaj specioj kiuj nuntempe ekzempligas ĝin. Oni ankoraŭ ne scias laŭ kiuj naturaj leĝoj aŭ duarangaj kaŭzoj okazis la ordigita serio kaj progreso de tiaj organikaj fenomenoj.' En sia parolado al la Brita Asocio en 1858, li parolas (paĝo 51) pri 'la aksiomo de la daŭra agado de krea povo, aŭ de la destinita ekesto de vivaĵoj.' Pli poste (paĝo 90), post aludo al geografia distribuo, li aldonas, 'Ĉi tiuj fenomenoj skuas nian fidon pri la konkludo ke la Apterigo de Nova Zelando kaj la Ruĝa Lagopo de Anglio estis aparte kreitaj en kaj por iliaj respektivaj insuloj. Ankaŭ, eble estus bone ĉiam konscii ke por zoologo la vorto kreo signifas proceson kiun li ne konas.' Li fortigas ĉi tiun ideon, aldonante ke kiam tiaj kazoj, kiel tiu de la Ruĝa Lagopo, estas 'listigitaj de zoologo kiel pruvo de distingita kreo de birdo en kaj por tiaj insuloj, li ĉefe esprimas ke li ne scias kiel la Ruĝa Lagopo ekestis tie, kaj nur tie. Li ankaŭ montras, per ĉi tiu maniero esprimi nescion, sian kredon ke ambaŭ la birdo kaj la insuloj ŝuldas siajn originojn al iu granda unua Krea Kaŭzo.' Se oni interpretas ĉi tiujn frazojn de la sama parolado kune, ŝajnas ke ĉi tiu elstara filozofo en 1858 dubis ke la Apterigo kaj la Ruĝa Lagopo unue aperis en siaj respektivaj hejmoj, 'kiel li ne scias' aŭ per iu proceso 'kiun li ne konas.'

Ĉi tiu parolado estis prezentita ĉe la Linea Societo post la legado de la eseoj de sinjoro Valaso kaj mi, kiujn mi baldaŭ diskutos, pri la origino de specioj. Kiam la unua eldono de tiu ĉi verko estis publikigita, mi estis tiom misvojigita, same kiel multaj aliaj, de esprimoj kiel 'la daŭra agado de krea povo,' ke mi inkluzivis profesoron Oŭen-on kun al aliaj paleontologoj kiuj estas firme konvinkitaj pri la neŝanĝeblo de specioj. Sed ŝajnas ke tio estis absurda eraro de mia flanko (vidu Anatomio de Vertebruloj volumo 3, paĝo 796). En la lasta eldono de tiu ĉi verko, pro teksto komenciĝanta per la vortoj 'sendube la tipo-formo' ktp. (A. de V., volumo 1, paĝo 35), mi konkludis, kaj la konkludo ankoraŭ ŝajnas al mi bone bazita, ke profesoro Oŭeno agnoskas ke natura selekto eble rolis en la formado de novaj specioj. Sed aliloke (A. de V., volumo 3, paĝo 798) ŝajnas ke ĉi tio estas malĝusta kaj ne indikita. Mi ankaŭ prezentis iujn eltiraĵojn de korespondado inter profesoro Oŭeno kaj la redaktisto de Londona Revuo, en kiuj ŝajnis evidenta al la redaktisto kaj ankaŭ al mi, ke profesoro Oŭeno asertis ke li proponis la teorion de natura selektado antaŭ ol mi. Kaj mi esprimis mian surprizon kaj kontenton pri ĉi tiu anonco. Sed, se mi ĝuste komprenas kelkajn lasttempe eldonitajn tekstojn (A. de V., volumo 3, paĝo 798) ŝajnas ke mi denove parte aŭ tute eraris. Estas konsolo al mi ke aliaj trovas la diskutindajn verkojn de profesoro Oŭeno tiom malfacilaj por kompreni kaj akordigi inter si kiom mi trovas ilin. Koncerne la nuran deklaron de la principo de natura selektado, tute ne gravas ĉu profesoro Oŭeno antaŭis min, ĉar kiel ĉi tiu historia skizo montras, ni ambaŭ estis longe antaŭitaj de doktoro Velso kaj sinjoro Masjuo.

Sinjoro Izidoro Ĵofra-Sentilero, en siaj prelegoj de 1850 (kies resumo aperis en la Revuo kaj Magazino de Zoologio, januaro 1851), mallonge klarigis kial li kredas ke speciaj trajtoj 'estas fiksitaj, por ĉiu specio, dum ĝi reproduktas sin en samaj vivkondiĉoj. Ili modifiĝas, se la ĉirkaŭaj cirkonstancoj ŝanĝiĝas.' 'Resume, observado de sovaĝaj animaloj jam montras la limigitan variemon de specioj. Eksperimentoj kun antaŭe sovaĝaj animaloj kiuj fariĝis malsovaĝaj, kaj antaŭe malsovaĝaj animaloj kiuj fariĝis sovaĝaj, montras ĉi tion eĉ pli klare. Plie, la samaj eksperimentoj pruvas, ke la produktitaj diferencoj povas esti de genra grado.' En sia Ĝenerala Natura Historio (volumo 2, paĝo 430, 1859) li pli detale diskutas similajn konkludojn.

Laŭ cirkulero lasttempe eldonita, ŝajnas ke en 1851 doktoro Frekeo (Freke) proponis la doktrinon ke ĉiuj organikaj estaĵoj devenis de unu praformo (Dublina Medicina Presejo, paĝo 322). La bazo de lia kredo kaj lia traktado de la temo estas tute malsamaj al miaj. Sed ĉar doktoro Frekeo nun estas publikiginta (1861) sian eseon pri la Origino de Specioj per Rimedo de Organika Simileco, estus superflue por mi peni prezenti iun resumon de liaj opinioj.

Sinjoro Herberto Spensero (Herbert Spencer), en eseo (originale publikigita en Gvidanto, marto, 1853, kaj republikigita en siaj Eseoj, en 1858), komparis la teoriojn de la kreo kaj de la evoluo de organikaj estaĵoj kun rimarkinda lerto kaj forto. Li argumentas, surbaze de la analogio kun malsovaĝaj vivaĵoj, de la embriaj ŝanĝiĝoj kiujn multaj specioj spertas, de la malfacilaĵo distingi speciojn kaj variaĵojn, kaj de la principo de ĝenerala gradeco, ke specioj estas modifitaj. Kaj li atribuas la modifiĝon al ŝanĝiĝo de cirkonstancoj. La aŭtoro ankaŭ traktis psikologion laŭ la principo de pograda akiro de ĉiu mensa povo kaj kapablo (1855) .

En 1852 sinjoro Nodeno (Naŭdin), distingita botanikisto, en admirinda eseo pri la origino de specioj (Hortikultura Revuo, paĝo 102; poste parte reeldonita en Novaj Arkivoj de la Muzeo, volumo 1, paĝo 171), speciale asertis sian kredon ke specioj formiĝas same kiel kultivataj variaĵoj, kaj ĉi lastan proceson li atribuas al homa selektado. Sed li ne montras kiel selektado agadas en naturo. Li kredas, kiel dekano Herberto, ke specioj, kiam ili naskiĝis, estis pli modifeblaj ol nun. Li konsideras grava ion kiun li nomas la principon de fineco, 'mistera povo, nedeterminita, fatala por iuj, por aliaj fortuna volo, kies senĉesa agado sur vivaĵoj determinas, dum ĉiuj epokoj de la ekzisto de la mondo, la formon, la kvanton, kaj la daŭron de ĉiu el ili, laŭ ilia destino en la ordo de aferoj en kiu ili estas parto. Ĝi estas povo kiu harmonigas ĉiun membron al la tuto, asignante ĝin al la funkcio kiun ĝi devas plenumi en la ĝenerala ordo de naturo, al la funkcio kiu estas por ĝi ĝia ekzistokialo. (3)

En 1853 respektata geologo, grafo Kajzerlinko (Keyserling) (Bulteno de la Geologia Societo, dua serio, volumo 10, paĝo 357), rimarkinte ke novaj malsanoj, eble kaŭzitaj de malsaniga aero, ekaperis kaj disvastiĝis trans la mondo, sugestis ke dum iuj tempoj, la ĝermoj de ekzistantaj specioj eble estis kemie efikigitaj de iaj ĉirkaŭaj molekuloj, kaj tiel naskis novajn formojn.

En tiu sama jaro, 1853, doktoro Ŝafhaŭzeno (Schaaffhausen) publikigis bonegan broŝuron (Kroniko de la Naturscienca Societo de la prusa Rejnlando, ktp.), en kiu li subtenas la evoluon de organikaj formoj sur la Tero. Li konkludas ke multaj specioj daŭrigis sin senŝanĝaj dum longaj periodoj, dum kelkaj modifiĝis. Li klarigas la apartecon de specioj per detruo de interaj formoj. 'Tiel, vivantaj plantoj kaj animaloj ne estas apartigitaj de la formortintaj per novaj kreaĵoj, sed devas esti konsiderataj kiel praidoj per nerompita linio de reproduktado.'

Bone konata franca botanikisto, sinjoro Lekoko (Lecoq), skribis en 1854 (Studoj pri Botanika Geografio, volumo 1, paĝo 250), 'Oni vidas ke niaj esploroj pri la fikseco aŭ varieco de specioj kondukas nin rekte al la ideoj publikigitaj de du juste laŭdataj homoj, Ĵofra-Sentilero kaj Fongeto (Goeth).' Aliaj sporadaj tekstoj en la granda verko de sinjoro Lekoko iom dubigas kiom vaste li etendas siajn opiniojn pri la modifiĝo de specioj.

La 'Filozofio de Kreo' estas majstre traktita de pastro Baden-Paŭelo (Baden Powell), en siaj Eseoj pri la Unueco de Mondoj, 1855. Nenio povus esti pli trafa ol la maniero per kiu li montras ke la apero de novaj specioj estas 'laŭregula, ne hazarda fenomeno,' aŭ, kiel kavaliro Herŝelo (John Herschel) esprimis, 'natura proceso, tio estas, nemirakla.'

La tria volumo de la Ĵurnalo de la Linea Societo enhavas paperojn, legitaj la unuan de julio, 1858, de sinjoro Valaso kaj mi, en kiuj, kiel dirite en la enkondukaj komentoj de ĉi tiu volumo, la teorio de Natura Selekto estas proponita de sinjoro Valaso kun admirinda forto kaj klareco.

Fonbaro (Von Baer), kiun ĉiuj zoologoj tre profunde respektas, esprimis ĉirkaŭ la jaro 1859 (vidu Zoologiaj kaj Antropologiaj Studoj de profesoro Rudolfo Vagnero (Rudolph Wagner), 1861, sekcio 51) sian opinion, ĉefe bazitan sur la leĝoj de geografia distribuo, ke formoj kiuj nun estas tute distingitaj devenis de ununura gepatra formo.

En junio 1859, profesoro Hakslio (Huxley) prelegis antaŭ la Reĝa Instituto pri la Konstantaj Specoj de Animala Vivo. Aludante al tiaj kazoj, li komentas, 'Estas malfacile kompreni la signifon de ĉi tiaj faktoj, se oni supozas ke ĉiu specio de animalo kaj planto, aŭ ĉiu granda speco de organismo, estis formita kaj lokita sur la Tero je longaj intervaloj per distingita ago de krea povo. Kaj estas bone konscii ke nek tradicio nek revelacio subtenas tian supozon, kaj ke ĝi kontraŭas la ĝeneralan analogion de naturo. La hipotezo kiu supozigas ke la specioj vivantaj je ajna tempo estas rezulto de pograda modifiĝo de antaŭe ekzistintaj specioj, kvankam nepruvita, kaj bedaŭrinde damaĝita de kelkaj ĝiaj subtentantoj, tamen estas la sola kiun fiziologio iom subtenas. Se oni rigardas konstantajn speciojn laŭ ĉi tiu hipotezo, ilia ekzisto ŝajnus montri ke vivaĵoj nur tre malmulte modifiĝis dum geologia tempo, konsiderante la tutan serion de ŝanĝoj kiun ili travivis.'

En decembro 1859, doktoro Hukero (Hooker) publikigis sian Enkonduko al la Aŭstralia Flaŭro. En la unua parto de ĉi tiu granda verko li agnoskas la veron de la deveno kaj modifiĝo de specioj, kaj subtenas ĉi tiun doktrinon per multaj originalaj observoj.

La unua eldono de ĉi tiu verko estis publikigita la 24an de novembro, 1859, kaj la dua eldono la 7an de januaro, 1860.


Notoj

(1) Aristotelo, en sia verko Fiziko (libro 2, ĉapitro 8, paragrafo 2), post komento ke pluvo ne falas por kreskigi grenon, nek por ruinigi ĝin kiam kultivisto draŝas ĝin eksterdome, aplikas la saman argumenton al organismoj. Kaj li aldonas (laŭ traduko de sinjoro Greso (Clair Grece), kiu unue montris la tekston al mi), 'Do, kial ne eblus ke la partoj [de la korpo] ankaŭ havus nur hazardan rilaton en naturo? La dentoj, ekzemple, necese kreskas tiel ke la antaŭaj estas akraj, utilaj por tranĉado, kaj la molaroj ebenaj, taŭgaj por muelado de manĝaĵo, ne ĉar ili estis faritaj por tiu celo, sed kiel rezulto de hazardo. Kaj estas same ĉe la aliaj partoj, en kiuj ŝajnas esti adaptiĝo al iu celo. Tial, en kazoj kie ĉiuj partoj (tio estas, ĉiuj partoj de unu tuto) ŝajnas faritaj por iu celo, tiuj kiuj spontane formiĝis je taŭga maniero estis konservitaj , kaj tiuj kiuj ne tiel formiĝis pereis, kaj ankoraŭ pereas.' Oni vidas ĉi tie ombron de la principo de natura selektado, sed la komentoj pri la formiĝo de dentoj montras kiom malmulte Aristotelo plene komprenis la principon.

(2) Mi prenis la daton de la unua publikigo de Lamarko el la bonega verko de Izidoro Ĵofra-Sentilero pri la historio de ĉi tiu temo (Ĝenerala Natura Historio, volumo 2, paĝo 405, 1859). En ĉi tiu verko li plene klarigas la konkludojn de Bufono pri la sama temo. Estas interese kiom mia avo, doktoro Erasmo Darvino, antaŭvidis la ideojn kaj erarajn bazojn de opinio de Lamarko en sia Zoonomio (volumo 1, paĝoj 500-510), eldonita en 1794. Laŭ Izidoro Ĵofrao, ne estas dubo ke Fongeto estis ekstrema subtenanto de similaj opinioj, kiel estis evidente en la enkonduko al verko verkita en 1795 kaj 1795, sed ne eldonita ĝis longe poste. Li trafe atentigis (Fongeto als Naturforscher de doktoro Karlo Medinge, paĝo 34) ke la estonta demando por natursciencistoj estos, ekzemple, kiel bovoj akiris siajn kornojn, kaj ne kiel ili uzas ilin. Estas iom unika kazo de la maniero laŭ kiu similaj opinioj aperas preskaŭ samtempe, ke Fongeto en Germanio, doktoro Darvino en Anglio, kaj Ĵofra-Sentilero (kiel oni tuj vidos) en Francio, atingis saman konkludon pri la origino de specioj, en la jaroj 1794-5.

(3) De referencoj en Studoj pri la Leĝoj de Evoluo de Brono (Bronn), ŝajnas ke la fama botanikisto kaj paleontologo Ungero (Unger) publikigis, en 1852, sian kredon ke specioj spertas evoluon kaj modifiĝon. Same, Daltono (Dalton), en verko de Pandero (Pander) kaj Daltono pri fosiliaj bradipoj (1821), esprimis similan kredon. Similaj opinioj estis, kiel estas bone konate, subtenataj de Okeno (Oken) en sia mistika Naturfilozofio. Laŭ aliaj referencoj en la verko Pri Specioj de Godrono (Godron), ŝajnas ke Borio Senvenceno (Bori St Vincent), Burdaĥo (Burdach), Pŭareo (Poiret), kaj Friso (Fries), ĉiuj agnoskis ke novaj specioj daŭre produktiĝas. Mi eble aldonu, ke el la tridek kvar aŭtoroj listigitaj en ĉi tiu historia skizo, kiuj kredas je la modifiĝo de specioj, aŭ almenaŭ malkredas je apartaj agoj de kreo, dudek sep skribis pri specialaj branĉoj de natura historio aŭ geologio.