ENKONDUKO


KIAM sur la ŝipo Biglo (HMS Beagle), kiel natursciencisto, mi estis multe surprizata de iuj faktoj pri la distribuo de la loĝantoj de Suda Ameriko, kaj pri la geologiaj rilatoj de la nunaj al la pasintaj loĝantoj de tiu kontinento. Ĉi tiuj faktoj ŝajnis al mi iom lumigi la originon de specioj - tiu mistero de misteroj, kiel iu el niaj plej grandaj filozofoj nomis ĝin. Reveninte hejmen, mi ekpensis, en 1837, ke eble ĉi tiu demando iom klarigeblus per pacienca kolektado kaj pripensado de ĉiaj faktoj kiuj eble povus rilati al ĝi. Post kvinjara laboro mi permesis min cerbumi pri la temo, kaj verkis kelkajn mallongajn notojn. Ĉi tiujn mi pligrandigis en 1844 en skizon de la konkludoj, kiuj tiam ŝajnis al mi probablaj. De tiu periodo ĝis la nuna mi daŭre esploras la saman demandon. Mi esperas ke oni pardonos mian mencion de ĉi tiuj personaj detaloj, ĉar mi prezentas ilin por montri ke mi ne hastis al decido.

Mia laboro estas nun preskaŭ finita; sed mi bezonos du aŭ tri pliajn jarojn por fini ĝin, kaj ĉar mia sano apenaŭ fortas, oni instigis min publikigi ĉi tiun Resumon. Mi estis pli speciale instigita fari ĉi tion, ĉar sinjoro Valas (Wallace), kiu nun studas la naturan historion de la Malaja Insularo, atingis preskaŭ ekzakte samajn ĝeneralajn konkludojn kiujn mi atingis pri la origino de specioj. Lastjare li sendis al mi memoraĵon pri ĉi tiu temo, kun peto ke mi plusendu ĝin al kavaliro Ĉarlz Lajel (Sir Charles Lyell). Ĉi tiu sendis ĝin al la Linea Societo, kiu publikigis ĝin en la tria volumo de sia ĵurnalo. Kavaliro Lajel kaj doktoro Huker (Hooker), kiuj ambaŭ sciis pri mia laboro - ĉi lasta estis leginta mian skizon de 1844 - honoris min, pensinte ke indas publikigi, kun la bonega memoraĵo de sinjoro Valaso, iujn mallongajn eltiraĵojn de miaj manskribaĵoj.

Ĉi tiu Resumo, kiun mi nun publikigas, devas esti neperfekta. Mi ne povas prezenti ĉi tie referencojn kaj aŭtoritatojn por miaj pluraj asertoj, kaj mi devas esperi ke legantoj iom fidos mian ĝustecon. Sendube eraroj troveblas, tamen mi esperas ke mi ĉiam zorgis fidi nur bonajn aŭtoritatulojn. Ĉi tie mi povas doni nur la ĝeneralajn konkludojn kiujn mi atingis, kun kelkaj faktoj por ilustri, sed mi esperas, ke ĉi tiuj plej ofte sufiĉos. Neniu povas senti pli ol mi la neceson iam publikigi detale ĉiujn faktojn, kun referencoj, sur kiuj miaj konkludoj baziĝas. Kaj mi esperas fari ĉi tion en estonta verko. Mi ja konscias ke kontraŭ preskaŭ ĉiuj punktoj diskutitaj en ĉi tiu volumo citeblas faktoj, ofte ŝajne kondukantaj al konkludoj rekte malaj al miaj. Ĝusta rezulto atingeblas nur per plena prezento kaj pesado de faktoj kaj argumentoj je ambaŭ flankoj de ĉiu demando, kaj ĉi tio neniel fareblas ĉi tie.

Mi tre bedaŭras ke manko de spaco malebligas al mi kontentigan agnoskon de la sindonema helpo kiun mi ricevis de tre multaj natursciencistoj, el kiuj multaj estas persone nekonataj al mi. Tamen mi ne povas lasi ĉi tiun ŝancon forpasi sen esprimi mian profundan ŝuldon al doktoro Huker, kiu, dum la lastaj dek kvin jaroj ĉiel helpas min per sia granda stoko de scio kaj sia bonega juĝkapablo.

Konsiderante la Originon de Specioj, estas tre imageble ke natursciencisto, pripensante la reciprokajn similecojn de organikaj estaĵoj, iliajn embriologiajn rilatojn, ilian geografian distribuon, geologian ordon, kaj aliajn tiajn faktojn, eble atingus la konkludon ke ĉiu specio ne estas sendepende kreita, sed estas deveninta, kiel variaĵoj, de aliaj specioj. Tamen, tia konkludo, eĉ se bone bazita, estus nekontentiga, ĝis kiam oni povus montri kiel la nenombreblaj specioj loĝantaj ĉi tiun mondon estus modifitaj, por tiel akiri la perfektecon de strukturo kaj kun-adaptiĝo kiu juste inspiras nian admiron. Natursciencistoj daŭre mencias eksterajn kondiĉojn, ekzemple klimaton, manĝaĵon, ktp., kiel la nuran eblan kaŭzon de variado. Laŭ tre limigita senco, kiel oni vidos poste, ĉi tio eble veras. Sed estas absurde atribui al nuraj eksteraj kondiĉoj la strukturon, ekzemple, de pego, kun ĝiaj piedoj, vosto, beko, kaj lango, tiom admirinde adaptitaj por kapti insektojn sub la ŝelo de arboj. Visko akiras sian nutraĵon de iaj arboj, havas semojn kiuj devas esti transportitaj de iaj birdoj, kaj florojn kiuj havas apartajn seksojn bezonantajn agadon de iaj insektoj por porti polenon de floro al floro. En ĉi tiu kazo, estas egale absurde atribui la strukturon de ĉi tiu parazito, kun ĝiaj rilatoj al pluraj distingitaj organikaj estaĵoj, al la efikoj de eksteraj kondiĉoj, aŭ al kutimo, aŭ al la volo de la planto mem.

La aŭtoro de 'Restaĵoj de Kreo' dirus, mi supozas, ke post nesciata nombro da generacioj, iu birdo naskis pegon, kaj iu planto viskon, kaj ke ĉi tiuj estis produktitaj perfektaj kiel oni nun vidas ilin. Sed ĉi tiu supozo ŝajnas al mi esti neniu ekspliko, ĉar ĝi lasas la kazon de kun-adaptiĝoj de organikaj estaĵoj al si, kaj al siaj fizikaj vivkondiĉoj, netuŝita kaj neklarigita.

Tial, estas plej grave akiri klaran komprenon pri la rimedoj de modifiĝo kaj kunadaptiĝo. Je la komenco de miaj observoj, ŝajnis al mi probable ke zorgema studo de malsovaĝaj animaloj kaj de kultivataj plantoj ofertus la plej bonan ŝancon por solvi ĉi tiun malklaran problemon. Kaj mi ne esperis vane. En ĉi tiu kaj en ĉiuj aliaj konfuzaj kazoj mi senescepte trovis ke nia scio, eĉ se neperfekta, pri variado en malsovaĝeco, provizis la plej bonan kaj certan indikon. Mi eĉ kuraĝas esprimi mian konvinkon pri la alta valoro de tiaj studoj, kvankam ili estas tre ofte neglektataj de natursciencistoj.

Baze de ĉi tiuj konsideroj, mi dediĉos la unuan ĉapitron de ĉi tiu Resumo al Variado sub Malsovaĝeco. Oni tiel vidos ke granda kvanto de hereda modifiĝo almenaŭ eblas, kaj, kio estas egale aŭ pli grava, oni vidos kiom granda la povo de homoj estas por akumuli per Selekto sinsekvajn etajn variojn. Tiam mi traktos variemon de specioj en natura stato, sed mi bedaŭrinde estos devigita trakti ĉi tiun temon multe tro mallonge, ĉar ĝi povas esti adekvate traktita nur per prezento de longa katalogo de faktoj. Tamen, mi povos diskuti kiajn cirkonstancojn plej favoras al variado. En la sekvanta ĉapitro la Lukto por Ekzisto inter ĉiuj organikaj estaĵoj tra la mondo, kiu nepre rezultas de iliaj altaj geometriaj kapabloj de plinombriĝo, estos diskutita. Ĉi tio estas la doktrino de Maltuso , aplikita al la tutaj animala kaj vegetala regnoj. Ĉar multe pli da individuoj de ĉiu specio naskiĝas ol kapablas travivi, kaj ĉar, sekve, okazas ofte ripetanta lukto por ekzisto, rezultas ke iu ajn estaĵo, se ĝi varias eĉ iomete iel-ajne profite al si, sub komplikaj kaj foje ŝanĝiĝantaj vivkondiĉoj, havas pli bonan ŝancon de pluvivo, kaj tiel, estas nature selektita. Laŭ la forta principo de heredo, ajna selektita variaĵo emos reprodukti sian novan kaj modifitan formon.

Ĉi tiu fundamenta temo de Natura Selektado estos iom longe diskutata en la kvara ĉapitro, kaj oni vidos tiam kiel Natura Selektado preskaŭ neeviteble kaŭzas multe da Formorto de malpli bonigitaj vivformoj kaj sekvigas kion mi nomas Disbranĉiĝon de Trajtoj. En la sekvanta ĉapitro mi diskutos la komplikajn kaj malmulte konatajn leĝojn de variado kaj ke kunrilatoj de kresko. En la kvar sekvantaj ĉapitroj, la plej evidentaj kaj gravaj malfacilaĵoj por la teorio estos prezentitaj. Tiuj estas, unue, la malfacilaĵoj de transiroj, alivorte, la malfacilaĵo kompreni kiel simpla estaĵo aŭ simpla organo povas esti ŝanĝita kaj perfektigita por fariĝi tre evoluinta estaĵo aŭ komplike konstruita organo; due, la temo de Instinkto, aŭ la mensaj kapabloj de animaloj; trie, Hibridismo, aŭ la nefekundeco de specioj kaj la fekundeco de variaĵoj kiam krucitaj; kaj kvare, la neperfekteco de la Geologia Registro. En la sekvanta ĉapitro mi konsideros la geologian ordon de organikaj estaĵoj tra tempo; en la dek unua kaj dek dua, ilian geografian distribuon tra spaco; en la dek tria, ilian klasifikadon aŭ reciprokajn similecojn, kaj kiam maturaj kaj en embria stato. En la lasta ĉapitro mi mallonge resumos la tutan verkon, kaj faros kelkajn konkludajn komentojn.

Neniu devas senti surprizon ke multo restas ankoraŭ neklarigita pri la origino de specioj kaj variaĵoj, se li sufiĉe konsideras nian profundan nescion koncerne la reciprokajn rilatojn de ĉiuj estaĵoj kiuj vivas ĉirkaŭ ni. Kiu povas klarigi kial iu specio havas vastan teritorion kaj estas tre multnombra, dum alia simila specio havas mallarĝan teritorion kaj estas rara? Tamen ĉi tiuj rilatoj tre gravas, ĉar ili determinas la nunan bonfarton, kaj, kiel mi kredas, la estontan sukceson kaj modifiĝon de ĉiuj loĝantoj de ĉi tiu mondo. Ni scias eĉ malpli pri la reciprokaj rilatoj de la nenombreblaj loĝintoj de la mondo dum multaj pasintaj geologiaj epokoj de ĝia historio. Kvankam multo restas malklara, kaj longe restos tiel, mi neniel povas dubi, post la plej zorga studo kaj senemocia juĝo kiujn mi kapablas, ke la opinio kiun la plejo da natursciencistoj akceptas, kaj kiun mi antaŭe akceptis, tio estas, ke ĉiu specio estis sendepende kreita - estas erara. Mi estas plene konvinkita ke specioj ne estas neŝanĝeblaj; male, tiuj apartenantaj al la tiel nomataj samaj genroj estas liniaj praidoj de iu alia kaj ĝenerale formortinta specio, laŭ la sama maniero kiel agnoskitaj variaĵoj de iu specio estas la praidoj de tiu specio. Plie, mi estas konvinkita ke Natura Selektado estis la ĉefa, sed ne sola rimedo de modifado.