GLOSARO

Noto de la tradukanto: Mi ne tradukis ĉion en la glosaro, ĉar iuj anglaj terminoj havas memevidentajn Esperantajn ekvivalentojn, kaj iuj klarigoj rilatas al vortoj kiuj ne havas Esperantan ekvivalenton. Ekzemple, la angla vorto 'dorsal' estas difinita kiel 'tio kio rilatas al la dorso'. Sed estus superflue tiel difini la Esperantan vorton 'dorsa'.

Mi tre aprecas la afablecon de sinjoro W. S Dallas, kiu provizis ĉi tiun Glosaron. Ĝi estas aldonita ĉar pluraj legantoj plendis al mi ke iuj terminoj estis nekompreneblaj al ili. Sinjoro Dallas klopodis provizi klarigojn de la terminoj en tiom populara formo kiom eblas.

Noto de la Redaktanto: Ĉi tiu glosaro ne aperis en la unua eldono, kaj estas kopiita ĉi tie rekte de la sesa eldono.

Aberacia
Formoj aŭ grupoj de animaloj aŭ plantoj kiuj devias en gravaj trajtoj de siaj plej proksimaj parencoj, tiel ke oni heziteme inkluzivas ilin en la sama grupo, estas nomitaj "aberaciaj".
Aberacio (en Optiko)
En la refrakto de lumo per konveksa lenso la radioj pasantaj tra malsamaj partoj de la lenso estas fokusigitaj je iomete malsamaj distancoj. Ĉi tio nomiĝas sfera aberacio. Samtempe la koloraj radioj estas apartigitaj per la prisma efiko de la lenso kaj ankaŭ fokusiĝas je malsamaj distancoj. Ĉi tio estas kolora aberacio.
Malnormala
Kontraŭ la ĝenerala stato.
Abortinta
Oni diras ke organo estas abortinta kiam ĝia formiĝo estis haltigita je tre frua stadio.
Albinismo
Albinoj estas animaloj en kiuj la kutimaj kolorigaj materialoj kiuj karakterizas la specion ne estis produktitaj en ĝiaj haŭto kaj alfiksaĵoj. Albinismo estas la stato de albino.
Algoj
Klaso de plantoj inkluzivantaj la ordinarajn marherbojn kaj la filamentecaj sensalakvaj herboj.
Alternado de Generacioj
Ĉi tiu termino aplikiĝas al unika metodo de reprodukto kiu oftas inter multaj malsuperaj animaloj, en kiuj la ovo produktas vivantan formon tre malsaman de sia gepatro, sed de kiu la gepatra formo estas reproduktita per procedo de burĝonado, aŭ per divido de la substanco de la unua produkto de la ovo.
Amonitoj
Grupo de fosiliaj, spiralaj, ĉambrigitaj konkoj, rilatantaj al la ekzistanta perleca Naŭtilo, sed havanta la septojn inter la ĉambroj ondigitajn laŭ komplikaj formoj ĉe la kuniĝo kun la ekstera konka muro.
Analogio
Tiu simileco de strukturoj kiu dependas de simileco de funkcio, kiel ekzemple en la flugiloj de insektoj kaj birdoj. Oni diras ke tiaj strukturoj estas analogaj, kaj ke ili estas analogoj de si.
Anelidoj
Klaso de vermoj en kiu la surfaco de la korpo montras pli malpli distingitajn dividojn en ringoj aŭ segmentoj, ĝenerale havantaj alfiksaĵojn por movado kaj brankojn. Ĝi inkluzivas la ordinarajn marvermojn, la lumbrikojn, kaj la hirudojn.
Antenoj
Artikhavaj organoj fiksitaj al la kapo de Insektoj, Krustuloj, kaj Skolopendroj, kaj ne apartenantaj al la buŝo.
Anteroj
La pintaĵoj de la stamenoj de floroj, en kiu la poleno aŭ fekundiga pulvoro estas produktita.
Senplacentuloj aŭ Senplacentaj Mamuloj
Vidu Mamuloj.
Pratipa
Apartenanta al la Pratipo, aŭ ideala primitiva formo sur kiu ĉiuj estaĵoj de grupo ŝajnas esti organizitaj.
Artikuloj
Granda divido de la Animala Regno ĝenerale karakterizita per korposurfaco dividita en ringoj aŭ segmentoj, de kiuj kelkaj aŭ multaj estas provizitaj per artikhavaj kruroj (ekzemple Insektoj, Krustuloj, Skolopendroj).
Malsimetria
Havanta la du flankojn malsimilaj.
Atrofiita
Kresko haltigita je tre frua aĝo.
Balano
La genro inkluzivanta la vulgarajn Glano-konkojn kiuj abunde vivas sur rokoj de la marbordo.
Batrakoj
Klaso de animaloj rilatantaj al la Reptilioj, sed kiuj submetiĝas unikan metamorfozon, en kiu la juna animalo ĝenerale vivas en akvo kaj spiras per brankoj. (Ekzemploj, Ranoj, Bufoj, Trituroj)
Brakpieduloj
Klaso de mara Molusko, aŭ molkorpa animalo, provizitaj per duklapa konko, kiu fiksas sin al submaraj objektoj per trunketo kiu trapasas truon en unu de la klapoj, kaj estas provizita per frangecaj brakoj, kies agado portas nutraĵon al la buŝo.
Brankoj
Organoj por spiri en akvo.
Kambria Serio
Serio de tre maljunaj Paleozoikaj rokoj, inter la Laŭrentio kaj la Siluro. Ĝis lastatempe oni konsideris ilin la plej malnovaj fosilihavaj rokoj.
Kanedoj
La Hundo-familio, inkluzivanta la Hundon, Lupon, Vulpon, Ŝakalon ktp.
Karapaco
Ĝenerale, la ŝelo kovranta la antaŭan parton de la korpo en Krustuloj; uziĝas ankaŭ por la malmolaj konkecaj partoj de la Balanoj.
Karbonio
Ĉi tiu termino aplikiĝas al la granda formiĝo kiu inkluzivas, inter aliaj rokoj, la karbostratumoj. Ĝi apartenas al la plej malnova, aŭ Paleozoika, serio de formiĝoj.
Cefalopodoj
La plej alta klaso de la Moluskoj, aŭ molkorpaj animaloj, karakterizitaj per buŝo ĉirkaŭita de iom da karnecaj brakoj aŭ tentakloj, kiuj, en la plejo da vivantaj specioj, havas suĉilojn. (Ekzemple, Sepio, Naŭtilo.)
Cetacoj
Ordo de Mamuloj, inkluzivanta la Balenojn, Delfenojn, ktp., havantaj fiŝecan korpoformon, nudan haŭton, kaj kiuj kreskigas nur antaŭajn membrojn.
Ĥelonio
Ordo de Reptilioj inkluzivanta la Emidojn, Testudojn, ktp.
Ciripedo
Ordo de Krustuloj inkluzivanta la Balanojn kaj Marglanojn. Iliaj idoj similas tiujn de multaj aliaj Krustuloj laŭ formo; sed kiam ili maturiĝas ili ĉiam estas fiksitaj al aliaj objektoj, aŭ rekte aŭ per trunketo, kaj iliaj korpoj estas enfermitaj per kalka konko konsistanta de pluraj pecoj, de kiuj du povas malfermiĝi por ellasi faskon da kurbitaj, artikhavaj tentakloj, kiuj reprezentas la brakojn.
Kokuso
La genro de Insektoj inkluzivanta la Koĉon. En ĉi tiuj la masklo estas tre malgranda, flugilhava muŝo, kaj la femalo ĝenerale estas senmova, beroforma maso.
Kokono
Ujo kutime konsistanta de silkeca materialo, en kiu insektoj kutime kovriĝas dum la dua aŭ ripoza stadio (pupo) de siaj vivoj. Ĉi tie la termino 'kokona stadio' estas egala al 'pupa stadio'.
Kavasema
Termino aplikita al tiuj fruktoj de la Umbeliferacoj kies semoj estas kavaj ĉe la ena flanko.
Koleopteroj
Skaraboj, ordo de Insektoj, havantaj mordan buŝon kaj pli malpli kornecan unuan paron de flugiloj, kiuj formas ŝirmilon por la dua paro, kaj kiuj kutime kuniĝas rektlinie laŭ la mezo de la dorso.
Kolono
Stranga organo en la floroj de Orkideoj, en kiuj la stamenoj, stiluso, kaj stigmo (aŭ la reproduktaj partoj) estas unuigitaj.
Kompozitacoj aŭ Kompozitaj Plantoj
Plantoj en kiuj la infloresko konsistas de multaj malgrandaj floroj (floretoj) kunigitaj en densan kapon, kies bazo estas enfermita per komuna kovrilo. (Ekzemploj, Lekanto, Leontodo, ktp.)
Konfervoj
La filamentecaj herboj de sensala akvo.
Konglomeraĵo
Roko konsistanta de fragmentoj de roko aŭ ŝtonetoj, cementita kune per iu alia materialo.
Korolo
La dua kovrilo de floroj kutime konsistanta de koloritaj, folisimilaj organoj (petaloj), kiuj eble estas unuigitaj laŭ siaj randoj, ĉe la baza parto aŭ tute.
Korelativeco
La normala kunrilato de iu fenomeno, trajto, ktp., kun alia.
Korimbo
Grapolo de floroj en kiu tiuj kreskantaj de la malsupra parto de la flora tigo estas subtenitaj sur longaj tigoj, tiel ke ili estu preskaŭ ĉe la sama nivelo kun la supraj floroj.
Kotiledono
La unuaj aŭ sem-folioj de plantoj.
Krustuloj
Klaso de artikhavaj animaloj, kiuj havas korpan ŝelon ĝenerale pli malpli malmoligitan per la depono de kalka materialo, kaj kiuj spiras per brankoj. (Ekzemploj, Krabo, Omaro, Salikoko, ktp.)
Kurkulio
...Skaraboj..., karakterizitaj per siaj kvar artikhavaj piedoj, kaj per kapo kiu similas al beko, de kies flankoj antenoj fiksiĝas.
Erozio
La eluziĝo de tero per la ago de la maro aŭ de veteraj efikoj.
Devonia Serio aŭ formiĝo
Serio de Paleozoikaj rokoj, inkluzivantaj la Malnova Ruĝa Sabloŝtono.
Dukotiledonuloj aŭ Dukotiledonaj Plantoj
Klaso de plantoj karakterizitaj per du sem-folioj, per la formiĝo de nova ligno inter la ŝelo kaj la malnova ligno (ekzogena kresko) kaj per la reteco de la foliaj vejnoj. La floraj partoj estas ĝenerale laŭ obloj de kvin.
Dioika
Havanta la organojn de la seksoj ĉe apartaj individuoj.
Diorito
Unika formo de Verda Ŝtono.
Sendentuloj (Edentatoj)
Stranga ordo de Kvarpieduloj, karakterizitaj per la manko de almenaŭ la mezaj incizivaj (antaŭaj) dentoj en ambaŭ makzeloj. (Ekzemploj, la Bradikoj kaj Dazipoj.)
Elitroj
La malmoligitaj antaŭaj flugiloj de Skaraboj, kiuj servas kiel ŝirmiloj por la membranecaj postaj flugiloj, kiuj estas la veraj flugorganoj.
Embrio
Juna animalo formiĝanta ene de ovo aŭ utero.
Embriologio
La studo de la formiĝado de embrio.
Entomostrakoj
Divido de la klaso Krustuloj, en kiu ĉiuj korpaj segmentoj estas kutime distingitaj, brankoj estas fiksitaj al la piedoj aŭ buŝaj organoj, kaj la piedoj estas franĝitaj per fajnaj haroj. Ili ĝenerale estas malgrandaj.
Eoceno
La plej frua de la tri dividoj de la Tercia epoko de geologio. Rokoj de ĉi tiu erao enhavas malgrandan proporcion de konkoj kiuj identas kun nune vivantaj specioj.
Efemeraj Insektoj
Insektoj kiuj rilatas al la efemero.
Faŭno
La tuto de la animaloj nature loĝantaj en iu lando aŭ regiono, aŭ kiuj vivis dum iu geologia periodo.
Felisedoj
La Kat-familio.
Flaŭro
La tuto de la plantoj kreskantaj nature en lando, aŭ dum iu geologia periodo.
Floretoj
Floroj malperfekte formitaj laŭ iuj rilatoj, kaj kunigitaj en densan spikon aŭ kapon, kiel en la Gresoj, la Leontodo, ktp.
Feta
Tio kiu rilatas al la feto, aŭ embrio dum ĝia formiĝo.
Foraminiferoj
Klaso de animaloj de tre simpla strukturo, kaj ĝenerale malgrandaj, havantaj gelatenecan korpon, de kies surfaco fajnaj filamentoj eligeblas kaj retireblas por kapti eksterajn objektojn, kaj havantaj kalkan aŭ sablecan konkon, kutime dividitan je ĉambroj kun truetoj.
Fosanta
... La Fosantaj Himenopteroj estas grupo de Vesp-similaj Insektoj, kiuj tunelas en sableca grundo por krei nestojn por siaj idoj.
Frenumo
Malgranda bendo aŭ faldaĵo de haŭto.
Fungo
Klaso de ĉelaj plantoj, de kiuj Ŝampinjonoj, Amanitoj, kaj Ŝimoj, estas bone konataj ekzemploj.
Furkulo
La forkeca osto formita per la unuiĝo de la klavikloj en multaj birdoj, kiel la vulgara Koko.
Galinacaj Birdoj
Ordo de Birdoj de kiu la vulgara Koko, Meleagro, kaj Fazano, estas bone konataj ekzemploj.
Galino
La genro de birdoj kiu inkluzivas la vulgaran Kokon.
Ganglio
Ŝvelaĵo aŭ nodo de kiu nervoj eliras kiel de centro.
Ganoidaj Fiŝoj
Fiŝoj kovritaj per unikaj emajlecaj ostecaj skvamoj. La plejo estas malaperintaj.
Embria Veziketo
Tre malgranda veziketo en la ovoj de animaloj, kie embria formiĝo okazas.
Glacia Periodo
Periodo de granda malvarmo kaj de grandega disvastiĝo de glacio sur la surfaco de la Tero. Oni kredas ke glaciaj periodoj ripete okazis dum la geologia historio de la Tero, sed la termino estas ĝenerale aplikita al la fino de la Terciara epoko, kiam preskaŭ la tuto de Eŭropo subiĝis je arkta klimato.
Glando
Organo kiu sekrecias aŭ apartigas iun specifan kemiaĵon de la sango aŭ suko de animaloj aŭ plantoj.
Gloto
La enirejo de la spirtubo en la ezofagon.
Gnejso
Roko kiu similas al granito laŭ konsisto, sed pli malpli lamena, kaj vere produktita kiam sedimenta deponaĵo modifiĝas post ĝia firmiĝo.
Vadbirdoj
La tiel nomataj Vadantaj Birdoj (Cikonioj, Gruoj, Galinagoj, ktp.), kiuj kutime havas longajn krurojn, senplumajn super la kalkano, kaj kiuj ne havas membranon inter la piedfingroj.
Granito
Roko konsistanta ĉefe el kristaloj de feldspato kaj glimo en maso de kvarco.
HABITAT
Hemipteroj
Ordo aŭ sub-ordo de Insektoj, karakterizitaj per artikhava beko aŭ rostro, kaj havantaj antaŭajn flugilojn kiuj estas ledecaj ĉe la baza parto kaj membranecaj ĉe la ekstremaĵoj, kie ili interkruciĝas. Ĉi tiu grupo inkluzivas la diversajn speciojn de cimoj.
Hermafroditoj
Havanta organojn de ambaŭ seksoj.
Homologa
Tiu rilato inter partoj kiu rezultas pro ilia formiĝo el respondaj embriaj partoj, aŭ en malsamaj animaloj, kiel ekzemple la kazo de la homaj brakoj kaj la antaŭaj kruroj de kvarpieduloj, kaj la flugiloj de birdoj; aŭ en la sama individuo, kiel la kazo de la antaŭaj kaj postaj kruroj de kvarpieduloj, kaj la segmentoj aŭ ringoj kaj iliaj alfiksaĵoj kiuj formas la korpojn de vermoj, skolopendroj, ktp. La dua estas nomata seria homologeco. La partoj kiuj havas tian interrilaton estas homologaj, kaj unu tia parto aŭ organo estas nomata homologo de alia. En malsamaj plantoj la partoj de floroj estas homologaj, kaj ĝenerale oni konsideras ĉi tiujn partojn homologoj de folioj.
Homopteroj
Ordo aŭ subordo de Insektoj havantaj (kiel la Hemipteroj) artikan bekon, sed en kiuj la antaŭaj flugiloj estas aŭ tute membranecaj aŭ tute ledecaj. La Cikadoj, Cerkopidoj, kaj la Afidoj, estas bone konataj ekzemploj.
Hibrido
Idoj de la kruciĝo de du distingitaj specioj.
Himenopteroj
Ordo de insektoj havantaj mordantajn makzelojn kaj kutime kvar membranecajn flugilojn en kiuj estas kelkaj vejnoj. Abeloj kaj Vespoj estas konataj ekzemploj de ĉi tiu grupo.
Hipertrofiita
Troe kreskinta.
Ikneŭmonoidoj
Familio de Himenopteraj insektoj, kies anoj demetas siajn ovojn en la korpojn aŭ ovojn de aliaj insektoj.
Imagino
La fina (ĝenerale flugilhava) reprodukta stadio de insekto.
Indiĝenoj
La originalaj animalaj aŭ plantaj loĝantoj de lando aŭ regiono.
Infloresko
La aranĝa maniero de la floroj de plantoj.
Infuzorioj
Klaso de mikroskopaj Animaletoj, tiel nomataj ĉar oni originale observis ilin en infuzaĵoj de vegetaĵaj materialoj. Ili konsistas el gelateneca materialo enfermita en delikata membrano, kiu estas tute aŭ parte provizita per mallongaj vibrantaj haroj (nomataj cilioj), per kiu la animaletoj naĝas tra la akvo aŭ movas pecetojn de nutraĵo al la buŝa orifico.
Insektovora
Manĝanta Insektojn.
Senvertebruloj aŭ Senvertebraj Animaloj
Tiuj animaloj kiuj ne posedas dorsoston aŭ spinan kolonon.
Lakunoj
Spacoj inter la histoj en iuj primitivaj animaloj, kiuj funkcias kiel ujoj por la cirkulado de korpaj likvaĵoj.
Lamelhava
Provizita per lameloj; aŭ malgrandaj lamenoj.
Larvo
La unua stadio de insekto post elkoviĝo, ...
Laringo
La supra parto de la spirtubo kiu konektiĝas al la ezofago.
Laŭrencio
Grupo de tre modifitaj kaj antikvegaj rokoj, kiuj ĉefe troviĝas laŭ la kuro de la Sankta Laŭrenco, de kie ĝi prenas sian nomon. Estas en ĉi tiuj rokoj kie la plej fruaj konataj restaĵoj de organikaj korpoj estis trovitaj.
Legumenacoj
Ordo de plantoj reprezentitaj per la vulgaraj Pizoj kaj Faboj, havantaj malkutiman floron en kiu unu petalo staras kiel flugilo, kaj la stamenoj kaj pistiloj estas enfermitaj en ingo formita de du aliaj petaloj. La frukto estas guŝo (aŭ legumeno).
Lemuredoj
Grupo de kvar-manaj animaloj, distingitaj de la Simioj kaj similaj al la Insektovoraj Kvarpieduloj laŭ iuj trajtoj kaj kutimoj. Ĝiaj membroj havas kurbitajn aŭ torditajn naztruojn, kaj hokecan ungon anstataŭ platan ungon sur la unua fingro de la postaj manoj.
Lepidopteroj
Ordo de Insektoj, karakterizitaj per la posedo de spirala rostro, kaj de kvar grandaj pli malpli skvamecaj flugiloj. Ĝi inkluzivas la bone konatajn Papiliojn kaj Noktopapiliojn.
Leŭso
Subdivido de la Krustuloj, kiu inkluzivas la ordinarajn Krabojn, Omarojn, Salikokojn, ktp. kune kun la Oniskoj kaj Talitroj.
Mamuloj
La plej alta klaso de animaloj, inkluzivanta la ordinarajn harkovritajn kvarpiedulojn, la Balenoj, kaj Homo, kaj karakterizita per la nasko de vivantaj idoj, kiuj estas nutrataj post nasko per lakto de la cicoj (mamaj glandoj) de la patrino. Profunda diferenco en embria formiĝo kondukis al la divido de ĉi tiu klaso en du grandajn grupojn; en unu grupo, kiam la embrio estas atinginta specifan stadion, vaskula konektaĵo, nomata la placento, formiĝas inter la embrio kaj la patrino; en la alia, ĉi tio mankas, kaj la idoj naskiĝas en tre nekompleta stato. La unua grupo, kiu inkluzivas la plejon de la klaso, estas nomata Placentaj mamuloj; la dua, aŭ Senplacentaj mamuloj, inkluzivas la Marsupiuloj kaj Monotremoj (Ornitorinko).
Mandibloj, en Insektoj
La unua aŭ plej supra paro de makzeloj, kiuj estas ĝenerale solidaj, kornecaj, mordaj organoj. En Birdoj la termino aplikiĝas al ambaŭ makzeloj kun iliaj kornecaj kovraĵoj. En Kvarpieduloj, la mandiblo ĝuste estas la malsupra makzelo.
Marsupiuloj
Ordo de Mamuloj en kiu la idoj naskiĝas en tre nekompleta stato de formiĝo, kaj estas portitaj de la patrino, dum mamnutrado, en ventra sako (marsupio), ekzemple Kanguruoj, Didelfoj, ktp. (vidu Mamuloj).
Maksiloj, en Insektoj
La dua aŭ malsupra paro de makzeloj, kiuj konsistas de pluraj artikoj kaj havas unikajn artikajn alfiksaĵojn nomataj palpiloj, aŭ tuŝiloj.
Melanismo
La malo de albinismo; troa formiĝo de kolora materialo en la haŭto kaj ĝiaj alfiksaĵoj.
Metamorfaj Rokoj
Sedimentaj rokoj kiuj modifiĝis, ĝenerale per la ago de varmo, post siaj deponiĝo kaj firmiĝo.
Moluskoj
Unu de la grandaj dividoj de la Animala Regno, inkluzivanta tiujn animalojn kiuj havas molajn korpojn, kutime provizitaj per konko, kaj en kiuj la nervaj ganglioj, aŭ centroj, prezentas nenian difinitan ĝeneralan aranĝon. Ili estas kutime konataj laŭ la nomo de 'konkulo'; la sepio, kaj la vulgaraj helikoj, bukcenoj, ostroj, mitiloj kaj kardioj estas ekzemploj.
Unukotiledonoj, aŭ Unukotiledonaj Plantoj
Plantoj en kiuj la semo elmetas nur unu semfolion (aŭ kotiledonon); karakterizitaj per la manko de sinsekvaj tavoloj de ligno en la tigo (endogena kresko), per foliaj vejnoj kiuj estas ĝenerale rektaj, kaj per floraj partoj kiuj ĝenerale troviĝas laŭ multobloj de tri. (Ekzemploj, Gresoj, Lilioj, Orkideoj, Palmoj, ktp.)
Morenoj
La akumulaĵoj de rokpecoj alportitaj per glaciriveroj.
Morfologio
La leĝo de formo aŭ strukturo sendepende de funkcio.
Misid-Stadio
Stadio en la formiĝo de iuj Krustuloj (Pandaloj), en kiu ili proksime similas al la adoltoj de la genro (Misido) kiu apartenas al iomete malpli alta grupo.
Naŭplio-Formo
La plej frua stadio en la formiĝo de multaj Krustuloj, speciale tiuj apartenantaj al la pli malaltaj grupoj. En ĉi tiu stadio la animalo havas mallongan korpon, kun malklaraj indikoj de segmenta divido, kaj tri parojn de franĝitaj membroj. Ĉi tiu formo de la vulgara sensalakva Ciklopo estis priskribita kiel distingita genro sub la nomo Naŭplio.
Nevuraranĝo
La aranĝo de vejnoj aŭ nevuroj en la flugiloj de Insektoj.
Neŭtruloj
Malperfekte formitaj femaloj de iuj sociaj insektoj (kiel Formikoj kaj Abeloj), kiuj faras ĉiujn taskojn de la komunumo. Pro tio ili ankaŭ nomiĝas laborantoj.
Niktita Membrano
Duontravidebla membrano, kiu tireblas trans la okulo en Birdoj kaj Reptilioj, por mildigi la efikojn de forta lumo aŭ forviŝi polverojn, ktp. de la surfaco de la okulo.
Oceloj
La simplaj okuloj de Insektoj, kutime lokitaj sur la supro de la kapo inter la grandaj kompleksaj okuloj.
Oolita Serio
Granda serio de duarangaj rokoj, tiel nomitaj pro la teksturo de iuj tavoloj, kiuj ŝajnas esti komponitaj de amaso de malgrandaj ovo-similaj kalkaĵoj.
Operkulo
Kalka plato uzata de multaj Moluskoj por fermi la aperturon de siaj konkoj. La operkulaj valvoj de Ciripedo estas tiuj kiuj fermas la aperturon de la konko. La osta kavaĵo kiu tenas la okulon.
Organismo
Organizita estaĵo, ĉu planta ĉu animala.
Rektasema
Termino kiu aplikiĝas al la fruktoj de la Umbeliferacoj kiuj havas rektajn semojn.
Ovejo aŭ Ovario (en Plantoj)
La malsupra parto de la pistilo aŭ femala flora organo, entenanta la ovolojn aŭ komencajn semojn; post kiam la aliaj floraj organoj falis, ĝi kutime konvertiĝas per kresko al frukto.
Ovoloj (en Plantoj)
La semoj en la plej frua stadio.
Dikhaŭtuloj
Grupo de Mamuloj, nomitaj pro ilia dikaj haŭtoj, kiu inkluzivas la Elefanton, Rinoceron, Hipopotamon, ktp.
Paleozoika
La plej maljuna serio de fosilihavantaj rokoj.
Palpiloj
Artikaj alfiksaĵoj sur iuj buŝaj organoj en Insektoj kaj Krustuloj.
Papilionacoj
Ordo de Plantoj (vidu Legumenacoj). La floroj de ĉi tiuj plantoj estas nomataj papili-similaj, pro la imagita simileco de la grandigitaj supraj petaloj al la flugiloj de papilio.
Parazito
Animalo aŭ planto vivanta sur aŭ en, kaj je la kosto de, alia organismo.
Virgonasko
La produkto de vivantaj Organismoj el nefekundigita ovoj aŭ semoj.
Pedunkla
Subtenita sur tigo aŭ trunketo. La pedunkla kverko havas glanojn tenitajn sur tego.
Simetriiĝo aŭ Simetriismo
La apero de struktura reguleco en la floroj de plantoj kiuj kutime produktas neregulajn florojn.
Pelvo
La osta arko al kiu la postaj membroj de Vertebraj animaloj estas konektitaj.
Petaloj
La folioj de la korolo, aŭ dua cirklo de organoj en floro. Ili kutime havas delikatan teksturon kaj brilajn kolorojn.
Pseŭdofolia
Havanta platajn, folisimilajn branĉetojn aŭ foliotigojn anstataŭ verajn foliojn.
Pigmento
La kolora materialo ĝenerale produktita en la surfacaj partoj de animaloj. La ĉeloj kiuj sekrecias ĝin estas nomataj pigment-ĉeloj.
Pinata
Havanta folietojn ambaŭflanke de centra petiolo.
Pistiloj
La femalaj organoj de floroj, kiu pozicias en la mezo de la aliaj floraj organoj. La pistilo ĝenerale divideblas al la ovario, la stiluso kaj la stigmo.
Placentuloj, aŭ Placentaj Mamuloj
Vidu Mamuloj.
Plandomarŝuloj
Kvarpieduloj kiuj marŝas sur la tuta plando de la piedo, kiel la Ursoj.
Plasteca
Facile ŝanĝebla.
Plejstocena Periodo
La lasta divido de la Terciara epoko.
Plumulo (en Plantoj)
Rokoj supozite produktitaj per agado de magmo en la profundo de la tero.
Poleno
La maskla elemento en florantaj plantoj; kutime fajna polvo produktata de la anteroj, kiu per kontakto kun la stigmo fekundigas la semojn. Ĉi tiu fekundigo efektiviĝas per tuboj (polen-tuboj) kiuj eliras el la poleneroj fiksitaj sur la stigmo, kaj penetras tra la histoj ĝis la ovario.
Briozoaĵo
La komuna strukturo de la Briozooj, kiel ekzemple la bone konataj flustroj.
Prenpova
Kapabla preni.
Fingroplumoj
La plumoj kiuj formas la pintojn de birdaj flugiloj, kaj estas konektitaj al tiu parto kiu reprezentas la manon en homoj.
Elstaraĵoj
Ostaj partoj kiuj elstaras, por konektado de muskoloj, ligamentoj, ktp.
Propoliso
Rezineca materialo kolektita de Mielabeloj el la malfermantaj burĝonoj de diversaj arboj.
Protea
Tre variema.
Protozooj
La plej granda divido de la Animala Regno. Ĉi tiuj animaloj konsistas el gelateneca materialo, kaj montras apenaŭ ajna indiko de distingitaj organoj. La Infuzorioj, Foraminiferoj, kaj Spongoj, kun iuj aliaj formoj, apartenas al ĉi tiu divido.
Pupo
La dua stadio en la formiĝo de Insekto, el kiu ĝi aperas en finita (flugila) reproduktokapabla formo. La plejo da insektoj pasigas la pupan stadion en plena ripozo. La krizalido estas la pupa stadio de papilioj.
Radiketo
La tre malgranda radiko de embria planto.
Mandibla Branĉo
Duono de la malsupra makzelo en la Mamuloj. La parto kiu supreniras por konektiĝi kun la kranio estas nomata la supreniranta mandibla branĉo.
Etendiĝo
La vasteco de teritorio sur kiu planto aŭ animalo nature loĝas. Etendiĝo en tempo esprimas la distribuon de specio aŭ grupo tra la fosiliaj stratumoj de la tera krusto.
Retino
La delikata interna kovraĵo de la okulo, formita de nervaj filamentoj kiuj eliras de la optika nervo, kaj funkcianta por la percepto de impresoj produktita de lumo.
Regreso
Retroa formiĝo. Kiam animalo, dum ĝi proksimiĝas al matureco, fariĝas malpli perfekte organizita ol oni atendus, konsiderante ĝiajn fruajn stadiojn kaj konatajn rilatojn, oni diras ke ĝi farasregresan formiĝonmetamorfozon.
Rizopodoj
Klaso de simple organizitaj animaloj (protozooj), havantaj gelatenecan korpon, kies surfaco povas elmeti radiksimilajn elstaraĵojn aŭ filamentojn, kiuj servas por movado kaj la prenado de nutraĵoj. La plej grava ordo estas tiu de la Foraminiferoj.
Ronĝuloj
La ronĝantaj Mamuloj, kiel la Ratoj, Kunikloj, kaj Sciuroj. Ili speciale karakteriziĝas per la posedo de paro de ĉizilsimilaj tranĉodentoj en ĉiu makzelo. Estas granda spaco inter ili kaj la muelaj dentoj.
Rubuso
La Dornarbusta Genro.
Rudimenta
Tre malperfekte formita.
Remaĉuloj
La grupo de Kvarpieduloj kiu remaĉas, kiel bovoj, ŝafoj, kaj cervoj. Ili havas dividitajn hufojn, kaj mankas antaŭajn dentojn en la supra makzelo.
Sakra
Apartenanta al la sakro, la osto kutime konsistanta el du aŭ pli da unuigitaj vertebroj, al kiu la flankoj de la pelvo en Vertebraj animaloj estas fiksitaj.
Protoplasmo
La gelateneca materialo el kiu la korpoj de la plej simplaj animaloj (Protozooj) konsistas.
Sedimentaj Formiĝoj
Rokoj deponitaj kiel sedimentoj el akvo.
Segmentoj
La transversaj ringoj kiuj formas la korpon de Artikulo aŭ Anelido.
Sepaloj
La folioj aŭ segmentoj de la kaliko, aŭ plej ekstera koverto de ordinara floro. Ili kutime estas verdaj, sed foje estas brilkoloraj.
Siluria Serio
Tre antikva serio de fosilihavaj rokoj apartenantaj al la frua parto de la Paleozoika serio.
Specialigo
La dediĉo de specifa organo al la plenumo de specifa funkcio.
Mjelo
La centra parto de la nerva sistemo en Vertebruloj, kiuj malsupreniras de la cerbo tra la arkoj de la vertebroj, kaj eligas preskaŭ ĉiujn nervojn al la diversaj organoj en la korpo.
Stamenoj
La masklaj organoj de florplantoj, kiuj staras laŭ cirklo meze de la petaloj. Ili kutime konsistas el filamento kaj antero. La antero estas la grava parto en kiu la poleno, aŭ fekundiga polvo, formiĝas.
Sternumo
La brusta osto.
Stigmo
La pinta parto de la pistilo en florplantoj.
Stipuloj
Malgrandaj foliecaj organoj kiuj troviĝas ĉe la bazo de folioj en multaj plantoj.
Stiluso
La meza parto de kompleta pistilo, kiu staras kiel kolono de la ovario kaj subtenas la stigmon ĉe ĝia pinto.
Suturoj (en la kranio)
La kuniĝaj linioj de la ostoj kiuj formas la kranion.
Tarsoj
La artikaj piedoj de artikuloj, kiel ekzemple Insektoj.
Teleosteaj Fiŝoj
La fiŝoj kiuj estas bone konataj nuntempe, havantaj kutime komplete ostigitajn skeletojn kaj kornecajn skvamojn.
Tentakloj
Delikataj karnaj organoj por preni aŭ tuŝi, posedataj de multaj simplaj animaloj.
Terciara
La plej lasta geologia epoko, tuj antaŭ la establo de la nuna stato.
Traĥeo
La spirtubo aŭ vojo por la enigo de aero en la pulmojn.
Trilobuloj
Unika grupo de malaperintaj Krustuloj, kiuj iom aspektas kiel Oniskoj laŭ ekstera formo, kaj, kiel iuj da ili, kapablis volvi sin pilke. Iliaj restaĵoj troviĝas nur en Paleozoikaj rokoj, kaj plej abunde en tiuj de la Silura epoko.
Umbeliferacoj
Ordo de plantoj en kiu la floroj, kiuj enhavas kvin stamenojn kaj pistilon kun du stilusoj, estas subtenataj sur pedunkloj kiu saltas de la supro de la flora tigo kaj etendiĝas kiel la dratoj de ombrelo, tiel ke ĉiuj floroj de la sama kapo (umbelo) estas preskaŭ je la sama nivelo. (Ekzemploj, Petroselo kaj Karoto).
Hufuloj
Kvarpieduloj kun hufoj.
Vaskula
Havanta sango-angiojn.
Vertebruloj aŭ Vertebraj Animaloj
La plej alta divido de la animala regno, nomata pro la ĉeesto en la plejo de kazoj de dorsosto, kiu konsistas el multaj artikoj aŭ vertebroj. Ĉi tiuj formas la centron de la skeleto kaj samtempe subtenas kaj protektas la centrajn partojn de la nerva sistemo.
Verticiloj
La cirkloj aŭ spiralaj linioj laŭ kiuj la partoj de plantoj estas aranĝitaj ĉirkaŭ la akso de kresko.
Laborantoj
Vidu Neŭtruloj.
Zoea Stadio
La plej frua stadio en la formiĝo de multaj malsimplaj Krustuloj, nomata de la nomo de Zoeo aplikita al ĉi tiuj junaj animaloj kiam oni supozis ke ili apartenis al specifa genro.
Zooido
En multaj simplaj animaloj (kiel la Koraloj, Meduzoj, ktp.) reproduktado okazas dumaniere: per ovoj kaj per burĝona procedo kun aŭ sen apartiĝo de la generinto kaj la ido, kiu ofte estas tre malsama al la ovo. La individueco de la specio estas reprezentita per la tuta formo produktita inter du seksaj reproduktadoj; kaj ĉi tiuj formoj, kiuj evidente estas individuaj animaloj, estas nomataj zooidoj.