ĈAPITRO 1

VARIADO DE MALSOVAĜAJ BESTOJ


Kaŭzoj de Variado Efikoj de Kutimo Kunrilato de Kresko Heredo Karaktero de Malsovaĝaj Variaĵoj Malfacileco distingi inter Variaĵoj kaj Specioj Origino de Malsovaĝaj Variaĵoj de unu aŭ pli da Specioj Malsovaĝaj Kolomboj, iliaj Diferencoj kaj Origino Principo de Selektado sekvata de antikva tempo, ĝiaj Efikoj Laŭmetoda kaj Senkonscia Selektado Nekonata Origino de niaj Malsovaĝaj Kreaĵoj Cirkonstancoj favoraj al la Homa povo de Selektado



KIAM oni konsideras la individuojn de la sama variaĵo aŭ subvariaĵo de niaj pli malnovaj kultivitaj plantoj kaj animaloj, unu de la trajtoj kiujn ni unue rimarkas estas, ke ili ĝenerale malsamas multe pli inter si, ol individuoj de iu ajn specio aŭ variaĵo en natura stato. Kiam ni pripensas la vastan diversecon de la plantoj kaj animaloj kiuj estis kultivitaj, kaj kiuj variis dum ĉiuj epokoj sub la plej malsamaj klimatoj kaj traktadoj, mi pensas ke ni estas devigitaj konkludi ke ĉi tiu plia variado estas simple pro tio ke niaj malsovaĝaj kreaĵoj estis kultivitaj sub cirkonstancoj de vivo ne tiom unueca kiel, kaj iom malsama de, tiuj al kiuj la praspecio estis submetita en naturo. Estas ankaŭ, mi pensas, iom da probableco en la ideo proponita de Andru Najt (Andrew Knight), ke ĉi tiu variado eble parte rilatas al troabundo de nutraĵo. Ŝajnas sufiĉe klare ke organikaj estaĵoj devas esti submetitaj dum pluraj generacioj al novaj kondiĉoj de vivo por kaŭzi rimarkeblan kvanton de variado; kaj ke kiam la organismo komencas varii, ĝi ĝenerale daŭras varii dum multaj generacioj. Neniu kazo estas registrita de variebla estaĵo kiu ĉesas esti variebla sub kultivado. Niaj plej malnovaj kultivitaj plantoj, kiel tritiko, ankoraŭ ofte donas novajn variaĵojn: niaj plej malnovaj malsovaĝaj bestoj ankoraŭ estas kapablaj je rapida pliboniĝo aŭ ŝanĝiĝo.

Pridisputita estas la tempo en kiu la kaŭzoj de variado, kio ajn ili estus, ĝenerale agas; ĉu dum la frua aŭ malfrua periodo de embria kresko, aŭ dum la momento de koncipo. La eksperimentoj de Ĝefri Sejnt-Hiler (Geoffroy St Hilaire) montras ke nenatura traktado de embrio kaŭzas monstrojn; kaj ke monstroj ne povas esti distingitaj per iu ajn klara linio disde ordinaraj variaĵoj. Sed mi forte emas suspekti ke la plej ofta kaŭzo de variado povas esti atribuita al tio, ke la masklaj kaj femalaj generaj elementoj estas misinfluitaj antaŭ la ago de koncipo. Kelkaj kialoj kredigas min pri tio; sed la precipa kialo estas la rimarkinda efiko kiun kaptiteco aŭ kultivado havas al la funkcioj de la genera sistemo; ĉi tiu sistemo ŝajne estas multe pli influiĝema ol iu ajn alia parto de organismo, al la efikoj de ajna ŝanĝo de vivkondiĉo. Nenio pli facilas ol malsovaĝigi animalon, kaj malmultaj aferoj estas pli malfacilaj ol reproduktigi ĝin en kaptiteco, eĉ en la multaj kazoj kiam la masklo kaj femalo kuniĝas. Estas tre multaj animaloj kiuj ne generas sin, kvankam vivantaj longe sub malsevera kaptiteco en sia origina lando! Ĉi tio estas ĝenerale atribuita al difektitaj instinktoj; sed multaj kultivitaj plantoj montras ekstreman vivecon, kaj tamen malofte aŭ neniam produktas semojn! En kelkaj malmultaj kazoj estis malkovrite ke tre malgrandaj ŝanĝoj, ekzemple iomete pli aŭ malpli da akvo dum iu certa periodo de kresko, determinos ĉu planto produktos semojn aŭ ne. Ĉi tie mi ne povas priskribi la abundajn detalojn kiujn mi kolektis pri ĉi tiu kurioza temo; sed por montri kiom rimarkindaj estas la leĝoj kiuj determinas la reproduktadon de kaptitaj animaloj, mi nur mencias ke karnovoraj animaloj, eĉ de tropikaj landoj, generas sin en ĉi tiu lando sufiĉe facile en kaptiteco, escepte de la plantigraduloj (aŭ ursa familio); dume, karnovoraj birdoj, kun tre raraj esceptoj, apenaŭ iam ajn demetas fekundajn ovojn. Multaj ekzotikaj plantoj havas tute senefikan polenon, en la sama preciza stato kiel en la plej malfekundaj hibridoj. Ĉe unu flanko ni rimarkas malsovaĝajn animalojn kaj plantojn, kvankam ofte malfortajn kaj malsanetajn, tamen reproduktantajn sin libere en kaptiteco; kaj aliflanke, ni rimarkas individuojn, kvankam forprenitajn el natura stato dum juneco, perfekte malsovaĝigitajn, longvivajn, kaj sanajn (de kiu mi povus doni multajn ekzemplojn), tamen iliaj reproduktaj sistemoj estas tiom serioze influitaj per neviditaj kaŭzoj, ke ili malsukcesas generi sin. Ni ne devas esti surprizitaj ke ĉi tiu sistemo, kiam ĝi funkcias en kaptiteco, funkcias ne tute regule, kaj produktas idojn ne perfekte similajn al siaj gepatroj, aŭ variemajn.

Oni diras ke malfekundeco estas la ruinigo de hortikulturo; sed laŭ la supra vidpunkto, ni ricevas variemon danke al la samaj kaŭzoj kiuj produktas malfekundecon; kaj variemo estas la fonto de ĉiuj preferindaj produktaĵoj de la ĝardeno. Mi aldonu, ke kiel iuj organismoj reproduktos sin tre libere en plej nenaturaj vivkondiĉoj (ekzemple kunikloj kaj musteloj en kaĝoj), indikante ke iliaj reproduktaj sistemoj estas ne misinfluitaj; tiel same iuj animaloj kaj plantoj toleros malsovaĝigon aŭ kultivadon, kaj varios tre malmulte, eble apenaŭ pli ol en natura stato.

Oni facile povus fari longan liston de 'anomaliaj plantoj;' per ĉi tiu termino ĝardenistoj indikas sproson aŭ branĉon, kiu subite akiras novan kaj foje tre malsaman karakteron de la restaĵo de la planto. Tiaj sprosoj estas propageblaj per greftado, ktp., kaj foje per semo. Ĉi tiuj 'anomalioj' estas ekstreme raraj en naturo, sed tute ne raraj en kultivado; kaj en ĉi tiu kazo ni vidas ke la traktado de la gepatroj estas influinta sproson aŭ branĉon, kaj ne la ovolojn nek polenon. Sed plej multaj fiziologoj opinias ke ne ekzistas esenca diferenco inter sproso kaj ovolo en la plej fruaj stadioj de formiĝo; tial, fakte, 'anomalioj' subtenas mian vidpunkton, ke oni povas atribui variemon al tio ke la ovoloj aŭ poleno, aŭ ambaŭ estas influitaj per traktado de la gepatra planto antaŭ la koncipa ago. Ĉiukaze, ĉi tiuj kazoj montras ke variado estas ne necese ligita, kiel iuj aŭtoroj supozas, kun la ago de generado.

Plantidoj de la sama frukto, kaj animalidoj kune naskitaj, foje tre diferencas inter si, kvankam ambaŭ la idoj kaj la gepatroj, kiel Mjuler (Muller) rimarkis, estas verŝajne submetitaj al precize la samaj kondiĉoj de vivo; kaj ĉi tio montras kiom negrava la rektaj efikoj de la vivkondiĉoj estas kompare kun la leĝoj de reproduktado, kaj de kresko, kaj de heredo; ĉar se la efikoj de la kondiĉoj estus rektaj, se iu de la idoj varius, ĉio probable varius en la sama maniero. Estas tre malfacile juĝi kiom, en la kazo de iu variaĵo, ni devas atribui al la rekta influo de varmo, malsekeco, lumo, nutraĵo, ktp. Mia opinio estas ke en animaloj, tiaj efikoj produktas tre malgrandan rektan efikon, kvankam ŝajne pli en la kazo de plantoj. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, la lastatempaj eksperimentoj de sinjoro Bakman (Buckman) pri plantoj ŝajnas ekstreme valoraj. Kiam ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj individuoj submetitaj al certaj kondiĉoj estas influitaj en la sama maniero, la ŝanĝiĝo unue ŝajnas esti rekte pro tiaj kondiĉoj; sed en iuj kazoj, estas demonstreble ke tute malaj kondiĉoj kaŭzas similajn ŝanĝiĝojn de strukturo. Ĉiukaze iu eta kvanto de ŝanĝiĝo estas, mi opinias, atribuebla al la rekta influo de vivkondiĉoj; ekzemple, en iuj kazoj, plia grandeco pro kvanto de nutraĵo, koloro pro specifaj specoj de nutraĵo kaj pro lumo, kaj eble la dikeco de pelto pro klimato.

Kutimo ankaŭ havas gravan influon, kiel ekzemple en la flora tempo de plantoj transportitaj de iu klimato al aliaj. En animaloj ĝi havas pli elstaran efikon: ekzemple, mi rimarkas ke en malsovaĝa anaso, la ostoj de la flugiloj pezas malpli, kaj la ostoj de la kruroj pli, en proporcio al la tuta skeleto, ol la samaj ostoj en sovaĝa anaso; kaj mi supozas ke ĉi tiu diferenco estas atribuebla al tio ke malsovaĝa anaso flugas multe malpli, kaj piediras pli, ol ĝia sovaĝa parenco. La granda kaj heredita kresko de mamoj en bovoj kaj kaproj en landoj kie ili estas kutime melkataj, kompare kun la stato de ĉi tiuj organoj en aliaj landoj, estas alia ekzemplo de la efikoj de uzado. Oni ne povas nomi eĉ unu malsovaĝan animalon kiu ne havas, en iu lando, pendantajn orelojn; kaj la opinio sugestita de iuj aŭtoroj, ke la pendado estas pro neuzo de la orelmuskoloj, (ĉar danĝero malofte timigas la animalon), ŝajnas probabla.

Estas multaj leĝoj regulantaj variadon, de kiuj kelkaj estas malklare kompreneblaj, kaj kiuj estos menciitaj poste. Ĉi tie mi nur aludos al tio kion oni povas nomi kunrilato de kresko. Ŝanĝo en embrio aŭ larvo preskaŭ certe kaŭzos ŝanĝojn en la matura animalo. En monstroj, la kunrilatoj inter malsamaj partoj estas tre kuriozaj; kaj estas multaj ekzemploj en la bonega verko de Isidor Ĝefri Sejnt Hiler (Isidore Geoffroy St Hilaire) pri ĉi tiu temo. Bredistoj kredas ke longaj kruroj preskaŭ ĉiam aperas kun longa kapo. Iuj kazoj de kunrilato estas sufiĉe kapricaj: tiel katoj kun bluaj okuloj estas senescepte surdaj; koloro kaj konstituciaj trajtoj kune iras, de kiu multaj rimarkindaj ekzemploj ekzistas inter animaloj kaj plantoj. Laŭ la faktoj kolektitaj de Heŭsinger (Heusinger), ŝajnas ke blankaj ŝafoj kaj porkoj reagas al vegetalaj venenoj malsame ol koloritaj individuoj. Senharaj hundoj havas malbonajn dentojn; longharaj kaj malfajnharaj bestoj emas havi, laŭdire, longajn aŭ multajn kornojn; kolomboj kun plumkovritaj piedoj havas haŭton inter siaj eksteraj piedfingroj; kolomboj kun mallongaj bekoj havas malgrandajn piedojn, kaj tiuj kun longaj bekoj havas larĝajn piedojn. Sekve, se homo daŭre selektos, kaj tiel pliigos iun trajton, li preskaŭ certe senkonscie ŝanĝos aliajn partojn de la strukturo, pro la misteraj leĝoj de kunrilato de kresko.

La rezulto de la diversaj, tre nekonataj, aŭ malklare komprenataj leĝoj de variado estas senlime komplika kaj diversa. Estas tre valore, zorge studi la plurajn artikolojn eldonitajn pri iuj de niaj malnovaj kultivitaj plantoj, kiel ekzemple hiacinto, terpomo, eĉ dalio, ktp.; kaj estas vere surprize rimarki la sennombrajn punktojn de strukturo kaj konstitucio en kiu la variaĵoj kaj subvariaĵoj diferencas iomete inter si. La tuta organismo ŝajne fariĝas plasta, kaj emas malsimili je iu gradeto de la gepatra tipo.

Nehereditaj variaĵoj estas negravaj por ni. Sed la nombro kaj diverseco de heredeblaj deflankiĝoj de strukturo, tiuj de iometa kaj tiuj de konsiderinda fiziologia graveco, estas senlimaj. La studverko de Doktoro Prosper Lukas (Prosper Lucas), en du grandaj volumoj, estas la plej ampleksa kaj la plej bona pri tiu ĉi temo. Neniu bredisto pridubas la fortecon de la hereda tendenco: simila produktas similan estas lia fundamenta kredo: nur teoriistoj semas dubojn pri ĉi tiu principo. Kiam deflankiĝo aperas ne malofte, kaj ni vidas ĝin en patro kaj ido, ni ne povas esti certaj ke ĝi ne okazis ĉar la sama origina kaŭzo efikis al ambaŭ. Sed kiam inter individuoj, ŝajne sub la samaj kondiĉoj, tre rara deflankiĝo, kaŭzita de iu malordinara kombino de cirkonstancoj, aperas en la patro unufoje en pluraj milionoj da individuoj, kaj ĝi reaperas en ties infano, la doktrino de hazardo preskaŭ devigas nin atribui ĝian reaperon al heredo. Ĉiuj sendube aŭdis pri kazoj de albinismo, dorneca haŭto, harkovritaj korpoj, ktp. kiuj aperis en pluraj membroj de la sama familio. Se strangaj kaj raraj deflankiĝoj de strukturo estas vere hereditaj, oni povas senhezite agnoski ke malpli strangaj kaj pli oftaj deflankiĝoj estas heredeblaj. Eble la ĝusta maniero rigardi la tutan temon estus konsideri la heredon de ĉiu ajn karakteraĵo kiel regulon, kaj neheredon kiel escepton.

La leĝoj regantaj heredon estas tre nekonataj; neniu povas diri kial la sama trajto en individuoj de la sama specio, kaj en individuoj de malsamaj specioj, estas foje heredita kaj foje ne; kial ido similas laŭ certaj karakteraĵoj al sia avo aŭ avino aŭ multe pli fora antaŭulo; kial trajto estas ofte transdonita de unu sekso al ambaŭ seksoj aŭ nur al unu sekso, plej ofte, sed ne ekskluzive, al la sama sekso. Estas fakto iomete grava al ni, ke trajtoj aperantaj en la maskloj de niaj malsovaĝaj linioj ofte transdoniĝas ekskluzive, aŭ en pli granda grado, al maskloj. Multe pli grava regulo, kiun mi kredas fidinda, estas ke trajto, je kiu ajn vivperiodo ĝi aperas, emas aperi en la idoj je la sama aĝo, kvankam foje pli frue. En multaj kazoj ĉi tio estas neevitebla: ekzemple, la hereditaj trajtoj en la kornoj de bovoj povas aperi en la idoj nur kiam ili estas preskaŭ maturaj; Estas konate ke trajtoj de silkraŭpoj aperas je la sama raŭpa aŭ pupa stadio. Sed heredaj malsanoj kaj iuj aliaj faktoj kredigas min ke la regulo havas pli larĝan aplikon, kaj ke kiam ne estas klarigo kial trajto aperas je certa aĝo, ĝi tamen emas aperi en la idoj je la sama periodo en kiu ĝi unue aperis en la generinto. Mi kredas ke ĉi tiu regulo estas gravega por ekspliki la leĝojn de embriologio. Ĉi tiuj komentoj estas kompreneble limigitaj al la unua apero de trajto, kaj ne al ĝia ĉefa kaŭzo, kiuj eble efikis al la ovoloj aŭ maskla elemento; laŭ preskaŭ sama maniero, kiel en hibrido de mallongkorna bovino kaj longkorna virbovo, la pli granda longeco de korno, kvankam aperinta malfrue en la vivo, estas klare pro la maskla elemento.

Aludinte al la temo de reapero de pratipo, mi ĉi tie mencias oftan aserton de natursciencistoj, ke niaj malsovaĝaj variaĵoj, kiam ili resovaĝiĝas, kvankam laŭgrade, tamen certe, reiras al la karaktero de sia origina raso. Laŭ tio oni argumentis ke neniuj konkludoj estas fareblaj, baze de malsovaĝaj rasoj, pri specioj en natura stato. Mi vane klopodis malkovri laŭ kiuj decidaj faktoj oni tiom ofte kaj tiom memfide faris la supran aserton. Estus granda malfacilaĵo por pruvi ĝian verecon: ni povas senriske konkludi ke tre multaj de la plej unikaj malsovaĝaj variaĵoj tute ne kapablus vivi en sovaĝa stato. En multaj kazoj ni ne scias kio la origina raso estis, kaj pro tio ne povus scii ĉu preskaŭ perfekta reapero okazis aŭ ne. Estus tre necese, por eviti la efikojn de hibridiĝo, ke nur unu variaĵo estu liberigita en ĝian novan hejmon. Tamen, ĉar niaj variaĵoj ja foje reiras en iuj siaj karakteraĵoj al pratipoj, ŝajnas al mi probable, ke se ni povus sukcese naturigi, aŭ kultivi, dum multaj generacioj, la diversajn rasojn de, ekzemple, brasiko, en tre malfekunda tero (en kiu kazo, tamen, oni devus atribui iun influon al rekta ago de malfekunda tero), ke ili larĝgrade, aŭ eĉ tute, reirus al la sovaĝa origina raso. Ĉu la eksperimento sukcesus aŭ ne, ne multe gravas al nia argument-fadeno; ĉar per la eksperimento mem, la vivkondiĉoj ŝanĝiĝas. Se oni povus pruvi ke niaj malsovaĝaj variaĵoj montras fortan tendencon al reapero de praaj trajtoj, tio estas, perdi siajn akiritajn karakteraĵojn, dum gardataj en neŝanĝitaj kondiĉoj, kaj en sufiĉe granda grupo, tiel ke interbredado haltigu ajnan malgrandan deflankiĝon de strukturo per kunmiksado, en tia kazo, mi konsentas, ke ni povus konkludi nenion de malsovaĝaj variaĵoj rilate al specioj. Sed estas eĉ ne ombro de indiko kiu favoras ĉi tiun vidpunkton: aserti ke ni ne povus bredi niajn ĉarajn kaj kurajn ĉevalojn, longkornajn kaj mallongkornajn bovojn, kaj kokojn de diversaj specoj, kaj manĝeblajn vegetaĵojn, dum preskaŭ senfina nombro de generacioj, estus kontraŭ ĉiuj spertoj. Mi aldonu, ke kiam en naturo la kondiĉoj de vivo ŝanĝiĝas, variaĵoj kaj reaperoj de karakteraĵoj probable okazas; sed natura selektado, klarigota poste, determinos kiugrade la novaj karakteraĵoj tiel aperintaj konserviĝos.

Kiam ni konsideras la heredajn variaĵojn aŭ rasojn de niaj malsovaĝaj animaloj kaj plantoj, kaj komparas ilin al proksime rilatitaj specioj, ni ĝenerale rimarkas en ĉiu malsovaĝa raso, kiel supre dirite, malpli da unueco de karaktero ol en veraj specioj. Malsovaĝaj rasoj de la sama specio, ankaŭ, ofte havas iom monstran karakteron. Mi volas diri ke, kvankam ili malsamas inter si, kaj de aliaj specioj de la sama genro, en kelkaj malsignifaj manieroj, ili ofte diferencas laŭ ekstrema grado en unu parto, kiam kune komparitaj, kaj speciale kiam komparitaj kun ĉiuj specioj en naturo al kiuj ili estas plej proksime rilatitaj. Kun ĉi tiuj esceptoj (kaj kun tiu de perfekta fekundeco de variaĵoj kiam interbreditaj, temo poste diskutota), malsovaĝaj rasoj de la sama specio diferencas inter si laŭ la sama maniero kiel, sed kutime laŭ malplia grado, ol proksime rilatitaj specioj de la sama genro en natura stato. Mi pensas ke oni devas agnoski ĉi tion, ĉar apenaŭ estas malsovaĝaj rasoj, ĉu animalaj, ĉu plantaj, kiu ne estis taksitaj de iuj kompetentaj ekspertoj kiel nuraj variaĵoj, kaj de aliaj kompetentaj ekspertoj kiel praidoj de origine malsamaj specioj. Se iu rimarkinda distingo ekzistus inter malsovaĝaj rasoj kaj specioj, ĉi tiu fonto de dubo ne povus reokazi senfine. Oni ofte asertas ke malsovaĝaj rasoj ne diferencas inter si en karakteraĵoj de genra valoro. Mi pensas ke oni povus montri ke ĉi tiu aserto estas apenaŭ ĝusta; sed natursciencistoj tre malsame opinias pri kiuj karakteraĵoj estas de genra valoro; nuntempe ĉiuj tiaj taksoj estas bazitaj sur sperto. Plie, laŭ la hipotezo pri la origino de genroj, kiun mi prezentos baldaŭ, oni ne rajtas atendi genrajn diferencojn en nia malsovaĝaj kreaĵoj.

Kiam ni provas taksi la kvanton da struktura diferenco inter la malsovaĝaj rasoj de la sama specio, ni ekdubas, ĉar ni ne scias, ĉu ili devenis de unu aŭ pluraj patraj specioj. Ĉi tiu punkto, se oni povus solvi ĝin, estus interesa. Se, ekzemple, oni povus montri ke la grejhundo, spurhundo, terhundo, spanielo kaj buldogo, kiuj, ni ĉiuj scias, ĝuste propagas siajn tipojn, estus la praidoj de unu specio, tiam tiaj faktoj havus grandan gravecon. Ili dubigus nin pri la neŝanĝeblo de la multaj tre proksime rilatitaj kaj naturaj specioj, ekzemple, de la multaj vulpoj kiuj loĝas diversloke en la mondo. Mi ne kredas, kiel oni baldaŭ vidos, ke ĉiuj niaj hundoj devenas de nur unu sovaĝa specio; sed, en la kazo de iuj aliaj malsovaĝaj rasoj, estas kredindaj, eĉ fortaj indikoj, kiuj favoras ĉi tiun opinion.

Oni ofte supozas ke la homaro elektis por malsovaĝigo animalojn kaj plantojn kiuj havas malordinaran naturan tendencon varii, kaj ankaŭ toleri diversajn klimatojn. Mi ne disputas ke ĉi tiuj kapabloj multe plivalorigis la maĵorion de niaj malsovaĝaj kreaĵoj; sed kiel sovaĝulo kapablis scii, kiam li unue malsovaĝigis animalon, ĉu ĝi varius en postaj generacioj, kaj ĉu ĝi tolerus aliajn klimatojn? Ĉu la malmulta variado de azenoj aŭ Gvineaj kokoj, aŭ la malforta varmtolero de boacoj, aŭ malvarmtolero en ordinaraj kameloj malebligis malsovaĝigon? Mi ne povas dubi ke se aliaj animaloj kaj plantoj, egalnombraj al niaj malsovaĝaj kreaĵoj, kaj apartenantaj al egale diversaj klasoj kaj landoj, estus forprenitaj de naturo kaj breditaj dum egala nombro de generacioj en malsovaĝeco, ili varius averaĝe tiom multe kiom la patraj specioj de niaj ekzistantaj malsovaĝaj kreaĵoj variis.

En la kazo de la plimulto de niaj antikve malsovaĝigitaj animaloj kaj plantoj, mi ne kredas ke oni povas definitive konkludi, ĉu ili devenas de unu aŭ pluraj specioj. La argumento ĉefe fidita de tiuj kiuj kredas je pluraj originoj de niaj malsovaĝaj animaloj estas, ke ni trovas en la plej antikvaj dokumentoj, speciale en la monumentoj de Egiptio, multe da diverseco en la variaĵoj; kaj ke iuj de la variaĵoj tre similas, aŭ eble identas kun, tiuj ankoraŭ ekzistantaj. Eĉ se ĉi tiu lasta fakto estus pruvita pli precize kaj ĝenerale prava ol ĝi nun ŝajnas al mi, kion ĝi montras? Nur ke iuj de niaj variaĵoj originis tie, kvar aŭ kvin mil jarojn antaŭe. Sed la esploroj de sinjoro Horner montras ke estas iom probable, ke homaro sufiĉe civilizita por produkti potojn, ekzistis en la Nila valo dek tri aŭ dek kvar mil jarojn antaŭe; kaj kiu povus diri kiom longe antaŭ ĉi tiuj antikvaj periodoj, sovaĝuloj, kiel tiuj de Tero de Fajro aŭ Aŭstralio, kiuj posedas duon-malsovaĝajn hundojn, ekzistis en Egiptio?

La tuta temo devas, mi pensas, resti malklara; tamen, mi diru, sen doni detalojn ĉi tie, ke pro geografiaj kaj aliaj konsideroj, mi kredas ke estas tre probable, ke niaj malsovaĝaj hundoj devenas de pluraj sovaĝaj specioj. Pri ŝafoj kaj kaproj, mi ne povas decidi mian opinion. Mi pensas, pro la faktoj komunikitaj al mi de sinjoro Blajs (Blyth), pri la kutimoj, voĉo, konstitucio ktp. de la ĝiba Hinda bovo, ke ĉi tiuj devenas de malsama origina raso ol niaj Eŭropaj bovoj; kaj pluraj kompetentaj ekspertoj kredas ke ĉi tiuj lastaj havis pli ol unu sovaĝan prapatron. Pri ĉevaloj, pro kialoj kiujn mi ne povas doni ĉi tie, mi heziteme kredas, male al pluraj aŭtoroj, ke ĉiuj rasoj devenas de unu sovaĝa raso. Sinjoro Blajs, kies opinion bazitan sur vastaj kaj variaj konoj, mi plej alte taksas, kredas ke ĉiuj variaĵoj de kokoj devenas de la vulgara sovaĝa Hinda koko (Gallus bankiva). Pri anasoj kaj kunikloj, kies variaĵoj konsiderinde diferencas laŭ strukturo, mi ne dubas, ke ili ĉiuj devenas de la vulgara sovaĝa anaso kaj kuniklo.

La doktrino pri la origino de niaj pluraj malsovaĝaj rasoj el pluraj prapatraj rasoj estas aplikita ĝis absurda ekstremo, fare de kelkaj aŭtoroj. Ili kredas ke ĉiu raso kiu fidele reproduktas sin, eĉ se la distingaj karakteraĵoj estas tre malsignifaj, havis sian sovaĝan pratipon. Laŭ ĉi tiu takso, devis ekzisti almenaŭ dudeko da specioj de sovaĝa bovo, tiom da ŝafoj, kaj pluraj kaproj en Eŭropo, kaj pluraj eĉ ene de Granda Britio. Iu aŭtoro kredas ke antaŭe estis dek unu sovaĝaj specioj de ŝafoj, unikaj al Granda Britio! Britio nun havas apenaŭ unu unikan mamulon, kaj Francio nur kelkajn distingitajn de tiuj de Germanio, kaj inverse, kaj tiel same pri Hungario, Hispanio, ktp. Kiam ni konsideras ke ĉiuj tiuj ĉi regnoj posedas plurajn unikajn rasojn de bovo, ŝafo, ktp., ni devas agnoski ke multaj malsovaĝaj rasoj originis en Eŭropo; ĉar de kie ili povis deveni? Ĉi tiuj pluraj landoj ne posedas nombron da unikaj specioj kiel distingitaj prapatraj rasoj. Same estas en Hindio. Eĉ en la kazo de malsovaĝaj hundoj de la tuta mondo, kiuj, mi plene agnoskas, probable devenis de pluraj sovaĝaj specioj, Mi ne povas dubi ke estis grandega kvanto de heredita variado. Kiu povas kredi ke animaloj tre similaj al la Itala grejhundo, la spurhundo, la buldogo aŭ la Blenem-spanielo (Blenheim spaniel) ktp., tiom malsimilaj al ĉiuj sovaĝaj kanisedoj, iam ajn ekzistis libere en natura stato? Oni ofte facile diras ke ĉiuj niaj rasoj de hundoj estas produktitaj per la interbredado de kelkaj originaj specioj; sed per interbredado, ni povas akiri nur formojn kiuj estas iugrade mezaj inter siaj gepatroj; kaj se ni eksplikas niajn plurajn malsovaĝajn rasojn per ĉi tiu procedo, ni devas agnoski la antaŭan ekziston de plej ekstremaj formoj, kiel la Itala grejhundo, spurhundo, buldogo ktp., en sovaĝa stato. Plie, la ebleco krei apartajn rasojn per interbredado estas tre troigita. Ne estas dubo ke raso povas estis modifita per foja interbredado, se tio estas helpita per zorga selekto de tiuj individuaj hibridoj, kiuj prezentas deziratan karakteraĵon; sed mi apenaŭ povas kredi, ke oni povus akiri rason preskaŭ meze inter du ekstreme malsamaj rasoj aŭ specioj. Sinjoro J. Sibrajt (J. Sebright) specife eksperimentis tiucele, kaj malsukcesis. La idaro de la unua interbredo inter du puraj rasoj estas tolereble kaj foje (laŭ mia sperto kun kolomboj) ekstreme unueca, kaj ĉio ŝajnas sufiĉe simpla; sed kiam tiuj hibridoj estas breditaj inter si dum pluraj generacioj, apenaŭ du el ili estos similaj, kaj tiam la ektrema malfacileco, aŭ, pli ĝuste, tuta senespero de la tasko fariĝas evidenta. Certe, oni ne povas akiri rason mezan inter du tre distingitaj rasoj, sen ekstrema zorgo kaj longdaŭra selektado; kaj mi ne povas trovi eĉ unu registritan kazon de daŭra raso tiel kreita.

Pri la Rasoj de la Malsovaĝa Kolombo.

Kredinte ke ĉiam estas plej bone studi iun specialan grupon, mi, post pripensado, komencis bredi malsovaĝajn kolombojn. Mi kolektis ĉiujn rasojn kiujn mi povis aĉeti aŭ akiri, kaj estis tre bonŝanca ricevi haŭtojn de pluraj lokoj en la mondo, speciale de la Honorinda W. Elliot de Hindio, kaj de la Honorinda C. Mari (C. Murray) de Persio. Multaj studverkoj en malsamaj lingvoj estas publikigitaj pri kolomboj, kaj iuj estas tre gravaj, pro ilia konsiderinda antikveco. Mi renkontadis plurajn elstarajn kolomboŝatantojn, kaj estis permesita aliĝi al du el la Londonaj Kolombo-Kluboj. La diverseco de la rasoj estas miriga afero. Komparu la Anglan kurieron kaj la kurtvizaĝan rulfalanton (tumbler), kaj vidu la mirindan diferencon en iliaj bekoj, kiu rezultigas respondajn diferencojn en iliaj kranioj. La kuriero, pli speciale la maskla birdo, estas ankaŭ rimarkinda pro la miriga formiĝo de karunkola haŭto ĉirkaŭ la kapo, kaj ĉi tio aperas kun tre longaj palpebroj, tre grandaj eksteraj orificoj al la naztruoj, kaj larĝa buŝo. La kurtvizaĝa rulfalanto havas bekon kies profilo estas preskaŭ kiel tio de fringo; kaj la vulgara rulfalanto havas la unikan kaj nure hereditan kutimon flugi je granda alteco en densa grego, kaj transkapiĝi, piedojn super kapo. La nano estas birdo de granda korpo, kun longa masiva beko kaj larĝaj piedoj; iuj de la subrasoj de nanoj havas tre longajn kolojn, aliaj havas longajn flugilojn kaj vostajn, aliaj havas unike mallongajn vostojn. La dornulo estas parenca al la kuriero, sed, anstataŭ tre longan bekon, ĝi havas tre mallongan kaj tre larĝan bekon. La paŭtanto havas multe longigitan korpon, flugilojn kaj krurojn; kaj ĝia grandege formita kropo, kiun ĝi fiere pufigas, povas instigi miron kaj eĉ ridadon. La turbito havas tre mallongan kaj konusan bekon, kun linio de retroirantaj plumoj laŭ la brusto; kaj ĝi havas la kutimon daŭre grandigi iomete la supran parton de la ezofagon. La Jakobeno havas plumojn tiom retroirantajn laŭ la nuko, ke ili formas kapuĉon, kaj ĝi havas, proporcie al ĝia grandeco, multe longigitajn flugilojn kaj vostajn plumojn. La trumpetisto kaj ridanto, laŭ iliaj nomoj, kveras tre malsame al la aliaj rasoj. La ventumilvostulo havas tridek aŭ eĉ kvardek vostplumoj, anstataŭ dek du aŭ dek kvar, la normala nombro en ĉiuj membroj de la granda kolomba familio; kaj ĉi tiuj plumoj estas daŭre malfaldigitaj, kaj estas portitaj tiom rekte, ke en bonaj birdoj la kapo kaj vosto tuŝas sin; la oleoglando estas tute nefunkcianta. Oni povus listigi kelkajn aliajn malpli distingitajn rasojn.

En la skeletoj de pluraj rasoj, la formiĝo de la ostoj de la vizaĝo ege diferencas laŭ longeco kaj larĝeco kaj kurbeco. La formo, kaj ankaŭ la larĝeco kaj longeco de la branĉiĝo de la malsupra makzelo, varias laŭ tre rimarkinda maniero. La nombro de vostaj kaj sakraj vertebroj varias; kaj ankaŭ la nombro da ripoj, kune kun ilia relativa larĝeco kaj la ekzisto de elstaraĵoj. La grandeco kaj formo de la truoj en la sternumo estas ege variaj; Tiel ankaŭ estas grado de diverĝo kaj relativa grandeco de la du brakoj de la furkulo. La proporcia larĝeco de la buŝo, la proporcia longeco de la palpebroj, de la orifico de la naztruoj, de la lango (ne ĉiam en strikta kunrilato kun la longeco de la beko), la grandeco de la kropo kaj de la supra parto de la ezofago; la formiĝo kaj kadukiĝo de la oleoglando; la nombro de la ĉefaj flugilaj kaj vostaj plumoj; la relativa longeco de la flugiloj kaj vosto al si kaj al la korpo; la relativa longeco de la kruroj kaj de la piedoj; la nombro de skvamoj sur la piedfingroj, la formiĝo de haŭto inter la piedfingroj, estas ĉiuj punktoj de strukturo kiuj varias. La periodo en kiu la adolta plumaro estas akirita varias, same kiel la stato de la lanugo en kiu la birdidoj estas kovritaj kiam ili elkoviĝas. La formo kaj grandeco de la ovoj varias. La maniero de flugado varias rimarkinde; kaj ankaŭ en iuj rasoj, la voĉo kaj temperamento. Laste, en iuj rasoj, la maskloj diferencas de la femaloj laŭ iometa grado.

Entute, oni povus elekti almenaŭ dudek kolombojn, kiuj, se montritaj al ornitologo kaj se li estus informita ke temas pri sovaĝaj birdoj, estus certe, mi kredas, juĝitaj de li kiel klare distingitaj specioj. Plie, mi ne kredas ke iu ajn ornitologo metus la Anglan kurieron, la kurtvizaĝan rulfalanton, la nanon, la dornulon, la paŭtanton, kaj la ventumilvostulon en la saman genron; eĉ malpli ĉar oni povus montri al li plurajn vere hereditajn subrasojn, aŭ speciojn, kiel li eble nomus ilin.

Kvankam la diferencoj inter rasoj de kolomboj estas grandaj, mi estas tute konvinkita ke la komuna opinio de natursciencistoj estas prava; tio estas, ke ĉiuj devenas de la rokkolombo (Columba livia), inkluzivante sub ĉi tiu termino plurajn geografiajn rasojn aŭ subspeciojn, kiuj diferencas inter si laŭ bagatelaj manieroj. Ĉar pluraj de la kialoj kiuj kondukis min al ĉi tiu opinio estas iugrade aplikeblaj al aliaj kazoj, mia mallonge donos ilin ĉi tie. Se la pluraj rasoj ne estas variaĵoj, kaj ne devenas de rokkolomboj, ili devas deveni de almenaŭ sep aŭ ok originaj rasoj; ĉar estas neeble produkti la nunajn malsovaĝajn rasojn per la interbredado de malplia nombro: kiel, ekzemple, oni povus produkti paŭtanton per interbredado de du rasoj, se unu de la gepatraj rasoj ne posedis la karakteraĵon de grandega kropo? La supozitaj originaj rasoj devas ĉiuj esti rokkolomboj; tio estas, birdoj kiuj ne bredas sur nek volonte sidas sur arboj. Sed krom C. livia, kun ĝiaj geografiaj subspecioj, nur du aŭ tri aliaj specioj de rokkolomboj estas konataj; kaj ĉi tiuj ne havas la karakteraĵojn de la malsovaĝaj rasoj. Pro tio la supozitaj originaj rasoj devas aŭ ankoraŭ ekzisti en la landoj kiel oni unue malsovaĝigis ilin, kaj ankoraŭ esti nekonataj al ornitologoj; kaj ĉi tio, konsiderante iliajn grandecon, kutimojn kaj rimarkindajn karakteraĵojn, ŝajnas tre malprobabla; aŭ ili devas esti malaperintaj en la sovaĝa stato. Sed birdoj kiuj bredas sin sur krutejoj, kaj estas bonaj flugantoj, malprobable estas ekstermitaj; kaj la komuna rokkolombo, kiu havas la samajn kutimojn al la malsovaĝaj rasoj, ne estas estermita eĉ sur pluraj malgrandaj Britaj insuletoj, nek sur la bordoj de la Mediteraneo. Tial, la supozita ekstermo de tiom da specioj havantaj similajn kutimojn al la rokkolombo ŝajnas al mi esti tre malprudenta supozo. Plie, la pluraj supre menciitaj malsovaĝaj rasoj estis transportitaj al ĉiuj partoj de la mondo, kaj tial, iuj devis esti portitaj denove al siaj originaj landoj; sed eĉ ne unu iam ajn fariĝis sovaĝa, kvankam la dovkot-kolombo (dovecot-pigeon), kiu estas rokkolombo en nur iomete ŝanĝita formo, fariĝis sovaĝa en pluraj lokoj. Denove, ĉiuj lasttempaj spertoj montras ke estas tre malfacile igi sovaĝan animalon bredi sin libere en kaptiteco; tamen laŭ la hipotezo de la multa origino de niaj kolomboj, oni devas supozi ke almenaŭ sep aŭ ok specioj estis tiom ĝisfine malsovaĝigitaj en antikva tempo per duoncivilizitaj homoj, ke ili estas tre fekunda en kaptiteco.

Argumento de granda graveco, laŭ mi, kaj aplikebla en pluraj aliaj kazoj, estas ke la supre menciitaj rasoj, kvankam ĝenerale similaj en konstitucio, kutimoj, voĉo, koloro, kaj en la pleja parto de sia strukturo, kun la sovaĝa rokkolombo, tamen estas certe tre malnormalaj en aliaj partoj de sia strukturo: ni povus vane serĉi la tutan grandan familion de kolombedoj por beko simila al tiu de la Angla kuriero, aŭ la kurtvizaĝa rulfalanto, aŭ dornulo; por retroirantaj plumoj similaj al tiuj de la jakobeno; por kropo simila al tio de la paŭtanto; por vostplumoj similaj al tiuj de la ventumilvostulo. Tial oni devas supozi ne nur ke duoncivilizitaj homoj sukcesis tute malsovaĝigi plurajn speciojn, sed ke li intence aŭ pro ŝanco elektis ekstreme malnormalan speciojn; kaj plie, ke ĉi tiuj samaj specioj ĉiuj malaperis aŭ perdiĝis. Tiom da strangaj eventualaĵoj ŝajnas al mi malprobablaj je plej alta grado.

Iuj faktoj pri la kolorado de kolomboj certe meritas konsideron. La rokkolombo estas ardezoblua, kaj havas blankan gropon (La hindia subspecio, C. intermedia de Strikland (Strickland), havas bluecan); La vosto havas malhelan strion ĉe la rando, kaj la bazoj de la eksteraj vostplumoj havas blankajn eksterajn randojn; la flugiloj havas du nigrajn striojn: iuj duonmalsovaĝigitaj rasoj kaj iuj ŝajne vere sovaĝaj rasoj havas, krom la du nigrajn striojn , nigran kvadratecan desegnon sur la flugiloj. Ĉi tiuj pluraj markoj ne okazas kun en iu ajn alia specio de la tuta familio. Nun, en ĉiu de la malsovaĝaj rasoj, konsiderante nur bone breditajn birdojn, ĉiuj supraj markoj, eĉ la blankaj randoj de la eksteraj vostplumoj, foje kunaperas perfekte formitaj. Plie, kiam du birdoj apartenantaj al du distingita rasoj estas interbreditaj, kiuj ambaŭ ne estas blua nek havas iujn supre menciitajn markojn, la hibridaj idoj tre emas subite akiri ĉi tiujn trajtojn; ekzemple, mi interbredis iujn tute blankan ventumilvostulojn kun iuj tute nigraj dornuloj, kaj ili produktis brun-kaj-nigre makulitajn birdojn; ĉi tiujn mi denove interbredis, kaj unu nepo de la pure blanka ventumilvostulo kaj pure nigra dornulo havis tre belan bluan koloron, kun blanka gropo, duobla nigra flugilstrio, kaj striitaj blankrandaj vostplumoj, kiel iu ajn sovaĝa rokkolombo! Oni povas kompreni ĉi tiujn faktojn, laŭ la bone konata principo de reapero de pratipoj, se ĉiuj malsovaĝaj rasoj devenas de la rokkolombo. Sed se ni neus ĉi tion, ni devus fari unu el la du sekvantajn malprobablajn supozojn. Aŭ, unue, ĉiuj el la pluraj supozitaj originaj rasoj estis koloritaj kaj markitaj simile al la rokkolombo, kvankam neniu alia ekzistanta specio estas tiel kolorita kaj markita, tiel ke en ĉiu aparta raso estus tendenco reiri al la samaj koloroj kaj markoj. Aŭ, due, ke ĉiu raso, eĉ la plej pura, estis ene de dekduo, aŭ maksimume dudeko da generacioj, interbredita kun rokkolomboj: Mi diras ene de dek du aŭ dudek generacioj, ĉar ni konas neniun fakton kiu apogas la kredon ke la ido iam ajn reiras al iu praulo apartigita de pli granda nombro de generacioj. En raso kiu estis krucigita nur unufoje kun iu distingita raso, la tendenco reiri al ajna karakteraĵo derivita de tiu krucigo nature fariĝos malpli kaj malpli, ĉar en ĉiu posta generacio estos malpli de la fremda sango; sed kiam estis neniu krucigo kun distingita raso, kaj estas tendenco en ambaŭ gepatroj reiri al karakteraĵo, kiu estis perdita dum iu antaŭa generacio, ĉi tiu tendenco, spite ĉiujn kontraŭajn indikojn, povas esti transdonita sen malgrandiĝo dum nedifinita nombro da generacioj. Oni ofte konfuzas ĉi tiujn du distingitajn kazojn en studverkoj pri heredo.

Fine, la hibridoj aŭ miksrasuloj el inter ĉiuj malsovaĝaj rasoj de kolomboj estas perfekte fekundaj. Mi povas aserti ĉi tion pro miaj propraj observadoj, intence faritaj sur la plej distingitaj rasoj. Nu, estas malfacile, eble malfareble, prezenti unu kazon de hibridaj idoj de du animaloj klare distingitaj kiuj estas mem perfekte fekundaj. Iuj aŭtoroj kredas ke long-daŭra kaptiteco eliminas ĉi tiun fortan tendencon al malfekundeco: pro la historio de la hundo mi kredas ke estas iom da probableco en ĉi tiu hipotezo, se aplikita al specioj proksime rilatita, kvankam neniu eksperimento subtenas ĝin. Sed etendi la hipotezon tiom vaste por supozi ke specioj, origine tiom distingitaj kiom kurieroj, rulfalantoj, paŭtantoj, kaj ventumilvostuloj nun estas, generus perfekte fekundajn idojn, inter si, ŝajnas al mi ekstreme malprudenta.

Pro ĉi tiuj pluraj kialoj, tio estas, la malprobableco ke homoj antaŭe sukcesis bredi sep aŭ ok supozitajn speciojn de kolombo libere en kaptiteco; ĉi tiuj specioj estantaj tute nekonataj en sovaĝa stato kaj nenie resovaĝiĝintaj; ĉi tiuj specioj havantaj tre malnormalajn trajtojn en certaj aspektoj, kiam komparitaj kun ĉiuj aliaj kolombedoj, kvankam tre similaj en la plejo de aliaj aspektoj al la rokkolombo; la blua koloro kaj diversaj markoj foje aperantaj en ĉiuj rasoj, kiam pure breditaj kaj kiam interbreditaj; la miksrasaj idoj estantaj perfekte fekundaj; pro ĉi tiuj pluraj kialoj, kune konsideritaj, mi sentas neniun dubon ke ĉiuj niaj malsovaĝaj rasoj devenas de la Columba livia kun ĝiaj geografiaj subspecioj.

Por subteni ĉi tiun vidpunkton, mi aldonu, unue, ke oni malkovris en Eŭropo kaj Hindio, ke C. livia, aŭ la rokkolombo, estas malsovaĝigebla; kaj ke ĝiaj kutimoj kaj granda nombro da strukturaj punktoj kongruas kun ĉiuj malsovaĝaj rasoj. Due, kvankam Angla kuriero aŭ kurtvizaĝa rulfalanto ege malsimilas laŭ iuj karakteraĵoj al la rokkolombo, tamen per komparo de la pluraj subrasoj de ĉi tiuj rasoj, pli speciale tiuj portitaj de foraj landoj, ni povas fari preskaŭ perfektan serion inter la ekstremoj de strukturo. Trie, tiuj karakteraĵoj kiuj ĉefe distingas ĉiun rason, ekzemple la pendaĵo kaj longeco de beko en la kuriero, la mallongeco de tio ĉe la rulfalanto, kaj la nombro da vostplumoj ĉe la ventumilvostulo, estas en ĉiu raso elstare variemaj; kaj la ekspliko de ĉi tiu fakto estos klara kiam ni diskutos selektadon. Kvare, kolomboj estis rigardataj, kaj prizorgataj per pleja zorgemo, kaj amataj de multaj homoj. Ili estas malsovaĝigitaj dum miloj da jaroj en pluraj lokoj de la mondo; la plej frua konata mencio pri kolomboj estas en la kvina Egipta dinastio, ĉirkaŭ 3000 jaroj antaŭ Kristo, laŭ informo de Profesoro Lepsius al mi; sed sinjoro Berĉ (Birch) informas min ke kolomboj estas en menuo de la antaŭa dinastio. En la tempo de la Romianoj, laŭ la informo de Plinio , grandegaj prezoj estis pagitaj por kolomboj; 'ne, ili venas al ĉi tiu pasejo, por ke ili taksu iliajn genealogion kaj rason.' Kolomboj estas tre alte taksitaj de Akber Khan en Hindio, ĉirkaŭ la jaro 1600; neniam malpli ol 20 000 kolomboj estis en la korto. 'La monarkoj de Irano kaj Turano sendis al li iom da tre raraj birdoj;' kaj, daŭrigas la korta historiisto, 'Lia Moŝto per interbredado, metodo neniam farita antaŭe, plibonigis ilin mirige.' Ĉirkaŭ la sama periodo, la Nederlandanoj estis tiom entuziasmaj pri kolomboj kiom la antikvaj Romianoj. La ĉefa graveco de ĉi tiuj konsideroj por ekspliki la grandegan kvanton da variado kiun kolomboj montras, estos evidenta kiam ni traktos Selektadon. Tiam, ni ankaŭ vidos kial la rasoj tre ofte havas iom monstran karakteron. Estas ankaŭ tre favora cirkonstanco por produkto de distingitaj rasoj, ke masklaj kaj femalaj kolomboj facile povas esti parigitaj dumvive; kaj tial malsamaj rasoj povas esti loĝigitaj kune en la sama birdejo.

Mi diskutis la probablan originon de malsovaĝaj kolomboj iom longe, tamen tre nesufiĉe; ĉar kiam mi komencis bredi kolombojn kaj rigardis la plurajn tipojn, bone sciante kiom fidele ili reproduktas sin, mi sentis plene tiom da malfacilo kredi ke ili iam ajn devenis de komuna prapatro, kiom ajna natursciencisto sentus farinte similan konkludon pri la multaj specioj de fringoj, aŭ aliaj grandaj grupoj de birdoj en naturo. Unu cirkonstanco forte imponis al mi; tio estas, ke ĉiuj bredistoj de diversaj malsovaĝaj animaloj kaj kultivistoj de plantoj, kun kiu mi iam ajn parolis, aŭ kies studverkojn mi legis, estas firme konvinkitaj ke la pluraj rasoj, kiujn ili prizorgas, devenas de sama nombro da origine distingitaj specioj. Demandu, kiel mi demandis, al fama bredisto de Herford-bovoj, ĉu liaj bovoj eble ne devenas de longkornuloj, kaj li ridos malestime. Mi neniam renkontis brediston de kolomboj, aŭ kokoj, aŭ anasoj, aŭ kunikloj, kiu ne estis plene konvinkita ke ĉiu ĉefa raso devenis de distingitaj specioj. Van Mons, en lia studverko pri piroj kaj pomoj, montras kiom absolute li malkredas, ke la diversaj specoj, ekzemple Ribston-pippin aŭ Kodlin-pomo (Codlin-apple), povus deveni de semoj de la sama arbo. Oni povus doni sennombrajn aliajn ekzemplon. La ekspliko, mi kredas, estas simpla: pro longdaŭra studado ili estas forte imponitaj de la diferencoj inter la diversaj rasoj; kaj kvankam ili bone scias ke ĉiu raso varias iomete, ĉar ili gajnas siajn prezojn per selektado de tiaj malgrandaj diferencoj, tamen ili malatentas ĉiujn ĝeneralajn argumentojn, kaj rifuzas adicii en siaj mensoj malgrandajn diferencojn akumulitajn dum multaj sinsekvaj generacioj. Ĉu tiuj natursciencistoj kiuj, sciante multe malpli pri la leĝoj de heredo ol bredistoj, kaj sciante ne pli ol ili pri la mezaj ligiloj en la longaj linioj de deveno, ne agnosku ke multaj de niaj malsovaĝaj rasoj devenis de la samaj prapatroj - ĉu ili ne lernu lecionon de sinzorgo, kiam ili priridas la ideon, ke specioj en natura stato estas rektaj posteuloj de aliaj specioj?

Selektado

Nun ni mallonge konsideru la manipulojn per kiu oni produktis malsovaĝajn rasojn, el unu aŭ el pluraj rilatitaj specioj. Iomete da efiko estas, eble, atribuebla al la rekta ago de eksteraj vivkondiĉoj, kaj iomete al kutimo; sed estus aŭdace diri ke tiaj faktoroj respondecas por la diferencoj inter ĉarĉevalo kaj kurĉevalo, grejhundo kaj spurhundo, kuriera kolombo kaj rulfalanta kolombo. Unu de la plej rimarkindaj trajtoj en niaj malsovaĝaj rasoj estas ke ni vidas en ili adaptiĝon, certe ne al la bono de la animalo aŭ planto, sed al la uzo aŭ plaĉo de homoj. Iuj variaĵoj utilaj al homoj probable estiĝis subite, aŭ per unu paŝo; ekzemple, multaj botanikistoj kredas ke la fulkardo, kun ĝiaj hokoj, kiujn neniu mekanika aparato povas egali, estas nur variaĵo de la sovaĝa dipsako; kaj ĉi tiu kvanto de ŝanĝiĝo eble estiĝis subite en plantido. Probable okazis tiel ĉe la stangturna hundo (turnspit dog); kaj estas sciate, ke tiel okazis ĉe la ankona ŝafo (ancon sheep). Sed kiam ni komparas la ĉarĉevalon kaj kurĉevalon, la dromedaron kaj kamelon, la diversajn rasojn de ŝafo adaptitajn aŭ al kultivita tero aŭ monta paŝtejo, kun la lano de iu raso bona por iu celo, kaj tiu de alia raso bona por alia celo; kiam ni komparas la multajn rasojn de hundoj, kiuj utilas al homoj en tre malsamaj manieroj; kiam ni komparas la batalkokon, tre persisteman en batalo, kun aliaj rasoj apenaŭ disputemaj, kaj kun 'eternaj ovproduktantoj' kiuj neniam volas sidi, kaj kun la bantamo, tre malgranda kaj eleganta; kiam ni komparas la grandan nombron da agrikulturaj, kuirartaj, fruktarbaraj kaj florĝardenaj rasoj de plantoj, plej utilaj al homoj en malsamaj sezonoj kaj por malsamaj celoj, aŭ tre belaj al homaj okuloj, ni devas, mi kredas, serĉi klarigon preter nura variado. Ni ne povas supozi ke ĉiuj rasoj estis subite produktitaj tiom perfekta kaj utila kiom ni nun vidas ilin; ja, en pluraj kazoj, ni scias ke ĉi tio ne estis ilia historio. La ŝlosilo estas la homa povo de akumulita selektado: la naturo donas sinsekvajn variaĵojn; la homo adicias ilin laŭ difinitaj direktoj utilaj al si. En ĉi tiu senco oni povas diri ke la homo kreas por si utilajn rasojn.

La granda povo de ĉi tiu principo de selektado ne estas hipoteza. Estas certe ke pluraj de niaj eminentaj bredistoj, eĉ en la daŭro de unu vivo, modifis vastgrade iujn rasojn de bovoj kaj ŝafoj. Por plene konscii pri tio kion ili faris, preskaŭ necesas legi plurajn de la multaj studverkoj dediĉitaj al ĉi tiu temo, kaj inspekti la animalojn. Bredistoj kutime parolas pri la organizo de animalo kiel io tre plasta, kiun ili kapablas modli preskaŭ laŭplaĉe. Se mi havus spacon, mi povus citi multajn subtenantajn ekstraktojn de alte kompetentaj ekspertoj. Joat (Youatt), kiu probable pli bone konis la verkojn de agrokulturistoj pli bone ol preskaŭ iu ajn, kaj kiu estis mem tre bona juĝanto de animaloj, parolas pri la principo de selektado kiel 'tio kio ebligas al la agrokulturisto, ne nur modifi la karakteron de sia grego, sed ŝanĝi ĝin tute. Ĝi estas la bastono de magiisto, per kiu li povas alvoki al vivo ajnan formon kaj muldaĵon kiu plaĉas al li.' Lordo Somervil (Somerville), parolante pri kio bredistoj faris al ŝafoj, diras: 'Ŝajnas kvazaŭ ili desegnus sur muro per kreto formon perfektan en ĝi mem, kaj tiam igus ĝin ekzisti.' Tiu plej lerta bredisto, sinjoro Ĝon Sibrajt (Sir John Sebright), kutimis diri, pri kolomboj, ke 'li povus produkti ajnan celitan plumaron en tri jaroj, sed li bezonus ses jarojn por akiri kapon kaj bekon.' En Saksio la graveco de la principo de selektado por la merinoŝafo (merino sheep) estas tiom plene konsciata, kaj homoj traktas ĝin kiel profesion: oni metas la ŝafojn sur tablo kaj studas ilin, kiel artkritikanto studas pentraĵon; oni faras ĉi tion tri fojojn je intertempoj de monatoj, kaj la ŝafoj estas markitaj kaj klasigitaj, tiel ke oni povu poste elekti la plej bonajn por bredado.

La efektiva atingo de Anglaj bredistoj estas pruvita de la grandegaj prezoj, kiujn oni donas por animaloj de bona raso; kaj ĉi tiuj estas eksportitaj al preskaŭ ĉiuj anguloj de la mondo. La plibonigo neniel ĝenerale ŝuldiĝas al interbredado de malsamaj rasoj; ĉiuj plej bonaj bredistoj forte kontraŭas ĉi tiun metodon, escepte foje, inter proksime rilatitaj subrasoj. Kaj kiam interbredado estas farita, plej proksima selektado estas multe pli necesa ol en ordinaraj kazoj. Se selektado konsistus nur en apartigo de iu tre distingita variaĵo, kaj bredado kun ĝi, la principo estus tiom evidenta, ke ĝi apenaŭ meritus rimarkon; sed ĝia graveco konsistas el la granda efiko produktita per unudirekta akumulo dum sinsekvaj generacioj, de diferencoj absolute nerimarkeblaj al netrejnita okulo - diferencoj, kiujn mi, ekzemple, vane provis kompreni. Apenaŭ unu homo el mil havas sufiĉe precizan okulon kaj juĝon por fariĝi elstara bredisto. Se oni estas dotita de ĉi tiuj kvalitoj, kaj oni studas sian temon dum jaroj, kaj dediĉas sian vivon al ĝi kun nevenkebla persisto, oni sukcesos, kaj eble faros grandajn plibonigojn: Se iuj de ĉi tiuj kvalitoj mankas, oni certe malsukcesos. Malmultaj facile kredas ke necesas natura talento kaj jaroj da praktiko eĉ por fariĝi lerta kolombobredisto.

Plantkulturistoj sekvas la samajn principojn; sed la variaĵoj ĉi tie estas ofte pli abruptaj. Neniu supozas ke niaj plej bonaj produktaĵoj estis produktitaj per ununura variaĵo el la origina raso. Ni havas pruvojn ke ne okazis tiel en iuj kazoj, en kiuj precizaj registroj ekzistas; tiel, por doni tre bagatelan ekzemplon, oni povas citi la daŭran pligrandiĝon de la ordinara groso. Ni vidas mirigan pliboniĝon en multaj floroj de floristoj, kiam ni komparas la florojn de hodiaŭ kun la desegnoj faritaj nur dudek aŭ tridek jarojn antaŭe. Ekde kiam raso de plantoj estas sufiĉe bone establita, la semproduktistoj ne elprenas la plej bonajn plantojn, sed simple trairas siajn sembedojn, kaj eltiras la 'fuŝulojn,': tio estas, la plantoj kiu devias de la ĝusta normo. Kun animaloj ĉi tiu speco de selektado estas, fakte, ankaŭ praktikata; ĉar apenaŭ iu ajn estas tiom senzorga ke li permesus siajn plej malbonajn animalojn generi sin.

Pri plantoj, estas alia metodo por observi la akumulitajn efikojn de selektado - tio estas, per komparo de la diverseco de floroj de la sama specio en florĝardeno; la diverseco de folioj, guŝoj, aŭ tuberoj, aŭ ajna valora parto, en kuireja ĝardeno, kompare kun la floroj de la samaj variaĵoj; kaj la diverseco de fruktoj de la sama specio en fruktarbaro, kompare kun la folioj kaj floroj de la sama kolekto de variaĵoj. Vidu kiom malsamaj la folioj de la brasiko estas, kaj kiom ekstreme similaj estas la floroj; kiom malsimilaj la floroj de la trikoloreto estas, kaj kiom similaj la folioj; kiom multe la fruktoj de malsamaj tipoj de grosoj diferencas en grandeco, koloro, formo, kaj hareco, kaj tamen la floroj montras tre bagatelajn diferencojn. Ne estas kazo, ke la variaĵoj kiuj diferencas multe en iu trajto tute ne diferencas en aliaj trajtoj; ĉi tio apenaŭ, eble neniam estas la kazo. La leĝoj de kunrilato de kresko, kies gravecon oni devas neniam malatenti, certigos iujn diferencojn; sed, kiel ĝenerala regulo, mi ne povas dubi ke la daŭra selektado de malgrandaj variaĵoj, en folioj, floroj, aŭ la fruktoj, produktos rasojn malsamajn disde aliaj ĉefe en ĉi tiuj trajtoj.

Oni povus kontraŭargumenti ke la principo de selektado fariĝis laŭmetoda praktiko ekde apenaŭ pli ol tri kvaronoj de jarcento; oni certe pli atentas ĝin dum lastaj jaroj, kaj multaj studverkoj estis eldonitaj pri la temo; kaj la rezulto, mi aldonu, estis, laŭ responda grado, rapida kaj grava. Sed estas tute malvere, ke la principo estas moderna malkovro. Mi povus doni plurajn referencojn pri la plena agnosko de la graveco de la principo en la verkoj de profunda antikveco. En severaj kaj barbaraj periodoj de Angla historio, elstaraj animaloj estis ofte importitaj, kaj oni starigis leĝojn por malpermesi ilian eksporton: oni ordonis la detruon de ĉevaloj kiuj estis sub difinita grandeco, kaj oni povas kompari ĉi tion al la 'elsarko de fuŝuloj' per plantkulturistoj. Mi trovis, ke la principo de selektado estis klare skribita en antikva Ĉina enciklopedio. Iuj antikvaj Romaj verkistoj prezentis eksplicitajn regulojn. En ekstraktoj el Genezo, estas klare, ke oni atentis pri la koloro de malsovaĝaj animaloj en tiu frua periodo. Sovaĝuloj nun foje interbredas siajn hundojn kun sovaĝaj kanisedaj animaloj, por plibonigi la rason, kaj ili faris tiel antaŭe, laŭ atesto de Plinio. La sovaĝuloj en Suda Afriko parigas siajn tirbovojn laŭ koloro, same kiel iuj Eskimoj faras kun siaj hundoteamoj. Livinston (Livingstone) montras kiom multe bonaj malsovaĝaj rasoj estas aprecitaj de la nigruloj de la interno de Afriko, kiuj ne interrilatis kun Eŭropanoj. Iuj de ĉi tiuj faktoj ne montras efektivan selektadon, sed ili montras ke la bredado de malsovaĝaj animaloj estis zorge atentata en antikvaj tempoj, kaj nun estas atentata de la plej primitivaj sovaĝuloj. Certe estus strange, se oni ne atentus bredadon, ĉar la heredo de bonaj kaj malbonaj trajtoj estas tre evidenta.

Nuntempe, elstaraj bredistoj provas per laŭmetoda selektado, kun klara celo, fari novan linion aŭ subrason, pli bonan ol iu ajn ekzistanta en la lando. Sed por nia celo, speco de Selektado, kiun oni povus nomi Senkonscia, kaj kiu rezultas de la strebo de ĉiuj por akiri kaj bredi la plej bonajn individuajn animalojn, estas pli grava. Tiel, homo kiu intencas prizorgi montrohundojn kompreneble provas akiri hundojn tiom bonajn kiom eble, kaj poste bredas siajn plej bonajn hundojn, sed li ne deziras nek atendas ke li ŝanĝu la rason porĉiame. Tamen mi ne povas dubi ke ĉi tiu procedo, daŭranta dum jarcentoj, plibonigus kaj modifus ajnan rason, same kiel Bejkvel (Bakewell), Kolins (Collins) ktp. per ĉi tiu sama procedo, praktikata pli laŭmetode, multe modifis, eĉ en siaj vivoj, la formojn kaj kvalitojn de siaj bovoj. Oni neniam povus rekoni malrapidajn kaj nepercepteblajn ŝanĝiĝojn de ĉi tiu speco, se efektivaj mezuroj aŭ zorge faritaj desegnoj de la diskutataj rasoj ne estus faritaj antaŭ longe, kiuj povus utiliĝi por komparo. En iuj kazoj, tamen, neŝanĝitaj aŭ apenaŭ ŝanĝitaj individuoj de la sama raso estas troveblaj en malpli civilizitaj distriktoj, kie la raso estis malpli bonigita. Estas kialoj por kredi, ke la Reĝo-Ĉarlza spanielo estis senkonscie modifita ĝis larĝa grado ekde la tempo de tiu monarko. Iuj alte kompetentaj ekspertoj estas konvinkitaj ke la setero estas rekte derivita de la spanielo, kaj probable estis malrapide ŝanĝita de ĝi. Oni scias ke la Angla montrohundo estis multe ŝanĝita ene de la lasta jarcento, kaj en ĉi tiu kazo la ŝanĝiĝo estis, oni kredas, ĉefe realigita per interbredado kun la vulpohundo; sed kio koncernas nin estas, ke la ŝanĝiĝo estis realigita senkonscie kaj laŭgrade, kaj tamen tre efektive. Kvankam la malnova Hispana montrohundo certe venis de Hispanio, sinjoro Baro (Barrow) ne vidis, laŭ lia informo al mi, iun ajn indiĝenan hundon en Hispanio simila al nia montrohundo.

Per simila procedo de selektado, kaj per zorga trejnado, la tuto de Anglaj kurĉevaloj estas preterpasintaj laŭ rapideco kaj grandeco la gepatran Araban rason, tiel ke ĉi-lastaj, laŭ la reguloj de la Gudvud-Vetkuroj (Goodwood Races), rajtas porti malpli da pezoj. Lordo Spencer kaj aliaj montris ke la bovoj de Anglio estas plipeziĝintaj kaj ke ili maturiĝas pli frue, kompare kun la antaŭaj rasoj de ĉi tiu lando. Per komparo de la raportoj en malnovaj kolombaj verkoj pri kurieroj kaj rulfalantoj, kun ĉi tiuj rasoj kiel ili nun ekzistas en Britio, Hindio, kaj Persio, ni povas, mi kredas, klare sekvi la stadiojn per kiu ili laŭgrade trapasis, kaj fariĝis tiom malsamaj al la rokkolombo.

Joat (Youatt) bone ilustras la efikojn de kurso de selektado, kiun oni povus konsideri kiel senkonscie aplikatan, ĉar la bredistoj neniam povus atendi aŭ eĉ esperi produkti la rezulton kiu eliris - tio estas, la produkto de du distingitaj rasoj. La du gregoj de Lester-ŝafoj (Leicester) posedataj de sinjoro Bakli (Buckley) kaj sinjoro Berĝes (Burgess), kiel sinjoro Joat rimarkas, 'estis pure breditaj de la originala raso de sinjoro Bejkvel dum preskaŭ kvindek jaroj. Ne estas suspekto en la menso de iu ajn kiu konas la temon, ke la posedantoj de unu aŭ alia deviis en ajna kazo de la pura sango de la grego de sinjoro Bejkvel, kaj tamen la diferencoj inter la ŝafoj poseditaj de ĉi tiuj du sinjoroj estas tiom grandaj ke ili ŝajnas esti tre malsamaj variaĵoj.'

Se ekzistus sovaĝuloj tiom barbaraj, ke ili neniam pensus pri la heredita karaktero de la idoj de siaj malsovaĝaj animaloj, tamen iun animalon, aparte utilan por ajna speciala celo, ili zorge protektus dum tempoj de malsato kaj aliaj akcidentoj, kiuj ofte trafas sovaĝulojn. Tia elektita animalo ĝenerale lasus pli da idoj ol la malpli bonaj; tiel ke, en ĉi tiu kazo okazus speco de senkonscia selektado. Ni vidas la valoron atribuitan al animaloj eĉ de la barbaroj de Tero de Fajro, kiuj mortigas kaj manĝas siajn maljunajn virinojn, en tempoj de nesufiĉo, ĉar ili valoras malpli ol iliaj hundoj.

En plantoj la sama grada procedo de pliboniĝo, per la foja konservo de la plej bonaj individuoj, estas klare rekonebla en la pliaj grandeco kaj beleco kiujn ni nun vidas en la variaĵoj de la trikoloreto, rozo, pelargonio, dalio, kaj aliaj plantoj, kompare kun pli malnovaj variaĵoj aŭ kun siaj gepatraj rasoj. Tio validas, ĉu la individuoj estas sufiĉe distingitaj por esti taksitaj kiel aparta variaĵo aŭ ne, kaj ĉu du aŭ pli da specioj aŭ rasoj kunfandiĝis per interbredado. Neniu iam ajn atendus akiri elstaran trikoloreton nek dalion de la semo de sovaĝa planto. Neniu atendus kreskigi unuarangan molan piron el la semo de sovaĝa piro, kvankam oni eble sukcesus per malbona sovaĝe kreskanta plantido, se ĝi venus de ĝardena raso. La piro, kvankam kultivita en klasikaj tempoj, ŝajne estis, laŭ la priskribo de Plinio, frukto de tre suba kvalito. Mi vidis grandan surprizon esprimitan en plantkulturaj verkoj pro la miriga lerto de ĝardenistoj, kiuj produktis tre belegajn rezultojn el tre malbonaj materialoj; sed la arto, sendube, estis simpla, kaj, koncerne la finan rezulton, estis aplikata preskaŭ senkonscie. Ĝia principo estas ĉiam kultivi la plej bonan variaĵon, semante ĝiajn semojn, kaj, kiam iomete pli bona variaĵo hazarde aperas, selekti ĝin, kaj tiel plu. Sed la ĝardenistoj de la klasika periodo, kiuj kultivis la plej bonan piron kiun ili povis akiri, neniam imagis kiom belegaj fruktoj ni manĝos; kvankam ni ŝuldas niajn elstarajn fruktojn, en iu malgranda grado, al ilia natura selektado kaj konservado de la plej bonaj variaĵoj kiujn ili povis trovi.

Granda kvanto de ŝanĝiĝo en niaj kultivitaj plantoj, tiel malrapide kaj senkonscie akumulita, klarigas, mi kredas, la bone konatan fakton, ke ni ne povas rekoni, en la plimulto de kazoj, kaj tial ne konas, la sovaĝajn gepatrajn rasojn de la plantoj kiuj estis plejlonge kultivitaj en niaj florĝardenoj kaj kuirejaj ĝardenoj. Ĉar necesis jarcentoj aŭ jarmiloj por plibonigi aŭ modifi la plejmulton de niaj plantoj ĝis ilia nuna nivelo de utileco al homoj, ni povas kompreni kial nek Aŭstralio, la Kabo de Bona Espero, nek ajna aliaj regiono loĝita de necivilizitaj homoj, provizis al ni eĉ unu planton kiu meritas kultivadon. Ne estas kazo ke ĉi tiuj landoj, tiom riĉaj en specioj, ne hazarde posedas lokajn rasojn de utilaj specioj, sed ke la lokaj plantoj ne estis plibonigitaj per daŭra selektado ĝis nivelo de perfekteco komparebla kun tio de la plantoj en landoj civilizitaj ekde antikveco.

Koncerne la malsovaĝajn animalojn garditajn de necivilizitaj homoj, oni devas ne preteratenti ke ili preskaŭ ĉiam devas lukti por sia propra manĝaĵo, almenaŭ dum iuj sezonoj. Kaj en du landoj de tre malsamaj kondiĉoj, individuoj de la sama specio, kiuj havas iomete malsamajn konstituciojn de strukturo, ofte sukcesus pli bone en unu lando ol en alia, kaj tiel per procedo de 'natura selektado,' kiun mi poste klarigos pli detale, du subrasoj formiĝus. Ĉi tio, eble parte klarigas kion aliaj aŭtoroj rimarkis, tio estas, ke la variaĵoj garditaj de sovaĝuloj havas pli da la karaktero de specioj ol la variaĵoj garditaj en civilizitaj landoj.

Laŭ la vidpunkto prezentita ĉi tie pri la absolute grava rolo de homa selektado, ekevidentiĝas, kial niaj malsovaĝaj rasoj montras adaptiĝon en siaj strukturoj aŭ en siaj kutimoj, al la deziroj aŭ kapricoj de la homo. Ni povas, mi kredas, plie kompreni la ofte malnormalan karakteron de niaj malsovaĝaj rasoj, kaj ankaŭ kial iliaj eksteraj trajtoj tre malsamas, dum la internaj partoj aŭ organoj malsamas relative tre bagatele. La homo apenaŭ povas selekti, aŭ nur tre malfacile, devion de strukturo, escepte de tio kio estas ekstere videbla; kaj certe, oni malofte zorgas pri kio estas interna. Oni neniam povas agi per selektado, escepte sur variaĵoj kiuj estas unue provizitaj en iu eta grado per la naturo. Neniu iam ajn provus krei ventumilvostulon, ĝis li vidus kolombon kun vosto formita laŭ iu gradeto en malordinara maniero, nek paŭtanton, ĝis li vidus kolombon kun iom malordinare granda kropo; kaj ju pli malnormala aŭ malordinara ajna trajto estis kiam ĝi unue aperis, des pli probable ĝi kaptus lian atenton. Sed, uzi esprimon kiel 'provi krei ventumilvostulon' estas, sendube, en la plimulto da kazoj, tute malĝuste. La homo kiu unue selektis kolombon kun iomete pli grandan voston, neniam imagis kio la posteuloj de tiu kolombo fariĝus per longdaŭra, parte senkonscia kaj parte laŭmetoda selektado. Eble la prapatra birdo de ĉiuj ventumilvostuloj havis nur dek kvar vostplumojn iom pli grandajn, kiel la nuna Ĝava ventumilvostulo, aŭ kiel la individuoj de aliaj distingitaj rasoj, en kiuj ĝis dek sep vostplumoj estis nombritaj. Eble la unua paŭtanto ne pufigis sian kropon multe pli ol la turbito nun faras al la supra parto de sia ezofago. Ĉi tiu kutimo estas malatentata de ĉiuj bredistoj, ĉar ĝi ne estas unu de la trajtoj de la raso.

Oni ne pensu ke iu granda devio de strukturo estus necesa por kapti la okulon de bredisto: li perceptas tre malgrandajn diferencojn, kaj estas laŭ homa naturo valorigi ajnan novaĵon, kvankam malgrandan, en propra posedo. Kaj la valoro kiun oni antaŭe atribuis al iuj diferencetoj en individuoj de la sama specio devas ne esti juĝita laŭ la valoro kiun oni nun atribuus al ili, post kiam pluraj rasoj estas firme establitaj. Multaj malgrandaj diferencoj povus aperi, kaj ja nun aperas, inter kolomboj, kiuj estas malakceptitaj kiel difektaĵoj aŭ devioj de la perfekta normo de ĉiu raso. La vulgara anaso ne montras markitajn variaĵojn; tial la Toloso (Thoulouse) kaj la vulgara raso, kiuj malsamas nur en koloro, tiu tre efemera karaktero, estas lastatempe ekspoziciitaj kiel distingitaj rasoj ĉe bird-foiroj.

Mi kredas ke ĉi tiuj vidpunktoj plie klarigas kio estas foje rimarkita - tio estas, ke ni scias nenion pri la origino nek historio de ajna malsovaĝa raso. Sed, efektive, raso, kiel dialekto de lingvo, apenaŭ povas havi definitivan originon. Homo konservas kaj bredas individuon kun iometa devio de strukturo, aŭ zorgas pli ol kutime en parigo de siaj plej bonaj animaloj kaj tiel plibonigas ilin, kaj la plibonigitaj individuoj malrapide disvastiĝas en la proksima ĉirkaŭejo. Sed ankoraŭ ili apenaŭ havas propran nomon, kaj ĉar ili estas nur iomete valorigitaj, ilia historio estas malatentita. Kiam plibonigitaj per la sama malrapida kaj grada procedo, ili disvastiĝos pli vaste, kaj estos rekonitaj kiel io distingita kaj valora, kaj tiam probable unue ricevos provincan nomon. En duoncivilizitaj landoj, kun malmulte da libera komunikado, la disvastiĝo kaj kono de iu nova subraso estos malrapide procedo. Tuj kiam oni plene rimarkos la valorajn punktojn de la nova subraso, la principo, kiel mi nomis ĝin, de senkonscia selektado ĉiam emos malrapide aldoni al la difinaj trajtoj de la raso, kio ajn ili estu. Tio eble okazos pli en unu periodo ol en alia, dum la raso kreskas aŭ falas en populareco, kaj tio eble okazos pli en unu distrikto ol alia, laŭ la civiliziteco de la loĝantoj. Sed la ŝanco ke iu registro de tia malrapida, varia, kaj neperceptebla ŝanĝiĝo estus konservita estas senlime malgranda.

Mi devas nun diri kelkajn vortoj pri la cirkonstancoj, favoraj aŭ malfavoraj al la homa povo de selektado. Alta grado de variemo estas evidente favora, ĉar ĝi libere donas materialon por selektado por prilabori; tio ne signifas ke nur individuaj diferencoj ne plene sufiĉas por ebligi, kun ekstrema zorgo, la akumulon de larĝa kvanto de modifoj en preskaŭ ajna direkto. Sed ĉar varioj kiuj estas klare utilaj aŭ plaĉaj al homoj aperas nur foje, la ŝanco de ilia apero estos multe pliigita per gardado de granda nombro de individuoj; kaj tial ĉi tio estas plej grava por sukceso. Laŭ ĉi tiu principo Marŝal (Marshall) rimarkis, koncerne la ŝafojn de lokoj en Jorkshiro (Yorkshire), ke 'ĉar ili ĝenerale apartenas al malriĉuloj, kaj estas plejparte en malgrandaj grupoj, ili neniam povas esti plibonigitaj. Aliflanke, ĉar ili kreskigas grandajn nombrojn de la samaj plantoj, plantovartistoj estas multe pli sukcesaj ol amatoroj en akiro de novaj kaj valoraj variaĵoj. Por gardi grandan nombron da individuoj de specio en iu lando, necesas ke la specio estu en favoraj vivkondiĉoj, tiel ke ĝi libere generu sin en tiu lando. Kiam la individuoj de iu specio estas malmultaj, ĉiuj individuoj, senkonsidere iliajn kvalitojn, ĝenerale estas permesitaj generi sin, kaj ĉi tio efike malebligas selektadon. Sed probable la plej grava punkto, estas ke la animalo aŭ planto estu tiom utilega al homoj, aŭ tiom alte taksita, ke oni tre zorge atentu al eĉ tre malgrandaj devioj en la kvalitoj aŭ strukturo de ĉiu individuo. Se oni ne tiom atentas, nenio rezultas. Mi legis gravan komenton, ke estis tre bonŝance ke la frago komencis varii ĝuste kiam ĝardenistoj komencis zorge atenti al ĉi tiu planto. Sendube fragoj ĉiam variis dum ili estis kultivataj, sed la bagatelaj variaĵoj estis neglektitaj. Tamen, ĝardenistoj komencis selekti individuajn plantojn kun iomete pli larĝaj, pli fruaj, aŭ pli bonaj fruktoj, kaj kreskigis plantidojn de ili, kaj denove selektis la plej bonajn plantidojn kaj bredis ilin. Tiam, helpe de ioma interbredado kun distingitaj specioj, ekaperis tiuj multaj admirindaj variaĵoj de la frago kiuj estis bredataj dum la lastaj tridek aŭ kvardek jaroj.

En la kazo de animaloj kun apartaj seksoj, facila malebligo de interbrediĝo estas grava elemento de sukceso en la formigo de novaj rasoj, almenaŭ en lando kiu jam havas aliajn rasojn. Ĉi tiel, fermiteco de la tereno havas rolon. Vagantaj sovaĝuloj aŭ la loĝantoj de vastaj ebenaĵoj malofte havas pli ol unu raso de la sama specio. Oni povas parigi kolombojn dumvive, kaj ĉi tio estas tre oportuna al bredistoj, ĉar tiel oni povas gardi la rasojn puraj, kvankam ili vivas en la sama birddomo; kaj ĉi tiu cirkonstanco sendube tre favoris la plibonigon kaj formigon de novaj rasoj. Kolomboj, mi aldonu, povas esti breditaj je grandaj nombroj kaj tre rapide, kaj la malpli bonaj birdoj estas facile forigitaj, ĉar oni manĝas ilin. Aliflanke, katoj, pro iliaj noktaj vagadaj kutimoj, ne povas esti parigitaj, kaj ni apenaŭ ajn vidas distingitan rason kiu daŭras, kvankam virinoj kaj infanoj tre valorigas ilin; tiaj rasoj kiujn ni foje vidas estas preskaŭ ĉiam importitaj de iu alia lando, ofte de insuloj. Kvankam mi ne dubas ke iuj malsovaĝaj animaloj varias malpli ol aliaj, la rareco aŭ manko de distingitaj rasoj de la kato, la azeno, la pavo, la anaso, ktp., povas esti atribuita ĉefe al tio ke selektado ne havis rolon; en katoj, pro la malfacileco en parigo; en azenoj, ĉar nur malmultaj estas posedataj de malriĉuloj, kaj oni malmulte atentas ilian bredadon; en pavoj, ĉar oni malfacile prizorgas ilin, kaj oni ne gardas grandan nombron; en anasoj, ĉar ili valoras nur pro du celoj, manĝado kaj plumoj, kaj pli speciale, ĉar oni ne ĝuas ekspozicii distingitajn rasojn.

Por resumi la originon de niaj Malsovaĝaj Rasoj de animaloj kaj plantoj: Mi kredas ke la vivkondiĉoj, pro ilia efiko al la genera sistemo, estas plej gravaj kaŭzoj de variado. Mi ne kredas ke variado estas interna kaj necesa kontingencaĵo, sub ĉiuj cirkonstancoj, kun ĉiuj organikaj estaĵoj, kiel iuj aŭtoro pensas. La efikoj de variado estas modifataj per diversaj gradoj de heredo kaj de reapero de pratipoj. Variado estas regata de multaj nekonataj leĝoj, pli speciale per tiu de kunrilato de kresko. Oni povas atribui iom al la rekta efiko de vivkondiĉoj. Oni devas atribui iom al uzado kaj maluzado. La fina rezulto tiel fariĝas senfine komplikita. En iuj kazoj, mi ne dubas ke interbredado de specioj, origine distingitaj, grave rolis en la origino de niaj malsovaĝaj produktaĵoj. Kiam en iu lando pluraj malsovaĝaj rasoj estas establitaj, ilia foja interbredado, helpate de selektado, sendube multe kontribuas al la formigo de novaj subrasoj; sed la graveco de interbredado de variaĵoj estas multe troigita, mi kredas, en rilato al animaloj kaj al plantoj kiuj generas sin per semoj. En plantoj kiuj estas portempe reproduktitaj per tranĉaĵoj, burĝonoj, ktp., la interbredado de distingitaj specioj kaj variaĵoj estas tre grava; ĉar la kultivisto tute malatentas la ekstreman variadon de hibridoj kaj miksrasuloj, kaj la oftan malfekundecon de hibridoj; sed la kazoj de plantvariaĵoj kiuj ne estas reproduktitaj per semoj apenaŭ gravas al ni, ĉar ili daŭras nur portempe. Super ĉiuj kaŭzoj de Ŝanĝiĝo, mi estas konvinkita ke la akumula efiko de Selektado, aplikita laŭmetode kaj rapide, aŭ senkonscie kaj malrapide, sed pli efike, estas la ĉefa povo je multo.