Estas aliaj rilatoj inter la specioj de grandaj genroj kaj iliaj registritaj
variaĵoj kiuj meritas atenton. Ni jam vidis ke ne ekzistas senmanka kriterio
por distingi speciojn de bone markitaj variaĵoj; kaj en tiuj kazoj en kiu
mezaj ĉeneroj ne troviĝas inter dubindaj formoj, natursciencistoj estas
devigataj juĝi laŭ la kvanto de diferenco inter ili, juĝante per analogio
ĉu la kvanto sufiĉas por levi unu aŭ ambaŭ al la rango de specio.
Pro tio la kvanto de diferenco estas tre grava kriterio por decidi ĉu du
formoj estu rangitaj kiel specioj aŭ variaĵoj. Nun Fries rimarkis koncerne
plantojn, kaj Vestvud (Westwood) koncerne insektojn, ke en grandaj
genroj la kvanto de diferenco inter la specioj estas ofte treege malgranda.
Mi provis testi ĉi tion numere per averaĝoj, kaj laŭ miaj neperfektaj
rezultoj, ili ĉiam konfirmas la vidpunkton. Mi ankaŭ konsultis
iujn saĝajn kaj tre spertajn observantojn, kaj post konsiliĝo, ili konsentas
kun ĉi tiu vidpunkto. Ĉirilate, sekve, la specioj de la grandaj genroj similas
al variaĵoj, pli ol la specioj de la pli malgrandaj genroj. Aŭ oni
povas prezenti la kazon alimaniere, dirante ke en la grandaj
genroj, en kiu pli ol averaĝa nombro da variaĵoj aŭ komencantaj specioj
nun produktiĝas, multaj jam produktitaj specioj ankoraŭ iugrade
similas al variaĵoj, ĉar ili malsamas inter si per malpli ol kutima diferenco.
Plie, la specioj de la grandaj genroj rilatas al si, en la sama maniero
kiel la variaĵoj de ajna specio rilatas al si. Neniu natursciencisto asertas
ke ĉiuj specioj de iu genro estas egale distingitaj de si; ili ĝenerale
divideblas en subgenrojn, aŭ dividaĵojn, aŭ malpliajn grupojn. Kiel Fries
bone rimarkigis, malgrandaj grupoj de specioj ĝenerale ariĝas kiel
satelitoj ĉirkaŭ aliaj specifaj specioj. Kaj kio estas variaĵoj se ne
grupoj de formoj, malegale rilatitaj al si, kaj ariĝitaj ĉirkaŭ iuj formoj -
tio estas, ĉirkaŭ iliaj gepatraj specioj?
Sendube estas unu tre grava punkto de diferenco inter variaĵoj kaj specioj;
tio estas, ke la kvanto da diferenco inter variaĵoj, kiam komparataj inter
si aŭ kun siaj gepatraj specioj, estas multe malpli ol tio inter specioj de
la sama genro. Sed kiam ni diskutos la principon, kiun mi nomas Diverĝo de
Karaktero, ni vidos kiel eblas klarigi ĉi tion, kaj kiel la malgrandaj
diferencoj inter variaĵoj emos pliiĝi al la pligrandaj diferencoj
inter specioj.
Estas alia punkto kiu laŭ mi meritas atenton. Variaĵoj ĝenerale havas
tre limigitaj etendiĝoj: ĉi tiu aserto ja estas apenaŭ pli ol aksiomo,
ĉar se variaĵo havus pli vastan etendiĝon ol ĝia supozita gepatra
specio, iliaj rangoj estus inversaj. Sed estas ankaŭ kialoj por kredi
ke tiuj specioj kiuj estas tre rilatitaj al aliaj specioj, kaj tial similaj
al variaĵoj, ofte havas tre limigitajn etendiĝojn. Ekzemple, sinjoro
H. C. Vatson (Watson) markis por mi en la tre-konsultita Londona
Katalogo de plantoj (kvara eldono), 63 plantojn kiuj estas rangitaj
kiel specioj, sed kiujn li konsideras tiom proksime rilatitaj al aliaj
specioj, ke ilia valoro estas dubinda: ĉi tiuj 63 supozitaj specioj
etendiĝas laŭ averaĝo sur 6.9 de la provincoj en kiuj sinjoro Vatson
dividis Grandan Brition.
Nu, en ĉi tiu sama katalogo, 53 agnoskitaj variaĵoj estas registritaj, kaj
ĉi tiuj etendiĝas sur 7.7 provincoj; dum la specioj al kiuj ĉi tiuj variaĵoj
apartenas etendiĝas sur 14.3 provincoj. Tiel, la agnoskitaj variaĵoj havas
preskaŭ la saman limigitan averaĝan etendiĝon, kiun havas tiuj tre proksime
rilatitaj formoj, kiujn sinjoro Vatson markis por mi kiel dubindajn speciojn.
Sed Britaj botanikistoj preskaŭ universale rangas tiujn
dubindajn formojn kiel bonajn kaj verajn speciojn.
Fine, variaĵoj havas la samajn ĝeneralajn trajtojn kiel specioj,
ĉar oni ne povas distingi ilin de specioj, escepte, unue, per malkovro
de mezaj ligantaj formoj, kaj la ekzisto de tiaj ligoj ne povas influi
la efektivajn trajtojn de la formoj kiujn ili konektas; kaj due, per iu
kvanto de diferenco, ĉar du formoj, se ili malsamas tre malmulte,
estas ĝenerale rangitaj kiel variaĵoj, eĉ se mezaj ligantaj formoj ne
estis malkovritaj; sed la kvanto de diferenco konsiderata
necesa por rangi du formojn kiel speciojn estas tute nedifinita.
En genroj kiuj havas pli ol averaĝan nombron da specioj en ajna
lando, la specioj de ĉi tiuj genroj havas pli ol averaĝan nombron da
variaĵoj. En grandaj genroj la specioj emas esti proksime, sed
malegale rilatitaj, formantaj malgrandajn grupojn ĉirkaŭ iuj specioj.
Specioj tre proksime rilatitaj al aliaj specioj ŝajne havas limigitajn
etendiĝojn. En ĉiuj tiuj pluraj rilatoj la specioj de grandaj genroj prezentas
fortan analogion kun variaĵoj. Kaj ni povas klare kompreni ĉi tiujn
analogiojn, se specioj iam ekzistis kiel variaĵoj, kaj tiel originis: dume,
ĉi tiuj analogioj estas tute neklarigeblaj se ĉiu specio estas sendepende
kreita.
Ni ankaŭ vidis, ke estas la plej prosperaj kaj ĉefaj specioj de la
pli grandaj genroj kiuj averaĝe varias pleje; kaj variaĵoj, kiel ni vidos
poste, emas konvertiĝi en novajn distingitajn speciojn. La pli grandaj
genroj tiel emas fariĝi pli grandaj; kaj ĉie en naturo la formoj de vivo
kiuj nun superregas emas fariĝi eĉ pli superregantaj,
lasante multajn
modifitajn kaj superregantajn praidojn. Sed per paŝo poste klarigotaj,
la pli grandaj genroj ankaŭ emas dividiĝi en pli malgrandajn genrojn.
Kaj tiel, la formoj de vivo en la tuta universo dividiĝas en grupojn sub
grupoj.