Estas multaj registritaj kazoj kiuj montras kiom komplikaj kaj neatenditaj
estas la bridoj kaj rilatoj inter organikaj estaĵoj, kiuj devas lukti kune en la
sama lando. Mi prezentos nur unu kazon, kiu, kvankam simpla, interesis
min. En Stafordŝiro (Staffordshire), ĉe bieno de parenco, kie mi facile
povis esplori, estis granda kaj ekstreme malfekunda erikejo, kiun homo
neniam tuŝis; sed pluraj centoj da akreoj de la tute sama naturo estis
enfermitaj antaŭ du dek kvin jaroj kaj plantitaj per skotaj abioj. La ŝanĝiĝo
en la indiĝena flaŭro de la plantita parto estis tre rimarkinda,
pli ol oni ĝenerale vidas pasante de unu tre malsama grundo al alia: ne
nur la proporciaj nombroj de la plantoj estis tute ŝanĝitaj, sed dek du
specioj de plantoj (ne nombrante gresojn kaj kareksojn) prosperis en la
kultivejo, kiuj ne estis troveblaj sur la erikejo.
La efiko sur la insektoj devis esti eĉ pli granda, ĉar ses specioj da
insektovoraj birdoj estas tre multnombraj sur la kultivejo, kaj ne estis
videblaj sur la erikejo; kaj la erikejo estis frekventita de du aŭ tri distingitaj
specioj de insektovoraj birdoj. Ĉi tie ni vidas kiom pova estis la efiko de la
enkonduko de unu arbospecio. Nenio alia estis farita krom starigi
barilon por ke bovoj ne eniru. Sed kiom grava barilo estas, mi klare vidis
apud Farnhamo, en Surio (Farnhamo, Surrey). Tie estas vastaj erikejoj, kun
kelkaj aretoj de malnovaj skotaj abioj sur la malproksimaj montetaj
suproj: Ene de la lastaj dek jaroj, grandaj spacoj estis enfermitaj, kaj
memsemintaj abioj nun multe ekkreskas, tiom proksimaj ke ne ĉiuj
povas vivi.
Kiam mi certigis ke ĉi tiuj junaj arboj ne estis semitaj nek plantitaj, mi
tiom surpriziĝis pro ilia nombro, ke mi iris al pluraj lokoj, de kie mi povis
kontroli centojn da akreoj de la malfermita erikejo, kaj mi absolute ne
povis vidi ununuran skotan abion, escepte en la malnovaj plantitaj aretoj.
Sed rigardante proksime inter la tigoj de la erikejo, mi trovis multajn
plantidojn kaj arbetojn, kiuj estas ĉiame tondataj de bovoj. En unu
kvadrata jardo, ĉe loko centojn da jardoj for de unu de la malnovaj
arbaretoj, mi nombris tridek du arbetojn; kaj unu da ili, laŭ la nombro da
kreskoringoj, dum dudek ses jaroj provis levi sin super la tigoj de
la erikejo, kaj malsukcesis. Kompreneble, tuj kiam la lando estis enfermita,
ĝi vestiĝis per viglaj junaj abioj. Tamen la erikejo estis tiom ekstreme malfekunda
kaj tiom vasta ke neniu imagus ke bovoj tiom zorge kaj efike traserĉus
ĝin por manĝaĵo.
Ĉi tie ni vidas ke bovoj absolute determinas la ekziston de la skota
abio; sed en pluraj partoj de la mondo insektoj determinas la ekziston
de bovoj. Eble Paragvajo ofertas la plej kuriozan ekzemplon de ĉi tio;
ĉar tie nek bovoj ne ĉevaloj nek hundoj iam ajn sovaĝiĝis, kvankam
norde kaj sude ili svarmas en sovaĝa stato; kaj Azara kaj Rengger
montris ke la kaŭzo estas iu muŝo, kiu demetas siajn ovojn en la
umbilikojn de ĉi tiuj animaloj kiam ili naskiĝas. La plinombriĝo de
ĉi tiuj muŝoj, kiuj estas multnombraj, devas esti malhelpata de iu rimedo,
probable de birdoj. Tial, se iuj insektovoraj birdoj (kies nombroj estas
probable regataj de falkoj aŭ predantaj bestoj) plinombriĝus en Paragvajo,
la muŝoj malplinombriĝus - tiam la bovoj kaj ĉevaloj fariĝus sovaĝaj, kaj
ĉi tio certe multe ŝanĝus la faŭnon (kiel mi rimarkis en partoj de Suda
Ameriko): ĉi tio denove grande efikus al la insektoj; kaj ĉi tio, kiel mi
rimarkis en Stafordŝiro, la insektovorajn birdojn, kaj tiel plu laŭ ĉiam
pligrandiĝantaj cirkloj de komplekseco.
Ni komencis ĉi tiun serion per insektovoraj birdoj, kaj ni finis per ili.
Sed en naturo, la rilatoj neniam povas esti tiom simpla. Bataloj ene de
bataloj devas okazadi kun variaj sukcesoj; kaj tamen laŭ longa
perspektivo, la fortoj estas tiom precize balancitaj, ke la vizaĝo de naturo
restas senŝanĝa dum longaj periodoj, kvankam certe plej eta bagatelaĵo ofte
donas venkon al unu organika estaĵo super alia. Tamen tiom profunda
estas nia nescio, kaj tiom alta nia aroganteco, ke ni miras kiam ni
aŭdas pri la formorto de organika estaĵo; ĉar ni ne vidas la kaŭzon,
ni hipotezas kataklismojn kiuj ruinigis la mondon, aŭ inventas leĝojn
pri la daŭro de formoj de vivo!
Mi emas doni unu plian ekzemplon montrantan kiel plantoj kaj animaloj,
kiuj estas tre malproksimaj laŭ la skalo de naturo, interligiĝas per araneaĵo
de kompleksaj rilatoj. Mi poste montros ke la ekzotika lobelio (Lobelia
fulgens), en ĉi tiu parto de Anglio, neniam estas vizitita de insektoj, kaj
sekve, pro ĝia kurioza strukturo, neniam povas produkti semon. Multaj
de niaj orkidacaj plantoj absolute bezonas vizitojn de noktopapilioj por
depreni iliajn polen-masojn kaj tiel fekundigi ilin. Ankaŭ mi havas kialon
por kredi ke burdoj estas necesegaj por la fekundigo de la trikoloreto
(Viola tricolor), ĉar aliaj abeloj ne vizitas ĉi tiun floron. Per eksperimentoj
kiujn mi provis, mi malkovris ke la vizitoj de abeloj, se ne necesegaj, estas
almenaŭ tre helpemaj al la fekundigo de niaj trifolioj; sed nur burdoj
vizitas la vulgaran ruĝan trifolion (Trifolium pratense), ĉar aliaj abeloj ne
povas atingi la nektaron.
Sekve mi tre malmulte dubas, ke se la tuta genro de burdoj formortus aŭ
fariĝus tre rara en Anglio, la trikoloreto kaj la ruĝa trifolio fariĝus raraj, aŭ
tute malaperus. La nombro da burdoj en iu regiono dependas altgrade de la
nombro da kampomusoj, kiuj detruas iliajn mielĉelarojn kaj nestojn; kaj
sinjoro H. Njuman (Newman), kiu longe studis la kutimojn de burdoj, kredas
ke 'pli ol du trionoj da ili estas tiel detruitaj ĉie en Anglio.' Nu, la nombro da
musoj ĉefe dependas, kiel ĉiuj scias, de la nombro da katoj; kaj sinjoro Njuman
diras, 'Proksime al vilaĝoj kaj malgrandaj urboj mi trovis la nestojn de burdoj
pli nombraj ol aliloke, kaj tion mi atribuas al la nombro da katoj kiuj detruas
musojn.' Tial, estas tre kredinde, ke la ĉeesto granda nombro da felisaj animaloj en
iu regiono povas determini, unue pere de musoj, kaj poste abeloj, la oftecon de
certaj floroj en tiu regiono.
En la kazo de ĉiuj specioj, multaj malsamaj bridoj, agantaj dum malsamaj
periodoj de vivo, kaj dum malsamaj sezonoj aŭ jaroj, probable rolas; unu aŭ
pluraj bridoj ĝenerale estas pli fortaj, sed ĉiuj kune determinas la averaĝan
nombron aŭ eĉ ekziston de la specio. En pluraj kazoj oni povas montri ke
larĝe malsamaj bridoj agas sur la sama specio en malsamaj regionoj. Kiam
oni rigardas la plantojn kaj arbustojn kiuj kovras implikitan riverbordon, oni
emas atribui iliajn proporciajn nombrojn kaj specojn al tio kio nomiĝas ŝanco.
Sed ĉi tiu vidpunkto estas tre falsa! Ĉiuj aŭdis ke kiam oni hakfaligas Amerikan
arbaron, tre malsama faŭno ekkreskas; sed oni observis ke la arboj nun kreskantaj
sur antikvaj Indianaj tumuloj en Suda Usono, montras la saman belan diversecon
kaj proporcion de specoj kiel la ĉirkaŭa virgula arbaro.
Kia batalo inter diversaj specoj de arboj devis okazi tie dum longaj jarcentoj,
ĉiu arbo jare disĵetantaj siajn semojn milope; kia milito inter insekto kaj insekto -
inter insektoj, helikoj, kaj aliaj animaloj kun predantaj birdoj kaj bestoj - ĉiuj
strebantaj plinombriĝi, kaj ĉiuj manĝantaj sin reciproke, aŭ la arbojn, aŭ iliajn semojn
kaj arbidojn, aŭ la aliajn plantojn kiuj unue kovris la teron kaj tiel bridas la kreskon
de arboj! Se oni ĵetas manplenon da plumoj, ĉiuj devas fali al la tero laŭ difinitaj
leĝoj; Sed tiu problemo estas tre simpla kompare al la ago kaj reago de sennombraj
plantoj kaj animaloj kiuj determinis, dum paso da jarcentoj, la proporciajn
nombrojn de specoj de arboj nun kreskantaj sur malnovaj Indianaj tumuloj!
La ligiteco de iu organika estaĵo al alia, kiel de parazito al sia predo, ĝenerale
troviĝas inter estaĵoj kiuj malproksimas laŭ natura skalo. Tio ofte estas la
kazo kun tiuj kiuj luktas (laŭ preciza signifo) inter si por ekzisto, kiel en la kazo
de lokustoj kaj gresmanĝantaj kvarpieduloj. Sed la lukto preskaŭ ĉiam estas
plej severa inter individuoj de la sama specio, ĉar ili frekventas la samajn
regionojn, bezonas la saman manĝaĵon, kaj submetiĝas al la samaj danĝeroj.
En la kazo de variaĵoj de la sama specio, la lukto ĝenerale estas preskaŭ egale
severa, kaj oni foje vidas rapidan konkludon al la konkurenco: ekzemple, se
oni kune semas plurajn variaĵojn de tritiko, kaj poste resemas la miksitajn semojn,
iuj variaĵoj kiuj plej taŭgas al la grundo aŭ klimato, aŭ estas nature plej fekundaj,
venkos la aliajn kaj tiel produktos pli da semoj. Sekve, post kelkaj jaroj, ili
larĝe anstataŭos la aliajn variaĵojn.
Por konservi miksitan provizon de eĉ ekstreme proksimaj variaĵoj kiel
la diverse koloritaj pizplantoj, oni devas ĉiujare rikolti ilin aparte,
kaj tiam miksi la semojn laŭ ĝusta proporcio, alie la pli malfortaj
specoj daŭre malplinombriĝos kaj malaperos. Tiel ankaŭ estas, koncerne
variaĵojn de ŝafoj: oni asertas ke iuj montaj variaĵoj pelos aliajn
montajn variaĵojn al malsato, tiel ke oni ne povas teni ilin kune. La sama
rezulto sekvas kiam oni kune tenas malsamajn variaĵojn de medicinaj hirudoj.
Oni rajtas dubi ĉu la variaĵoj de iu ajn de niaj malsovaĝaj plantoj kaj
animaloj havas tiom ekzakte saman fortecon, kutimojn, kaj konstitucion,
ke la originalaj proporcioj de miksita provizo konserveblus post ses
generacioj, se oni lasus ilin lukti kune kiel estaĵoj en natura stato,
kaj se oni ne jare apartigis la semojn aŭ idojn.
Ĉar specioj de la sama genro kutime havas, sed ne ĉiam, iom da simileco
de kutimoj kaj konstitucio, kaj ĉiam de strukturo, la lukto estas
ĝenerale pli severa inter specioj de la sama genro, kiam ili konkurencas
inter si, ol inter specioj de distingitaj genroj. Oni vidas ĉi tion en
la lastatempa etendiĝo sur partoj de Usono de unu hirunda specio,
kaŭzanta malplinombriĝon de alia specio. La lastatempa plinombriĝo de
la viskoturdo (Turdus viscivorus) en partoj de Skotlando kaŭzis
la malplinombriĝon de la kantoturdo (Turdus musicus). Kiom ofte oni
aŭdas ke iu specio de rato prenas la lokon de alia specio sub tre
malsamaj klimatoj! En Rusio la malgranda Azia blato ĉie forpelis sian
grandan parencon. Unu specio de sinapo forpuŝas alian, kaj same en
aliaj kazoj. Oni povas nebule kompreni kial la konkurenco devas esti
plej severa inter rilatitaj formoj, kiuj prenas preskaŭ la saman lokon
en la ekonomio de naturo; sed probable en neniu kazo oni povas precize
diri kial iu specio venkis super alia en la granda batalo de vivo.
Korolario de plej alta graveco estas deduktebla de la antaŭaj komentoj.
Tio estas, ke la strukturo de ĉiuj organikaj estaĵoj rilatas,
en plej esenca tamen ofte kaŝita maniero, al tio de ĉiuj aliaj organikaj
estaĵoj, kun kiu ĝi konkurencas por manĝaĵo aŭ vivloko, aŭ de kiu ĝi
devas eskapi, aŭ al kiu ĝi predas. Ĉi tio estas evidenta en la strukturo
de la dentoj kaj ungoj de la tigro; kaj en kruroj kaj ungoj de la parazito
kiu alkroĉiĝas al la haroj sur la korpo de la tigro. Sed en la bele
plumita semo de la leontodo, kaj en la platigitaj kaj franĝitaj kruroj de
la ditisko, la rilato unue ŝajnas esti limigita al la elementoj de
aero kaj akvo. Tamen la avantaĝo de plumitaj semoj sendube forte rilatas
al la fakto ke la grundo estas jam dense kovrita de aliaj plantoj; tiel
ke la semoj estu vaste distribuitaj kaj falu sur nekovrita grundo. En la
ditisko, la strukturo de ĝiaj kruroj, tiom bone adaptitaj al plonĝado,
ebligas al ĝi konkurenci kun aliaj akvaj insektoj, por ĉasi propran predon,
kaj eviti fariĝi predo por aliajn animalojn.
La kvanto da nutraĵo provizita en semoj de multaj plantoj unuavide
ŝajnas havi nenian rilatan al aliaj plantoj . Sed, pro la forta kresko
de junaj plantoj produktitaj de tiaj semoj (kiel pizoj kaj bananoj), kiam
semitaj ene de longaj gresoj, mi suspektas ke la ĉefa uzo de tia sema
nutraĵo estas helpi la kreskon de la juna plantido, dum ĝi luktas kun
aliaj plantoj kiuj vigle kreskantas ĉirkaŭe.
Konsideru planton en la mezo de sia teritorio. Kial ĝi ne duobligas aŭ
kvarobligas sian nombron? Ni scias ke ĝi povas perfekte toleri iomete
pli da varmo aŭ malvarmo, malseko aŭ seko, ĉar aliloke ĝi etendiĝas
al iomete pli varmaj aŭ malvarmaj, malsekaj aŭ sekaj lokoj. En ĉi tiu
kazo estas klare ke se oni esperus image doni al la planto la kapablon
por plinombriĝi, oni devus doni al ĝi avantaĝon super ĝiaj konkurencantoj,
aŭ super la animaloj kiuj predas ĝin. En la limoj de ĝia geografia
etendiĝo, ŝanĝo de konstitucio rilate al klimato klare estus avantaĝo
al ĉi tiu planto; sed oni havas kialojn por kredi ke nur kelkaj plantoj
aŭ animaloj etendiĝas tiom for, ke ili detruiĝas nur per la severeco de
klimato. Ĝis la ekstremaj limoj de vivo, en la arktaj regionoj aŭ
ĉe la bordoj de absoluta dezerto, la konkurencado ne ĉesas. La lando
eble estas ekstreme malvarma aŭ seka, tamen estos konkurencado inter
kelkaj malmultaj specioj, aŭ inter la individuoj de la sama specio, por
la plej varmaj aŭ malsekaj punktoj.
Tial, ankaŭ, oni povas vidi ke kiam planto aŭ animalo estas metita en
nova lando inter novaj konkurencantoj, eĉ se la klimato estas precize
la sama kiel en la antaŭa hejmo, la kondiĉoj de ĝia vivo ĝenerale estos
ŝanĝitaj en esenca maniero. Se oni esperus pligrandigi ĝian averaĝan
nombron en ĝia nova hejmo, oni devus modifi ĝin en maniero malsama al
tio kion oni devus fari en ĝia indiĝena lando; ĉar oni devus doni al ĝi
iun avantaĝon super malsama aro da konkurencantoj aŭ malamikoj.
Estas bone, ĉi tiel uzi nian imagopovon por doni al iu formo iun avantaĝon
super alia. Probable, en neniu unika kazo oni scius kion fari por sukcesi.
Ĉi tio konvinkos nin pri nia nescio koncerne la reciprokajn rilatojn de
ĉiuj organikaj estaĵoj; konvinko verŝajne tiom necesa, kiom malfacile
akirebla. Ĉio, kion oni povas fari, estas konstante teni en la menso la
fakton ke ĉiu organika estaĵo estas luktanta por plinombriĝi laŭ geometria
rapideco; ke ĉiu dum iu periodo de sia vivo, dum iu sezono de jaro, dum
ĉiu generacio aŭ intervale, devas lukti por vivi, kaj devas suferi grandan
detruon. Kiam ni konsideras ĉi tiun lukton, ni povas konsoli nin per plena
kredo, ke la milito de naturo ne estas senĉesa, ke timo ne senteblas, ke
morto estas kutime rapida, kaj ke la viglaj, la sanaj, kaj feliĉaj travivas
kaj plinombriĝas.