ĈAPITRO 4

NATURA SELEKTADO


Natura Selektado ĝia povo kompare al homa selektado ĝia povo super trajtoj de bagatela graveco ĝia povo je ĉiuj aĝoj kaj super ambaŭ seksoj Seksa Selektado Pri la ĝeneraleco de interkruciĝoj inter individuoj de la sama specio Cirkonstancoj favoraj kaj malfavoraj al Natura Selektado, tio estas, interkruciĝo, izoleco, nombro da individuoj Malrapida agado Formorto kaŭzita de Natura Selektado Diverĝo de Trajtoj, rilate al la diverseco de loĝantoj de ajna malgranda areo, kaj al hejmiĝo Ago de Natura Selektado, per Diverĝo de Trajtoj kaj Formorto, sur la praidoj de komuna prapatro Klarigas la grupigon de ĉiuj organikaj estaĵoj



Kiel la lukto por ekzisto, tro mallonge diskutita en la lasta ĉapitro, agos rilate al variado? Ĉu la principo de selektado, kiun ni vidis tre potenca en homaj manoj, povas efiki en la naturo? Mi pensas ke oni vidos ke ĝi povas agi plej efike. Oni konsciu kiom senlima estas la nombro da strangaj karakteraĵoj kiuj varias en niaj malsovaĝaj produktaĵoj, kaj, laŭ malplia grado, en tiuj en naturo; kaj kiom forta la hereda tendenco estas. En kaptiteco, oni rajtas diri, ke la tuta organismo fariĝas iugrade plasta. Oni konsciu kiom senfine komplikitaj kaj proksime ligitaj estas la reciprokaj rilatoj de ĉiuj organikaj estaĵoj inter si kaj al la fizikaj vivkondiĉoj. Vidante ke variaĵoj utilaj al la homo sendube okazis, ĉu oni povas konsideri malprobable, ke aliaj variaĵoj iel utilaj al ĉiu estaĵo en la granda kaj komplika lukto de vivo, foje okazis dum la paso de miloj da generacioj? Se tiaj ja okazas, ĉu oni povas dubi (memorante ke multaj pli da individuoj naskiĝas ol kapablas travivi) ke individuoj havantaj avantaĝon super aliaj, eĉ bagatelan, havus la plej bonan ŝancon por travivi kaj reprodukti sin? Aliflanke, oni povas esti certa, ke ajna variaĵo eĉ iomete malhelpa estus senescepte detruita. Ĉi tiun konservadon de favoraj variaĵoj kaj forigon de malfavoraj variaĵoj, mi nomas Natura Selektado. Variaĵoj kiuj estas nek favoraj nek malfavoraj ne estus influitaj de natura selektado, kaj restus ŝanĝemaj, kiel oni eble vidas en la polimorfaj specioj.

Oni plej bone komprenos la probablan direkton de natura selektado se oni konsideros la kazon de iu lando kiu submetiĝas la iu fizika ŝanĝiĝo, ekzemple, de klimato. La proporciaj nombroj de ĝiaj enloĝantoj preskaŭ tuj ŝanĝiĝus, kaj iuj specioj eble formortus. Oni povas konkludi, pro la proksima kaj komplika maniero en kiu la enloĝantoj de ĉiu lando estas kunligitaj, ke iu ŝanĝiĝo en la nombraj proporcioj de iuj enloĝantoj, sendepende de la ŝanĝiĝo de klimato, certe grave influus multajn aliajn. Se la lando havus malfermitajn limojn, novaj formoj certe enmigrus, kaj ĉi tio ankaŭ grave maltrankviligus la rilatojn de iuj antaŭaj enloĝantoj. Oni memoru kiom potenca montriĝis la influo de sola enkondukita arbo aŭ mamulo. Sed en la kazo de insulo, aŭ de lando parte ĉirkaŭita de obstakloj, en kiun novaj kaj pli bone adaptitaj formoj ne povus libere eniri, devus ekzisti lokoj en la ekonomio de naturo kiuj certe estus pli bone okupitaj, se iuj originalaj enloĝantoj estus iel modifitaj; ĉar, se la regiono estus malfermita al enmigrado, ĉi tiuj lokoj estus ekprenitaj de invadantoj. En tia kazo, ĉiu modifeto, kiu hazarde okazus dum paso de jaroj, kiu iel ajn favoris la individuojn de iu specio, adaptante ilin pli bone al siaj ŝanĝitaj kondiĉoj, emus esti konservita; kaj tiel natura selektado estus libera por pliboniga laboro.

Oni havas kialojn por kredi, kiel estas asertite en la unua ĉapitro, ke ŝanĝiĝo en vivkondiĉoj, per specialaj efikoj sur la genera sistemo, kaŭzas aŭ pliigas variadon; kaj en la supra kazo estas supozite ke la vivkondiĉoj ŝanĝiĝas, kaj ĉi tio klare estus favora al natura selektado, provizante pli bonan ŝancon por la apero de profitaj variaĵoj; kaj se profitaj variaĵoj ne okazus, natura selektado povus fari nenion. Sed mi ne kredas ke iu ekstrema kvanto da variado necesas; ĉar la homo certe povas produkti grandajn rezultojn per adicio en ajnan direkton de nuraj individuaj diferencoj, tiel ankaŭ Naturo povas, sed pli facile, ĉar ŝi havas pli da disponebla tempo. Kaj mi ne kredas ke iu granda fizika ŝanĝiĝo, kiel klimato, aŭ iu malordinara grado de izoleco por bridi enmigradon, estas fakte necesa por produkti novajn kaj neokupitajn lokojn, kiujn natura selekto povus plenigi per modifo kaj plibonigo de iuj variantaj enloĝantoj. Ĉar ĉiuj enloĝantoj de ĉiu lando kune luktas kun bone stabiligitaj fortoj, ekstreme malgrandaj modifoj en la strukturo aŭ kutimoj de unu enloĝanto ofte donus al ĝi avantaĝon super aliaj; kaj pliaj modifoj de la sama speco ofte eĉ pliigus la avantaĝon. Ne troviĝas lando en kiu ĉiuj indiĝenaj enloĝantoj estas nun tiom perfekte adaptitaj al si kaj al la fizikaj kondiĉoj en kiuj ili vivas, ke neniu el ili povus esti plibonigita; ĉar en ĉiuj landoj, indiĝenoj estis tiom konkeritaj de enmigrintaj produktaĵoj, ke ili permesis al la enmigrintoj firme preni posedon de la lando. Kaj ĉar multaj enmigrintoj ĉie tiel venkis iujn indiĝenojn, oni povas senriske konkludi ke la indiĝenoj povus esti modifitaj avantaĝe, por pli bone rezisti tiajn invadintojn.

Ĉar la homo povas produkti kaj ja produktis grandan rezulton per sia metoda kaj senkonscia rimedo de selektado, kio estas malebla al naturo? La homo povas agi nur sur eksteraj kaj videblaj trajtoj: naturo ne zorgas pri aspektoj, escepte kiam ili utilas al iu estaĵo. Ŝi povas agi sur ĉiuj internaj organoj, sur ĉiuj ombroj de konstitucia diferenco, sur la tuta mekanismo de vivo. La homo selektas nur por sia propra bono: Naturo nur por tiu de la estaĵo kiun ŝi prizorgas. Ĉiuj selektitaj karakteraĵoj estas plene prilaboritaj de ŝi; kaj la estaĵo estas lokita en taŭgaj vivkondiĉoj. La homo gardas la indiĝenojn de multaj klimatoj en la sama lando; ni malofte prilaboras ĉiun selektitan trajton laŭ aparta kaj taŭga maniero; La homo nutras longbekajn kaj mallongbekajn kolombojn per la sama nutraĵo; ni ne ekzercas longdorsan aŭ longkruran kvarpiedulon laŭ ajna aparta maniero; la homo metas ŝafojn kun longa kaj mallonga lano en la saman klimaton. Ni ne permesas ke la plej viglaj maskloj luktu por femaloj. Ni ne severe detruas ĉiujn malsuperajn animalojn, sed protektas, dum ĉiu varianta sezono, laŭ nia kapablo, ĉiujn niajn produktaĵojn. La homo komencas sian selektadon per iu duon-monstra formo; aŭ almenaŭ per iu modifaĵo sufiĉe elstara por kapti ĝian atenton, aŭ esti klare utila al ĝi. En natura stato, plej bagatela diferenco de strukturo aŭ konstitucio eventuale klinus la precize ekvilibran pesilon en la lukto por vivo, kaj tiel esti konservita. Kiom efemeraj estas la deziroj kaj klopodoj de la homo! kiom mallonga ĝia tempo! kaj sekve kiom malimpona ĝiaj produktaĵoj estas, kompare kun tiuj akumulitaj per naturo dum tutaj geologiaj periodoj. Ĉu estas mirige, ke naturaj produktaĵoj estas multe pli difinitaj laŭ karaktero ol homaj produktaĵoj; ke ili estas senfine pli bone adaptitaj al la plej komplikaj vivkondiĉoj, kaj klare portas la sigelon de multe pli alta lerteco?

Oni rajtas diri ke natura selektado tage kaj hore esploras, ĉie en la mondo, ĉiujn variaĵojn, eĉ la plej malgrandajn; forĵetante tion kio estas malbona, konservante kaj adiciante ĉion kio estas bona; silente kaj sekrete laborante, kiam ajn kaj kie ajn ŝanco ofertas, por la plibonigo de ĉiu organika estaĵo relate al ĝiaj organikaj kaj malorganikaj vivkondiĉoj. Oni vidas nenion de ĉi tiuj malrapidaj ŝanĝiĝoj dum ilia progreso, ĝis la mano de tempo estas markinta la longajn pasojn de epokoj. Kaj tiom neperfekta estas nia vidado en longajn pasintajn geologiajn epokojn, ke ni vidas nur ke la formoj de vivo estas nun malsamaj de tiuj kiuj ili estis antaŭe.

Kvankam natura selektado povas efiki nur per kaj por la bono de ĉiu estaĵo, eĉ karakteraĵoj kaj strukturoj, kiujn oni emas konsideri tre bagatelaj, povas esti influitaj. Kiam oni vidas ke foliomanĝantaj insektoj estas verdaj, ke ŝel-manĝantoj estas grize malkultaj; ke la alpa lagopo blankas en vintro, la ruĝa lagopo havas la koloron de eriko, kaj la nigra lagopo havas tiun de torfa grundo, oni devas kredi ke ĉi tiuj koloroj utilas al ĉi tiuj birdoj kaj insektoj, protektante ilin de danĝero. Lagopoj, se ne detruitaj dum iu periodo de siaj vivoj, plinombriĝus senlime; estas konate ke ili suferas ĉefe pro predantaj birdoj; kaj falkoj uzas sian vidkapablon por trovi predon, - tiom multe ke, ĉe iuj lokoj sur la kontinento, oni avertas homojn ne bredi blankajn kolombojn, ĉar ili plej riskas detruiĝon. Sekve, mi vidas neniun kialon por dubi ke natura selektado plej efike donas ĝustan koloron al ĉiu speco de lagopo, kaj konservas tiun koloron, post akiro, ĝusta kaj konstanta. Kaj oni ne pensu ke foja detruo de animalo de iu specifa koloro produktus malgrandan efikon: oni devas memori kiom grave estas, en aro de blankaj ŝafoj, detrui ĉiujn ŝafidojn kiu havas eĉ nuancon de nigro. En plantoj la lanugo sur la frukto kaj la koloro de la karno estas konsiderataj de botanikistoj kiel trajtoj de plej bagatela graveco: tamen oni lernas de elstara hortikulturisto, Daŭnin (Downing), ke en Usono glatŝelaj fruktaj suferas multe pli pro skarabo, kurkulio, ol tiuj kun lanugo; ke purpuraj prunoj suferas multe pli de iuj malsanoj ol flavaj prunoj; kaj alia malsano atakas flavkarnajn persikojn multe pli ol tiuj kun alikolora karno. Se, spite ĉiujn teknikajn helpojn, ĉi tiuj diferencetoj grande influas la kultivadon de pluraj variaĵoj, certe, en natura stato, kie la arboj luktus kun aliaj arboj kaj kun armeo da malamikoj, tiaj diferencoj efike determinus kiu variaĵo, ĉu kun glata aŭ lanuga, flavkarna aŭ purpurkarna frukto, sukcesus.

Konsiderante multajn malgrandajn punktojn de diferenco inter specioj, kiuj, laŭ la limoj de nia juĝkapablo, ŝajnas esti tre malgravaj, oni devas ne forgesi ke klimato, manĝaĵo, ktp, probable produktas iujn malgrandajn kaj rektajn efikojn. Tamen, estas multe pli necese memori ke ekzistas multaj nekonataj leĝoj pri kunrilato de kresko . Kiam iu parto de organismo modifiĝas per variado, kaj la modifoj akumuliĝas per natura selektado por la bono de la estaĵo, tiuj leĝoj kaŭzos aliajn modifojn, foje de plej surpriza speco.

Oni vidas ke tiuj variaĵoj kiuj, en malsovaĝa stato, aperas dum iu specifa periodo de vivo, emas reaperi en la idoj dum la sama periodo; ekzemple, en la semoj de multaj variaĵoj de niaj kulinaraj kaj agrikulturaj plantoj; en la raŭpa kaj pupa stadioj de la bombiksaj variaĵoj; en la ovoj de kokoj, kaj en la koloro de la lanugo de iliaj kokidoj; en la kornoj de niaj ŝafoj kaj bovoj kiam preskaŭ plenkreskaj; same en natura stato, natura selektado kapablas influi kaj modifi organikajn estaĵojn je ajna aĝo, per la akumulado de favoraj variaĵoj je tiu aĝo, kaj per ilia heredo je la sama aĝo. Se utilus al planto, ke ĝiaj semoj pli kaj pli dissemiĝu per vento, mi ne povas imagi ke natura selektado havus pli grandan problemon por fari tion, ol kotonkulturisto kiu pligrandigas kaj plibonigas per selektado la lanugon en la guŝoj sur siaj kotonarbustoj. Natura selektado povas modifi kaj adapti la larvon de insekto al dekoj de eventualaĵoj, tute malsamaj al tiuj kiuj koncernas la maturan insekton. Ĉi tiuj modifoj sendube influos, per la leĝoj de kunrilato, la strukturon de la plenkreskulo; kaj probable en la kazo de tiuj insektoj kiuj vivas nur kelkajn horojn, kaj kiuj neniam manĝas, granda parto de ilia strukturo estas nur la kunrilatita rezulto de sinsekvaj ŝanĝiĝoj en la strukturo de iliaj larvoj. Tiel, inverse, modifoj en la plenkreskulo probable ofte influas la stukturon de larvoj; sed en ĉiuj kazoj natura selektado certigas ke modifoj kiuj sekvas aliajn modifojn je malsama periodo de vivo, neniom ajn damaĝas: ĉar se ili farus tiel, ili kaŭzus la formorton de la specio.

Natura selektado modifos la strukturon de la ido rilate al la generinto, kaj de la generinto rilate al la ido. En sociaj animaloj ĝi adaptos la strukturon de ĉiu individuo por la bono de la komunumo: se ĉiu rezulte de tio profitas de la selektita ŝanĝiĝo. Kion natura ne povas fari, estas modifi la strukturon de iu specio, sen doni al ĝi iun avantaĝon, por la bono de alia specio; kaj kvankam oni trovas tiajn asertojn en la verkoj de natura historio, mi ne povas trovi unu kazon kiu trapasas esploron. Strukturo uzata nur unufoje en la vivo de animalo, se ĝi estas tre grava, povas esti modifita ĝis ajna grado per natura selektado; ekzemple, la grandaj makzeloj de iuj insektoj, estas uzataj ekskluzive por malfermi la pupon - aŭ la malmola bekpinto de birdidoj, uzata por rompi la ovon. Oni asertis, ke pli da plej bonaj mallongbekaj rulfalantaj kolomboj pereas en la ovo ol kapablas eliri ĝin; pro tio kolombistoj helpas dum elkoviĝo. Nun, se naturo devus fari la bekon de plenkreska kolombo tre mallonga por la propra avantaĝo de la birdo, la procedo de modifo estus tre malrapida, kaj samtempe estus plej severa selektado de junaj birdoj ene de la ovo, kiuj havus la plej fortajn kaj malmolajn bekojn, ĉar ĉiuj kun malfortaj bekoj senescepte pereus: aŭ, pli maldikaj kaj pli facile rompeblaj ŝeloj eble estus selektitaj, ĉar estas konata ke la dikeco de la ŝelo varias kiel ĉiuj aliaj strukturoj.

Seksa Selektado

Pro tio ke unikaĵoj ofte aperas sub kaptiteco en unu sekso kaj fariĝas herede ligitaj al tiu sekso, la sama fakto probable okazas en naturo, kaj se tiel, natura selektado kapablos modifi unu sekson en ĝia funkciaj rilatoj al la alia sekso, aŭ rilate al tute malsamaj vivkutimoj en la du seksoj, kiel foje okazas ĉe insektoj. Kaj ĉi tio instigas min diri kelkajn vortojn pri tio kion mi nomas Seksa Selektado. Ĉi tio dependas, ne de la lukto por ekzisto, sed de lukto inter la maskloj por posedo de la femaloj; la rezulto ne estas morto al la malsukcesinto, sed malpli aŭ neniuj idoj. Seksa selekto estas, tial, malpli severa ol natura selektado. Ĝenerale, la plej viglaj maskloj, tiuj kiuj estas plej bone adaptitaj al siaj lokoj en naturo, lasas plej da idoj. Sed en multaj kazoj, venko dependas ne de ĝenerala viglo, sed de la posedo de specialaj armiloj, limigitaj al la maskla sekso. Senkorna vircervo aŭ sensprona virkoko havus malbonan ŝancon por lasi idojn. Seksa selektado, ĉiam permesante al venkinto sin generi, certe donus nevenkeblan kuraĝon, longan spronon, kaj fortikan flugilon por enfrapi la spronitan kruron, tiom bone kiom la brutala kok-luktisto, kiu bone scias ke ĝi povas plibonigi sian linion per zorga selektado de la plej bonaj virkokoj. Kiom malsupren en la skalo de naturo ĉi tiu leĝo de batalo etendiĝas, mi ne scias; oni rakontas ke masklaj aligatoroj luktas, blekas, kaj sin turnas kiel Indianoj en militdanco, por la posedo de la femaloj; oni vidis masklajn salmojn luktantajn tutan tagon; masklaj lukanoj ofte portas la vundojn de la makzeloj de aliaj maskloj. Ĉi tiu milito eble estas, plej severa inter la maskloj de poligamiaj animaloj, kaj ŝajnas ke ĉi tiuj plej ofte havas specialajn armilojn. La maskloj de karnovoraj animaloj jam estas bone armitaj; kvankam al ili kaj al aliaj, specialaj defendrimedoj povas esti akiritaj per seksa selektado: kiel ekzemple, la kolhararo de la leono, la ŝultra dikaĵo de la virporko, kaj la kurbita makzelo de la maskla salmo; ĉar ŝildo povas esti tiom grava por venko, kiom glavo aŭ lanco.

Inter birdoj, la lukto ofte havas pli pacan karakteron. Ĉiuj tiuj kiu studis la temon, kredas ke estas plej severa rivaleco inter la maskloj de multaj specioj por allogi femalojn per kantado. La roka turdo de Gvajano, la paradizeoj, kaj iuj aliaj, ariĝas; kaj sinsekvaj maskloj montras siajn belegajn plumarojn kaj faras strangajn klaŭnaĵojn antaŭ la femaloj, kiuj, starantaj kiel spektantoj, finfine elektas la plej allogajn kunulojn. Tiuj kiuj proksime studis birdojn en kaptiteco bone scias ke ili ofte havas individuajn preferojn kaj malŝatojn; ekzemple, Kavaliro R. Heron priskribis kiel iu makulita virpavo estis tre alloga al ĉiuj siaj inaj birdoj. Eble ŝajnas infanece, atribui efikon al tiaj ŝajne malfortaj rimedoj: Ĉi tie, mi ne povas ekprezenti detalojn kiuj necesas por subteni ĉi tiun vidpunkton; sed se la homo povas, en mallonga tempo, doni elegantan sintenon kaj belon al siaj bantamoj, laŭ sia gusto de beleco, mi ne povas vidi bonan kialon por dubi, ke femalaj birdoj, selektante la plej melodiajn aŭ belajn masklojn, laŭ sia gusto de beleco, dum miloj da generacioj, povus produkti rimarkindan efikon. Mi forte suspektas ke iuj bone konataj leĝoj pri la plumaroj de masklaj kaj femalaj birdoj, kompare kun la plumaro de la junuloj, povas esti klarigitaj per la tezo ke la plumaroj estis modifitaj ĉefe per seksa selektado, kiu rolis kiam la birdoj maturiĝis, aŭ dum la pariĝa sezono; la modifoj tiel produktitaj estas hereditaj je ekvivalenta aĝo aŭ sezono, de la maskloj sole, aŭ de maskloj kaj femaloj; Sed mi ne havas spacon ĉi tie por komenci ĉi tiun temon.

Mi kredas, ke kiam la maskloj kaj femaloj de iu animalo havas la samajn ĝeneralajn vivkutimojn, sed diferencas strukture, kolore, aŭ laŭ ornamo, tiaj diferencoj estas ĉefe kaŭzitaj de seksa selektado; tio estas, individuaj maskloj havis, dum sinsekvaj generacioj, iun etan avantaĝon super aliaj maskloj, en siaj armiloj, metodoj de defendo, aŭ allogiloj; kaj transdonis ĉi tiujn avantaĝojn al siaj masklaj idoj.

Tamen mi ne volas atribui ĉiujn tiajn seksajn diferencojn al ĉi tiu rimedo: ĉar ni vidas unikaĵojn kiuj aperas kaj ligiĝas al la maskla sekso en niaj malsovaĝaj animaloj (kiel la pendaĵo en masklaj kurieraj kolomboj, kornsimilaj kreskaĵoj sur la maskloj de iuj birdoj, ktp.) kiun ni ne povas kredi esti utila al la maskloj dum batalo, nek bela al la femaloj. Ni vidas analogajn kazoj en naturo, ekzemple, la tufo de haro sur la brusto de la virmeleagro, kiu apenaŭ povas esti utila aŭ ornama al ĉi tiu birdo; certe, se la tufo aperus en malsovaĝa birdo, oni nomus ĝin monstraĵo.

Ekzemploj de la agado de Natura Selektado

Por klarigi kiel natura selektado agas, laŭ mia kredo, mi devas peti indulgon por prezenti unu aŭ du imagitajn ekzemplojn. Oni konsideru la kazon de lupo, kiu predas sur diversaj animaloj, kaptante iujn per lerto, iujn per forto, kaj iujn per rapido; kaj oni supozu ke la plej rapida predo, cervo, ekzemple, plinombriĝis pro iu ŝanĝiĝo en la lando, aŭ ke aliaj predoj malplinombriĝis, dum jara sezono kiam la lupo estas plej premita por manĝaĵo. Mi povas en tiaj cirkonstancoj vidi nenian kialon por dubi ke la plej rapidaj kaj plej sveltaj lupoj havus la plej bonan ŝancon de travivo, kaj tiel estus savitaj aŭ selektitaj, kondiĉe ke ili retenus forton por majstri sian predon ĉe ĉi tiu aŭ iu alia periodo de la jaro, kiam ili eble estus devigataj predi sur aliaj animaloj. Mi vidas neniun apartan kialon por dubi ĉi tion, ol por dubi ke la homo povas plibonigi la rapidecon de siaj grejhundoj per zorga kaj metoda selektado, aŭ per la nekonscia selektado kiu rezultas kiam ĉiu homo klopodas gardi siajn plej bonajn hundojn sen ajna intenco modifi la rason.

Eĉ sen ŝanĝiĝo en la proporciaj nombroj de la animaloj sur kiuj la lupo predis, lupido eble naskiĝus kun denaska tendenco ĉasi iujn specojn de predo. Kaj oni ne povas konsideri ĉi tion malprobabla; ĉar oni ofte observas grandajn diferencojn en la naturaj tendencoj de niaj malsovaĝaj animaloj; ekzemple kato, kiu kaptas ratojn, alia kiu kaptas musojn; iu kato, laŭ sinjoro Sejnt-Ĝon (St. John), hejmenportis kunflugilajn predojn, alia leporojn aŭ kuniklojn, kaj alia ĉasis sur marĉa tero kaj preskaŭ ĉiunokte kaptis skolopojn aŭ galinagojn. Oni scias ke la tendenco kapti ratojn anstataŭ musojn estas heredita. Nu, se ajna malgranda denaska ŝanĝiĝo de kutimoj aŭ strukturo favoris individuan lupon, ĝi havus la plej bonan ŝancon por travivi kaj lasi idojn. Iuj de ĝiaj idoj probable heredus la samajn kutimojn aŭ strukturon, kaj per ripeto de ĉi tiu procedo, nova variaĵo eble formiĝus kiu anstataŭus aŭ kunekzistus kun la originala formo de lupo. Aŭ, denove, lupoj loĝantaj montan regionon, kaj tiuj kiuj frekventas la malaltejojn, nature estus devigataj ĉasi malsaman predon; kaj pro la daŭra konservado de la individuoj plej bone adaptitaj por la du lokoj, du variaĵoj eble formiĝus. Ĉi tiuj variaĵoj interkruciĝus kaj miksiĝus kiam ili renkontiĝus; sed mi devos iomete poste reveni al ĉi tiu temo de interkruciĝo. Mi aldonu ke, laŭ sinjoro Pirs (Pierce), estas du variaĵoj de lupo loĝantaj en la Katskil-Montoj en Usono, unu kun svelta grejhundsimila formo, kiu ĉasas cervojn, kaj la aliaj kiu estas pli fortika, kun malplilongaj kruroj, kiu pli ofte atakas ŝafarojn.

Nun konsideru pli komplikan kazon. Iuj plantoj ekskrecias dolĉan sukon, ŝajne por eligi iun malutilaĵon: ĉi tio estas farata de glandoj ĉe la bazo de la stipuloj en iuj leguminacoj, kaj ĉe la malantaŭo de la folioj de la vulgara laŭro. Ĉi tiu suko, kvankam malmulte laŭ kvanto, estas avare serĉata de insektoj. Nun supozu ke iomete da dolĉa suko aŭ nektaro ekskrecius ĉe la enaj bazoj de la florpetaloj. En ĉi tiu kazo, insektoj serĉantaj la nektaron kovriĝus per poleno, kaj certe ofte transportus la polenon de unu floro al la stigmo de alia floro. La floroj de du distingitaj individuoj de la sama specio tiel interkruciĝus; estas bonaj kialoj por kredi (kiujn mi poste pli plene traktos), ke la interkruciĝo produktus tre viglajn plantidojn, kiuj, sekve, havus la plej bonan ŝancon por prospero kaj travivo. Iuj de ĉi tiuj plantidoj probable heredus la kapablon ekskrecii nektaron. Tiuj individuaj floroj kiuj havus la plej grandajn glandojn aŭ nektarujojn, kaj kiuj ekskrecius pleje da nektaro, estus plej ofte vizitataj de insektoj, kaj plej ofte kruciĝus; kaj finfine gajnus la superan lokon. Ankaŭ, tiuj floroj kies stamenoj kaj pistiloj lokiĝis, rilate al la grandeco kaj kutimoj de vizitantaj insektoj, iugrade favore por la transporto de poleno de floro al floro, same estus favoritaj aŭ selektitaj. Oni povus konsideri la kazon de insektoj vizitantaj florojn por la celo kolekti polenon anstataŭ nektaron; kaj ĉar poleno estas kreita nur por fekundigo, ĝia detruo ŝajnas esti perdo por la planto; tamen se iomete da poleno estus portita de floro al floro, unue foje, kaj poste kutime, per la polenmanĝantaj insektoj, kaj se interkruciĝo okazus, kvankam naŭ dekonoj de la poleno estus detruita, ĝi tamen eble estus granda gajno por la planto; kaj tiuj individuoj kiuj produktus pli kaj pli da poleno, kaj havus pli kaj pli grandajn anterojn, estus selektitaj.

Kiam planto, per ĉi tiu procedo de la konservado aŭ natura selektado de pli kaj pli allogaj floroj, fariĝus tre alloga al insektoj, ili, senintence siaflanke, regule portus polenon de floro al floro; kaj mi facile povus montri ke ili kapablas tre efike fari ĉi tion per multaj surprizaj kazoj. Sed mi prezentos nur unu - ne kiel tre surprizan kazon, sed ĉar ĝi ankaŭ montras unu paŝon en la apartigo de la seksoj de plantoj, pri kiu mi baldaŭ skribos. Iuj ileksarboj portas nur masklajn florojn, kiuj havas kvar stamenojn kiuj produktas iom malgrandan kvanton da poleno, kaj rudimentan pistilon; aliaj ileksarboj portas nur femalajn florojn; ĉi tiuj havas plenkreskan pistilon, kaj kvar stamenojn kun ŝrumpitaj anteroj, en kiu neniu grajno de poleno troveblas. Trovinte femalan arbon precize sesdek jardojn for de maskla arbo, mi metis la stigmojn de dudek floroj, kolektitaj de malsamaj branĉoj, sub mikroskopon, kaj sur ĉiuj senescepte, estas polengrajnoj, kaj sur iuj estas multe da poleno. Ĉar dum pluraj tagoj la vento blovis de la femala al la maskla arbo, la poleno ne povis esti transportita tiel. La vetero estis malvarma kaj ŝtorma, kaj tial ne favora al abeloj, tamen ĉiuj femalaj floroj kiujn mi esploris estis efike fekundigitaj de abeloj, kiuj, hazarde kovritaj de poleno, flugis de arbo al arbo serĉante nektaron. Sed revenante al nia hipoteza kazo: tuj kiam la planto fariĝus tiom alloga la insektoj ke ili regule transportis polenon de floro al floro, alia procedo eble komencus. Neniu natursciencisto dubas la avantaĝon de tio kio nomiĝas la 'fiziologia divido de laboro;' sekve, oni povas kredi ke estus avantaĝe al planto produkti nur stamenojn en unu floroj aŭ en unu tuta planto, kaj nur pistilojn en alia floro aŭ en alia planto. En plantoj sub kultivado kaj metitaj en novajn vivkondiĉojn, foje la masklaj organoj kaj foje la femalaj organoj fariĝas pli malpli malfekundaj; nun, se oni supozas ke ĉi tio okazas laŭ eĉ tre malgranda grado en naturo, tiam, ĉar poleno regule estas transportita de floro al floro, kaj ĉar pli kompleta apartigo de la seksoj estus avantaĝa laŭ la principo de labordivido, individuoj en kiu ĉi tiu tendenco pli kaj pli fortiĝus, daŭre estus favoritaj aŭ selektitaj. Finfine kompleta apartigo de la seksoj rezultus.

Nun konsideru la nektarmanĝantajn insektojn en la hipoteza kazo: oni povas supozi ke la planto, kies nektaro malrapide plimultiĝas per daŭra selektado, estas vulgara planto; kaj ke iuj insektoj dependas ĉefe de ĝia nektaro por manĝaĵo. Mi povus doni multajn faktojn, kiuj montras kiom multe abeloj deziras ŝpari tempon; ekzemple, ilia kutimo tranĉi truojn kaj suĉi la nektaron ĉe la bazo de iuj floroj, kiujn ili povus, kun nur iomete pli da peno, eniri per la buŝo. Konsiderante tiajn faktojn, mi ne vidas kialojn por dubi ke hazarda devio en la grandeco kaj formo de la korpo, aŭ en la kurbo kaj longeco de la rostro, ktp., multe tro malgranda por esti rimarkita, eble profitus al abelo aŭ alia insekto, tiel ke individuo tiel dotita kapablus akiri ĝian manĝaĵon pli rapide, kaj tiel havi pli bonan ŝancon por vivi kaj lasi praidojn. Ĝiaj praidoj probable heredus tendencon al simila malgranda devio de strukturo. La tuboj de la koroloj de la vulgara ruĝa kaj karmezina trifolioj (Trifolium pratense kaj incarnatum) unuavide ne ŝajnas diferenci laŭ longeco; tamen mielabeloj povas facile suĉi la nektaron el karmezina trifolion, sed ne de la vulgara ruĝa trifolio, kiuj estas vizitata nur de burdoj; kampoj plenaj je la ruĝa trifolio vane ofertas abundan provizon da valorega nektaro al la mielabelo. Tiel eble estus granda avantaĝo al la mielabelo havi iomete pli longan aŭ malsame konstruitan rostron. Aliflanke, mi malkovris per eksperimento ke la fekundeco de la trifolio multe dependas de tio, ke abeloj vizitas kaj movas partojn de la korolo, por puŝi la polenon al la stigma surfaco. Sekve, denove, se burdoj fariĝus raraj en iu lando, eble estus granda avantaĝo havi malpli longan aŭ pli profunde dividitan tubon al ĝia korolo, tiel ke la mielabelo povus viziti ĝiajn floroj. Pro tio, mi povas kompreni kiel floro kaj abelo eble malrapide fariĝus, aŭ samtempe aŭ sinsekve, modifitaj kaj adaptitaj en la plej perfekta maniero al si, per la daŭra konservado de individuoj kiuj prezentas reciprokajn kaj iomete favorajn deviojn de strukturo.

Mi bone konscias ke ĉi tiu doktrino de natura selektado, ekzempligita en la supraj hipotezaj kazoj, estas disputebla per la samaj kontraŭargumentoj kiujn oni unue faris kontraŭ la noblaj teorioj de Kavaliro Ĉarlz Lajel (Charles Lyell) pri 'la modernaj ŝanĝiĝoj de la tero, kiuj ilustras geologion;' sed oni nun tre malofte aŭdas ke la ago de marbordaj ondoj, ekzemple, estas bagatela kaj sensignifa kaŭzo, kiam aplikita al la elfosado de gigantaj valoj aŭ al la formigo de la longegaj linioj de enlandaj klifoj. Natura selektado povas agi nur per la la konservado kaj akumulado de tre malgrandaj hereditaj modifoj, ĉiu profita al la konservita estaĵo; kaj ĉar moderna geologio preskaŭ forbalais tezojn kiel la elfosado de granda valo per unu inunda ondo, tiel ankaŭ faros natura selektado, se ĝi estas vera principo, forigi la kredon de la daŭra kreado de novaj organikaj estaĵoj, aŭ de ajna granda kaj subita modifo en ilia strukturo.

Pri la Interkruciĝo de Individuoj

Ĉi tie mi devas enmeti mallongan deflankiĝon. En la kazo de animaloj kaj plantoj kun apartaj seksoj, estas certe evidenta ke du individuoj devas ĉiam unuiĝi por ĉiu nasko; sed en la kazo de hermafroditoj ĉi tio estas apenaŭ evidenta. Tamen, mi forte emas kredi ke kun ĉiuj hermafroditoj du individuoj, aŭ foje aŭ kutime, kuniĝas por reprodukti sian specion. Ĉi tiu vidpunkto, mi aldonu, estas sugestita unue de Andru Najt (Andrew Knight). Ni baldaŭ vidos ĝian gravecon; sed ĉi tie mi devas trakti la temon ekstreme mallonge, kvankam mi havas materialojn por ampleksa diskuto. Ĉiuj vertebrulaj animaloj, ĉiuj insektoj, kaj iuj aliaj grandaj grupoj de animaloj, pariĝas por ĉiu nasko. Modernaj esploroj multe malpliigis la nombron de supozitaj hermafroditoj, kaj el la veraj hermafroditoj, granda nombro pariĝas; tio estas, du individuoj regule unuiĝas por reprodukti, kio estas ĉio kiu koncernas nin. Sed ankoraŭ estas multaj hermafroditaj animaloj kiuj certe ne kutime kuniĝas, kaj vasta plejo da plantoj estas hermafroditoj. Kial, oni rajtas demandi, oni supozas en ĉi tiuj kazoj ke du individuoj iam ajn kunvenas por reprodukti? Ĉar ne eblas prezenti detalojn ĉi tie, mi devos subteni nur per kelkaj ĝeneralaj konsideroj.

Unue, mi kolektis tre grandan amason da faktoj montrantaj, konforme al la preskaŭ universala kredo de bredistoj, ke kun animaloj kaj plantoj, interbredo inter malsamaj variaĵoj, aŭ inter individuoj de la sama variaĵo, sed de alia linio, donas viglecon kaj fekundecon al la idoj; kaj aliflanke, ke proksima interbredo malpliigas viglecon kaj fekundecon. Ĉi tiuj faktoj, sen konsideri aliajn, emas konvinki min ke ĝi estas ĝenerala leĝo de naturo (kvankam mi tute ne komprenas la signifon de la leĝo) ke neniu organika estaĵo fekundigas sin mem dum senfinaj generacioj; sed ke kruciĝo kun alia individuo estas foje, eble post longaj periodoj -- nemalhavebla.

Per la kredo ke ĉi tio estas leĝo de naturo, oni povas, mi pensas, kompreni kelkajn grandajn klasojn de faktoj, kiel la sekvajn, kiuj estas neklarigeblaj per iu alia vidpunkto. Ĉiuj bredistoj scias kiom malfavora malŝirmo al malsekeco estas por la fekundigo de floro, kaj tamen tre multaj floroj havas anterojn kaj stigmojn tute malŝirmitaj de la vetero! sed se foja interkruciĝo estas nemalhavebla, la plena libero por la eniro de poleno de alia individuo klarigos ĉi tiun staton de malŝirmo, des pli ĉar la propraj anteroj kaj pistilo de planto ĝenerale staras tiom proksimaj ke memfekundigo ŝajnas esti neevitebla. Multaj floroj, aliflanke, havas siajn fruktorganojn strikte enfermitaj, kiel en la papilionacoj aŭ pizfamilio; sed en pluraj, eble en ĉiuj tiaj floroj, estas tre stranga adaptiĝo inter la strukturo de la floro kaj la maniero en kiu abeloj suĉas la nektaron; ĉar, farante ĉi tion, ili aŭ puŝas la propran polenon de la floro al ĝia stigmo, aŭ liveras polenon de alia floro. Per eksperimentoj publikigitaj aliloke, mi malkovris ke la vizitoj de abeloj estas tiom necesaj al papilionacaj floroj, ke ilia fekundeco multe malpliiĝas se oni preventas tiujn vizitojn. Nu, apenaŭ eblas ke abeloj flugu de floro al floro, kaj ne portu polenon de unu al alia, por la granda bono, mi kredas, de la planto. Abeloj agas kiel kamelhara peniko, kaj tute sufiĉas simple tuŝi la anterojn de unu floro, kaj poste la stigmon de alia kun la sama peniko por certigi fekundigon; sed oni devas ne supozi ke abeloj tiel produktus grandan nombron da hibridoj inter distingitaj specioj; ĉar se oni liveras sur la sama peniko la propran polenon de planto, kaj polenon de alia specio, la unua havos tiom superregan efikon, ke ĝi senescepte kaj tute detruos ajnan influon de fremda poleno, kiel Gartner montris.

Kiam la stamenoj de floro subite saltas al la pistilo, aŭ malrapide movas unu post alia al ĝi, la aranĝaĵo ŝajnas esti adaptita nur por certigi memfekundigo; kaj sendube tio utilas por tiu celo; sed, la agado de insektoj ofte necesas por kaŭzi la stamenoj salti antaŭen, kiel Kolrojter (Kolreuter) montris per la berberiso; kaj strange estas ke en ĉi tiu sama genro, kiu ŝajnas havi specialan aranĝaĵon por memfekundigo, estas bone sciate ke se tre proksime rilatitaj formoj aŭ variaĵoj estas plantita proksime al si, estas apenaŭ eble kreskigi purajn plantidojn. Tiom multe ili nature interkruciĝas. Mi povus montri, per la verkoj de C. C. Sprengel kaj per miaj propraj observadoj, ke en multaj aliaj kazoj, kontraŭe al helpiloj por memfekundigo, estas specialajn aranĝaĵoj kiuj efike preventas ke la stigmo ricevu polenon de sia propra floro: ekzemple en Lobelia fulgens, estas vere bela kaj komplika aranĝaĵo per kiu ĉiu de la sennombraj polen-grajnoj estas forbalaitaj de la kombinitaj anteroj de ĉiu floro, antaŭ ol la stigmo de tiu individua floro estas preta por ricevi ilin; kaj ĉar ĉi tiu floro neniam estas vizitata, almenaŭ en mia ĝardeno, de insektoj, ĝi neniam produktas semon. kvankam, metante polenon de unu floro sur la stigmon de alia, mi akiris multajn plantidojn; kaj dume alia specio de lobelio kreskanta proksime, kiun abeloj vizitas, libere produktas semojn. En tre multaj aliaj kazoj, kvankam ne estas speciala mekanika aranĝaĵo por preventi ke stigmo de floro ricevu ĝian propran polenon, tamen, kiel C. C. Sprengel montris, kaj kiel mi povas konfirmi, aŭ la anteroj krevas antaŭ ol la stigmo estas preta por fekundiĝo, aŭ la stigmo estas preta antaŭ ol la poleno de tiu floro pretas, tiel ke ĉi tiuj plantoj fakte havas apartajn seksojn kaj kutime devas interkruciĝi. Tre strangaj estas ĉi tiuj faktoj! Tre strange estas ke la poleno kaj stigma surfaco de sama floro, kvankam lokitaj tre proksime, kvazaŭ por la celo de memfekundigo, en multaj kazoj estas senutilaj al si reciproke! Ĉi tiuj faktoj estas simple klarigitaj per la vidpunkto ke foja interkruciĝo kun distingita individuo estas avantaĝa aŭ nemalhavebla.

Se pluraj variaĵoj de brasiko, rafano, cepo, kaj iuj aliaj plantoj estas permesitaj produkti semojn proksime al si, granda plejo, kiel mi malkovris, de la plantidoj tiel kreskigitaj estos miksitaj: ekzemple, mi kreskigis 233 brasikajn plantidojn de iuj plandoj de malsamaj variaĵoj, kreskantaj proksime al si, kaj el ĉi tiuj nur 78 estis de pura raso, kaj eĉ iuj de ĉi tiuj ne estis perfekte puraj. Tamen la pistilo de ĉiu brasikfloro estas ĉirkaŭita ne nur de siaj propraj ses stamenoj, sed de tiuj de la multaj aliaj floroj sur la sama planto. Kiel okazas, ke tiom vasta nombro de la plantidoj estas miksitaj? Mi suspektas ke ĝi devas okazi ĉar la poleno de distingita variaĵo havas superregan efikon sur la propra poleno de floro; kaj ke ĉi tio estas parto de la ĝenerala leĝo de bonfarto derivita de interkruciĝo de distingitaj individuoj de la sama specio. Kiam distingitaj specioj estas interkrucitaj la kazo estas rekte inversa, ĉar la propra poleno de planto ĉiam superregas fremdan polenon; sed mi revenos al ĉi tiu temo en estonta ĉapitro.

En la kazo de giganta arbo kovrita per sennombraj floroj, oni povus kontraŭargumenti ke poleno malofte porteblus de arbo al arbo, kaj maksimume nur de floro al floro sur la sama arbo, kaj ke la floroj sur la sama arbo povas esti konsiderataj kiel distingitaj individuoj nur en ĉi tiu limigita senco. Mi kredas ke ĉi tiu kontraŭargumento estas valida, sed ankaŭ ke naturo plejparte trovis rimedojn ĉirkaŭ ĝi, doninte al arboj fortan tendencon produkti florojn kun apartigitaj seksoj. Kiam la seksoj estas apartigitaj, kvankam masklaj kaj femalaj floroj eble produktiĝas sur la sama arbo, oni povas vidi ke la poleno devas esti portita de floro al floro; kaj ĉi tio donos pli grandan ŝancon ke poleno foje portiĝos de arbo al arbo. Mi trovas ke en ĉi tiu lando, la arboj apartenantaj al ĉiuj Ordoj havas apartigitajn seksojn pli ofte ol aliaj plantoj; kaj laŭ mia peto doktoro Huker (Hooker) tabeligis la arbojn de Nova Zelando, kaj doktoro Asa Grej (Gray) faris tiujn de Usono, kaj la rezultoj estas laŭ mia antaŭvido. Aliflanke, doktoro Huker lastatempe informis min ke li trovis ke la regulo ne validas en Aŭstralio; kaj mi faris ĉi tiujn malmultajn rimarkojn pri la seksoj de arboj simple por atentigi onin pri la temo.

Oni konsideru animalojn dum iomete da tempo: sur la tero estas kelkaj hermafroditoj, kiel teraj moluskoj kaj lumbrikoj; sed ĉiuj ĉi tiuj pariĝas. Ĝis nun mi ne trovis eĉ unu ekzemplon de tera animalo kiu fekundigas sin. Oni povas kompreni ĉi tiun rimarkindan fakton, kiu montras tre fortan kontraston kun teraj plantoj, per la vidpunkto ke foja interkruciĝo estas necesega, konsiderante la medion en kiu la teraj animaloj vivas, kaj la naturon de la fekundiga elemento; ĉar ni konas neniun rimedon, analoga al la ago de insektoj kaj la vento en la kazo de plantoj, per kiu foja kruciĝo povus okazi kun teraj animaloj sen la pariĝo de du individuoj. Inter akvaj animaloj, estas multaj memfekundigaj hermafroditoj; sed ĉi tie la fluoj de la akvo ofertas evidentan rimedon por foja kruciĝo. Kaj, same kiel en la kazo de floroj, mi malsukcesis, post konsultado kun unu de la plej bonaj ekspertoj, nome profesoro Haksli (Huxley), malkovri eĉ unu kazon de hermafrodita animalo kun generaj organoj tiom perfekte enfermitaj en la korpo, ke aliro de ekstere kaj foja influo de distingita individuo montreblas fizike malebla. Ciripedo longe ŝajnis al mi prezenti kazon de tre granda malfacileco laŭ ĉi tiu vidpunkto; sed mi sukcesis, per bonŝanca hazardo, pruvi aliloke ke du individuoj, kvankam ambaŭ estas memfekundigaj hermafroditoj, ja foje interkruciĝas.

Verŝajne la plejo da natursciencistoj konsideris stranga anomalio ke, inter specioj de la sama familio, eĉ de la sama genro, kiuj estas tre similaj laŭ preskaŭ sia tuta organizaĵo, iuj estas hermafroditaj, kaj aliaj estas unuseksaj. Tio okazas en animaloj kaj plantoj, kaj ne malofte. Sed se, fakte, ĉiuj hermafroditoj ja foje interkruciĝas kun aliaj individuoj, la diferenco inter hermafroditoj kaj unuseksaj specioj, laŭ funkcia vidpunkto, estas tre malgranda.

De ĉi tiuj pluraj konsideroj kaj de la multaj specialaj faktoj kiujn mi kolektis, sed kiujn mi ne povas prezenti ĉi tie, mi forte emas suspekti ke, en kaj la planta kaj la animala regnoj, foja interkruciĝo kun distingita individuo estas leĝo de naturo. Mi bone scias ke, laŭ ĉi tiu vidpunkto, estas multaj malfacilaj kazoj, kaj mi provas esplori kelkajn da ili. Finfine, oni rajtas konkludi ke en multaj organikaj estaĵoj, kruciĝo inter du individuoj estas evidenta neceso por ĉiu nasko; en multaj aliaj, ĝi okazas eble nur post longaj periodoj; sed en neniu, laŭ mia suspekto, memfekundigo povas daŭri senfine.

Cirkonstancoj favoraj al Natura Selektado

Ĉi tio esta ekstreme komplika temo. Granda kvanto da heredebla kaj diversigita variado estas favora, sed mi kredas ke nuraj individuaj diferencoj sufiĉas por la laboro. Larĝa nombro da individuoj, provizante pli bonan ŝancon por la apero de favoraj variaĵoj dum ajna periodo , kompensos la malplian kvanton da variado en ĉiu individuo, kaj estas, laŭ mi, tre grava elemento de sukceso. Kvankam naturo provizas vastajn periodojn da tempo por la laboro de natura selektado, ĝi ne provizas senfinan periodon; ĉar ĉiuj organikaj estaĵoj strebas (kiel oni rajtas diri) por kapti ĉiun lokon en la ekonomio de naturo, se iu ajn specio ne modifiĝas kaj pliboniĝas laŭ responda grado kun ĝiaj konkurencantoj, ĝi baldaŭ ekstermiĝos.

En la metoda selektado de la homo, bredisto selektas por iu difinita celo, kaj libera interkruciĝo tute haltigos lian laboron. Sed kiam multaj homoj, sen intenco ŝanĝi la rason, havas preskaŭ komunan normon de perfekteco, kaj ĉiuj provas akiri kaj bredi la plej bonajn animalojn, multe da plibonigo kaj modifado certe sed malrapide sekvos de ĉi tiu senkonscia procedo de selekto, spite grandan kvanton de kruciĝo kun malsuperaj bestoj. Tiel estos en naturo; ĉar ene de enfermita areo, kun iu loko en ĝia organizaĵo ne tiom perfekte okupita kiom ĝi povus esti, natura selektado ĉiam tendencos konservi ĉiujn individuojn kiuj varias laŭ la ĝusta direkto, kvankam en malsamaj gradoj, por pli bone plenigi la neokupitan lokon. Sed se la areo estus larĝa, ĝiaj pluraj regionoj preskaŭ certe prezentus malsamajn vivkondiĉojn; kaj tiam se natura selektado estus modifanta kaj pliboniganta specion en la diversaj regionoj, okazus interkruciĝo kun la aliaj individuoj de la sama specio ĉe la limoj de ĉiu. Kaj en ĉi tiu kazo la efikoj de interkruciĝo povus apenaŭ esti kontraŭpezigitaj per la tendenco de natura selektado ĉiam modifi la individuojn en ĉiu regiono en ekzakte la sama maniero al la kondiĉoj de ĉiu; ĉar en kontinua areo, la kondiĉoj ĝenerale laŭ neperceptebla grado ŝanĝiĝus de unu regiono al alia. La interkruciĝo plej efikus al tiuj animaloj kiuj pariĝas por ĉiu nasko, kaj multe vagadas, kaj kiuj ne rapide generas sin. Sekve, en animaloj de ĉi tiu naturo, ekzemple en birdoj, variaĵoj ĝenerale estus limigitaj al apartaj landoj; kaj mi kredas ke estas ĉi tiel. En hermafroditaj organismoj kiuj kruciĝas nur foje, kaj same en animaloj kiuj pariĝas por ĉiu nasko, sed kiuj malmulte vagadas kaj kiuj povas plinombriĝi tre rapide, nova kaj pli bona variaĵo eble rapide formiĝus en iu loko, kaj eble tie gardus sin en grupo, tiel ke ajna interkruciĝo kiu okazus estus inter individuoj de la sama variaĵo. Nova loka variaĵo, tiel formita, eble poste malrapide disvastiĝus al aliaj regionoj. Laŭ la supra principo, hortikulturistoj ĉiam preferas akiri semojn de granda grupo da plantoj de la sama variaĵo, ĉar la ŝanco de interkruciĝo kun alia variaĵo estas tiel malpliigita.

Eĉ en la kazo de malrapide reproduktantaj animaloj, kiuj pariĝas por ĉiu nasko, ni devas ne supertaksi la efikojn de interkruciĝoj por malrapidigi naturan selektadon; ĉar mi povas prezenti konsiderindan katalogon da faktoj, montrantaj ke ene de la sama regiono, variaĵoj de la sama animalo povas longe resti distingitaj, pro frekventado de malsamaj lokoj, pro reproduktado je iomete malsamaj sezonoj, aŭ pro la prefero de variaĵoj pariĝi inter si.

Interkruciĝo ludas tre gravan rolon en naturo por gardi la individuojn de la sama specio, aŭ de la sama variaĵo, puraj kaj unuecaj laŭ karakterizaĵo. Ĝi klare tiel agos multe pli efike kun tiuj animaloj kiuj unuiĝas por ĉiu nasko; Sed mi jam provis montri ke estas kialoj por kredi ke fojaj interkruciĝoj okazas kun ĉiuj animaloj kaj kun ĉiuj plantoj. Eĉ se ĉi tiuj okazas nur post longaj intervaloj, mi estas konvinkita ke la idoj tiel produktitaj gajnos tiom da vigleco kaj fekundeco kompare kun la idoj de longdaŭra memfekundiĝo, ke ili tiel havos pli bonan ŝancon de travivado kaj por reprodukti sian specon; kaj tiel, laŭ longa perspektivo, la influo de interkruciĝoj, eĉ je maloftaj intervaloj, estos granda. Se ekzistas organikaj estaĵoj kiuj neniam interkruciĝas, unueco de karakteraĵoj povas estis gardita inter ili, tiom longe kiom iliaj vivkondiĉoj restas samaj, nur per la principo de heredo, kaj per natura selektado kiu detruas tiujn kiuj diferencas de la ĝusta formo; sed se iliaj vivkondiĉoj ŝanĝiĝas kaj ili modifiĝas, unueco de karakteraĵoj povas esti donitaj al iliaj modifitaj idoj, nur pere de natura selektado, kiu konservas la samajn favorajn variaĵojn.

Izoleco, ankaŭ estas grava elemento en la proceso de natura selektado. En fermita aŭ izolita areo, se ne tre larĝa, la organikaj kaj neorganikaj vivkondiĉoj ĝenerale estos plejparte unuecaj; tiel ke natura selektado tendencos modifi ĉiujn individuojn de variema specio tra la tuta areo en la sama maniero rilate al la samaj kondiĉoj. Interkruciĝoj, ankaŭ, kun individuoj de la sama specio, kiu alikaze enloĝus la ĉirkaŭajn kaj malsamkondiĉajn regionojn, estus maleblaj. Sed izoleco probable pli efike agas bremsante la enmigradon de pli bone adaptitaj organismoj, post iu fizika ŝanĝiĝo, kiel ŝanĝiĝo de klimato aŭ alteco de la tero, ktp.; kaj tiel la malnovaj enloĝantoj estas liberaj lukti por kaj adaptiĝi al novaj lokoj en la natura ekonomio de la lando, per modifoj en siaj strukturo kaj konstitucio. Fine, izoleco, per bremso de enmigrado kaj sekve konkurenco, donos tempon al iuj novaj variaĵoj por malrapide pliboniĝi; kaj ĉi tio eble foje gravas en la produkto de novaj specioj. Se, tamen, izola areo estus tre malgranda, ĉu pro enfermo per bariloj , aŭ pro unikaj fizikaj kondiĉoj, la totala nombro da individuoj subtenitaj sur ĝi necese estos tre malgranda; kaj malmulteco de individuoj multe malrapidigos la produkton de novaj specioj per natura selektado, ĉar ĝi malpliigas la ŝancon por la apero de favoraj variaĵoj.

Se oni serĉas naturon por testi la veron de ĉi tiuj komentoj, kaj konsideras ĉe iu ajn malgranda izolita areo, kiel oceana insulo, kvankam la tuta nombro da specioj loĝantaj ĝin estos malgranda, kiel oni vidos en la ĉapitro pri geografia distribuo; tamen de ĉi tiuj specioj, tre granda proporcio estas endemiaj, kiu signifas, produktitaj tie, kaj ne aliloke. Sekve, oceana insulo unuavide ŝajnas esti tre favora loko por la produkto de novaj specioj. Sed oni eble grande trompas sin, ĉar por determini ĉu malgranda izolita areo, aŭ larĝa malfermita areo kiel kontinento, estis pli favora por la produkto de novaj organikaj formoj, oni devas kompari ene de egalaj tempoj; kaj oni ne povas fari tion.

Kvankam mi ne dubas ke izoleco tre gravas por la produkto de novaj specioj, ĝenerale mi emas kredi ke grandeco de areo estas pli grava, speciale por la produkto de specioj, kiuj montriĝos kapablaj daŭri dum longa periodo, kaj vaste etendiĝi. Tra granda kaj malfermita areo, estas ne nur pli bona ŝanco ke favoraj variaĵoj aperos pro la granda nombro da samspeciaj individuoj vivantaj tie, sed la vivkondiĉoj estas senfine komplikaj pro la granda nombro da jam ekzistantaj specioj; kaj se iuj de ĉi tiuj multaj specioj fariĝus modifitaj kaj plibonigitaj, aliaj devus pliboniĝi laŭ responda grado aŭ ili estus ekstermitaj. Ĉiu nova formo, ankaŭ, ekde kiam ĝi fariĝus multe plibonigita, estus kapabla disvastiĝi sur la malfermita kaj kontinua areo, kaj tiel ekkonkurencus kun multaj aliaj. Sekve multaj novaj lokoj kreiĝus, kaj la konkurenco por plenigi ilin estus pli severa sur larĝa ol mallarĝa kaj izolita areo. Plie, grandaj areoj, kvankam nun kontinuaj, pro oscilado de nivelo, ofte lastatempe estus en malkontinua kondiĉo, tiel ke la bonaj efikoj de izoleco estus okazinta, laŭ ioma grado. Fine, mi konkludas ke, kvankam malgrandaj izolitaj areoj probable estis laŭ iuj rilatoj tre favoraj por la produkto de novaj specioj, tamen la vojo de modifado estis ĝenerale pli rapida sur larĝaj areoj; kaj, pli grave, ke la novaj formoj produktitaj sur larĝaj areoj, kiuj jam venkis multajn konkurencantojn, estas tiuj kiuj plej larĝe disvastiĝas, generas la plejon da novaj variaĵoj kaj specioj, kaj tiel ludas grandan rolon en la ŝanĝanta historio de la organika mondo.

Oni povas, eble, per ĉi tiuj hipotezoj, kompreni kelkajn faktojn kiujn mi aludos en la ĉapitro pri geografia distribuo; ekzemple, ke la produktaĵoj de la malpligranda kontinento Aŭstralio antaŭe cedis, kaj ŝajne nuntempe cedas, al tiuj de la pligranda Eŭropa-Azia areo. Same, kontinentaj produktaĵoj ĉie fariĝis plejparte hejmigitaj sur insuloj. Sur malgrandaj insuloj, la konkurenco por vivo estus malpli severa, kaj estus malpli da modifoj kaj malpli da ekstermo. Sekve, eble, okazas ke la flaŭro de Madejro, laŭ Osvald Her (Oswald Heer), similas al la formortinta Terciara flaŭro de Eŭropo. Ĉiuj nesalaj akvejoj, kune konsiderataj, havas malgrandan areon kompare kun tiu de la maroj aŭ de la tero; kaj, sekve, la konkurenco inter nesalakvaj produktaĵoj estus malplisevera ol aliloke; novaj formoj malplirapide formiĝus, kaj malnovaj formoj malplirapide ekstermiĝus. Kaj estas en nesala akvo ke oni trovas sep genroj de Ganoidaj fiŝoj, restaĵoj de iam grava ordo: kaj en nesala akvo oni trovas iujn de la plej strangaj formoj konataj en la mondo, kiel la Ornitorinkoj kaj Lepidosirenoj , kiuj, kiel fosilioj, konektas iugrade ordojn kiuj nun larĝe apartigitajn laŭ natura skalo. Oni preskaŭ povas nomi ĉi tiujn strangajn formojn vivantaj fosilioj; ili travivis ĝis la nuna tempo, ĉar ili vivis en fermita areo, kaj ili submetiĝis al malpli severa konkurencado.

Mi resumu la cirkonstancojn favorajn kaj malfavorajn al natura selektado, tiom kiom la ekstrema komplikeco permesas. Mi konkludas, konsiderante la estontecon, ke por teraj produktaĵoj, granda kontinenta areo, kiu probable spertus multajn osciladojn de nivelo, kaj kiu sekve ekzistus dum longaj periodoj en malkontinua kondiĉo, plej favorus la produkton de multaj novaj formoj de vivo, kiuj probable daŭrus longe kaj disvastiĝus larĝe. La areo unue ekzistus kiel kontinento, kaj la enloĝantoj, tiutempe multnombraj je individuoj kaj specoj, submetiĝus al severa konkurencado. Se sinkado konvertus la kontinenton al larĝaj apartigitaj insuloj, ankoraŭ ekzistus multaj individuoj de la sama specio sur ĉiu insulo: interkruciĝoj ĉe la limoj de la etendiĝo de ĉiu specio tiel estus bremsitaj: post fizikaj ŝanĝiĝoj de ajna speco, enmigrado estus malebligita, tiel ke novaj lokoj en la organizaĵo de ĉiu insulo devus esti plenigita per modifoj de la malnovaj enloĝantoj; kaj tempo sufiĉus por ke variaĵoj en ĉiu fariĝu bone modifitaj kaj perfektigitaj. Kiam, per releviĝo, la insuloj refariĝus kontinenta areo, estus denove severa konkurencado; la plej favoritaj aŭ plibonigitaj variaĵoj kapablus disvastiĝi: estus multe da formorto de la malplibonaj formoj, kaj la relativaj proporciaj nombroj de la diversaj enloĝantoj de la renovigita kontinento kontinento estus ŝanĝitaj; kaj denove natura selektado havus egalan kampon por plibonigi la enloĝantojn, kaj tiel produkti novajn speciojn.

Mi plene agnoskas, ke natura selektado ĉiam agas tre malrapide. Ĝia agado dependas de la ekzisto de lokoj en la organizaĵo de naturo, kiuj povas esti pli bone okupitaj per iuj enloĝantoj de lando kiu submetiĝas al ŝanĝiĝo. La ekzisto de tiaj lokoj ofte dependas de fizikaj ŝanĝiĝoj, kiuj estas ĝenerale tre malrapidaj, kaj de malebligo de la enmigrado de pli bone adaptitaj formoj. Sed la ago de natura selekto probable eĉ pli ofte dependas de la malrapida modifo de iuj enloĝantoj; kiu perturbas la reciprokajn rilatojn de multaj de la aliaj enloĝantoj. Nenio povas efektiviĝi, escepte se favoraj variaĵoj okazas, kaj variado mem ŝajne estas tre malrapida proceso. La proceso ofte tre malrapidiĝas pro interkruciĝo. Multaj diros ke ĉi tiuj pluraj kaŭzoj tute sufiĉas por haltigi la agadon de natura selektado. Mi kredas ke ne. Aliflanke, mi ja kredas ke natura selektado ĉiam agas tre malrapide, ofte nur je longaj periodoj da tempo, kaj ĝenerale al tre malmultaj enloĝantoj de la sama regiono ĉe la sama tempo. Mi plie kredas, ke ĉi tiu tre malrapida, intermita agado de natura selektado kongruas perfekta kun tio kion geologoj informas al ni pri la rapideco kaj maniero laŭ kiu la enloĝantoj de ĉi tiu mondo ŝanĝiĝis.

Kvankam la proceso de selektado eble estas malrapida, se malforta homo povas fari multon per siaj povoj de homfarita selektado, mi vidas neniun limon al la kvanto da ŝanĝiĝo, al la beleco kaj senfina komplekseco de la kunadaptiĝoj inter ĉiuj organikaj estaĵoj, reciprokaj kaj kun siaj fizikaj vivkondiĉoj, kiuj efektivigeblas laŭ la longa paso de tempo per la selekta povo de naturo.

Formorto

Ĉi tiu temo estos pli plene diskutita en la ĉapitro pri Geologio; sed mi devas aludi ĝin ĉi tie ĉar ĝi proksime ligiĝas al natura selektado. Natura selektado agas sole per la konservado de variaĵoj kiuj estas iel avantaĝaj, kaj sekve daŭras. Sed pro la alta geometria povo de plinombriĝo de ĉiuj organikaj estaĵoj, ĉiu areo estas jam plene provizita per enloĝantoj. Sekve, dum ĉiu selektita kaj favorita formo plinombriĝas, ankaŭ la malpli favoritaj formoj malplinombriĝas kaj fariĝas raraj. Rareco, kiel geologoj informas, estas la antaŭiranto de formorto. Oni ankaŭ povas vidi, ke ajna formo reprezentita per malmultaj individuoj riskas tutan formorton, dum ŝanĝiĝoj de la sezonoj aŭ en la nombro de siaj malamikoj. Sed oni povas daŭrigi; ĉar dum novaj formoj daŭre kaj malrapide produktiĝas, iuj formoj neeviteble devas formorti, escepte se oni kredas ke la nombro da specifaj formoj eterne kaj preskaŭ senfine pligrandiĝas. Geologio klare montras, ke la nombro da specifaj formoj ne senlime pligrandiĝis; kaj certe, oni povas kompreni kial ili devis ne plinombriĝi tiel, ĉar la nombro da lokoj en la organizaĵo de naturo ne estas senlima, kvankam oni neniel povas scii ĉu iu specifa regiono jam akiris ĝian maksimumon da specioj. probable neniu regiono estas jam tute plenigita, ĉar la Kabo de Bona Espero, kie pli da plantspecioj estas kune amasigitaj ol en ajna alia angulo de la mondo, iuj fremdaj plantoj malsovaĝiĝis, sen kaŭzi, laŭ onia scio, la formorton de indiĝenaj plantoj.

Plie, la specioj kiuj plej nombras laŭ individuoj havas la plej bonan ŝancon por produkti favorajn variaĵojn, dum iu difinita periodo. Estas indikoj pri ĉi tio, en la faktoj de la dua ĉapitro, kiuj montras ke estas la malraraj specioj kiuj havas la plej grandan nombron da registritaj variaĵoj, aŭ komencantaj specioj. Sekve, raraj specioj malplirapide modifiĝas aŭ pliboniĝas ene de iu difinita periodo, kaj ili sekve estos venkitaj en la konkurenco por vivo de la modifitaj praidoj de la malraraj specioj.

De ĉi tiuj pluraj konsideroj, mi kredas, ke neeviteble sekvas, ke dum novaj specioj formiĝas per natura selektado, aliaj fariĝas pli kaj pli raraj, kaj finfine formortas. Kompreneble, la formoj kiuj pleje konkurencas kun tiuj kiuj modifiĝas kaj pliboniĝas, pleje suferas. Kaj oni vidis en la ĉapitro pri la Lukto por Ekzisto, ke estas la plej proksime rilatitaj formoj, - variaĵoj de la sama specio, kaj specioj de la sama aŭ rilatitaj genroj, - kiuj plej severe konkurencas inter si, ĉar ili havas preskaŭ la saman strukturon, konstitucion, kaj kutimojn. Sekve, ĉiu nova variaĵo aŭ specio, dum la progreso de ĝia formiĝo, ĝenerale plej forte premas siajn plej proksimajn parencojn, kaj tendencas ekstermi ilin. Oni vidas la saman procedon de ekstermo inter niaj malsovaĝaj produktaĵoj, pro la homa selektado de plibonigitaj formoj. Oni povus prezenti multajn strangajn kazojn montrantajn kiom rapide novaj rasoj de bovoj, ŝafoj, kaj aliaj animaloj, kaj variaĵoj de floroj, anstataŭas pli malnovajn kaj malplibonajn specojn. En Jorkŝiro, estas historie konate ke la antikvaj nigraj bovoj estis anstataŭitaj de la longkornuloj, kaj ke ĉi tiuj estis 'forbalaitaj de la mallongkornuloj kvazaŭ per iu murda plago.' (Mi citas la vortojn de agrokultura verkisto.)

Diverĝo de Trajtoj

La principo, kiun mi specifas per ĉi tiu termino, estas tre grava en mia teorio, kaj klarigas, mi kredas, plurajn gravajn faktojn. Unue, variaĵoj, eĉ forte markitaj, kvankam ili havas iom da la karaktero de specioj - kiel la multaj senesperaj duboj pri kiel taksi ilin montras - tamen certe malsamas de si multe malpli ol distingitaj specioj. Tamen, laŭ mia vidpunkto, variaĵoj estas formiĝantaj specioj, aŭ, kiel mi jam nomis ilin, komencantaj specioj. Kiel, do, la diferencetoj inter variaĵoj fariĝas la pli grandaj diferencoj inter specioj? Oni devas konkludi ke ĉi tio daŭre okazas pro la fakto ke la plejo da sennombraj specioj en naturo prezentas klare markitajn diferencojn; aliflanke variaĵoj, la supozitaj modeloj kaj gepatroj de estontaj klare markitaj specioj, prezentas malgrandajn kaj nebone distingitajn diferencojn. Nura hazardo, kiel oni eble nomu ĝin, eble kaŭzus iun variaĵon diferenci en iu trajto de ĝiaj gepatroj, kaj la idojn de ĉi tiu variaĵo denove diferenci en la tute sama trajto, laŭ pli granda grado; sed ĉi tio sole neniam eksplikus tiom kutiman kaj grandan kvanton da diferenco kiel tion inter samspeciaj variaĵoj kaj samgenraj specioj.

Laŭ mia ĉiama kutimo, ni serĉu klarigon sur ĉi tiu temo de niaj malsovaĝaj produktaĵoj. Oni trovas analogan aferon. Hobiisto rimarkas kolombon havantan iomete malpli longan bekon; alia hobiisto rimarkas kolombon havantan iom pli longan bekon; laŭ la agnoskita principo ke 'hobiistoj ne admiras kaj ne admiros mezan normon, sed ŝatas ekstremojn,' ili ambaŭ (kiel fakte okazis je surkapistaj kolomboj) selektadas kaj bredadas birdojn kun pli kaj pli longaj bekoj, aŭ kun malpli kaj malpli longaj bekoj. Denove, oni povas supozi ke je frua epoko, iu homo preferis pli rapidajn ĉevalojn; kaj alia pli fortajn kaj fortikajn ĉevalojn. La fruaj diferencoj estus tre malgrandaj; dum la paso de tempo, pro la daŭra selektado de pli rapidaj ĉevaloj fare de iuj bredistoj, kaj de pli fortaj fare de aliaj, la diferencoj pligrandiĝus, kaj oni konsiderus ilin du subrasoj; finfine, post la paso de jarcentoj, la subrasoj konvertiĝus al du bone establitaj kaj distingitaj rasoj. Dum la diferencoj malrapide kreskas, la malsuperaj animaloj kun mezaj trajtoj, estantaj nek tre rapidaj nek tre fortaj, estus neglektitaj, kaj tendencus malaperi. Do, ĉi tie, oni vidas en la produktaĵoj de homo, la agadon de tio kion oni povas nomi la principo de diverĝo, kiu kaŭzas diferencojn, komence apenaŭ rimarkeblajn, daŭre kreski, kaj la rasojn diverĝi laŭkaraktere de si kaj de ilia komuna generinto.

Sed oni rajtas demandi kiel analoga principo povas aplikiĝi en naturo. Mi kredas ke ĝi povas kaj faras tre efike, pro la simpla cirkonstanco ke ju pli diversiĝintaj la idoj de iu specio fariĝas laŭ strukturo, konstitucio, kaj kutimoj, des pli bone ili kapablas ekokupi multajn kaj vaste diversajn lokojn en la organizaĵo de naturo, kaj tiel kapablas plinombriĝi.

Oni povas klare vidi ĉi tion en la kazo de animaloj kun simplaj kutimoj. Konsideru la kazon de karnovora kvarpiedulo, kiu jam antaŭ longe atingus la plenan averaĝan nombron kiu estas subtenebla por iu lando. Se ĝiaj naturaj povoj de plinombriĝo estus liberaj por agi, ĝi povus sukcese plinombriĝi (se la kondiĉoj de la lando ne ŝanĝiĝus) nur se ĝiaj variantaj praidoj ekokupus lokojn kiuj estus nun okupitaj de aliaj animaloj: iuj, ekzemple, ekkapablus manĝi novajn specojn de predo, vivanta aŭ mortinta; iuj ekloĝus novajn mediojn, grimpantaj arbojn, frekventantaj akvon, kaj iuj eble fariĝus malpli karnovoremaj. Ju pli diversiĝintaj laŭ kutimoj kaj strukturo la idoj de tiu karnovora animalo fariĝus, des pli da lokoj ili kapablus okupi. Kio validas por unu animalo validos ĉiame por ĉiuj animaloj - tio estas, se ili varias - ĉar alikaze natura selektado povas fari nenion. Tiel same estos ĉe plantoj. Oni pruvis eksperimente, ke se oni semas grundon per pluraj distingitaj genroj de greso, pli granda nombro da plantoj kaj pli granda kvanto da seka herbaĵo povas esti produktita. Oni trovis ke la samo validas kiam oni unue semis unu variaĵon, kaj poste plurajn miksitajn variaĵojn en egalaj areoj de grundo. Sekve, se iu specio de greso variadus, kaj daŭre selektiĝus la variaĵoj kiuj iom diferencus inter si, kiel apartaj specioj kaj genroj de greso diferencas inter si, pli granda nombro da individuaj plantoj de ĉi tiu specio, inkluzive de ĝiaj modifitaj praidoj, sukcesus vivi sur la sama terpeco. Kaj oni bone scias ke ĉiu specio kaj ĉiu variaĵo de greso ĉiujare produktas preskaŭ sennombrajn semojn. Pro tio, mi ne povas dubi ke dum la paso de multaj miloj de generacioj, la plej distingitaj variaĵoj de ajna specio de greso ĉiam havus la plej bonan ŝancon por sukcesi kaj plinombriĝi, kaj tiel anstataŭi la malpli distingitajn variaĵojn; kaj variaĵoj, kiam ili fariĝas tre distingitaj de si, atingas la rangon de specio.

La praveco de la principo, ke la plej granda kvanto de vivo subteneblas per granda diverseco de strukturo, estas evidenta en multaj naturaj cirkonstancoj. En tre malgranda areo, speciale se malfermita al enmigrado, kaj kie la konkurenco inter individuoj estas severa, oni ĉiam trovas grandan diversecon en la enloĝantoj. Ekzemple, mi trovis ke terpeco tri piedojn laŭ kvar piedojn granda, kiu estis submetata dum multaj jaroj al la precize samaj kondiĉoj, subtenis dudek speciojn de plantoj, el dek ok genroj kaj ok ordoj. Ĉi tio montras kiom multe ĉi tiuj plantoj diferencis inter si. Same estas en la kazo de plantoj kaj insektoj sur malgrandaj kaj unuecaj insuletoj; kaj same en malgrandaj lagetoj de nesala akvo. Terkultivistoj scias ke ili povas kreskigi plejan kvanton da nutraĵo per ciklado de plantoj apartenantaj al la plej malsamaj ordoj: naturo realigas kio nomeblas samtempa ciklado. La plejo da animaloj kaj plantoj kiuj vivas proksime ĉirkaŭ iu malgranda terpeco, povus vivi sur ĝi (kondiĉe ke ĝi ne estu iel ajn malordinara), kaj direblas ke ili ekstreme strebas por vivi tie; sed, oni vidas, ke kie ili plej forte konkurencas inter si, la avantaĝoj de diverseco de strukturo, kun la ligitaj diferencoj de kutimoj kaj konstitucio, determinas ke la enloĝantoj, kiuj tiel ŝancelas sin plej proksime, kutime apartenas al tio kiun oni nomas malsamaj genroj kaj ordoj.

La sama principo videblas en la adaptiĝo de plantoj al fremdaj landoj pro homa agado. Oni atendus ke la plantoj kiuj sukcesus adaptiĝi al iu lando ĝenerale estus proksime rilatitaj al la indiĝenoj; ĉar oni kutime opinias ke ĉi tiuj lastaj estas speciale kreitaj kaj adaptiĝintaj por sia propra lando. Oni ankaŭ, eble, atendus ke adaptiĝintaj plantoj apartenus al malmultaj grupoj pli speciale adaptitaj al iuj cirkonstancoj en siaj novaj hejmoj. Sed la faktoj estas tre malsamaj; kaj Alfonso DeKandole (Alph. De Candolle), bone atentigis en sia granda kaj admirinda verko, ke flaŭroj gajnas per adaptiĝo al novaj landoj, proporcie al la nombro da indiĝenaj genroj kaj specioj, multe pli da novaj genroj ol novaj specioj. Mi donu unu ekzemplon: en la lasta eldono de 'Manlibro pri la Flaŭro de Norda Usono' de doktoro Asa Grej (Asa Gray), 260 adaptiĝintaj plantoj estas listigitaj, kaj ĉi tiuj reprezentas 162 genrojn. Tiele, oni rimarkas, ke ĉi tiuj adaptiĝintaj plantoj havas tre diversajn trajtojn. Plie, ili multe malsamas al la indiĝenaj plantoj, ĉar el la 162 genroj, ne malpli ol 100 genroj ne estas indiĝenaj, kaj pro tio ili fariĝas granda proporcia aldono al la genroj de ĉi tiuj ŝtatoj.

Konsiderante la naturon de la plantoj aŭ animaloj kiuj sukcese luktis kontraŭ la indiĝenoj de iu lando, kaj tie adaptiĝis, oni povas akiri iun malprecizan ideon pri la maniero en kiu iuj indiĝenoj devus esti modifitaj por akiri avantaĝon super la aliaj indiĝenoj; kaj oni povas, mi kredas, almenaŭ sekure supozi ke diverseco de strukturo, egala al novaj genraj diferencoj, estus profitdonaj al ili.

La avantaĝo de diverseco en la enloĝantoj de la sama regiono estas, fakte, sama kiel la fiziologia divido de laboro en la organoj de la sama individua korpo - temo tre bone klarigita de Miln Edvards (Milne Edwards). Neniu fiziologo dubas ke stomako kiu estas adaptita por digesti nur vegetaĵojn, aŭ nur viandon, elprenas la plej grandan kvanton da nutrenzo de ĉi tiuj substancoj. Tiel, en la ĝenerala ekonomio de iu lando, ju pli vaste kaj perfekte la animaloj kaj plantoj estas diversigitaj por malsamaj vivkutimoj, des pli granda nombro da individuoj kapablas subteni sin tie. Grupo de animaloj, kun malmulte diversiĝinta organizaĵo, apenaŭ povus konkurenci kontraŭ grupo kiu estus pli perfekte diversiĝinta laŭ strukturo. Ekzemple,konsideru la Aŭstraliajn marsupiulojn, kiuj dividiĝas en du grupojn kiuj malmulte diferencas inter si, kaj malperfekte reprezentas, kiel sinjoro Vaterhaŭs (Waterhouse) kaj aliaj rimarkigis, niajn karnovorajn, remaĉantajn, kaj ronĝantajn mamulojn. Oni rajtas dubi ĉu ili povus sukcese konkurenci kun niaj bone distingitaj ordoj. En la Aŭstraliaj mamuloj, oni vidas la procedon de diversiĝo en frua kaj nefinita stadio de evoluo.

Post la supra diskuto, kiu devis esti multe pli ampleksa, mi pensas ke oni rajtas supozi ke la modifitaj praidoj de iu ajn specio sukcesos ju pli strukture diversigitaj ili fariĝos, kaj tiel kapablos envadi lokojn okupitajn de aliaj estaĵoj. Nun ni konsideru kiel ĉi tiu principo pri la granda avantaĝo derivita de trajto-diverĝo, kombinita kun la principoj de natura selektado kaj formorto, tendencos agi.

La sekva diagramo helpos onin kompreni ĉi tiun tre konfuzan temon. A ĝis L reprezentu la speciojn de genro kiu estas granda en sia propra lando; ĉar ĉi tiuj specioj similas al si laŭ malegalaj gradoj, kiel kutime estas en naturo, la literoj en la diagramo staras je malegalaj distancoj. Mi diris granda genro, ĉar oni vidis en la dua ĉapitro, ke averaĝe pli da specioj de granda genro varias ol de malgranda genro; kaj la variantaj specioj de granda genro prezentas pli grandan nombron da variaĵoj. Oni ankaŭ vidis ke la specioj, kiuj estas plej oftaj kaj plej disvastiĝintaj, varias pli ol raraj specioj kun limiĝitaj etendiĝoj. (A) estu malrara, disvastiĝinta, kaj varianta specio, apartenanta al genro kiu estas granda en sia propra lando.

La malgranda ventumilo de diverĝantaj malegalaj punktolinioj kiuj eliras de (A) reprezentu ĝiajn variantajn idojn. La varioj estu ekstreme malgrandaj, sed de plej diversa speco; ili ne necese aperas ĉiuj samtempe, sed ofte post longaj intervaloj de tempo; kaj ili ne necese daŭras dum egalaj periodoj. Nur tiuj variaĵoj kiuj estas iel avantaĝaj konserviĝas aŭ nature selektiĝas. Kaj jen la punkto kie la principo pri la avantaĝo derivita de trajtodiverĝo fariĝas grava; ĉar ĉi tio ĝenerale kaŭzas ke la plej malsamaj aŭ diverĝintaj variaĵoj (reprezentitaj per eksteraj punktolinioj) estas konservitaj kaj akumulitaj per natura selektado. Kiam punktolinio atingas unu de la horizontalaj linioj, markitaj per malgranda numerita litero, sufiĉa kvanto da vario akumuliĝas por formi bone distingitan variaĵon, tiel ke ĝi estus registrinda en sistema verko.

La intervaloj inter la horizontalaj linioj en la diagramo, povus reprezenti mil generaciojn; sed estus pli bone se ili reprezentus dek mil generaciojn. Post mil generacioj, specio (A) produktus du sufiĉe distingitajn variaĵojn, nome a1 kaj m1. Ĉi tiuj du variaĵoj ĝenerale daŭre spertus la samajn kondiĉojn kiuj estus variigintaj iliajn praulojn. Ĉar variemo mem estas hereda, ili emus varii, kaj ĝenerale varii laŭ preskaŭ la sama maniero kiel iliaj prauloj estus variintaj. Plie, ĉi tiuj du variaĵoj, estantaj nur iomete modifitaj formoj, emus heredi tiujn avantaĝojn kiuj estus farintaj ilian komuna generinton (A) plinombra ol la plejo de aliaj enloĝantoj de la sama lando; ili same havus tiujn pli ĝeneralajn avantaĝojn kiuj estus farinta la genron de la praspecio granda genro en ĝia propra lando. Kaj oni scias ke ĉi tiuj cirkonstancoj estas favoraj por la produkto de novaj specioj.

Nu, se ĉi tiuj du variaĵoj estus variemaj, la plej diverĝantaj de siaj variaĵoj ĝenerale konserviĝus dum la sekvanta mil generacioj. Kaj post ĉi tiu intervalo, variaĵo a1 en la diagramo estus produktinta variaĵon a2, kiu, pro la principo de diverĝo, diferencus pli de (A) ol a1 estus farinta. Variaĵo m1 estus produktinta du variaĵojn, nome m2 kaj s2, kiuj diferencus de si, kaj pli konsiderinde de sia komuna generinto (A). Oni povas daŭrigi la procedon per similaj paŝoj dum ajna periodo; iuj variaĵoj, post ĉiu milo da generacioj, produktus unu nuran variaĵon, sed en pli kaj pli modifita kondiĉo, iuj produktantaj du aŭ tri variaĵojn, kaj iuj produktantaj neniujn. Tiel la variaĵoj aŭ modifitaj praidoj, devenantaj de la komuna praulo (A), ĝenerale plinombriĝadus kaj diverĝadus en karaktero. En la diagramo la procedo estas reprezentita ĝis la dekmila generacio, kaj laŭ kompakta kaj simpligita formo, ĝis la dekkvarmila generacio.

Sed mi devas diri ĉi tie ke mi ne supozas ke la procedo ĉiam iras tiom regule kiel estas reprezentite en la diagramo, kvankam ĝi mem estas iom malregula. Mi apenaŭ pensas ke la pli diverĝintaj variaĵoj neeviteble venkas kaj plinombriĝas: meza formo povas longe daŭri, kaj eble aŭ eble ne produktos pli ol unu modifitan praidon; ĉar natura selekto ĉiam agos laŭ la naturo de la lokoj kiuj estas aŭ neloĝataj aŭ neperfekte loĝataj de aliaj estaĵoj; kaj ĉi tio dependas de senfine komplikaj rilatoj. Sed ĝenerale, ju pli diversiĝinta laŭ strukturo la praidoj de iu specifa specio fariĝas, des pli da lokoj ili kapablos okupi, kaj des pli iliaj modifitaj idoj plinombriĝos. En la diagramo, la linio de sukcedo estas rompita laŭ regulaj intervaloj per malgrandaj numeritaj literoj kiuj markas la sinsekvajn formojn kiuj ekfariĝas sufiĉe distingitaj por esti registritaj kiel variaĵoj. Sed ĉi tiuj rompiĝoj estas imagitaj, kaj povus esti enmetitaj ie ajn, post intervaloj sufiĉe longaj por permesi la akumuladon de konsiderinda kvanto da diverĝinta vario.

Ĉar ĉiuj modifitaj praidoj de komuna kaj larĝe disvastiĝinta specio, apartenantaj al larĝa genro, emas havi la samajn avantaĝojn kiuj faris sian gepatron sukcese en vivo, ili ĝenerale daŭrigos sian plinombriĝon kaj diverĝon de karaktero: ĉi tio estas reprezentita en la diagramo per la pluraj diverĝintaj branĉoj elirantaj de (A). La modifitaj idoj de la postaj kaj pli alte plibonigitaj branĉoj en la linioj de deveno, probable ofte anstataŭos, kaj tiel detruos, la pli fruajn kaj malpli plibonigitajn branĉojn: ĉi tio estas reprezentita en la diagramo per tio ke iuj malsupraj branĉoj ne atingas la suprajn horizontalajn liniojn. En iuj kazoj mi ne dubas ke la procedo de modifo estas limigita al unu linio de deveno, kaj ke la nombro da praidoj ne plinombriĝas; kvankam la kvanto de diverĝa modifo eble kreskis en la sinsekvaj generacioj. Ĉi tiu kazo estus reprezentita en la diagramo, se ĉiuj linioj elirantaj de (A) estus forigitaj, escepte de tiuj de a1 ĝis a10. Laŭ la sama maniero, ekzemple, la angla kurĉevalo kaj angla montrohundo verŝajne ambaŭ daŭre kaj malrapide diverĝis en karaktero de siaj originalaj formoj, sen krei novajn branĉojn aŭ rasojn.

Post dek mil generacioj, specio (A) estus produktinta tri formojn, a10, f10, kaj m10. Ĉar ĉi tiuj formoj estus diverĝintaj en karaktero dum sinsekvaj generacioj, ili multe, eble malegale, diferencus de si kaj de sia praspecio. Se ni supozus ke la kvanto da ŝanĝiĝo inter ĉiu horizontala linio en la diagramo estus ekstreme malgranda, ĉi tiuj tri formoj ankoraŭ estus nur bone markitaj variaĵoj; aŭ ili eble atingus la dubindan kategorion de subspecio; sed oni devus nur supozi ke la paŝoj en la proceso de modifo estas pli multaj aŭ kvante pli grandaj, por konverti ĉi tiujn tri formojn al bone distingitaj specioj; tiel, la diagramo ilustras la paŝojn per kiuj la malgrandaj diferencoj kiuj distingas variaĵojn kreskas ĝis la pli grandaj diferencoj kiuj distingas speciojn. Daŭrigante la saman procedon dum pli granda nombro da generacioj (kiel montrita en la diagramo laŭ kompakta kaj simpligita maniero), oni akiras ok speciojn, markitajn per la literoj inter a14 kaj m14, ĉiuj devenintaj de (A). Mi kredas ke ĉi tiel specioj plinombriĝas kaj genroj formiĝas.

En larĝa genro estas probable ke pli ol unu specio varius. En la diagramo mi supozis ke dua specio (I) produktis, per analogaj paŝoj, post dek mil generacioj, aŭ du bone markitajn variaĵojn (w10 kaj z10) aŭ du speciojn, depende de la kvanto de ŝanĝiĝo supozita inter la horizontalaj linioj. Post dek kvar mil generacioj, ses novaj specioj, markitaj per la literoj n14 ĝis z14, estus produktitaj. En ĉiu genro, la specioj, kiuj jam tre diferencas en karaktero, ĝenerale emos produkti la plej grandan nombron da modifitaj praidoj; ĉar ĉi tiuj havus la plej bonan ŝancon por okupi novajn kaj vaste malsamajn lokojn en la organizaĵo de naturo: sekve, en la diagramo mi elektis la ekstreman specion (A), kaj la preskaŭ ekstreman specion (I), kiel multe variintajn kaj produktintajn novajn variaĵojn kaj speciojn. La aliaj naŭ specioj de la originala genro (markitaj per majuskloj), eble dum longa tempo daŭre produktus nemodifitajn praidojn; kaj ĉi tio estas montrita en la diagramo per punktolinioj kiuj mallonge etendiĝas pro manko de spaco.

Sed dum la procedo de modifado, reprezentita en la diagramo, alia principo, nome formorto, ludas gravan rolon. En ĉiu plene okupita lando, natura selektado necese agas pro tio ke la selektita formo havas iun avantaĝon en la lukto por vivo super aliaj formoj. Tial, estos konstanta tendenco en la plibonigitaj praidoj de ajna specio anstataŭi kaj ekstermi ĉiugeneracie siajn antaŭulojn kaj siajn originalajn prapatrojn. Oni memoru ke la konkurencado ĝenerale estos plej severa inter tiuj formoj kiuj plej proksime rilatas al si en kutimoj, konstitucio, kaj strukturo. Sekve ĉiuj mezaj formoj inter la pli fruaj kaj pli malfruaj stadioj, tio estas inter la malpli kaj pli plibonigita stato de specio, kaj ankaŭ la originala prapatra specio mem, ĝenerale emus formorti. Probable estus same kun la multaj apudaj linioj de deveno, kiuj estus konkeritaj per postaj kaj plibonigitaj linioj de deveno. Tamen, se la modifitaj idoj de specio enirus iun distingitan landon, aŭ rapide adaptiĝus al iu tre nova pozicio, en kiu ido kaj generinto ne ekkonkurencas, ambaŭ povas daŭre ekzisti.

Se oni supozus ke la diagramo reprezentas konsiderinda kvanto da modifo, specio (A) kaj ĉiuj pli fruaj variaĵoj estus formortintaj, estantaj anstataŭitaj per ok novaj specioj (a14 ĝis m14); kaj (I) estus anstataŭita per ses (n14 ĝis z14) novaj specioj.

Sed oni povas daŭrigi. Oni supozis ke la originalaj specioj de ĉi tiu genro similas al si laŭ malegalaj gradoj, kiel estas tre ofte en naturo; specio (A) estante pli proksime rilatita al B, C kaj D, ol al la aliaj specioj; kaj specio (I) pli al G, H, K, L, ol al la aliaj. Ĉi tiuj du specioj (A) kaj (I), estis ankaŭ supozitaj esti tre malraraj kaj vaste difuzitaj specioj, sekve ili komence devus havi iun avantanĝon super la plejo da aliaj specioj en la genro. Iliaj modifitaj praidoj, dek kvar specioj je la dek kvara generacio, probable estus heredintaj iujn de la samaj avantaĝoj: ili ankaŭ estus modifitaj kaj plibonigitaj diversmaniere je ĉiu stadio de deveno, tiel ke ili adaptiĝus al multaj rilatitaj pozicioj en la natura ekonomio de sia lando. Sekve, ŝajnas al mi ekstreme probable ke ili estus prenintaj la poziciojn , kaj tiel ekstermintaj, ne nur siajn prapatrojn (A) kaj (I), sed ankaŭ iujn originalajn speciojn kiuj estus plej proksime rilatitaj al siaj prapatroj. Sekve tre malmultaj de la originalaj specioj postlasus praidojn en la dek kvar mila generacio. Oni povas supozi ke nur unu (F) de la du specioj kiuj estis malplej proksime rilatita al la aliaj naŭ originaj specioj postlasus praidoj ĉe ĉi tiu malfrua stadio de deveno.

La novaj specioj en la diagramo kiuj devenis de la originalaj dek unu specioj nombras dek kvin. Pro la diverĝa tendenco de natura selektado, la ekstrema kvanto da diferenco en karaktero inter specioj a14 kaj z14 estus multe pli granda ol tio inter la plej malsamaj de la originalaj dek unu specioj. Plie, la novaj specioj estus rilatitaj al si laŭ vaste malsama maniero. De la ok praidoj de (A) la tri markitaj a14, q14, p14, estus proksime rilatitaj pro lastatempa branĉiĝo de a10; b14, kaj f14, ĉar ili diverĝis je pli frua periodo de a5, estus iugrade distingitaj de la unuaj tri nomitaj specioj; kaj laste, o14, e14, kaj m14, estus proksime rilatitaj al si, sed ĉar ili diverĝis ĉe la komenco de ĉi tiu procedo de modifado, ili estus vaste malsamaj de la aliaj kvin specioj, kaj eble formus subgenron aŭ eĉ distingitan genron. La ses praidoj de (I) formus du subgenrojn aŭ eĉ genrojn. Sed, ĉar la originala specio (I) multe diferencis de (A), starante preskaŭ ĉe la ekstremaj punktoj de la originala genro, la ses praidoj de (I), pro heredo, konsiderinde diferencus de la ok praidoj de (A); Plie, estas supozite ke la du grupoj daŭrigus sian diverĝon laŭ malsamaj direktoj. La mezaj specioj ankaŭ (kaj ĉi tio estas tre grava konsidero), kiuj konektis la originalajn speciojn (A) kaj (I), ĉiuj formortus kaj lasus neniujn praidojn, escepte de (F). Sekve, la ses novaj specioj devenantaj de (I), kaj la ok devenantaj de (A), devus esti rangitaj kiel tre distingitaj genroj, aŭ eĉ kiel distingitaj subfamilioj.

Tiel estas, laŭ mia kredo, ke du aŭ pli da genroj estas produktitaj per deveno, kun modifo, de du aŭ pli da specioj de la sama genro. Kaj la du aŭ pli da gepatraj specioj estas supozitaj esti devenintaj de iu specio de pli frua genro. En la diagramo, ĉi tio estas indikita per la rompitaj linioj sub la majusklaj literoj, kiuj konverĝas en subbranĉojn malsupren ĝis unu punkto; ĉi tiu punkto reprezentas unu specion, la supozitan unikan gepatron de la pluraj novaj subgenroj kaj genroj.

Utilas konsideri dum momento la karakteron de la nova specio F14, kiu estas supozita ne esti diverĝinta multe laŭ karaktero, sed esti reteninta la formon de (F), aŭ neŝanĝita aŭ nur iomete ŝanĝita. En ĉi tiu kazo, ĝiaj similecoj al la aliaj dek kvar novaj specioj estus de stranga kaj malrekta naturo. Deveninte de formo kiu staris inter la du gepatraj specioj (A) kaj (I), nun supozitaj esti formortintaj kaj nekonataj, ĝi estus iugrade meza laŭ karaktero inter la du grupoj devenintaj de ĉi tiuj du specioj. Sed ĉar la du grupoj estus daŭre diverĝintaj laŭ karaktero de iliaj gepatroj, la nova specio (F14) ne estus rekte meze inter ili, sed inter specoj de la du grupoj; kaj ĉiuj natursciencistoj kapablos ekpensi pri iu tia kazo.

En la diagramo, ĉiu horizontala linio estis antaŭe supozita reprezenti mil generaciojn, sed ĉiu povus reprezenti milionon aŭ cent milionojn da generacioj, kaj ankaŭ sekcion de sinsekvaj stratumoj de la tera ŝelo inkluzivantaj formortintajn restaĵojn. En la ĉapitro pri Geologio oni devos reveni al ĉi tiu temo. Mi pensas ke oni tiam vidos ke la diagramo klarigas la similecojn de formortintaj estaĵoj, kiuj, kvankam ili ĝenerale apartenas al la samaj ordoj, familioj, aŭ genroj, kun tiuj nun vivantaj, ili tamen ofte estas, iugrade, mezaj en karaktero inter ekzistantaj grupoj; kaj oni povas kompreni ĉi tiun fakton, ĉar la formortintaj specioj vivis en tre antikvaj epokoj kiam la branĉantaj linioj de deveno diverĝis malpli.

Mi vidas neniun kialon por limigi la procedon de modifado, kiel nun klarigitan, al la formado de nur genroj. En la diagramo, se oni supozus ke la kvanto da ŝanĝiĝo reprezentita per ĉiu sinsekva grupo de diverĝantaj punktolinioj estas tre granda, la formoj markitaj a14 ĝis p14, tiuj markitaj b14 kaj f14, kaj tiuj markitaj o14 ĝis m14, formus tri tre distingitaj genroj. Ankaŭ rezultus du tre distingitaj genroj devenintaj de (I). Ĉar ĉi tiuj du genroj tre diferencus de la tri genroj devenintaj de (A), pro daŭra diverĝado de karaktero kaj pro heredo de malsamaj prauloj, ili formus du distingitajn familiojn, aŭ eĉ ordojn, depende de la kvanto de diverĝa modifado kiun oni supozas ke la diagramo reprezentas. Kaj la du novaj familioj, aŭ ordoj, estus devenintaj de du specioj de la originala genro; kaj estas supozite ke ĉi tiuj du specioj devenis de unu specio de eĉ pli antikva kaj nekonata genro.

Oni antaŭe vidis ke en ĉiu lando, la specioj kiuj plej ofte prezentas variaĵojn aŭ komencajn speciojn estas la specioj de la pli grandaj genroj . Certe, oni povus antaŭvidi ĉi tion; ĉar natura selektado agas kiam iu formo havas iun avantaĝon super aliaj formoj en la lukto por ekzisto, ĝi ĉefe agas sur tiuj kiuj jam havas iun avantaĝon; kaj la grandeco de iu grupo montras ke ĝiaj specioj heredis de komuna praulo iun komunan avantaĝon. Sekve, la lukto por la produkto de novaj kaj modifitaj praidoj, okazus ĉefe inter la grandaj grupoj, kiuj ĉiuj provas plinombriĝi. Iu granda grupo malrapide venkos alian grandan grupon, malpliigos ĝiajn nombrojn, kaj tiel malpliigos ĝian ŝancon por pliaj variado kaj pliboniĝo. Ene de la sama granda grupo, la postaj kaj pli alte perfektitaj subgrupoj, per disbranĉiĝo kaj ekokupo de multaj novaj lokoj en la organizaĵo de Naturo, konstante emos anstataŭi kaj detrui la pli fruajn kaj malpli bonajn subgrupojn. Malgrandaj kaj rompitaj grupoj kaj subgrupoj emos malaperi. Konsiderante la estontecon, oni povas antaŭvidi ke la grupoj de organikaj estaĵoj kiuj estas nun grandaj kaj venkaj, kaj kiuj estas malpli rompitaj, tio estas, kiuj ĝis nun suferis malpli da formorto, dum longa periodo daŭre plinombriĝos. Sed neniu povas antaŭvidi, kiuj grupoj finfine venkos; ĉar oni bone scias ke multaj grupoj, antaŭe tre vaste evoluitaj, nun estas formortintaj. Rigardante eĉ pli for en la estontecon, oni povas antaŭdiri ke, pro la daŭra kaj regula kresko de la pli grandaj grupoj, multe da pli malgrandaj grupoj tute formortos, kaj lasos neniujn modifitajn praidojn; kaj sekve, ke el la specioj vivantaj dum iu periodo, ekstreme malmultaj postlasos praidojn al fora estonteco. Mi devos reveni al ĉi tiu temo en la ĉapitro pri Klasifikado, sed mi aldonu ke laŭ ĉi tiu vidpunkto, ke tre malmultaj antikvaj specioj postlasis praidojn, kaj laŭ la vidpunkto ke ĉiuj praidoj de la sama specioj formas klason, oni povas kompreni kiel estas malmulte da klasoj en ĉiu ĉefa divido de la animala kaj planta regnoj. Kvankam ekstreme malmultaj de la plej antikvaj specioj nun havas vivantajn kaj modifitajn praidojn, tamen en la plej fora geologia periodo, la tero eble estis tiom plene okupita per multaj specioj de multaj genroj, familioj, ordoj kaj klasoj, kiel ĝi nun estas.

Resumo de Ĉapitro

Mi pensas, ke oni ne povas disputi ke dum la longa kuro de epokoj kaj sub variantaj vivkondiĉoj, organikaj estaĵoj almenaŭ iomete varias en pluraj partoj de sia organizaĵo. Oni certe ne povas disputi, ke pro la rapida geometria reproduktokapablo de ĉiu specio, okazas severa lukto por vivo dum iu aĝo, sezono, aŭ jaro. Oni konsideru, ke la senlima komplikeco de la rilatoj de ĉiuj organikaj estaĵoj al si kaj al siaj kondiĉoj de ekzisto, kaŭzas senliman diversecon en strukturo, konstitucio, kaj kutimoj, kiu estas avantaĝa al ili. Tial, mi pensas ke estus tre surpriza fakto, se neniu variaĵo utila al la bonfarto de ĉiu estaĵo iam ajn okazus, laŭ la sama maniero kiel tre multaj variaĵoj kiuj utilas al la homo okazis. Sed se variaĵoj utilaj al iu organika estaĵo ja okazas, certe individuoj tiel karakterizitaj havas la plej bonan ŝancon de konserviĝo en la lukto por vivo; kaj pro la forta principo de heredo, ili emos produkti simile karakterizitajn idojn. Mi nomas ĉi tiun principon de konserviĝo Natura Selektado, cele al mallongeco. Natura selektado, pro la principo ke hereditaj trajtoj manifestiĝas je respondaj aĝoj, povas modifi la ovon, semon, aŭ idon, tiom facile kiom la adolton. Inter multaj animaloj, seksa selektado helpas al ordinara selektado, certigante al la plej viglaj kaj plej bone adaptitaj maskloj la plej grandan nombron da idoj. Seksa selektado ankaŭ donas trajtojn kiuj utilas nur al la maskloj, en siaj luktoj kontraŭ aliaj maskloj.

Oni devas juĝi ĉu natura selektado vere okazis en naturo, modifante kaj adaptante la diversajn vivformojn al siaj pluraj kondiĉoj kaj statoj, laŭ la ĝenerala signifo kaj pezo de la pruvoj donitaj en la sekvantaj ĉapitroj. Sed oni jam vidas kiel ĝi koncernas formorton; kaj geologio klare montras kiom vaste formorto agis dum la historio de la mondo. Natura selektado, ankaŭ, kondukas al diverĝo de karaktero; ĉar ju pli da diverĝo en strukturo, kutimoj, kaj konstitucio, des pli da vivantaj estaĵoj povas esti subtenitaj sur la sama areo. Oni vidas pruvon de ĉi tio konsiderante la enloĝantojn de ajna malgranda loko aŭ adaptiĝintajn produktaĵojn. Tial dum la modifado de la praidoj de iu specio, kaj dum la senĉesa lukto de ĉiuj specioj por plinombriĝi, ju pli diversaj ĉi tiuj praidoj fariĝas des pli bona estos ilia ŝanco por sukcesi en la batalo de vivo. Tiel la malgrandaj diferencoj kiuj distingas variaĵojn de la sama specio daŭre tendencos kreski ĝis ili egalos la diferencojn inter specioj de la sama genro, aŭ eĉ de distingitaj genroj.

Oni vidis ke estas la oftaj, larĝe disvastiĝintaj, kaj larĝe vojaĝantaj specioj, apartenantaj al la pli grandaj genroj, kiuj plej varias; kaj ĉi tiuj tendencos transdoni al siaj idoj tiun superecon kiu nun faras ilin superregaj en siaj propraj landoj. Oni ĵus rimarkis, ke natura selektado kondukas al diverĝo de karaktero kaj al multe da formorto de la malpli bonigitaj kaj mezaj formoj de vivo. Laŭ ĉi tiuj principoj, mi kredas, la naturaj similecoj de ĉiuj organikaj estaĵoj estas klarigeblaj. Estas vere miriga fakto - kies mirigecon oni emas preteratenti pro kutimiĝo - ke ĉiuj animaloj kaj ĉiuj plantoj tra tempo kaj spaco rilatas al si laŭ grupoj ene de grupoj, en la maniero kiun oni vidas ĉie. Tio estas, variaĵoj de la sama specio plej proksime rilatas al si, specioj de la sama genroj malpli proksime kaj malegale rilatas al si, formantaj sekciojn kaj subgenrojn, specioj de distingitaj genroj multe malpli proksime interrilatas, kaj genroj interrilatas malsamgrade, formantaj subfamiliojn, familiojn, ordojn, subklasojn kaj klasojn. Oni ne povas rangi la plurajn subajn grupojn de iu klaso laŭ linia vico. Ili ŝajnas grupiĝi ĉirkaŭ punktoj, kaj ĉi tiuj ĉirkaŭ aliaj punktoj, kaj tiel plu laŭ preskaŭ senfinaj cikloj. En la vidpunkto ke ĉiu specio estis sendepende kreita, mi ne povas vidi klarigon de ĉi tiu grava fakto pri la klasifikado de ĉiuj organikaj estaĵoj; sed, laŭ mia konsiderita juĝo, ĝi estas klarigita per heredo kaj la komplika agado de natura selektado, kiu sekvigas formorton kaj diverĝon de karaktero, kiel estis ilustrite en la diagramo.

La similecoj de ĉiuj estaĵoj de la sama klaso estas foje reprezentita per granda arbo. Mi kredas ke ĉi tiu komparo pli-malpli montras la veron. La verdaj burĝonantaj tigoj povas reprezenti ekzistantajn speciojn; kaj tiuj produktitaj dum ĉiu antaŭa jaro povas reprezenti la longan vicon de formortintaj specioj. Dum ĉiu periodo de kresko ĉiuj kreskantaj tigoj provis disbranĉiĝi en ĉiuj direktoj, kaj superi kaj mortigi la ĉirkaŭajn tigojn kaj branĉojn, same kiel specioj kaj grupoj de specioj provis superregi aliajn speciojn en la granda batalo por vivo. La branĉegoj kiuj dividiĝas en branĉojn, kaj ĉi tiuj kiuj dividiĝas en branĉetojn, iam estis kiam la arbo estis malgranda, burĝonantaj tigoj; kaj ĉi tiu konekto de antaŭaj kaj nunaj burĝonoj per disirantaj branĉojn povas bone reprezenti la klasifikadon de ĉiuj formortintaj kaj vivantaj specioj en grupoj sub grupoj. El la multaj tigoj kiuj viglis kiam la arbo estas nur arbeto, nur du aŭ tri, nun kreskintaj al grandaj branĉoj, ankoraŭ vivas kaj subtenas ĉiujn aliajn branĉojn; simile, el la specioj kiuj vivis dum longe pasintaj geologiaj periodoj, tre malmultaj nun havas vivantajn kaj modifitajn praidojn. De la komenca kresko de la arbo, multaj branĉoj putris kaj forfalis; kaj ĉi tiuj perditaj branĉoj de diversaj grandecoj povas reprezenti tiujn kompletajn ordojn, familiojn, kaj genrojn kiuj nun havas neniujn vivantajn reprezentantojn, kaj kiuj estas konataj al ni nur ĉar ili troviĝas en fosilia stato. Ĉar oni foje vidas maldikan postlasitan branĉon kiu elkreskas de malsupera forkiĝo de arbo, kaj kiu pro iu ŝanco estis favorita kaj ankoraŭ vivas ĉe ĝia fino, same oni foje vidas animalon kiel la Ornitorinkon aŭ Lepidosirenon, kiu en iu eta grado konektas per siaj similecoj du grandajn branĉojn de vivo, kaj kiu verŝajne estis savita de fatala konkurencado ĉar ĝi vivas en protektita stato. Burĝonoj per kresko venigas novajn burĝonojn, kaj ĉi tiuj, se viglaj, disbranĉiĝas kaj superas ĉiuflanke multajn malpli fortajn branĉojn. Mi kredas ke tiel same, per generado, la granda Arbo de Vivo plenigas per siaj mortintaj kaj rompitaj branĉoj la ŝelon de la tero, kaj kovras la surfacon per siaj ĉiam disradiantaj kaj belaj branĉoj.