Ĉar ĉiuj specioj de la sama genro estas supozitaj, laŭ mia teorio, esti
devenintaj de komuna praulo, oni eble atendus ke ili foje varius laŭ
analoga maniero; tiel ke variaĵo de iu specio similus laŭ iuj trajtoj
alian specion; ĉi tiu alia specio estus laŭ mia vidpunkto nur bone
markita kaj daŭra variaĵo. Sed trajtoj tiel akiritaj probable havus
negravan naturon, ĉar la ĉeesto de ĉiuj gravaj trajtoj estas regata de
natura selektado, laŭ la diversaj kutimoj de la specio, kaj ne
submetiĝas al la reciproka agado de la vivkondiĉoj kaj de simila
heredita konstitucio. Oni plie atendus ke la specioj de la sama genro
foje reaperigus perditajn praulajn trajtojn.
Tamen, ĉar oni neniam scias la precizan karakteron de la komuna
pragenerinto de grupo, oni ne povus distingi inter la du kazoj: se,
ekzemple, oni ne scius ke rokkolombo ne havas plumigitajn piedojn
nek reversitajn kolplumojn, oni ne povus diri, ĉu ĉi tiuj trajtoj en
malsovaĝaj rasoj estus reaperoj aŭ nur analogaj variaĵoj; sed oni
eble divenus ke la blueco estas kazo de reapero, pro la nombro da
markoj kiuj aperas kun la blueca koloro. Ŝajnas malprobable ke ili
ĉiuj aperus kune pro simpla variado. Pli speciale, oni eble divenus
ĉi tion pro la blua koloro kaj markoj kiuj tiom ofte aperas kiam
distingitaj rasoj de diversaj koloroj estas interbreditaj. Sekve, kvankam
en naturo ĉi tio ĝenerale devas resti dubinda, kiuj kazoj estas reaperigoj
de antikva trajto, kaj kiuj estas nur analogaj variaĵoj, tamen oni devas,
laŭ mia teorio, foje trovi ke la variantaj idoj de specioj akiras trajtojn
(aŭ pro reaperigo aŭ for analoga variado) kiuj jam okazas en iuj
membroj de la sama grupo. Kaj ĉi tio sendube estas la kazo en
naturo.
Konsiderinda parto de la malfacileco por rekoni varieman specion en
sistemigaj verkoj, ŝuldiĝas al tio ke la variaĵoj imitas iujn aliajn
specioj de la sama genro. Ankaŭ, oni povus fari konsiderindan liston
de formoj mezaj inter du aliaj formoj, kiujn oni devas heziteme rangi
kiel variaĵojn aŭ speciojn; kaj ĉi tio montras, escepte se oni konsideras
ĉi tiujn formojn sendepende kreitaj specioj, ke iu per variado estas
akirinta iujn trajtojn de alia, kaj tiel produktinta mezan formon. Sed
la plej bona indiko estas ke partoj de grava kaj unueca naturo foje varias
tiel ke ili akiras, iugrade, la trajtojn de la sama parto aŭ organo en
rilatanta specio. Mi kolektis longan liston de tiaj kazoj; sed ĉi tie, kiel
antaŭe, mi bedaŭrinde ne povas prezenti ilin. Mi povas nur ripeti ke
tiaj kazoj certe okazas, kaj ŝajnas al mi tre rimarkindaj.
Tamen, mi prezentos unu strangan kaj komplikan kazon, ne ĉar ĝi
influas iun gravan trajton, sed ĉar ĝi okazas en pluraj specioj de la sama
genro, parte en malsovaĝa stato kaj parte en naturo. Ĝi ŝajne estas
kazo de reaperigo. La azeno ne malofte havas tre distingitajn transversajn
striojn sur siaj kruroj, kiel tiuj de zebro: oni asertis ke ĉi tiuj estas plej
klaraj en azenido, kaj pro enketoj kiujn mi faris, mi kredas ke ĉi tio
estas vera. Oni ankaŭ asertis ke la strio sur ĉiu ŝultro estas foje duobla.
La ŝultra strio estas certe tre variema laŭ longeco kaj formo.
Oni iam priskribis blankan azenon, sed ne albinon, sen spina
kaj sen ŝultra strio; kaj ĉi tiuj strioj foje estas tre malklaraj, aŭ
tute mankantaj, en malhel-koloraj azenoj. Estis dirite ke la kulano
de Palas havis duoblan ŝultran strion; La hemiono ne havas ŝultrostrion;
sed kiel sinjoro Blajs (Blyth) kaj aliaj asertis, nuanco de ĝi foje aperas:
kaj kolonelo Pul (Poole) informis min ke idoj de ĉi tiu specio ĝenerale
havas striojn sur la kruroj, kaj palajn sur la ŝultro. La kvago, kvankam
tiom klare stria kiel zebro sur la korpo, estas sen strioj sur la kruroj;
sed doktoro Grej (Gray) rimarkis unu ekzempleron kun tre klaraj
zebro-similaj strioj sur kalkanoj.
Koncerne ĉevalojn, mi kolektis kazojn en Anglio de spina
strio en ĉevaloj de plej distingitaj rasoj, kaj de ĉiuj koloroj;
transversaj strioj sur la kruroj ne estas raraj en grizbrunuloj,
mus-koloruloj, kaj en unu kazo, en kaŝtanulo: oni foje vidas palan
ŝultrostrion en grizbrunuloj, kaj mi vidis nuancon en ruĝbruna
ĉevalo. Mia filo faris zorgan esploron kaj skizon por mi de grizbruna
Belga ĉarĉevalo kun duobla strio sur ĉiu ŝultro kaj kun kruraj
strioj; kaj homo, kun mi tute fidas, esploris por mi malgrandan
grizbrunan Kimran poneon kun tri mallongaj paralelaj
strioj sur ĉiu ŝultro.
En la nordokcidenta parto de Hindio, la Kativara (Kattywar) raso de
ĉevaloj estas tiom ĝenerale strihava, ke, kiel mi aŭdis de kolonelo Pul,
kiu esploris la rason por la Hinda Registaro, oni ne konsideras senstrian
ĉevalon pur-rasa. La spino ĉiam havas strion; la kruroj ĝenerale havas
transversajn striojn; kaj la ŝultrostrio, kiu estas foje duobla, foje triobla,
estas malrara; plie, la flanko de la vizaĝo foje havas strion. La strioj
estas plej klaraj en la ĉevalidoj; kaj foje ili tute malaperas en maljunaj
ĉevaloj. Kolonel Pul vidis kaj grizajn kaj ruĝbrunajn Kativarajn ĉevalojn
kun strioj kiam ĵusnaskitaj. Ankaŭ, mi havas kialojn por kredi, pro
informoj kiujn sinjoro W. W. Edvards (Edwards) provizis al mi, ke
en Angla kurĉevaloj, la spina strio estas multe pli ofta en ĉevalidoj
ol en plenkreskintaj animaloj.
Sen prezenti pli da detaloj ĉi tie, mi asertas ke mi kolektis kazojn de
kruraj kaj ŝultraj strioj en ĉevaloj de tre malsamaj rasoj, en diversaj
landoj de Britio al Orienta Ĉinio; kaj de Norvegio en la nordo al
la Malaja Insularo en la sudo. En ĉiuj partoj de la mondo ĉi tiuj strioj
okazas multe pli ofte en grizbrunuloj kaj muskoloruloj; la termino
grizbruna inkluzivas grandan kampon de koloroj, de koloro inter
bruno kaj nigro ĝis preskaŭ kremkoloro.
Mi konscias ke kolonelo Hamilton-Smis (Hamilton Smith), kiu
verkis pri ĉi tiu temo, kredas ke la pluraj rasoj de ĉevalo devenas
de pluraj originaj specioj - unu el kiu, la grizbrunuloj, estis strihava;
kaj ke la supre priskribitaj aspektoj ĉiuj ŝuldiĝas al antikvaj
interbredoj kun la grizbruna raso. Sed mi tute ne kontentas pri ĉi
tiu teorio, kaj malemus apliki ĝin al rasoj tiom distingitaj kiel la
fortika Belga ĉarĉevalo, Kimraj poneoj, mallongkruraj fortikuloj, la
altmagra Kativara raso, ktp., loĝantaj la plej forajn partojn de la
mondo.
Nun konsideru la efikojn de interbredo de la pluraj specioj de la
ĉevala genro. Rollin asertas, ke la vulgara mulo de azeno kaj
ĉevalo aparte emas havi striojn sur siaj kruroj. Mi iam vidis mulon
kun kruroj tiom striaj ke iu ajn pensus unuavide ke ĝi devus esti ido
de zebro; kaj sinjoro W. C Martin, en sia elstara studverko pri
ĉevaloj, montris desegnaĵon de simila mulo. En kvar koloraj desegnaĵoj,
kiujn mi vidis, de hibridoj inter azeno kaj zebro, la kruroj estas pli
klare striaj ol la cetero de la korpo; kaj en unu de ili havas duoblan
ŝultrostrion. En la fama hibrido de Lordo Moreton, el kaŝtana
ĉevalino kaj maskla kvago, la hibrido, kaj eĉ la puraj idoj poste
produktitaj de la ĉevalino kun nigra Araba masklo, estas multe pli
klare striaj sur la kruroj ol eĉ la pura kvago.
Laste, kaj ĉi tio estas alia tre rimarkinda kazo, hibrido de azeno kaj
hemiono estis desegnita de doktoro Grej (kaj li informis min ke li
scias pri dua kazo); kaj ĉi tiu hibrido, kvankam azenoj malofte havas
striojn sur siaj kruroj kaj la hemiono havas neniujn nek eĉ ŝultrostrion,
tamen havis striojn sur ĉiuj kvar kruroj. Kaj ĝi havis tri mallongajn
ŝultrostriojn, kiel tiuj sur la grizbruna Kimra poneo, kaj eĉ havis iujn
zebro-similajn striojn sur la flanko de sia vizaĝo. Koncerne ĉi tiun lastan
fakton, mi estis tiom konvinkita ke eĉ kolora strio ne aperas pro
tio kiun oni kutime nomas akcidento, ke la apero de vizaĝ-strioj sur
ĉi tiu azenhemiona hibrido sufiĉis por instigi min demandi al kolonelo
Pul ĉu tiaj vizaĝ-strioj iam okazas en la tre strihava Kativara raso de
ĉevaloj. Kiel menciite, la respondo estis jes.
Nun, kion oni diru pri ĉi tiuj pluraj faktoj? Oni vidas plurajn tre
distingitajn speciojn de la ĉevala genro fariĝi, per simpla variado,
strihavaj sur la kruroj kiel zebro, aŭ strihavaj sur la ŝultroj kiel
azeno. En la ĉevalo oni vidas ĉi tiun tendencon forta kiam ajn
grizbruna nuanco aperas - kolora nuanco kiu proksimas al tiu de
la ĝenerala koloro de aliaj specioj de la sama genro. La apero de
strioj ne okazas kun iu ajn alia ŝanĝiĝo de formo nek kun iu
alia nova trajto. Oni vidas ĉi tiun striiĝemon plej
forte montrata en hibridoj inter pluraj de la plej distingitaj specioj.
Nun observu la kazon de la pluraj rasoj de kolombo: ili devenas
de kolombo (inkluzive de du aŭ tri subspecioj aŭ geografiaj rasoj)
de blueca koloro, kun specifaj strioj kaj aliaj markoj: kaj kiam iu raso
akiras per variado bluecan nuancon, ĉi tiuj strioj kaj aliaj markoj
senescepte reaperas; sed sen iu ajn alia ŝanĝiĝo de formo aŭ
karaktero.
Kiam la plej maljunaj kaj fiksitaj
rasoj de diversaj koloroj estas
interbreditaj, oni vidas fortan reaperemon de la blua nuanco kaj
strioj kaj markoj en la miksrasuloj. Mi asertis ke la plej
probabla hipotezo por ekspliki la reaperon de tre antikvaj
trajtoj, estas - ke ekzistas tendenco en la idoj de ĉiu
sinsekva generacio produkti la longe perditan karakteron, kaj
ke ĉi tiu tendenco, pro nekonataj kaŭzoj, foje venkas. Kaj oni
ĵus vidis ke en pluraj specioj de la ĉevala genro la strioj estas
aŭ pli klaraj aŭ aperas pli ofte en la junuloj ol en la maljunuloj.
Iuj rasoj de kolombo generis sin puraj dum jarcentoj.
Nomu ilin specioj, kaj rimarku kiom precize paralela estas la kazo
kun tiu de la specioj de la ĉevala genro! Persone, mi senhezite
kuraĝas retrorigardi milojn kaj milojn da generacioj. Mi vidas
animalon kun strioj kiel zebro, sed eble alimaniere tre malsame
konstruita, la komunan pragenerinton de la malsovaĝa ĉevalo,
ĉu deveninta de unu aŭ pli da sovaĝaj rasoj, de la azeno, la
hemiono, la kvago kaj la zebro.
Tiu kiu kredas ke ĉiu ĉevala specio estis sendepende kreita, asertos,
mi supozas, ke ĉiu specio estis kreita kun tendenco varii, en naturo
kaj en kaptiteco, laŭ ĉi tiu specifa maniero, tiel ke ĝi ofte striiĝas
kiel aliaj specioj de la genro; kaj ke ĉiu estis kreita kun forta tendenco,
kiam interbredita kun specioj kiuj loĝas en foraj partoj de la mondo,
por produkti hibridojn kiuj similas laŭ siaj strioj, ne siaj proprajn
gepatrojn, sed aliajn speciojn de la genro. Akcepto de ĉi tiu vidpunkto
estas, ŝajne al mi, forĵeto de reala por nereala, aŭ almenaŭ nekonata,
kaŭzo. Ĝi faras la laboron de Dio nura ŝerco kaj mistifiko; mi preskaŭ
same facile kredus kun la maljunaj kaj sensciaj kosmogonistoj, ke
fosiliaj konkoj neniam vivis, sed estis kreitaj en ŝtono por similaĉi la
konkojn kiuj nun vivas ĉe la marbordo.
Resumo
Nia nescio de la leĝoj de variado estas profunda. Eĉ en unu kazo el
cent oni ne povas pretendi atribui iun ajn klarigon kial tiu aŭ ĉi tiu
parto malsamas, pli malpli, de la sama parto en la gepatroj. Sed kiam
ajn oni havas eblecon por fari komparon, la samaj leĝoj ŝajnas
esti agintaj por produkti la malpliajn diferencojn inter variaĵoj de la
sama specio, kaj la pli grandajn diferencojn inter specioj de la sama
genro. La eksteraj vivkondiĉoj, kiel klimato kaj nutraĵo, ktp., ŝajne
kaŭzas iujn malgrandajn modifojn. Kutimo, produktanta
konstituciajn diferencojn, kaj uzado, fortiganta, kaj neuzado, malfortigante
kaj malpliigante organojn, ŝajnas esti pli potencaj en siaj efikoj.
Homologaj partoj emas varii laŭ sama maniero, kaj homologaj partoj
emas koheri.
Modifoj en malmolaj partoj kaj en eksteraj partoj foje influas pli molajn
kaj internajn partojn. Kiam iu parto estas grande formita, eble ĝi emas
altiri nutraĵon de apudaj partoj; kaj ĉiuj partoj de la strukturo kiu povas
esti ŝparita sen malutilo al la individuo, estos ŝparita. Ŝanĝiĝoj de
strukturo je frua aĝo ĝenerale influos partojn kiuj formiĝos poste; kaj
estas tre multaj aliaj kunrilatoj de kresko kies naturo oni tute ne
kapablas kompreni. Multaj partoj varias nombre kaj strukture, eble ĉar
tiaj partoj ne estas tre specialigitaj por iu specifa funkcio, tiel ke iliaj
modifoj ne estis forte influitaj de natura selektado. Probable estas pro
ĉi tiu sama kaŭzo ke organikaj estaĵoj kiuj estas malalte sur la skalo
de naturo estas pli variemaj ol tiuj kies tuta organizaĵo estas pli
specialigita, kaj estas pli alte en la skalo. Rudimentaj organoj, ĉar ili
estas senutilaj, estas malatentitaj de natura selektado, kaj sekve
probable pli variemaj.
Speciaj trajtoj - tio estas, la trajtoj kiuj fariĝis malsamaj ekde kiam
la pluraj specioj de la sama genro disbranĉiĝis de komuna praulo -
estas pli variemaj ol genraj trajtoj, aŭ tiuj kiuj dumlonge estis
heredataj kaj ne diferencis dum ĉi tiu sama periodo. En ĉi tiuj
rimarkoj mi menciis ke specialaj partoj aŭ organoj ankoraŭ estas
variemaj, ĉar ili lastatempe variis kaj tiel diferenciĝis; sed oni
vidis en la dua Ĉapitro ke la sama principo aplikiĝas al la tuta
individuo; ĉar en regiono kie multaj specioj de iu genro troviĝas -
tio estas, kie antaŭ estis variado kaj diferenciĝo, aŭ kie la produktado
de novaj speciaj formoj estis aktiva - tie, averaĝe, oni nun trovas
la plejo da variaĵoj aŭ komencantaj specioj. Duarangaj seksaj trajtoj
estas tre variemaj, kaj tiaj trajtoj multe varias en la specioj de la
sama grupo.
Variemo en la sama parto de organizaĵo ĝenerale estas ekspluata
por doni duarangajn seksajn trajtojn al la seksoj de la sama specio,
kaj speciajn diferencojn al la pluraj specioj de la sama genro. Iu
parto aŭ organo formiĝinta al malordinara grandeco aŭ laŭ
malordinara maniero, kompare kun la sama parto aŭ organo en
la rilatantaj specioj, devas esti spertinta malordinaran kvanton de
modifo de kiam la genro aperis.
kaj tiel oni povas kompreni kial ĝi ofte devas esti ankoraŭ
variema laŭ multe pli alta grado ol aliaj partoj; ĉar variado estas
longdaŭra kaj malrapida procedo, kaj natura selektado ankoraŭ ne
havas tempon sufiĉan por superregi la tendencon al plia variado
kaj reiro al malpli modifita stato.
Sed kiam specio kun iu malordinare evoluinta
organo fariĝas
la prapatro de multaj modifitaj praidoj
- kio, laŭ mia opinio,
devas esti tre malrapida procedo, bezonanta longan pason de
tempo - ĉikaze, natura selektado eble senprobleme estas doninta
fiksitan karakteron al la organo, spite la malordinaran manieron
en kiu ĝi eble estas evoluinta. Specioj heredintaj preskaŭ saman
konstitucion de komuna generinto kaj submetitaj al similaj influoj
nature emos prezenti analogajn variaĵojn, kaj ĉi tiuj samaj specioj
eble foje reaperigos iujn trajtojn de siaj antikvaj pragenerintoj.
Kvankam novaj kaj gravaj modifoj eble ne aperas per reaperigo
kaj analoga variado, tiaj modifoj kontribuas al la beleco kaj
harmonia diverseco de naturo.
Sendepende de la kaŭzo de ĉiu malgranda diferenco inter la
idoj kaj siaj gepatroj - kaj devas ekzisti kaŭzo - estas la daŭra
akumulado, per natura selektado, de tiaj diferencoj, kiam
utilaj al la individuo, kiu kondukas al eĉ pli gravaj strukturaj
modifoj. Ĉi tiuj modifoj ebligas al la nenombreblaj estaĵoj sur
la tera surfaco lukti inter si, kaj al la plej bone adaptitaj,
travivi.