ĈAPITRO 6

TEORIAJ PROBLEMAJ


Problemoj pri la teorio de deveno kun modifo Transiroj Manko aŭ rareco de transiraj variaĵoj Transiro en vivkutimoj Diversigitaj kutimoj en la sama specio Specioj kun kutimoj kiuj larĝe diferencas de tiuj de siaj parencoj Ekstreme perfektaj organoj Metodoj de transiro Problemaj kazoj Naturo ne saltas Apenaŭ gravaj organoj Organoj kiuj ne estas absolute perfektaj en ĉiuj kazoj La leĝo de Unueco de Tipo kaj de la Kondiĉoj de Ekzisto kiujn la teorio de Natura Selektado ampleksas



MULTE antaŭ ol atingi ĉi tiun parton de mia verko, la leganto estus elpensinta amason da problemoj. Iuj estas tiom gravaj ke ĝis hodiaŭ mi ne povas pripensi ilin sen miro; sed, laŭ mia plej bona juĝo, la plejo estas nur ŝajnaj problemoj, kaj tiuj kiuj estas realaj, mi pensas, ne sinkigis mian teorion.

Ĉi tiuj malfacilaĵoj kaj kontraŭargumentoj klasifikeblas sub la sekvantaj ĉeftemoj: - Unue, se specioj devenas de aliaj specioj per nepercepteble fajnaj gradoj, kial ni ne vidas sennombrajn mezajn formojn ĉie? Kial naturo ne estas en tuta konfuzo, anstataŭ havi bone difinitajn speciojn, kiel oni vidas ilin?

Due, ĉu eblas ke animalo havanta, ekzemple, la strukturon kaj kutimojn de vesperto, povus formiĝi per modifo de iu animalo kun tute malsamaj kutimoj? Ĉu oni povas kredi ke natura selektado povus produkti, unuflanke, organojn de bagatela graveco, kiel la voston de ĝirafo, kiu uziĝas kiel muŝvipo, kaj aliflanke, organojn de tre miriga strukturo, kiel la okulon, pri kiu oni ankoraŭ apenaŭ tute komprenas la neimiteblan perfektecon.

Trie, ĉu instinktoj akireblas kaj modifeblas per natura selektado? Kion oni povas diri pri tiom bonega instinkto kiel tiu kiu ebligas al abeloj fari ĉelojn, kiuj kvazaŭ antaŭis la malkovrojn de lertaj matematikistoj?

Kvare, kiel oni povas klarigi la fakton ke specioj, kiam ili estas interbreditaj, estas malfekundaj kaj produktas malfekundajn idojn, dum la fekundeco de variaĵoj, male, restas neŝanĝita kiam ili estas interbreditaj?

Mi diskutos la unuajn du temojn ĉi tie - Instinkto kaj Hibridismo en apartaj ĉapitroj.

Pri la manko aŭ rareco de transiraj variaĵoj. Ĉar natura selekto agas nur per la konservado de profitaj modifoj, ĉiu nova formo en tute plena lando emos preni la lokon de, kaj finfine elmortigi, sian propran malpli bonigitan antaŭulon aŭ aliajn malpli favoratajn formojn kun kiu ĝi konkurencas. Tiel, kiel oni vidis antaŭe, formorto kaj natura selekto kuniras. Sekve, se oni konsideras ĉiun specion deveninta de iu nekonata formo, ambaŭ la prauloj kaj ĉiuj transiraj variaĵoj ĝenerale estos forigitaj per la sama procedo de formado kaj perfektigo de la nova formo.

Sed, ĉar laŭ ĉi tiu teorio nenombreblaj transiraj formoj devis ekzisti, kial ni ne trovas ilin nenombreble fiksitajn en la tera krusto? Estos multe pli oportune diskuti ĉi tiun demandon en la ĉapitro pri la Neperfekteco de la geologia registro; kaj ĉi tie mi nur asertos mian kredon ke la respondo troviĝas ĉefe en tio ke la registro estas nekompareble malpli perfekta ol oni ĝenerale supozas; la registro estas neperfekta ĉefe ĉar organikaj estaĵoj ne vivas en profundejoj de la maro, kaj ĉar iliaj restaĵoj fiksiĝas kaj konserviĝas al estonta epoko nur en amasoj de sedimentoj kiuj estas sufiĉe dikaj kaj vastaj por trapasi grandegan kvanton de estontaj detruoj; kaj tiaj fosilihavaj amasoj povas akumuliĝi nur tie kie multe da sedimento deponiĝas sur malprofunda bedo de maro, dum ĝi malrapide sinkas. Ĉi tiuj kondiĉoj okazas nur rare, kaj post longegaj intervaloj. Kiam la bedo de maro estas senmova, aŭ supreniranta, aŭ kiam tre malmulte da sedimento deponiĝas, tiam estas mankoj en geologia historio. La tera krusto estas vasta muzeo; sed la naturaj kolektoj estis farataj nur ĉe treege malproksimaj intervaloj de tempo.

Sed oni eble asertos ke kiam pluraj proksime rilatantaj specioj loĝas en la sama teritorio oni verŝajne devas trovi nuntempe multajn transirajn formojn. Konsideru simplan kazon: vojaĝante de nordo al sudo trans kontinento, oni ĝenerale renkontas je sinsekvaj intervaloj proksime rilatantajn aŭ reprezentantajn speciojn, evidente okupantajn preskaŭ la samajn lokojn en la natura ekonomio de la lando. Ĉi tiuj reprezentantaj specioj ofte renkontiĝas kaj intermiksiĝas; dum unu fariĝas pli kaj pli rara, alia fariĝas pli kaj pli ofta, ĝis unu anstataŭas la alian. Sed se oni komparas ĉi tiujn speciojn kie ili intermiksiĝas, ili ĝenerale estas tiom absolute distingitaj de si en ĉiuj detaloj de strukturo kiom la specimenoj prenitaj de la ĉefa teritorio loĝata de ĉiu. Laŭ mia teorio ĉi tiuj rilatantaj specioj estas devenintaj de komuna generinto; kaj dum la procedo de modifo, ĉiu adaptiĝis al la vivkondiĉoj de sia propra regiono, kaj forpuŝis kaj formortigis sian originan generinton kaj ĉiujn transirajn variaĵojn inter sia pasinta kaj nuna stato. Sekve oni devas ne atendi trovi nuntempe multnombrajn transirajn variaĵojn en ĉiu regiono, kvankam ili devis ekzisti tie, kaj eble estas enterigitaj tie en fosilia formo. Sed en la meza regiono, kiu havas mezajn vivkondiĉojn, kial oni ne nun trovas proksime ligitajn mezajn variaĵojn? Dum longa tempo ĉi tiu problemo tre konfuzis min. Sed mi kredas ke ĝi plejparte klarigeblas.

Unue, oni devas esti tre hezitema supozante, ke ĉar regiono nun estas kontinua, ĝi estis kontinua dum longa periodo. Geologio kredigas onin ke preskaŭ ĉiuj kontinentoj estis dividitaj kiel insuloj eĉ dum la postaj terciaraj epokoj; kaj en tiaj insuloj distingitaj specioj eble aparte formiĝis sen ebleco de mezaj variaĵoj ekzistantaj en la mezaj regionoj. Pro ŝanĝiĝoj en la formo de la lando kaj klimato, maraj regionoj nun kontinuaj devis ofte ekzisti ene de modernaj tempoj en multe malpli kontinuaj kaj unuecaj kondiĉoj ol nun. Sed mi preterpasos ĉi tiun vojon por eskapi problemojn; ĉar mi kredas ke multaj perfekte difinitaj specioj formiĝis en absolute kontinuaj regionoj; kvankam mi ne dubas ke la antaŭa rompita kondiĉo de regionoj nun kontinuaj ludis gravan rolon en la formiĝo de novaj specioj, des pli kun libere transirantaj kaj vagantaj animaloj.

Konsiderante speciojn kiuj nun distribuiĝas sur vasta regiono, oni ĝenerale trovas ke ili estas sufiĉe multnombraj sur vasta teritorio, kaj iom subite fariĝas pli kaj pli raraj ĉe la limoj, kaj finfine malaperas. Sekve, la neŭtrala teritorio inter du reprezentantaj specioj ĝenerale estas malvasta kompare kun iliaj propraj teritorioj. Oni vidas la saman fakton suprenirante montojn, kaj foje estas tre rimarkinde kiom subite, kiel A de Kandole observis, vulgara monta specio malaperas. Forbs (Forbes) rimarkis la saman fakton sondante la profundejojn de la maro kun dragilo. Al tiuj kiuj konsideras klimaton kaj la fizikajn vivkondiĉojn kiel plej gravajn elementojn de distribuo, ĉi tiuj faktoj devas kaŭzi surprizon, ĉar klimato kaj profundecoj ŝanĝiĝas laŭ nepercepteble gradoj. Sed kiam oni pripensas ke preskaŭ ĉiuj specioj, eĉ en siaj ĉefaj teritorioj, ege plinombriĝus, se ne estus aliaj konkurencantaj specioj; ke preskaŭ ĉiuj predas aŭ estas predataj de aliaj; mallonge, ke ĉiu organika estaĵo aŭ rekte aŭ malrekte rilatas laŭ plej grava maniero al aliaj organikaj estaĵoj, oni devas kompreni ke la etendiĝo de la loĝantoj de iu lando neniel ekskluzive dependas de nepercepteble ŝanĝiĝantaj kondiĉoj. Sed ĝi ĉefe dependas de la ĉeesto de aliaj specioj, de kiuj ĝi dependas, aŭ de kiuj ĝi estas detruata, aŭ kun kiuj ĝi konkurencas; kaj ĉar ĉi tiuj specioj estas jam difinitaj objektoj (sendepende de kiel ili fariĝis tiel), kiuj ne fandiĝas de unu al alia laŭ nepercepteblaj gradoj, la etendiĝo de iu specifa specio, ĉar ĝi dependas de la etendiĝoj de aliaj, emas esti klara difinita. Plie, ĉiu specio ĉe la limoj de ĝia etendiĝo, kie ĝi ekzistas malpli nombre, dum ŝanĝiĝoj de la nombro de siaj malamikoj aŭ predo, aŭ de la sezonoj, ekstreme riskas tutan ekstermiĝon; kaj tiel ĝia geografia etendiĝo fariĝos eĉ pli klare difinita.

Se mi pravas en mia kredo ke rilatantaj aŭ reprezentantaj specioj, kiam loĝantaj kontinuan regionon, estas ĝenerale distribuitaj tiel ke ĉiu havas vastan etendiĝon, kun relative malvasta neŭtrala teritorio inter ili, en kiu ili fariĝas iom subite pli kaj pli raraj, tiam, ĉar variaĵoj ne esence diferencas de specioj, la sama regulo probable aplikeblas al ambaŭ; kaj se oni image adaptas variantan specion al tre vasta teritorio, oni devas adapti du variaĵojn al du vastaj teritorio, kaj trian variaĵon al malvasta meza zono. La meza variaĵo, sekve, ekzistus malplinombre ĉar ĝi loĝus malvastan kaj malpligrandan teritorion; kaj efektive, laŭ tio kion mi kapablis determini , ĉi tiu regulo validas kun variaĵoj en natura stato. Mi renkontis okulfrapajn ekzemplojn de la regulo en la kazo de variaĵoj mezaj inter bone markitaj variaĵoj de la genro Balanus. Kaj laŭ informoj provizitaj al mi de sinjoro Vatson, doktoro Asa Grej, kaj sinjoro Volaston, ŝajnas ke ĝenerale kiam variaĵoj mezaj inter du aliaj formoj okazas, ili estas multe pli raraj ol la formoj kiujn ili konektas. Nun, se oni povas fidi ĉi tiujn faktojn kaj supozojn, kaj tiel konkludi ke variaĵoj ligantaj du aliajn variaĵojn ĝenerale ekzistis malplinombre ol la formoj kiujn ili konektas, tiam, mi pensas, oni povas kompreni kial mezaj variaĵoj ne daŭras dum tre longaj periodoj; - kial, laŭ ĝenerala regulo, ili ekstermiĝas kaj malaperas, pli rapide ol la formoj kiujn ili originale kunligis.

Ĉar ajna formo ekzistanta malplinombre, pli riskus ekstermiĝon ol grandnombra formo; kaj en ĉi tiu specifa kazo la meza formo estus multe malpli kapabla rezisti invadojn de proksime rilatantaj formoj, ekzistantaj ĉe siaj ambaŭ flankoj. Sed multe pli grava konsidero, laŭ mi, estas ke dum la procedo de plia modifado, per kiu la du distingitaj specioj devas (laŭ mia teorio) konvertiĝi kaj perfektiĝi al du distingitaj specioj, la du kiuj ekzistas grandnombre pro loĝado en pli grandaj teritorioj, havas grandan avantaĝon super la meza variaĵo, kiu ekzistas malplinombre en malvasta kaj meza zono. Ĉar formoj ekzistantaj grandnombre ĉiam havas pli bonan ŝancon, ene de specifa periodo, por prezenti pliajn avantaĝajn variaĵojn kiujn natura selektado povas prilabori, ol la pli rara formo kiu ekzistas malplinombre. Sekve, en la konkurenco por vivi, la plej malraraj formoj emas venki kaj forpuŝi la pli rarajn formojn, ĉar ĉi tiuj pli malrapide modifiĝas kaj pliboniĝas. Mi kredas ke ĉi tio estas la sama principo, kiu klarigas kial la malraraj specioj en ĉiu lando prezentas averaĝe pli grandan nombron da bone-markitaj variaĵoj ol la pli raraj specioj, kiel diskutita en ĉapitro 2. Mi ilustru mian penson supozante ke tri variaĵoj de ŝafo estus bredataj, unu adaptita al vasta monta regiono; dua al relative malvasta, monteta regiono; kaj tria al vastaj ebenejoj ĉe la bazo; kaj ke la loĝantoj ĉiuj provadus kun egalaj konstanteco kaj lerto plibonigi siajn ŝafarojn per selektado; ĉikaze hazardo forte favorus la grandajn posedantojn sur la montoj aŭ sur la ebenejoj kiuj plibonigus siajn ŝafojn pli rapide ol la malpli grandaj posedantoj en la meza malvasta monteta regiono; kaj sekve la plibonigita monta aŭ ebeneja raso baldaŭ forprenus la lokon de la malpli bonigita monteta raso; kaj tiel la du rasoj, kiuj originale ekzistis plinombre, proksimiĝus al si, sen la ĉeesto de la anstataŭita, meza monteta variaĵo.

Resume, mi kredas ke specioj fariĝas sufiĉe bone distingitaj aĵoj, kaj ne prezentas je iu ajn periodo malklasifikeblan ĥaoson de variantaj kaj mezaj ĉeneroj: unue, ĉar novaj variaĵoj formiĝas tre malrapide, variado estante tre malrapida proceso, kaj natura selektado povas fari nenion antaŭ ol favoraj variaĵoj hazarde okazas, kaj ĝis rolo en la natura organizaĵo de la lando pli bone okupeblas de iu modifo de unu aŭ pli de ĝiaj loĝantoj. Kaj tiaj novaj roloj dependas de malrapidaj ŝanĝiĝoj de klimato, aŭ de foja enmigrado de novaj loĝantoj, kaj probable, laŭ eĉ pli grava grado, de la malrapida modifado de iuj malnovaj loĝantoj, kun novaj formoj tiel produktitaj kaj la malnovaj formoj agantaj kaj reagantaj inter si. Tiel, en ajna regiono kaj ajna tempo, oni devas vidi nur kelkajn speciojn kiuj prezentas malgrandajn modifojn de strukturo, iugrade konstantajn; kaj ĉi tion oni certe vidas.

Due, regionoj kiuj nun estas integraj sendube ofte ekzistis dum lastatempaj periodoj en izolitaj partoj, en kiuj multaj formoj, pli speciale inter la klasoj kiuj unuiĝas por ĉiu nasko kaj multe vagas, eble aparte fariĝis sufiĉe distingitaj por rangi kiel reprezentantaj specioj. Ĉikaze, mezaj variaĵoj inter la pluraj reprezentantaj specioj kaj ilia komuna pragenerinto , sendube antaŭe ekzistis en ĉiu rompita parto de la teritorio, sed ĉi tiuj ligaĵoj estus anstataŭitaj kaj ekstermitaj dum la proceso de natura selektado, tiel ke ili ne plu ekzistus en viva stato.

Trie, kiam du aŭ pli da variaĵoj formiĝas en malsamaj partoj de absolute integra regiono, mezaj variaĵoj probable unue estus formiĝintaj en la mezaj zonoj, sed ili ĝenerale estus havintaj mallongan daŭron. Ĉar ĉi tiuj mezaj variaĵoj ekzistus en la mezaj zonoj malpli nombre ol la variaĵoj kiujn ili emas konekti, pro kialoj jam prezentitaj. (Tio estas, de tio kion oni scias pri la fakta distribuo de proksime rilatantaj aŭ reprezentantaj specioj, kaj same de agnoskitaj variaĵoj.) Nur pro ĉiu tiu kaŭzo la mezaj variaĵoj riskus akcidentan ekstermiĝon; kaj dum la proceso de plia modifado per natura selektado, ili preskaŭ certe estus venkitaj kaj anstataŭitaj de la formoj kiujn ili konektas; ĉar ĉi tiuj, pro tio ke ili ekzistas plinombre, prezentos pli da variado, kiel grupo, kaj tiel estus plie plibonigitaj per natura selektado kaj gajnus pliajn avantaĝojn.

Laste, konsiderante ne unu specifa tempo, sed tutan tempon, se mia teorio pravus, nenombreblaj mezaj variaĵoj, ligantaj tre proksime ĉiujn speciojn de la sama grupo kune, sendube ekzistis; sed la proceso de natura selektado konstante emas, kiel jam ofte rimarkite, ekstermi la gepatrajn formojn kaj la mezajn ligaĵojn. Sekve indikoj de ilia antaŭa ekzisto troveblus nur inter fosiliaj restaĵoj, kiuj konserviĝas, kiel mi provos montri en estonta ĉapitro, en ekstreme malperfekta kaj intermitanta registro.

Pri la origino kaj transiroj de organikaj estaĵoj kun strangaj kutimoj kaj strukturoj. Kontraŭantoj de opinioj kiel miaj, demandas kiel, ekzemple, tera karnovora animalo povus konvertiĝi al animalo de akvaj kutimoj; ĉar kiel animalo en transira stato povus travivi? Estus facile montri ke ene de la sama grupo animaloj havantaj ĉiujn mezajn gradojn inter vere akvaj kaj severe teraj kutimoj ekzistas; kaj ĉar ĉiu ekzistas per luktado por vivo, estas klare ke ĉiu estas bone adaptiĝinta laŭ siaj kutimoj al sia loko en naturo. Konsideru la vizonon de Norda Ameriko, kiu havas anaspiedojn kaj similas al lutro laŭ siaj felo, mallongaj kruroj, kaj formo de vosto; dum somero ĉi tiu animalo plonĝas por kapti fiŝojn, sed dum la longaj vintroj ĝi forlasas la glaciiĝintajn akvojn, kaj kiel aliaj putoroj ĉasas musojn kaj terajn animalojn. Se oni konsiderus alian kazon, kaj demandus kiel insektovora kvarpiedulo iel povus konvertiĝi al fluganta vesperto, la demando estus multe pli malfacila, kaj mi ne povus doni respondon. Tamen mi pensas ke tiaj malfacilaĵoj malmulte pezas.

Ĉi tie, kiel alifoje, mi havas pezan malavantaĝon, ĉar el la multaj surprizaj kazoj kiujn mi kolektis, mi povas doni nur unu aŭ du ekzemplojn de transiraj kutimoj kaj strukturoj en proksime rilatantaj specioj de la sama genro; kaj de diversigitaj kutimoj, aŭ konstantaj aŭ fojaj, en la sama specio. Kaj ŝajnas al mi ke nenio malpli ol longa listo de tiaj kazoj sufiĉus por malpliigi la malfacilaĵon en ajna specifa kazo, kiel tiu de la vesperto.

Konsideru la familion de sciuroj: jen estas plej fajna gradaro komence de animaloj kun vostoj nur iomete platigitaj, kaj de aliaj, kiel kavaliro J. Riĉardson (J. Richardson) rimarkis, kun la posta korpa parto iom larĝa kaj kun iom abunda haŭto sur siaj flankoj, ĝis la tiel nomataj flugantaj sciuroj; kaj la membroj kaj eĉ la bazo de la vosto de flugantaj sciuroj estas unuigitaj per larĝa areo de haŭto, kiu funkcias kiel paraŝuto ka permesas al ili glisi tra la aero ĝis miriga distanco de arbo al arbo. Oni ne povas dubi ke ĉiu strukturo utilas al ĉiu speco de sciuro en sia propra lando, ebligante ĝin eskapi birdojn aŭ predantajn bestojn, aŭ kolekti nutraĵon pli rapide, aŭ, kredeble, malpliigante la danĝeron de fojaj faloj. Sed oni ne povas konkludi el ĉi tiu fakto ke la strukturo de ĉiu sciuro estas la plej bona kiu imageblas en ĉiuj naturaj kondiĉoj. Se la klimato kaj flaŭro ŝanĝiĝus, se aliaj konkurencantaj ronĝuloj aŭ novaj predantaj bestoj enmigrus, aŭ malnovaj modifiĝus, ĉiuj analogioj kredigas onin ke almenaŭ iuj sciuroj malmultiĝus aŭ ekstermiĝus, escepte se ili ankaŭ modifiĝus kaj strukture pliboniĝus laŭ responda maniero. Tial, mi vidas neniun malfacilaĵon, pli speciale en ŝanĝantaj vivkondiĉoj, por la daŭra konservo de individuoj kun pli kaj pli larĝaj flank-membranoj, ĉiu modifo estante utila, ĉiu estante heredigita, ĝis, per la akumulitaj efikoj de ĉi tiu proceso de natura selektado, perfekta tiel-nomata fluganta sciuro produktiĝus.

Nun konsideru la Galeopitekon, aŭ flugantan lemuron, kiun oni antaŭe malĝuste klasifikis inter vespertoj. Ĝi havas ekstreme larĝan flank-membranon, etendiĝantan de la rando de la makzelo ĝis la vosto, kaj inkluzivantan la membrojn kaj la longajn fingrojn: la flankmembrano ankaŭ estas provizita per etendiga muskolo. Kvankam neniuj gradigitaj ligaĵoj de strukturo, taŭgaj por glisi tra aero, nun konektas la Galeopitekon kun aliaj Lemuredoj, mi tamen vidas neniun malfacilaĵon por supozi ke tiaj ligaĵoj antaŭe ekzistis, kaj ke ĉiu formiĝis per la samaj ŝtupoj kiel en la kazo de la malpli perfekte glisantaj sciuroj; kaj ke ĉiu struktura grado estis utila al ĝia posedanto. Kaj mi ne vidas iun nevenkeblan malfacilaĵon por plie kredi ebla ke la membran-konektitaj fingroj kaj antaŭbrako povus multe plilongiĝi per natura selektado; kaj ĉi tio, almenaŭ rilate al la organoj de flugo, konvertus ĝin al vesperto. En vespertoj kiuj havas flugilmembranon etendiĝantan de la supro de la ŝultro ĝis la vosto, inkluzivantan la postajn krurojn, oni eble vidas indikojn de aparato originale konstruita por glisado tra aero anstataŭ flugado.

Se proksimume dek du genroj de birdoj estus ekstermiĝintaj, aŭ estus nekonataj, kiu kuraĝus supozi ke birdoj iam ekzistis, kiuj uzis siajn flugilojn nur kiel aerbatilojn, kiel la grandkapa anaso (Micropterus de Ejton (Eyton)); kiel naĝilojn en akvo kaj antaŭkrurojn sur tero, kiel la pingveno; kiel velojn, kiel la struto; aŭ por neniu funkcia celo, kiel la Apterigo. Tamen la strukturo de ĉiu el ĉi tiuj birdoj utilas al ĝi, en la vivkondiĉoj en kiu ĝi metiĝas, ĉar ĉiu devas vivi per lukto; sed ĝi ne necese estas la plej bona en ĉiuj eblaj kondiĉoj. Oni devas ne supozi pro ĉi tiuj komentoj ke iuj gradoj de flugilstrukturo aluditaj ĉi tie, kiuj eble ĉiuj rezultis de maluzado, indikas naturan procedon per kiu birdoj akiris sian perfektan flug-kapablon; sed ili utilas, almenaŭ, por montri kiaj diversaj metodoj de transiro eblas.

Konsiderante ke kelkaj membroj de akvospirantaj klasoj kiaj la Krustuloj kaj Moluskoj estas adaptitaj por vivi sur tero, kaj ke ekzistas flugantaj birdoj kaj mamuloj, flugantaj insektoj de plej diversaj specoj, kaj ke antaŭe estis flugantaj reptilioj, oni povas imagi, ke flugantaj fiŝoj, kiuj nun glisas longe tra la aero, iomete leviĝantaj kaj turniĝantaj helpe de siaj tremantaj naĝiloj, eble modifiĝus al perfekte flugilhavaj animaloj. Se tio okazus, kiu iam ajn imagus ke en frua transira stato ili estis loĝantoj de la vasta oceano, kaj uzis siajn komencajn flugorganojn ekskluzive, laŭ nia scio, por eskapi manĝiĝon de aliaj fiŝoj.

Kiam oni vidas iun strukturon tre perfektigitan por iu specifa kutimo, kiel la flugilojn de birdoj por flugado, oni devas konscii ke animaloj prezentantaj fruajn transirajn gradojn de la strukturo malofte ĝisvivus ĝis la nuna tempo, ĉar ili estus anstataŭitaj per la proceso mem de perfektiĝo per natura selektado. Plie, oni povas konkludi ke transiraj gradoj inter strukturoj adaptitaj por tre malsamaj vivkutimoj rare estus evoluigitaj multnombre kaj en multaj subordaj formoj dum frua periodo. Tial, revenante al mia imagita ekzemplo de la fluganta fiŝo, ne ŝajnas probable ke flugkapablaj fiŝoj formiĝus en multaj subordaj formoj, por preni multajn specojn de predaĵo multmaniere, sur tero kaj en akvo, ĝis kiam iliaj flugorganoj estus atingintaj altan stadion de perfekteco, por doni al ili klaran avantaĝon super aliaj animaloj en la lukto por vivo. Sekve, la ŝanco por malkovri specion kun transiraj gradoj de strukturo en fosilia stato ĉiam estas malpli, pro tio ke ili ekzistis malplimulte, ol en la kazo de specioj kun plene formitaj strukturoj.

Mi nun donos du aŭ tri ekzemplojn de diversigitaj kaj ŝanĝitaj kutimoj en individuoj de la sama specio. Kiam iu aŭ alia kazo okazas, estus facile por natura selektado adapti la animalon, per iu modifo al ĝia strukturo, al ĝiaj ŝanĝitaj kutimoj, aŭ ekskluzive por unu el ĝiaj pluraj malsamaj kutimoj. Sed estas malfacile scii, kaj negrave, ĉu kutimoj ĝenerale ŝanĝiĝas unue kaj strukturoj poste; aŭ ĉu malgrandaj modifoj de strukturo kondukas la ŝanĝitaj kutimoj; probable ambaŭ ofte ŝanĝiĝas preskaŭ samtempe. Pri kazoj de ŝanĝitaj kutimoj sufiĉas nur aludi al tiu de la multaj Britaj insektoj kiu nun nutras sin de ekzotikaj plantoj, aŭ ekskluzive de homfaritaj substancoj. Pri diversigitaj kutimoj oni povus doni nenombreblajn ekzemplojn: Mi ofte rigardis tiranan muŝkaptulon (Saurophagus sulphuratus) en Suda Ameriko, ŝvebantan super unu loko kaj tiam irantan al alia, kiel tinunkolo, kaj alifoje starantan senmova ĉe la rando de akvo, kaj ekflugantan kiel alciono al fiŝo. En nia propra lando la pli granda paruo (Parus major) observeblas grimpanta branĉojn, preskaŭ kiel certio; ĝi ofte, kiel lanio, mortigas malgrandajn birdojn per frapoj al la kapo; kaj mi multfoje vidis kaj aŭdis ĝin martelantan semojn de taksuso sur branĉo, tiel frakasantan ilin kiel sito. En Norda Ameriko la nigra urso estis observita de Hern (Hearne) naĝanta dum horoj kun larĝe malfermita buŝo, tiel kaptanta, kiel baleno, insektojn en la akvo. Eĉ en tiom ekstrema kazo kiel ĉi tiu, se la provizo de insektoj estus konstanta, kaj se pli bone adaptitaj konkurencantoj ne jam ekzistus en la lando, mi vidas nenian obstaklon kial raso de ursoj ne fariĝus, per natura selektado, pli kaj pli akva en siaj strukturo kaj kutimoj, kun pli kaj pli grandan buŝon, ĝis produktiĝo de kreaĵo tiom grandega kiom baleno.

Ĉar oni foje vidas individuojn de specio kiu havas kutimojn tre malsamajn de tiuj de kaj siaj propraj specioj kaj de la aliaj specioj de la sama genro, oni eble atendus, laŭ mia teorio, ke tiaj individuoj foje naskus novajn speciojn, havantajn anomaliajn kutimojn, kaj kun strukturo iomete aŭ multe modifita de sia ĝusta speco. Kaj tiaj ekzemploj ja okazas en naturo. Ĉu oni povas trovi pli okulfrapan ekzemplon de adaptiĝo ol tiu de pego, kiu grimpas arbojn kaj kaptas insektojn en la fendetoj de la ŝelo? Tamen en Norda Amerika ekzistas pegoj kiuj manĝas ĉefe fruktojn, kaj aliaj kun longigitaj flugiloj kiu ĉasas insektojn dum flugado; kaj ĉe la ebenejoj de La Plata, kie neniu arbo kreskas, estas pigo, kiu en ĉiu parto de sia organizaĵo, eĉ en sia koloro, la akra tono de sia voĉo, kaj ondeca fluglinio, klare informis min pri sia proksima sangorilato al niaj vulgaraj specioj; tamen, ĝi estas pego kiu neniam grimpas arbojn.

Petreloj estas plej aeremaj kaj oceanemaj birdoj, tamen en la kvietaj Markoloj de Tero de Fajro (Sounds of Tierra del Fuego), la Puffinuria berardi pro siaj ĝeneralaj kutimoj, pro sia miriga plonĝkapablo, sia naĝmaniero kaj flugmaniero kiam ĝi kontraŭvole ekflugas, estus misidentigita de iu ajn kiel aŭko aŭ kolimbo; tamen, esense ĝi estas petrelo, sed kun multaj partoj de sia organizaĵo profunde modifitaj. Aliflanke, plej zorgema observanto kiu esplorus la mortintan korpon de akva cinklo neniam suspektus ĝiajn subakvajn kutimojn; tamen ĉi tiu anomalia membro de la strikte tera turda familio tute subtenas sin per plonĝado, - kaptante ŝtonojn per siaj piedoj kaj uzante siajn flugilojn sub akvo.

Tiu kiu kredas ke ĉiu estaĵo estis kreita kiel oni vidas ĝin nun, devas foje senti surprizon kiam li/ŝi renkontas animalon kies kutimoj kaj strukturo neniel kongruas. Kio povus esti pli evidenta ol tio ke la remilaj piedoj de anasoj kaj anseroj estas formitaj por naĝado; tamen, ekzistas altejaj anseroj kun remilaj piedoj kiuj rare aŭ neniam proksimiĝas al akvo; kaj neniu krom Aŭdubon vidis la fregaton, kiu havas ĉiujn siajn piedfingrojn ligitajn per haŭto, descendi sur al surfacon de la maro. Aliflanke, kolimboj kaj fulikoj estas tre akvemaj, kvankam iliaj piedfingroj havas nur randon de membrano. Kio ŝajnas pli klara ol tio ke la la longaj piedfingroj de vadbirdoj formiĝis por marŝi super marĉoj kaj flosantaj plantoj, tamen la galinolo estas preskaŭ tiom akvema kiom la fuliko; kaj la tera ralo estas preskaŭ tiom terema kiom la koturno aŭ perdriko. En tiaj kazoj, kaj oni povus doni multajn aliajn, kutimoj ŝanĝiĝis sen responda ŝanĝiĝo de strukturo. Oni povus konsideri la remilajn piedojn de la alteja ansero rudimentaj laŭ funkcio, kvankam ne laŭ strukturo. En la fregato, la profunde kurbita membrano inter la piedfingroj montras ke la strukturo komencis ŝanĝiĝi.

Tiu kiu kredas je apartaj kaj nenombreblaj agoj de kreo diras, ke en ĉi tiuj kazoj plaĉis al la Kreinto kaŭzi estaĵon de iu speco preni la lokon de alia; sed ĉi tio ŝajnas al mi nur reaserto de la fakto per dignaj vortoj. Tiu kiu kredas je lukto por ekzisto kaj la principo de natura selekto, agnoskas ke ĉiuj organikaj estaĵoj konstante klopodas plinombriĝi; kaj ke se iu individua estaĵo varius eĉ iomete, laŭ kutimo aŭ laŭ strukturo, kaj tiel gajnus avantaĝon super iu alia loĝanto de la lando, ĝi kaptus la lokon de tiu loĝanto, negrave kiom malsama tiu loko estus de sia propra. Sekve, ne surprizas lin ke estas anseroj aŭ fregatoj kun remilaj piedoj, vivantaj sur seka tero aŭ tre rare descendantaj sur akvon; ke estas long-piedfingraj kreksoj vivantaj en kampoj anstataŭ marĉoj; ke estas pegoj kie neniu arbo kreskas; ke estas plonĝantaj turdoj, kaj petreloj kun kutimoj de aŭkoj.

Organoj de ekstrema perfekteco kaj komplikeco. Mi malkaŝe konfesas, ke ŝajnas absurde laŭ plej alta grado, supozi ke la okulo, kun ĉiuj ĝiaj neimiteblaj artifikoj por fokusĝustigo al malsamaj distancoj, por enigo de malsamaj kvantoj da lumo, kaj por la ĝustigo de sfera kaj kolora aberacioj, povis formiĝi per natura selektado. Tamen racio diras al mi, ke se multaj gradoj de perfekta kaj komplika okulo ĝis tre malperfekta kaj simpla versio, ĉiu grado estante utila al ĝia posedanto, estas montreblaj; se plie, la okulo ja varias eĉ iomete, kaj la varioj heredeblas, kiu certe estas fakto; kaj se iu vario aŭ modifo en la organo iam povas esti utila al animalo en ŝanĝantaj vivkondiĉoj, tiam la malfacileco por kredi ke perfekta kaj komplika okulo povis formiĝi per natura selektado, kvankam nevenkebla per imago, apenaŭ konsidereblas vera. Kiel nervoj fariĝas sentema al limo, apenaŭ rilatas al la diskuto ol la unua origino de vivo mem; tamen mi diru ke pluraj faktoj pensigas min ke ajna sentema nervo povas fariĝi sentema al lumo, kaj same al tiuj pli krudaj vibroj de aero kiuj produktas sonon.

Kiam oni serĉas la gradojn per kiu organo en iu specio perfektiĝis, oni devas esplori ekskluzive ĝiajn rektajn praulojn; sed ĉi tio apenaŭ iam ajn eblas, kaj oni estas devigata en ĉiu kazo esplori speciojn de la sama grupo, alivorte, la flankajn praidojn de la sama origina prapatra formo, por vidi kiuj gradoj eblas, kaj por la ŝanco ke iuj gradoj estis transdonitaj de la pli fruaj stadioj de deveno, en neŝanĝita aŭ apenaŭ ŝanĝita stato. Inter ekzistantaj Vertebruloj, oni vidas nur malgrandan kvanton da grado en la strukturo de la okulo, kaj de fosiliaj ekzemploj oni povas lerni nenion pri ĉi tiu temo. En ĉi tiu granda klaso oni probable devas descendi multe sub la plej profundan konatan fosilian stratumon por malkovri la pli fruajn stadiojn, per kiuj la okulo perfektiĝis.

En la Artikuloj serio komenciĝas per optika nervo nur kovrita per pigmento, kaj sen ajna alia mekanismo; kaj de ĉi tiu malalta stadio, multaj gradoj de strukturo, kiuj disbranĉiĝas laŭ du fundamente malsamaj linioj, montreblas, ĝis atingo de sufiĉe alta stadio de perfekteco. En iuj krustuloj, ekzemple, estas duobla korneo. La interna korneo dividiĝas laŭ facoj, kaj en ĉiu estas lensforma ŝvelaĵo. En aliaj krustuloj la travideblaj konusoj kiu kovriĝas per pigmento, kaj kiuj ĝuste agas nur per ekskludo de flankaj kolumnoj de lumo, estas konveksaj ĉe siaj supraj finoj kaj devas agi per konverĝo; kaj ĉe iliaj malsupraj finoj ŝajnas esti malperfekta vitreca substanco. Ĉi tiuj faktoj, kiuj estas ĉi tie multe tro mallonge kaj malbone prezentitaj, montras ke ekzistas multe da gradigita diverseco en la okuloj de vivantaj krustuloj. Ankaŭ oni devas konscii kiom malgranda la nombro da vivantaj animaloj estas kompare kun tiuj kiuj ekstermiĝis. Konsiderante ĉi tiujn faktojn, mi povas vidi neniun grandan malfacilaĵon (ne pli ol en la kazo de multaj aliaj strukturoj) por kredi ke natura selektado konvertis la simplan aparaton de optika nervo nur kovrita per pigmento kaj provizita per travidebla membrano, al optika instrumento tiom perfekta kiom tiuj posedataj de ajna membro de la granda Artikula klaso.

Tiu kiu povas akcepti, se li trovas post finlego de ĉi tiu studverko, ke multaj faktoj, alimaniere neklarigeblaj, klarigeblas per la teorio de deveno, devas ne heziti akcepti pli. Li devas agnoski ke strukturo eĉ tiom perfekta kiom agla okulo povus formiĝi per natura selektado, kvankam ĉikaze li ne konas iujn transirajn gradojn. Lia racio devas venkis sian imagopovon; kvankam mi sentis la malfacilaĵon multe tro akra por surpriziĝi pro ajna grado de hezito, kiam oni etendas la principon de natura selektado al tiaj surprizaj distancoj.

Apenaŭ eblas eviti komparon de la okulo al teleskopo. Oni scias ke ĉi tiu instrumento estis perfektigita per la longdaŭraj klopodoj de la plej altaj homaj intelektoj; kaj oni nature supozas ke la okulo estis formita per iom analoga procedo. Sed ĉu ĉi tiu supozo ne estas aroganta? Ĉu oni rajtas supozi ke la Kreinto laboras per intelektaj povoj kiel tiuj de homoj? Se oni devas kompari la okulon al optika instrumento, oni devas imagi dikan tavolon de travidebla histo, kun lumdetekta nervo sub ĝi, kaj tiam supozi ke ĉiu parto de ĉi tiu tavolo daŭre malrapide ŝanĝiĝas laŭ denseco, tiel ke ĝi estas dividita laŭ tavoloj de malsamaj densecoj kaj dikecoj, lokitaj je malsamaj distancoj de si, kaj kun la surfaco de ĉiu tavolo malrapide ŝanĝanta sian formon. Plie, oni devas supozi ke ekzistas iu povo ĉiam atenteme rigardante ĉiun malgrandan hazardan ŝanĝiĝon en la travideblaj tavoloj; kaj zorgeme selektante ĉiun ŝanĝiĝon kiu, en diversaj cirkonstancoj, eble iel, aŭ iom ajn, tendencas produkti pli klaran bildon. Oni devas supozi ke ĉiu nova stato de la instrumento multiĝas milionoble; kaj ke ĉiu konserviĝas ĝis pli bona produktiĝas, kaj ke tiam la malnovaj detruiĝas. En vivantaj korpoj, variado kaŭzas la malgrandajn ŝanĝiĝojn, generado multobligas ilin preskaŭ senfine, kaj natura selektado selektas kun senerara lerto ĉiun plibonigon. Imagu ke ĉi tiu proceso daŭras dum milionoj kaj milionoj da jaroj; kaj dum ĉiu jaro agas sur milionoj da individuoj de multaj specoj. Ĉu oni ne rajtas kredi ke vivanta optika instrumento eble tiel formiĝus tiom plibona ol vitra instrumento, kiom la kreaĵoj de la Kreinto estas al tiuj de homoj?

Se oni povus montri ke iu komplika organo ekzistas, kiu tute ne povis formiĝi per multaj, sinsekvaj, malgrandaj modifoj, miaj teorioj absolute paneus. Sed mi ne povas trovi tian kazon. Sendube multaj organoj ekzistas pri kiuj oni ne konas la transirajn gradojn, speciale se oni konsideras tre izolitajn speciojn, ĉirkaŭ kiuj, laŭ mia teorio, okazis multe da ekstermiĝo. Aŭ denove, se oni konsideras organon komunan al la membroj de granda klaso, ĉar en ĉi tiu lasta kazo la organo devis unue formiĝi dum tre fora periodo, ekde kiam ĉiuj de la multaj membroj de la klaso formiĝis; kaj por malkovri la fruajn transirajn gradojn tra kiu la organo pasis, oni devas esplori tre antikvajn praajn formojn, kiuj antaŭlonge ekstermiĝis.

Oni devas esti ekstreme zorgema por konkludi ke organo ne povis formiĝi per iuspecaj transiraj gradoj. Oni povas doni multajn kazojn inter la malaltaj animaloj de la sama organo kiu plenumas samtempe tute distingitajn funkciojn; ekzemple, la nutra tubo en la larvoj de libelo kaj la fiŝo Kobitido spiras, digestas, kaj elpelas . En la hidro, oni povas eksterigi la internon, kaj la ekstera surfaco tiam digestos, dum la stomako spiros. En tiaj kazoj, se estus avantaĝe fari tiel, natura selektado povus facile specialigi parton aŭ organon, kiu plenumis du funkciojn, al nur unu funkcio, kaj tiel tute ŝanĝi ĝian naturon per nepercepteblaj paŝoj. Du distingitaj organoj foje samtempe plenumas la saman funkcion en la sama individuo; jen unu ekzemplo, ekzistas fiŝoj kun brankoj kiuj spiras aeron solvitan en akvo, kaj ankaŭ spiras nesolvitan aeron en siaj naĝvezikoj. Ĉi tiu lasta organo havas pneŭmatikan kanalon por sia provizo, kaj estas dividita per vejnaj muroj. En tiaj kazoj, unu el la du organoj eble facile modifiĝus kaj perfektiĝus tiel ke ĝi plenumus la tutan laboron sole, helpate dum la modifa proceso per la alia organo; kaj tiam ĉi tiu alia organo eble modifiĝus por iu alia kaj tre distingita celo, aŭ eble detruiĝus.

La ekzemplo de la naĝveziko en fiŝoj estas bona, ĉar ĝi montras klare la tre gravan fakton ke organo originale formita por unu celo, tio estas, flosado, povas konvertiĝi al alia por tute malsama celo tio estas, spirado. La naĝveziko ankaŭ fariĝis helpilo al la aŭdaj organoj de iuj fiŝoj, aŭ, (mi ne scias kiu vidpunkto estas ĝenerale akceptita), parto de la aŭda aparataro fariĝis helpilo al la naĝveziko. Ĉiuj fiziologo agnoskas ke la naĝveziko estas homologa, aŭ 'idee simila,' en pozicio kaj strukturo al la pulmoj de la pli altaj vertebraj animaloj: sekve ŝajnas al mi esti neniu granda obstaklo por kredi ke natura selektado fakte konvertis naĝvezikon al pulmo, aŭ organo uzata specife pro spirado.

Certe, mi povas apenaŭ dubi ke ĉiuj vertebrulaj animaloj kiuj havas verajn pulmojn devenis per ordinara generado de antikva pratipo, de kiu ni scias nenion, kiu havis flosan aparaton aŭ naĝvezikon. Kiel mi divenas de la interesa priskribo de profesoro Oŭen, oni povas tiel kompreni la strangan fakton ke ĉiu peco de nutraĵo kaj trinkaĵo kiun oni elglutas devas preterpasi la orificon de la traĥeo, kun iom da risko enfali la pulmojn, spite la lertan mekanismon per kiu la gloto malfermas. En pli altaj Vertebruloj la brankoj tute malaperis - la fendoj en la flankoj de la kolo kaj la rondira vojo de la arterioj ankoraŭ markas sian antŭan pozicion en la embrio. Sed estas penseble ke la nun tute perditaj brankoj kaj dorsaj skvamoj de Anelidoj estas homologaj kun la flugiloj kaj flugilkovriloj de insektoj, estas probable ke organoj kiuj en tre antikva tempo servis por spirado fakte konvertiĝas al organoj de flugo.

Konsiderante transirojn de organoj, tre gravas pripensi la probablecon de konvertiĝo de unu funkcio al alia. Tial mi donos unu plian ekzemplon. Pedunklohavantaj ciripedoj havas dum tre malgrandajn faldaĵojn de haŭto, kiun mi nomas la ovoportantaj membranoj, kiuj funkcias, per rimedo de glueca sekrecio, por reteni la ovojn ĝis kiam ili koviĝas en la sako. Ĉi tiuj ciripedoj ne havas brankojn. La tuta surfaco de la korpo kaj sako, inkluzive de la malgrandaj membranoj, servas por spirado. La Balanedoj aŭ senpedunklaj ciripedoj, aliflanke, ne havas ovoportantajn membranojn. La ovoj kuŝas nefiksitaj ĉe la fundo de la sako, en bone enfermigita konko; sed ili havas grandajn falditajn brankojn. Nun mi kredas ke neniu disputos ke la ovoportantaj membranoj en unu familio estas strikte homologaj kun la brankoj en la alia familio; certe, estas gradoj inter ili. Tial, mi ne dubas ke la malgrandaj faldaĵoj de haŭto, kiuj originale servis kiel ovoportantaj membranoj, sed kiuj, same, iomete helpis la agon de spirado, laŭgrade konvertiĝis per natura selektado al brankoj, simple per pligrandiĝo kaj forigo de iliaj gluaj glandoj. Se ĉiuj pedunklohavantaj ciripedoj estus ekstermiĝintaj, kaj ili jam suferis multe pli da ekstermiĝo ol la senpedunklaj ciripedoj, kiu iam ajn imagus ke la brankoj en ĉi tiu lasta familio originale ekzistis kiel organoj por malebligi la forfluigon de la ovoj el la sako?

Kvankam oni devas esti ekstreme zorge konkludante ke ajna organo tute ne produkteblis per sinsekvaj transiraj gradoj, tamen, sendube, gravaj kazoj de malfacileco okazas. Mi diskutos kelkajn en miaj estontaj verkoj.

Unu de la plej gravaj estas tiu de neŭtraj insektoj, kiuj ofte estas tre malsame konstruitaj al la maskloj aŭ fekundaj femaloj; sed ĉi tiu kazo estos diskutata en la sekvonta ĉapitro. La elektraj organoj de fiŝoj montras alian kazon de speciala malfacileco; estas maleble diveni per kiuj paŝoj ĉi tiuj mirigaj organoj produktiĝis; sed, kiel Oŭen kaj aliaj rimarkis, ilia intima strukturo proksime similas tiun de ordinara muskolo; kaj lastatempe oni montris ke Rajoj havas organon kiu estas proksime analoga al la elektra aparato, sed ili ne, laŭ Mateuĉi (Matteuchi), eligas ajnan elektron. Oni devas agnoski ke oni estas multe tro nescia por argumenti ke neniu transiro de iuspeco eblas.

La elektraj organoj montras alian eĉ pli gravan malfacilaĵon, ĉar ili okazas en nur dekduo da fiŝspecioj, de kiuj pluraj estas tre malproksimaj laŭ rilateco. Ĝenerale kiam sama organo aperas en pluraj membroj de sama klaso, speciale se la membroj havas tre malsamajn vivkutimojn, oni atribuas ĝian ĉeeston al heredo de komuna praulo; kaj ĝian foreston en iuj membroj al perdo pro neuzado aŭ natura selektado. Sed se la elektraj organoj estus hereditaj de unu antikva pragenerinto havinta ilin, oni atendus ke ĉiuj elektraj fiŝoj estus speciale parencaj. Kaj geologio neniel kredigas onin ke pasintece la plejo da fiŝoj havis elektrajn organojn, kiujn la plejo da iliaj modifita praidoj estas perdintaj. La ekzisto de lumaj organoj en kelkaj insektspecioj, kiuj apartenas al malsamaj familioj kaj ordoj, montras paralelan kazon de malfacileco. Oni povas doni aliajn kazojn; ekzemple, en plantoj, la tre stranga aranĝaĵo de maso de polengrajnoj, subtenata sur pedunklo kun glueca glando ĉe la fino, estas sama en Orkido kaj Asklepio, - genroj preskaŭ tiom malparencaj kiom eblas inter florantaj plantoj. En ĉiuj ĉi tiuj kazoj de du tre distingitaj specioj provizitaj per ŝajne la sama anomalia organo, oni devas observi ke kvankam la ĝenerala aspekto kaj funkcio de la organo eble estas sama, tamen iu fundamenta diferenco ĝenerale troveblas. Mi emas kredi ke laŭ preskaŭ sama maniero en kiu du homoj foje sendepende inventas la tute saman inventaĵon, same natura selekto, agante por la bono de ĉiu estaĵo kaj bone uzante analogajn variaĵojn, foje modifas laŭ preskaŭ sama maniero du partojn en du organikaj estaĵoj, kiuj ŝuldas malmulte de siaj komunaj strukturoj al heredo de sama praulo.

En multaj kazoj estas malfacile diveni la transirojn per kiuj organo povus alveni al sia nuna stato. Tamen, konsiderante ke la proporcio de vivantaj kaj konataj formoj al la ekstermiĝintaj kaj nekonataj estas tre malgranda, mi tre supriziĝas pri kiom rare oni povas nomi organon, por kiu neniu transira grado estas konata. La vero de ĉi tiu rimarko estas ja montrita de tiu malnova regulo de natura historio: Natura non facit saltum. (Naturo ne faras salton.) Oni renkontas ĉi tiun aserton en la verkoj de preskaŭ ĉiuj spertaj natursciencistoj; aŭ, kiel Miln Edvards (Milne Edwards) bone esprimis, naturo estas abundega je variado, sed avara je novigado. Kial, laŭ teorio de Kreado, estas tiel? Kial la partoj kaj organoj de multaj sendependaj estaĵoj, ĉiu supozita esti sendepende kreita por sia propra loko en naturo, estas tiom senescepte kunligitaj per gradaj paŝoj? Kial Naturo ne saltas de strukturo al strukturo? Laŭ la teorio de natura selektado, oni povas klare kompreni kial ĝi devas ne fari tion; ĉar natura selektado povas agi nur per utiligo de malgrandaj sinsekvaj varioj; ĝi neniam povas salti, sed devas antaŭeniri per la plej malgrandaj kaj malrapidaj paŝoj.

Organoj kiuj havas malmulte da evidenta graveco. Ĉar natura selektado agas per vivo kaj morto, - per la konservado de individuoj kun ajna avantaĝa variaĵo, kaj per la detruo de tiuj kun ajna malavantaĝa devio de strukturo, - mi foje sentis multe da malfacileco por kompreni la originon de simplaj partoj, kies graveco ne ŝajnas sufiĉa por kaŭzi la konservadon de sinsekve variantaj individuoj. Mi foje sentis tiom da malfacilaĵo, kvankam alispeca, ĉirilate, kiom en la kazo de organo tiom perfekta kaj komplikita kiel okulo.

Unue, oni estas multe tro neinformita pri la tuta ekonomio de ajna organika estaĵo, por scii kiuj malgrandaj modifoj estus gravaj aŭ ne. En antaŭa ĉapitro mi donis ekzemplojn de tre bagatelaj trajtoj, kiel la lanugo sur frukto kaj la koloro de ĝia karno, kiuj, ĉar ili determinas la atakojn de insektoj, aŭ ĉar ili rilatas al konstituciaj diferencoj, certe efikeblas de natura selektado. La vosto de ĝirafo aspektas kiel homfarita muŝfrapilo; kaj unuavide, ŝajnas nekredeble ke ĝi adapteblus por sia nuna celo per sinsekvaj malgrandaj modifoj, ĉiu pli kaj pli bonaj, por tiom bagatela celo kiel forĉaso de muŝoj; tamen oni devas heziti antaŭ ol esti tiom certa eĉ en ĉi tiu kazo, ĉar oni scias ke la distribuo kaj ekzisto de bovoj kaj aliaj animaloj en Suda Ameriko absolute dependas de ilia kapablo por rezisti la atakojn de insektoj: tiel ke individuoj kiuj povus iel defendi sin de ĉi tiuj malgrandaj malamikoj, estus kapablaj etendi siajn teritoriojn en novajn paŝtejojn kaj tiel gajni grandan avantaĝon. Ne estas kazo ke la grandaj kvarpieduloj estas vere detruataj (escepte en iuj raraj kazoj) de insektoj, sed ili estas senĉese turmentataj kaj ilia forteco malpliigita, tiel ke ili pli facile malsaniĝas, aŭ ne tiom kapablas trovi manĝaĵon dum manko, aŭ ne kapablas eskapi predantajn bestojn.

Organoj kiuj nun apenaŭ gravas probable en iuj kazoj estis tre gravaj al antaŭa pragenerinto, kaj, post malrapida perfektiĝo dum antaŭa periodo, estis transdonitaj en preskaŭ la sama stato, kvankam nun ili apenaŭ utilas; kaj ajnaj vere malhelpantaj varioj en strukturo ĉiam estus regataj de natura selektado. Konsiderante kiom grava organo por movado estas la vosto en la plejo da akvaj animaloj, ĝia ĝenerala ĉeesto kaj multcela uzo en tiom multaj teraj animaloj, kiuj en siaj pulmoj aŭ modifitaj naĝvezikoj malkaŝas sian akvan originon, klarigeblas ĉi tiel. Bone evoluita vosto, formita en akva animalo, eble poste fariĝus utila por ĉiuspecaj celoj, kiel muŝfrapilo, organo de tenado, aŭ kiel helpilo por turnado, kiel en hundoj, kvankam la helpo verŝajne estas malgranda, ĉar leporo, kiu apenaŭ havas voston, povas fari u-turnon sufiĉe rapide.

Due, oni eble foje atribuas gravecon al trajtoj kiuj vere estas apenaŭ gravaj, kaj kiuj originas de nur duarangaj kaŭzoj, sendepende de natura selektado. Oni devas memori ke klimato, manĝaĵo, ktp., probable havas iomete da rekta influo sur organizaĵo; ke trajtoj reaperas pro la leĝo de reapero; ke kunrilato de kresko havas plej gravan influon por modifi diversajn strukturojn; kaj fine, ke seksa selektado ofte multe modifas eksterajn trajtojn de animaloj kiuj havas volon, por doni al unu masklo avantaĝon por lukti kun alia aŭ por ĉarmi femalon. Plie, kiam modifo de strukturo ekokazas ĉefe pro la supraj aŭ aliaj nekonataj kaŭzoj, ĝi eble unue havis nenian avantaĝon por la specio, sed eble poste estis ekspluatata de la praidoj de la specio en novaj vivkondiĉoj kun novaj akiritaj kutimoj.

Mi donu kelkajn ekzemplojn por ilustri ĉi tiujn komentojn. Se nur verdaj pegoj ekzistus, kaj oni ne scius ke ekzistas multaj nigraj kaj makulitaj specoj, mi kuraĝas diri ke oni pensus ke la verda koloro estas bela adaptiĝo por kaŝi ĉi tiun arbovivantan birdon de ĝiaj malamikoj; kaj sekve ke ĝi estus grava trajto, kaj ke ĝi eble akiriĝis per natura selektado; sed fakte, mi ne dubas ke la koloro ŝuldiĝas al iu tre malsama kaŭzo, probable seksa selektado. Rampanta bambuo en la Malaja Insularo grimpas plej altajn arbojn per helpo de lertege konstruitaj hokoj ĉirkaŭ la finoj de la branĉoj, kaj ĉi tiu artifiko, sendube, estas tre utilaj al la planto; sed ĉar oni vidas preskaŭ samajn hokojn sur multaj arboj kiuj ne grimpas, la hokoj de la bambuo eble okazis pro nekonataj leĝoj de kresko, kaj poste estis utiligataj de la planto, kiu plie modifiĝis kaj fariĝis grimpanto. La nuda haŭto sur la kapo de vulturo estas ĝenerale konsiderata kiel rekta adaptiĝo por vadado en putraĵo; kaj eble estas tiel, aŭ eble ĝi ŝuldiĝas al la rekta agado de putra materialo; sed oni devas esti tre zorgema pri tia supozo, kiam oni vidas ke la haŭto sur la kapo de puraĵmanĝanta maskla meleagro ankaŭ nudas. Oni proponis ke la suturoj en la kranioj de junaj mamuloj estas bela adaptiĝo kiu helpas dum naskiĝo, kaj sendube ili helpas, aŭ eĉ estas nepraj por ĉi tiu ago; sed ĉar suturoj okazas en la kranioj de junaj birdoj kaj reptilioj, kiuj nur devas eskapi el rompita ovo, oni povas konkludi ke ĉi tiu strukturo ekaperis pro la leĝoj de kresko, kaj estas utiligata en la nasko de pli altaj animaloj.

Oni estas profunde malscianta pri la kaŭzoj de bagatelaj kaj negravaj variaĵoj; kaj oni tuj konscias pri ĉi tio kiam oni konsideras la diferencojn en la rasoj de malsovaĝaj animaloj en malsamaj landoj, - pli speciale en la malpli civilizitaj landoj kie apenaŭ estis homa selektado. Zorgemaj observantoj konvinkiĝas ke malseka klimato efikas la kreskadon de haro, kaj ke la kornoj kunrilatas kun la hararo. Montaj rasoj ĉiam diferencas de malaltejaj rasoj; kaj monteca lando probable efikus al la postaj membroj pro plia ekzercado, kaj eble eĉ al la formo de la pelvo; kaj sekve laŭ la leĝo de homologa variado, la antaŭaj membroj kaj eĉ la kapo probable efikiĝus. La formo, ankaŭ, de la pelvo eble efikus per premo la formon de la kapo de enuteraj idoj. Ekzistas kialoj por kredi ke la pena spirado kiu necesas en altaj regionoj, pligrandigus la bruston; kaj denove, kunrilato havus rolon. Animaloj posedataj de sovaĝuloj en malsamaj landoj ofte devas lukti por propra subteno, kaj submetiĝus iome al natura selektado, kaj individuoj kun iomete malsamaj konstitucioj pli bone sukcesus en malsamaj klimatoj; kaj estas kialoj por kredi ke konstitucio kaj koloro kunrilatas. Bona observanto, ankaŭ, asertas ke en bovoj, malforteco kontraŭ la atakoj de muŝoj kunrilatas al koloro, same kiel malforteco kontraŭ veneniĝo per iuj plantoj; tial koloro submetiĝus al la efikoj de natura selektado. Sed oni estas multe tro nescia por hipotezo pri la relativa graveco de la pluraj konataj kaj nekonataj leĝoj de variado; kaj ĉi tie mi aludis al ili nur por montri ke, se oni ne povas klarigi la karakterajn diferencojn de niaj malsovaĝaj rasoj, kiuj tamen, laŭ ĝenerala agnosko, aperis pro ordinara generado, oni devas ne tro zorgi pri onia nescio de la preciza kaŭzo de malgrandaj analogaj diferencoj inter specioj. Mi eble povis samcele citi la diferencojn inter la rasoj de homo, kiuj estas tre forte markitaj; mi aldonu ke la origino de ĉi tiuj diferencoj iomete klarigeblas, ĉefe per seksa selektado de specifa speco. Sed sen prezenti abundajn detalojn ĉi tie, mia rezonado ŝajnus frivola.

La antaŭaj rimarkoj instigas min diri kelkajn vortojn pri la lastatempa protesto de iuj natursciencistoj, kontraŭ la doktrino de utileco, ke ĉiu struktura detalo estis produktita por la bono de sia posedanto. Ili kredas ke tre multaj strukturoj estis kreitaj por beleco al homaj okuloj, aŭ por nura variemo. Ĉi tiu doktrino, se vera, absolute mortigus mian teorion. Tamen mi plene agnoskas ke multaj strukturoj ne rekte utilas al siaj posedantoj. Fizikaj kondiĉoj probable iomete efikas al strukturo, tute sendepende de ajna bono tiel akirita. Kunrilato de kresko sendube ludas tre gravan rolon, kaj utila modifo de unu parto ofte kondukas diversajn ŝanĝiĝojn en aliaj partoj kiuj ne havas rektan utilecon. Ankaŭ trajtoj kiuj antaŭe estis utilaj, aŭ kiuj antaŭe aperis pro kunrilato de kresko, aŭ pro alia nekonata kaŭzo, eble reaperos per la leĝo de reapero, kvankam ĝi nun havas nenian rektan uzon. La efikoj de seksa selektado, kiam montritaj en beleco por ĉarmi femalojn, konsidereblas utilaj nur laŭ iom malstrikta senco. Sed multe plej grava konsidero estas ke la ĉefa parto de la organizaĵo de ĉiuj estaĵoj simple ŝuldiĝas al heredo; kaj sekve, kvankam ĉiu estaĵo certe estas bone adaptita al sia loko en naturo, multaj strukturoj nun havas neniun rektan rilaton al la vivkutimoj de ĉiu specio. Tial, oni povas apenaŭ kredi ke la remilaj piedoj de la alteja ansero aŭ de la fregato havas specialan utilon por ĉi tiuj birdoj; oni ne povas kredi ke la samaj ostoj en la brakoj de simioj, en la antaŭaj kruroj de ĉevaloj, en la flugiloj de vespertoj, kaj en la naĝiloj de fokoj, estas speciale utilaj al ĉi tiuj animaloj. Oni povas senriske atribui ĉi tiujn strukturojn al heredo. Sed al la pragenerinto de la alteja ansero kaj de la fregato, remilaj piedoj sendube estis tiom utilaj kiom ili estas al la plej akvemaj ekzistantaj birdoj. Resume, oni povas kredi ke la pragenerinto de la foko ne havis naĝilojn, sed piedojn kun kvin piedfingroj adaptitaj por promenado kaj tenado; kaj oni povas plie kuraĝe kredi ke la pluraj ostoj en la membroj de la simio, ĉevalo, kaj vesperto, kiuj estis hereditaj de komuna pragenerinto, antaŭe havis pli specialan uzon por tiu pragenerinto, aŭ ĝiaj pragenerintoj, ol ili nun havas por ĉi tiuj animaloj kiuj nun havas tre vaste diversigitajn kutimojn. Sekve oni povas supozi ke ĉi tiuj pluraj ostoj eble estis akiritaj per natura selektado, submetitaj antaŭe, kiel nun, al pluraj leĝoj de heredo, reapero, kunrilato de kresko, ktp. Sekve ĉiuj detaloj de strukturo en ĉiuj vivantaj estaĵoj (iomete kalkulante la rektan agadon de fizikaj kondiĉoj) povas esti konsiderataj, kiel havantaj specialan uzon por iu praa formo, aŭ kiel nun havantaj specialan uzon por la praidoj de ĉi tiu formo - aŭ rekte, aŭ malrekte, per la komplikaj leĝoj de kresko.

Natura selektado tute ne kapablas produkti ajnan modifon en ajna specifa specio ekskluzive por la bono de alia specio; kvankam tra naturo iuj specioj senĉese utiligas, kaj profitas de, la strukturon de alia. Sed natura selektado kapablas kaj ja produktas strukturojn por la rekta malbono de aliaj specioj, kiel oni vidas en la dentegoj de vipuro, kaj en la ovometilo de la ikneŭmonoido, per kiu ĝiaj ovoj estas demetitaj en la vivantajn korpojn de aliaj insektoj. Se oni povus pruvi ke iu struktura parto de iu specifa specio estis formita pro la ekskluziva bono de alia specio, tio detruus mian teorion, ĉar tia aĵo ne produkteblas per natura selektado. Kvankam multaj asertoj troveblas en la verkoj pri natura historio diras ĉi tion, mi ne povas trovi eĉ unu kiu ŝajnas al mi havi iun pezon. Oni agnoskas ke la krotalo havas venenajn dentegojn pro sia propra defendo kaj por la detruo de sia predaĵo; sed iuj aŭtoro supozas ke samtempe ĉi tiu serpento havas klakilon por sia propra malbono, tio estas, por averti sian predaĵon tiel ke ĝi eskapu. Mi preskaŭ samfacile kredus, ke kato kurbigas la finon de sia vosto kiam ĝi preparas salti, por averti la senesperan muŝon. Sed mi ne havas specon ĉi tie por trakti ĉi tiun kaj aliajn tiajn kazojn.

Natura selektado neniam produktos en iu estaĵon iun ajn damaĝan al ĝi, ĉar natura selektado agas nur per kaj por la bono de ĉiu. Neniu organo formiĝos, kiel Pali (Paley) rimarkis, por la celo kaŭzi doloron aŭ por damaĝi sian posedanton. Se justa ekvilibro inter bono kaj malbono kaŭzitaj de ĉiu parto estus atingita, oni trovus ke ĉiu laŭ tuta perspektivo estas avantaĝa. Post la paso de tempo, sub ŝanĝantaj vivkondiĉoj, se ajna parto fariĝos damaĝa, ĝi estos modifita; aŭ sed ĝi ne modifiĝos, la estaĵo ekstermiĝos, kiel miriadoj ekstermiĝis.

Natura selektado emas fari ĉiun organikan estaĵon tiom perfekta kiom, aŭ iomete pli perfekta ol, la aliaj loĝantoj de la sama lando kun kiu ĝi luktas por ekzisto. Kaj oni vidas ke ĉi tio estas la grado de perfekteco atingita en naturo. La originaj produktaĵoj de Nova Zelando, ekzemple, estas perfektaj kiam oni komparas inter ili; sed ili nun rapide malaperadas pro la invadantaj legioj de plantoj kaj animaloj portitaj de Eŭropo. Natura selektado ne produktos absolutan perfektecon, kaj oni ne ĉiam renkontas, kiel oni povas juĝi, tiun altan normon en naturo. Laŭ fidinda spertulo, la ĝustigo por la aberacio de lumo ne estas perfekta eĉ en tiu tre perfekta organo, la okulo. Se racio persvadas onin entuziasme admiri multajn neimiteblajn inventaĵojn en naturo, tiu ĉi sama racio diras, kvankam oni povas erari ambaŭflanke, ke iuj aliaj inventaĵoj estas malpli perfektaj. Ĉu oni povas konsideri la pikilon de vespo aŭ abelo perfekta, kvankam, kiam uzata kontraŭ multaj atakantaj animaloj, ĝi ne eltireblas, pro retroirantaj segildentoj, kaj tial senescepte kaŭzas la morton de la insekto pro elŝiro de visceroj?

Se oni konsideras la abelan pikilon originale denthava borilo en fora pragenerinto, kiel tiuj en tre multaj membroj de la sama granda ordo, kaj kiu estis modifita sed ne perfektigita por ĝia nuna celo, kun la veneno originale adaptita por kaŭzi vundetojn poste plifortigita, oni eble povas kompreni kial la uzo de pikilo povas tiom ofte kaŭzi la propran morton de la insekto: ĉar se averaĝe la povo de pikado estas utila al la komunumo, ĝi plenumas la postulojn de natura selektado, kvankam ĝi povas kaŭzi la morton de kelkajn membrojn. Se oni admiras la tre mirigan flaŭran senton per kiuj la masklojn de multaj insektoj trovas siajn femalojn, ĉu oni povas admiri la produkton de miloj da masklaj abeloj por ĉi tiu unuopa celo, kiuj estas tute senutilaj al la komunumo por alia ajn celo, kaj kiuj finfine estas murditaj per siaj laboremaj kaj malfekundaj fratinoj? Eble estas malfacile, sed oni devas admiri la sovaĝan instinktan malamon de la reĝina abelo, kiu instigas ŝin tuj detrui siajn junajn fratinajn reĝinojn kiam ili naskiĝas, aŭ mem perei dum la lukto; ĉar sendube ĉi tio utilas al la komunumo; kaj patrina amo aŭ patrina malamo, kvankam la lasta estas feliĉe tre rara, estas tute egalaj al la neeskapebla principo de natura selektado. Se oni admiras la plurajn lertegajn inventaĵojn, per kiuj la floroj de orkido kaj de multaj aliaj plantoj fekundiĝas per agado de insektoj, ĉu oni povas konsideri same perfekta la metodon de abioj, kiuj produktas densajn nubojn da poleno, por ke kelkaj grajnetoj flosu per hazarda venteto al la ovuloj?

Resumo de Ĉapitro En ĉi tiu ĉapitro mi diskutis iujn malfacilaĵojn kaj kontraŭargumentojn kiuj uzeblas kontraŭ mia teorio. Multaj el ili estas tre gravaj; sed mi kredas ke en la diskuto kelkaj faktoj klariĝis, kiuj estas tute malklaraj laŭ la teorio de sendependaj kreaj agoj. Oni vidis ke specioj dum iu specifa periodo ne estas senfine variemaj, kaj ne ligiĝas per multo de mezaj gradoj, parte ĉar la proceso de natura selektado estas ĉiam malrapida, kaj agas, dum iu specifa tempo, nur sur tre malmultaj formoj; kaj parte ĉar la proceso mem de natura selektado preskaŭ implicas daŭran anstataŭadon kaj ekstermiĝon de antaŭaj kaj mezaj gradoj. Proksime parencaj specioj, nun vivantaj en kontinua areo, plej ofte devis esti formitaj kiam la areo ne estis kontinua, kaj kiam la vivkondiĉoj ne ŝanĝiĝis laŭ nepercepteblaj gradoj, de unu parto al alia. Kiam du variaĵoj formiĝas en du regionoj de kontinua areo, ofte meza variaĵo formiĝas, kiu estas adaptita por meza zono; sed pro jam klarigitaj kialoj, la meza variaĵo ekzistus kutime ekzistas en malpliaj nombroj ol la du formoj kiujn ĝi konektas; pro tio la du lastaj, dum la akiro de pliaj modifoj, ĉar ili ekzistas en pli nombroj, havas pli grandan avantaĝon super la malpli nombra meza variaĵo, kaj tial emas ĝenerale sukcesi anstataŭi kaj eksturmi ĝin.

Oni vidis en ĉi tiu ĉapitro kiom zorgema oni devas esti konkludante ke plej malsamaj vivkutimoj ne povas laŭgrade ŝanĝiĝi en sin; ke vesperto, ekzemple, ne povus formiĝi per natura selektado de animalo kiu unue kapablis nur glisi tra la aero.

Oni vidis ke specioj en novaj vivkondiĉoj eble ŝanĝos siajn kutimojn, aŭ havos diversigitajn kutimojn, kun iuj kutimoj tre malsimilaj al tiuj de ĝiaj plej proksimaj samgenranoj. Sekve, oni povas kompreni, konsiderante ke ĉiu organika estaĵo klopodas vivi kie ajn ĝi kapablas, kial ekzistas altejaj anseroj kun remilaj piedoj, teraj pegoj, plonĝantaj turdoj, kaj petreloj kun la kutimoj de aŭkoj.

La kredo ke organo tiom perfekta kiom la okulo formeblus per natura selektado, estas pli ol sufiĉa por miregigi iun ajn. Tamen, en la kazo de iu organo, se oni konas longan serion de gradoj de komplekseco, ĉiu bona por sia posedanto, tiam, sub ŝanĝantaj vivkondiĉoj, ne ekzistas logika malebleco por la atingo de ajna imagebla grado de perfekteco per natura selektado. En la kazoj en kiuj oni konas neniun mezan aŭ transiran staton, oni devas esti tre zorgema por ne konkludi ke neniu povis ekzisti, ĉar la homologoj de multaj organoj kaj iliaj mezaj statoj montras ke mirigaj ŝanĝiĝoj en funkcio estas almenaŭ eblaj. Ekzemple, naĝveziko ŝajne konvertiĝis al aerspira pulmo. Unu sama organo, plenuminta samtempe tre malsamajn funkciojn, kaj poste specialiĝinta por unu funkcio; kaj du tre malsamaj organoj, plenumintaj samtempe la saman funkcion, unu perfektiĝinta dum helpata de la alia, certe ofte multe faciligis transirojn.

Oni estas multe tro nescia, en preskaŭ ĉiuj kazoj, por kapabli aserti ke iu parto aŭ organo estas tiom negrava por la bona farto de specio, ke modifoj en ĝia strukturo ne povus malrapide akumuliĝi per natura selektado. Sed oni povas senhezite kredi ke multaj modifoj, tute kreitaj de la leĝoj de kresko, kaj komence neniel avantaĝaj al la specio, estis poste utiligataj de la pli modifitaj praidoj de ĉi tiu specio. Oni ankaŭ povas kredi ke partoj antaŭe tre gravaj ofte estis konservitaj (kiel la vosto de akvema animalo en sia terema praido), kvankam ĝi fariĝis tiom bagatela ke ĝi ne povus, en ĝia nuna stato, esti akirita per natura selektado, - povo kiu agas nur per la konservo de avantaĝaj varioj en la lukto por vivo.

Natura selektado produktas nenion en iu specio por la ekskluziva bono aŭ malbono de alia. Ĝi certe povas produkti partojn,organojn, kaj eligaĵojn tre utilajn aŭ eĉ neprajn, aŭ tre damaĝajn al alia specio. Tamen en ĉiuj kazoj ili estas utilaj al siaj posedantoj. Natura selektado en ĉiu plene loĝata lando, devas agi ĉefe per la konkurenco de la loĝantoj inter si, kaj sekve produktas perfektecon, aŭ fortecon en la lukto por vivo, nur laŭ la normo de tiu lando. Sekve la loĝantoj de iu lando, ĝenerale la pli malgranda, ofte cedas, kiel oni jam rimarkis, al la loĝantoj de alia kaj ĝenerale pli larĝa lando. Ĉar en la pli larĝa lando, ekzistus pli da individuoj, kaj pli diversaj formoj, kaj la konkurenco estus pli severa, kaj tiel la normo de perfekteco estus altigita. Natura selektado ne necese produktas absolutan perfektecon; kaj laŭ tio kion oni povas juĝi per limigitaj sentoj, oni ne povas trovi absolutan perfektecon ĉie.

Laŭ la teorio de natura selektado oni povas klare kompreni la plenan signifon de tiu malnova regulo en natura historio, 'Natura non facit saltum.' (Naturo ne faras salton.) Ĉi tiu regulo, se oni konsideras nur la nunajn loĝantojn de la mondo, ne estas strikte ĝusta, sed se oni inkluzivas ĉiujn de pasintaj tempoj, ĝi devas esti, laŭ mia teorio, strikte ĝusta.

Estas ĝenerale agnoskite ke ĉiuj organikaj estaĵoj formiĝis laŭ du grandaj leĝoj - Unueco de Speco, kaj la Kondiĉoj de Ekzisto. La esprimo 'unueco de speco' signifas tiun fundamentan kongruecon de strukturo, kiun oni vidas en organikaj estaĵoj de la sama klaso, kaj kiu estas tute sendependa de iliaj vivkutimoj. Laŭ mia teorio, 'unueco de speco' estas klarigebla per 'unueco de deveno'. La esprimo 'kondiĉoj de ekzisto', pri kiu la fama Kuviero (Cuvier) tre ofte insistis, estas plene kovrita per la principo de natura selektado. Natura selektado agas, adaptante la variantajn partojn de ĉiu organika estaĵo al ĝiaj organikaj kaj neorganikaj vivkondiĉoj; aŭ adaptinte ilin dum longe pasintaj periodoj de tempo. La adaptiĝoj estas helpataj en iuj kazoj per uzado kaj neuzado, estas iomete efikataj de la rekta ago de eksteraj vivkondiĉoj, kaj en ĉiuj kazoj estas submetitaj al la pluraj leĝoj de kresko. Sekve, fakte, la leĝo de la Kondiĉoj de Ekzisto estas la pli alta leĝo; ĉar ĝi inkluzivas, per la heredo de antaŭaj adaptiĝoj, tiun de Unueco de Speco.