La temo meritas longan diskuton, sed ĉi tie mi prezentos nur unu
kazon, tiun de laborantaj aŭ malfekundaj formikoj. Kiel la laborantoj
malfekundiĝis estas malfacilaĵo; sed ne multe pli granda ol iu ajn
alia rimarkinda modifo de strukturo; ĉar oni povas montri ke iuj
insektoj kaj aliaj artikuloj en natura stato foje malfekundiĝas; kaj
se tiaj insektoj estus sociemaj, kaj estus profite al la komunumo ke
iu nombro jare naskiĝu laborkapabla, sed malkapabla generi sin,
mi vidas neniun kialon kial natura selektado ne povus fari tion. Sed
mi devas preterpasi ĉi tiun komencan malfacilaĵon.
La granda malfacilaĵo estas en tio ke la laborantaj formikoj vaste
malsamas de ambaŭ la maskloj kaj la fekundaj femaloj laŭ strukturo,
kiel en la formo de la torako kaj la manko de flugiloj, kaj foje okuloj,
kaj laŭ instinkto. Koncerne instinkton, la enorma diferenco inter la
laborantoj kaj la perfektaj femaloj estus multe pli bone montrita per
la ekzemplo de la mielabelo. Se labora formiko aŭ alia neŭtra insekto
estus ordinara animalo, mi senhezite supozus ke ĉiuj ĝiaj trajtoj estis
malrapide akiritaj per natura selektado; tio estas, per nasko de individuo
kun iu malgranda profitdona modifo de strukturo, kiun ĝiaj idoj heredis,
kiuj denove variis kaj denove selektiĝis, ktp. Sed la labora formiko estas
insekto kiu grande diferencas de siaj gepatroj, kaj tamen estas absolute
malfekunda; tiel ke ĝi neniam povus transdoni sinsekve akiritajn
strukturajn modifojn aŭ instinktojn al siaj idoj. Oni rajtas demandi kiel
oni povas klarigi ĉi tiun kazon per la teorio de natura selektado.
Unue, oni memoru ke estas nenombreblaj kazoj, en malsovaĝaj
produktaĵoj kaj en tiuj de natura stato, de ĉiaj diferencon de strukturo
kiuj kunrilatiĝis al specifaj aĝoj, aŭ al iu sekso. Estas diferencoj kiuj
rilatas ne nur al unu sekso, sed al tiu mallonga periodo kiam la
reprodukta sistemo estas aktiva, kiel ekzemple la nupta plumaro
de multaj birdoj, kaj la hokforma makzelo de la maskla salmo.
Eĉ ekzistas malgrandaj diferencoj en la kornoj de malsamaj rasoj
de bovoj rilate al homfarita difekto de la maskla sekso; ĉar oksoj de
iuj rasoj havas pli longajn kornojn ol en aliaj rasoj, kompare kun
la kornoj de la maskloj kaj femaloj de ĉi tiuj samaj rasoj. Sekve mi
vidas neniun veran malfacilaĵon por iu ajn trajto fariĝi ligita kun
malfekunda kondiĉo de iuj membroj de insektaj komunumoj: la
malfacilaĵo estas kompreni kiel tiaj ligitaj modifoj de strukturo
povus malrapide akumuliĝi per natura selektado.
Ĉi tiu malfacilaĵo, kvankam ĝi ŝajnas nevenkebla, estas malfortigita,
aŭ, laŭ mia kredo, forigita, kiam oni memoras ke selektado povas
aplikiĝi al la familio, same kiel al la individuo, kaj povas tiel atingi
la deziratan rezulton. Tiele, bone ŝatata vegetaĵo estas kuirita, kaj
la individuo detruiĝas; sed la ĝardenisto semas semojn de la sama
raso, kaj memfide atendas rikolti preskaŭ la saman specon; bredistoj
de bovoj volas ke la viando kaj graso estu jaspeca; la animalo estas
buĉita, sed la bredisto memfide bredas la saman familion. Mi tiom
fidas la povojn de selektado, ke mi ne dubas ke raso de bovoj, kiu
ĉiam produktas oksojn kun malordinare longajn kornojn, malrapide
kreeblus per zorga observado pri kiuj individuaj maskloj kaj femaloj,
kiam parigitaj, produktus oksojn kun la plej longaj kornoj; kaj tamen
neniu individua okso povus generi sian specon.
Mi kredas ke estis tiel kun sociaj insektoj: malgranda modifo de
strukturo, aŭ instinkto, ligita kun la sterila kondiĉo de iuj membroj
de la komunumo, estis avantaĝa al la komunumo: sekve la fekundaj
maskloj kaj femaloj de la sama komunumo floris, kaj transdonis
al siaj fekundaj idoj tendencon produkti malfekundajn membrojn
havantajn la saman modifon. Kaj mi kredas ke ĉi tiu procesos estis
ripetata, ĝis grandega kvanto da diferenco inter fekundaj kaj
malfekundaj femaloj de la sama specio estis produktita, kiun oni
vidas en multaj sociaj insektoj.
Sed ni ankoraŭ ne pritraktis la kulminon de la malfacilaĵo; tio estas,
la fakto ke la neŭtruloj de pluraj formikoj malsamas, ne nur de
la fekundaj femaloj kaj maskloj, sed inter si, foje eĉ al preskaŭ
nekredebla grado, kaj tiel dividiĝas en du aŭ eĉ tri kastoj. La kastoj,
plie, ĝenerale ne havas mezajn gradojn, sed estas perfekte bone
difinitaj. Ili estas tiom distingitaj de si kiom ajnaj du specioj de la
sama genro, aŭ eĉ ajnaj du genroj de la sama familio. Ekzemple,
en Eciton, estas laboraj kaj soldataj neŭtruloj, kun malordinare
malsamaj makzeloj kaj instinktoj: en Crytocerus, la laborantoj
de unu sola kasto portas mirigan specon de ŝirmilo sur siaj kapoj,
kies uzo estas tre nekonata: en la meksika Myrmecocystus, la
laborantoj de iu kasto neniam forlasas la neston; ili estas nutrataj
de la laborantoj de alia kasto, kaj ili havas grandege formiĝintan
abdomenon kiu sekrecias specon de mielo, kiu anstataŭas la sekrecion
de afidoj, aŭ la malsovaĝaj bovoj, kiel ili nomeblas, kiujn
Eŭropaj formikoj gardas aŭ sklavigas.
Oni certe pensos ke mi havas troan fidon al la principo de natura selektado,
kiam mi ne agnoskos ke tiaj mirigaj kaj bone establitaj faktoj ne tuj
detruas mian teorion. La pli simpla kazo de neŭtraj insektoj de unu kasto
aŭ sama speco, kiuj fariĝas per natura selektado malsamaj al fekundaj
maskloj kaj femaloj, estas tre ebla, laŭ mia kredo. En ĉi tiu kazo, oni
povas senriske konkludi per analogio al ordinaraj varioj, ke ĉiu sinsekva,
malgranda, profitdona modifo probable ne unue aperis en ĉiuj individuaj
neŭtruloj de la sama nesto, sed nur en kelkaj; kaj la longdaŭra selektado
de fekundaj gepatroj kiuj produktis plej da neŭtruloj kun la profitdona
modifo, ĉiuj neŭtruloj finfine akiris la deziratan trajton. Laŭ ĉi tiu vidpunkto
oni devas foje trovi neŭtrajn insektojn de la sama specio, en la sama nesto,
kiuj montras gradojn de strukturo; kaj oni ja trovas ĉi tion, eĉ ofte, konsiderante
kiom malmultaj neŭtraj insektoj de Eŭropo estis zorgeme observitaj. Sinjoro
F. Smit (Smith) montris kiom surprize la neŭtruloj de pluraj Britaj formikoj
malsamas inter si laŭ grandeco kaj foje laŭ koloro; kaj ke oni foje povas
perfekte ĉenigi la ekstremajn formojn per individuoj prenitaj el sama nesto: Mi
mem komparis perfektajn gradojn de ĉi tiu speco.
Ofte okazas ke la pli grandaj aŭ la pli malgrandaj laborantoj estas pli
multnombraj; aŭ ke ambaŭ grandaj kaj malgrandaj estas multnombraj,
kun tiuj de meza grandeco raraj. Formica flava havas grandajn
kaj malgrandajn laborantojn, kaj iujn mezgrandajn; kaj, en ĉi tiu specio,
kiel sinjoro F. Smit observis, la grandaj laborantoj havas simplajn
okulojn (ocelojn), kiuj estas klare distingeblaj, kvankam malgrandaj.
Aliflanke la malpligrandaj laborantoj havas siajn ocelojn rudimentaj.
Post zorgema dissekcio de pluraj specimenoj de ĉi tiuj laborantoj, mi
povas aserti ke la okuloj estas multe pli rudimentaj en la pli malgrandaj
laborantoj, ol oni atendus pro ilia proporcie malplia grandeco; kaj mi
plene kredas, kvankam mi ne aŭdacas aserti tiom certe, ke la laborantoj
de meza grandeco havas siajn ocelojn en precize meza kondiĉo. Mi deflankiĝu
de la temo aldonante, ke se la pli malgrandaj laborantoj estus la plej
utilaj al la komunumo, kaj tiuj maskloj kaj femaloj kiuj produktas pli kaj
pli da malgrandaj laborantoj estus selektitaj, ĝis kiam ĉiuj fariĝus ĉi tiaj;
rezultus formika specio kun neŭtruloj tre proksime en la sama kondiĉo
kun tiuj de Myrmica. Ĉar la laborantoj de Myrmica eĉ ne
havas rudimentajn ocelojn, kvankam la masklaj kaj femalaj formikoj de
ĝi tiu genro havas bone formitajn ocelojn.
Mi prezentu unu alian kazon: mi tiom memfide atendis trovi gradoj en
la ĉefaj punktoj de strukturo ine la malsamaj kastoj de neŭtruloj de la
sama specio, ke mi volonte akceptis la oferton de sinjore F. Smit, de
multnombraj specimenoj de la sama nesto de la nomada formiko
(Anomma) de Okcidenta Afriko. La leganto eble plej bone
komprenos la kvanton da diferenco inter ĉi tiuj laborantoj, ne per
faktaj mezuroj, sed per strikte preciza ilustraĵo: la diferenco estis sama
kvazaŭ oni vidus grupo de laborantoj konstruantaj domon, de kiuj
multaj estus 5 piedojn 4 colojn altaj, kaj multaj 16 piedojn altaj; sed oni
devas supozi ke la pli grandaj laborantoj havis kapojn kvaroble, anstataŭ
trioble, pli grandaj ol tiuj de la malpligrandaj laborantoj, kaj makzeloj
preskaŭ kvinble pli grandaj. Plie, la makzeloj de la laborantaj formikoj
de pluraj grandecoj mirige malsamis laŭforme. kaj en la formo kaj nombro
de dentoj. Sed la grava fakto estas, ke kvankam la laborantoj povas esti
grupitaj laŭ kastoj de malsamaj grandecoj, tamen ili havas fajnajn gradojn
inter si, same kiel iliaj tre malsamaj makzelstrukturoj. Mi memfide parolas
pri ĉi tiu lasta punkto, ĉar sinjoro Labok (Lubbock) faris desegnaĵojn per
optika paŭsilo de la makzeloj de la diversgrandecaj laborantoj kiujn mi
dissekciis.
Kun ĉi tiuj faktoj antaŭ mi, mi kredas ke natura selektado, aganta
sur la fekundaj gepatroj, povus evoluigi specion kiu regule produktas
neŭtrulojn, ĉiujn grandajn kun unu formo de makzelo, aŭ ĉiujn
malgrandajn kun makzeloj de vaste malsama strukturo. Laste, kaj
jen la kulmino de malfacileco, ĝi povus evoluigi grupon de laborantoj de
iu grandeco kaj strukturo, kaj samtempe alian grupon de laborantoj de
malsama grandeco kaj strukturo. Unue, laŭgrada serio formiĝus,
kiel en la kazo de la nomada formiko, kaj poste ekstremaj formoj,
estantaj plej utilaj al la komunumo, produktiĝus pli-kaj-pli-multnombre
per la natura selektado de la gepatroj kiuj generis ilin; ĝis kiam neniuj
de la mezaj strukturoj estus produktataj.
Tiel, laŭ mia kredo, la miriga fakto de du distingitaj kastoj de
malfekundaj laborantoj ekzistantaj en la sama nesto, ambaŭ
vaste malsamaj de si kaj de siaj gepatroj, originis. Oni povas vidi
kiom utila ilia kreo eble estis al socia komunumo de insektoj, laŭ
la sama principo ke divido de laboro utilas al civilizita homo.
Ĉar formikoj laboras per hereditaj instinktoj kaj per hereditaj
iloj aŭ armiloj, kaj ne per akiritaj scioj nek faritaj iloj, perfekta
divido de laboro estus realigebla nur se la laborantoj estus
malfekundaj; ĉar se ili estus fekundaj, ili interkruciĝus, kaj
iliaj instinktoj kaj strukturoj intermiksiĝus. Kaj mi kredas ke naturo
realigis ĉi tiun admirindan dividon de laboro en la komunumoj de
formikoj per natura selekto. Sed mi devas konfesi, ke, eĉ kun mia
forta fido pri ĉi tiu principo, mi neniam antaŭvidus ke natura
selektado estus tiom altgrade efika, se la kazo de ĉi tiuj
neŭtraj insektoj ne konvinkus min pri la fakto. Tial, mi diskutis
ĉi tiun kazon iomete, sed tute malsufiĉe longe, por montri la
povon de natura selektado, kaj same ĉar ĉi tio estas longe la
plej grava speciala malfacilaĵo, kiun mi teorio renkontis.
La kazo ankaŭ estas tre interesa, ĉar ĝi provas ke kun animaloj, same kiel
kun plantoj, ajna kvanto da struktura modifo realigeblas per la akumulo
de multaj, malgrandaj, kaj, kiel oni devas nomi ilin, hazardaj varioj, kiuj
estas iel ajn profitdonaj, sen rolo de ekzercado aŭ kutimo. Neniu kvanto
da ekzercado aŭ kutimo, aŭ volo, en la tute malfekundaj membroj de
komunumo, iel ajn povus efiki la strukturon aŭ instinktojn de la fekundaj
membroj, kiuj solaj lasas praidojn. Surprizas min ke neniu prezentis ĉi
tiun instruan kazon de neŭtraj insektoj, kontraŭ la bone konata doktrino
de Lamark (Lamarck).
Resumo
Mi provis mallonge montri en ĉi tiu ĉapitro ke la mensaj kvalitoj de
malsovaĝaj animaloj varias, kaj ke la varioj estas heredataj. Eĉ pli
mallonge mi provis montri ke instinktoj varias iomete en natura stato.
Neniu disputus ke instinktoj estas plej gravaj al ĉiu animalo. Tial mi
vidas nenian malfacilaĵon, en la ŝanĝiĝantaj vivkondiĉoj, por natura
selektado akumuli malgrandajn modifojn de instinkto al ajna grado,
en ajnan utilan direkton. En iuj kazoj kutimo aŭ uzado kaj neuzado
probable rolis. Mi ne pretendas ke la faktoj prezentitaj en ĉi tiu
ĉapitro fortigas iom ajn mian teorion; sed neniuj malfacilaj kazoj, laŭ
mia juĝo, detruas ĝin; Aliflanke, la fakto ke instinktoj ne ĉiam estas
absolute perfektaj kaj emas erari; - ke neniu instinkto estis produktita
por la ekskluziva avantaĝo de aliaj animaloj, sed ke ĉiu animalo
utiligas la instinktojn de aliaj; - ke la leĝo de natura historio, tio estas,
'natura non facit saltum' aplikeblas al instinktoj kaj korpa
strukturo, kaj simple klarigeblas laŭ la antaŭaj vidpunktoj, sed
ne klarigeblas alimaniere, - ĉiuj emas konfirmi la teorion de natura
selektado.
Ĉi tiu teorio estas ankaŭ fortigita de kelkaj aliaj faktoj kiuj koncernas
instinktojn kiel tiu ofta kazo de proksime rilatantaj, sed certe
distingitaj specioj, kiuj enloĝas forajn partojn de la mondo kaj vivas
en konsiderinde malsamaj vivkondiĉoj, kaj tamen ofte havas preskaŭ
samajn instinktojn. Ekzemple, per la la principo de heredo, oni povas
kompreni kiel la turdo de Suda Ameriko tegas sian neston per koto, laŭ
la sama unika maniero kiun la Brita turdo faras: kial la masklaj trogloditoj
(Troglodytes) de Norda Ameriko konstruas nestojn por ripozi,
same kiel la maskloj de la distingita vulgara Brita troglodito, - kutimo tute
malsimila al tiu de iu ajn konata birdo. Fine, eble ne estas logika dedukto,
sed laŭ mia imago estas multe pli kontentige konsideri instinktojn kiel
la kutimo de juna kukolo elĵeti siajn kun samnestanojn, - sklavigado
de formikoj, - la kutimo de ikneŭmonoidaj larvoj manĝi ene de la vivantaj
korpoj de raŭpoj, - ne speciale donitaj aŭ kreitaj instinktoj, sed malgrandaj
rezultoj de unu ĝenerala leĝo kiu kondukas la la antaŭenigo de ĉiuj
specioj. Tio estas, multnombriĝu, variu, la plej fortaj vivu kaj la plej
malfortaj mortu.