Komparo de Hibridoj kaj Miksuloj, sendepende de ilia fekundeco.
Sendepende de la demando pri fekundeco, la idoj de interkrucigitaj specioj
kaj de interkrucigitaj variaĵoj kompareblas laŭ pluraj aliaj manieroj.
Gartner, kiu forte esperis marki distingan linion inter specioj kaj
variaĵoj, kapablis trovi tre malmultajn, kaj, laŭ mia opinio, tre bagatelajn
diferencojn inter la tiel nomataj hibridaj idoj de specioj, kaj la tiel
nomataj miksitaj idoj de variaĵoj. Kaj, aliflanke, ili kongruas tre
proksime laŭ tre multaj gravaj manieroj.
Ĉi tie mi diskutos ĉi tiun temon ekstreme mallonge. La plej grava
distingo estas, ke en la unua generacio miksuloj estas pli variemaj ol
hibridoj; sed Gartner agnoskas ke hibridoj de specioj kiuj estis
longe kultivitaj estas ofte variemaj en la unua generacio; kaj mi mem
vidis surprizajn kazojn de ĉi tiu fakto. Gartner plie agnoskas ke
hibridoj inter tre proksime rilatantaj specioj estas pli variemaj ol
tiuj de tre distingitaj specioj; kaj ĉi tio montras ke la diferenco
en la gradoj de variemo ŝanĝiĝas laŭgrade. Kiam miksuloj kaj la pli
fekundaj hibridoj estas breditaj dum pluraj generacioj, ekstrema
kvanto da variemo en iliaj idoj estas tre bone konata; sed iuj
malmultaj kazoj de ambaŭ hibridoj kaj miksuloj longe tenantaj
karaktran unuecon estas montreblaj. La variemo, tamen, en sinsekvaj
generacioj de miksuloj estas, eble, pli ol en hibridoj.
Ĉi tiu plia variemo de miksuloj ol hibridoj tute ne surprizas min. Ĉar
la gepatroj de miksuloj estas variaĵoj, kaj ĉefe malsovaĝaj variaĵoj
(tre malmultaj eksperimentoj estis provitaj kun naturaj variaĵoj),
kaj ĉi tio implicas en la plejo da kazoj estis lastatempa variado;
kaj tial oni eble atendus ke tia variemo ofte daŭrus kaj superadiciiĝus
al tiu kiu okazas nur pro la interkruciĝo. La malgranda grado de variemo
en hibridoj de la unua interkruciĝo aŭ en la unua generacio, kontraste
kun ilia ekstrema variemo en sekvantaj generacioj, estas kurioza fakto
kaj meritas atenton, ĉar ĝi koncernas kaj subtenas vidpunkton kiun
mi alprenis pri la kaŭzo de ordinara variemo; tio estas, ke ĝi ŝuldiĝas
al tio ke la reprodukta sistemo estas treege efikiĝema al iu ajn
ŝanĝiĝo en la vivkondiĉoj, kaj tial ofte fariĝas malfekunda aŭ almenaŭ
malkapabla en sia ĝusta funkcio de produktado de idoj kiuj identas al la
gepatra formo. Nu, hibridoj de la unua generacio devenas de specioj kiuj
ne havis siajn reproduktajn sistemojn iel ajn efikataj (escepte de tiuj
specioj kiuj estis longe kultivitaj), kaj ili ne estas variemaj; sed
hibridoj mem havas siajn reproduktajn sistemojn serioze efikataj, kaj
iliaj idoj estas tre variemaj.
Sed revenante al la komparo inter miksuloj kaj hibridoj: Gartner
asertas ke miksuloj pli emas reaperigi la formon de iu gepatro ol
hibridoj; sed ĉi tio, se vera, estas certe nur diferenco de grado.
Gartner pli insistas ke kiam iu ajn du specioj, kvankam plej proksime
rilatantaj al si, estas interkrucigitaj kun tria specio, la hibridoj
estas vaste malsamaj de si; sed se du tre distingitaj variaĵoj de iu
specio estas interkrucigitaj kun alia specio, la hibridoj ne multe
malsamas. Sed ĉi tiu konkludo, laŭ mia juĝo, fondiĝas sur nur unu
eksperimento; kaj ŝajnas rekte kontraŭ la rezultoj de pluraj
eksperimentoj de Kolrojter.
Ĉi tiuj solaj estas negravaj diferencoj, kiujn Gartner kapablas montri,
inter hibridaj kaj miksitaj plantoj. Aliflanke, la simileco de miksuloj
kaj hibridoj al siaj respektivaj gepatroj, pli speciale en hibridoj
produktitaj de proksime rilatantaj specioj, laŭ Gartner sekvas la samajn
leĝojn. Kiam du specioj interkruciĝas, unu foje havas superregan povon
por stampi sian aspekton sur la hibrido; kaj mi kredas ke estas tiel
kun variaĵoj de plantoj. Hibridaj plantoj produktitaj de reciprokaj
interkruciĝoj, ĝenerale proksime similas al si; kaj same estas kun
miksuloj de reciprokaj interkruciĝoj. Ambaŭ hibridoj kaj miksuloj
redukteblas al iu pura gepatra formoj, per ripetataj interkruciĝoj en
sinsekvaj generacioj kun unu de la gepatroj.
Ĉi tiuj pluraj komentoj ŝajne aplikeblas al animaloj; sed la temo
ĉi tiel estas tro komplika, parte pro la ekzisto de duarangaj seksaj
trajtoj; sed pli speciale pro la superregado en transdonado de
simileco de unu sekso super la alia, kiam oni interbredas speciojn
kaj interbredas variaĵojn. Ekzemple, mi kredas ke tiuj aŭtoroj pravas,
kiuj asertas ke la azeno havas superregan povon super la ĉevalo, tiel ke
la mulo kaj la hino pli similas al la azeno ol la ĉevalo; sed ke la
superregado pli fortas en la maskla azeno ol en la femala, tiel ke la
mulo, kiu estas ido de maskla azeno kaj femala ĉevalo, pli similas al
azeno ol la hino, kiu estas la ido de femala azeno kaj maskla ĉevalo,
Iuj aŭtoroj multe emfazas la supozitan fakton, ke nur miksitaj animaloj
naskiĝas tre similaj al unu de siaj gepatroj; sed oni povas montri ke ĉi
tio foje ja okazas kun hibridoj; tamen mi agnoskas ke ĝi okazas multe
malpli ofte en hibridoj ol miksuloj. Konsiderante la kazojn kiujn mi
kolektis de interbreditaj animaloj kiuj proksime similas al unu gepatro,
la similecoj ŝajnas ĉefe limigitaj al trajtoj preskaŭ monstraj laŭ siaj
naturoj, kaj kiuj subite aperis - ekzemple, albinismo, melanismo, manko
de vosto aŭ kornoj, aŭ kromaj fingroj kaj piedfingroj; kaj ne rilatas
al trajtoj kiuj estis malrapide akiritaj per selektado. Sekve, subitaj
reaperoj de la perfekta karaktero de iu gepatro pli probable okazus
en miksuloj, kiuj devenas de variaĵoj ofte subite kreitaj kaj duonmonstraj
en karaktero, ol en hibridoj, kiuj devenas de malrapide kaj nature
produktitaj specioj. Ĝenerale mi tute konsentas kun doktoro Prosper Lukas
(Lucas) kiu, post aranĝado de grandega amaso de faktoj koncernaj animalojn,
konkludas, ke la leĝoj de simileco de la infano al siaj gepatroj estas
samaj, ĉu la du gepatroj tre diferencas aŭ malmulte diferencas inter si.
Tio estas, en la unuiĝo de individuoj de la sama variaĵo, aŭ de malsamaj
variaĵoj, aŭ de distingitaj specioj.
Flanken metante la temon de fekundeco kaj malfekundeco, en ĉiuj aliaj
rilatoj ŝajnas esti ĝenerala kaj proksima simileco en la idoj de
interkrucigitaj specioj, kaj de interkrucigitaj variaĵoj. Se oni
konsideras speciojn speciale kreitaj kaj variaĵojn kiel produktitajn
per duarangaj leĝoj, ĉi tiu simileco estus surprizega fakto. Sed ĝi
harmonias perfekte kun la vidpunkto ke ne ekzistas esenca distingo
inter specioj kaj variaĵoj.
Resumo de la Ĉapitro
Unuaj interkruciĝoj inter formoj sufiĉe distingitaj por esti rangitaj
kiel specioj, kaj iliaj hibridoj, estas tre ĝenerale, sed ne universale,
malfekundaj. La malfekundeco havas ĉiujn gradojn, kaj ofte estas tiom
malgranda ke la du plej zorgemaj eksperimentistoj kiuj iam ajn vivis,
atingis tute malajn konkludojn en rangado de formoj per ĉi tiu testo.
La malfekundeco estas denaske variema en individuoj de la sama specio,
kaj tre influiĝema de favoraj kaj malfavoraj kondiĉoj. La grado de
malfekundeco ne strikte paralelas sisteman similecon, sed estas regata
de pluraj kuriozaj kaj komplikaj leĝoj. Ĝi ĝenerale malsamas, kaj foje
vaste malsamas, en reciprokaj interkruciĝoj inter la samaj du specioj.
Ĝi ne ĉiam egalas laŭgrade en la unua interkruciĝo kaj en la hibridoj
produktitaj de ĉi tiu interkruciĝo.
En la greftado de arboj, la kapablo de iu specio aŭ variaĵo por alpreni
alian, dependas de ĝenerale nekonataj diferencoj en iliaj vegetaĵaj
sistemoj. Sammaniere en interkruciĝoj, la plia aŭ malplia facileco de
iu specio por unuiĝi kun aliaj, dependas de nekonataj diferencoj en
iliaj reproduktaj sistemoj. Ne estas pli forta kialo por kredi ke
specioj estis speciale dotitaj per diversaj gradoj de malfekundeco por
preventi interkruciĝadon kaj miksadon en naturo, ol por kredi ke arboj
estis speciale dotitaj per diversaj kaj iom analogaj gradoj de greftada
malfacileco por preventi greftiĝon en arbaroj.
La malfekundeco de unuaj interkruciĝoj inter puraj specioj, kiuj havas
perfektajn reproduktajn sistemojn, ŝajnas dependi de pluraj cirkonstancoj;
en iuj kazoj ĉefe sur la frua morto de embrio. La malfekundeco de hibridoj,
kies reproduktaj sistemoj estas malperfektaj, kaj kies sistemo kaj tuta
organizaĵo estis perturbitaj pro kombino de du distingitaj specioj,
ŝajnas esti proksime rilatanta al tiu malfekundeco kiu tre ofte okazas
en puraj specioj, kiam iliaj naturaj vivkondiĉoj estas perturbitaj. Ĉi
tiu vidpunkto estas subtenata de alispeca paralelismo; - tio estas, ke
la interbredado de formoj kiuj nur iomete malsamas profitas al la
vigleco kaj fekundeco de siaj idoj; kaj ke malgrandaj ŝanĝiĝoj en la
vivkondiĉoj ŝajnas esti favoraj al la vigleco kaj fekundeco de ĉiuj
organikaj estaĵoj. Ne estas surprize ke la grado de malfacileco por
unuigi du speciojn, kaj la grado de malfekundeco de iliaj hibridaj idoj
ĝenerale paralelas, kvankam pro malsamaj kaŭzoj; ĉar ambaŭ dependas
de la kvanto de diferenco de iu speco inter la specioj kiuj interkruciĝas.
Kaj ne estas surprize ke la facileco por fari unuan interkruciĝon, la
fekundeco de la hibridoj produktitaj, kaj la kapablo esti greftita -
kvankam ĉi tiu lasta kapablo evidente dependas de vaste malsamaj
cirkonstancoj - ĉiuj iras, iugrade, paralele kun la sistema rilateco
de la prieksperimentitaj formoj; ĉar sistema rilateco provas esprimi
ĉiujn specojn de simileco inter ĉiuj specioj.
Unuaj interkruciĝoj inter formoj konataj kiel variaĵoj, aŭ sufiĉe similaj
por estis konsiderataj kiel variaĵoj, kaj iliaj miksitaj idoj, estas tre
ĝenerale, sed ne tute universale, fekundaj. Kaj ĉi tiu preskaŭ ĝenerala
kaj perfekta fekundeco ne surprizas., kiam oni memoras ke oni tre emas
argumenti cirkle koncerne la variaĵojn en natura stato; kaj kiam oni
memoras ke la plejo da variaĵoj estis produktitaj en malsovaĝeco per la
selektado de nuraj eksteraj diferencoj, kaj ne de diferencoj en la
reproduktaj sistemoj. En ĉiuj aliaj rilatoj, escepte de fekundeco, estas
proksima ĝenerala simileco inter hibridoj kaj miksuloj. Finfine, la
faktoj mallonge prezentitaj en ĉi tiu ĉapitro ne ŝajnas al mi kontraŭi,
sed male subteni la vidpunkton, ke ekzistas neniu fundamenta distingo
inter specioj kaj variaĵoj.