Ŝajnas ke ĉiu aparta stratumaro, kiel la tuta amaso de stratumaroj en
ajna lando, ĝenerale intermite akumuliĝis. Kiam oni vidas, kiel ofte
okazas, stratumaron konsistantan de tavoloj de malsamaj mineraloj, oni
laŭracie rajtas suspekti ke la procedo de deponado estis ofte interrompata,
ĉar ŝanĝiĝo en la fluo de la maro kaj provizo de malsamspeca
sedimento ĝenerale ŝuldiĝus al geografiaj ŝanĝiĝoj kiuj bezonas multe
da tempo. Kaj plej zorga esploro de stratumaro ne donos ajnan ideon
pri la tempo kiun ĝia deponado bezonis. Oni povus prezenti multajn kazojn
de stratumoj nur kelkajn futojn dikaj, kiuj reprezentas stratumarojn
kiuj estas aliloke milojn da futoj dikaj, kaj kiuj devis bezoni grandegan
periodon por akumuliĝi; tamen neniu kiu ne scius tion suspektus la
vastan pason de tempo reprezentita de la pli maldika stratumaro.
Oni povus montri multajn kazojn en kiuj la malsupraj tavoloj de stratumaro
estis levitaj, eroziigitaj, sinkigitaj, kaj poste rekovritaj de la supraj
tavoloj de la sama stratumaro, - faktoj, kiuj montras ke vastaj, tamen
facile preteratenteblaj intervaloj, okazis dum ĝia akumulado. En aliaj
kazoj oni havas tre klarajn indikojn en grandaj fosiliigitaj arboj, kiuj
ankoraŭ staras rektaj kiel ili kreskis, pri multaj longaj intervaloj de
tempo kaj ŝanĝiĝoj de marnivelo dum la proceso de deponiĝo, kiuj neniam
estus eĉ suspektitaj, se la arboj ne hazarde konserviĝus: tiele, sinjoroj
Lajel kaj Doson (Dawson) trovis karboniajn stratumojn 1400 futojn dikajn
en Nova Skotio, kun antikvaj radikhavaj stratumoj, unu super la alia, je
ne malpli ol sesdek ok malsamaj niveloj. Sekve, kiam samaj specioj okazas
ĉe la malsupro, mezo, kaj ĉe la supro de stratumaro, estas probable ke
ili ne vivis en la sama loko dum la tuta periodo de deponiĝo, sed aperadis
kaj malaperadis, eble multajn fojojn, dum la sama geologia periodo. Se
tiaj specioj submetiĝus al konsiderinda kvanto da modifado dum iu specifa
geologia periodo, sekcio probable ne inkluzivus ĉiujn fajnajn mezajn gradojn
kiuj, laŭ mia teorio, devus ekzisti inter ili, se abruptaj, kvankam eble
tre malgrandaj, ŝanĝiĝoj de formo.
Estas tre grave memori ke natursciencistoj ne posedas oran leĝon por
distingi inter specioj kaj variaĵoj; ili agnoskas iomete da variado en
ĉiuj specioj, sed kiam ili frontas al iom pli granda kvanto da diferenco
inter iuj du formoj, ili rangas ambaŭ kiel speciojn, escepte se ili
kapablas kunligi ilin per fajnaj mezaj gradoj. Kaj pro kialoj ĵus
prezentitaj, oni malofte esperas efektivigi ĉi tion en iu specifa geologia
sekcio. Supozu ke B kaj C estus du specioj, kaj tria, A, troviĝus en suba
stratumo; eĉ se A estus strikte meza inter B kaj C, oni simple rangus ĝin
kiel trian kaj distingitan specion, escepte se ĝi ankaŭ plej proksime
konekteblus kun unu aŭ ambaŭ formoj per mezaj variaĵoj. Kaj oni ne forgesu,
kiel antaŭe klarigite, ke A eble estus la pragenerinto de B kaj C, kaj
tamen eble ne estus tutstrikte meza inter ili en ĉiuj punktoj de strukturo.
Tiel oni eble akirus la gepatran specion kaj ĝiajn plurajn modifitajn
praidojn de la malsupraj kaj supraj stratumoj de stratumaro, kaj
escepte se oni trovus multajn transirajn gradojn, oni ne rekonus ilian
rilaton, kaj sekve devus rangi ilin ĉiujn kiel distingitajn
speciojn.
Estas fifame ke multaj paleontologoj difinis siajn speciojn surbaze de
tro bagatelaj diferencoj; kaj ili pli emas fari ĉi tion kiam la
specimenoj venas de malsamaj substadioj de sama stratumaro. Iuj spertaj
konkologoj nun asignas multajn de la tre fajnaj specioj de Dorbini
(D'Orbigny) kaj aliaj al la rangoj de variaĵoj; kaj laŭ ĉi tiu vidpunkto,
oni ja trovas tiajn indikojn de ŝanĝiĝo kiuj, laŭ mia teorio, oni devas
trovi. Plie, se oni konsideras iom pli vastajn intervalojn, tio estas,
distingitajn sed sinsekvajn stadiojn de sama granda stratumaro, oni
trovas ke la fosilioj en ili, kvankam preskaŭ universale rangitaj kiel
specie malsamaj, tamen multe pli proksime rilatas al si ol la specioj
kiuj troviĝas en pli vaste foraj stratumaroj; sed pri ĉi tiu
temo mi revenos en sekvonta ĉapitro.
Alia konsidero rimarkindas: kun animaloj kaj plantoj kiuj kapablas
generi sin rapide kaj ne multe moviĝas, estas kialoj por suspekti,
kiel oni vidis antaŭe, ke komence iliaj variaĵoj ĝenerale estas lokaj;
kaj ke tiaj lokaj variaĵoj ne larĝe disvastiĝas kaj forpuŝas siajn
gepatrajn formojn ĝis ili estas modifitaj kaj perfektigitaj je iu
konsiderinda grado. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, la ŝanco por malkovri en
stratumaro de iu specifa lando ĉiujn fruajn stadiojn de transiro inter
iuj du formoj, estas malgranda, ĉar la sinsekvaj ŝanĝiĝoj estas
supozitaj esti lokaj aŭ limigitaj al iu specifa loko. La plejo da
maraj animaloj havas larĝan teritorion; kaj oni vidis ke koncerne
plantojn, tiuj kun la plej vastaj etendiĝoj plej ofte prezentas
variaĵojn; do probable tiuj konkuloj kaj aliaj maraj animaloj kiuj
havis plej vastajn teritoriojn, multe pli vastajn ol la limoj
de la konataj stratumaroj de Eŭropo, plej ofte aperigis, unue, lokajn
variaĵojn, kaj finfine, novajn speciojn; kaj denove, ĉi tio multe
malpliigus la ŝancon ke oni kapablus sekvi la stadiojn de transiro
en ajna geologia stratumaro.
Oni ne forgesu, ke nuntempe, kun perfektaj specimenoj por esplori,
oni malofte povas konekti du formojn per mezaj variaĵoj kaj tiel pruvu
ke ili apartenas al la sama specio, antaŭ ol oni kolektas multajn
specimenojn de multaj lokoj; kaj en la kazo de fosiliaj specioj,
paleontologoj rare kapablas fari ĉi tion. Oni eble povus plej bone
kompreni la malprobablecon ke oni kapablos konekti speciojn per
multaj, fajnaj, mezaj, fosiliaj ligaĵoj, se oni demandas sin ĉu,
ekzemple, estontaj geologoj kapablos pruvi, ke la nuntempaj malsamaj
rasoj de bovoj, ŝafoj, ĉevaloj, kaj hundoj devenis de unu raso
aŭ de pluraj originaj rasoj; aŭ, denove, ĉu iuj markonkoj loĝantaj
la marbordojn de Norda Ameriko, kiujn iuj konkologoj rangas kiel
speciojn distingitajn de siaj Eŭropaj reprezentantoj, kaj aliaj
konkologoj kiel nur variaĵojn, estas vere variaĵoj aŭ estas, kiel oni
diras, specie distingitaj. Estontaj geologoj povus fari ĉi tion nur
se ili malkovrus multajn mezajn gradojn en fosilia stato; kaj tia
sukceso ŝajnas al mi ekstreme malprobabla.
Geologia esploro aldonis multajn speciojn al ekzistantaj kaj formortintaj
genroj, kaj faris la intervalojn inter kelkaj grupoj malpli larĝaj ol ili
estus alikaze. Tamen ĝi faris preskaŭ nenion por rompi la distingon inter
specioj per kunligoj de multaj, fajnaj, mezaj variaĵoj; kaj la fakto ke
ĉi tio ne okazis, probable estas la plej grava kaj plej evidenta el ĉiuj
multaj kontraŭargumentoj kiujn oni povas prezenti kontraŭ miaj vidpunktoj.
Sekve, estus utile resumi la suprajn komentojn per imagita ilustraĵo. La
Malaja Insularo estas preskaŭ same granda kun Eŭropo de la Norda Kabo al
la Mediteranea, kaj de Britio ĝis Rusio; kaj sekve egalas al ĉiuj
geologiaj stratumaroj kiuj estis iom precize esploritaj, escepte tiuj
de Usono. Mi tute konsentas kun sinjoro Gudvin-Osten (Goodwin-Austen), ke
la nuna stato de la Malaja Insularo, kun ĝiaj multaj grandaj insuloj
apartigitaj de vastaj kaj malprofundaj maroj, probable reprezentas
la antaŭan staton de Eŭropo, kiam la plejo de niaj stratumaroj akumuliĝadis.
La Malaja Insularo estas unu el la plej riĉaj regionoj de la tuta tero
je organikaj estaĵoj; tamen se oni kolektus ĉiujn speciojn kiuj iam ajn
vivis tie, ili tre malperfekte reprezentus la naturan historion de la
mondo.
Sed oni havas multajn kialojn por kredi ke la teraj produktaĵoj de la
insularo estus konservitaj tro malperfekte en la stratumaroj kiujn
oni supozas nun akumuliĝas. Mi suspektas ke malmultaj de la strikte
plaĝaj animaloj, aŭ de tiuj kiuj vivas sur nudaj submaraj rokoj,
kovriĝus; kaj tiuj kovritaj de gruzo aŭ sablo ne daŭrus ĝis fora epoko.
Kie sedimento ne akumuliĝus sur la fundo de la maro, aŭ kie ĝi ne
akumuliĝus sufiĉe rapide por protekti la organikajn korpojn de putriĝo,
neniuj restaĵoj povus esti konservitaj.
En tiu insularo, mi kredas ke fosilihavaj stratumaroj povus formiĝi je
sufiĉe dikeco por daŭri al epoko tiom for en la estonteco kiom la
mezozoikaj stratumaroj foras en pasinteco, nur dum periodoj de sinkado.
ĉi tiuj periodoj de sinkado estus apartigitaj de si per grandegaj
intervaloj, dum kiuj la areo estus aŭ senmova aŭ leviĝanta; dum leviĝo,
ĉiu fosilihava stratumaro detruiĝus, preskaŭ tuj kiam ĝi akumuliĝus, per
la senĉesa agado de la marbordo, kiel oni nun vidas sur la marbordoj de
Suda Ameriko. Dum la periodoj de sinkado probable okazus multe da
formortiĝo de vivo; dum periodoj de leviĝo, estus multe da variado, sed
la geologia registro tiam estus malplej kompleta.
Oni povas dubi ĉu la daŭro de iu granda periodo de sinkado sur
la tuto aŭ parto de la insularo, kun samtempa akumulado de sedimento,
superus la averaĝan daŭron de la samaj speciaj formoj; kaj ĉi tiuj
hazardoj estas nepraj por la konservado de ĉiuj transiraj gradoj inter
iuj du aŭ pli da specioj. Se tiaj gradoj ne plene konserviĝus, transiraj
variaĵoj aperus nur kiel multaj distingitaj specioj. Ankaŭ estas probable
ke ĉiu granda periodo de sinkado estus interrompita de osciloj de
marnivelo, kaj ke malgrandaj klimataj ŝanĝiĝoj okazus dum tiaj longaj
periodoj; kaj en ĉi tiaj kazoj, la loĝantoj de la insularoj devus migri,
kaj neniu fajngrada registro de iliaj modifoj povus konserviĝi en iu
specifa stratumaro.
Tre multaj el la maraj enloĝantoj de la insularo nun etendiĝas milojn da
mejloj ekster ĝia regiono; kaj pro analogeco mi kredas ke estus ĉefe ĉi
tiuj vaste etendiĝantaj specioj kiuj plej ofte produktus novajn variaĵojn;
kaj unue la variaĵoj estus ĝenerale lokaj aŭ limigitaj al iu loko, sed se
ili havus iun klaran avantaĝon, aŭ plie modifiĝus aŭ pliboniĝus, ili
malrapide disvastiĝus kaj forpuŝus siajn gepatrajn formojn. Kiam tiaj
variaĵoj revenus al siaj antikvaj hejmoj, ili malsamus de sia antaŭa
stato laŭ preskaŭ unueca, kvankam eble ekstreme malgranda grado. Tial, laŭ
la principoj aplikataj de multaj paleontologoj, ili estus rangitaj kiel
novaj kaj distingitaj specioj.
Sekve, se estas iom da vero en ĉi tiuj komentoj, oni ne rajtas atendi
trovi en geologiaj stratumaroj senfinan nombron da tiuj fajnaj
transiraj formoj kiuj, laŭ mia teorio, certe konektis ĉiujn pasintajn
kaj nuntempajn speciojn de la sama grupo, kiel unu longan kaj branĉantan
ĉenon de vivo. Oni devas atendi nur kelkajn ligaĵojn, iujn proksime, kaj
aliajn malproksime rilatantaj al si; kaj ĉi tiuj ligaĵoj, se ili estus
trovitaj en malsamaj stadioj de la sama stratumaro, eĉ se ili estus tre
proksimaj, estus rangitaj kiel distingitaj specioj de la plejo da
paleontologoj. La plej bone konservitaj geologiaj sekcioj prezentis tre
malkompletan registron de la ŝanĝiĝoj de vivo. Mi ne pretendas ke mi iam
ajn suspektus tion se la malfacileco por malkovri sennombrajn transirajn
ligaĵojn inter specioj, kiuj aperis ĉe la komenco kaj fino de ĉiu stratumaro,
ne tiom defius mian teorion.
Pri la subita apero de tutaj grupoj de Rilatantaj Specioj.
La subita maniero laŭ kiu tutaj grupoj de specioj aperas en iuj stratumaroj,
estas rimarkigita de pluraj paleontologoj, ekzemple, de Agassiz, Piktet (Pictet),
kaj plej insiste de profesoro Seĝvik (Sedgwick), kiel fatala kontraŭargumento
al la kredo pri la transformiĝo de specioj. Se multaj specioj, apartenantaj al
la samaj genroj aŭ familioj, vere ĉiuj ekaperis samtempe, la fakto estus fatala
al la teorio de deveno kun malrapida modifado per natura selektado. La evoluo de
grupo de formoj, ĉiuj devenintaj de unu pragenerinto, devis esti ekstreme
malrapida proceso; kaj la pragenerintoj devis vivi longajn epokojn antaŭ iliaj
modifitaj praidoj.
Sed oni daŭre trotaksas la kompletecon de la geologia registro, kaj
false supozas, ke ĉar iuj genroj aŭ familioj ne estis trovitaj sub iu
stadio, ke ili ne ekzistis antaŭ tiu stadio. Oni daŭre forgesas kiom
granda la mondo estas, kompare kun la areo de zorge esploritaj
stratumaroj; oni forgesas ke grupoj de specioj eble aliloke longe
ekzistis kaj malrapide plinombriĝis antaŭ ol ili invadis la antikvajn
insularojn de Eŭropo kaj Usono. Oni ne sufiĉe taksas la grandegajn
intervalojn de tempo, kiuj probable pasis inter sinsekvaj stratumaroj,
eble pli longaj en iuj kazoj ol la tempo kiu necesis pro la akumuliĝo
de ĉiu stratumaro. Ĉi tiuj intervaloj donus tempon por la multobliĝo
de specioj de unu aŭ kelkaj gepatraj formoj; kaj en la postaj stratumoj
tiaj specioj ŝajnus subite kreitaj.
Mi eble ĉi tie refaru antaŭan rimarkon, tio estas, ke organismo eble
bezonus longan pason de epokoj por adaptiĝi al iu novaj kaj unika
vivmaniero, ekzemple, flugi tra la aero; sed kiam ĝi atingus ĉi tion,
kaj kelkaj specioj tiel akirus grandan avantaĝon super aliaj organismoj,
relative mallonga tempo necesus por produkti multajn disbranĉitajn
formojn, kiuj kapablus rapide kaj larĝe disvastiĝi tra la mondo.
Mi nun prezentos kelkajn ekzemplojn por ilustri ĉi tiujn rimarkojn; kaj
por montri kiom erarema oni estas, supozante ke tutaj grupoj de specioj
subite produktiĝis. Mi menciu la bone konatan fakton ke en geologiaj
studverkoj, publikigitaj antaŭ nemulte da jaroj, oni ĉiam diris ke la
granda klaso de mamuloj subite aperis ĉe la komenco de la terciara
epoko. Kaj nun unu de la plej riĉaj konataj akumulaĵoj de fosiliaj
mamuloj apartenas al la mezo de la mezozoika epoko; kaj unu vera mamulo
estis malkovrita en la nova sabloŝtono ĉe preskaŭ la komenco de ĉi tiu
granda serio. Kuviero (Cuvier) insistadis ke neniu simio troviĝis en iu
ajn terciara stratumo; sed nun formortintaj specioj estas malkovritaj
en Hindio, Suda Ameriko, kaj en Eŭropo eĉ tiom frue kiom la eocena stadio.
La plej surpriza kazo, tamen, estas tiu de la Balena familio; ĉar ĉi tiuj
animaloj havas grandegajn ostojn, estas maraj, kaj troviĝas tra la mondo,
la fakto ke eĉ ne unu osto de baleno estis malkovrita en ajna mezozoika
stratumaro, ŝajnis tute pravigi la kredon ke ĉi tiu granda kaj distingita
ordo subite produktiĝis en la intervalo inter la lasta mezozoika kaj la
plej frua terciara epokoj. Sed nun oni povas legi en la Aldonaĵo al la
'Manlibro' de Lajel, publikigita en 1858, klaran indikon pri la ekzisto
de balenoj en la supra verdsabla, iom antaŭ la fino de la mezozoika periodo.
Mi eble prezentu alian kazon, kiu tre surprizis min kiam mi renkontis
ĝin. En memoraĵo pri Fosiliaj Senpedunklaj Ciripedoj, mi asertis ke,
- pro la nombro da ekzistantaj kaj formortintaj terciaraj specioj; pro la
malordinara abundo de individuoj de multaj specioj ĉie en la mondo, de
la Arktaj regionoj ĝis la ekvatoro, kiuj loĝas diversajn zonojn de
profundeco de supraj tajdaj limoj ĝis 50 klaftoj; pro la perfekta maniero
laŭ kiu specimenoj estas konservitaj en la plej malnovaj terciaraj
stratumoj; pro la facileco per kiu eĉ fragmento de konko rekoneblas;
pro ĉiuj ĉi tiuj cirkonstancoj, mi konkludis ke se senpedunklaj ciripedoj
ekzistus dum la mezozoika periodoj, ili certe estus konservitaj kaj
malkovritaj; ĉar neniu specio estis malkovrita en stratumoj de tiu
epoko, mi konkludis ke ĉi tiu granda grupo subite formiĝis ĉe la
komenco de la terciara serio. Ĉi tio estas granda ĝeno al mi, ĉar mi
pensis ke ĝi aldonas unu plian kazon de subita apero de granda grupo
de specioj. Sed mia verko apenaŭ publikiĝis, kiam lerta paleontologo,
M. Boske (Bosquet), sendis al mi desegnaĵon de perfekta specimeno de
nedubebla senpedunkla ciripedo, kiun li mem eltiris de Belgia kalko. Kaj,
kvazaŭ por fari la kazon plej surpriza, ĉi tiu senpedunkla ciripedo
estas Chthamalus, tre malrara, granda, kaj ĉietrovebla genro,
de kiu neniu specimeno ankoraŭ estas trovita en ajna terciara stratumo.
Sekve, oni nun scias certe ke senpedunklaj ciripedoj ekzistis dum la
mezozoika periodo; kaj ĉi tiuj ciripedoj eble estis la pragenerintoj
de multaj terciaraj kaj modernaj specioj.
La kazo de subita apero de tuta grupo de specioj, pri kiu paleontologoj
plej ofte insistas, estas tiu de la teleosteaj fiŝoj, en la
malsupra Kalka periodo. Ĉi tiu grupo inkluzivas la grandan plejon da
ekzistantaj specioj. Lastatempe, profesoro Piktet puŝis ilian ekziston unu stadion pli fruen;
kaj iuj paleontologoj kredas ke iuj multe pli malnovaj fiŝoj, pri kiuj
la rilatoj estas malprecize konataj, vere estas teleosteoj. Supozante,
tamen, ke ili ĉiuj aperis, kiel Agassiz kredas, ĉe la komenco de la
kalka stratumaro, la fakto certe estus tre rimarkinda; Sed mi ne kredas
ke ĝi estus nevenkebla malfacilaĵo por mia teorio, escepte se oni povus
same pruvi ke la specioj de ĉi tiu grupo aperis subite kaj samtempe tra
la mondo dum ĉi tiu sama periodo. Estas preskaŭ nenecese atentigi ke
apenaŭ iuj ajn fosiliaj fiŝoj estas konataj de la suda duonsfero; kaj
per foliumado de la paleontologiaj verkoj de Piktet, oni povas vidi ke
en pluraj Eŭropaj stratumaroj tre malmultaj specioj estas konataj.
Kelkaj familioj de fiŝoj nun havas limigitajn teritoriojn;
la teleosteaj fiŝoj eble antaŭe havis simile limigitan teritorion, kaj multe
evoluinte en iu specifa maro, eble larĝe disvastiĝis. Kaj oni ne rajtas
supozi ke la maroj de la mondo ĉiam estis tiom libere malfermitaj de sudo
ĝis nordo kiom ili nuntempe estas. Eĉ hodiaŭ, se la Malaja Insularo
konvertiĝus al tero, la tropikaj partoj de la Hinda Oceano formus grandan
kaj perfekte fermitan basenon, en kiu ajna granda grupo de
maraj animaloj eble multobliĝus; kaj tie ili restus enfermitaj, ĝis kiam
iuj specioj adaptiĝus al pli malvarma klimato, kaj ekkapablis ĉirkaŭiri
la sudan kabon de Afriko aŭ Aŭstralio, kaj tiel atingi aliajn forajn
marojn.
Pro ĉi tiuj kaj similaj konsideroj, sed ĉefe pro nesciado de la geologio
de landoj ekster la limoj de Eŭropo kaj Usono; kaj pro la revolucio de
paleontologiaj ideoj laŭ pluraj punktoj, kiujn la malkovroj de la lastaj
dek du jaroj kaŭzis, ŝajnas al mi malprudente paroli dogmeme pri la ordo
de organikaj estaĵoj tra la mondo. Estus kvazaŭ natursciencisto alteriĝus
dum kvin minutoj sur iu dezerta parto de Aŭstralio, kaj tiam diskutus la
nombron kaj etendiĝojn de ĝiaj produktaĵoj.
Pri la subita apero de grupoj de Rilatantaj Specioj en la plej
malaltaj konataj fosilihavaj stratumoj.
Estas alia kaj rilatanta malfacileco, kiu estas multe pli grava. Mi aludas
al la maniero en kiu iuj specioj de la sama grupo, subite aperas en
la plej malaltaj konataj fosilihavaj rokoj. La plejo da argumentoj kiuj
konvinkis min ke ĉiuj ekzistantaj specioj de la sama grupo devenis de
unu pragenerinto, aplikiĝas kun sama forto al la plej fruaj konataj
specioj. Ekzemple, mi ne povas dubi ke ĉiuj Siluriaj trilobuloj devenis
de unu krustulo, kiu devis vivi longe antaŭ la Siluria epoko, kaj kiu
probable multe diferencis de iu ajn konata animalo. Iuj de la plej
antikvaj Siluriaj animaloj, kiel la Naŭtilo, Lingulo, ktp., ne multe
diferencas de vivantaj specioj; kaj laŭ mia teorio oni ne povas supozi
ke ĉi tiuj malnovaj specioj estis la pragenerintoj de ĉiuj specioj en
la ordoj al kiuj ili apartenas, ĉar ili ne prezentas trajtojn iel ajn
mezajn inter ili. Plie, se ili estus la pragenerintoj de ĉi tiuj ordoj,
ili preskaŭ certe estus forpuŝitaj kaj formortigitaj antaŭ longe de
iliaj multnombraj kaj plibonigitaj praidoj.
Sekve, se mia teorio veras, estas nedisputeble ke antaŭ ol la plej
malalta Siluria stratumo deponiĝis, longaj periodoj pasis, tiom longaj,
aŭ probable multe pli longaj ol la tuta intervalo de la Siluria epoko
ĝis la nuna tempo; kaj dum ĉi tiuj vastaj tamen tre nekonataj periodoj
de tempo, vivantaj estaĵoj svarmis en la mondo.
Pri la demando kial oni ne trovas registrojn de ĉi tiuj vastaj
pratempaj periodoj, mi ne povas doni taŭgan respondon. Pluraj el
la plej elstaraj geologoj, ĉefe kavaliro R. Murĉison (Murchison),
estas konvinkitaj ke oni vidas en la organikaj restaĵoj de la plej
malalta Siluria stratumo la tagiĝo de vivo sur ĉi tiu planedo.
Aliaj tre kompetentaj spertuloj, kiel Lajel kaj la forpasinta E.
Forbs, disputas ĉi tiun konkludon. Oni devas ne forgesi ke nur
malgranda proporcio de la mondo estas precize konata. M. Barrande
lastatempe aldonis alian kaj pli malaltan stadion al la Siluria
sistemo, en kiu novaj kaj unikaj specioj abundas. Indikoj de vivo
estis trovitaj el la Longmindaj stratumoj (Longmynd) sub la zono
kiun Barrande nomas pratempa.
La enesto de fosfataj nodaĵoj kaj bituma materialo en iuj la plej
malsupraj senfosiliaj rokoj, probable indikas la antaŭan ekziston de
vivo dum ĉi tiuj periodoj. Sed estas treege malfacile kompreni
la foreston de vastaj amasoj de fosilihavaj stratumoj, kiuj, laŭ mia
teorio, sendube ie akumuliĝis antaŭ la Siluria epoko. Se ĉi tiuj plej
antikvaj stratumoj estus tute foreroziigitaj, aŭ neniigitaj per
metamorfa agado, oni devus trovi nur malgrandajn restaĵojn de la
stratumaroj kiuj sekvas ilin laŭ aĝo, kaj ĉi tiuj devus esti tre
ĝenerale en metamorfa kondiĉo. Sed la priskriboj kiujn oni nun posedas
de la Siluriaj deponaĵoj tra vastegaj teritorioj de Rusio kaj Norda
Ameriko, ne subtenas la vidpunkton, ke la ju pli stratumaro maljunas,
des pli ĝi suferis ekstreman erozion kaj metamorfon.
La kazo provizore devas resti neklarigita; kaj oni prave povas prezenti
ĝin kiel validan argumenton kontraŭ la vidpunktoj prezentitaj ĉi tie.
Por montri ke ĝi eble poste ricevos iun klarigon, mi prezentas la
sekvantan hipotezon. Organikaj restaĵoj en la pluraj stratumaroj de
Eŭropo kaj Usono ŝajne ne loĝis en tre profundaj marfundoj; la kvanto da
sedimento, el kiuj ĉi tiuj stratumaroj konsistas, estas mejlojn dika.
Pro tio oni povas konkludi ke de komenco ĝis fino grandaj insuloj aŭ
areoj de tero, de kie la sedimento venis, ekzistis en la ĉirkaŭejo de
la ekzistantaj kontinentoj de Eŭropo kaj Norda Ameriko. Sed oni ne
scias kio estis la stato de aferoj en la intervaloj inter la sinsekvaj
stratumaroj; ĉu Eŭropo kaj Usono ekzistis kiel seka tero dum ĉi tiuj
intervaloj, aŭ kiel submara surfaco proksime al tero, sur kiu sedimento
ne deponiĝis, aŭ denove kiel la fundo de vasta kaj profundega maro.
Konsiderante ekzistantajn oceanojn, kiuj estas trioble pli larĝaj ol
la tero, oni vidas ilin sternitajn de insuloj; sed oni ankoraŭ ne konas
eĉ unu oceana insulo kiu havas eĉ restaĵon de ajna paleozoika aŭ
mezozoika stratumaro. Sekve, oni eble povas konkludi, ke dum la
paleozoikaj kaj kaj mezozoikaj periodoj, nek kontinentoj nek kontinentaj
insuloj ekzistis kie la oceanoj nun etendiĝas; ĉar se ili ekzistus
tie, paleozoikaj kaj mezozoikaj stratumaroj plej probable akumuliĝus
pro sedimentoj de ilia erozio; kaj estus almenaŭ parte levitaj pro
osciloj de marnivelo, kiuj, oni povas konkludi, devis okazi dum ĉi
tiuj longegaj periodoj. Se oni povas konkludi ion ajn de ĉi tiuj
faktoj, oni povas konkludi ke kie la oceanoj nun etendiĝas, oceanoj
etendiĝis de la plej fruaj periodoj pri kiuj oni havas ajnan
informon; kaj aliflanke, kie la kontinentoj nun ekzistas, grandaj
areoj de tero ekzistis, submetitaj, sendube, al grandaj osciloj de
marnivelo, ekde la plej frua siluria epoko.
La kolorigita mapo aldonita al mia volumo pri Koralaj Rifoj, konvinkis
min ke la grandaj oceanoj estas ankoraŭ ĉefe areoj de sinkado, la
grandaj insularoj ankoraŭ estas areoj de oscilanta marnivelo, kaj la
kontinentoj estas areoj de levado. Sed ĉu oni rajtas supozi ke aferoj
tiel statis eterne? La kontinentoj ŝajne estis formitaj de averaĝa plio
da leva forto, dum multaj osciloj de marnivelo; sed ĉu ne eblas ke la
areoj de plia movado ŝanĝiĝis dum la paso de epokoj? Je periodo treege
antaŭ la siluria epoko, eble kontinentoj ekzistis kie la maroj nun
etendiĝas; kaj klaraj kaj malfermitaj oceanoj eble ekzistis kie la
kontinentoj nun staras. Kaj ni ne rajtus supozi ke, se ekzemple, la
fundo de la Pacifika Oceano nun konvertiĝus al kontinento, oni trovus
tie stratumarojn pli malnovajn ol la siluriaj stratumoj, supozante ke
tiaj antaŭe deponiĝis; ĉar povus okazi ke la stratumoj kiuj sinkus
kelkajn mejlojn pli proksimen al la tera centro, kaj kiuj estus
premitaj per grandega pezo de supra akvo, eble submetiĝus al multe pli
da metamorfa agado ol la stratumoj kiuj ĉiam restis pli proksime al
la surfaco. La vastegaj areoj en iuj partoj de la mondo, ekzemple en
Suda Ameriko, de nuda metamorfaj rokoj, kiuj devis esti hejtitaj sub
granda premo, ĉiam ŝajnis al mi bezonantaj specialan klarigon; kaj oni
eble povas kredi ke oni vidas en ĉi tiuj grandaj areoj, la multaj
stratumaroj de longe antaŭ la siluria epoko, en tute metamorfigita
kondiĉo.
La pluraj malfacilaĵoj diskutitaj ĉi tie, tio estas, la manko de
senfine multaj transiraj ligaĵoj inter la multaj specioj kiuj ekzistas
aŭ ekzistis en sinsekvaj stratumoj; la subita maniero per kiu tutaj
grupoj de specioj aperis en Eŭropaj stratumaroj; la preskaŭ tuta manko,
kiel nun sciata, de fosilihavaj stratumaroj sub la Siluriaj stratumoj,
ĉiuj sendube estas tre gravaj. Oni vidas ĉi tion plej klare, pro la
fakto ke ĉiuj elstaraj paleontologoj, tio estas, Kuviero, Oŭen, Agassiz,
Barrande, Falkoner, E. Forbs, ktp, kaj ĉiuj plej grandaj geologoj,
kiel Lajel, Murĉison, Seĝvik, ktp., unuanime, ofte tre insiste, asertas
la neŝanĝeblecon de specioj. Sed mi havas kialojn por kredi ke unu
granda fakulo, kavaliro Ĉarlzo Lajel, pro plia pensado havas gravajn
dubojn pri ĉi tiu temo.
Mi sentas kiom malprudente estas malkonsenti kun ĉi tiuj grandaj fakuloj,
al kiuj, kun aliaj, oni ŝuldas ĉiujn sciojn. Tiuj kiuj konsideras la naturan
geologian registron iom ajn kompleta, kaj kiuj ne atribuas multe da pezo
al la alispecaj faktoj kaj argumentoj eĉ en ĉi tiu volumo, sendube
tuj malakceptos mian teorion. Miaflanke, laŭ la metaforo de Lajel, mi
konsideras la naturan geologian registron kiel malkompletan historion de la
mondo, kaj skribitan per ŝanĝiĝanta dialekto; de ĉi tiu historio oni posedas
nur la lastan volumon, kiuj rilatas al nur du aŭ tri landoj. En ĉi tiu
volumo, nur tie-ĉi-tie mallonga ĉapitro estas konservita; kaj de ĉiu paĝo,
nur kelkajn liniojn. Ĉiu vorto de la malrapide ŝanĝiĝanta lingvo, en kiu
la historio estas supozite skribita, pli malpli malsama en la interrompita
sekvo de ĉapitroj, eble reprezentas la ŝajne abrupte ŝanĝitaj vivoformoj,
enterigitaj en sinsekvaj, sed vaste apartigitaj stratumaroj. Laŭ ĉi tiu
vidpunkto, la malfacilaĵoj supre diskutitaj multe malpliiĝas, aŭ eĉ
malaperas.