ĈAPITRO 10

PRI LA GEOLOGIA SERIO DE ORGANIKAJ ESTAĴOJ


Pri la malrapida kaj seria apero de novaj specioj Pri iliaj malsamaj rapidecoj de ŝanĝiĝo Specioj unufoje malaperintaj ne reaperas Grupoj de specioj sekvas la samajn ĝeneralajn regulojn en siaj aperoj kaj malaperoj kiel individuaj specioj Pri Formorto Pri samtempaj ŝanĝiĝoj en la formoj de vivo tra la mondo Pri la simileco de formortintaj specioj al si kaj al vivantaj specioj Pri la stato de formiĝo de antikvaj formoj Pri la serio de samaj specoj ene de samaj areoj Resumo de antaŭaj kaj nunaj ĉapitroj



Oni nun konsideru ĉu la pluraj faktoj kaj reguloj kiuj rilatas al la geologiaj serio de organikaj estaĵoj pli bone kongruas kun la populara vidpunkto pri la neŝanĝeblo de specioj, aŭ kun tiu de ilia malrapida kaj laŭgrada modifiĝo, per devenado kaj natura selektado.

Novaj specioj aperis tre malrapide, sinsekve, kaj sur tero kaj en akvo. Lajel montris ke apenaŭ eblas nei la indikojn pri ĉi tio en la kazo de la pluraj terciaraj stadioj; kaj ĉiujare la mankolokoj inter ili emas pleniĝi, kaj la procenta sistemo de perditaj kaj novaj formoj fariĝas malpli kruta. En iuj plej lastatempaj stratumoj, kiuj tamen sendube estas tre antikvaj, se oni mezuras laŭ jaroj, nur unu aŭ du specioj estas perditaj formoj, kaj nur unu aŭ du estas novaj formoj, aperintaj tie unuafoje, loke, aŭ, laŭ onia scio, sur la surfaco de la tero. Se oni povas fidi la observojn de Filipi (Philippi) en Sicilio, la sinsekvaj ŝanĝiĝoj de la maraj loĝantoj de tiu insulo estis multaj kaj plej malrapidaj. La mezozoikaj stratumoj estas pli rompitaj; sed, kiel Bronn rimarkas, nek la apero nek la malapero de iliaj multaj nun formortintaj specioj estis samtempa en ĉiu aparta stratumaro.

Specioj de malsamaj genroj kaj klasoj ne ŝanĝiĝis je sama rapideco, nek je sama grado. En la plej malnovaj terciaraj stratumaroj kelkaj vivantaj konkoj ankoraŭ troveblas inter multo da formortintaj formoj. Falkoner prezentis surprizan kazon de simila fakto, tio estas, pluekzistanta krokodilo proksime al multaj strangaj kaj perditaj mamuloj kaj reptilioj en la sub-Himilajaj deponaĵojn. La Siluria Lingulo diferencas nur malmulte de la vivantaj specioj de ĉi tiu genro; aliflanke la plejo de aliaj Siluriaj Moluskoj kaj ĉiuj Krustuloj multe ŝanĝiĝis. La surteraj produktaĵoj ŝajne ŝanĝiĝas pli rapide ol tiuj de la maroj. Oni lastatempe observis surprizan kazon de ĉi tio en Svisio. Estas kialoj por kredi ke iuj organismoj, konsiderataj altaj en la skalo de naturo, ŝanĝiĝas pli rapide ol tiuj kiuj estas malaltaj: kvankam ekzistas esceptoj al ĉi tiu regulo. La kvanto de organika ŝanĝiĝo, kiel Pikte rimarkis, ne strikte laŭas la serion de geologiaj stratumaroj; tiel, inter ĉiu du apudaj stratumaroj, la vivformoj malofte ŝanĝiĝis laŭ ekzakte sama grado. Tamen kiam oni komparas ajnajn stratumarojn, escepte de la plej proksime rilatantaj, oni trovas ke ĉiuj specioj spertis iom da ŝanĝiĝo. Kiam specio unufoje malaperas se la surfaco de la tero, oni havas kialojn por kredi, ke la sama identa formo neniam reaperas. La plej forta ŝajna escepto al ĉi tiu lasta regulo, estas tiu de la tiel nomataj 'kolonioj' de M. Barrande, kiuj interrompas dum periodo inter pli malnova stratumaro, kaj poste permesas al la antaŭe ekzistanta faŭno reaperi; sed la klarigo de Lajel, tio estas, ke tio estas kazo de nedaŭra migrado de distingita geografia provinco, ŝajnas al mi kontentiga.

Ĉi tiuj pluraj faktoj bone kongruas al mia teorio. Mi ne kredas ke ekzistas fiksita leĝo de formiĝo kiu kaŭzas ĉiujn loĝantojn de lando ŝanĝiĝi subite, aŭ samtempe, aŭ samgrade. La proceso de modifo devas esti ekstreme malrapida. La variemo de ĉiu specio estas tute sendepende de tiu de ĉiuj aliaj. Ĉu tia variemo estos utiligita de natura selektado, kaj ĉu la varioj estos akumulitaj plie aŭ malplie, kaŭzantaj plian aŭ malplian kvanton da modifo en la varianta specio, dependas de multaj komplikaj cirkonstancoj, - de la profito de la variemo, de la povo de interkruciĝo, de la rapideco de generado, de la malrapide ŝanĝiĝantaj fizikaj kondiĉoj de la lando, kaj pli speciale de la naturo de aliaj loĝantoj kun kiuj la varianta specio konkurencas. Sekve neniel surprizas ke iu specio retenas la saman identan formon multe pli longe ol aliaj; nek, se ŝanĝiĝanta, ke ĝi ŝanĝiĝas malpli. Oni vidas la saman fakton en geografia distribuo; ekzemple, en la terkonkoj kaj koleopteraj insektoj de Madejro kiuj fariĝis konsiderinde malsamaj de siaj plej proksimaj rilatantoj sur la kontinento de Eŭropo, dum la markonkoj kaj birdoj restis neŝanĝitaj. Oni eble povas kompreni la evidente pli rapidan ŝanĝiĝon en teraj kaj pli multe organizitaj produktaĵoj kompare kun maraj kaj simplaj produktaĵoj, per la pli komplika rilato de la malsimplaj estaĵoj al iliaj organikaj kaj neorganikaj vivkondiĉoj, kiel mi klarigis en antaŭa ĉapitro. Kiam multaj loĝantoj de lando fariĝas modifitaj kaj plibonigitaj, oni povas kompreni, laŭ la principo de konkurenco, kaj laŭ tiu de la multaj plej gravaj rilatoj inter organismoj, ke iu ajn formo kiu ne fariĝas iugrade modifita kaj plibonigita, emos esti ekstermita. Sekve oni povas kompreni kial ĉiuj specioj en la sama regiono finfine, se oni konsideras sufiĉe vastajn intervalojn de tempo, modifiĝas; ĉar tiuj kiuj ne ŝanĝiĝas ekstermiĝos.

En membroj de la sama klaso la averaĝa kvanto da ŝanĝiĝo, dum longaj kaj egalaj periodoj de tempo, eble estas preskaŭ sama; sed ĉar la akumuliĝo de longdaŭraj fosilihavaj stratumaroj dependas de la deponiĝo de grandaj amasoj da sedimento sur sinkantaj areoj, la stratumaroj preskaŭ sendube akumuliĝis je vastaj kaj malregule intermitaj intervaloj; sekve la kvantoj da organika ŝanĝiĝo montrita de la fosilioj enfiksitaj en sinsekvaj stratumaroj ne estas egalaj. Ĉiu stratumaro, laŭ ĉi tiu vidpunkto, ne markas novan kaj kompletan agon de kreo, sed nur fojan scenon, preskaŭ hazardan, en malrapide ŝanĝiĝanta dramo.

Oni povas klare kompreni kial specio, unufoje perdita, neniam reaperas, eĉ se la precize samaj vivkondiĉoj, organikaj kaj neorganikaj reokazus. Ĉar kvankam la idoj de iu specio eble estas adaptita por plenumi la ekzaktan pozicion de alia specio en la ekonomio de naturo (kaj sendube ĉi tio okazis en multegaj kazoj), kaj tiel forpuŝi ĝin, tamen la du formoj - la malnova kaj la nova - ne estus idente samaj; ĉar ambaŭ preskaŭ certe heredus malsamajn trajtojn de siaj distingitaj pragenerintoj. Ekzemple, ja eblas, ke se ĉiuj ventumilvostaj kolomboj detruiĝus, ke ŝatantoj, per klopodoj dum multaj generacioj por la sama objekto, eble kreus novan rason apenaŭ distingebla de la nuna ventumilvostulo. Sed se la gepatra rokkolombo ankaŭ estus detruita, kaj en naturo oni havas multajn kialojn por kredi ke la gepatra formo ĝenerale forpuŝiĝos kaj ekstermiĝos de siaj plibonigitaj idoj, estus tre nekredeble, ke ventumilvostulo, identa kun la ekzistanta rasoj, povus esti bredita de ajna aliaj specioj de kolombo, aŭ eĉ de la aliaj bone establitaj rasoj de malsovaĝaj kolomboj. La nove formita ventumilvostulo preskaŭ certe heredus de sia nova generinto iujn malgrandajn diferencojn de karaktero.

Grupoj de specioj, tio estas, genroj kaj familioj, sekvas tiujn samajn ĝeneralajn regulojn en siaj aperoj kaj malaperoj kiujn individuaj specioj sekvas, ŝanĝiĝantaj pli malpli rapide, kaj laŭ plia malplia grado. Grupo ne reaperas post malapero; aŭ ĝi ekzisto, dum ĝi daŭras, estas kontinua. Mi konscias ke estas iuj ŝajnaj esceptoj al ĉi tiu regulo, sed la esceptoj estas surprize malmultaj, tiom malmultaj, ke E. Forbs, Piktet, kaj Vudvard (kvankam ili forte kontraŭas al tiaj vidpunktoj kiujn mi subtenas) agnoskas ĝian verecon; kaj la regulo strikte kongruas al mia teorio. Ĉar ĉiuj specioj de sama grupo devenas de iu individua specio, estas klare ke tiom longe kiom ajna specio de la grupo aperis en la longa serio de epokoj, tiom longe ĝiaj membroj devis daŭre ekzisti, por esti generintaj aŭ novajn kaj modifitajn formojn aŭ la samajn malnovajn kaj nemodifitajn formoj. Specioj de la genro Lingulo, ekzemple, devis daŭre ekzisti dum nerompita serio de generacioj, de la plej malalta Siluria stratumo ĝis hodiaŭ.

Oni vidis en la lasta ĉapitro ke la specioj de grupo foje false ŝajnas aperi subite; kaj mi provis provizi klarigon de ĉi tiu fakto, kiu, se vera, estus fatala al miaj vidpunktoj. Sed tiaj kazoj estas certe esceptaj; la ĝenerala tendenco estas laŭgrada plinombriĝo, ĝis kiam la grupo atingas sian maksimumon, kaj tiam, pli aŭ malpli frue, ĝi malrapide malplinombriĝas. Se oni reprezentus la nombron da specioj de genro, aŭ la nombron da genroj de familio, per vertikala linio de varianta dikeco, kiu trairas la sinsekvaj geologiaj stratumoj en kiuj la specioj troviĝas, la linio foje false ŝajnus aperi ĉe ĝia malsupra fino, ne kiel akra pinto, sed subite; ĝi tiam plidikiĝus supren, foje gardante saman dikecon, kaj finfine maldikiĝus en la supraj stratumoj, markante la malpliiĝon kaj finan formorton de la specio. Ĉi tiu laŭgrada plinombriĝo de specioj de grupo estas strikte kongrua al mia teorio; La proceso de modifado kaj la produkto de nombro da rilatantaj formoj devas esti malrapida kaj laŭgrada, - unu specio unue generante du aŭ tri variaĵojn, ĉi tiuj malrapide konvertiĝante al specioj, kaj tiel plu, kiel la branĉado de granda arbo de unu tigo, ĝis kiam la grupo fariĝas granda.

Pri Formorto

Ĝis nun mi parolis nur flanke pri la malapero de specioj kaj grupoj de specioj. Laŭ la teorio de natura selektado la formorto de malnovaj formoj kaj la produktiĝo de novaj kaj plibonigitaj formoj estas proksime kunligitaj. La malnova ideo ke ĉiuj loĝantoj de la tero estis forbalaataj je sinsekvaj periodoj per katastrofoj, estas tre ĝenerale rezignita, eĉ de tiuj geologoj, kiel Eli de Bomont (Elie de Beaumont), Murĉison, Barrande, ktp., kies ĝeneralaj vidpunktoj nature emus gvidi ilin al ĉi tiu konkludo. Male, oni havas ĉiujn kialojn por kredi, pro la studo de terciaraj stratumaroj, ke specioj kaj grupoj de specioj malrapide malaperas, unu post alia, unue de unu loko, poste de alia, kaj finfine de la mondo. Kaj individuaj specioj kaj tutaj grupoj de specioj daŭras dum tre malegalaj periodoj; iuj grupoj, kiel jam klarigite, estas daŭranta de la plej frue konata tagiĝo de vivo ĝis la nuna tago; iuj malaperis antaŭ la fino de la paleozoika periodo. Neniu fiksita leĝo ŝajnas determini la tempodaŭron dum kiu iu individua specioj aŭ iu individua genro daŭras. Estas kialoj por kredi ke la kompleta formorto de la specioj de grupo estas ĝenerale malpli rapida proceso ol ilia produktiĝo: se la apero kaj malapero de grupo de specioj estus reprezentita, kiel antaŭe, per vertikala linio de varianta dikeco, la linio maldikiĝus pli malrapide ĉe sia supra fino, kiu markas la proceson de ekstermiĝo, ol ĉe sia malsupra fino, kiu markas la unuan aperon kaj plinombriĝon de la specio. En iuj kazoj, tamen, la ekstermiĝo de tutaj grupoj de estaĵoj, kiel tiu de amonitoj ĉe la fino de la mezozoika periodo, estis mirige subita.

La tuta temo de la formorto de specioj estas ĉirkaŭita de plej profunda mistero. Iuj aŭtoroj eĉ supozas ke, same kiel individuo havas difinitan vivdaŭron, ankaŭ specioj havas difinitan daŭron. Ne eblas, mi kredas, ke iu miras pri la formorto de specioj pli ol mi. Kiam mi trovis ĉe La Plata la denton de ĉevalo enterigita kun la restaĵoj de Mastodono, Megaterio, Toksodono, kaj aliaj formortintaj monstroj, kiuj ĉiuj kunekzistis kun ankoraŭ vivantaj konkoj je tre malfrua geologia periodo, mi miregis; ĉar vidante ke la ĉevalo, ekde ĝia importo fare de la Hispanoj en Sudan Amerikon, disvastiĝis sovaĝe tra la tuta kontinento kaj plinombriĝis je neegalita rapideco, mi demandis min kio povus tiom lastatempe ekstermi la ĉevalon en vivkondiĉoj ŝajne tre favoraj. Sed mia mirego estis tute senbaza! Profesoro Oŭen baldaŭ rekonis ke la dento, kvankam tre simila al la ekzistanta ĉevalo, apartenis al formortinta specio. Se ĉi tiu ĉevalo estus ankoraŭ vivanta, sed iugrade rara, neniu natursciencisto sentus eĉ iomete surprizita de ĝia rareco; ĉar rareco estas atribuo de grandega nombro da specioj de ĉiuj klasoj, en ĉiuj landoj. Se oni demandas sin kial iu aŭ alia specio estas rara, oni respondas ke io estas malfavora en ĝiaj vivkondiĉoj; sed kio estas tiu io, oni apenaŭ iam ajn povas diri. Se oni supozus ke la fosilia ĉevalo ankoraŭ ekzistas kiel rara specio, oni eble sentus certe pro la ekzemplo de ĉiuj aliaj mamuloj, eĉ de la malrapida singenerinto elefanto, kaj pro la historio de la adaptiĝo de la malsovaĝa ĉevalo en Suda Ameriko, ke en pli favoraj kondiĉoj ĝi pleniĝus la tutan kontinenton en tre malmultaj jaroj. Sed oni ne povus scii kiuj kondiĉoj bremsas ĝian plinombriĝon, ĉu pro unu aŭ pluraj hazardoj, nek kiun periodon en la vivo de la ĉevalo nek kiugrade ili kune agas. Se la kondiĉoj daŭre fariĝus malpli kaj malpli favoraj, eĉ tre malrapide, oni certe ne rimarkus la fakton. Tamen la fosilia ĉevalo certe farigus pli kaj pli rara, kaj finfine formortus. Iu sukcesa konkurancanto ekprenus ĝian pozicion.

Estas tre malfacile ĉiam memori ke la plinombriĝo de ĉiu vivanta estaĵo estas konstante limigata de neperceptitaj damaĝaj efikoj; kaj ke ĉi tiuj samaj neperceptitaj efikoj estas tre adekvataj por kaŭzi rarecon, kaj finfine formorton. Oni vidas en multaj kazoj en la pli lastatempaj terciaraj stratumaroj, ke rareco antaŭas formorton; kaj oni scias ke ĉi tio estis la ordo de eventoj por tiuj animaloj kiuj estis ekstermitaj, ĉu loke ĉu monde, pro la agado de homoj. Mi ripetu kion mi publikigis en 1845: Agnoski ke specioj ĝenerale rariĝas antaŭ ol ili formortas - kaj senti neniun suprizon pro la rarecon de specioj, sed tamen miregi kiam ĝi ĉesas ekzisti, estas pli malpli same kiel agnoski ke malsaneco en individuo estas antaŭaĵo de morto - senti neniun surprizon pri malsano, sed kiam la malsanulo mortas, miri kaj suspekti ke tiu mortis pro iu nekonata perforta ago.

La teorio de natura selektado baziĝas sur la kredo ke ĉiu nova variaĵo, kaj fine ĉiu nova specio, produktiĝas kaj daŭras ĉar ĝi havas iun avantaĝon super tiuj kun kiuj ĝi konkurencas; kaj la posta formorto de malpli favorataj formoj preskaŭ neeviteble sekvas. Same okazas al malsovaĝaj produktaĵoj: kiam nova kaj iomete plibonigita variaĵo estas bredita, ĝi unue anstataŭas la malpli bonajn variaĵojn en la sama regiono; kiam ĝi estas multe plibonigita ĝi estas transportita al proksimaj kaj foraj lokoj, kiel niaj mallongkoraj bovoj, kaj prenas la lokon de aliaj rasoj en aliaj landoj. Tiel, la apero de novaj formoj, kaj la malapero de malnovaj formoj, naturaj kaj homfaritaj, estas kunligitaj. En iuj prosperaj grupoj, la nombro da novaj speciaj formoj kiuj estis produktitaj en difinita tempo probable superas la nombron da malnovaj formoj kiuj estis ekstermitaj; sed oni scias ke la nombro da specioj ne senfine pliiĝis, almenaŭ dum la lasta geologiaj periodoj. Tial, konsiderante plilastajn tempojn, kredeblas ke la produktado de novaj formoj kaŭzis la formorton de proksimume sama nombro da malnovaj formoj.

La konkurencado ĝenerale estas plej severa, kiel antaŭe klarigite kaj ilustrite per ekzemploj, inter formoj kiuj ĉiumaniere plej similas al si. Sekve, la plibonigitaj kaj modifitaj praidoj de specio ĝenerale kaŭzas la ekstermiĝon de sia gepatra specio; kaj se multaj novaj formoj estas evoluintaj de unu specio, la plej proksimaj parencoj de tiu specio, i.e. la specioj de la sama genro, plej emas ekstermiĝi. Tial, mi kredas, pluraj novaj specioj devenintaj de unu specio, tio estas, nova genro, anstataŭas malnovan genron, kiu apartenas al la sama familio. Sed devis ofte okazi ke nova specio apartenante al iu grupo ekprenis la pozicion okupitan de specio kiu apartenas al distingita grupo, kaj tiel kaŭzis ĝian ekstermiĝon; kaj se multaj rilatantaj formoj evoluas de sukcesa invadinto, multaj devos cedi siajn lokojn; kaj tio ĝenerale aplikiĝas al formoj, kiuj suferas de iu komuna heredita malforteco. Sed ĉu temas pri specioj apartenantaj al sama aŭ distingita klaso, kiuj cedas siajn lokojn al aliaj specioj kiuj estis modifitaj kaj plibonigitaj, kelkaj suferantoj ofte povas longe travivi, pro iu unika vivmaniero, aŭ ĉar ili enloĝas iun foran kaj izolitan regionon, kie ili eskapis severan konkurencadon. Ekzemple, unu specio de Trigonia, granda genro de konkoj en la mezozoika stratumaro, travivas en la Aŭstraliaj maroj; kaj kelkaj membroj de la granda kaj preskaŭ formortinta grupo de Ganoidaj fiŝoj ankoraŭ vivas en niaj sensalaj akvoj. Tial, la tuta formorto de grupo estas ĝenerale, kiel oni vidis, pli malrapida proceso ol ĝia produktiĝo.

Pri la ŝajne subita ekstermo de tutaj familioj aŭ ordoj, kiel Trilobuloj je la fino de la paleozoika periodo kaj Amonitoj ĉe la fino de la mezozoika periodo, oni devas memori kio jam estis dirita pri la probablaj vastaj intervaloj de tempo inter sinsekvaj stratumoj; kaj en ĉi tiuj intervaloj eble okazis malrapida ekstermiĝo. Plie, kiam per subita enmigrado aŭ per malkutime rapida evoluo, multaj specioj de nova grupo ekposedus novan areon, ili ekstermus same rapide multajn malnovajn loĝantojn; kaj la formoj kiuj tiel cedus siajn lokojn kutime rilatus, ĉar ili havus iujn komunan malfortecon.

Tiel, ŝajnas al mi, ke la maniero kiel individuaj specioj kaj tutaj grupoj de specioj formortas, bone kongruas kun la teorio de natura selektado. Oni ne devas miri pri formorto; se io estas mirinda, tio estas la supozo, eĉ momenta, ke oni povas kompreni la multajn komplikajn cirkonstancojn de kiuj la ekzisto de ĉiu specio dependas. Se oni forgesus dum momento, ke ĉiu specio emas plinombriĝi senlime, kaj ke iu bremso ĉiam agas, kvankam malofte perceptita, la tuta ekonomio de naturo fariĝus absolute malklara. Kiam oni povos precize diri kial iu specio pli abundas je individuoj ol alia; kial iu specio povas adaptiĝi al specifa lando, kaj alia ne; tiam, kaj ne antaŭe, oni prave povos surpriziĝi kiam oni ne povas ekspliki la formorton de iu specifa specio aŭ grupo de specioj.

Pri formoj de vivo ŝanĝiĝantaj preskaŭ samtempe tra la mondo

Apenaŭ iu ajn paleontologia malkovro estas pli surpriza ol la fakto, ke formoj de vivo ŝanĝiĝas preskaŭ samtempe tra la mondo. Tiel nia Eŭropa Kalka stratumaro estas rekonebla en multaj foraj partoj de la mondo, sub plej malsamaj klimatoj, kie neniu fragmento de la minerala kalko mem troveblas; specife, en Norda Ameriko, en ekvatora Suda Ameriko, en Tero de Fajro, ĉe la Kabo de Bona Espero, kaj en la Hindia Duoninsulo. Ĉe ĉi tiuj foraj lokoj, la organikaj restaĵoj en iuj stratumoj prezentas nedubeblan gradon de simileco al tiuj en iuj stratumoj de Kalko. Oni ne trovas samajn speciojn; ĉar en iuj kazoj neniu specio estas idente sama, sed ili apartenas al la samaj familioj, genroj, kaj sekcioj de genroj, kaj foje havas similajn trajtojn en tiaj bagatelaj punktoj kiel nura surfaca skulpteco. Plie, aliaj formoj kiuj ne troviĝas en la Kalko de Eŭropo, sed kiuj troviĝas en supraj aŭ malsupraj stratumoj, simile forestas en ĉi tiuj foraj lokoj de la mondo. En la pluraj sinsekvaj paleozoikaj stratumaroj de Rusio, Okcidenta Eŭropo kaj Norda Ameriko, simila paralelismo en la formoj de vivo estis observita de pluraj aŭtoroj: tiel estas, laŭ Lajel, ĉe pluraj Eŭropaj kaj NordAmerikaj terciaraj deponaĵoj. Eĉ se oni tute ne konsiderus la la malmultajn fosiliajn speciojn kiuj estas komunaj la la Malnova kaj Nova Mondoj, la ĝenerala paralelismo en la sinsekvaj formoj de vivo, en la stadioj de vaste apartigitaj paleozoika kaj terciara periodoj, tamen estus evidenta, kaj la pluraj stratumaroj facile kunidentigeblus.

Tamen, ĉi tiuj observoj rilatas al la maraj loĝantoj de foraj partoj de la mondo: oni ne havas sufiĉe da informoj por juĝi ĉu la produktaĵoj de la tero kaj de sensala akvo ŝanĝiĝas ĉe foraj punktoj sammaniere. Oni povas dubi ĉu ili tiel ŝanĝiĝis: se la Megaterio, Milodono, Makraŭĉenio, kaj Toksodono estus venigitaj al Eŭropo de La Plata, sen ajna informo koncerne ilian geologian pozicion, neniu suspektus ke ili kunekzistis kun ankoraŭ vivantaj mar-konkoj; sed ĉar ĉi tiuj strangaj monstroj kunekzistis kun la Mastodono kaj la Ĉevalo, oni eble almenaŭ konkludus ke ili vivis dum unu el la lastaj terciaraj stadioj.

Kiam oni diras ke la maraj formoj de vivo ŝanĝiĝis samtempe tra la mondo, oni devas ne supozi ke ĉi tiu esprimo rilatas al la sama milono aŭ centmilono da jaro, nek ke ĝi havas striktan geologian signifon; ĉar se ĉiuj maraj animaloj kiuj vivas en nuntempa Eŭropo, kaj ĉiuj kiuj vivis en Eŭropo dum la plejstoceno (ege malnova periodo, se oni nombras jarojn, inkluzivanta la tutan glaciepokon), estus komparataj al tiuj nun vivantaj en Suda Ameriko aŭ Aŭstralio, la plej lerta natursciencisto apenaŭ kapablus determini ĉu la ekzistantaj aŭ plejstocenaj loĝantoj de Eŭropo pli proksime similas al tiuj de la suda duonsfero. --> Do, denove, pluraj tre kompetentaj observantoj kredas ke la ekzistantaj produktaĵoj de Usono pli proksime rilatas al tiuj kiuj vivis en Eŭropo dum iuj lastaj terciaraj stadioj, ol al tiuj kiuj nun vivas ĉi tie; kaj se ĉi tio veras, evidentas ke la fosiliaj stratumoj deponitaj ĉe la nunaj bordoj de Norda Ameriko ekde nun emos esti klasifikitaj kun iom pli malnovaj Eŭropaj stratumoj. Tamen, ĉiuj pli modernaj maraj stratumaroj, la supra plioceno, la plejstoceno kaj la strikte modernaj stratumoj de Eŭropo, Norda kaj Suda Ameriko, kaj Aŭstralio, enhavas fosiliajn restaĵojn iome rilatantajn, kaj malinkluzivas formojn kiuj troviĝas nur en pli malnovaj malsupraj deponaĵoj. Tial, konsiderante foran estontan epokon, apenaŭ dubeblas, mi kredas, ke ĉi tiuj stratumoj estos prave juĝitaj kiel samtempaj laŭ geologia perspektivo.

La fakto ke formoj de vivoj ŝanĝiĝas samtempe, laŭ la supra larĝa senso, ĉe foraj partoj de la mondo, tre imponis tiujn admirindajn observantojn, sinjoroj deVernui kaj dArŝiak (de Verneuil, d'Archiac). Menciinte la paralelismon de paleozoikaj formoj de vivo en diversaj partoj de Eŭropo, ili aldonis, 'Se, surprizite de ĉi tiu stranga serio, oni ekkonsideras Nordan Amerikon, kaj tie malkovras serion de analogaj fenomenoj, ŝajnos certe ke ĉiuj ĉi tiuj modifoj de specioj, iliaj formortoj, kaj la apero de novaj, ne okazas pro nuraj ŝanĝiĝoj de maraj fluoj aŭ aliaj kaŭzoj pli malpli lokaj kaj portempaj, sed dependas de ĝeneralaj leĝoj kiuj regas la tutan animalan regnon.' M. Barrande forte asertis la precize saman ideon. Estas, ja, tute senutile konsideri ŝanĝiĝojn de fluo, klimato, aŭ aliaj fizikaj kondiĉoj, kiel kaŭzon de ĉi tiuj grandaj mutacioj en la formoj de vivo tra la mondo, sub plej diversaj klimatoj. Oni devas, kiel Barrande asertis, serĉi iun specialan leĝon. Oni vidos ĉi tion pli klare kiam mi traktos la nunan distribuon de organikaj estaĵoj, kaj oni vidos kiom bagatela estas la rilato inter la fizikaj kondiĉoj de diversaj landoj, kaj la karaktero de iliaj enloĝantoj.

Ĉi tiu granda fakto pri la paralela serio de formoj de vivo tra la mondo, estas klarigebla per la teorio de natura selektado. Novaj specioj formiĝas per la apero de novaj variaĵoj, kiuj havas iun avantaĝon super pli malnovaj formoj; kaj tiuj formoj, kiuj jam regas, aŭ havas iun avantaĝon super la aliaj formoj en siaj propraj landoj, laŭnature plej ofte naskus novajn variaĵojn aŭ komencajn speciojn; ĉar ĉi tiuj lastaj devas venki eĉ pli definitive por konserviĝi kaj travivi. Oni havas klaran indikon de ĉi tio, en plantoj kiuj dominas. La plantoj kiuj estas plej oftaj en siaj propraj hejmoj, kaj plej vaste etendiĝas, produktas la plej grandan nombron da novaj variaĵoj. Estas ankaŭ nature ke la dominantaj, variantaj kaj vaste etendiĝantaj specioj, kiuj jam estus invadintaj iugrade la teritoriojn de aliaj specioj, estus tiuj kiuj havas la plej bonan ŝancon por disvastiĝi eĉ pli, kaj por naski en novaj landoj novajn variaĵojn kaj speciojn. La procedo de disvastiĝo eble ofte tre malrapidas, dependante de klimataj kaj geografiaj ŝanĝiĝoj, aŭ de strangaj akcidentoj, sed post longa tempo, la dominantaj formoj ĝenerale sukcesus disvastiĝi. La disvastiĝo probable estus pli malrapida en la teraj loĝantoj de apartaj kontinentoj ol en la maraj loĝantoj de la kontinua maro. Sekve, oni eble atendus trovi, kiel oni ŝajne ja trovas, malpli strikta grado de paralela serio en la produktaĵoj de la tero ol de la maro.

Dominantaj specioj disvastiĝantaj el iu regiono eble renkontus eĉ pli dominantajn speciojn, kaj tiam ilia triumfa kariero, aŭ eĉ ilia ekzisto, ĉesus. Oni scias neniom precize kiuj estas la kondiĉoj kiuj plej favoras la multobligadon de novaj kaj dominantaj specioj; sed oni povas, mi kredas, klare vidi ke granda nombro da individuoj, ĉar ili havus pli bonan ŝancon por aperigi favoratajn variaĵojn, kaj ĉar estas severa konkurencado kun multaj ekzistantaj formoj, estus tre favora, same kiel la povo de disvastiĝo en novajn teritoriojn. Iu kvanto de izolo, reokazanta je longaj intervaloj de tempoj, probable ankaŭ estus favora, kiel mi antaŭe klarigis. Kvarono de la mondo eble estis plej favora por la produktado de novaj kaj dominantaj specioj sur la tero, kaj alia por tiuj en la akvoj de la maro. Se du grandaj regionoj dum longa periodo havus samgrade favorajn cirkonstancojn, kiam iliaj loĝantoj renkontiĝus, la batalo estus longa kaj severa; kaj iuj de unu naskiĝloko kaj iuj de la alia eble venkus; Sed dum la fluo de tempo, la formoj kiuj dominas pleje, kie ajn produktitaj, emus venki ĉie. Dum ili venkadus, ili kaŭzus la formorton de aliaj pli malfortaj formoj; kaj ĉar ĉi tiuj malpli fortaj formoj estus ligitaj en grupoj per heredo, tutaj grupoj emus malrapide malaperi; kvankam ie aŭ aliloke individua membro eble kapablus longe travivi.

Tial, ŝajnas al mi, ke la paralela kaj samtempa (laŭ malstrikta signifo) seria apero de la samaj formoj de vivo tra la mondo, bone kongruas kun la principo ke novaj specioj formiĝis per la disvastiĝo kaj variado de dominantaj specioj; la novaj specioj tiel produktitaj siavice dominas pro heredo, kaj ĉar ili jam havas iun avantaĝon super siaj gepatroj aŭ super aliaj specioj; ĉi tiuj denove disvastiĝas, varias, kaj produktas novajn speciojn. La formoj kiuj malvenkas kaj cedas siajn lokojn al novaj venkintaj formoj, ĝenerale grupe rilatus, ĉar ili heredus iun komunan malfortecon; kaj tial, dum novaj kaj plibonigitaj grupoj disvastiĝas tra la mondo, malnovaj grupoj malaperas de la mondo; kaj la serio de formoj pro ambaŭ kialoj emus esti sama ĉie.

Estas unu alia rimarkindaĵo rilate al ĉi tiu temo. Mi donis miajn kialojn por kredi ke ĉiuj grandaj fosilihavaj stratumaroj estis deponitaj dum periodoj de sinkado; kaj ke malplenaj intervaloj de longega daŭro okazis dum periodoj kiam la mara fundo estis senmova aŭ leviĝis, aŭ same kiam sedimento ne deponiĝis sufiĉe rapide por kovri kaj konservi organikajn restaĵojn. Dum ĉi tiuj longaj kaj malplenaj intervaloj, mi supozas ke la loĝantoj de ĉiu regiono spertis multe da modifado kaj formortado, kaj ke estis multe da migrado de aliaj partoj de la mondo. Ĉar oni havas kialojn por kredi ke vastaj areoj estas influataj de la sama movado, estas probable ke strikte samtempaj stratumaroj ofte estis akumulitaj super tre vastaj areoj en la sama parto de la mondo; sed oni neniel rajtas konkludi ke ĉiam estis tiel, kaj ke larĝaj areoj senescepte estis influataj de la samaj movadoj. Se du stratumaroj estus deponitaj en du regionoj dum preskaŭ, sed ne ekzakte la sama periodo, oni devus trovi en ambaŭ, pro kaŭzoj klarigitaj en la antaŭaj paragrafoj, la saman ĝeneralan serion de formoj de vivo; sed la specioj ne estus tute samaj; ĉar estus iomete pli da tempo en unu regiono ol en la alia por modifado, formorto, kaj enmigrado.

Mi suspektas ke tiaj kazoj okazis en Eŭropo. Sinjoro Prestviĉ (Prestwich), en sia admirinda 'Memoraĵoj' pri la eocenaj deponaĵoj de Anglio kaj Francio, kapablas montri proksiman ĝeneralan paralelismon inter la sinsekvaj stadioj en la du landoj. Kiam li komparas iujn stadiojn en Anglio kun tiuj en Francio, li trovas en ambaŭ strangan similecon en la nombroj da specioj apartenantaj al la samaj genroj. Tamen la specioj mem malsamas laŭ maniero kiu estas malfacile klarigebla, konsiderante la proksimecon de la du areoj, escepte, certe, se oni supozas ke istmo apartigis du marojn loĝatajn de distingitaj, sed samtempaj, faŭnoj. Lajel faris similajn observadojn pri iuj postaj terciaraj stratumaroj. Barrande, ankaŭ, montris ke estas miriga ĝenerala paralelismo en la sinsekvaj Siluriaj deponaĵoj de Bohemio kaj Skandinavio. Tamen li trovis surprizan kvanton da diferenco en la specioj. Se la pluraj stratumaroj en ĉi tiuj regionoj ne deponiĝis dum ekzakte samaj periodoj, - stratumaro en unu regiono ofte respondante al mankanta intervalo en alia, - kaj se en ambaŭ regionoj la specioj malrapide ŝanĝiĝadis dum la akumuliĝo de la pluraj stratumaroj kaj dum la longaj intervaloj de tempo inter ili; ĉikaze, la pluraj stratumaroj en la du regionoj eble estus ordigitaj kune, laŭ la ĝenerala sekvo de formoj de vivo, kaj la ordo false ŝajnus esti strikte paralela. Tamen la specioj ne estus tute samaj en la ŝajne paralelaj stadioj de la du regionoj.

Pri la Simileco de formortintaj Specioj al si kaj la vivantaj formoj

Nun konsideru la komunajn trajtojn de formortintaj kaj vivantaj specioj. Ili ĉiuj apartenas al unu granda natura sistemo; kaj ĉi tiu fakto estas tuj klarigeblas per la principo de deveno. Ĝenerale, ju pli antikva iu formo estas, des pli ĝi malsamas de vivantaj formoj. Sed, kiel Bakland (Buckland) rimarkis antaŭ longe, ĉiuj fosilioj estas klasifikeblaj en ankoraŭ ekzistantaj grupoj, aŭ inter ili. Oni ne povas disputi ke la formortintaj formoj de vivo helpas plenigi la vastajn intervalojn inter ekzistantaj genroj, familioj, kaj ordoj. Ĉar se oni limigas sian atenton al nur vivantaj formoj, aŭ nur formortintaj, la serio estas multe malpli perfekta ol se oni kombinas ambaŭ en unu ĝeneralan sistemon. Koncerne la Vertebrulojn, oni povus plenigi tutajn paĝojn per mirigaj ilustraĵoj de nia granda paleontologo, Oŭen, montrantaj kiel formortintaj animaloj klasifikiĝas inter ekzistantaj grupoj. Kuviero taksis la Remaĉulojn kaj Paĥidermojn, kiel la du plej distingitajn ordojn de mamuloj; sed Oŭen malkovris tiom da fosiliaj ligaĵoj, ke li devis ŝanĝi la tutan klasifikadon de ĉi tiuj du ordoj; kaj li metis iujn paĥidermojn en la saman subordon kun remaĉuloj: ekzemple, li plenigas per la fajnaj gradoj la ŝajne vasta diferenco inter la porko kaj la kamelo. Koncerne la Senvertebrulojn, Barrande estas la plej fidinda spertulo kiun oni povas nomi. Li asertas ke ĉiutage li lernadas ke paleozoikaj animaloj, kvankam ili apartenas al la samaj ordoj, familioj, aŭ genroj kun tiuj kiuj vivas hodiaŭ, ne estis limigitaj je tiu epoko al tiom distingitaj grupoj kiel ili estas hodiaŭ.

Iuj aŭtoroj argumentas kontraŭ la vidpunkto ke iuj formortintaj specioj aŭ grupoj de specioj estas mezaj inter vivantaj specioj aŭ grupoj. Se la termino meza signifas ke formortinta formo estas rekte meza laŭ ĉiuj ĝiaj trajtoj inter du vivantaj formoj, la argumento probable validas. Sed mi komprenas ke en perfekte natura klasifikado, multaj fosiliaj specioj devus stari inter vivantaj specioj, kaj iuj formortintaj genroj, inter vivantaj genroj, eĉ inter genroj apartenantaj al distingitaj familioj. Ŝajne la plej ofta kazo, speciale rilate al tre distingitaj grupoj kiel la fiŝoj kaj reptilioj, estas ĉi tio: supozante ke la du grupoj nun distingiĝas de si je dek du trajtoj, la antikvaj membroj de la samaj du grupoj distingiĝus je iom malplia nombro da trajtoj. Tiel la du grupoj, kvankam antaŭe tre distingitaj, tiutempe iomete pli similus al si.

Oni ofte kredas ke ju pli antikva iu formo estas, des pli ĝi emas ligi per iuj siaj trajtoj grupojn kiuj nun tre malsimilas. Ĉi tiu rimarko sendube devas esti limigita al tiuj grupoj kiuj spertis multe da ŝanĝigo dum la paso de geologiaj epokoj; kaj estus malfacile pruvi la verecon de la propono, ĉar foje oni malkovras ke eĉ vivanta animalo, ekzemple la Lepidosireno, havas similecojn al tre distingitaj grupoj. Tamen, se oni komparas la pli malnovajn Reptiliojn kaj Batrakojn, la pli malnovajn Fiŝojn, la pli malnovajn Cefalopodojn, kaj la eocenajn Mamulojn, kun la pli modernaj membroj de la samaj klasoj, oni devas agnoski ke estas iom da vero en la rimarko.

Nun konsideru kiom ĉi tiuj pluraj faktoj kaj konkludoj kongruas kun la teorio de deveno kun modifoj . Ĉar la temo estas iom komplika, mi devas peti la leganton referenci la grafikaĵon en la kvara ĉapitro. Oni supozu ke la numeritaj literoj reprezentas genrojn, kaj la punktolinioj kiuj radias de ili reprezentas la speciojn en ĉiu genro. La grafikaĵo estas multe tro simpla, ĉar estas maltro da genroj kaj maltro da specioj, sed tio ne gravas ĉi tie. La horizontalaj linioj reprezentu sinsekvajn geologiajn stratumarojn, kaj ĉiuj formoj sub la plej supra linio estu konsiderataj formortintaj. La tri ekzistantaj genroj, a14, q14, p14, formas malgrandan familion; b14 kaj f14 proksime rilatanta familio aŭ sub-familio; kaj o14, e14, m14 tria familio. Ĉi tiuj tri familioj, kun la multaj formortintaj genroj sur la pluraj linioj de deveno kiuj radias de la prapatra formo A, formas ordon; ĉar kiuj heredus ion komunan de siaj praaj kaj komunaj genroj. Laŭ la principo de daŭra apartiĝemo de trajtoj, kiu estis antaŭe ilustrita per ĉi tiu diagramo, ju pli moderna iu formo estas, des pli ĝi ĝenerale malsamas de siaj antikva pragenerinto. Sekve, oni povas kompreni la regulon ke la plej antikvaj fosilioj plej malsimilas de ekzistantaj formoj. Tamen oni devas ne supozi ke apartiĝo de trajtoj estas necesa okazaĵo; ĝi dependas nur de tio, ke la la praidoj de specio tiel kapablu kapti multajn kaj diversajn lokojn en la ekonomio de naturo. Tial tre eblas, kiel oni vidas en la kazo de iuj Siluriaj formoj, ke specio iomete modifiĝadus responde al siaj iomete ŝanĝitaj vivkondiĉoj, kaj tamen tenus dum longa periodo la samajn ĝeneralajn trajtojn. Ĉi tio estas reprezentita en la grafikaĵo per la litero f14.

Kiel antaŭe rimarkite, ĉiuj multaj formoj, formortintaj kaj modernaj, devenintaj de A, konsistigas unu ordon; kaj ĉi tiu ordo, pro la daŭrigataj efikoj de formorto kaj disradiado de trajtoj, dividiĝis en plurajn subfamiliojn kaj familiojn, de kiuj iuj estas supozitaj formortintaj je malsamaj periodoj, kaj iuj daŭrintaj al la nuna tago.

Rigardante la grafikaĵon oni povas vidi ke se multaj formortintaj formoj, supoze enfiksitaj en la sinsekvaj stratumaroj, estus malkovritaj je pluraj punktoj malalte en la serio, la tri ekzistantaj familioj sur la plej supra linio fariĝus malpli distingitaj de si. Se, ekzemple, la genroj a1, a5, a10, m3, m6, m9 estus elterigitaj, ĉi tiuj tri familioj estus tiom proksime kunligitaj ke ili probable devus esti unuigitaj en unu grandan familion, preskaŭ sammaniere kiel okazis kun remaĉuloj kaj paĥidermoj. Tamen tiu kiu malkonsentus nomi la formortintajn genrojn, kiuj tiel kunligis la vivantajn genrojn de la tri familioj, mezaj laŭ trajtoj, estus prava, ĉar ili estas mezaj ne rekte, sed nur per longa kaj rondiranta vojo tra multaj tre malsamaj formoj. Se multaj formortintaj formoj estus malkovritaj super unu de la mezaj horizontalaj linioj aŭ geologiaj stratumaroj - ekzemple, super Numero VI. - sed neniuj de sub ĉi tiu linio, tiam nur la du familioj ĉe la maldekstro (tio estas, a14, ktp., kaj b14, ktp.) devus esti kunigitaj en unu familion; kaj la du aliaj familioj (tio estas, a14 al f14 nun inkluzivanta kvin genrojn, kaj o14 al m14) ankoraŭ restus distingitaj. Tamen ĉi tiuj du familioj estus malpli distingitaj de si ol antaŭ la malkovro de la fosilioj. Se oni supozus, ekzemple, ke la ekzistantaj genroj de la du familioj malsamus de si laŭ dek du trajtoj, tiukaze la genroj, je frua periodo markita VI., malsamus laŭ malplia nombro da trajtoj; ĉar je ĉi tiu frua stadio de deveno ili ne estus diverĝintaj trajte de la komuna pragenerinto de la ordo, tiom kiom ili poste diverĝus. Tiel okazas ke antikvaj kaj formortintaj genroj ofte estas iugradete mezaj laŭ trajtoj inter siaj modifitaj praidoj, aŭ inter siaj samtempaj parencoj.

En naturo la kazo estus multe pli komplika ol la grafikaĵo montras; ĉar estus multe pli da grupoj, ili travivus dum ekstreme malegalaj periodoj de tempo, kaj ili modifiĝus laŭ diversaj gradoj. Ĉar oni posedas nur la lastan volumon de la geologia registro, kaj en tre malkompleta stato, oni ne rajtas atendi, escepte en raraj kazoj, ke oni povos plenigi la larĝajn intervalojn en la natura sistemo, kaj tiel unuigi distingitajn familiojn aŭ ordojn. Oni rajtas atendi nur ke tiuj grupoj, kiuj multe modifiĝis en konataj geologiaj periodoj, devas esti pli similaj en la pli malnovaj stratumoj; tiel, la pli malnovaj membroj devas malpli diferenci de si laŭ iuj siaj trajtoj ol la ekzistantaj membroj de la samaj grupoj; kaj laŭ la nunaj observoj de niaj plej bonaj paleontologo, ofte estas tiel.

Tiel, laŭ la teorio de deveno kun modifo, la ĉefaj faktoj koncerne la reciprokajn similecojn de formortintaj formoj de vivo al si kaj al vivantaj formoj, laŭ mi estas sufiĉe klarigitaj. Kaj ili estas tute neklarigeblaj per ajna alia vidpunkto.

Laŭ la sama teorio, evidentas ke la faŭno de ajna granda periodo en la historio de la tero estus meza je ĝenerala karaktero inter tiu kiu antaŭis kaj tiu kiu postis ĝin. Tial, la specioj kiuj vivis je la sesa granda stadio de deveno en la grafikaĵo estas la modifitaj idoj de tiuj kiuj vivis dum la kvina stadio, kaj estas la gepatroj de tiuj kiuj eĉ pli modifiĝis je la sepa stadio; sekve apenaŭ eblas ke ili ne estu mezaj je karaktero inter la formoj de vivo superaj kaj subaj. Oni devas, tamen, kompensi la tutan formorton de iuj antaŭaj formoj, kaj la aperon de tute novaj formoj per enmigrado, kaj grandan kvanton de modifiĝo, dum la longaj kaj mankantaj intervaloj inter la sinsekvaj stratumaroj. Kompensinte ĉi tiujn faktorojn, la faŭno de ĉiu geologia periodo sendube estas meza laŭ karaktero, inter antaŭaj kaj postaj faŭnoj. Necesas doni nur unu ekzemplon, tio estas, la maniero per kiu paleontologoj, kiam ili unue malkovris la fosiliojn de la Devonia sistemo, tuj rekonis ke ili estas mezaj laŭ karaktero inter tiuj de la supra karbonia, kaj la malsupra Siluria sistemoj. Sed ĉiu faŭno ne necese estas ekzakte meza, ĉar malegalaj intervaloj de tempo pasis inter sinsekvaj stratumaroj.

Kvankam iuj genroj montras escepton al la regulo, ke la faŭno de ĉiu periodo ĝenerale estas preskaŭ meza laŭ karaktero inter la antaŭa kaj posta faŭnoj, tio ne vere refutas la verecon de la aserto. Ekzemple, kiam doktoro Falkoner aranĝis mastodonojn kaj elefantojn en du seriojn, unue laŭ iliaj similecoj inter si, kaj poste laŭ la periodoj de iliaj ekzistadoj, la du serioj ne kongruis. La specioj plej ekstremaj laŭkaraktere ne estas la plej malnovaj, nek la plej novaj; sed supozante dum momento, por ĉi tiu kaj aliaj tiaj kazoj, ke la registro de la unua apero kaj malapero de la specio estus perfekta, oni havas neniun kialon por kredi ke formoj sinsekve aperintaj nepre daŭras samlonge: tre antikva formo eble foje daŭrus multe pli longe ol formo kiu produktiĝus poste aliloke, speciale en la kazo de teraj produktaĵoj loĝantaj apartajn regionojn. Komparante malgrandaĵojn kun grandaĵoj: se oni laŭeble aranĝus la ĉefajn vivantajn kaj formortintajn rasojn de la malsovaĝa kolombo laŭ serio de simileco, ĉi tiu aranĝo ne proksime kongruus kun la tempa ordo de ilia produktiĝo, kaj eĉ malpli kun la ordo de ilia malapero; ĉar la gepatra rokkolombo nun vivas; kaj multaj variaĵoj inter la rokkolombo kaj la kuriero jam formortis; kaj kurieroj, kiuj ekstremas laŭ la grava trajto de beklongeco, originis pli frue ol la mallongbekaj rulfalantoj, kiuj troviĝas ĉe la mala ekstremo ĉirilate.

Proksime konektita kun la aserto, ke organikaj restaĵoj de mezaj stratumaroj estas iom mezaj laŭ karaktero, estas la fakto, pri kiu ĉiuj paleontologoj insistas, ke fosilioj de du sinsekvaj stratumaroj estas multe pli proksime parencaj al si, ol fosilioj de du foraj stratumaroj. Piktet prezentis bone konatan kazon, la ĝeneralan similecon de la organikaj restaĵoj de pluraj stadioj en la kalka stratumaro, kvankam la specioj en ĉiu stadio estas distingitaj. Ĉi tiu sola fakto, pro ĝia ĝeneraleco, ŝajne forlogis profesoron Piktet de sia firma kredo pri la neŝanĝeblo de specioj. Iu kiu konas la distribuon de ekzistantaj specioj tra la mondo, ne provus klarigi la proksiman similecon de distingitaj specioj en proksime sinsekvaj stratumaroj per la aserto ke la fizikaj kondiĉoj de la antikvaj areoj restis preskaŭ samaj. Oni memoru ke la formoj de vivo, almenaŭ tiuj tiuj enloĝas la marojn, ŝanĝiĝas preskaŭ samtempe tra la mondo, kaj tial en plej malsamaj klimatoj kaj kondiĉoj. Konsideru la grandegajn ŝanĝiĝojn de klimato dum la plejstocena periodo, kiu inkluzivas la tutan glacian epokon, kaj rimarku kiom malmulte la speciaj formoj de la marloĝantoj efikiĝis.

Laŭ la teorio de deveno, la plena signifo de la fakto, ke fosiliaj restaĵoj de proksime sinsekvaj stratumaroj proksime rilatas, kvankam ili estas taksitaj kiel distingitaj specioj, estas evidenta. La akumuliĝo de ĉiu stratumaro ofte estis interrompata, kaj longaj mankantaj intervaloj envenis inter sinsekvaj stratumaroj. Tial oni devas ne atendi trovi, kiel mi montris en la lasta ĉapitro, en unu aŭ du stratumaroj, ĉiujn mezajn variaĵojn inter specioj kiuj aperis ĉe la komenco kaj fino de ĉi tiuj periodoj; Sed oni devas trovi post intervaloj, tre longaj se mezuritaj per jaroj, sed nur modere longaj se mezuritaj geologie, proksime parencaj formoj, aŭ, kiel iuj aŭtoroj nomas ilin, reprezentantaj specioj. Kaj oni certe trovas tiajn. Oni trovas, mallonge dirite, tiajn indikojn de la malrapida kaj apenaŭ sentebla mutacio de speciaj formoj, kiajn oni prave rajtas atendi trovi.

Pri la stato de Formiĝo de Antikvaj Formoj

Oni multe diskutis ĉu lastatempaj formoj estas pli alte organizitaj ol antikvaj. Mi ne traktos ĉi tiun temon, ĉar natursciencistoj ne ankoraŭ konsentas inter si pri la signifoj de 'alta' kaj 'malalta formo'. Sed laŭ iu specifa signifo la pli lastatempaj formoj devas, laŭ mia teorio, esti pli altaj ol la antikvaj; ĉiu nova specio formiĝas ĉar ĝi estas havinta iun avantanĝon en la lukto por vivo super aliaj kaj antaŭaj formoj. Se oni metus la eocenajn loĝantojn de iu parto de la mondo en konkurencadon kun la modernaj loĝantoj de la sama aŭ alia parto, en preskaŭ simila klimato, la eocena faŭno aŭ flaŭro certe estus venkita kaj ekstermita; same, mezozoika faŭno estus venkita de eocena, kaj paleozoika faŭno estus venkita de mezozoika faŭno. Mi ne dubas ke ĉi tiu proceso de pliboniĝo rimarkinde kaj senteble efikis al la organizaĵo de la pli lastatempaj kaj venkintaj formoj de vivo, kompare kun la antikvaj kaj venkitaj formoj; sed mi povas elpensi nenian manieron por testi ĉi tian progreson. Krustuloj, ekzemple, kiuj ne estas la plej altaj en sia propra klaso, eble venkis la plej altajn moluskojn. Pro la malordinara maniero laŭ kiu Eŭropaj produktaĵoj lastatempe disvastiĝis tra Nova Zelando, kaj kaptis lokojn kiuj estis antaŭe okupitaj, oni rajtas kredi, ke se ĉiuj animaloj kaj plantoj de Granda Britio estus liberigitaj en Nova Zelando, post paso de tempo multaj Britaj formoj fariĝus tute hejmigitaj tie, kaj ekstermus multajn originalulojn. Aliflanke, pro tio kion oni vidas nun okazanta en Nova Zelando, kaj pro la fakto de apenaŭ iu ajn loĝanto de la suda duonsfero fariĝis sovaĝa en ajna parto de Eŭropo, oni rajtas dubi, ke se ĉiuj produktaĵoj de Nova Zelando estus liberigitaj en Granda Britio, ĉu konsiderinda nombro kapablus kapti lokojn nun okupitajn de niaj indiĝenaj plantoj kaj animaloj. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, oni povas diri ke la produktaĵoj de Granda Britio estas pli altaj ol tiuj de Nova Zelando. Tamen plej lerta natursciencisto esplorinte la speciojn de ambaŭ landoj ne povus antaŭvidi ĉi tiun rezulton.

Agassiz insistis ke antikvaj animaloj similis al iuj ekzistantaj embrioj de modernaj animaloj de la samaj klasoj; aŭ ke la geologia serio de formortintaj formoj estas iom paralela al la embriologia formiĝo de modernaj formoj. Mi devas samopinii kun Piktet kaj Haksli (Huxley) ke la vereco de ĉi tiu doktrino estas neniel pruvita. Tamen, mi certe atendas ke oni konfirmos ĝin poste, almenaŭ rilate al malĉefaj grupoj, kiuj disbranĉiĝis relative lastatempe. Ĉar ĉi tiu doktrino de Agassiz bone kongruas kun la teorio de natura selektado. En posta ĉapitro mi provos montri ke adolto diferencas de sia embrio pro ŝanĝiĝoj kiuj okazas je ne frua aĝo, kaj kiuj estas heredataj je sama aĝo. Ĉi tiu proceso, kiu lasas la embrion preskaŭ neŝanĝitan, daŭre aldonas, dum la paso de sinsekvaj generacioj, pli kaj pli da diferenco al la adolto.

Tiel la embrio fariĝas kvazaŭ bildo, konservita de la naturo, de la antikva kaj malpli modifita stato de ĉiu animalo. Ĉi tiu vidpunkto eble veras, kaj tamen ĝi eble neniam plene pruveblos. Konsideru, ekzemple, ke la plej malnovaj konataj mamuloj, reptilioj, kaj fiŝoj strikte apartenas al siaj propraj klasoj, kvankam iuj malnovaj formoj estas iomete malpli distingitaj de si ol la ordinaraj membroj de la samaj grupoj nuntempe. Tial estus vane serĉi animalojn havantajn la komunan embriologian karakteron de la Vertebruloj, antaŭ ol stratumoj tre sub la plej malaltaj Siluriaj stratumoj estos malkovritaj - kaj la ŝanco de tia malkovro estas tre malgranda.

Pri la Serio de la samaj Specoj ene de la samaj areoj, dum la postaj terciaraj periodoj

Sinjoro Klift montris antaŭ multaj jaroj de la fosiliaj mamuloj de la Aŭstraliaj kavernoj proksime rilatis al la vivantoj marsupiuloj de tiu kontinento. En Suda Ameriko, simila rilato estas evidenta, eĉ al okulo de nefakulo, en la gigantaj karapacoj kiel tiuj de la dazipo, kiuj troviĝas en pluraj partoj de La Plata; kaj profesoro Oŭen montris per tre supriza maniero ke la plejo de la fosiliaj mamuloj, troviĝantaj tie grandnombre, rilatas al Sudamerikkaj specoj. Ĉi tiu rilato estas eĉ pli klare videbla en la mirigaj fosiliaj ostoj kolektitaj de sinjoroj Lund kaj Klosen (Clausen) en la kavernoj de Brazilo. Mi estis tiom imponita de ĉi tiuj faktoj ke mi forte insistis, en 1839 kaj 1845, pri ĉi tiu 'leĝo pri la serio de specoj,' - sur 'ĉi tiu miriga rilato en la sama kontinento inter la mortintoj kaj la vivantaj.' Profesoro Oŭen poste etendis la saman ĝeneralan leĝon al mamuloj de la Malnova Mondo. Oni vidas la saman leĝon en la restaŭraĵoj de la formortintaj kaj gigantaj birdoj de Nova Zelando. Oni vidas ĝin ankaŭ en la birdoj de la kavernoj de Brazilo. Sinjoro Vudvard montris ke la sama leĝo validas por markonkoj, sed pro la vasta distribuo de la plejo de genroj de moluskoj, ili ne bone montras tion. Aliaj kazoj aldoneblas, kiel ekzemple la rilato inter la formortintaj kaj vivantaj terkonkoj de Madejra; kaj inter la formortintaj kaj vivantaj salakvaj konkoj de la Aralo-Kaspia Maro.

Nu, kion signifas ĉi tiu miriga leĝo pri la serio de la samaj specoj ene de la samaj areoj? Oni estus tre aŭdaca se, post komparo de la nunaj klimatoj de Aŭstralio kaj samlatitudaj partoj de Suda Ameriko, oni provus atribui la malsimilecon de la loĝantoj de la du kontinentoj al malsamaj fizikaj kondiĉoj, kaj aliflanke, la unuecon de samaj specoj en ambaŭ dum la pli malfrua terciaro, al simileco de kondiĉoj. Kaj oni ne povas aserti ke estas absoluta leĝo ke marsupiuloj produktiĝus ĉefe aŭ tute en Aŭstralio; nek ke sendentuloj aŭ aliaj Amerikaj specoj produktiĝus sole en Suda Ameriko. Oni scias ke Eŭropo en antikvaj tempoj estis loĝata de multaj marsupiuloj; kaj mi montris en supre aluditaj publikaĵoj, ke en Ameriko la leĝo pri la distribuo de teraj mamuloj estis antaŭe malsama al tio kio ĝi estas nun. Norda Ameriko antaŭe forte similis al nuna karaktero de la suda parto de la kontinento; kaj la suda parto antaŭe pli proksime rilatis al la norda parto ol nun. Simile, oni scias pro la malkovroj de Falkoner kaj Kotli (Cautley), ke la mamuloj de norda Hindio antaŭe pli proksime rilatis al tiuj de Afriko ol nuntempe. Oni povus prezenti anologajn faktojn rilate al la distribuo de maraj animaloj.

Laŭ la teorio de deveno kun modifo, la granda leĝo de la longdaŭra, sed ne absoluta, kontinuo de la samaj specoj en la samaj areoj, estas tuj klarigita; ĉar la loĝantoj de ĉiu parto de la mondo evidente emos lasi tie dum la sekvanta periodo de tempo proksime rilatantajn, kvankam iom modifitajn praidojn. Se la loĝantoj de iu kontinento antaŭe multe diferencus de tiuj de alia kontinento, iliaj modifitaj praidoj same diferencus preskaŭ sammaniere kaj samgrade. Sed post tre longaj intervaloj de tempo kaj post grandaj geografiaj ŝanĝiĝoj, kiuj ebligus multe da intermigrado, la malpli fortaj cedus al la pli dominaj formoj, kaj estus nenio neŝanĝebla en la leĝoj de pastinta kaj moderna distribuo.

Oni eble moke demandus, ĉu mi supozas ke la megaterio kaj aliaj similaj grandegaj monstroj postlasis en Suda Ameriko la bradipon, dazipon, kaj formikomanĝanton kiel siajn degenerintajn praidojn. Oni ne povas agnoski tion eĉ momente. Ĉi tiuj grandegaj animaloj tute formortis, kaj lasis neniujn praidojn. Sed en la kavernoj de Brazilo, estas multaj formortintaj specioj kiuj tre similas laŭ grandeco kaj aliaj trajtoj al la specioj kiuj ankoraŭ vivas en Suda Ameriko; kaj iuj de ĉi tiuj fosilioj eble estas pragenerintoj de vivantaj specioj. Oni devas ne forgesi ke, laŭ mia teorio, ĉiuj specioj de la sama genro devenas de iu unu specio; tiel, se ses genroj havantaj po ok speciojn troviĝus en iu geologio stratumaro, kaj en la posta stratumaro troviĝus ses aliaj similaj aŭ reprezentantaj genroj havantaj la saman nombron da specioj, tiam oni povus konkludi ke nur unu specio de ĉiu el la ses pli malnovaj genroj postlasis modifitajn praidojn, konsistigantaj la ses novajn genrojn. La aliaj sep specioj de la malnovaj genroj estus formortintaj kaj lasintaj neniujn idojn. Aŭ, probable multe pli ofta kazo estus, ke du aŭ tri specioj el nur du aŭ tri el la pli malnovaj genroj generus la ses novajn genrojn; la aliaj malnovaj specioj kaj aliaj tutaj genroj estus tute formortintaj. En malsukcesantaj ordoj, kun malplinombriĝantaj genroj kaj specioj, kiel ŝajne estas kazo de la Sendentuloj de Suda Ameriko, eĉ malpli da genroj kaj specioj postlasus modifitajn praidojn.

Resumo de la antaŭaj kaj nuna Ĉapitroj

Mi provis montri ke la geologia registro estas ekstreme malperfekta; ke nur malgranda parto de la mondo estis zorge esplorita de geologoj; ke nur iuj klasoj de organikaj estaĵoj estas bone konservitaj en fosilia stato; ke la nombro de specimenoj kaj specioj, konservitaj en muzeoj, estas absolute nenio kompare kun la nenombreblaj generacioj kiuj devis formorti en eĉ nur unu stratumaro; ke, ĉar sinkado necesas por la akumulado de sufiĉe da fosilihavaj deponaĵoj por rezisti postan erozion, grandegaj intervaloj de tempo pasis inter sinsekvaj stratumaroj; ke probable estis pli da formorto dum periodoj de sinkado, kaj pli da variado dum periodoj de leviĝo, kaj dum ĉi lastaj la registro estus plej malperfekte konservita; ke ĉiu individua stratumaro ne daŭre deponiĝis; ke la daŭro de ĉiu stratumaro estas, eble, mallonga kompare kun la averaĝa daŭro de speciaj formoj; ke migrado ludis gravan rolon en la unuaj aperoj de novaj formoj en ajnaj areoj kaj stratumaroj; ke vaste etendiĝantaj specioj estas tiuj kiuj plej variis, kaj plej ofte generis novajn speciojn; kaj ke variaĵoj ofte estis unue lokaj. Ĉiuj ĉi tiuj kaŭzoj kune, devis kontribui por fari la geologian registron ekstreme malperfekta, kaj multe klarigas kial oni ne trovas senfinajn variaĵojn, konektantajn ĉiujn formortintajn kaj vivantajn formojn de vivo per plej finajn gradoj.

Tiu kiu malagnoskas ĉi tiujn vidpunktojn pri la karaktero de la geologia registro pravigeble malagnoskos mian tutan teorion. Ĉar tiu vane demandus kie estas la nenombreblaj transiraj ligaĵoj kiuj devis antaŭe konekti la proksime similajn aŭ reprezentantajn speciojn, kiuj troviĝas en la pluraj stadioj de sama stratumaro. Tiu malkredus je la grandegaj intervaloj de tempo kiuj pasis inter sinsekvaj stratumaroj; tiu preteratentus kiom grava rolo migrado devis ludi, kiam oni konsideras la stratumarojn de unu sola granda regiono, kiel Eŭropo; tiu emfazus la evidentan, sed ofte false evidentan, subitan kunvenon de tutaj grupoj da specioj. Tiu demandus kie estas la restaĵoj de tiuj senlime multnombraj organismoj kiuj devis ekzisti longe antaŭ la unua stratumo de la Siluria sistemo deponiĝis: Mi povas respondi ĉi tiun lastan demandon nur hipoteze, dirante ke laŭ nia scio, tie kie la oceanoj nun etendiĝas, ili etendiĝadis dum longega periodo, kaj tie kie niaj oscilantaj kontinentoj nun staras, ili staris ekde la Siluria epoko; sed multe antaŭ tiu periodo, la mondo eble havis tute malsaman aspekton; kaj la pli malnovaj kontinentoj, formitaj de stratumaroj pli malnovaj ol iuj ajn konataj, eble ĉiuj estas metamorfozitaj, aŭ eble kuŝas sub la oceano.

Preterpasante ĉi tiujn malfacilaĵojn, ŝajnas al mi ke ĉiuj aliaj grandaj ĉefaj faktoj en paleontologio simple laŭas la teorion de deveno kun modifo per natura selektado. Oni povas tiel kompreni kiel okazas ke novaj specioj aperas malrapide kaj sinsekve; kiel specioj de malsamaj klasoj ne necese ŝanĝiĝas samtempe, nek je la sama rapideco, nek samgrade; tamen, laŭ longa perspektivo ili ĉiuj spertas ioman modifon. La formorto de malnovaj formoj estas preskaŭ neevitebla sekvo de la produkto de novaj formoj. Oni povas kompreni kial specio neniam reaperas, post malapero. Grupoj da specioj plinombriĝas malrapide, kaj daŭras dum malegalaj periodoj de tempo; ĉar la proceso de modifo estas necese malrapida, kaj dependas de multaj komplikaj hazardoj. La dominantaj specioj de la pli grandaj dominantaj grupoj emas lasi multajn modifitajn praidojn, kaj tiel novaj subgrupoj kaj grupoj formiĝas. Dum ĉi tiuj formiĝas, la specioj de malpli viglaj grupoj, pro ilia malforteco heredita de komuna pragenerinto, emas tute formorti kune, kaj lasi neniujn modifitajn idojn sur la surfaco de la tero. Sed la tuta formorto de tutaj grupoj de specioj eble ofte estas tre malrapida proceso, pro la travivado de kelkaj praidoj, restantaj en protektitaj kaj izolitaj lokoj. Kiam grupo tute malaperas, ĝi ne reaperas; ĉar la ĉeno de generado estas rompita.

Oni povas kompreni kiel la disvastiĝo de la dominantaj formoj de vivo, kiuj plej ofte varias, finfine emos plenigi la mondon kun rilatantaj, sed modifitaj, praidoj; kaj ĉi tiuj ĝenerale sukcesos preni la lokojn de tiuj grupoj de specioj kiuj estas malpli fortaj en la lukto pro ekzisto. Sekve, post longaj intervaloj de tempo, la produktaĵoj de la mondo ŝajnos esti ŝanĝiĝintaj samtempe.

Oni povas kompreni kial ĉiuj formoj de vivo, antikvaj kaj modernaj, kune faras unu grandan sistemon; ĉar ĉiuj konektiĝas per generado. Oni povas kompreni, pro la daŭra disbranĉiĝemo de karaktero, kial ju pli antikva iu formo estas, des pli ĝi diferencas de tiuj nun vivantaj, kaj kial antikvaj kaj formortintaj formoj ofte emas plenigi la mankantajn lokojn inter ekzistantaj formoj, foje unuigantaj du grupojn kiujn oni antaŭe rangis kiel distingitajn; ĉar ju pli antikva iu formo estas, des pli ofte, verŝajne, ĝi montras trajtojn iom mezajn inter la du grupoj kiuj nun estas distingitaj; ju pli antikva iu formo estas, des pli proksime ĝi rilatas al, kaj sekve similas al, la komuna pragenerinto de grupoj, kiuj poste disbranĉiĝis; formortintaj formoj estas malofte rekte mezaj inter ekzistantaj formoj; sed estas mezaj nur per longa ĉirkaŭiranta vojo tra multaj formortintaj kaj tre malsamaj formoj. Oni povas klare vidi kial la organikaj restaĵoj de proksime sinsekvaj stratumaroj pli proksime rilatas al si, ol tiuj de pli apartaj stratumaroj; ĉar la formoj pli proksime kunligiĝas per generado: oni povas klare vidi kial la restaĵoj de meza stratumaro havas mezan karakteron.

La loĝantoj de ĉiu sinsekva periodo en la historio de la mondo venkis siajn antaŭulojn en la konkurenco por vivo, kaj estas, tiupunkte, pli altaj en la skalo de naturo; kaj ĉi tio eble klarigas tiun svagan nedifinitan senton, sentitan de multaj paleontologoj, ke organizeco kiel tuto progresis. Se oni poste pruvos ke antikvaj animaloj similas iugrade la embriojn de pli modernaj animaloj de la sama klaso, la fakto estos komprenebla. La serio de la samaj specoj de strukturo ene de la samaj areoj dum la lastaj geologiaj periodoj ĉesas esti mistera, kaj estas simple klarigita per heredo.

Se la geologia registro estas tiom malperfekta kiom mi kredas, kaj oni rajtas aserti ke oni ne povas pruvi ke la registro estas multe pli perfekta, la ĉefaj argumentoj kontraŭ la teorio de natura selektado estas tre malfortigitaj aŭ malaperas. Aliflanke, ĉiuj ĉefaj leĝoj de paleontologio klare proklamas, ŝajnas al mi, ke specioj estis produktitaj per ordinara generado: malnovaj formoj anstataŭiĝis de novaj kaj plibonigitaj formoj de vivo, produktitaj de la leĝoj de variado kiuj ankoraŭ agas ĉirkaŭe, kaj konservitaj de Natura Selektado.