ĈAPITRO 12

GEOGRAFIA DISTRIBUO -- DAŬRIGO


Distribuo de sensalakvaj produktaĵoj Loĝantoj de oceanaj insuloj Foresto de Batrakoj kaj de teraj Mamuloj Pri la rilatoj de la loĝantoj de insuloj al tiuj de la plej proksima ĉeftero Pri koloniado de la plej proksima fonto kun postas modifo Resumo de ĉi tiu ĉapitro kaj la lasta



Ĉar lagoj kaj riversistemoj estas apartigitaj de si per teraj bariloj, oni eble pensus ke sensalakvaj produktaĵoj ne etendiĝus vaste en sama lando, kaj ĉar la maro ŝajne estas eĉ pli netrapasebla barilo, ke ili neniam disvastiĝus al foraj landoj. Sed la fakto estas rekte mala. Multaj sensalakvaj specioj, apartenantaj al tre malsamaj klasoj, havas ne nur vastegan etendiĝon, sed parencaj specioj sukcesas laŭ rimarkinda maniero tra la mondo. Mi bone memoras, kiam mi unue kolektis en la sensalajn akvojn de Brazilo, la senton de granda surprizo pro la simileco de la sensalakvaj insektoj, konkuloj, ktp., kaj pro la malsimileco de la ĉirkaŭantaj teraj estaĵoj, kompare kun tiuj de Britio.

Sed ĉi tiu kapablo de sensalakvaj produktaĵoj etendiĝi vaste, kvankam tre neatendita, estas, mi kredas, plej ofte eksplikebla per ilia tre utila adaptiĝo por fari mallongajn kaj oftajn migradojn de lageto al lageto, aŭ de rivereto al rivereto; kaj ilia tendenco al vasta dispersiĝo estas preskaŭ necesa sekvo de ĉi tiu kapablo. Ĉi tie mi povas prezenti nur kelkajn kazojn. Koncerne fiŝojn, mi kredas ke la samaj specioj neniam troviĝas en la sensalaj akvoj de foraj kontinentoj. Sed sur sama kontinento la specioj ofte etendiĝas vaste kaj preskaŭ kaprice; ĉar du riversistemoj povus havi iujn komunajn fiŝojn, kaj iujn malsamajn. Kelkaj faktoj ŝajnas favori la eblecon de foja transportiĝo per hazardaj rimedoj; kiel tornadoj en Hindio kiuj ne rare faligas vivantajn fiŝojn, kaj la vigleco de fiŝovoj kiam forprenitaj de akvo. Sed mi emas atribui la disvastiĝon de sensalakvaj fiŝoj ĉefe al lasttempaj malgrandaj ŝanĝiĝoj de la tera nivelo, kiuj kaŭzis la riverojn enflui sin. Oni povus ankaŭ prezenti kazojn de ĉi tiu dum inundoj, sen ŝanĝiĝo de nivelo. Oni havas indikojn en la Rejna leŭso de konsiderindaj ŝanĝiĝoj de tera nivelo ene de tre lasttempa geologia periodo, kiam la surfaco estis loĝata de nun ekzistantaj teraj kaj sensalakvaj konkuloj. La vasta diferenco de la fiŝoj ĉe malaj flankoj de kontinuaj montaroj, kiuj ekde frua periodo sendube apartigis riversistemojn kaj tute malebligis iliajn kunfluadojn, ŝajne montras la saman konkludojn. Koncerne parencajn sensalakvajn fiŝojn kiuj troviĝas ĉe tre foraj punktoj de la mondo, sendube estas multaj kazoj kiuj ne eksplikeblas nuntempe: sed iuj sensalakvaj fiŝoj apartenas al tre antikvaj formoj, kaj en tiaj kazoj estus abunda tempo por grandaj geografiaj ŝanĝiĝoj, kaj sekve tempo kaj rimedoj por multe da migrado. Due, salakvaj fiŝoj povas, kun zorgado, malrapide adaptiĝi por vivi en sensala akvo; kaj, laŭ Valencien (Valenciennes), apenaŭ ekzistas grupo de fiŝoj ekskluzive limigitaj al sensala akvo. Tial, oni povas imagi ke mara membro sensalakva grupo eble vojaĝus for laŭ la marbordoj de la maro, kaj poste modifiĝus kaj adaptiĝus al la sensalaj akvoj de fora lando.

Iuj specioj de sensalakvaj konkuloj havas tre vastan etendiĝon, kaj parencaj specioj, kiuj, laŭ mia teorio, devenas de komuna praulo kaj devis disiri de unu fonto, prosperas tra la mondo. Ilia distribuo unue multe konfuzis min, ĉar estas malverŝajne ke iliaj ovoj estus transportataj de birdoj, kaj ili tuj mortas en sala akvo, same kiel la adoltoj. Mi eĉ ne povis kompreni kiel iuj naturalizitaj specioj rapide disvastiĝis tra la sama lando. Sed du faktoj, kiujn mi observis - kaj sendube multaj aliaj estos observitaj - iom klarigas ĉi tiun temon. Mi dufoje observis, ke kiam anaso subite eliras lageton kovritan per lemno, ĉi tiuj malgrandaj plantoj adheras al ĝia dorso; kaj okazis, dum mi movis iomete da lemno de iu akvario al alia, ke mi tute senintence provizis la duan kun sensalakvaj konkuloj de la unua. Sed alia rimedo eble estas pli efika: mi pendigis la piedojn de anaso, kiuj povus reprezenti tiujn de dormanta birdo en natura lageto, en akvario, kie multaj sensalakvaj konkuloj estis eloviĝantaj; mi trovis ke iuj de la ekstreme malgrandaj kaj ĵus eloviĝintaj konkuloj grimpis sur la piedojn, kaj tenis ilin tiom firme, ke kiam forprenitaj de la akvo ili ne estis forskueblaj. Tamen, je iom pli progresinta aĝo ili volonte forfalis. Ĉi tiuj ĵusnaskiĝintaj moluskoj, kvankam ili estas laŭkaraktere enakvaj, travivis sur la anasaj piedoj, en malseka aero, de dek du ĝis dudek horojn; kaj en ĉi tiu tempodaŭro anaso aŭ ardeo povus flugi almenaŭ ses aŭ sep cent mejlojn, kaj sendube alteriĝus sur lageto aŭ rivereto, se ĝi estus blovita transmare al oceana insulo aŭ ajna alia fora loko. Kavaliro Ĉ. Lajel ankaŭ informis min, ke oni kaptis Ditiskon kun Ankilo (sensalakva konkulo simila al patelo) firme fiksita al ĝi; kaj akvoskarabo de la sama familio, Kolimbeto, iam alflugis la 'Biglon', kiu estis kvardek kvin mejlojn for de la plej proksima tero: kiom pli for ĝi flugus helpate de ventego, oni ne povas diveni.

Koncerne plantojn, estas longe konate ke multaj sensalakvaj kaj eĉ marĉaj specioj havas tre vastajn etendiĝojn, sur kontinentoj kaj ĝis la plej foraj oceanaj insuloj. Ĉi tio estas mirige evidenta, kiel Alfonso de Kandole rimarkis, en grandaj grupoj de teraj plantoj, kiu havas nur tre malmultaj akvemaj membroj; ĉar ĉi tiuj lastaj ŝajne tuj akiras, kvazaŭ sekvo, tre vastan etendiĝon. Mi pensas ke favoraj rimedoj de disperso eksplikas ĉi tiun fakton. Mi antaŭe menciis ke grundo foje, kvankam malofte, adheras iome al la piedoj kaj bekoj de birdoj. Vadbirdoj, kiuj ofte vizitas la kotajn bordojn de lagetoj, se ili estus ekflugigitaj subite, plej probable havus kotkovritajn piedojn. Mi povas montri ke birdoj de ĉi tiu ordo estas plej grandaj vagantoj, kaj foje troviĝas sur plej foraj kaj dezertaj insuloj en la vasta oceano. Ili ne emus ekripozi sur la surfaco de la maro, tial la koto ne forlaviĝus de iliaj piedoj. Kiam ili atingus teron, ili certe flugus al siaj sensalakvaj naturaj medioj. Mi ne kredas ke botanikistoj ne konscias kiom ŝarĝita per semoj la koto de lagetoj estas: Mi provis plurajn malgrandajn eksperimentojn, sed ĉi tie mi prezentos nur la plej mirigan kazon: En Februaro mi prenis tri tablokulerojn da koto de tri malsamaj punktoj, sub akvo, ĉe la rando de lageto; ĉi tiu koto, kiam seka, pezis nur 6 3/4 uncojn; Mi gardis ĝin kovrita en mia studejo dum ses monatoj, eltirante kaj nombrante ĉiun plantoj kiam ĝi aperis; la plantoj estis de diversaj specoj, kaj entute nombris 537; kaj tamen la viskoza koto estis tute tenita en matenmanĝa taso! Konsiderante ĉi tiujn faktojn, mi pensas ke estus neklarigebla cirkonstanco se akvo birdoj ne transportus la semojn de sensalakvaj plantoj vastajn distancojn, kaj la etendiĝo de ĉi tiuj plantoj ne estus tre granda. La sama efiko eble rolis en la transportiĝo de la semoj de iuj malgrandaj sensalakvaj animaloj.

Aliaj nekonataj efikoj probable rolis. Mi asertis ke sensalakvaj fiŝoj manĝas iujn specojn de semoj, kvankam ili reĵetas multajn aliajn specojn post engluto; eĉ malgrandaj fiŝoj englutas semojn de modera grandeco, kiel tiujn de la flava akvolilio kaj Potamogetono. Ardeoj kaj aliaj birdoj, jarcenton post jarcento, ĉiutage manĝadas fiŝojn; ili tiam ekflugas kaj iras al aliaj akvejoj, aŭ estas blovataj transmare; kaj oni jam vidis ke semojn retenas sian kapablon ĝermi, kiam reĵetitaj en vomaĵo aŭ fekaĵo, multajn horojn poste. Kiam mi vidis la grandecon de la semoj de tiu fajna akvolilio, la Nelumbo, kaj memoris la vortojn de Alfonso de Kandole pri ĉi tiu planto, mi pensis ke ĝia distribuo devas resti tute neklarigebla; sed Aŭdubono asertas ke li trovis la semojn de la granda suda akvolilio (probable, laŭ doktoro Huker, la Nelumbium luteum) en la stomako de ardeo. Kvankam mi ne scias kiel fakton, tamen analogio kredigas min ke ardeo fluginte al alia lageto kaj akirinte bonan manĝadon de fiŝoj, probable reĵetus de sia stomako vomaĵon kiu enhavus la nedigestitan semojn de la Nelumbo; aŭ la birdo eble faligus la semojn dum ĝi nutras siajn idojn, same kiel ili foje faligas fiŝojn.

Konsiderante ĉi tiujn plurajn metodojn de distribuo, oni memoru ke kiam lageto aŭ rivereto unue formiĝas, ekzemple, sur leviĝanta insuleto, ĝi estas neloĝata; kaj unuopa semo aŭ ovo havus bonan ŝancon de sukceso. Kvankam ĉiam estas konkurenco por vivo inter la individuoj de specio jam loĝantaj lageton, eĉ se malmultaj, tamen ĉar la nombro da specoj estas malgranda, kompare kun tiuj de la tero, la konkurencado probable estus malpli severa inter akvaj ol inter teraj specioj; sekve, invadanto de la akvoj de fremda lando, havus pli bonan ŝancon por kapti lokon, ol en la kazo de teraj koloniistoj. Oni ankaŭ memoru ke iuj, eble multaj, sensalakvaj produktaĵoj estas sube sur la skalo de naturo, kaj ke oni havas kialojn por kredi ke tiaj subaj estaĵoj ŝanĝiĝas aŭ modifiĝas malpli rapide ol la supraj; kaj ĉi tio donus pli longan tempon ol averaĝe por la migrado de la samaj akvaj specioj. Oni ne forgesu la probablecon ke multaj specioj antaŭe etendiĝis tiom kontinue kiom sensalakvaj produktaĵoj kapablas etendiĝi, tra vastegaj areoj, kaj poste ekstermiĝis en mezaj regionoj. Sed mi kredas ke la vasta distribuo de sensalakvaj plantoj kaj simplaj animaloj, ĉu ili retenas la saman identan formon aŭ estas iom modifitaj, dependas de la vasta disperso de iliaj semoj kaj ovoj per animaloj, pli speciale de sensalakvaj birdoj, kiuj havas grandajn kapablojn de flugo, kaj nature vojaĝas de unu al alia, kaj ofte foraj pecoj de akvo. Naturo, kiel zorgema ĝardenisto, tiel prenas siajn semojn de bedo de specifa karaktero, kaj faligas ilin en alian egale taŭga por ili.

Pri la Loĝantoj de Oceanaj Insuloj

Nun mi venas al la lasta de la tri klasoj de faktoj, kiujn mi elektis por reprezenti la plej grandan malfacilaĵon por la vidpunkto ke ĉiuj individuoj de la samaj kaj de parencaj specioj devenas de sama prapatro; kaj ke pro tio ĉiuj devenas de komuna naskoloko, kvankam dum la paso de tempo ili disvastiĝis al foraj punktoj de la globo. Mi jam asertis ke mi ne povas honeste akcepti la vidpunkto de Forbs pri kontinenta etendiĝo, kiu, se ĝuste sekvita, kondukus al la kredo ke ene de lasttempa periodo ĉiuj ekzistantaj insuloj estus preskaŭ aŭ tute konektitaj al iu kontinento. Ĉi tiu vidpunkto forigus multajn malfacilaĵojn, sed mi pensas ke ĝi ne eksplikus ĉiujn faktojn koncerne insulajn produktaĵojn. Mi ne limigos la sekvantajn komentojn al la simpla demando de disperso; se mi konsideros aliajn faktojn, kiuj koncernas la veron de la du teorioj de sendependa kreo kaj deveno kun modifado .

La specioj de ĉiuj specoj kiuj loĝas oceanajn insulojn estas malmultnombraj kompare kun tiuj sur egalaj kontinentaj areoj: Alfonso de Kondole agnoskas ĉi tion por plantoj, kaj Volaston por insektoj. Se oni konsideras la grandajn kaj diversajn lokojn de Nova Zelando, kiuj etendiĝas tra 780 mejloj da latitudo, kaj komparas ĝiajn florantajn plantojn, nur 750 laŭnombre, kun tiuj sur egala areo ĉe la Kabo de Bona Espero aŭ en Aŭstralio, oni devas, mi pensas, agnoski ke io tute sendepende de ajna diferenco de fizikaj kondiĉoj kaŭzis tiom grandan diferencon de nombro. Eĉ la unueca provinco de Kembriĝo havas 847 plantojn, kaj la malgranda insulo de Angelsi (Anglesea) 764, sed kelkaj filikoj kaj kelkaj importitaj plantoj estas inkluzivitaj en ĉi tiuj nombroj, kaj la komparo en iuj aliaj punktoj ne estas tute ĝusta. Estas indikoj ke la dezerta insulo de Ascencio origine posedis malpli ol ses florantaj plantoj; tamen multaj naturaliziĝis sur ĝi, kiel ili faris sur Nova Zelando kaj sur ĉiuj aliaj oceanaj insuloj kiun oni povas nomi. Sur Sankta Heleno estas kialoj por kredi ke la naturalizitaj plantoj kaj animaloj preskaŭ aŭ tute ekstermis multajn indiĝenajn produktaĵojn. Tiu kiu akceptas la doktrinon de kreo de ĉiu individua specio devos agnoski, ke konsiderinde granda nombro de la plej bone adaptitaj plantoj kaj animaloj ne estis kreitaj sur oceanaj insuloj; ĉar la homo senintence provizis ilin de diversaj fontoj multe pli komplete kaj perfekte ol la naturo faris.

Kvankam en oceanaj insuloj la nombro da specoj de loĝantoj estas malmulta, la proporcio de unikaj specioj (tio estas, tiuj kiuj troviĝas nenie aliloke en la mondo) estas ofte ekstreme granda. Se oni komparos, ekzemple, la nombron da unikaj terkonkuloj en Madejro, aŭ da la unikaj birdoj en la Galapaga Insularo, kun la nombro por iu ajn kontinento, kaj tiam komparos la areon de la insuloj kun tiu de la kontinento, oni vidos ke ĉi tio veras. Ĉi tiu fakto estas antaŭvidebla laŭ mia teorio, ĉar, kiel mi jam eksplikis, specioj foje post longaj intervaloj alvenantaj al nova kaj izolita regiono, kaj devigataj konkurenci kun novaj najbaroj, estas tre modifiĝemaj, kaj ofte produktas grupojn de modifitaj praidoj. Sed certe ne nepras, ke se sur insulo preskaŭ ĉiuj specioj de iu klaso estas unikaj, tiuj de alia klaso, aŭ de alia parto de la sama klaso, estas unikaj; kaj ĉi tiu diferenco ŝajne rezultas de tio ke la specioj kiuj ne modifiĝis enmigris facile kaj grupe, tiel ke iliaj reciprokaj rilatoj ne perturbiĝis. Tiel, en la Galapagaj Insuloj preskaŭ ĉiuj terbirdoj, sed nur du el dek unu marbirdoj estas unikaj; kaj estas evidente ke maraj birdoj povas alveni al ĉi tiuj insuloj pli facile ol terbirdoj. Bermudo, aliflanke, kiu estas preskaŭ same for de Norda Ameriko kiom la Galapagaj Insuloj estas de Suda Ameriko, kaj kiu havas tre unikan grundon, ne posedas eĉ unu unikan terbirdon; kaj oni scias pro la admirinda verko de sinjoro J. M. Ĝonz (Jones) pri Bermudo, ke tre multaj birdoj de Norda Ameriko, dum iliaj grandaj jaraj migradoj, vizitadas regule aŭ foje ĉi tiun insulon. Madejro ne posedas unu unikan birdon, kaj multaj Eŭropaj kaj Afrikaj birdoj estas preskaŭ ĉiujare blovataj tie, laŭ sinjoro E. V. Harkort (Harcourt). Ĉi tiuj du insuloj, Bermudo kaj Madejro, estis loĝataj de birdoj kiuj dum longa tempo luktis inter si en siaj antaŭaj hejmoj, kaj adaptiĝis al si. Kiam establitaj en siaj novaj hejmoj, ĉi speco estus limigita de la aliaj al sia propra loko kaj kutimoj, kaj sekve malmulte emus modifiĝi. Madejro, denove, estas loĝata de miriga nombro da unikaj terkonkuloj, dum neniu specio de markonkulo estas limigita al ĝia marbordo: nu, kvankam oni ne scias kiel markonkuloj dispersiĝas, oni povas kompreni ke iliaj ovoj aŭ larvoj, eble fiksitaj al marherbo aŭ flosanta ligno, aŭ al la piedoj de vadantaj birdoj, transporteblas multe pli facile ol terkonkuloj, trans tri aŭ kvar cent mejloj da seninsula maro. La malsamaj ordoj de insektoj en Madejro evidente prezentas analogajn faktojn.

Foje iuj klasoj mankas sur oceanaj insuloj, kaj iliaj lokoj evidente estas okupitaj de aliaj loĝantoj; en la Galapagaj Insuloj reptilioj, kaj en Nova Zelando gigantaj senflugilaj birdoj, anstataŭas mamulojn. En la plantoj de la Galapagaj Insuloj, doktoro Huker montris ke la proporciaj nombroj da diversaj ordoj estas tre malsamaj al tiuj aliloke. Tiaj kazoj estas ĝenerale atribuitaj al la fizikaj kondiĉoj de la insuloj; sed ĉi tiu ekspliko ŝajnas al mi iom dubinda. Mi kredas ke facileco de enmigrado estas almenaŭ same grava kiom la karaktero de la kondiĉoj.

Oni povus montri multajn rimarkindajn faktetojn pri la loĝantoj de foraj insuloj. Ekzemple, sur iuj insuloj ne loĝataj de mamuloj, iuj indiĝenaj plantoj havas bele hokitajn semojn. Tamen malmultaj rilatoj estas pli rimarkindaj ol la adaptiĝo de hokitaj semoj por transportiĝo per la lano aŭ felo de kvarpieduloj. Ĉi tiu kazo prezentas neniun malfacilaĵon por mia vidpunkto, ĉar hokita semo povas transportiĝi al insulo per iu alia rimedo. Tiam la planto, iom modifiĝinta, sed ankoraŭ retenanta siajn hokitajn semojn, fariĝus indiĝena specio, havanta senutilan fiksaĵon kiel ajnan rudimentan organon, - ekzemple, la ŝrumpitajn flugilojn sub la kunfanditaj elitroj de multaj insulaj skaraboj. Denove, insuloj ofte posedas arbojn aŭ arbustojn kiuj apartenas al ordoj kiuj aliloke posedas nur herbecajn speciojn. Alfonso de Kandole montris ke arboj ĝenerale havas, pro nekonataj kaŭzoj, limigitajn etendiĝojn. Sekve arboj malprobable atingus forajn oceanajn insulojn. Kaj herba planto, kvankam ĝi ne havus neniun ŝancon de sukcesa konkurenco por alteco kun plene formita arbo, kiam establita sur insulo kaj devigata konkurenci nur kun herbaj plantoj, eble facile gajnus avantaĝon, kreskante pli kaj pli alte, kaj superante la aliajn plantojn. Se tiel estas, natura selektado ofte emus aldoni al la alteco de herbaj plantoj kiam ili kreskas sur insuloj, sendepende de iliaj ordoj, kaj tiel konvertus ilin unue al arbustoj, kaj finfine al arboj.

Koncerne la mankon de tutaj ordoj sur oceanaj insuloj, Bori Sejnt-Vincent (Bory St. Vincent) antaŭlonge rimarkis ke Batrakoj (ranoj, bufoj, tritoj) neniam estis trovitaj sur iu ajn de la multaj insuloj kiuj ornamas la grandajn oceanojn. Mi penis konfirmi ĉi tiun aserton, kaj mi trovis ĝin strikte vera. Tamen, oni certigis al mi ke ekzistas rano sur la montoj de la granda insulo de Nova Zelando; sed mi suspektas ke ĉi tiu escepto (se la informo estas ĝusta) eksplikeblas per la efikoj de glacia epoko. Ĉi tiu ĝenerala manko de ranoj, bufoj, kaj tritoj sur tiom da oceanaj insuloj ne atribueblas al iliaj fizikaj kondiĉoj; male, ŝajnas ke la insuloj estas speciale taŭgaj por ĉi tiuj animaloj; ĉar oni importis ranojn al Madejro, la Acoroj, kaj Maŭricio, kaj ili multnombriĝis tiom ke ili fariĝis ĝeno. Sed ĉar estas konate ke ĉi tiuj animaloj kaj iliaj ovoj tuj mortas en marakvo, per mia teorio oni povas kompreni ke estus granda malfacileco por ilia transportiĝo transmara, kaj pro tio ili ne ekzistas sur ajna oceana insulo. Sed estus tre malfacile eksplike kial, laŭ la teorio de kreado, ili ne kreiĝis tie.

Mamuloj prezentas alian similan kazon. Mi zorge esploris la plej malnovajn vojaĝojn, sed ne jam finis mian esploradon; ĝis nun mi ne trovis eĉ unu kazon, senduban, de tera mamulo (escepte de malsovaĝaj animaloj garditaj de indiĝenaj homoj) loĝanta insulon pli ol 300 mejlojn for de kontinento aŭ granda kontinenta insulo; kaj multaj insuloj kiuj lokiĝas multe malpli for estas egale senmamulaj. La Falklandaj Insuloj, kiuj estas loĝataj de lupeca vulpo, estas preskaŭa escepto; sed oni ne povas konsideri ĉi tiun grupon oceana, ĉar ĝi lokiĝas sur malprofundejo konektita al la ĉeftero; plie, flosantaj glacimontoj antaŭe portis rokegojn al ĝiaj bordoj, kaj ili eble antaŭe portis vulpojn, kiel nun ofte okazas en la arktaj regionoj. Tamen oni ne povas aserti ke insuloj ne povas subteni malgrandajn mamulojn, ĉar ili vivas en multaj tre malgrandaj insultoj en la mondo, se proksimaj al kontinentoj; kaj oni apenaŭ povas nomi insulon sur kiu malgrandaj malsovaĝaj kvarpieduloj ne naturaliziĝis kaj multe plinombriĝis. Oni ne povas aserti, laŭ la ordinara vidpunkto de kreado, ke ne estis sufiĉe da tempo por la kreado de mamuloj; multaj vulkanaj insuloj estas sufiĉe antikvaj, kiel la miriga erozio kiujn ili spertis kaj iliaj terciaraj stratumoj montras. Ankaŭ, estis tempo por la produkto de indiĝenaj specioj kiuj apartenas al aliaj klasoj; kaj oni pensas ke mamulaj specioj aperas kaj malaperas pli rapide ol aliaj subaj animaloj. Kvankam teraj mamuloj ne troviĝas sur oceanaj insuloj, aeraj mamuloj jes troviĝas sur preskaŭ ĉiuj insuloj. Nova Zelando posedas du verspertojn kiuj troviĝas nenie aliloke en la mondo: Norfolka Insulo, la Vitiaj Insularo (Viti), la Boninaj Insuloj (Bonin), la Karolinaj kaj Marianaj Insuloj, kaj Maŭricio, ĉiuj posedas siajn unikajn vespertojn. Kial, oni povus demandi, la krea povo produktis vespertojn kaj neniujn aliajn mamulojn sur foraj insuloj? Laŭ mia vidpunkto ĉi tiu demando facile respondeblas; ĉar neniu tera mamulo povas transportiĝi trans vasta spaco de maro, sed vespertoj povas traflugi. Oni vidis vespertojn flugantaj tage for super la Atlantika Oceano; kaj du Nord-Amerikaj specioj aŭ regule aŭ foje vizitas Bermudo, kiu troviĝas 600 mejlojn de la ĉeftero. Mi aŭdis de sinjoro Tomes, kiu speciale studis ĉi tiun familion, ke multaj de la samaj specioj havas grandegajn etendiĝojn, kaj estas trovataj sur kontinentoj kaj sur tre foraj insuloj. Sekve oni devas nur supozi ke tiaj vagantaj specioj modifiĝis per natura selektado en siaj novaj hejmoj rilate al siaj novaj pozicioj, por kompreni la ĉeeston de indiĝenaj vespertoj sur insuloj, kaj la mankon de ĉiuj teraj mamuloj.

Krom la manko de teraj mamuloj rilate al la foreco inter insuloj kaj kontinentoj, ankaŭ estas rilato, iugrade sendependa de distanco, inter la profundecon de la maro kiu apartigas insulon de la najbara ĉeftero, kaj la ĉeesto en ambaŭ de la samaj mamulaj specioj aŭ de parencaj specioj en pli malpli modifita kondiĉo. Sinjoro Vindsor Erl (Windsor Earl) faris iujn mirigajn observojn ĉiteme koncerne la grandan Malajan Insularon, kiu estas dividita proksime al Celebeso per spaco de profunda oceano; kaj ĉi tiu spaco apartigas du vaste distingitajn mamulajn faŭnojn. Ĉe ambaŭ flankoj la insuloj lokiĝas sur modere profundaj submaraj ebenejoj, kaj ili estas loĝataj de proksime parencaj aŭ identaj kvarpieduloj. Sendube iuj esceptoj ekzistas en ĉi tiu granda insularo, kaj estas multe da malfacileco por juĝi en iuj kazoj pro la probabla naturaliziĝo de iuj animaloj per agadoj de homoj; sed la natura historio de ĉi tiu insularo baldaŭ multe klariĝos pro la admirindaj entuziasmo kaj esploroj de sinjoro Valas (Wallace). Mi ankoraŭ ne havis temo por sekvi ĉi tiun temon en aliaj partoj de la mondo; sed ĝis nun, la rilato ĝenerale validas. Oni vidas ke Britio estas apartigita de Eŭropo per malprofunda markolo, kaj la mamuloj ĉe ambaŭ flankoj estas samaj; oni trovas analogajn faktojn sur multaj insuloj apartigitaj per similaj markoloj de Aŭstralio. La Karibeaj Insuloj staras sur profunda ebenejo, preskaŭ 1000 klaftojn profunda, kaj ĉi tie oni trovas Amerikajn formojn, sed la specioj kaj eĉ la genroj estas distingitaj. La kvanto da modifo en ĉiuj kazoj dependas de la paso de tempo, kaj dum ŝanĝiĝoj de marnivelo estas evidente ke insuloj apartigitaj de malprofundaj markoloj pli probable estis kontinue unuigitaj ene de lasttempa periodo al la ĉeftero ol insuloj apartigitaj per pli profundaj markoloj. Tial oni povas kompreni la oftan rilaton inter la profundeco de la maro kaj la grado de simileco de la mamulaj loĝantoj de la insuloj kun tiuj de la najbara kontinento, - kiu estas (ne)eksplikebla* rilato laŭ la vidpunkto de sendependaj agoj de kreo.

Ĉiuj antaŭaj komentoj pri la loĝantoj de oceanaj insuloj, - tio estas, la malabundo de specoj - la abundo de indiĝenaj formoj en iuj klasoj aŭ partoj de klasoj, - la manko de tutaj grupoj, kiel ekzemple batrakoj, kaj de teraj mamuloj, kvankam aeraj vespertoj ĉeestas, - la unuopaj proporcioj de iuj ordoj de plantoj, - herbecaj formoj fariĝintaj arboj, ktp., ŝajnas al mi pli bone subteni la vidpunkton ke fojaj rimedoj de transporto estis tre efikaj dum la longa paso de tempo, ol la vidpunkton ke ĉiuj oceanaj insuloj antaŭ estis konektitaj per kontinua tero al la plej proksima kontinento. Laŭ ĉi tiu lasta vidpunkto, la migrado probable estus pli kompleta; kaj se oni agnoskus modifiĝon, ĉiuj formoj de vivo estus pli malpli egale modifitaj, laŭ la supera graveco de rilatoj de organismoj al organismoj.

Mi ne neas ke eble estas gravaj malfacilaĵoj por kompreni kiel pluraj de la loĝantoj de la pli foraj insuloj, ĉu ankoraŭ retenantaj la saman specian formon aŭ modifitaj ekde sia alveno, povus atingi siajn nunajn hejmojn. Sed oni devas ne preteratenti la probablecon ke multaj insuloj servis kiel haltejoj, de kiuj nenio restas. Ĉi tie mi prezentos unu kazon de malfacileco. Preskaŭ ĉiuj oceanaj insuloj, eĉ la plej izolitaj kaj malgrandaj, estas loĝataj de teraj konkuloj, ĝenerale indiĝenaj specioj, sed foje de specioj kiuj troviĝas aliloke. Doktoro Aŭgustus A. Guld (Aug. A. Gould) prezentis plurajn interesajn kazojn koncerne terkonkulojn de la Pacifikaj insuloj. Nu, estas bone konate ke salo tre facile mortigas terkonkulojn; iliaj ovoj, almenaŭ tiuj kiujn mi provis, sinkas en sala akvo kaj estas mortigitaj de ĝi. Tamen devas ekzisti, laŭ mia vidpunkto, iu nekonata, sed tre efika rimedo pro ilia transportiĝo. Ĉu la ĵus-eloviĝintaj idoj foje grimpus sur kaj adherus al la piedoj de birdoj nestantaj sur la tero, kaj tiel transportiĝus? Ideo venis al mi, ke teraj konkuloj, kiam dormantaj kaj havantaj membranan diafragmon sur la buŝo de la konko, eble povus transportiĝi en fendoj de flosanta ligno trans modere vastaj spacoj de maro. Kaj mi trovis ke pluraj specioj en ĉi tiu stato toleris sendamaĝe enakviĝon en sala akvo de sep tagoj: unu de ĉi tiuj konkuloj estas la Helix pomatia, kaj kiam ĝi denove endormiĝis mi metis ĝin en salan akvon dum dudek tagoj, kaj ĝi perfekte refortiĝis. Ĉar ĉi tiu specio havas dikan kalkecan operkulon, mi forigis ĝin, kaj kiam ĝi formis novan membranecan operkulon, mi subakvigis ĝin dum dek kvar tagoj en sala akvo, kaj ĝi refortiĝis kaj forgrimpis. Sed necesas fari pli da eksperimentoj pri ĉi tiu temo.

La plej miriga kaj grava fakto koncerne la loĝantojn de insuloj, estas ilia simileco al tiuj de la plej proksima ĉeftero, kvankam ili ne estas la samaj specioj. Oni povus prezenti multajn ekzemplojn de ĉi tiu fakto. Mi prezentos nur unu, tiu de la Galapaga Insularo, kiu lokiĝas sude de la ekvatoro, inter 500 kaj 600 mejlojn de la marbordo de Suda Ameriko. Ĉi tie preskaŭ ĉiu produktaĵo de la tero kaj akvo montras nekonfuzeblan markon de la Amerika kontinento. Estas dudek ses teraj birdoj, kaj dudek kvin el tiuj estas rangitaj de sinjoro Guld kiel distingitaj specioj, kiuj supozeble estis kreitaj tie. Tamen la proksima simileco de la plejo de ĉi tiuj birdoj al Amerikaj specioj laŭ ĉiuj karakteraĵoj, en iliaj kutimoj, gestoj, kaj tono de voĉo, estas evidenta. Estas tiel ĉe la aliaj animaloj, kaj ĉe preskaŭ ĉiuj plantoj, kiel doktoro Huker montris en sia admirinda memoraĵo pro la Flaŭro de ĉi tiu insularo. Natursciencisto, rigardante la loĝantojn de ĉi tiuj vulkanaj insuloj en la Pacifiko, plurajn centojn de mejloj for de la kontinento, tamen sentas ke li staras sur Amerika grundo. Kial estas tiel? Kial la specioj kiuj supozeble estis kreitaj en la Galapaga Insularo, kaj nenie aliloke, montras tiom klaran markon de simileco al tiuj kreitaj en Ameriko? Estas nenio en la vivkondiĉoj, la geologia karaktero de la insuloj, ilia alteco aŭ klimato, aŭ en la rilataj proporcioj de la pluraj klasoj, kiu proksime similas al la kondiĉoj de la Sud-Amerika marbordo: fakte, estas konsiderinda malsimileco en ĉiuj ĉi tiuj punktoj. Aliflanke, estas konsiderinda kvanto de simileco en la vulkana karaktero de la grundo, en la klimato, alteco, kaj grandeco de la insuloj, inter la Galapaga Insularo kaj la Insularo de Verda Kabo: sed la loĝantoj estas tute kaj absolute malsamaj! La loĝantoj de la Verd-Kabaj Insuloj estas parencaj al tiuj de Afriko, kiel tiuj de la Galapagoj estas al Ameriko. Mi kredas ke ĉi tiu granda fakto ne eksplikeblas per la ordinara vidpunkto de sendependa kreo; sed per la vidpunkto prezentita ĉi tie, estas evidente ke la Galapagaj Insuloj probable ricevus koloniantojn, ĉu per hazardaj rimedoj de transporto aŭ per antaŭe kontinua tero, de Ameriko; kaj la Verd-Kabaj Insuloj de Afriko. Tiaj koloniantoj emus modifiĝi, sed la principo de heredo ankoraŭ malkaŝus iliajn originalajn naskejojn.

Mi povus prezenti multajn analogajn faktojn: ja estas preskaŭ universala regulo ke la indiĝenaj produktaĵoj de insuloj rilatas al tiuj de la plej proksima kontinento, aŭ de aliaj proksimaj insuloj. La esceptoj estas malmultaj, kaj la plejo da ili klarigeblas. Ekzemple, la plantoj de la Kergelenoj, kvankam starantaj pli proksime al Afriko ol Ameriko, estas tre proksime parencaj al tiuj de Ameriko, kiel oni scias de la raporto de doktoro Huker. Sed laŭ la vidpunkto ke ĉi tiu insulo estis ĉefe provizata de semoj portitaj kun grundo kaj ŝtonoj sur glacimontoj, drivantaj laŭ ĉefaj fluoj, ĉi tiu anomalio malaperas. Nova Zelando laŭ ĝiaj indiĝenaj plantoj multe pli similas al Aŭstralio, la plej proksima ĉeftero, ol al iu ajn alia regiono: kaj ĉi tio estis antaŭvidebla. Sed ĝi ankaŭ klare similas al Suda Ameriko, kiu, kvankam ĝi estas la dua plej proksima kontinento, estas tiom treege for, ke la fakto fariĝas anomalio. Sed ĉi tiu problemo preskaŭ malaperas pro la vidpunkto ke Nova Zelando, Suda Ameriko, kaj la aliaj sudaj landoj estis antaŭlonge parte provizitaj de preskaŭ meza kvankam fora punkto, tio estas, la antarktaj insuloj, kiam ili estis kovritaj per vegetaĵoj, antaŭ la komenco de la Glacia periodo. La simileco kiu, kvankam malforta, vere ekzistas, laŭ doktoro Huker, inter la sud-okcidenta parto de Aŭstralio kaj la Kabo de Bona Espero, estas multe pli rimarkinda kazo, kaj ĉi tio estas nuntempe neklarigebla. Sed ĉi tiu simileco limiĝas al plantoj, kaj mi ne dubas ke iam ĝi estos klarigita.

La leĝo kiu kaŭzas la loĝantojn de insularo, kvankam specie distingitaj, estis proksime parencaj al tiuj de la plej proksima kontinento, foje montriĝas malgrandskale, tamen laŭ tre interesa maniero, ene de la limoj de la sama insularo. Ekzemple, pluraj insuloj de la Galapaga Insularo estas loĝataj, kiel mi aliloke montris, je miriga maniero, de tre proksime parencaj specioj. Tiel la loĝantoj de ĉiu aparta insulo, kvankam plejparte distingitaj, estas parencaj al si je nekompareble pli proksima grado ol al la loĝantoj de iu ajn alia parto de la mondo. Kaj ĉi tio estas ĝuste kion oni atendus laŭ mia vidpunkto, ĉar la insuloj lokiĝas tiom proksimaj al si ke ili preskaŭ certe ricevus enmigrantojn de la sama originala fontloko, aŭ de si. Sed ĉi tiu malsimileco inter la indiĝenaj loĝantoj de la insuloj povus provizi argumenton kontraŭ miaj vidpunktoj; ĉar oni povus demandi, kiel okazis ke en la pluraj insuloj kiuj lokiĝas ene de viddistanco de si, havantaj saman geologian karakteron, saman altecon, klimaton, ktp., multaj enmigrantoj malsame modifiĝis, kvankam je nur malgranda grado. Dum longa tempo ĉi tio ŝajnis al mi esti granda problemo: sed ĝi aperas ĉefe pro profunda miskompreno, tio estas, konsideri la fizikajn kondiĉojn de lando plej gravaj por siaj loĝantoj. Mi kredas ke oni ne povas disputi ke la karaktero de la aliaj loĝantoj, kun kiu ĉiu devas konkurenci, estas almenaŭ tiom grava, kaj ĝenerale multe pli grava elemento de sukceso. Nu, se oni konsideras tiujn loĝantojn de la Galapaga Insularo kiuj troviĝas en aliaj partoj de la mondo, oni trovas konsiderindan kvanton da diferenco inter la pluraj insuloj. (Mi momente lasas la indiĝenajn speciojn, kiuj ne prave inkluziveblas ĉi tie, ĉar mi konsideras kiel specioj modifiĝis post iliaj alvenoj.) Ĉi tiu diferenco eble estus antaŭvidebla, pro la vidpunkto ke la insuloj estis stokitaj per fojaj rimedoj de transporto - semo, ekzemple, de iu planto estus portita al iu insulo, kaj tiu de alia planto al alia insulo. Sekve, en antaŭa tempo, kiam enmigranto ekloĝis sur unu aŭ pli da insuloj, aŭ kiam ĝi poste disvastiĝis al de iu insulo al alia, ĝi sendube submetiĝos al malsamaj vivkondiĉoj sur la malsamaj insuloj, ĉar ĝi devus konkurenci kun malsama grupo de organismoj: ekzemple, planto trovus la plej taŭgan grundon pli perfekte okupita de distingitaj plantoj en iu insulo ol en alia, kaj ĝi submetiĝus al atakoj de iom malsamaj malamikoj. Se ĝi tiam varius, natura selektado probable favorus malsamajn variaĵojn en la malsamaj insuloj. Tamen, iuj specioj eble disvastiĝus kaj ankoraŭ retenus la saman karakteron tra la grupo, same kiel oni vidas sur kontinentoj, ke iuj specioj vaste etendiĝas kaj restas samaj.

La vere surpriza fakto en ĉi tiu kazo de la Galapaga Insularo, kaj iom malpli en iuj analogaj kazoj, estas ke novaj specioj formiĝintaj sur la apartaj insuloj ne rapide etendiĝis al la aliaj insuloj. Sed la insuloj, kvankam ene de viddistanco de si, estas apartigitaj de profunda maro, plej ofte pli vasta ol la Brita Markolo, kaj estas neniu kialo por supozi ke ili estis kontinue unuigitaj dum ajna antaŭa periodo. La marfluoj estas rapidaj kaj balaas tra la insularo, kaj ventegoj estas malordinare raraj. Pro tio, la insuloj estas pli efike apartigitaj de si ol ili ŝajnas esti sur mapo. Tamen, multaj specioj, tiuj kiuj troviĝas en aliaj partoj de la mondo kaj tiuj kiuj limiĝas al la insularo, estas komunaj al la pluraj insuloj, kaj oni povas konkludi de iuj faktoj ke ĉi tiuj probable etendiĝis de iu individua insulo al la aliaj. Sed oni ofte havas eraran vidpunkton, laŭ mi, pri la probableco ke proksime parencaj specioj invados siajn teritoriojn, kiam libera intermovado fariĝas ebla. Sendube, se iu specio havos avantaĝon super alia, ĝi tute aŭ parte anstataŭos ĝin ene de tre mallonga tempo; sed se ambaŭ estas egale bone adaptitaj al siaj lokoj en naturo, ambaŭ probable tenos siajn proprajn lokojn kaj restos apartaj dum preskaŭ ajna daŭro de tempo. Sciante la fakton ke multaj specioj, naturalizitaj per agado de homoj, disvastiĝis mirige rapide tra novaj landoj, oni emas konkludi ke la plejo da specioj tiel disvastiĝus; sed oni devas memori ke la formoj kiuj naturaliziĝas en novaj landoj ĝenerale ne proksime parencas al la indiĝenaj loĝantoj, sed estas tre distingitaj specioj, apartenantaj en granda nombro da kazoj, al distingitaj genroj, kiel Alfonso de Kandole montris. En la Galapaga Insularo, eĉ multaj birdoj, kvankam bone adaptitaj al flugado de insulo al insulo, estas distingitaj sur ĉiu; ekzemple, estas tri proksime parencaj specioj de harporinko, ĉiu limigita al sia propra insulo. Nu, oni supozu ke la harporinko de Ĉatham Insulo estus blovita al Ĉarlz Insulo, kiu havas sian propran harporinkon: kial ĝi sukcesus establi sin tie? Oni povas senriske supozi ke Ĉarlz Insulo estas bone stokita kun siaj propraj specioj, ĉar ĉiujare pli da ovoj demetiĝas ol eblas elkovi; kaj oni povas supozi ke la harporinko unika al Ĉarlz Insulo estas almenaŭ tiom bone adaptita al sia hejmo, kiom la specio de Ĉatham Insulo. Kavaliro Ĉ. Lajel kaj sinjoro Volaston komunikis al mi rimarkindan fakton kiu koncernas ĉi tiun temon; tio estas, ke Madejro kaj la apuda insuleto de Porto Santo posedas multajn distingitajn sed reprezentantajn terkonkulojn. Iuj de ili vivas en fendetoj de roko, kaj kvankam grandaj kvantoj da roko estas transportitaj de Porto Santo al Madejra ĉiujare, Madejro ne estas koloniita de la specioj de Porto Santo: tamen ambaŭ insuloj estas koloniitaj de iuj Eŭropaj terkonkuloj, kiuj sendube havas iun avantaĝon super la indiĝenaj specioj. Pro ĉi tiuj konsideroj mi kredas ke oni devas ne miregi ke la la indiĝenaj kaj reprezentantaj kiuj vivas sur la pluraj insuloj de la Galapaga Insularo, ne etendiĝis universale de insulo al insulo. En multaj aliaj kazoj, kiel en la pluraj regionoj de sama kontinento, antaŭ-okupado probable ludis gravan rolon por bremsi la kunmiksadon de specioj en la samaj vivkondiĉoj. Tiel, la sud-orienta kaj sud-okcidenta partoj de Aŭstralio havas preskaŭ samajn fizikajn kondiĉojn, kaj estas unuigitaj de kontinua tero, tamen ili estas loĝataj de grandega nombro da distingitaj mamuloj, birdoj, kaj plantoj.

La principo kiu determinas la ĝeneralan karakteron de la faŭno kaj flaŭro de oceanaj insuloj, tio estas, ke la loĝantoj, kiam ne idente samaj, tamen estas klare parencaj al la loĝantoj de tiu regiono de kiu koloniantoj plej facile venus - ĉar la koloniantoj poste modifiĝis kaj pli bone adaptiĝis al siaj hejmoj, - havas tre vastan aplikadon tra naturo. Oni vidas ĉi tion sur ĉiu monto, kaj en ĉiu lago kaj marĉo. Montaj specioj, escepte la formojn, ĉefe plantojn, kiu disvastiĝis tra la mondo dum la lasttempa Glacia epoko, parencas al tiuj de la ĉirkaŭaj malaltejoj; - tial oni trovas en Suda Ameriko, montajn kolibrojn, montajn ronĝulojn, montajn plantojn, ktp., ĉiu de strikte Amerika formo, kaj estas evidente ke monto, dum ĝi malrapide leviĝus, nature estus koloniita de la ĉirkaŭantaj malaltejoj. Tiel estas kun loĝantoj de lagoj kaj marĉoj, esceptante ke granda facileco de transportiĝo donis la samajn ĝeneralajn formojn al la tuta mondo. Oni vidas ĉi tiun saman principon en la blindaj animaloj loĝantaj en kavernoj de Ameriko kaj Eŭropo. Oni povus prezenti aliajn analogajn faktojn. Kiam en du regionoj, eĉ ege foraj, multaj proksime parencaj aŭ reprezentaj specioj troviĝas, oni ankaŭ trovos iujn identajn speciojn, kiuj montras, laŭ la supra vidpunkto, ke en iu antaŭa tempo estis intermovado aŭ migrado inter la du regionoj. Mi kredas ke oni trovos ĉi tion universale vera.

Ĉi tiu rilato inter la povo kaj vasteco de migrado de specio, aŭ dum la nuna tempo aŭ dum iu antaŭa tempo sub malsamaj fizikaj kondiĉoj, kaj la ekzisto ĉe foraj punktoj de la mondo de aliaj parencaj specioj, montriĝas en alia kaj pli ĝenerala maniero. Sinjoro Guld komentis al mi antaŭ longe, ke en tiuj genroj de birdoj kiuj etendiĝas tra la mondo, multaj specioj havas tre vastajn etendiĝojn. Mi apenaŭ povas dubi ke ĉi tiu regulo estas ĝenerale vera, kvankam estus malfacile pruvi ĝin. Inter mamuloj, oni vidas la mirigan ekzemplon de vespertoj, kaj iom malpli tiun de Felisedoj kaj Kanisedoj Oni vidas ĝin, kiam oni komparas la distribuon de papilioj kaj skaraboj. Same estas ĉe la plejo da sensalakvaj produktaĵoj, en kiuj tre multaj genroj etendiĝas tra la mondo, kaj multaj individuaj specioj havas vastegajn etendiĝojn. Tio ne signifas ke en mondvastaj genroj ĉiuj specioj havas vastan etendiĝon, nek ke ili averaĝe havas vastan etendiĝon; sed nur ke iuj de la specioj etendiĝas tre vaste; ĉar la facileco per kiu vaste etendiĝantaj specioj varias kaj produktas novajn formojn larĝe determinas ilian averaĝan etendiĝon. Ekzemple, du variaĵoj de la sama specio loĝas en Ameriko kaj Eŭropo, kaj la specio tiel havas grandegan etendiĝon: sed, se la diferenco estus iomete pli granda, la du variaĵoj estus taksitaj kiel distingitaj specioj, kaj la komuna etendiĝo estus multe malpli. La principo eĉ malpli signifas, ke specio kiu evidente kapablas transiri barilojn kaj vaste etendiĝi, kiel ekzemple en la kazo de iuj birdoj kun fortikaj flugiloj, necese etendiĝas vaste; ĉar oni devas neniam forgesi ke vaste etendiĝi implicas ne nur la povon por transiri barilojn, sed la pli gravan povon de venko en foraj landoj en la lukto por vivo kun fremduloj. Sed laŭ la vidpunkto ke ĉiuj specioj de genro devenas de unu praulo, kvankam ili nun distribuiĝas al la plej foraj punktoj de la mondo, oni devas trovi, kaj mi kredas ke ĝenerale oni ja trovas, ke almenaŭ iuj de la specioj etendiĝas tre vaste. Necesas ke la originala pragenerinto etendiĝu vaste, modifiĝante dum ĝia disvastiĝo, kaj metu sin en diversajn kondiĉojn favorajn al la konverto de siaj idoj, unue al novaj variaĵoj kaj finfine al novaj specioj.

Konsiderante la vastan distribuon de iuj genroj, oni devas memori ke iuj estas ekstreme antikvaj, kaj devis disbranĉiĝi de komuna generinto je fora epoko; tiel, en iuj kazoj estus abunda tempo for grandaj klimataj kaj geografiaj ŝanĝiĝoj kaj por hazarda transportiĝo; kaj sekve por la migrado de iuj de la specioj en ĉiujn partojn de la mondo, kie ili eble fariĝus iomete modifitaj rilate al siaj novaj kondiĉoj. Ankaŭ, pro geologiaj indikoj, estas kialo por kredi ke organismoj subaj sur la skalo de naturo ene de ĉiu granda klaso, ĝenerale ŝanĝiĝas malpli rapide ol pli supraj formoj; kaj sekve la pli subaj formoj havus pli bonan ŝancon por etendiĝi vaste kaj reteni saman specian karakteron. Ĉi tiu fakto, kaj la fakto ke la semoj kaj ovoj de multaj subaj formoj estas tre malgrandaj kaj pli bone adaptitaj al fora transportiĝo, probable estas kialo por leĝo antaŭlonge observita, kiun Alfonso de Kandole admirinde diskutis koncerne plantojn. Tio estas, ke ju pli suba iu grupo de organismoj estas, des pli vaste ĝi emas etendiĝi.

La rilatoj ĵus diskutitaj, - tio estas, subaj kaj malrapide ŝanĝiĝantaj organismoj etendiĝantaj pli vaste ol la supraj, - iuj de la specioj de vaste etendiĝantaj genroj mem entendiĝantaj vaste, - faktoj, kiel la rilato de montaj, lagaj kaj marĉaj produktaĵoj al tiuj de la ĉirkaŭantaj malaltejoj kaj sekejoj, (kun notitaj esceptoj) kvankam ĉi tiuj medioj estas tre malsamaj - la tre proksima rilato de la distingitaj loĝantoj de la insuletoj de la sama insularo, - kaj speciale la miriga rilato de la loĝantoj de tutaj insularoj aŭ insuloj al tiuj de la plej proksima ĉeftero, - estas, mi kredas, tute maleksplikeblaj per la ordinara vidpunkto ke ĉiu specio sendepende kreiĝis. Sed ili eksplikeblas per la vidpunkto de koloniado de la plej proksima kaj preta fonto, kun posta modifiĝo kaj pli bona adaptiĝo de la koloniantoj al siaj novaj hejmoj.

Resumo de la lasta kaj nuna Ĉapitroj

En ĉi tiuj ĉapitroj mi klopodis montri, ke se oni konsideras la nescion pri la tutaj efikoj de ĉiuj ŝanĝiĝoj de klimato kaj de la nivelo de la tero, kiuj certe okazis ene de lasta periodo, kaj de aliaj similaj ŝanĝiĝoj kiuj eble okazis ene de la sama periodo; se oni memoras kiom profunde nescia oni estas koncerne la multajn kaj strangajn rimedojn de foja transporto, - temo apenaŭ zorge esplorita; se oni konscias kiom ofte specio eble etendiĝis sur vasta areo, kaj tiam ekstermiĝis en la mezaj areoj, mi pensas ke la malfacilaĵoj por kredi ke la individuoj de sama specio, kie ajn ili troviĝas, devenas de la sama praulo, estas supereblaj. Kaj oni venas al ĉi tiu konkludo, kiun multaj natursciencistoj akceptas sub la nomo 'individuaj centroj de kreo', per kelkaj ĝeneralaj konsideroj, pli speciale la graveco de bariloj kaj la analoga distribuo de subgenroj, genroj, kaj familioj.

Koncerne la distingitajn speciojn de la sama genro, kiuj laŭ mia teorio devis disvastiĝi de unu praula fonto; se oni faras la samajn konsiderojn kiel antaŭe pri onia nescio, kaj memoras ke iuj formoj de vivo ŝanĝiĝas tre malrapide, kiu permesas longegajn periodojn por ilia migrado, mi ne pensas ke la malfacilaĵoj estas malsupereblaj. Tamen en ĉi tiu kazo, kaj en tiu de individuoj de sama specio, ili ofte estas tre gravaj.

Kiel ekzemplo de la efikoj de klimataj ŝanĝiĝoj sur distribuo, mi provis montri kiom grava la influo de la moderna Glacia periodo estis. Mi tute konvinkiĝas ke ĝi samtempe efikis al la tuta mondo, aŭ almenaŭ grandajn meridianajn zonojn. Por montri kiom diversaj estas la rimedoj de foja transporto, mi diskutis iom longe la rimedojn de disperso de sensalakvaj produktaĵoj.

Se la malfacilaĵoj por agnoski ke dum longa paso de tempo individuoj de la sama specio, kaj ankaŭ de parencaj specioj, devenis de unu fonto, ne estas malvenkeblaj, tiam mi pensas ke ĉiuj grandaj ĉefaj faktoj de geografia distribuo estas eksplikeblaj per la teorio de migrado (ĝenerale de la pli dominantaj formoj de vivo), kun posta modifiĝo kaj plinombriĝo de novaj formoj. Oni povas tiel kompreni la grandan gravecon de bariloj, ĉu teraj ĉu akvaj, kiuj apartigas la plurajn zoologiajn kaj botanikajn teritoriojn. Oni povas tiel kompreni la lokiĝon de subgenroj, genroj, kaj familioj; kaj kial sub malsamaj latitudoj, ekzemple en Suda Ameriko, la loĝantoj de la ebenejoj kaj montoj, de la arbaroj, marĉoj, kaj dezertoj, estas tre mistere kunligitaj per simileco , kaj same ligiĝas al la formortintaj estaĵoj kiuj antaŭe loĝis en la sama kontinento. Konsiderante ke la reciprokaj rilatoj inter organismoj estas plej gravaj, oni povas vidi kial du lokoj havantaj preskaŭ saman fizikajn kondiĉojn ofte estus loĝataj de tre malsamaj formoj de vivo; ĉar depende de la longeco de tempo kiu pasis ekde la eniro de novaj loĝantoj; depende la karaktero de intermigrado kiu permesus iujn formojn eniri kaj ne aliajn, pli aŭ malpli multe; depende de la pli malpli rekta konkurenco, aŭ manko de ĝi, inter enirintoj kun si kaj kun la indiĝenoj; kaj depende de la kapablo de la la enmigrantoj varii pli malpli rapide, estus en malsamaj regionoj, nedepende de fizikaj kondiĉoj, senfine diversaj vivkondiĉoj. Estus preskaŭ senfina kvanto de organika ago kaj reago, kaj oni devus trovi, kiel oni ja trovas, iujn grupojn multe, kaj aliajn grupojn malmulte modifitaj, iujn multnombraj, kaj aliajn raraj, en la malsamaj grandaj geografiaj regionoj de la mondo.

Laŭ ĉi tiuj samaj principoj, oni povas kompreni, kiel mi klopodis montri, kial oceanaj insuloj havus malpli da loĝantoj, sed de ĉi tiuj loĝantoj granda nombro estus indiĝenaj aŭ unikaj; kaj kial, rilate al la rimedoj de migrado, iu grupo de estaĵoj, eĉ ene de la sama klaso, havus nur unikajn speciojn, kaj alia grupo havus ĉiujn siajn speciojn komunaj al aliaj partoj de la mondo. Oni povas kompreni kial tutaj grupoj de organismoj, kiel batrakoj kaj teraj mamuloj, estus for de oceanaj insuloj, dum la plej izolitaj insuloj posedus siajn proprajn unikajn speciojn de aeraj mamuloj aŭ vespertoj. Oni povas kompreni kial estus rilato inter la ĉeesto de mamuloj, en pli malpli modifita kondiĉo, kaj la profundeco de la maro inter insulo kaj ĉeftero. Oni povas klare vidi kial ĉiuj loĝantoj de insularo, kvankam specie distingitaj sur la pluraj insuletoj, proksime parencus al si, kaj same estus parencaj, sed malpli, al tiuj de la plej proksima kontinento aŭ alia fonto de kie enmigrantoj probable venis. Oni povas kompreni kial en du lokoj, eĉ se tre foraj de si, estus rilato, en la ĉeesto de identaj specioj, de variaĵoj, de dubindaj specioj, kaj de distingitaj sed reprezentantaj specioj.

Kiel la forpasinta Edvard Forbs ofte insistis, estas miriga paralelismo en la leĝoj de vivo tra tempo kaj spaco: la leĝoj kiuj regas la serion de formoj en pasintaj tempoj estas preskaŭ sama al tiuj kiuj regas la nunan tempon en malsamaj lokoj. Oni vidas ĉi tion en multaj faktoj. La travivo de ĉiu specioj kaj grupo de specioj estas kontinua en tempo; ĉar la esceptoj al la reguloj estas tiom malmultaj, ke oni rajtas atribui ilin al la fakto ke oni ne jam malkovris en meza deponaĵo la formojn kiuj mankas, kiuj ekzistas supre kaj sube: tiel ankaŭ en spaco, ja estas ĝenerala regulo ke areo loĝata de individua specio, aŭ grupo de specioj, estas kontinua; kaj la esceptoj, kiuj ne raras, povas, kiel mi provis montri, esti atribuitaj al migrado dum iu antaŭa periodo en malsamaj kondiĉoj aŭ al fojaj rimedoj de transporto, kaj la posta formorto de la specioj en la meza regiono. Kaj en tempo kaj en spaco, specioj kaj grupoj de specioj havas siajn punktojn de maksimuma kresko. Grupoj de specioj apartenantaj al iu periodo de tempo, aŭ al iu loko, ofte havas bagatelajn trajtojn komunaj, kiel skulptiĝo aŭ koloro. Rigardante la longan fluon de epokoj, kaj ankaŭ la forajn teritoriojn tra la mondo, oni trovas ke iuj organismoj malmulte diferencas, dum aliaj apartenantaj al malsama klaso, aŭ malsama ordo, aŭ eĉ al malsama familio de la sama ordo, multe diferencas. Kaj en tempo kaj en spaco la pli subaj membroj de ĉiu klaso ĝenerale ŝanĝiĝas malpli ol la pli supraj; sed en ambaŭ kazoj estas elstaraj esceptoj al la regulo. Laŭ mia teorio ĉi tiuj pluraj rilatoj tra tempo kaj spaco estas kompreneblaj; ĉar ĉu oni konsideras la formojn de vivo kiuj ŝanĝiĝis dum sinsekvaj epokoj ene de la sama parto de la mondo, aŭ tiujn kiuj ŝanĝiĝis post migrado al foraj partoj, en ambaŭ kazoj la formoj en ĉiu klaso estis konektitaj per la sama ligo de ordinara generado; kaj ju pli parencaj iuj du formoj estas, des pli proksimaj ili staras al si en tempo kaj spaco; en ambaŭ kazoj la leĝoj de variado estis samaj, kaj modifoj akumuliĝis per la sama povo de natura selektado.