ĈAPITRO 13

RECIPROKAJ SIMILECOJ DE ORGANIKAJ ESTAĴOJ:

MORFOLOGIO: EMBRIOLOGIO: RUDIMENTAJ ORGANOJ


KLASIFIKO, grupoj subrangaj al grupoj Natura sistemo Reguloj kaj malfacilaĵoj de klasifikado, klarigitaj per la teorio de deveno kun modifo Klasifikado de variaĵoj Deveno ĉiam uzata en klasifikado Analogaj aŭ adaptitaj trajtoj Similecoj, ĝeneralaj, komplikaj, kaj disradiantaj Formorto apartigas kaj difinas grupojn MORFOLOGIO, inter membroj de la sama klaso, inter partoj de la sama individuo EMBRIOLOGIO, leĝoj de, eksplikitaj per la observo ke varioj ne aperas je frua aĝo, kaj herediĝas je sama aĝo RUDIMENTAJ ORGANOJ; iliaj originoj klarigitaj Resumo



Ekde la unua tagiĝo de vivo, oni trovas ke ĉiuj organikaj estaĵoj similas al si laŭgrade, tiel ke ili povas esti klasifikitaj laŭ grupoj sub grupoj. Ĉi tiu klasifiko estas evidente ne arbitra kiel la grupigo de steloj en stelaroj. La ekzisto de grupoj havus simpla signifon, se iuj grupoj estus ekskluzive adaptitaj al tero, kaj aliaj al akvo; iuj por manĝi viandon, aliaj por manĝi vegetaĵojn, ktp. Sed la kazo estas vaste malsama en naturo; ĉar estas bone konate ke membroj de la sama subgrupo havas malsamajn kutimojn. En la dua kaj tria ĉapitroj, pri Variado kaj Natura Selektado, mi provis montri ke la estas la vaste etendiĝintaj, tre dispersitaj kaj komunaj, alivorte la dominantaj specioj apartenantaj al pli grandaj genroj, kiuj plej varias. La variaĵoj, kaj komencantaj specioj, tiel produktitaj finfine konvertiĝas, laŭ mia kredo, en novajn speciojn kaj distingitajn speciojn; kaj ĉi tiuj, per la principo de heredo, emas produkti aliajn novajn kaj dominantajn speciojn. Sekve, la grupoj kiuj nun estas grandaj, kaj kiuj ĝenerale inkluzivas multajn dominantajn speciojn, emas daŭre senfine kreski. Mi plie provis montri ke pro tio ke la variantaj praidoj de ĉiu specio provas okupi tiom multaj kaj malsamaj lokoj kiom eblas en la ekonomio de naturo, estas konstanta tendenco en iliaj trajtoj disbranĉiĝi. Ĉi tiu konkludo estis subtenita per konsidero de la granda diverseco de la vivformoj kiuj, en ajna malgranda areo, plej proksime konkurencas, kaj per konsidero de iuj faktoj pri naturaliziĝo.

Mi ankaŭ provis montri ke estas konstanta tendenco en la formoj kiuj estas plinombriĝantaj kaj disbranĉiĝantaj trajte, por anstataŭi kaj ekstermi la malpli disbranĉiĝintajn, malpli plibonigitajn, kaj antaŭajn formojn. Mi petas ke la leganto rerigardu la diagramon kiu ilustras la agadon, kiel antaŭe klarigita, de ĉi tiuj pluraj principoj; kaj li vidos ke la neevitebla rezulto estas ke la modifitaj praidoj devenintaj de unu pragenerinto splitiĝas en grupojn sub grupoj. En la diagramo ĉiu letero sur la plej supra linio povas reprezenti genron inkluzivanta plurajn speciojn; kaj ĉiuj ĉiuj genroj sur ĉi tiu linio kune formas unu klason, ĉar ĉiuj devenis de unu antikva sed nevidata praulo, kaj sekve, heredis ion komunan. Sed la tri genroj ĉe la maldekstra flanko havas, laŭ ĉi tiu principo, multon komunan, kaj formas subfamilion, distingitan de tiu kiu inkluzivas la sekvantajn du genrojn ĉe la dekstro, kiu diverĝis de komuna pragenerinto je la kvina stadio de deveno. Ĉi tiuj kvin genroj havas multon, kvankam malpli, komuna; kaj ili formas familion distingitan de tiu kiu inkluzivas la tri genroj pli dekstraj, kiuj diverĝis je eĉ pli frua periodo. Ĉiuj ĉi tiuj genroj, devenintaj de (A), formas ordon distingitan de la genroj devenintaj de (I). Jen multaj specioj devenintaj de unuopa pragenerinto grupigitaj laŭ genroj; kaj la genroj estas inkluzivitaj en, aŭ sub, subfamilioj, familioj, kaj ordoj; ĉiuj unuigitaj en unu klaso. Tiel, la granda fakto de natura historio pri la subrangeco de grupo sub grupo, kiu, ĉar ĝi estas bone konata, ne ĉiam sufiĉe mirigas onin, estas laŭ mia juĝo plene klarigita.

Natursciencistoj provas aranĝi la speciojn, genrojn, kaj familiojn en ĉiu klaso, laŭ tio kio nomiĝas la Natura Sistemo. Sed kion signifas ĉi tiu sistemo? Iuj aŭtoroj konsideras ĝin nur aranĝo por kunigi tiujn vivantajn objektojn kiuj plej similas, kaj por apartigi tiujn kiuj plej malsimilas; aŭ inventita rimedo por esprimi, tiom mallonge kiom eblas, ĝeneralajn proponojn, - tio estas, ekzemple, per unu frazo prezenti la trajtojn komunajn al ĉiuj mamuloj, per alia tiujn komunajn al ĉiuj karnovoruloj, per alia tiujn komunajn al la hund-genro. Tiam per aldono de unu frazo, plena priskribo de ĉiu speco de hundo estas donita. La lerteco kaj utileco de ĉi tiu sistemo estas nedisputebla. Sed multaj natursciencistoj pensas ke la Natura Sistemo signifas ion pli; ili kredas ke ĝi malkaŝas la planon de l Kreinto; sed escepte se oni povas specifigi ordon en tempo aŭ spaco, aŭ kion alian signifas la plano de la Kreinto, ŝajnas al mi ke neniu scio aldoniĝas. Tiaj asertoj, kiel ekzemple la fama aserto de Lineo, , kaj kiujn oni ofte renkontas en pli malpli kaŝita formo, ke la trajtoj ne faras genron, sed la genro donas la trajtojn, ŝajnas sugesti ke io pli inkluziviĝas en la klasifikado, ol simplaj similecoj. Mi kredas ke io pli inkluziviĝas; kaj ke la proksimeco de deveno, - la sola konata kaŭzo de simileco en organikaj estaĵoj, - estas la ligo, kaŝita per diversaj gradoj de modifiĝo, kiu parte malkaŝiĝas al ni per ĉi tiu klasifikado.

Nun konsideru la regulojn de klasifikado, kaj la malfacilaĵoj renkontitaj pro la vidpunkto ke klasifikado aŭ prezentas iun nekonatan planon de kreado, aŭ simple estas aranĝo por esprimi ĝeneralajn proponojn kaj por kunmeti la formojn kiuj plej similas al si. Oni povus pensi (kaj oni ja ĉi tiel pensis en antikvaj tempoj) ke tiuj partoj de la strukturo kiuj determinas la vivkutimojn, kaj la ĝeneralan lokon de ĉiu estaĵo en la ekonomio de naturo, havus tre altan gravecon en klasifikado. Nenio estas pli falsa. Neniu konsideras la eksteran similecon de muso al soriko, de dugongo al baleno, aŭ de baleno al fiŝo, iom ajn grava. Ĉi tiuj similecoj, kvankam tre proksime rilataj al la tuta vivo de estaĵo, estas rangitaj kiel nur 'adaptaj aŭ analogaj trajtoj.' Sed mi devas trakti ĉi tiujn similecojn poste. Oni povas eĉ aserti kiel ĝeneralan regulon, ke ju malpli iu parto de la organizaĵo rilatas al specialaj kutimoj, des pli grava ĝi estas por klasifikado. Kiel ekzemplo: Oŭen, parolante pri dugongoj, diras, 'Ĉar la generaj organoj estas tiuj kiuj malplej rilatas al la kutimoj kaj manĝaĵo de animalo, mi ĉiam konsideras ke ili prezentas tre klarajn indikojn de ĝiaj veraj similecoj. Oni malplej emas konfuzi pro modifo de ĉi tiuj organoj ordinaran adaptiĝon por esenca trajto.' Same ĉe plantoj, estas tre rimarkinde, ke la vegetaĵaj organoj de kiuj iliaj tutaj vivoj dependas, havas malmultan signifon, escepte por la unuaj ĉefaj dividoj; dum la organoj de reprodukto, kaj ilia produkto, la semo, havas grandegan gravecon!

Tial, por klasifiki oni devas ne fidi al similecoj en partoj de la organismo, eĉ se ili tre gravas por la bona farto de la estaĵo rilate al la ekstera mondo. Eble parte pro ĉi tio okazis, ke preskaŭ ĉiuj natursciencistoj treege emfazas similecojn en organoj kiuj havas altan vivesencan aŭ fiziologian gravecon. Sendube ĉi tiu vidpunkto pri la graveco por klasifikado de esencaj organoj estas ĝenerale, sed certe ne ĉiam, prava. Sed mi kredas ke ilia graveco por klasifikado dependas de ilia plia konstanteco tra grandaj grupoj de specioj; kaj ĉi tiu konstanteco dependas de tio ke tiaj organoj ĝenerale spertis malpli da ŝanĝiĝo por adaptiĝi al siaj vivkondiĉoj. Nura fiziologia graveco de organo ne determinas ĝian valoron por klasifikado. Unu fakto preskaŭ montras ĉi tion: en parencaj grupoj, en kiu la sama organo, verŝajne, havas preskaŭ saman fiziologian valoron, ĝia valoro por klasifikado multe varias. Neniu natursciencisto povas esplori iun grupon sen miri pri ĉi tiu fakto. Kaj ĝi estas plej plene agnoskita en la verkoj de preskaŭ ĉiuj aŭtoroj. Sufiĉas citi la plej altan spertulon, Robert Braŭn (Brown), kiu, parolante pri iuj organoj de la Proteaceoj , diras ke ilia genra graveco, 'kiel tio de ĉiuj iliaj partoj, ne nur en ĉi tiu, sed, laŭ mia kompreno, en ĉiuj naturaj familioj, estas tre malegala, kaj en iuj kazoj ŝajnas esti tute perdita.' Ankaŭ, en alia verko li diras, ke la genroj de la Konaraceoj 'malsamas, havantaj unu aŭ pli da ovejoj, kun aŭ sen albumeno, kun tegola aŭ valva aranĝo de burĝonaj petaloj. Unuope, iu ajn de ĉi tiuj trajtoj ofte havas genran gravecon, sed ĉi tie eĉ kune ili ŝajnas nesufiĉaj por apartigi Knestiso de Konaro.' Por doni ekzemplon de insektoj, en unu granda divido de Himenoptero, la antenoj, kiel Vestvud rimarkis, havas tre konstantan strukturon; en alia divido ili tre malsamas, kaj la diferencoj havas tre suban valoron pro klasifikado; tamen probable neniu dirus ke la antenoj en ĉi tiuj du dividoj de la sama ordo havas malegalan fiziologian gravecon. Oni povus prezenti iun ajn nombron da kazoj de malsamaj gravecoj por klasifikado de la sama grava organo ene de la sama grupo de estaĵoj.

Ankaŭ, neniu dirus ke la rudimentaj aŭ atrofiitaj organoj havas altan fiziologian aŭ vivesencan gravecon; tamen, sendube, organoj en ĉi tiu kondiĉo ofte havas altan valoron por klasifikado. Neniu disputos ke la rudimentaj dentoj en la supraj makzeloj de juna remaĉuloj, kaj iuj rudimentaj ostoj de la kruro, estas tre utilaj por montri la proksiman similecon inter Remaĉuloj kaj Paĥidermoj. Robert Braŭn forte insistis la fakton ke rudimentaj floretoj havas plej altan gravecon por la klasifikado de Gresoj.

Oni povus prezenti multajn kazojn de trajtoj derivitaj de partoj kiujn oni devas konsideri apenaŭ gravaj por fiziologio, sed kiujn oni universale agnoskas esti tre utilaj por la difino de tutaj grupoj. Ekzemple: ĉu estas malfermita vojo de la naztruoj al la buŝo, la sola trajto, laŭ Oŭen, kiu absolute distingas fiŝojn kaj reptiliojn - la kurbiĝo de la angulo de la makzeloj en Marsupiuloj - la faldmaniero de flugiloj de insektoj - nura koloro en iuj Algoj - nura lanugo sur partoj de la floro en gresoj - la karaktero de la derma kovraĵo, kiel haroj aŭ plumoj, en Vertebruloj. Se la Ornitorinko estus kovrita per plumoj anstataŭ haroj, ĉi tiu ekstera kaj bagatela trajto estus, mi kredas, konsiderata de natursciencistoj tiom grava indiko por determini la gradon de simileco de ĉi tiu stranga estaĵo al birdoj kaj reptilioj, kiom struktura analizo en ajna interna kaj grava organo.

La graveco, por klasifikado, de bagatelaj trajtoj, ĉefe dependas de ilia rilato kun pluraj aliaj trajtoj de plia aŭ malplia graveco. Ja, la valoro de aro de trajtoj estas tre evidenta en natura historio. Sekve, kiel oni ofte rimarkis, specio povus diferenci de siaj parencaj specioj laŭ pluraj trajtoj, de alta fiziologia graveco kaj de preskaŭ universala ĉeesto, kaj tamen ne estas dubo kiel oni klasifiku ĝin. Ankaŭ, oni trovis, ke klasifikado bazita sur iu unuopa trajto, eĉ se tre grava, ĉiam fiaskis; ĉar neniu parto de organizaĵo estas universale konstanta. Mi pensas, ke la graveco de aroj de trajtoj, eĉ kiam neniuj estas gravaj, eksplikas tiun diraĵon de Lineo, ke la trajtoj ne difinas la genron, sed la genro difinas la trajtojn; ĉar ĉi tiu diraĵo ŝajnas esti bazita sur taksado de multaj bagatelaj punktoj de simileco, tro malgrandaj por difini. Iuj plantoj, apartenantaj al la Malpighiaceoj, produktas perfektajn kaj degenerintajn florojn; en ĉi lastaj, kiel A. de Ĵuso (Jussieu) rimarkis, 'la pli granda nombro de la trajtoj unikaj al la specio, al la genro, al la familio, al la klaso, malaperas, kaj tiel ridindigas nian klasifikon.' Sed kiam Aspicarpa produktis en Francio, dum pluraj jaroj, nur degenerintajn florojn, de kiuj pluraj de la plej gravaj strukturaj punktoj mirige devojis de la ĝusta tipo de la ordo, M. Riĉard (Richard) tamen saĝe vidis, kiel Ĵuso observis, ke ĉi tiu genro devas tamen esti inkluzivita inter la Malpighiaceoj. Ŝajnas al mi ke ĉi tiu kazo bone ilustras la filozofion sur kiu klasifikado foje estas pro neceso bazita.

Praktike, kiam natursciencistoj laboras, ili ne zorgas pri la fiziologia valoro de la trajtoj kiujn ili uzas por difini grupon, aŭ por difini iun specion. Se ili trovas trajton unueca, kaj komuna al granda nombro da formoj, kaj ne komuna al aliaj, ili uzas ĝin kiel tre utilan trajton; se ĝi estas komuna al iu malplia nombro, ĝi havas malplian utilecon. Iuj natursciencistoj ĝenerale agnoskas ĉi tiun principon vera; kaj la bonega botanikisto Aŭgustus Sejnt-Hiler (Aug. St. Hilaire) plej klare agnoskis ĝin. Se oni malkovras ke iuj trajtoj ĉiam troviĝas kun aliaj, kvankam neniu evidenta konekto inter ili troveblas, oni atribuas al ili specialan valoron. Kiel en la plejo da animalaj grupoj, gravaj organoj, kiel tiuj por pumpi sangon, aŭ por aerumi ĝin, aŭ tiuj por daŭrigi la rason, estas preskaŭ unuecaj. Oni konsideras ilin tre utilaj por klasifikado. Sed en iuj animalaj grupoj ĉiuj ĉi tiuj, la plej gravaj vivesencaj organoj, donas trajtojn de tre suba valoro.

Oni povas vidi kial trajtoj derivitaj de la embrio estus egale gravaj al tiuj derivitaj de la adolto, ĉar niaj klasifikoj kompreneble inkluzivas ĉiujn aĝojn de ĉiu specio. Sed neniel estas evidente, laŭ la ordinara vidpunkto, kial la strukturo de la embrio estus pli grava por ĉi tiu celo ol tiuj de la adolto, kiu sole ludas sian plenan rolon en la ekonomio de naturo. Tamen, tiuj grandaj natursciencistoj, Miln Edvards (Milne Edwards) kaj Agassiz, forte insistis ke la embriaj trajtoj estas la plej gravaj el ĉiuj por la klasifikado de animaloj; kaj oni tre ĝenerale agnoskas ke ĉi tio estas prava. La sama fakto aplikiĝas al floraj plantoj, de kiuj du ĉefaj dividoj estas bazitaj sur trajtoj de la embrio, - sur la nombro kaj pozicio de la embriaj folioj aŭ kotiledonoj, - kaj sur la maniero de formiĝo de la plumulo kaj radiketo. En mia diskuto pri embriologio, mi montros kial tiaj trajtoj estas tiom valoraj, laŭ la vidpunkto de klasifikado kiu implicas la ideon de deveno.

Niaj klasifikoj ofte estas klare influitaj de ĉenoj de similecoj. Neniu pli facilas ol difini plurajn trajtojn komunajn al ĉiuj birdoj; sed en la kazo de krustuloj, oni ĝis nun trovas ke tia difino ne eblas. Estas krustuloj ĉe malaj ekstremoj de la serioj, kiuj apenaŭ havas komunan trajton; sed la specioj ĉe ambaŭ ekstremoj, ĉar ili klare parencas al aliaj, kaj ĉi tiuj al aliaj, ktp. estas rekoneblaj kiel sendube apartenantaj al ĉi tiu, kaj al neniu alia klaso de la Artikuloj.

Geografia distribuo ofte estas uzata, kvankam eble ne tute logike, por klasifikado, pli speciale en tre grandaj grupoj de proksime parencaj formoj. Temink (Temminck) insistas pri la utileco aŭ eĉ neceso de ĉi tio por iuj grupoj de birdoj; kaj pluraj entomologistoj kaj botanikistoj uzis ĝin.

Finfine, koncerne la relativan valoron de la diversaj grupoj de specioj, ordoj, subordoj, familioj, subfamilioj, kaj genroj, ili ŝajnas esti, almenaŭ nun, preskaŭ arbitraj. Pluraj de la plej bonaj botanikistoj, ekzemple, sinjoro Bentham kaj aliaj, forte insistis pri ilia arbitra valoro. Oni povus prezenti kazojn de grupoj de formoj, inter plantoj kaj insektoj, unue rangitaj de spertaj natursciencistoj kiel genroj, kaj poste levitaj al la rango de subfamilio aŭ familio; kaj oni faris tion, ne ĉar plia esploro malkovris gravajn strukturajn diferencojn, unue preteratentitajn, sed ĉar multaj parencaj specioj, kun iomete malsamaj gradoj de diferenco, estis poste malkovritaj.

Ĉiuj antaŭaj reguloj kaj helpiloj kaj malfacilaĵoj de klasifikado estas klarigitaj, se mi ne trompegas min, per la vidpunkto ke la natura sistemo baziĝas de deveno kun modifo; ke la trajtoj kiujn natursciencistoj konsideras montrantaj veran similecon inter iuj du aŭ pli da specioj, estas tiuj kiuj estis hereditaj de komuna generinto, kaj, pro tio, ĉiu vera klasifiko estas geneologia; ke komuna deveno estas la kaŝita ligilo kiun natursciencistoj estis senkonscie serĉantaj, kaj ne iun nekonatan planon de kreo, nek liston de ĝeneralaj proponoj, nek simplan kunmetadon kaj disigon de pli aŭ malpli similaj objektoj.

Sed mi devas ekspliki mian tezon pli plene. Mi kredas ke la aranĝo de grupoj en ĉiu klaso, en subrangoj kaj rilatoj al aliaj grupoj, devas esti strikte genealogia por esti natura; sed ke la kvanto de diferenco en la pluraj branĉoj aŭ grupoj, kvankam parencaj samgrade laŭ sango al sia komuna generinto, povas multe diferenci, pro la malsamaj gradoj de modifado kiun ili spertis; kaj oni esprimas ĉi tion rangante la formojn sub malsamaj genroj, familioj, subordoj, aŭ ordoj. La leganto plej bone komprenos la signifon de ĉi tio, se li reiros la diagramon en la kvara ĉapitro. Supozu ke la literoj A ĝis L reprezentas parencaj genroj, kiuj vivis dum la Siluria epoko, kaj ke ĉi tiuj devenis de specio kiu ekzistis dum nekonata antaŭa periodo. Specioj de tri el ĉi tiuj genroj (A, F kaj I) transdonis modifitajn praidojn al la nuna tempo, reprezentitaj de la dek kvin genroj (a14 al z14) sur la plej supra horizontala linio. Nu, ĉiuj ĉi tiuj modifitaj praidoj de individua specio, estas reprezentitaj kiel rilatantaj per sango aŭ deveno je la sama grado. Oni povas metafore nomi ilin kuzoj je la sama miliona grado; tamen ili diferencas multe kaj laŭ malsamaj gradoj de si. La formoj devenintaj de A, nun splititaj je du aŭ tri familioj, apartenas al ordo distingita de tiuj devenintaj de I, kiu ankaŭ estas splitita je du familioj. Kaj la ekzistantaj specioj, devenintaj de A, ne povas esti rangitaj en la sama genro kun la generinto A; nek tiuj de I, kun la generinto I. Sed oni povas supozi ke la ekzistanta genro F14 nur iomete modifiĝis; kaj ĝi estus rangita kun la generinta genro F; simile, iuj malmultaj ankoraŭ vivantaj organikaj estaĵoj apartenas al Siluriaj genroj. Tiel, la kvanto aŭ valoro de la diferencoj inter organikaj estaĵoj kiuj parencas al si samgrade laŭ sango, fariĝis ege malsama. Tamen ilia genealogia aranĝo restas strikte vera, ne nur je la nuna tempo, sed dum ĉiu sinsekva generacio. Ĉiuj modifitaj praidoj de A estus heredintaj ion komunan de sia komuna generinto, same kiel la praidoj de I; tiel estus kun ĉiu subranga branĉo de praidoj, dum ĉiu sinsekva periodo. Tamen, se oni decidus supozi ke iuj de la praidoj de A aŭ de I estus tiom modifitaj ke ili pli malpli tute perdis nuancojn de sia deveno, tiukaze, iliaj lokoj en natura klasifiko estus pli malpli tute perdita, - kiel foje ŝajnas okazi kun ekzistantaj organismoj. Ĉiuj devenintoj de la genro F, laŭ ĝia tuta linio de deveno, estas supoze nur malmulte modifitaj, kaj ili tamen formas nur unu genron. Sed ĉi tiu genro, kvankam tre izolita, tamen okupus sian ĝustan mezan pozicion; ĉar originale F estis meza laŭ karaktero inter A kaj I, kaj la pluraj genroj devenintaj de ĉi tiuj du genroj estus heredintaj iugrade iliajn trajtojn. Ĉi tiu natura aranĝo estas montrita, kiom eblas sur papero, en la diagramo, sed per multe tro simpla maniero. Se branĉanta diagramo ne estus uzata, kaj nur la nomoj de la grupoj estus skribitaj en linia serio, natura aranĝo estus eĉ malpli montrebla; kaj estas bone konate ke oni ne povas reprezenti per serio, sur ebena surfaco, la similecojn kiujn oni malkovras en naturo inter la estaĵoj de sama grupo. Tiel, laŭ la vidpunkto kiun mi subtenas, la natura sistemo estas genealogia laŭ ĝia aranĝo, kiel familia arbo; sed la gradoj de modifo kiun la malsamaj grupoj spertis, devas esti esprimitaj per rangado sub malsamaj genroj, subfamilioj, familioj, subordoj, ordoj, kaj klasoj.

Eble estus utile ilustri ĉi tiun vidpunkton de klasifikado, per la kazo de lingvoj. Se oni posedus perfektan familian arbon de la homaro, genealogia aranĝo de la rasoj de homo provizus la plej bonan klasifikon de la diversaj lingvoj nun parolataj tra la mondo; kaj se ĉiuj formortintaj lingvoj, kaj ĉiuj mezaj kaj malrapide ŝanĝiĝantaj dialektoj devus esti inkluzivitaj, tia aranĝo estus, mi kredas, la sola ebla aranĝo. Tamen povus okazi ke iu tre antikva lingvo malmulte modifiĝus, kaj naskus kelkajn novajn lingvojn, dum aliaj multe modifiĝus (pro la disvastiĝo kaj posta izoliĝo kaj statoj de civilizo de la pluraj rasoj, devenintaj de komuna raso) kaj naskus multajn novajn lingvojn kaj dialektojn. La diversaj gradoj de diferenco en la lingvoj de la sama fonto, devus esti esprimitaj per grupoj subordigitaj sub grupoj; sed la ĝusta kaj eĉ nura ebla aranĝo ankoraŭ estus genealogia; kaj ĉi tio estus strikte natura, ĉar ĝi konektus ĉiujn lingvojn, formortintajn kaj modernajn, per plej proksimaj similecoj, kaj provizus la parencecon kaj originon de ĉiu lingvo.

Por konfirmi ĉi tiun vidpunkton, ni ekrigardu la klasifikon de variaĵoj, kiujn oni kredas aŭ scias esti devenintaj de unu specio. Ĉi tiuj estas grupigitaj sub specioj, kun subvariaĵoj sub variaĵoj; kaj ĉe malsovaĝaj produktaĵoj, pluraj aliaj gradoj de diferenco estas necesaj, kiel ekzemple por kolomboj. La origino de la ekzisto de grupoj subordigitaj al grupoj, estas sama ĉe variaĵoj kaj specioj, tio estas, proksimeco de deveno kun diversaj gradoj de modifo. Preskaŭ la samaj reguloj estas sekvataj por klasifiki variaĵojn kaj speciojn. Aŭtoroj insistis pri la neceso klasifiki variaĵojn laŭ natura anstataŭ inventita sistemo; Oni avertas, ekzemple, ne klasifiki du variaĵojn de ananaso kune, nur ĉar iliaj fruktoj hazarde estas preskaŭ identaj, eĉ se la frukto estas plej grava parto; neniu kunmetas la kampan kaj vulgaran rapojn kune, kvankam la dikaj manĝeblaj tigoj estas tre similaj. Tiu parto kiu montriĝas plej konstanta, estas uzata por klasifiki variaĵojn. Tial, la granda agrikulturisto Marŝal (Marshall) diras ke la kornoj de bovoj estas tre utilaj por ĉi tiu celo, ĉar ili malpli varias ol la formo kaj koloro de la korpo, ktp. Aliflanke la kornoj de ŝafoj estas multe malpli utilaj, ĉar ili estas malpli konstantaj. Por klasifiki variaĵojn, mi pensas ke se oni havus veran familian arbon, genealogia klasifiko estus universale preferata; kaj iuj aŭtoroj provis ĉi tion. Oni povus esti certa, ke spite la kvanton da modifiĝo, la principo de heredo tenus kune la formojn kiuj similus je la plej granda nombro da punktoj. En rulfalantaj kolomboj, kvankam iuj sub-variaĵoj diferencas de aliaj je la plej grava trajto de pli longa beko, tamen ĉiuj grupiĝas kune pro la komuna kutimo de transkapado. Sed la mallong-vizaĝa raso preskaŭ aŭ tute perdis ĉi tiun kutimon. Tamen, sen iu ajn rezonado aŭ pripensado pri la temo, ĉi tiuj rulfalantoj estas grupigitaj kune, ĉar ili rilatas al si sange kaj similas laŭ iuj aliaj punktoj. Se oni povus pruvi ke Hotentotoj devenis de Negroj, mi pensas ke ili estus pli bone klasifikitaj sub la Negra grupo, eĉ se ili multe diferencas laŭ koloro kaj aliaj gravaj trajtoj de Negroj.

Koncerne speciojn en natura stato, ĉiuj natursciencistoj fakte enmetas devenon en siajn klasifikojn, ĉar ili inkluzivas en la plej malsupra grado, tio de specio, la du seksojn. Kaj ĉiuj natursciencistoj scias, kiom grandege la seksoj foje varias je la plej gravaj trajtoj. Oni apenaŭ povas nomi unuopan komunan punkton de maskloj kaj hermafroditoj de iuj ciripedoj, kiam adoltoj, kaj tamen neniu konsideras apartigi ilin. La sciencisto inkluzivas en unu specion la plurajn larvajn stadiojn de la sama individuo, eĉ se ili tre diferencas de si kaj de la adolto, kaj same inkluzivas la tiel nomataj alternaj generacioj de Stinstrap (Steenstrup) kiuj povas esti konsiderataj la sama individuo nur laŭ teknika signifo. Li inkluzivas monstrojn, kaj li inkluzivas variaĵojn, ne nur ĉar ili proksime similas al la gepatra formo, sed ĉar ili devenas de ĝi. Tiu kiu kredas ke la elatioro devenis de la primolo, aŭ inverse, klasifikas ilin kune kiel unu specion, kaj donas nur unu difinon. Kiam oni trovis ke tri orkideaj formoj (Monochanthus, Myanthus, kaj Catasetum), kiujn oni antaŭe klasifikis kiel tri distingitajn genrojn, foje produktiĝas sur sama spiko, oni tuj inkluzivis ilin en unu specion. Sed oni eble demandus, kion oni devus fari, se estus pruvita ke iu specio de kanguruo estis produktita, per longa proceso de modifo, el urso? Ĉu oni devus klasifiki ĉi tiun unu specion kun ursoj, kaj kion oni farus kun la aliaj specioj? La supozo estas, evidente, absurda; kaj mi eble respondus per argumento kontraŭ homo, demandante kion oni farus se oni vidus perfektan kanguruon elirante la uteron de urso? Laŭ analogeco, ĝi estus klasifikita kun ursoj; sed tiam certe ĉiuj aliaj specioj de la kangurua familio devus esti klasifikitaj sub la ursa genro. La tuta kazo estas absurda, ĉar tie kie estis proksima komuna deveno, certe estas proksima simileco aŭ rilato.

Deveno estas universale uzata por klasifiki la individuojn de la sama specio kune, kvankam la maskloj kaj femaloj kaj larvoj foje estas ekstreme malsamaj, kaj ĝi estas uzata por klasifiki variaĵojn kiuj spertis iom, kaj foje iomege da modifo. Ĉu ĉi tiu sama elemento de deveno ne estas senkonscie uzata por grupigi speciojn sub genroj, kaj genrojn sub pli altaj grupoj, kvankam en ĉi tiuj kazoj la modifo estas grade pli granda, kaj bezonis pli longan tempon por kompletiĝi? Mi kredis ke ĝi estis tiel senkonscie uzata, kaj nur tiel mi povas kompreni la plurajn regulojn kaj gvidprincipojn kiujn niaj plej bonaj sistemistoj sekvas. Oni ne havas skribitajn familiajn arbojn. Oni devas diveni komunan devenon per similecoj de iu ajn speco. Tial oni elektas tiujn trajtojn kiuj, laŭ onia scio, malplej probable modifiĝis rilate al la vivkondiĉoj kiujn ĉiu specio lasttempe spertis. Laŭ ĉi tiu vidpunkto rudimentaj strukturoj estas tiom bonaj, aŭ eĉ foje pli bonaj, ol aliaj partoj de la organizaĵo. Ne gravas kiom bagatela iu trajto eble estas - ĝi povus esti la kurbiĝo de la angulo de la makzelo, la maniero laŭ kiu la flugiloj de insekto faldiĝas, ĉu la haŭto estas kovrita per haroj aŭ plumoj - se ĝi estas universala tra multaj malsamaj specioj, speciale tiuj kiuj havas tre malsamajn vivkutimojn, ĝi alprenas altan valoron. Oni povas klarigi ĝian ĉeeston en tre multaj formoj kun tre diversaj kutimoj, nur per ĝia heredo de komuna gepatro. Oni povus erari pri ĉi tio koncerne unuopajn punktojn de strukturo, sed kiam pluraj trajtoj, eĉ se tre bagatelaj, aperas kune tra granda grupo de estaĵoj havantaj malsamaj kutimoj, oni povas preskaŭ certi, laŭ la teorio de deveno, ke ĉi tiuj trajtoj estis hereditaj de komuna pragenerinto. Kaj oni scias ke tiaj kunrilatantaj aŭ grupigitaj trajtoj havas specialan valoron en klasifikado.

Oni povas kompreni kial specio aŭ grupo de specioj malsamus, je pluraj de ĝiaj plej gravaj trajtoj, de siaj rilatantoj, kaj tamen esti sendube klasifikita kun ili. Oni povas senriske fari ĉi tion, kaj oni ofte faras tiel, kondiĉe ke sufiĉa nombro da trajtoj, eĉ se tre bagatelaj, montras la kaŝitan ligon de komuna deveno. Se du formoj ne havus eĉ unu komunan trajton, tamen se ĉi tiuj du estus konektitaj kune per ĉeno de mezaj grupoj, oni povas tuj konkludi komunan devenon, kaj meti ilin ĉiujn en la saman klason. Ĉar oni trovas ke fiziologie tre gravaj organoj - tiuj kiuj funkcias por konservi vivon en plej diversaj vivkondiĉoj - ĝenerale estas plej konstantaj, oni atribuas specialan valoron al ili. Sed se la samaj organoj, en alia grupo aŭ parto de grupo, multe diferencas, oni tuj valorigas ilin malpli en klasifikado. Mi pensas, ke oni poste komprenos kial embriaj trajtoj tre gravas por klasifikado. Geografia distribuo foje utilas por klasifiki grandajn kaj vaste distribuitajn genrojn, ĉar ĉiuj specioj de la sama genro, loĝantaj en iu ajn distingita kaj izolita regiono, plej probable devenas de la samaj gepatroj.

Oni povas kompreni, per ĉi tiuj vidpunktoj, la tre gravan distingon inter veraj rilatoj kaj analogaj aŭ adaptitaj similecoj. Lamark unue atentigis pri ĉi tiu distingo, kaj Maklej (Macleay) kaj aliaj poste lerte faris. La simileco, en la korpoformo kaj la naĝilecaj antaŭaj membroj, inter la dugongo, kiu estas paĥiderma animalo, kaj la baleno, kaj inter ambaŭ ĉi tiuj mamuloj kaj la fiŝoj, estas analoga. Inter insektoj estas nenombreblaj kazoj: ekzemple Lineo, trompita de ekstera aspekto, fakte klasifikis homopteran insekton kiel noktopapilion. Oni vidas iom similan aferon eĉ en ĝardenaj variaĵoj, kiel en la dikaj tigoj de la vulgara kaj kampa rapoj. La simileco de la grejhundo kaj kurĉevalo estas apenaŭ pli kaprica ol la komparoj kiujn iuj aŭtoroj faris de tre distingitaj animaloj. Laŭ mia vidpunkto ke trajtoj havas veran gravecon por klasifikado, nur se ili malkaŝas devenon, oni povas klare kompreni kial analogaj aŭ adaptitaj trajtoj, kvankam plej gravaj por la bona farto de la estaĵo, estas preskaŭ senvaloraj al sistemistoj. La kial estas ke animaloj, apartenantaj al du plej distingitaj linioj deveno, povas facile adapti al similaj kondiĉoj, kaj tiel akiri proksiman eksteran similecon; sed tiaj similecoj ne montras - sed male emas kaŝi - la sang-rilaton al iliaj propraj linioj de deveno. Oni povas ankaŭ kompreni la ŝajnan kontraŭdiron, ke la mem trajtoj estas analogaj kiam oni komparas iun klason aŭ ordon kun alia, sed montras veran rilaton kiam oni komparas la membrojn en la sama klaso aŭ ordo. Tiel, la korpoformo kaj naĝil-similaj membroj estas nur analogaj kiam oni komparas balenojn kun fiŝoj, estantaj adaptitaĵoj en ambaŭ klasoj pro naĝado en akvo. Sed la formo de la korpo kaj naĝil-similaj membroj utilas kiel trajtoj kiuj montras veran rilaton inter la pluraj membroj de la balena familio. Ĉi tiuj cetacoj samas laŭ tiom da trajtoj, grandaj kaj malgrandaj, ke oni ne povas dubi ke ili heredis sian ĝeneralan korpoformon kaj strukturon de membroj de komuna praulo. Estas same ĉe fiŝoj.

Ĉar membroj de distingitaj klasoj ofte estis adaptitaj per sinsekvaj modifetoj por vivi en preskaŭ similaj cirkonstancoj, - ekzemple, por loĝi en la tri elementoj de tero, aero, kaj akvo, - oni eble povas kompreni kial nombra paralelismo foje estas observata inter la subgrupoj en distingitaj klasoj. Natursciencisto, mirigita de ĉi tia paralelismo en iu klaso, per arbitra levo aŭ mallevo de la valoro de la grupoj en aliaj klasoj (ĉiuj spertoj montras ke ĉi tiu valorigo estis ĝis nun arbitra), povus facile etendi la paralelismon vaste. La sepoblaj, kvinoblaj, kvaroblaj kaj trioblaj klasifikoj probable originas tiel.

Ĉar la modifitaj praidoj de dominantaj specioj, apartenantaj al pli grandaj genroj, emas heredi la avantaĝojn, kiuj faris la grupojn al kiuj ili apartenas grandaj kaj siajn gepatrojn dominantaj, ili preskaŭ certe etendiĝas vaste, kaj kaptas pli kaj pli da lokoj en la ekonomio de naturo. La pli grandaj kaj pli dominantaj grupoj tiel emas daŭre plinombriĝi, kaj sekve ili forpuŝas multajn pli malgrandajn kaj pli malfortajn grupojn. Tiel oni povas klarigi la fakton ke ĉiuj organismoj, modernaj kaj formortintaj, inkluziviĝas sub kelkaj grandaj ordoj, sub eĉ malpli da klasoj, kaj ĉiuj en unu granda natura sistemo. Por montri kiom malmultaj estas la altaj grupoj, estas la miriga fakto ke la malkovro de Aŭstralio ne aldonis eĉ unu insekto apartenanta al nova ordo; kaj en la planta regno, laŭ doktoro Huker, ĝi aldonis nur du aŭ tri malgrandajn ordojn.

En la ĉapitro pri geologiaj serioj mi provis montri, laŭ la principo ke ĉiu grupo ĝenerale multe disiĝis je karaktero dum la longdaŭra proceso de modifiĝo, kial la pli antikvaj formoj de vivo ofte prezentas trajtojn iom mezaj inter ekzistantaj grupoj. Kelkaj malnovaj kaj mezaj gepatraj formoj kiuj foje postlasas nur iomete modifitajn praidojn, transdonis al la moderna tempo grupojn kiujn oni nomas mezaj aŭ malnormalaj. Ju pli malnormala iu formo estas, des pli multaj devas esti la konektintaj formoj kiuj, laŭ mia teorio, estis ekstermitaj kaj tute perditaj. Kaj estas iom da indikoj ke malnormalaj formoj severe suferis formorton, ĉar ili ĝenerale estas reprezentitaj per ekstreme malmultaj specioj; kaj tiuj specioj kiuj ja ekzistas, ĝenerale estas tre distingitaj de si, kiu ankaŭ indikas formorton. La genroj Ornithorhynchus kaj Lepidosiren, ekzemple, ne estus malpli malnormalaj se ĉiu estus reprezentita per dekduo da specioj anstataŭ nur unu, sed tia riĉeco de specioj, laŭ miaj esploroj, ne kutime troviĝas ĉe malnormalaj genroj. Mi pensas ke oni povas klarigi ĉi tiun fakton nur konsiderante malnormalajn formojn malsukcesaj grupoj konkeritaj de pli sukcesaj konkurencantoj, kun kelkaj membroj konservitaj pro iu nekutima koincido de favoraj cirkonstancoj.

Sinjoro Vaterhaŭs (Waterhouse) rimarkis ke, kiam membro apartenanta al iu grupo de animaloj montras similecon al tre distingita grupo, ĉi tiu simileco en la plejo da kazoj estas ĝenerala kaj ne speciala: tiel, laŭ sinjoro Vaterhaŭs, de ĉiuj Ronĝuloj, la ĉinĉilo plej proksime rilatas al la Marsupiuloj. Sed en la punktoj kiuj proksimas al ĉi tiu ordo, la similecoj estas ĝeneralaj, kaj ne specifaj al iu unuopa marsupiula specio pli ol alia. Ĉar oni kredas ke la punktoj de simileco de la ĉinĉilo al Marsupiuloj estas veraj, kaj ne nur adaptaĵoj, ili ŝuldiĝas, laŭ mia teorio, al komuna heredo. Tial oni devas supozi aŭ ke ĉiuj Ronĝuloj, inkluzive de la ĉinĉilo, disbranĉis de iu tre antikva Marsupiulo, kiu havus karakteron iom mezan inter ĉiuj ekzistantaj Marsupiuloj, aŭ ke ambaŭ Ronĝuloj kaj Marsupiuloj disbranĉis de komuna pragenerinto, kaj ke ambaŭ grupoj post tiam multe modifiĝis en disajn direktojn. Ambaŭ vidpunktoj supozigas ke la ĉinĉilo retenas, per heredo, pli da karaktero de sia antikva pragenerinto ol aliaj Ronĝuloj, kaj tial ĝi ne rilatas specife al iu ekzistanta Marsupiulo, sed malrekte al ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj Marsupiuloj, pro parta reteno de la karaktero de sia pragenerinto, aŭ frua membro de la grupo. Aliflanke, laŭ sinjoro Vaterhaŭs, el ĉiuj Marsupiuloj, la vombato plej proksime similas, ne iu specifa specio, sed la ĝenerala ordo de Ronĝuloj. Ĉikaze tamen, oni povas forte suspekti ke la similecoj estas nur analogaj, ĉar la vombato adaptiĝis al kutimoj similaj al tiuj de Ronĝulo. La pli aĝa De Kandole faris preskaŭ similajn observojn pri la ĝenerala karaktero de similecoj en distingitaj ordoj de plantoj.

Per la principo de multnombriĝo kaj laŭgrada disbranĉiĝo de karaktero de specioj devenantaj de komuna gepatro, kun ilia reteno per heredo de kelkaj komunaj trajtoj, oni povas kompreni la ekstreme komplikajn kaj kaj disbranĉiĝantajn similecojn per kiuj ĉiuj membroj de sama familio aŭ pli alta grupo kune konektiĝas. La komuna gepatro de tuta familio de specioj, nun disigita per formorto en distingitajn grupojn kaj sub-grupojn, estus transdoninta iujn el siaj trajtoj, modifitaj diversmaniere kaj diversgrade, al ĉiuj. Kaj la pluraj specioj sekve rilatus al si per malrektaj linioj simileco de diversaj longecoj (kiel oni povas vidi en la ofte menciitan diagramon), suprenirantaj tra multaj antaŭuloj. Estas malfacile montri la sangorilaton inter la multaj parencoj de iu antikva kaj nobla familio, eĉ per helpo de genealogia arbo, kaj preskaŭ neeble fari ĉi tion sen ĉi tiu helpo. Tial, oni povas kompreni la ekstreman malfacilaĵon kiun natursciencistoj spertas priskribante, sen helpo de diagramo, la diversajn similecojn kiujn ili perceptas inter la multaj vivantaj kaj formortintaj membroj de la sama granda natura klaso.

Formorto, kiel oni vidis en la kvara ĉapitro, ludis gravan rolon por difini kaj plilarĝigi la intervalojn inter la pluraj grupoj en ĉiu klaso. Oni povas tiel ekspliki eĉ la distingitecon de tutaj klasoj - ekzemple, de birdoj disde ĉiuj aliaj vertebrulaj animaloj - per la kredo ke multaj antikvaj formoj de vivo estas tute perditaj, per kiuj la fruaj pragenerintoj de birdoj estis antaŭe konektitaj kun la fruaj pragenerintoj de la aliaj vertebrulaj klasoj. Estis malpli da kompleta formorto en la formoj de vivo kiuj iam konektis fiŝojn kun batrakoj. Estis eĉ malpli en iuj aliaj klasoj, kiel tiu de Krustuloj, ĉar ĉikaze plej mirige diversaj formoj estas ankoraŭ kunligitaj per longa, sed rompita, ĉeno de similecoj. Formorto nur apartigis grupojn: ĝi neniel faris ilin. Se ĉiuj formoj kiuj iam ajn vivis sur ĉi tiu Tero subite reaperus, kvankam estus tre maleble difini kiel distingi ĉiun grupon de aliaj, ĉar ĉiuj kunfandiĝus per gradoj tiom fajnaj kiom tiuj inter plej fajnaj variaĵoj, tamen natura klasifiko, aŭ almenaŭ natura aranĝo, eblus. Oni komprenos ĉi tion konsiderante la diagramon: la literoj A ĝis L reprezentu dek unu Siluriaj genroj, de kiuj iuj produktis grandajn grupojn de modifitajn praidojn. Supozu ke ĉiuj mezaj ĉeneroj inter ĉi tiuj dek unu genroj kaj iliaj pragenerintoj, kaj ĉiuj mezaj ĉeneroj en ĉiu branĉo kaj subbranĉo de iliaj praidoj ankoraŭ vivus, kaj ke la ĉeneroj estus tiom fajnaj kiom tiuj inter la plej proksimaj variaĵoj. Ĉikaze, estus tute neeble trovi ajnan difinon por distingi la plurajn membrojn de la pluraj grupoj disde iliaj pli proksimaj gepatroj, nek ĉi tiujn gepatrojn disde ilia antikva kaj nekonata pragenerinto. Tamen, la natura aranĝo en la diagramo ankoraŭ estus valida, kaj, laŭ la principo de heredo, ĉiuj formoj devenantaj de A, aŭ de I, havus ion komunan. En arbo oni povas distingi iun branĉon de alia, kvankam ĉe la forko la du unuiĝas kaj kunfandiĝas. Kiel mi diris, oni ne povus difini la plurajn grupojn; sed oni povus montri specojn, aŭ formojn, reprezentantajn la plejon da la trajtoj de ĉiu grupo, granda aŭ malgranda, kaj tiel doni ĝeneralan ideon pri la valoro de la diferencoj inter ili. Oni estus devigata fari tiel, se oni iam sukcesus kolekti ĉiujn formojn en iu klaso kiuj vivis tra ĉiuj tempoj kaj spacoj. Oni certe neniam sukcesos fari tiom perfektan kolekton, tamen, en iuj klasoj, oni tendencas al ĉi tiu direkto. Sinjoro Miln Edvards (Milne Edwards) lasttempe insistis, en lerta eseo, pri la alta graveco de studado de specoj, senkonsidere ĉu oni povas apartigi kaj difini la grupojn al kiuj tiaj specoj apartenas.

Fine, oni vidis ke natura selektado, kiu rezultas de la lukto por ekzisto, kaj kiu preskaŭ neeviteble kaŭzas formorton kaj spliton de karaktero en la pluraj praidoj de unu dominanta gepatra specio, eksplikas tiun grandan kaj universalan trajtojn en la similecoj de ĉiuj organikaj estaĵoj, tio estas, ilia subordigo en grupoj sub grupoj. Oni uzas la elementon de deveno por klasifiki la individuojn de ambaŭ seksoj kaj de ĉiuj aĝoj, kvankam ili havas malmultajn komunajn trajtojn, sub unu specio. Oni uzas devenon por klasifiki agnoskitajn variaĵojn, eĉ se ili multe malsamas de sia gepatro. Kaj mi kredas ke ĉi tiu elemento de deveno estas la kaŝita konektilo kiun natursciencistoj estis serĉantaj laŭ la termino Natura Sistemo. Per ĉi tiu ideo ke la natura sistemo estas genealogia aranĝo (ju pli perfekta, des pli genealogia), kiu esprimas gradojn de diferenco inter la praidoj de komuna gepatro per la terminoj genroj, familioj, ordoj, ktp, oni povas kompreni la regulojn kiujn necesas sekvi por klasifikado. Oni povas kompreni kial oni valorigas iujn similecojn multe pli ol aliajn; kial oni rajtas uzi rudimentajn kaj senutilajn organojn, aŭ aliajn de bagatela fiziologia graveco; kial, komparante iun grupon kun distingita grupo, oni rapide malakceptas analogajn aŭ adaptitajn trajtojn, kaj tamen uzas ĉi tiujn trajtojn ene de la limoj de la sama grupo. Oni povas klare vidi, kial ĉiuj vivantaj kaj formortintaj formoj kunigeblas en unu granda sistemo; kaj kiel la pluraj membroj de ĉiu klaso estas kune konektitaj per plej komplikaj kaj disirantaj linioj de simileco. Oni probable neniam malnodigos la nesolveblan araneaĵon de similecoj inter membroj de iu ajn klaso; sed kiam oni havas klaran celon, kaj ne serĉas iun nekonatan planon de kreado, oni povas esperi certan progreson, kvankam malrapidan.

Morfologio

Oni vidis ke membroj de la sama klaso, sendepende de iliaj vivkutimoj, similas al si laŭ la ĝenerala plano de sia organizaĵo. Ĉi tiu simileco estas ofte esprimata per la termino 'unueco de tipo;' aŭ per la aserto ke la pluraj partoj kaj organoj en malsamaj specioj de la sama klaso estas homologaj. La tuta temo estas inkluzivita sub la ĝenerala nomo de Morfologio. Ĉi tio estas la plej interesa parto de natura historio, kaj oni povas diri ke ĝi estas ĝia vera esenco. Kio povus esti pli kurioza ol la fakto ke la mano de homo, formita por prenado, tiu de talpo por fosado, la kruro de ĉevalo, la naĝilo de foceno, kaj la flugilo de vesperto, ĉiuj estas konstruitaj laŭ la sama modelo, kaj inkluzivas la samajn ostojn, en la samaj relativaj pozicioj? Ĝefri Sejnt Hiler forte insistis pri la alta graveco de la relativa konekto de homologaj organoj: la partoj povas ŝanĝiĝi ĝis preskaŭ iu ajn ekstremo de formo kaj grandeco, kaj tamen ili devas ĉiam resti konektitaj en la sama ordo. Oni neniam trovas, ekzemple, la ostojn de la brako kaj antaŭbrako, aŭ de la femuro kaj kruro, interŝanĝitaj. Sekve oni povas doni la samajn nomojn al la homologaj ostoj en vaste malsamaj animaloj. Oni vidas ĉi tiun grandan en la konstruo de la buŝoj de insektoj: kio povus esti pli malsamaj ol la treege longa spirala rostro de sfingo, la kurioza faldita buŝo de abelo aŭ cimo, kaj la grandaj makzeloj de skarabo? Tamen ĉiuj ĉi tiuj organoj, kiuj servas tre malsamajn funkciojn, estas formitaj per senfine multaj modifoj de supra lipo, mandibloj, kaj du paroj de makzeloj. Analogaj leĝoj regas la konstruon de la buŝoj kaj membroj de krustuloj. Same estas ĉe la floroj de plantoj.

Nenio estas pli senespere ol provi klarigi ĉi tiun similecon de modelo en membroj de la sama klaso, per utileco aŭ la doktrino ke finaj kaŭzoj. La senespereco de tia provo estis specife agnoskita de Oŭen en sia plej interesa verko pri la 'Naturo de Membroj.' Laŭ la ordinara vidpunkto pri la sendependa kreo de ĉiu estaĵo, oni povas diri nur ke estas tiel, ke plaĉis al la Kreinto tiel konstrui ĉiun animalon kaj planton.

La ekspliko estas evidenta laŭ la teorio de natura selektado de sinsekvaj malgrandaj modifoj, - ĉiu modifo estante iel utila al la modifita formo, sed ofte influante per kunrilatoj de kresko aliajn partojn de la organizaĵo. En ĉi tiaj ŝanĝiĝoj, estus malmulte da aŭ neniu tendenco modifi la originalan modelon, nek transmeti partojn. La ostoj de membro povus mallongiĝi aŭ larĝiĝi iom ajn, kaj fariĝi laŭgrade kovritaj per dika membrano, por funkcii kiel naĝilo, aŭ ĉiuj ostoj, aŭ iuj ostoj de remileca piedo povus longiĝi iom ajn, kaj la membrano konektanta ilin povus larĝigi iom ajn, por funkcii kiel flugilo. Tamen en la tuto de ĉi tiu granda kvanto de modifiĝo estus neniu tendenco ŝanĝi la ostan kadron nek la relativan konekton de la pluraj partoj. Se oni supozas ke la antikva pragenerinto, aŭ, kiel oni povas nomi ĝin, la pratipo de ĉiuj mamuloj, havis sian membrojn konstruitajn laŭ la ekzistanta ĝenerala modelo, por iu ajn celo, oni povas tuj kompreni la simplan signifon de la homologa konstruo de la membroj tra la tuta klaso. Same estas ĉe la buŝoj de insektoj. Oni devas nur supozi ke ilia komuna pragenerinto havis supran lipon, mandiblojn, kaj du parojn de makzeloj, kiuj eble estis tre simplaj laŭforme, kaj tiam natura selektado klarigas la senfinan diversecon en la strukturo kaj funkcio de la buŝoj de insektoj. Tamen, estas penseble ke la ĝenerala modelo de organo povus fariĝi tiom kaŝita ke ĝi finfine perdiĝus, per miskresko kaj finfine per kompleta aborto de iuj partoj, per kunfandiĝo kun aliaj partoj, kaj per la duobligo aŭ multobligo de aliaj. Oni scias ke tiaj variaĵoj ja eblas. En la naĝiloj de la formortintaj gigantaj marlacertoj, kaj en la buŝoj de iuj suĉantaj krustuloj, la ĝenerala modelo ŝajnas esti tiel kaŝita ĝis iu grado.

Estas alia kaj same kurioza branĉo de la nuna temo; tio estas, la komparo ne de la sama parto en malsamaj grupoj de iu klaso, sed de la malsamaj partoj aŭ organoj en la sama individuo. La plejo da fiziologoj kredas ke la ostoj de la kranio estas homologaj kun - alivorte, korespondas nombre kaj per relativa konekto kun - la elementaj partoj de kelkaj vertebroj. La antaŭaj kaj postaj membroj en ĉiu vertebrulo kaj artikulo estas klare homologaj. Oni vidas la saman leĝon komparante la mirige komplikajn makzelojn kaj krurojn en krustuloj. Estas bone konate al preskaŭ ĉiuj, ke en floro, la relativa pozicio de la sepaloj, petaloj, stamenoj kaj pistiloj, kaj ilia detala strukturo, estas kompreneblaj per la vidpunkto ke ili konsistas de metamorfozintaj folioj, aranĝitaj ĉirkaŭ spiko. En monstraj plantoj, oni ofte trovas rektajn indikojn pri la ebleco ke iu organo transformiĝis al alia, kaj oni povas fakte vidi en embriaj krustuloj kaj multaj aliaj animaloj, kaj en floroj, ke organoj kiuj estas ekstreme malsamaj kiam maturaj, estas ekzakte similaj je frua stadio de kresko.

Ĉi tiuj faktoj estas tre neklarigeblaj per la ordinara vidpunkto de kreado! Kial la cerbo estas enfermita en skatolo konsistanta de tiom multaj kaj tiom malordinare formitaj pecoj de osto? Kiel Oŭen rimarkis, la avantaĝo kiu rezultas de la cedado de la apartaj pecoj dum la ago de naskiĝo ĉe mamuloj, neniel klarigas la saman konstruon en la kranioj de birdoj. Kial similaj ostoj estus kreitaj por formi la flugilon kaj kruron de vesperto, kiuj estas uzataj por tute malsamaj celoj? Kial krustuloj kiuj havas ekstreme komplikajn buŝojn formitajn de multaj partoj, ĉiam havas malpli da kruroj kiel sekvo? Aŭ inverse, kial tiuj kun multaj kruroj havas pli simplajn buŝojn? Kial la sepaloj, petaloj, stamenoj, kaj pistiloj en iu ajn individua floro, kvankam adaptitaj por tiom vaste malsamaj celoj, estas konstruitaj laŭ la sama modelo?

Laŭ la teorio de natura selektado, oni povas kontentige respondi al ĉi tiuj demandoj. En la vertebruloj, oni vidas serion de internaj vertebroj portantaj iujn elstaraĵojn kaj alfiksaĵojn. En la artikuloj, oni vidas ke la korpo estas dividita en serion de segmentoj, havantaj eksterajn alfiksaĵojn. Kaj en florantaj plantoj, oni vidas serion de sinsekvaj spiraloj de folioj. Kiel Oŭen observis, nefiksita ripetado de la sama parto aŭ organo estas komuna trajto de ĉiuj subaj aŭ malmulte modifitaj formoj. Tial oni povas facile kredi ke la nekonata pragenerinto de la vertebruloj posedis multajn vertebrojn; la nekonata pragenerinto de la artikuloj posedis multajn segmentojn; kaj la nekonata pragenerinto de florantaj plantoj posedis multajn spiralojn de folioj. Oni antaŭe vidis ke partoj kiuj ripetiĝas multfoje tre emas varii nombre kaj strukture. Sekve, estas tre probable, ke natura selektado, dum longa proceso de modifado, kaptus iun nombron da originale similaj elementoj, multfoje ripetitaj, kaj adaptus ilin al plej diversaj celoj. Kaj ĉar la tuta kvanto da modifo estus atingita per malgrandaj sinsekvaj paŝoj, oni devas ne miri kiam oni malkovras en tiaj partoj aŭ organoj, iun gradon de fundamenta simileco, retenitan per la forta principo de heredo.

En la granda klaso de moluskoj, kvankam oni povas trovi homologaĵojn inter la partoj de iu specio kaj tiuj de alia distingita specio, oni povas trovi nur malmultajn seriajn homologaĵojn. Tio signifas, ke oni malofte kapablas diri ke iu parto aŭ organo estas homologa al alia en la sama individuo. Kaj oni povas kompreni ĉi tiun fakton, ĉar en moluskoj, eĉ en la plej subaj membroj de la klasoj, oni ne trovas tiom da ripetado de iu parto, kiel oni trovas en la aliaj grandaj klasoj de la animala kaj planta regnoj.

Natursciencistoj ofte konsideras la kranion formita de metamorfozintaj vertebroj, la makzelojn de kraboj metamorfozintaj kruroj, kaj la stamenojn kaj pistilojn de floro metamorfozintaj folioj. Sed en ĉi tiuj kazoj, kiel profesoro Haksli rimarkis, probable estus pli ĝuste diri ke ambaŭ la kranio kaj la vertebroj, ambaŭ la makzeloj kaj la kruroj, ktp., metamorfozis, ne iu de la alia, sed de iu komuna elemento. Tamen natursciencistoj uzas tiajn esprimojn nur laŭ metafora senso. Ili apenaŭ celas diri ke dum la longa proceso de deveno, praorganoj de iu ajn speco - vertebroj en unu kazo kaj kruroj en alia - fakte fariĝis kranioj aŭ makzeloj. Tamen, la indikoj ke tiaj modifoj okazis estas tiom fortaj, ke natursciencistoj apenaŭ povas eviti uzi esprimojn kiuj havas ĉi tiun klaran signifon. Laŭ mia vidpunkto oni povas uzi ĉi tiujn esprimojn senmetafore. La miriga fakto ke krabaj makzeloj, ekzemple, retenas multajn trajtojn, kiujn ili probable estus retenintaj per heredo, se ili ja estus metamorfozintaj de veraj kruroj aŭ de iu simpla alfiksaĵo, dum la longa proceso de deveno, estas klarigita.

Embriologio

Oni jam senzorge rimarkis, ke iuj organoj en individuo, kiuj fariĝas tre malsamaj kaj servas malsamajn celojn kiam maturaj, estas ekzakte samaj en embrio. Ankaŭ, la embrioj de distingitaj animaloj ene de sama klaso estas ofte mirige similaj. Oni ne povas prezenti pli bonan pruvon de ĉi tio, ol la cirkonstanco menciita de Agassiz, ke, forgesinte meti etikedon sur embrio de iu vertebrulo, li nun ne povas diveni ĉu ĝi estas de mamulo, birdo aŭ reptilio. La vermecaj larvoj de noktopapilioj, muŝoj, skaraboj, ktp., multe pli similas al si ol la maturaj insektoj, sed en la kazo de la larvoj, la embrioj estas aktivaj, kaj estas adaptitaj al specialaj vivmanieroj. Nuanco de la leĝo pri embria simileco foje daŭras ĝis iom malfrua aĝo: ekzemple, birdoj de la sama genro, kaj de proksime rilatantaj genroj, ofte similas al si dum la unua kaj dua plumaroj, kiel oni vidas en la makulitaj plumaroj de turda grupo. En la kata tribo, la plejo da specioj estas striitaj aŭ strie makulitaj. Kaj strioj estas klare rimarkeblaj en leonidoj. Foje, tamen malofte, oni vidas ion tian ĉe plantoj, ekzemple, la embriaj folioj de la ulekso, kaj la unuaj folioj de la pseŭdofolia akacio, estas pinataj aŭ dividitaj kiel la ordinaraj folioj de la legumenacoj.

La punktoj de strukturo, je kiuj la embrioj de vaste malsamaj animaloj de la sama klaso similas al si, ofte havas neniun rektan rilaton al iliaj vivkondiĉoj. Ekzemple, oni ne povas supozi ke en la embrioj de la vertebruloj la strangaj maŝ-simila kuro de la arterioj proksime al al brankaj fendoj rilatas al similaj kondiĉoj, en juna mamulo kiu estas nutrata en la utero de sia patrino, en la ovo de birdo kiu eloviĝas en nesto, kaj en la frajo de rano sub akvo. Ne estas pli da kialoj por kredi je tia rilato, ol por kredi ke la samaj ostoj en la mano de homo, flugilo de vesperto, kaj naĝilo de foceno rilatas al similaj vivkondiĉoj. Neniu supozas ke la strioj sur leonido, aŭ la makuloj sur juna merlo, iel ajn utilas al ĉi tiuj animaloj, aŭ rilatas al la kondiĉoj kiujn ili spertas.

Tamen la kazo estas malsama kiam animalo dum iu parto de ĝia embria kariero estas aktiva, kaj devas provizi por si mem. La periodo de aktiveco povas komenci pli frue aŭ pli malfrue en vivo; sed kiam ĝi komencas, la adaptiĝo de la larvo al siaj vivkondiĉoj estas tiom perfekta kaj bela kiom en adolta animalo. Pro tiaj specialaj adaptiĝoj, la simileco de la larvoj aŭ aktivaj embrioj de rilatantaj animaloj estas foje tre malklara, kaj oni povus prezenti kazojn de la larvoj de du specioj, aŭ de du grupoj de specioj, kiuj diferencas de si tiom, aŭ eĉ pli, ol iliaj adoltaj gepatroj. En la plejo da kazoj, tamen, larvoj, kvankam aktivaj, tamen pli malpli obeas la leĝon pri reciproka embria simileco. Ciripedoj montras bonan ekzemplon de ĉi tio: eĉ la fama Kuviero ne pensis ke la balano estas, kaj ĝi ja estas, krustulo. Sed ekrigardo al la larvo montras ĉi tion laŭ nedubebla maniero. Simile, la du ĉefaj dividoj de ciripedoj, la pedunkla kaj la senpedunkla, kiuj tre malsamas laŭ eksteraj aspektoj, havas larvojn kiuj estas apenaŭ distingeblaj en ĉiuj siaj pluraj stadioj.

La embrio en la proceso de formiĝo ĝenerale fariĝas pli alte organizita: mi uzas ĉi tiun esprimon, kvankam mi konscias ke estas apenaŭ eble difini klare la signifon de pli alta aŭ pli malalta organizado. Sed probable neniu disputos ke papilio estas pli alta ol la raŭpo. En iuj kazoj, tamen, la matura animalo estas ĝenerale konsiderata pli malalta en la skalo ol la larvo, kiel en la kazo de iuj parazitaj krustuloj. Denove mi referencas al ciripedoj: la larvoj en la unua stadio havas tri parojn de kruroj, unu tre simpla okulo, kaj rostra buŝo, per kiu ili multe manĝas, ĉar ili multe kreskas. En la dua stadio, kiu analogas al la pupa stadio en papilioj, ili havas ses parojn de bele konstruitaj naĝkruroj, paron de belegaj multpartaj okuloj, kaj ekstreme komplikaj antenoj. Sed ili havas fermitan kaj malperfektan buŝon, kaj ne kapablas manĝi. Ilia funkcio en ĉi tiu stadio estas serĉi per siaj bone formitaj sentorganoj, kaj atingi per siaj aktivaj naĝkapabloj, taŭgan lokon per alfiksiĝi kaj trairi sian lastan metamorfozon. Kiam ĉi tio estas atingita, ili fiksiĝas por la resto de siaj vivoj: iliaj kruroj konvertiĝas al prenpovaj organoj, ili denove akiras bone konstruitan buŝon, sed ili havas neniujn antenojn, kaj iliaj du okuloj nun rekonvertiĝas al eta, unuopa, kaj tre simpla okulpunkto. Oni povas konsideri ke ciripedoj en ĉi tiu lasta kaj kompleta stadio estas aŭ pli alte aŭ pli malalte organizitaj ol ili estis en la larva kondiĉo. Sed en iuj genroj la larvoj formiĝas kiel hermafroditoj havantaj ordinaran strukturon, aŭ kiel tio kion mi nomas komplementaj maskloj: kaj en ĉi tiu lasta formo, la formiĝo certe estas retroira, ĉar la masklo estas nura sako, kiu vivas mallongan tempon, kaj malhavas buŝon, stomakon, kaj aliajn gravajn organojn, escepte de reproduktaj organoj.

Oni tiom kutimas vidi diferencojn de strukturo inter la embrio kaj la adolto, kaj ankaŭ proksiman similecon en la embrioj de tre malsamaj animaloj ene de la sama klaso, ke oni povus konsideri ĉi tiujn faktojn iel necese dependantaj de kresko. Sed estas neniu evidenta kialo, ekzemple, kial la flugilo de vesperto, aŭ la naĝilo de foceno, ne estus distingebla kun ĉiuj partoj en ĝusta proporcio, tuj kiam ajna strukturo aperus en la embrio. Ankaŭ, en iuj tutaj grupoj de animaloj kaj en iuj membroj de aliaj grupoj, la embrio ne multe diferencas de la adolto dum iu ajn periodo: tial Oŭen rimarkis koncerne la sepion, 'estas neniu metamorfozo; la cefalopoda karaktero montriĝas longe antaŭ ol la partoj de la embrio kompletiĝas.' kaj ankaŭ pri araneoj, 'estas nenio kiu meritas la nomon metamorfozo.' La larvoj de insektoj, ĉu adaptitaj al diversaj kaj aktivaj kutimoj, aŭ tre malaktivaj, nutrataj de siaj gepatroj aŭ metitaj en propran nutraĵon, preskaŭ ĉiuj trapasas similan vermecan stadion de formiĝo. Sed en iuj malmultaj kazoj, kiel en tiu de afidoj, se oni studas la admirindajn desegnaĵojn de profesoro Haksli pri la formiĝo de ĉi tiu insekto, oni vidas neniun indikon de la vermecan stadion.

Do kiel oni povas ekspliki ĉi tiujn plurajn faktojn en embriologio, - tio estas, la tre ĝenerala, sed ne universala, struktura diferenco inter la embrio kaj la adolto; - ke partoj en sama individua embrio, kiuj finfine fariĝos tre malsimilaj kaj servos diversajn celojn, estas je ĉi tiu frua periodo de kresko tre similaj; - ke embrioj de malsamaj specioj ene de la sama klaso ĝenerale, sed ne universale, similas al si; - ke la embria strukturo ne proksime rilatas al siaj kondiĉoj de ekzisto, escepte kiam la embrio ekaktiviĝas je iu vivperiodo kaj devas provizi por si; - ke la embrio ŝajne foje havas pli altan organizaĵon ol la matura animalo, kiu ĝi fariĝos. Mi kredas ke ĉiuj ĉi tiuj faktoj eksplikeblas, laŭ tio kio sekvas, per la vidpunkto de deveno kun modifo.

Estas ofte supozata, eble ĉar monstraĵoj ofte efikas al la embrio je tre frua periodo, ke malgrandaj variaĵoj necese aperas je same frua periodo. Sed estas malmulte da indikoj pri ĉi tio - fakte, la indikoj montras la alian direkton; ĉar estas bone konate ke bredistoj de bovoj, ĉevaloj, kaj diversaj ornamaj animaloj, ne povas certi, antaŭ ol iom da tempo post la nasko de la animalo, kiuj ĝiaj meritoj aŭ formo finfine estos. Oni vidas ĉi tion klare en niaj propraj infanoj; oni ne ĉiam povas diveni ĉu la infano estos alta aŭ malalta, nek kia precize ĝi estos. La grava demando ne estas je kiu vivperiodo iu vario estas kaŭzita, sed je kiu periodo ĝi plene aperas. La kaŭzo eble agus, kaj mi kredas ke ĝi ja ĝenerale agas, eĉ antaŭ ol la formiĝo de la embrio, kaj la variado eble ŝuldiĝas al la influoj sur la masklaj kaj femalaj seksaj elementoj de la kondiĉoj kiujn unu aŭ ambaŭ gepatroj, aŭ iliaj prapatroj, spertis. Tamen, efiko tiel kaŭzita je tre frua periodo, eĉ antaŭ la formiĝo de la embrio, eble aperos malfrue en vivo, kiel en la kazo de hereda malsano, kiu aperas nur en maljuna aĝo, estinte transdonita al la ido per la reprodukta elemento de unu gepatro. Ankaŭ estas la kazo de la kornoj de krucigitaj bovoj, kiuj estis influitaj de la kornoformo de unu de la gepatroj. Por la bona farto de tre juna animalo, tiom longe kiom ĝi restas en la utero de sia patrino, aŭ en la ovo, aŭ tiom longe kiom ĝi estas nutrata kaj protektata de sia gepatro, devas esti tute malgrave ĉu la plejo da ĝiaj trajtoj estas komplete akiritaj iom pli frue aŭ malfrue en vivo. Al birdo kiu akiras sian manĝaĵon plej bone per longa beko, ekzemple, ne estus signife ĉu ĝi akirus bekon de tia longeco dum ĝi estus nutrata de siaj gepatroj. Sekve, mi konkludas, ke estas tre eble, ke ĉiu de la multaj sinsekvaj modifoj, per kiuj ĉiu specio akiris sian nunan strukturon, eble efikas je ne tre frua periodo de vivo. Kaj iom da rektaj indikoj pri malsovaĝaj animaloj subtenas ĉi tiun vidpunkton. Sed en aliaj kazoj, estas tre eble ke ĉiu sinsekva modifo, aŭ la plejo da ili, eble aperas je ekstreme frua periodo.

Mi asertis en la unua ĉapitro, ke estas iom da indikoj kiuj faras probable, ke variaĵoj ĉe idoj emas aperi je tiu aĝo je kiu ili unue aperas ĉe la gepatroj. Iuj variaĵoj povas aperi nur je ekvivalenta aĝo, ekzemple, unikaĵoj de la raŭpa, pupa, aŭ imagina stadioj de la bombikso, aŭ denove, en la kornoj de preskaŭ plenkreskintaj bovoj. Sed plie, variaĵoj kiuj, laŭ onia scio, povus aperi je pli frue aŭ malfrue en vivo, emas aperi je sama aĝo ĉe la idoj kaj gepatroj. Mi tute ne celas diri ke ĉiam estas tiel, kaj mi povus prezenti multajn kazojn de variaĵoj (laŭ vasta signifo de la vorto) kiuj aperis je pli frua aĝo ĉe la ido ol ĉe la gepatroj.

Mi kredas ke ĉi tiuj du principoj, se oni agnoskos ilin, klarigos ĉiujn supre-menciitajn faktojn pri embriologio. Sed unue konsideru kelkajn analogajn kazojn ĉe malsovaĝaj variaĵoj. Iuj aŭtoroj kiuj verkis pri Hundoj, asertas ke la grejhundo kaj la buldogo, kvankam ili aspektas tre malsamaj, estas fakte tre proksime rilatantaj variaĵoj, kaj probable devenas de la sama sovaĝa fonto. Sekve, mi scivolemis pri tiom ilia hundidoj diferencis de si: bredistoj diris al mi ke ili diferencis tiom multe kiom iliaj gepatroj, kaj ĉi tio, juĝata okule, ŝajnis esti preskaŭ fakta. Sed mezurinte la maturajn hundojn kaj iliajn ses-tag-aĝajn hundidojn, mi trovis ke la hundidoj apenaŭ atingis sian plenan kvanton da proporcia diferencon. Do, tiel same, oni diris al mi ke la ĉevalidoj de ĉarĉevaloj kaj kurĉevaloj diferencis tiom kiom la plenkreskintaj animaloj; kaj ĉi tio tre surprizis min, ĉar mi kredas ke la diferencoj inter ĉi tiuj du rasoj probable estis tute kaŭzita per selektado en kaptiteco. Sed zorgeme mezurinte la patrinojn kaj tri-tag-aĝajn ĉevalidojn de kurĉevalo kaj ĉarĉevalo, mi trovas ke la ĉevalidoj tute ne akiris sian plenan kvanton da proporcia diferenco.

Ĉar la indikoj ŝajnas al mi konvinkaj, ke la pluraj malsovaĝaj rasoj de kolombo devenis de unu sovaĝa specio, mi komparis junajn kolombojn de diversaj rasoj, ene de dek du horoj de eloviĝo. Mi zorge mezuris la proporcioj (sed ne prezentos detalojn ĉi tie) de la beko, larĝeco de buŝo, longeco de naztruo kja de palpebro, la grandeco de piedoj kaj longeco de kruroj, en la sovaĝa fonto, en paŭtantoj, ventumilvostuloj, nanoj, dornuloj, drakoj, kurieroj, kaj rulfalantoj. Nu, iuj el ĉi tiuj birdoj, kiam maturaj, diferencas tiom multe je longeco kaj formo de beko, ke ili estus, mi ne povas dubi, rangitaj en distingitaj genroj, sed ili estus naturaj produktaĵoj. Sed kiam mi metis la birdidojn de ĉi tiuj pluraj rasoj en vicon, kvankam la plejo estis distingeblaj de si, tamen iliaj proporcioj estis multege malpli ol en la plenkreskintaj birdoj. Iuj difinaj punktoj de diferenco - ekzemple, la larĝeco de la buŝo - apenaŭ estis detekteblaj en la idoj. Sed estis unu rimarkinda escepto al ĉi tiu regulo, ĉar la idoj de la mallongvizaĝa rulfalanto diferencis de la idoj de la sovaĝa rokkolombo kaj de aliaj rasoj, en ĉiuj siaj proporcioj, preskaŭ tiom kiom en la adolta stato.

La du ĉefaj principoj prezentitaj supre ŝajne al mi klarigas ĉi tiujn faktojn koncerne la plipostajn embriajn stadiojn de malsovaĝaj variaĵoj. Ŝatantoj selektas siajn ĉevalojn, hundojn, kaj kolombojn, por bredado, kiam ili estas preskaŭ plenkreskintaj. Ne gravas al ili ĉu la dezirataj kvalitoj kaj strukturoj estis akiritaj pli frue aŭ pli malfrue en vivo, se la adolto posedas ilin. Kaj la ĵusmenciitaj kazoj, pli speciale tiu de kolomboj, ŝajnas montri ke la difinaj diferencoj kiuj donas valoron al ĉiu raso, kaj kiuj estis plifortigataj per homa selektado, ĝenerale ne unue aperis je frua vivperiodo, kaj estis hereditaj de la idoj je ekvivalenta nefrua periodo. Sed la kazo de la mallongvizaĝa rulfalanto, kiu kiam dekduhorojn aĝa jam akiris siajn proprajn proporciojn, pruvas ke ĉi tio ne estas universala regulo. Ĉikaze estas certe ke la difinaj diferencoj aŭ aperis je pli frua periodo ol kutime, aŭ, se ne tiel, estis hereditaj ne je ekvivalenta aĝo, sed je pli frua aĝo.

Nun, ni apliku ĉi tiujn faktojn kaj la suprajn du principojn, - de kiuj la lasta, kvankam ne pruvita, estas montreble probabla je iu grado - al specioj en natura stato. Konsideru genron da birdoj, kiu laŭ mia teorio devenas de iu gepatra specio, kaj de kiu pluraj novaj specioj modifiĝis per natura selektado laŭ iliaj diversaj kutimoj. Tiam, ĉar la multaj malgrandaj sinsekvaj paŝoj de variado ekaperus je iom malfrua aĝo, kaj estus hereditaj je sama aĝo, la idoj de la novaj specioj de la supozita genro evidente similus al si multe pli proksime ol la adoltoj, kiel oni vidis en la kazo de kolomboj. Oni povas etendi ĉi tiun vidpunkton al tutaj familioj aŭ eĉ klasoj. La antaŭmembroj, ekzemple, kiu servus kiel kruroj en la gepatra specio, povus fariĝi, per longdaŭra proceso de modifiĝo, adaptitaj en iu praido por funkcii kiel manoj, en aliaj kiel remiloj, kaj en alia kiel flugiloj. Kaj laŭ la supraj du principoj, - tio estas, ke ĉiu sinsekva modifo aperas je iom malfrua aĝo, kaj herediĝas je same malfrua aĝo - la antaŭmembroj en la embrioj de la pluraj praidoj de la gepatra specio ankoraŭ similus al si tre proksime, ĉar ili ne estus modifitaj. Sed en ĉiu individua nova specio, la embriaj antaŭmembroj multe diferencus de la antaŭmembroj de la matura animalo, ĉar la membroj en ĉi lasta estus multe modifiĝintaj je iom malfrua vivperiodo, kaj tiel estus konvertitaj al manoj, aŭ remiloj, aŭ flugiloj. Sendepende de la kvanto da influo de longdaŭra ekzercado aŭ uzado, aŭ aliflanke de neuzado, al la modifo de organo, tia influo ĉefe efikus al la matura animalo, kiu estus atinginta siajn plenajn povojn de aktiveco, kaj devus akiri proprajn bezonaĵojn. Kaj la efikoj tiel produktitaj estus hereditaj je same matura aĝo. Aliflanke la idoj restus nemodifitaj, aŭ estus modifitaj je malpligranda grado, per la efikoj de uzado kaj neuzado.

En iuj kazoj la sinsekvaj paŝoj de variado povus efikiĝi, pro kaŭzoj kiujn oni tute ne scias, je tre frua vivperiodo, aŭ ĉiu paŝo povus esti heredita je pli frua periodo ol tiu je kiu ĝi unue aperis. Ĉiukaze (kiel en la kazo de la mallongvizaĝa rulfalanto) la ido aŭ embrio proksime similus al la matura gepatra formo. Oni vidis ke ĉi tio estas regulo de formiĝo ĉe iuj tutaj grupoj de animaloj, kiel sepioj kaj araneoj, kaj ĉe kelkaj membroj de la granda klaso de insektoj, kiel ekzemple Afidoj. Koncerne la ĉefajn kialojn pro kiuj la idoj en ĉi tiuj kazoj proksime similas al siaj gepatroj ekde plej frua aĝo, kaj ne metamorfozas, oni povas vidi ke ĝi rezultas de la sekvantajn du cirkonstancojn; unue, la idoj, dum la multgeneracia proceso de modifiĝo devas provizi proprajn bezonaĵojn je tre frua stadio de formiĝo, kaj due, ili sekvas vivkutimojn precize samaj al siaj gepatroj. En ĉi tiu kazo, estus nepre necese por la ekzisto de la specio, ke la ido modifiĝu je tre frua aĝo same kiel siaj gepatroj, laŭ iliaj similaj kutimoj. Tamen, eble iom pli da klarigo pri la nemetamorfozo de embrioj necesas. Se, aliflanke, profitus al idoj sekvi vivkutimojn iom ajn malsamajn al tiuj de siaj gepatroj, kaj sekve esti konstruitaj laŭ iomete malsama maniero, tiam, laŭ la principo de heredo je sama aĝo, la aktivaj idoj aŭ larvoj eble facile estus faritaj per natura selektado malsamaj al siaj gepatroj je ajna imagebla grado . Tiaj diferencoj eble ankaŭ fariĝus kunrilatantaj kun sinsekvaj stadioj de formiĝo; tiel la larvoj, en la unua stadio, eble multe diferencus de la larvoj en la dua stadio, kiel oni vidis en la kazo de ciripedoj. La adolto eble adaptiĝus la lokoj aŭ kutimoj, en kiuj la organoj de movado aŭ de la sentoj ktp., fariĝus senutilaj. Kaj en ĉi tiu kazo oni dirus ke la fina metamorfozo estas retroira.

Ĉar ĉiuj organikaj estaĵoj, formortintaj kaj modernaj, kiuj iam ajn vivis sur ĉi tiu tero devas esti klasifikitaj kune, kaj ĉar ĉiuj estis konektitaj per plej fajnaj gradoj, la plej bona, aŭ eĉ, se niaj kolektoj estus preskaŭ perfektaj, la sola ebla aranĝo estus genealogia. Deveno estas laŭ mia vidpunkto la kaŝita konektilo kiun natursciencistoj estis serĉantaj sub la termino de natura sistemo. Laŭ ĉi tiu vidpunkto oni povas kompreni kiel, laŭ la vidpunkto de la plej da natursciencistoj, la strukturo de la embrio estas eĉ pli grava por klasifikado ol tiu de la adolto, ĉar la embrio estas la animalo en malpli modifita stadio, kaj tial ĝi malkaŝas la strukturon de sia pragenerinto. En du grupoj de animaloj, ne gravas kiom ili nun diferencus de si laŭ strukturo kaj kutimoj, se ili trapasas la samajn aŭ similajn embriajn stadiojn, oni povus kredi ke ili ambaŭ devenis de la sama aŭ preskaŭ sama pragenerinto, kaj tial estas tiugrade proksime parencaj. Tiel, komuneco de embria strukturo malkaŝas komuneco de deveno. Ĝi malkaŝos ĉi tiun komunecon de deveno, eĉ se la strukturo de la adolto multe modifiĝis kaj malklariĝis. Oni vidis, ekzemple, ke ciripedoj estas tuj rekoneblaj pro iliaj larvoj kiel membroj de la granda klaso de krustuloj. Ĉar la embria stadio de ĉiu specio kaj grupo de specioj parte montras la strukturon de iliaj malpli modifitaj antikvaj pragenerintoj, oni povas klare vidi kial antikvaj kaj formortintaj vivformoj similas al la embrioj de siaj praidoj, - la ekzistantaj specioj. Agassiz kredas ke ĉi tio estas leĝo de naturo; sed mi devas konfesi ke mi nur esperas ke la leĝo poste pruviĝos vera. Oni povas pruvi ĝin nur en tiuj kazoj en kiuj la antikva stato, nun supozeble reprezentita de multaj embrioj, ne estis forviŝita, ĉu per la tre frua apero de sinsekvaj variaĵoj dum la longa modifa proceso, ĉu per la heredo de variaĵoj je pli frua periodo ol tiu je kiu ili unue aperis. Oni devas konscii ke, la supozita leĝo pri la simileco de antikvaj vivformoj al la embriaj stadioj de modernaj formoj, eble estas vera, tamen, pro la tio ke la geologia registro ne etendiĝas sufiĉe for en pasintecon, eble restos dum longa tempo, aŭ ĉiam, nepruvebla.

Tial, ŝajnas al mi, ke la ĉefaj faktoj de embriologio, kiuj tre gravas en natura historio, klarigeblas per la principo ke modifetoj ne aperas en la multaj praidoj de iu pragenerinto je tre frua periodo. Tamen, ili eble estas kaŭzitaj je la plej frua periodo, kaj estas hereditaj je same nefrua periodo. Embriologio fariĝas tre interesa, kiam oni konsideras la embrion kiel bildon, pli malpli malklaran, de la komuna gepatra formo de ĉiu granda klaso de animaloj.

Rudimentaj, atrofiitaj, aŭ abortintaj organoj

Organoj aŭ partoj en ĉi tiu stranga stato, portantaj la markon de senutileco, estas ekstreme oftaj tra naturo. Ekzemple, rudimentaj mamoj estas tre ĝeneralaj en la maskloj de mamuloj. Mi supozas ke la 'falsa flugileto' de birdoj estas konsiderebla kiel falango en rudimenta stato. En tre multaj serpentoj, unu lobo de la pulmoj estas rudimenta. En aliaj serpentoj estas rudimentaĵoj de la pelvo kaj postaj membroj. Iuj kazoj de rudimentaj organoj estas ekstreme kuriozaj, ekzemple, la ĉeesto de dentoj en fetaj balenoj, kiuj, plenkreskintaj havas neniun denton en siaj kapoj, kaj la ekzisto de dentoj, kiuj neniam tranĉas la gingivojn, en la supraj makzeloj de nenaskitaj bovidoj. Sperta fakulo eĉ asertis ke rudimentaĵoj de dentoj estas detekteblaj en la bekoj de iuj embriaj birdoj. Nenio pli evidentas ol la fakto ke flugiloj formiĝas por flugado, tamen, en tre multaj insektoj oni vidas flugilojn tiom malpligrandiĝintajn ke ili estas tute senutilaj por flugado, kaj nerare kuŝas sub flugilkovriloj, firme kunlutitaj.

La signifo de rudimentaj organoj estas ofte tre nedubebla: ekzemple, estas skaraboj de la sama genro (kaj eĉ de la sama specio) kiuj similas al si tre proksime ĉiumaniere, unu de ili havas plenajn flugilojn, kaj alia nur rudimentojn de membrano. Ĉikaze ne dubeblas, ke la rudimentoj reprezentas flugilojn. Rudimentaj organoj foje retenas siajn eblecojn, kaj estas nur ne elkreskintaj. Ĉi tio ŝajnas esti la kazo pri la mamoj de masklaj mamuloj, ĉar estas multaj registritaj kazoj en kiuj ĉi tiuj organoj plene formiĝis en adoltaj maskloj, kaj sekreciis lakton. Ankaŭ, normale estas kvar plenaj kaj du rudimentaj cicoj sur la mamaro de la genro Bos, sed en malsovaĝaj bovoj, la du foje elformiĝas kaj donas lakton. En individuaj plantoj de la sama specio la petaloj foje aperas rudimentaj, kaj foje en plenformita stato. En plantoj kun apartaj seksoj, la masklaj floroj ofte havas rudimentan pistilon, kaj Kolmrojter (Kölreuter) trovis ke per interbredado de tiaj masklaj plantoj kun hermafroditaj specioj, la rudimenta pistilo en la hibridaj idoj fariĝas multe pli grandaj. Ĉi tio montras ke la rudimentaĵo kaj la perfekta pistilo havas esence similan karakteron.

Organo kiu plenumas du funkciojn, povas fariĝis rudimenta aŭ tute abortinta por unu, eĉ la pli grava funkcio, kaj resti perfekte efika por la dua. Tiel en plantoj, la funkcio de la pistilo estas ebligi al la polen-tuboj atingi la ovolojn protektitajn en la ovejo ĉe ĝia bazo. La pistilo, konsistas de stigmo subtenita de stiluso; sed en iuj Kompozitacoj, la masklaj floretoj, kiuj kompreneble ne povas fekundiĝi, havas pistilon, kiu estas en rudimenta stato, ĉar ĝi ne havas stigmon. Sed la stiluso restas bone formita, kaj ĝi estas kovrita per lanugo kiel en aliaj kompozitacoj, por brosi polenon de la ĉirkaŭantaj anteroj. Denove, organo povas fariĝi rudimenta por sia propra funkcio, kaj esti uzata por distingita celo. En iuj fiŝoj, la naĝ-vezikon ŝajne estas rudimenta por ĝia propra funkcio, doni floskapablon, sed konvertita al komenca spir-organo aŭ pulmo. Oni povus prezenti aliajn similajn kazojn.

Rudimentaj organoj en samspeciaj individuoj tre tendencas varii en grado de formiĝo kaj aliaj aspektoj. Plie, ĉe proksime rilatantaj specioj, la grado je kiu sama organo fariĝis rudimenta foje multe diferencas. Bona ekzemplo de ĉi tiu fakto estas la stato de flugiloj ĉe femalaj noktopapilioj en iuj grupoj. Rudimentaj organoj povas esti tute abortintaj, kaj ĉi tio supozigas, ke oni trovas neniun indikon de la organo en animalo aŭ planto, kiun oni atendus trovi pro analogeco kaj kiun oni foje trovas en monstraj individuoj de la specio. Tial, en la antirino oni ĝenerale ne trovas rudimentaĵon de la kvina stameno; tamen oni foje vidas ĝin. Serĉante la homologaĵojn de la sama parto en malsamaj klasanoj, nenio estas pli ofta, nek pli necesa, ol la uzo kaj malkovro de rudimentaĵoj. Ĉi tio estas bone montrita en la desegnaĵojn de krurostoj de ĉevaloj, bovoj, kaj rinoceroj, kiujn Oŭen prezentis.

Estas grava fakto de rudimentaj organoj, kiel dentoj en la supraj makzeloj de balenoj kaj remaĉuloj, ofte troveblas en la embrio, sed poste tute malaperas. Ankaŭ, mi kredas ke estas universala regulo, ke rudimenta parto aŭ organo estas relative pli granda en la embrio ol en la adolto. Tiel, la organo dum ĉi tiu frua aĝo estas malpli rudimenta, aŭ, oni ne povas diri ke ĝi estas iom ajn rudimenta. Sekve, ankaŭ, oni ofte diras ke rudimenta organo en la adolto retenas sian embrian kondiĉon.

Mi jam prezentis la ĉefajn faktojn pri rudimentaj organoj. Pripensante ilin, ĉiuj devas miri, ĉar la sama logiko kiu diras al ni klare ke la plejo da partoj kaj organoj estas precize adaptitaj por iuj celoj, diras al ni same klare ke ĉi tiuj rudimentaj aŭ atrofiitaj organoj, estas neperfektaj kaj senutilaj. En verkoj pri natura historio, oni ĝenerale diras ke rudimentaj organoj estis kreitaj 'por simetrio' aŭ por 'kompletigi la planon de naturo'. Ĉi tio ŝajnas al mi ne esti ekspliko, sed nur reaserto de la fakto. Ĉu oni konsiderus adekvate, diri ke ĉar planedoj elipse orbitas ĉirkaŭ la suno, satelitoj sekvas la saman vojon ĉirkaŭ planedoj, por simetrio, kaj por kompletigi la planon de naturo? Eminenta fiziologo klarigas la ĉeeston de rudimentaj organoj, supozante ke ili servas por ekskrecii materialon troan, aŭ damaĝan al la sistemon. Sed ĉu oni povas supozi ke la malgrandaj papiloj kiuj ofte reprezentas la pistilon en masklaj floroj, kaj kiuj konsistas nur de ĉela histo, povas tiel agi? Ĉu oni povas supozi ke la formiĝo de rudimentaj dentoj kiuj poste ensorbiĝas, povas iel ajn utili al rapide kreskanta embria bovido per la ekskrecio de altvalora kalka fosfato? Kiam la fingroj de homo estas fortranĉitaj, malperfektaj ungoj foje aperas sur la stumpo. Mi povus same facile kredi, ke ĉi tiuj restaĵoj de ungoj aperas, ne pro nekonataj leĝoj de kresko, sed por ekskrecii kornecan materialon, ol kredi ke la rudimentaj ungoj sur la naĝiloj de manatoj formiĝas por ĉi tiu celo.

Laŭ mia vidpunkto de deveno kun modifo, la origino de rudimentaj organoj estas simpla. Estas multaj kazoj de rudimentaj organoj en malsovaĝaj produktaĵoj, - kiel la stumpo de vosto en senvostaj rasoj, - la restaĵo de orelo en senorelaj rasoj, - la reapero de pendantaj kornetoj en senkornaj rasoj de bovoj, kaj plie, laŭ Joat (Youatt), en junaj animaloj, - kaj la stato de plenaj floroj en florbrasiko. Oni ofte vidas la rudimentojn de diversaj partoj en monstroj. Sed mi dubas ĉu iu ajn el ĉi tiuj kazoj lumigas la originojn de rudimentaj organoj en natura stato, pli ol montri ke ili produkteblas, ĉar mi dubas ke specioj en naturo iam ajn ŝanĝiĝas subite. Mi kredas ke neuzado estas la ĉefa kaŭzo; ke ĝi kaŭzas en sinsekvaj generacioj laŭgradan malpliiĝon de diversaj organoj ĝis rudimenta stato. Tiel estas en la kazo de okuloj de animaloj kiuj enloĝas mallumajn kavernojn, kaj la flugiloj de birdoj kiuj loĝas sur oceanaj insuloj, kiuj malofte estis devigita flugi kaj finfine perdis sian flugkapablon. Ankaŭ, organo kiu estas utila en iuj cirkonstancoj, povus esti malutila en aliaj, kiel la flugiloj de skaraboj kiuj vivas sur malgrandaj kaj nudaj insuloj. Kaj en ĉi tiu kazo natura selektado daŭre malpligrandigus la organon, ĝis ĝi fariĝus sendanĝera kaj rudimenta.

Iu ajn ŝanĝo de funkcio, kiu fareblas per nepercepteble fajnaj paŝoj, estas realigebla per natura selektado. Tiel, organo kiu fariĝus, dum ŝanĝitaj vivkutimoj, neutila aŭ malutila por iu celo, facile povus modifiĝi kaj utiliĝi por alia celo. Aŭ organo eble estus retenata por nur unu de siaj antaŭaj funkcioj. Organo, senutiliĝinta, eble varius, ĉar ĝia variado ne estus haltigebla per natura selektado. Je kiu ajn vivperiodo dum kiu neuzado aŭ selektado reduktas organon, (ĝenerale kiam la estaĵo estas maturiĝinta kaj akirinta siajn plenajn agkapablojn), la principo de heredo je sama aĝo reproduktas la organon en ĝia reduktita stato je tiu sama aĝo. Sekve ĝi malofte efikas aŭ reduktas ĝin en la embrio. Tial oni povas kompreni la relativan pligrandecon de rudimentaj organoj en embrioj, kaj la relativan malpligrandecon en la adolto. Sed se ĉiu paŝo de la proceso de reduktado estus heredita, ne je la sama aĝo, sed je ekstreme frua vivperiodo (kaj estas bonaj kialoj por kredi tion ebla) la rudimenta parto emus esti tute perdita, kaj estus kazo de kompleta aborto. Ankaŭ, la principo de ŝparado, klarigita en antaŭa ĉapitro, laŭ kiu la materialoj formantaj iun parton aŭ strukturon, se ne utilaj al la posedanto, estas laŭeble konservataj, probable ofte ludus rolon. Kaj ĉi tio emus kaŭzi la tutan forigon de rudimenta organo.

Ĉar la ĉeesto de rudimentaj organoj tiel ŝuldiĝas al la tendenco, kiu ekzistas ekde longe en ĉiuj partoj de la organizaĵo, esti heredita - oni povas kompreni, per la genealogio vidpunkto de klasifikado, kial sistemistoj trovas rudimentajn partojn tiom utilaj, aŭ eĉ foje pli utilaj ol partoj de alta fiziologia graveco. Rudimentaj organoj kompareblas al literoj en vorto, ankoraŭ retenataj por literumado, sed fariĝintaj senutilaj por prononcado, servantaj kiel indiko pri deveno. Laŭ la vidpunkto de deveno kun modifo, oni povas konkludi ke la ekzisto de organoj en rudimenta, neperfekta, kaj senutila stato, aŭ tute abortintaj, tute ne prezentas strangan malfacilaĵon, kiel ĝi certe faras por la ordinara doktrino de kreado, sed eĉ estus antaŭvidebla, kaj klarigeblas per la leĝo de heredo.

Resumo

En ĉi tiu ĉapitro mi provis montri, ke la subordigo de grupo al grupo ĉe ĉiuj organismoj tra tuta tempo; ke la naturo de la rilato, en kiu ĉiuj vivantaj kaj formortintaj estaĵoj estas unuigitaj per komplikaj, radiantaj, kaj malrektaj linioj de simileco en unu grandan sistemon; la reguloj sekvataj kaj la malfacilaĵoj renkontitaj de natursciencistoj en siaj klasifikoj; la valoro atribuata al trajtoj, se konstantaj kaj oftaj, ĉu tre gravaj aŭ plej bagatelaj, aŭ, kiel en rudimentaj organoj, tute malgravaj; la vasta diferenco de valoro inter analogaj aŭ adaptitaj trajtoj, kaj la trajtoj de vera rilato; kaj aliaj tiaj reguloj; - ĉiuj nature sekvas laŭ la vidpunkto pri la komuna parenceco de tiuj formoj kiujn natursciencistoj konsideras kiel rilatantaj, kun ilia modifiĝo per natura selektado, kun ĝiaj hazardoj de formorto kaj disbranĉiĝo de karaktero. Konsiderante ĉi tiun vidpunkton de klasifikado, oni devas memori ke la elemento de deveno estis universale uzata por kungrupigi la seksojn, aĝojn, kaj agnoskitajn variaĵojn de samspecianoj, eĉ se ili tre diferencas laŭ strukturo. Se oni etendigos la uzon de ĉi tiu elemento de deveno, - la sola certa kaŭzo de simileco en organikaj estaĵoj, - oni komprenos la signifon de natura sistemo: ĝi estas genealogio en sia provita aranĝo, kun la gradoj de akiritaj diferencoj markitaj per la terminoj variaĵoj, specioj, genroj, familioj, ordoj, kaj klasoj.

Per ĉi tiu sama vidpunkto pri deveno kun modifo, ĉiuj ĉefaj faktoj de Morfologio fariĝas kompreneblaj. Tiel estas kiam oni konsideras la saman planon evidentan en homologaj organoj, aplikitaj al iu ajn celo, en malsamaj specioj de iu klaso; aŭ la homologajn partojn konstruitajn laŭ sama plano ene de ĉiu individua animalo kaj planto.

Laŭ la principo ke sinsekvaj malgrandaj varioj ne necese nek ĝenerale aperas je tre frua vivperiodo, kaj herediĝas je sama periodo, oni povas kompreni la grandajn ĉefajn faktoj en Embriologio. Tio estas, la simileco en individua embrio, de homologaj partoj, kiuj fariĝas vaste malsamaj laŭ strukturo kaj funkcio en la maturulo; kaj, la simileco de homologaj partoj aŭ organoj inter specioj de iu klaso, kvankam adaptitaj en la adoltaj membroj por plej malsamaj celoj. Larvoj estas aktivaj embrioj, kiuj estas speciale modifitaj rilate iliajn vivkutimojn, per la principo ke modifoj herediĝas je samaj aĝoj. Laŭ ĉi tiu sama principo - kaj konsiderante, ke kiam organoj malpligrandiĝas, ĉu pro neuzado aŭ pro selektado, tio ĝenerale okazas je tiu vivperiodo kiam la estaĵo devas devas akiri siajn proprajn bezonaĵojn, kaj konsiderante kiom forta la principo de heredo estas - la ekzisto de rudimentaj organoj kaj iliaj finfinaj abortoj, prezentas neniun malklarigeblan problemon. Male, oni devis antaŭvidi ilian ekziston. La graveco de embriaj trajtoj kaj de rudimentaj organoj por klasifikado estas komprenebla, per la vidpunkto ke aranĝo estas estas nur natura se ĝi estas genealogia.

Fine, la pluraj klasoj de faktoj traktataj en ĉi tiu ĉapitro, ŝajnas al mi tiom klare pruvi, ke la nenombreblaj specioj, genroj, kaj familioj de organikaj estaĵoj kiuj loĝas ĉi tiun mondon, ĉiuj devenis, en siaj propraj klasoj aŭ grupoj, de komunaj prapatroj, kaj ĉiuj modifiĝis dum la proceso de deveno, ke mi senhezite adoptus ĉi tiun vidpunkton, eĉ se ĝi ne estus subtenata de aliaj faktoj kaj argumentoj.