Kiam la vidpunktoj diskutitaj en ĉi tiu verko pri la origino de
specioj, aŭ kiam analogaj vidpunktoj estos ĝenerale akceptitaj, oni
povas malklare antaŭvidi ke estos grava revolucio en natura historio.
Sistemistoj povos daŭrigi siajn laborojn kiel nun, sed ili ne estos
senĉese hantitaj de ombroj de dubo, ĉu iu aŭ alia formo estas esence
specio. Mi estas certa, kaj mi parolas baze de sperto, ke ĉi tio ne
estos malgrava faciligo. La senfinaj disputoj ĉu la proksimume
kvindek specioj de Britaj dornarbustoj estas veraj specioj ĉesos.
Sistemistoj devos nur decidi (kaj mi ne diras ke estos facile) ĉu
iu formo estas sufiĉe konstanta kaj distingita de aliaj formoj,
por esti difinebla, kaj se difinebla, ĉu la diferencoj estas
sufiĉe gravaj por meriti specian nomon.
Ĉi tiu lasta punkto fariĝos multe pli esenca konsidero ol ĝi nun
estas, ĉar diferencoj, eĉ malgrandaj, inter iuj du formoj, se ne
kunfanditaj per mezaj gradoj, estas konsiderataj de la plejo da
natursciencistoj kiel sufiĉaj por levi formojn al la rango de
specio. Ĉiposte oni devos agnoski ke la sola distingo inter specioj
kaj bone markitaj variaĵoj estas, ke oni oni scias aŭ kredas ke
la variaĵoj estas nuntempe konektitaj per mezaj gradoj, dum la
specioj estis antaŭe tiel konektitaj. Sekve, sen tute forĵeti la
konsideron de la nuna ekzisto de mezaj gradoj inter iuj du formoj,
oni emos pesi pli zorgeme kaj taksi pli alte la faktan kvanton
da diferenco inter ili. Tute eblas ke oni poste konsideros formojn
nun ĝenerale agnoskitajn kiel nurajn variaĵojn indaj je speciaj
nomoj, kiel la kazo de la primolo kaj elatero.
Kaj en ĉi tiu kazo scienca kaj ĝenerala lingvaĵo ekkongruos. Mallonge,
oni devos trakti speciojn sammaniere kiel iuj natursciencistoj
traktas genrojn: kiel inventitajn konvenciojn faritajn pro oportuneco.
Ĉi tio eble ne estas feliĉiga rezulto, sed almenaŭ oni estos
liberigita de la vana serĉo por la netrovita kaj netrovebla esenco
de la termino specio.
La aliaj kaj pli ĝeneralaj fakoj de natura historio fariĝos multe
pli interesaj. La natursciencaj terminoj de simileco, rilato,
komuneco de speco, parenceco, morfologio, adaptitaj trajtoj,
rudimentaj kaj abortintaj organoj, ktp., ĉesos esti metaforaj,
kaj havos klaran signifon. Kiam oni ne plu konsideros organikan
estaĵon kiel sovaĝulo konsideras ŝipon, kiel ion tute
ekster kompreneblo, kiam oni konscios ke ĉiu natura produktaĵo
havas historion, kiam oni pripensos ĉiun komplikan strukturon kaj
instinkton kiel la sumon de multaj apartaj aranĝaĵoj, ĉiu utila
al sia posedanto, preskaŭ same kiel oni pripensas iun grandan
meĥanikan inventaĵon, kiel sumon de la laboro, sperto, racio, kaj
eĉ de la fuŝoj de multaj laborantoj, kiam oni tiel vidos ĉiun
organikan estaĵon, la studo de natura historio fariĝos multe pli
interesa! Mi parolas baze de sperto.
Granda kaj preskaŭ nesurtretita kampo de esploro estos malfermita,
pri la kaŭzoj kaj leĝoj de variado, pri kunrilato de kresko, pri
la efikoj de uzado kaj neuzado, pri la rektaj efikoj de eksteraj
kondiĉoj, ktp. La studo de malsovaĝaj produktaĵoj
fariĝos multe pli valora. Nova variaĵo bredita de homo estos multe
pli grava kaj interesa temo por studado ol unu plia specio aldonita
al senfina multo de jam registritaj specioj. Niaj klasifikoj fariĝos,
tiom kiom eblas, genealogioj, kaj tiam vere montros kio nomeblas
la plano de kreo. La reguloj de klasifikado sendube fariĝos pli
simplaj kiam oni vidos difinitan celon. Oni posedas neniun genealogion
nek blazonon, kaj oni devas malkovri kaj spuri la multajn diverĝantajn
liniojn de deveno en la naturaj genealogioj, per trajtoj de ajna
speco kiuj longe estas heredataj. Rudimentaj organoj montros senerare
la karakteron de longe perditaj strukturoj. Specioj kaj grupoj de
specioj, kiujn oni nomas malnormalaj, kiujn oni ŝerceme nomas vivantaj
fosilioj, helpos onin imagi la antikvajn vivformojn. Embriologio
malkaŝos la strukturon, iome malklarigitan, de la praformoj de ĉiu
granda klaso.
Kiam oni certos ke ĉiuj samspeciaj individuoj, kaj ĉiuj proksime
similaj specioj de la plejo da genroj, ene de ne tre fora periodo
devenis de unu generinto, kaj migris de iu unu naskoloko; kaj kiam
oni pli bone konos la multajn metodojn de migrado, tiam, per la
lumo kiun geologio ĵetas kaj daŭre ĵetos sur antaŭajn ŝanĝiĝojn
de klimato kaj de ternivelo , oni
certe kapablos admirinde spuri la antaŭajn migradojn de la loĝantoj
de la tuta mondo. Eĉ nun, per komparado de la diferencoj de marloĝantoj
ĉe malaj flankoj de kontinento, kaj de la karaktero de la diversaj
loĝantoj de tiu kontinento rilate al siaj evidentaj metodoj de
migrado, antikva geologio iom lumiĝas.
La nobla scienco de Geologio perdas gloron pro la ekstrema
malperfekteco de la registro. La tera krusto kun ĝiaj enfiksitaj
restaĵoj devas ne esti konsiderata kiel bone stokita muzeo, sed
kiel malriĉa kolekto farita hazarde kaj je raraj intervaloj. Oni
rekonos ke la akumuliĝo de ĉiu granda fosilihava stratumo
dependis de malkutima kuniĝo de
cirkonstancoj, kaj ke la malplenaj intervaloj inter la sinsekvaj
stadioj longege daŭris. Sed oni povos taksi iom memfide la daŭron
de ĉi tiuj intervaloj per komparado de antaŭaj kaj postaj organikaj
formoj. Oni devas esti singardema kiam oni provas kunrilatigi du
stratumojn kun malmultaj identaj specioj kiel strikte samtempajn,
uzante la ĝeneralan sinsekvon de iliaj vivformoj. Specioj
produktiĝas kaj ekstermiĝas per malrapide agantaj kaj ankoraŭ
ekzistantaj kaŭzoj, kaj ne per miraklaj agoj de kreo, nek per
katastrofoj. La plej grava de ĉiuj kaŭzoj de organika ŝanĝiĝo estas
preskaŭ sendependa de ŝanĝitaj kaj eble de subite ŝanĝitaj fizikaj
kondiĉoj, tio estas, la reciproka rilato de organismo al organismo,
- la pliboniĝo de iu estaĵo kaŭzante la pliboniĝon aŭ ekstermiĝon de
aliaj. Sekvas, ke la kvanto da organika ŝanĝiĝo en la fosilioj de
sinsekvaj stratumoj probable servas kiel fidinda mezuro de la vera
tempopaso.
Iu nombro da specioj, tamen, restante kune eble restus neŝanĝita dum
longa periodo, sed dum ĉi tiu sama periodo, pluraj da ĉi tiuj specioj,
migrinte en novajn landojn kaj ekkonkurencante ke fremduloj, eble
modifiĝus. Tial oni devas ne tro taksi la precizecon de organika
ŝanĝiĝo por mezuri tempon. Dum fruaj periodoj de la Tera historio,
kiam la vivformoj probable estis malpli multaj kaj pli simplaj, la
rapideco de ŝanĝiĝo probable estis malpli rapida. Kaj je la unua
tagiĝo de vivo, kiam tre malmultaj formoj de plej simpla strukturo
ekzistis, la rapideco de ŝanĝiĝo eble estis malrapida je ekstrema
grado. La tuta historio de la mondo, kiel nun konata, kvankam la
longeco estas tute nekomprenebla al ni, estos rekonita kiel nura
ereto de tempo, kompare al la epokoj kiuj pasis ekde la unua
vivaĵo, la pragenerinto de nenombreblaj formortintaj kaj vivantaj
praidoj, kreiĝis.
En la fora estonteco mi vidas vastajn kampojn por multe pli gravaj
esploroj. Psikologio estos bazita sur nova fundamento, tio de
la necesa akiro de ĉiu mensa povo kaj kapablo per gradoj. La
origino de la homo kaj ĝia historio estos lumigita.
Plej elstaraj aŭtoroj ŝajne plene kontentas pri la vidpunkto ke
ĉiu specio estis sendepende kreita. Al mia menso, multe pli kongruas
al tio kiun oni scias pri la leĝoj surmetitaj sur materio de la
Kreinto, ke la produkto kaj formorto de la pasintaj kaj nunaj
loĝantoj de la mondo ŝuldiĝas al duarangaj kaŭzoj, kiel tiuj kiuj
determinas la naskon kaj morton de individuo. Kiam mi konsideras
ĉiujn estaĵojn ne kiel specialajn kreaĵojn, sed kiel la liniajn
devenintojn de iuj malmultaj estaĵoj kiuj vivis longe antaŭ la
unua Siluria bedo deponiĝis, ili ŝajnas al mi nobliĝi . Juĝante de
la pasinteco, oni povas senriske konkludi ke neniu vivanta specio
transdonos sian neŝanĝitan formon al fora estonteco.
Kaj de la specioj nun vivantaj tre malmultaj transdonos idojn de
iu ajn speco al forega estonteco, ĉar la maniero en kiu ĉiuj
organikaj estaĵoj grupiĝas, montras ke la plejo de specioj de
ĉiu genro, kaj ĉiuj specioj de multaj genroj, lasis neniujn
praidojn, sed fariĝis tute formortintaj. Oni povas nun priprofeti
la estontecon por antaŭdiri ke estos la malraraj kaj vaste
disvastiĝintaj specioj, apartenantaj al la pli grandaj kaj
dominantaj specioj, kiuj finfine venkos kaj produktos novajn kaj
dominantajn speciojn. Ĉar ĉiuj vivantaj vivformoj estas liniaj
praidoj de tiuj kiuj vivis longe antaŭ la Siluria epoko, oni
povas esti certa ke la ordinara sinsekvo per generado neniam
ajn rompiĝis, kaj ke neniu katastrofo dezertigis la tutan teron.
Tial oni povas iom fide atendi sekuran estontecon de same
nekomprenebla longeco. Kaj ĉar natura selekto agas nure per kaj
por la bono de ĉiu estaĵo, ĉiuj korpaj kaj mensaj kapabloj emos
progresi ĝis perfekteco.
Estas interese primediti implikitan riverbordon, vestitan de multaj
plantoj de multaj specoj, kun birdoj kantantaj en la arbustoj, kun
diversaj insektoj ĉirkaŭe flirtantaj, kaj kun vermoj rampantaj tra
la malseka grundo, kaj konscii ke ĉi tiuj komplike konstruitaj
formoj, tiom malsamaj de si, kaj dependantaj de si laŭ tre komplika
maniero, ĉiuj estis produktitaj per leĝoj kiuj agadas ĉirkaŭ ni.
Ĉi tiuj leĝoj, komprenitaj laŭ vasta signifo, estas Kresko kun
Reprodukto; heredo kiu estas preskaŭ implica en reprodukto; Variado
pro la rekta kaj nerekta agado de la eksteraj vivkondiĉoj, kaj de
uzado kaj neuzado; Rapideco de Plinombriĝo tiom alta ke ĝi kaŭzas
Lukton por Vivo, kaj kiel sekvaĵon, Naturan Selektadon, inkluzivante
Disbranĉiĝon de Karaktero kaj la Formorton de malpli bonigitaj
formoj. Tial, el la milito de naturo, el malsato kaj morto, la plej
alta objekto kiun oni kapablas imagi, tio estas, la produkto de
altaj animaloj, rekte sekvas. Estas grandiozeco en ĉi tiu perspektivo
de vivo, kun ĝiaj pluraj povoj, kiu originale enbloviĝis en kelkajn
formojn aŭ unu; kaj en tio, ke dum ĉi tiu planedo orbitadis laŭ
la fiksita leĝo de gravito, de tiom simpla komenco, senfinaj formoj
plej belaj kaj plej mirigaj evoluis, kaj evoluas.