121 Du Fu ¶Ä·û

VET-AMULETO

En Tianqi-templo de la urbo logxis taoisto Han, kiun mi nomas Feo pro liaj abundaj magiajxoj. Mia forpasinta patro amikigxis kun li tre intime, kaj ofte vizitis al li, kiam li iris al la urbo. Foje, li iris al la urbo kune kun mia forpasinta onklo kaj volis viziti al Han. Hazarde ili renkontis lin survoje, Han donis sxlosilon al ili, dirante:"Bonvole iru unuaj, malfermu mian pordon kaj tie atendu min momente. Baldaux mi revenos."

Laux lia diro, ili venis al la templo, malfermis la pordon, sed trovis ke Han jam delonge sidis en la cxambro. Similaj okazis multfoje.

Iu el mia parencaro emis vetludi. Dank' al mia forpasinta patro li ankaux konatigxis kun Han. Tiam en Tianfo-monahxejo venis monahxo,kiu arnagxis ampleksan Vetludon, kio multe allogis la parencon kaj li vete ludis sian tutan ricxajxon, sed grave perdis. Despli arda, li lombardis sian bienon kaj refoje vetis. Tamen, dum unu nokto li perdis cxiom da sia vetajxo. Tio faris lin ege deprimigita.

Pretervoje li vizitis al Han en malbonega humoro kaj kun delirecaj vortoj. Han demandis. La parenco respondis tutan fakton.

"Ne ekzistas cxiamvenka vetludanto," diris Han kun rido, "Mi volonte revenigos al vi la perditan sumon, se vi abstinus de nun la veton."

"Ho," respondis la parenco, "Se mi povus reakiri mian perditan ricxajxon, la jxetkubon mi certe frakasu kun abomeno!"

Han do skribis sur papero amuleton, donis al la parenco, ke li pertu gxin cxe sia zono kaj admonis:"Cxesu, kiam vi reakiris vian propran ricxajxon, kaj nepre ne pretendu iom plie!"

Kaj li pruntdonis al la parenco ankaux mil monerojn, ke li redonu gxin post sia venkludo.

Ekstaze la parenco revizitis al Tianfo-monahxejo. Kontrolinte lian vetajxon, la monahxo gxin tiel neglektis ke ecx ne volis veti kun li je tio. Sed la parenco insiste petis pri unika kubjxeto. La monahxo konsentis ridante, kaj ili interkonsentis ke ili vetu la mil monerojn per sola kubjxeto. La monahxo jxetis � sen venko. La parenco prenis la jxetkubon, gajnis la veton per sola jxeto. La monahxo do vetis sumon je du mil monerojn, refoje fiasko. Tiel la vetajxo iom post iom multigxis gxis dekkelkaj miloj. Ecx la evidentan malplej favoran poenton la parenco tuj krifarigis plej potenca kaj la sumon perditan dum mallonga momento jam regajnis.Tiam li subpensis ke tre bone se gajnos pli da miloj kaj li dauxre ludis, sed la poentoj farigxis pli kaj pli misa. Li sentis strangon. Rigardante al la zono, jen la vetamuleto jam malapeis. Frapite de mirego li cxesigis la veton kaj reportis la monon al la templo. Krom redono de pruntita mono al Han, la sumo, plus tiu poste vetperdita, ekzakte konformis al tiu originala.

Li pardonpetis pro la amuletperdigxo, sed Han ridis, dirante:"Jen gxi jam cxi tie. Cxar vi malobeis al mia averto pri monavido, tial mi reprenis gxin."

Komentarias la verkanto de la strangajxoj:

Por ruinigi familion, nenio en la mondo estas pli rapida ol vetludo. Kaj, por korupti ies moralojn, ankaux nenio en la mondo estas pli drasta ol vetludo. Tiu, kiu dronis en gxi, kvazaux dronis en konscienc-neniiga maro, ne povante trovi la fundon. Homoj, okupante sin per komerco aux agrikulturo, ja havis sian propran profesion, kaj la kleruloj devas des pli avari pri la kara tempo. Okupante sin per sxpato senlace labori aux super libro diligente lerni, certe estas la normala vojo por sukceso de afero, kaj, intime babili au iomete drinki ankaux estas bonaj distrajxoj en la vivo.

Tamen, vidu la vetludemulon! Ili nur kutime krocxis sin al la fiamikoj kune vetludadi tra longaj noktoj senrevene, kaj, elcxerpinte cxiom da monoj de siaj posxoj, ili celis hazardgajni profiton tra la nesondeble dangxeraj cxielaj vojoj. Ili rauxke kriis, petante favoron de la jxetkuboj, kiujn, ruligxantajn en hazardluda pelvo, ili rigardis kvazaux amindaj perloj. Pluraj ludkartoj vicigxis en ilia mano formante ventumilon. Jen maldekstren, jen destren strabis iliaj fantomeskaj rigardoj. Montrante sin kun malfavoraj ludkartoj kasxinte sian veran potencon, ili eluzis cxian ruzajxon. Ecx kiam alvizitas gasto, ili nur ignoris, aux, ecx kiam okazis incendio, ili ankoraux zorgis nur pri la hazardluda pelvo. Ili forgesis kaj mangxon kaj dormon tiel ke elcxerpigxis cxiom da energio.

Post kiam li perdis iom da sia kapitalo, kun soifaj okuloj li nur povis deflanke rigardi aliajn hazardludi. Vidante la ludon, li estis tiklita gxis ekscita krio, sentante jukon cxe siaj manoj. Observante sian sakon, li multe deprimigxis de la sengrosxa malpleno. Li rigardis kun longigita kolo, ekstere cxe la hazardludejo, li trovis sin tutue senpova pro malhavo de mono, kaj, kun mallevita kapo, li vole-nevole devis sin treni hejmen jam en noktomezo. Estis felicxe, ke la grumblema edzino jam endormigxis, do, ne incitu bojon por ke sxi ne vekigxu, kaj , cxu la jam delonge malsata stomako ankoraux kuragxus plendi pri la malvarmaj mangxajxstumpoj?

Por revenigi sian kapitalon, iuj ecx forvendis sian filon aux bienojn; sed , tute ekster lia atendo, la mono rapide forigxis en vetludo kvazaux forlekita de bruligo kaj la revo rezultigxis kvazaux elakvigo de luno � nur vana klopodo. Malvenkite li dronis en vicaron de malnobluloj antaux ol li sukcesis ion penti.

Oni komentis, ke kiu havis la plej bonan finon, eble estis tiu, kiu vetperdis sian lastan kalsoneton, cxar nemalmultaj ecx farigxis rabistoj pelate de malsato aux vivtenus sin per dotajxoj de sia edzino. Ho, ve! Senmoraligi malricxigi kaj pereigi, cxu cxio cxi tio ne rezultis de la malbeninda vetludo!